llzkapo
* * * * * * * * * * *

respondoj de (plm.) unua duonjaro 1998


respondoj de (plm.) junio 1998


* * * * * * * * * * *
Iuj diris al LoLoZam, ke ili pensas, ke liaj pensoj eble estas interesaj por aliaj homoj. LoLoZam simple esperas, ke iuj respondoj pensigos vin kaj ke aliaj respondoj ridigos vin. Tamen, liaj pensoj estas nur liaj pensoj. Chiuj aliaj havu siajn proprajn pensojn. Kiam LoLoZam esprimas opinion, li pensas, ke tio estas tauga opinio au... bona sherco. Tamen, aliaj havu siajn opiniojn kaj... faru siajn shercojn. Kiam LoLoZam donas konsilon, li pensas, ke tio estas tauga konsilo... au bona sherco. Do neniam sekvu la konsilon de LoLoZam, escepte, se ankau vi mem pensas, ke ghi estas bona konsilo. LoLoZam mem respondecas pri siaj agoj en la vivo. Tio jam estas sufiche peza tasko. Li tute ne povas respondeci pri la agoj de aliaj. Chiam do pripensu, antau ol vi faras demandon kaj post ricevo de respondo, ke pri viaj opinioj kaj pri viaj agoj respondecas sole vi mem! [Demandoj kaj respondoj nur en Esperanto. - Se LoLoZam pensas, ke demando estas tro persona au specifa, li ne respondos, au gheneraligos ghin.]

* * * * * * * * * * *

Alia Jens demandis:

Kial iuj homoj ne lernas Esperanton?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Alia Jens,

Jen demando, kiun oni pli ofte devus fari al si, antau ol oni sugestas, ke "chiuj" lernu Esperanton...

LoLoZam pensas, ke por ke iu volu (kaj povu) lerni Esperanton, ekzistas interagado de multaj faktoroj...

Unue, granda parto de la homaro havas nek tempon, nek energion por fari ion, krom provi resti vivanta. Atendi de tiuj, ke ili interesighu pri internaciaj kontaktoj au pri internacia lingvo, estas vana afero kaj, lau LoLoZam, foje maldece... Ankau Esperanto- parolantoj devus unualoke klopodi, influi al plibonigo de la vivkondichoj por tiuj homoj.

Tiuj, kies klopodoj por la chiutaga vivo lasas al ili iom da tempo kaj energio por okupighi pri io alia, prefere okupighas pri io, kio havas ian utilon au donas iun avantaghon. Nur se oni havas ankorau pli da tempo kaj energio, iuj dedichos sin al io, kio ne prezentas rekte utilon au avantaghon -- nur tiuj povas dedichi tempon kaj energion al io pro idealismo...

Utilon au avantaghon Esperanto prezentas nur por tiuj, kiuj povas kaj rajtas havi internaciajn kontaktojn. Por povi havi tiajn kontaktojn, oni denove bezonas tempon -- sed ankau monon. Al multaj mankas la mono ech por poshtmarko por letero al eksterlando...

Aliaj loghas en lando, kie senperaj privataj kontaktoj kun eksterlando estas konsiderataj (de shtataj, sociaj au religiaj instancoj) kiel io suspektinda. Daure ekzistas landoj, kie okupigho pri Esperanto donas riskon de malagrablaj renkontighoj kun polico kaj justico.

Kiam oni havas tempon, energion, monon kaj sekurecon por okupighi pri kontaktoj kun eksterlando, kompreneble necesas ankorau... emo por havi senperajn privatajn kontaktojn kun homoj loghantaj eksterlande. Multaj turistoj vojaghas al aliaj landoj, por suno, naturo au antikvajhoj, sed ne sentas ian bezonon por kontakti la homojn tie. Se ne temas pri vojagho kun cicerono, ili eble bezonas nur kelkajn vortojn de iu lingvo komprenata en hoteloj k.s., por tie kontentigi siajn bezonojn.

Nur tiuj, kiuj rajtas, povas kaj volas havi senperajn privatajn kontaktojn kun eksterlandanoj, bezonas lingvon por tio. En multaj landoj de la mondo, oni bezonas jam alian lingvon por kontakti alilingvajn homojn en la propra lando: China, Rusa, Angla, Franca, Hispana,... Se oni jam konas iun el tiuj lingvoj, la mondo el lingva vidpunkto kompreneble tuj estas pli vasta. En multaj lokoj de la mondo, oni povas kontakti multajn homojn, uzante unu el tiuj lingvoj. En aliaj landoj, oni lernas en lernejo iujn (najbarajn) fremdajn lingvojn, ghis nivelo almenau (au apenau...) suficha por minimumaj interparoloj kun aliaj, kiuj ankau lernis tiujn lingvojn. Ankau tio jam faciligas iujn eksterlandajn kontaktojn. Kiu kontentas pri tiuj, nu, kontentas.

Chiuj tiuj homoj, kiujn LoLoZam menciis ghis nun, ne spertos ian utilon au avantaghon pro dedichado de tempo kaj energio al lernado de Esperanto, au almenau ne vidas, ke ili spertos ion tian. Kvankam, kompreneble, tiuj kiuj jam konas Esperanton, ja vidas tian utilon au avantaghon. Sed ech kiam oni informas la koncernajn homojn pri tiuj, estas dubinde, chu tiu utilo kaj avantagho por ili aspektas sufiche grandaj por dedichi tempon kaj energion al lernado de Esperanto.

Krome, ekzistas multaj homoj en la mondo, kiuj neniam audis pri la ekzisto de Esperanto...

Jen, lau LoLoZam, kial tiuj homoj ne lernas Esperanton.

* * * * * * * * * * *

Zamenido aldone skribis:

Che-An-Ghe divenis ghuste.... Kvankam mi havas tre inteligentajn, belajn kaj amindajn filinojn, mi chiam pensas ke mia vivo estus pli felicha se mi ankau havus filon. Chu pro tio mi estas malestiminda persono? Se la respondo estas jesa, mi havas multegajn kunulojn.

LoLoZam pensis profunde...

Kara Zamenido,

LoLoZam pensas, ke multegaj inter ni regule revas pri kiel bela estus la vivo, se io estus, kio ne estas. Multe da literaturo kaj arto kreskas el tio...
LoLoZam ghojas, ke la eldiroj de Zamenido pri siaj filinoj montras, ke tiu revado che li ne kondukas al malshato pri tio, kio ja estas. Char foje okazas, malfeliche, ke iuj tiel revas pri io ne (au ne plu) atingebla, ke ili forgesas ghoji pri la ghojindajhoj jam havataj!

Eble Zamenido provu difini precize, kio estas tio, kion li transdonus al vira posteulo, kaj kion li pensas ne povi transdoni al siaj filinoj. Tiam li eble trovos manieron en kiu li povos transdoni precize tion, au -- tamen -- al siaj filinoj, au al iu alia persono.

LoLoZam imagas, kiel ekzemplon, pri violonisto, kiu volus transdoni sian arton de violonado, kun chio, kion li mem dum multaj jaroj malkovris pri ghi, al iu posteulo... sed neniu el liaj infanoj kapablas au interesighas pri violonado. Chu tia violonisto ne serchus kaj trovus en sia chirkauajho, au malproksime, alian junul(in)on kun talento pri violonado, kaj chu li ne farus chion por helpi al tiu, evoluigi sian arton? Tiel tiu violonisto tamen sukcesus heredigi sian heredajhon, ech se ne al infano propra.
LoLoZam pensas, ke la propraj infanoj -- kaj la edzino -- de tiu violonisto apogus tian agadon, char ili vidus, kiel la patro ghojas, kaj ankau ili mem ghojus, ke la arto de la patro tiel ne perdighas. Char la patro zorgus, ke al la propraj infanoj ne manku amo kaj char li iliajn ne-violonistajn talentojn same stimulus.
Ankau la estimo en la okuloj de aliaj homoj certe ne malkreskus.

Aliflanke, LoLoZam konscias, ke la simpla, sed granda, plezuro de babilado kun sia propra filo pri knab(ach)aj aventuroj el sia propra junagho, estas malfacile anstatauigebla... Eble surpaperigo au enretigo de literatura versio helpus?

* * * * * * * * * * *

Novpachjo demandis:

Mi shatus paroli al nia naskighonta infano en Esperanto, por ke ghi havu "senpage" ekstran lingvon. Tamen, mia Esperanto- kono ne estas perfekta: mi ekzemple ofte forgesas la akuzativon. Chu la infano pro tio ne ghuste lernos firme paroli malbonan Esperanton? Kaj chu ghi ne miksos la lingvojn?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Novpachjo,

LoLoZam deziras chion bonan por la nove naskighonta infaneto kaj ghiaj gepatroj!

Novpachjo ne zorgu! LoLoZam legis kaj audis, ke ekzistas en la mondo proksimume 1000 tiel nomataj "denaskaj Esperanto- parolantoj", kiuj do de bebo- agho audis la lingvon de (unu el) siaj gepatroj, kaj pro tio ekparolis ghin. Krome, en la mondo estas pli da "denaskaj plur- lingvuloj", ol "denaskaj unu- lingvuloj"!!

Lau fakuloj, ne estas tiel, ke infanetoj imitas la unuopajn eldirojn auditajn. Junaj infanoj mem konstruas ("deduktas") regulojn je bazo de la audata lingvajho. (En lingvoj, kiuj havas, ekzemple, "regulajn" kaj "malregulajn" verbojn au substantivojn, oni rimarkas, ke infanoj komence uzas ofte anstatau "malregulaj" vorto- formoj la "regule formitajn". Tio malaperas, i.a. char la plenkreskuloj daure ghustigas. Novpachjo certe ne korektos iun ghuste, lauregule uzatan -n!) Se do Novpachjo mem foje forgesas la finan -n, tio tute ne malhelpas, ke la infano konstruos por si la ghustan regulon!
Do povas esti, ke la infano poste parolos pli "laugramatike" ol la (ge)patro(j)...

Foje, gepatroj, kiuj parolas malsamajn lingvojn al sia infano, timas, ke la infano miksos lingvojn au ke mankos vortoj en unu au alia lingvo. Lau spertuloj, ech se komence la infano miksas, poste tiu miksado malaperas, se la gepatroj mem ne miksas... Kaj vorto- mankon (char Pachjo parolas pri aliaj temoj kun la infano, ol Panjo) oni povas preventi per legado kaj rakontado de fabeloj kaj porinfanaj historioj. Kaj, kompreneble, Pachjo povas rakonti pri tio, kion faras Panjo -- kaj Panjo pri tio, kion faras Pachjo; chiu en sia lingvo.

Se Novpachjo serchos per serch- roboto pri denask* , li trovos en la Reto plurajn interesajn paghojn pri denaskaj Esperanto- parolantoj. Interalie ekzistas retposhta "dissendo- listo", en kiu gepatroj, kiuj parolas Esperanton kun siaj infanoj, priskribas siajn spertojn kaj helpas unu la alian.

Kaj LoLoZam antaudiras, ke iom post iom, per chiutaga parolado, ankau la lingvo- kvalito de Novpachjo plibonighos!

* * * * * * * * * * *

Ronaldo demandis:

Kiu lando farighos Monda Championo de futbalo?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Ronaldo,

LoLoZam pensas, ke malbona afero en tiuj championludoj estas ghuste, ke oni parolas pri partoprenantaj "landoj". Tiom, kiom scias LoLoZam, landoj ne kapablas piedfrapi pilkon.
Bedaurinde multaj landoj ja piedfrapas (ne nur figure) siajn loghantojn au loghantojn de najbaraj landoj.
Char -- ghuste en tiaj landoj -- sporto kaj politiko ja estas ligitaj, LoLoZam bedauras, ke en chi tiu turniro partoprenas iuj landoj, kiuj ne devus esti allasataj al sporteca konkurso.
Sed, char ili estas tamen allasitaj, ni kvazauu, ke temas nur pri sporto.

Estus, lau LoLoZam, bone, se ankorau antau la fino de la jarcento farighus monda championo iu teamo el Afriko au Azio. Kandidato por tio eble estus la teamo el Nigherio...

Sed LoLoZam pensas, ke pli vershajne la venkontoj venos el Francio, Nederlando au Brazilo (Ronaldo!)... Sed eble la Germanaj maljunuloj denove sukcese kalkulos poentojn...

[1998-06-21]

[1998-07-04: restis Francio, Kroatio; Brazilo, Nederlando...]
[1998-07-12: Francio farighis championo; venkis Brazilon]

* * * * * * * * * * *

Che-An-Ghe (amiko de LoLoZam) diris:

Chu LoLoZam ne preteratentis en sia respondo al Zamenido, ke povas esti, ke Zamenido jam havas plurajn au ech multajn infanojn, sed ke chiuj estas knabinoj?

LoLoZam pensis profunde...

Efektive. Fakte LoLoZam ja iumomente pripensis, sed tiun situacion li ne disfaldis en la respondo. Ja ekzistas kombinoj de la-sola-viro kun la-sola-virino, kiuj havas infanojn, sed au nur knabojn, au nur knabinojn. Chu pro kauzo genetika, chu pro hazardo statistika. Tamen, ankau en tiuj situacioj, la deziron por ekhavi aliseksan "heredonton", oni foje kontentigas per iuspeca adoptado.

Kaj... Che-An-Ghe aldone rakontis, ke li audis, ke en iu regha familio en Europo (en Belgio au Nederlando, almenau en Benelukso), la patrino de la nuna reghino havis almenau kvar filinojn kaj neniun filon, dum la nuna reghino havas nur filojn, kaj shiaj fratinoj inter deko da knaboj (chiuj kune) nur unu knabinon.

LoLoZam do pensas, ke ankau tiel povas esti kun Zamenido. Se Zamenido havas nur filinojn, li sentu sin regho, kaj atendu, ke post filinoj- princinoj eble venos ankau nepoj- princoj en sekvanta generacio. Tamen, LoLoZam kredas, ke Zamenido ghojos simile pri nepinoj- princinoj!

La rakonto de Che-An-Ghe krome montras, ke almenau tiuj Beneluksanoj ne hezitis akcepti virinon kiel sian shtatestron...

---

Anjo informis: Temas pri la regha familio de Nederlando. Fakte la nuna reghino estas jam la kvara reganta reghino sinsekve: Emma (post morto de edzo), Wilhelmina (sola filino), Juliana (sola filino), Beatrix (unu el kvar filinoj). Pluraj generacioj nur-knabinaj, do.

* * * * * * * * * * *

Zamenido (viro) demandis:

Chu mi iam ajn havos filon?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Zamenido (viro),

LoLozam ne estas auguristo. (En la Reto estas iu roboto "Rob" au "Bob", kiu asertas esti auguristo, kaj respondas al demandoj en Esperanto tuj per (plurvortaj) "jes", "ne" au "eble". -- Kiu faras la saman demandon kelkfoje, che ghi havas grandan shancon ricevi chiujn tri tiujn respondojn...) Do, eble bedaurinde, LoLoZam devos iom pli multparte respondi.

LoLoZam supozas, ke Zamenido (viro) konas la tehhnikajhon pri gravedigo kaj nasko. Sed ankau tiam restas pluraj facetoj pripensendaj.

Iuj viroj fizike ne kapablas gravedigi. Tio definitive malebligas, havi biologie propran filon. Se la viro ja povas gravedigi, tamen, por tio krome necesas virino (por multaj tute ne nur afero de neceso!). Povus esti, ke Zamenido ghis nun ne renkontis virinon, kiu pretas, kaj fizike povas, naski filon lian. Al tio, LoLoZam komentas, ke en la mondo certe trovighas virinoj, kiuj ja pretus kaj kapablus naski filon por Zamenido (sed povos rezulti filino!) -- edukonte la fil(in)on kune kun Zamenido, au ech lasante la edukadon al Zamenido kaj lia(j) amata(j). Se "trovi" virinon (vidu tamen pli fruan respondon pri tio!) estas la problemo, LoLoZam povas diri nur, ke Zamenido serchu bone...

Pli grava, lau LoLoZam, estas la demando, kial viroj volas havi filon. LoLoZam pensas, ke viroj volas havi filon, char ili volas heredigi ion al iu "propra" kaj "simila". Ili volas heredigi siajn talentojn, interesojn, idealojn, ktp. (au sian profesion au entreprenon) al nova generacio. Kaj char ili mem estas viro, ili pensas, ke plej bona heredonto estas vira infano.

LoLoZam pensas, se Zamenido celas "filon" kontrasta al "filino", ke Zamenido pripensu, ke, por heredi talentojn, interesojn kaj idealojn, au sekvi en entrepreno, vira korpo ne chiam estas necesa... Ekzistas multaj ekzemploj, ke filino heredis la talentojn, interesojn kaj idealojn de sia patro, au sukcese sekvis lin en entrepreno, ech pli ol shiaj fratoj.

Povas esti, ke au Zamenido fizike ne kapablas gravedigi, au la por li sola-en-la-mondo virino ne povas naski knabon. Tio do malebligus havi biologian filon. Sed, tio tute ne malebligas havi filon!

En la historio estas multaj ekzemploj de magiistoj, medicinistoj, religiaj patriarhhoj kaj gviduloj, potenculoj, tribestroj, reghoj, faraonoj, mogoloj, cezaroj kaj grandkapitalistoj, kiuj adoptis filon (au filinon), por povi heredigi siajn posedajhojn au rajtojn kaj siajn magiajn, kuracajn, profetajn, regajn au aliajn talentojn, ktp. (Certe ankau multaj simplaj homoj, ech Esperantistoj, sed pri tiuj la historio silentas...). Ankau pluraj famaj verkistoj, komponistoj kaj pentristoj estis -- lauleghe au ne -- adoptitaj fil(in)oj de (ge)patroj, kiuj vekis en ili la dezirojn pri arta verkado kaj stimulis ilin en ghia disvolvado. Kaj certe ankau multaj talentaj shuriparistoj estis adoptitaj filoj de shuriparistoj, kvankam ili famighis eble nur en sia vilagho...

LoLoZam do pensas, ke, se Zamenido ne povas naskigi, pro kauzo fizika au alia, biologian filon, au filinon, li konsideru adopti -- lauleghe au ne, edukonte tute au parte -- knabon, au knabinon, al kiu li povos provi transdoni siajn talentojn, interesojn kaj idealojn.

Chu tiu knab(in)o finfine plenumos liajn esperojn, restas por la estonto -- ankau biologiaj fil(in)oj ofte tute ne sekvas sian patron... sed havas siajn talentojn, interesojn kaj idealojn.

(La Germana vorto Samen, prononcata zamen, signifas ''semo'' -- Chu pro tio Zamenido alprenis tiun nomon? Au chu pro tio, ke li sin konsideras parte ido de Zamenhofo? Tio estus ja ekzemplo de ne-biologia ido!)

* * * * * * * * * * *

Leono demandis:

Kie vi estas?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Leono,

Eble ankau Leono legu la antauajn respondojn antau ol demandi demanditajhon.

* * * * * * * * * * *

Moldur skribis:

En marto mi faris demandon. La respondo de LoLoZam estis informoricha, sed tamen ghi tiam restis al mi enigma. Nur nun mi fine ekkonis la profundan veron en lia respondo.
Kvazau rida vizagho
:-) la solvo nun brilas al mi...

LoLoZam pensis profunde...

Kara Moldur,

LoLoZam pensas, ke tio montras, ke foje necesas nur, permesi al si alpreni vidpunkton iom alian ol la kutima, rutina, por vidi solvon por problemo, kiu longe aspektis nesolvebla.

LoLoZam esperas, ke ankau respondoj al aliaj demandoj -- ech se ili aspektas eble iom enigmaj au nekutimaj -- helpos al la demandinto, trovi tian iom alian vidpunkton.

* * * * * * * * * * *

cntd demandis:

Kiu estas vi?

LoLoZam pensis profunde...

Kara cntd,

En januaro, yotas faris la saman demandon. Eble cntd legu la antauajn respondojn antau ol demandi demanditajhon.

LoLoZam scivolas, kiel en la hejma lingvo de cntd oni prononcas tiun nomon...

* * * * * * * * * * *

Peterburgano (ne en Ruslando) demandis:

Chu LoLoZam estas membro de la Akademio de Esperanto?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Peterburgano (ne en Ruslando),

LoLoZam pensas, ke lia lingvajho atestas, ke ne. Li ja opinias, ke oni respektu la lingvon kaj provu ghin uzi klare kaj ghuste...

* * * * * * * * * * *

respondoj de (plm.) majo 1998


* * * * * * * * * * *

Michjo demandis:

En la Kanto-Konkurso de Eurovido (Europa televido) chi-jare venkis Israela kantistino, kiu pli frue estis viro. Kion LoLoZam opinias pri tio?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Michjo,

LoLoZam mem ne povis vidi tiun Kanto-Konkurson. Sed LoLoZam pensas, ke, se tiu kantistino venkis en la konkurso, almenau lau la jughantoj, shia kantado kaj prezentado estis pli bona ol tiu de aliaj kandidatoj.

Pri la fakto, ke shi antaue estis viro, LoLoZam ne povas multon diri, char li ne konas en sia chirkauajho virinojn, kiuj antaue estis viroj.
LoLoZam ja audis pri kazoj, ke iuj viroj psihhe sentis sin virinoj, kaj pro tio havis tiom da psihhaj problemoj, ke ili finfine sin mortigis. Vere, LoLoZam pensas, ke pli bona solvo estas, ekvivi kiel virino, se la chirkaua socio tion allasas.

LoLoZam scias, ke en pluraj landoj estas tute normale, ke homoj shanghigas siajn orelojn, nazon au bushon, se tiuj ne plachas al ili. Li krome audis, ke en iuj landoj la shtataj au sociaj asekuroj pri sano pagas tiajn operaciojn, se la koncernaj personoj havas grandajn psihhajn problemojn pro tiuj oreloj, nazo au busho. (En la chirkauajho de LoLoZam homoj shajnas esti pli kontentaj pri sia aspekto -- vershajne char la socia "premo" por simili al iuj "belo- normoj" ne estas tiel granda kiel en iuj aliaj lokoj.)

LoLoZam memorigas, ke -- kvankam oni ne ofte parolas pri tio -- ne tute malofte okazas, ke iu naskighas kun parte viraj kaj parte virinaj karakterizajhoj. LoLoZam kredas, ke chie (se trovighas financaj kaj tehhnikaj rimedoj) la kuracistoj faros, kiel eble, la bezonatajn operaciojn, por korekti tion. La plej ekstrema kazo estas kompreneble, se oni "korektas" viran korpon al ina au inverse. Sed ja estas tre ekstrema malfelicho, se oni psihhe sentas sin virino, en korpo vira, au inverse...

Kiel ajn, LoLoZam pensas, ke se iu, kiu nun estas virino, partoprenas kiel kantistino en konkurso, oni prijughu shin lau shia kantado kaj prezentado, kaj ne lau aliaj kriterioj.

* * * * * * * * * * *

Pauxlo demandis:

Pri tiuj "aliaj civilizoj en la universo": Chu LoLoZam ne pensas, ke, se tiaj ekzistus, ni ja estus rimarkintaj tion. Jam dum jaroj, homoj streche auskultas, chu el la Spaco venas iuj "inteligentaj" radio-signaloj. Nenio troveblas. Do montrighis, ke ne havas sencon, auskulti.

LoLoZam pensis profunde...

Kara Pauxlo,

LoLoZam pensas, ke povus esti multaj "aliaj civilizoj" en la universo. Sed, lau fakuloj, nur unu el multaj miloj da sunoj povus havi planedon kun taugaj kondichoj. Sume tio estas multaj, sed ili ja trovighus tre dise. Kaj lau statistikaj instruoj, estas tre malgranda la probablo, ke tie la vivuloj hazarde estus pli-malpli "je nia nivelo". Tute probable, ili estas au malpli evoluintaj (kaj do ne elsendas radio-signalojn al foraj lokoj), au multe pli evoluintaj (kaj do eble eltrovis manieron de malmultenergia komunikado, por ni ne rimarkebla).

LoLoZam pensas, ke ne estas malbone, rigardi al sinteno de ni mem rilate al aliaj inteligentaj vivformoj chi tie sur nia Tero. Ni scias, ke ekzemple chimpanzoj, goriloj kaj delfenoj estas sufiche inteligentaj. Tamen nur kelkdek el la miliardoj da homoj interesighas pri vera komunikado kun ili. (Kaj montrighas, ke kun iuj chimpanzoj kaj goriloj oni sukcesas iunivele interparoli per manlingvo.) Eble iuj delfenoj interesighas pri pli ampleksa komunikado kun homoj, sed estas malprobable, ke ghuste tiuj delfenoj renkontas homon, kiu interesighas pri pli ampleksa komunikado kun ili...

Ni scias, ke formikoj (almenau kolektive) prezentas iun specon de inteligenteco. Tamen LoLoZam ne audis au legis pri tio, ke iu homo provas establi komunikajn rilatojn kun formikoj.

LoLoZam pensas, ke povas esti, ke por iuj inteligentaj vivformoj en la universo, kiuj ja trovighas je evolunivelo kaj distanco taugaj por entute rimarki nian Sunon kaj nian Teron, nia nivelo de inteligenteco aspektus tia, kia la inteligenteco de formikoj por ni.

Sed, kompreneble, ili "vidas" au "audas" Teron tian, kia ghi estis antau longa, longa tempo, kiam neniu chi tie elsendis radio-signalojn -- kiam fakte la inteligenteco sur Tero estis eble je la nivelo de ameboj. Ne tro interesa celo por komunikado- provo, do, supozas LoLoZam.

* * * * * * * * * * *

Gxorgxo demandis:

LoLoZam nomis Idon "dialekto de Esperanto". Chu do tamen Esperanto disdialektighas?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Gxorgxo,

LoLoZam pensas, ke oni povas diri, ke Ido* estas "dialekto" de Esperanto, char unuflanke Ido estas tre "parenca" al Esperanto (kun multaj deviajhoj, tamen), kaj aliflanke la parolantoj de Ido, por kontaktoj "ekster sia vilagheto, en la pli vasta internacilingva mondo", ghenerale uzas Esperanton. Tamen, Ido ne estas "dialekto" en la signifo, ke ghi spontane kreighis per la interparolado de certa Esperanto- parolanta homgrupo. Ido do ne estas ekzemplo de "disdialektigho".

LoLoZam foje audis pri malgranda vilagho ie, kie oni parolas specialan formon de la chirkaua lingvo, interalie karakterizata per tio, ke ne ekzistas nur singularo (ununombro) kaj pluralo (plurnombro), sed ankau dualo (speciala formo kiam temas pri du). Krome, nenie en tiu lingvo- regiono ekzistas dualo. Montrighis, ke tie tiu dualo ne estas iu postrestajho el antikvaj tempoj, sed, ke ghi originis antau chirkau cent jaroj, kiel sherco en iu junulara grupo. Tiu sherca dualo disvastighis kaj nun estas firma parto de la loka dialekto. La loghantoj de la koncerna vilagho vere kultivas tiun specialajhon. LoLoZam pensas, ke ili tion faras, char aliokaze ili kaj ilia vilagho per nenio distingighus de la chirkauajho. LoLoZam supozas, ke, se iam iu famulo estus naskighinta en tiu vilagho, au se la fromagho de tiu vilagho estus konata aliloke, kaj se do jam per tio la vilagho distingighus, tiuj vilaghanoj ne sentus bezonon, kultivi sian dualon.

Ion similan LoLoZam audis pri iuj Esperantistaj junularaj rondoj, kie oni uzis (uzas?) "ge-" antau verboj, kiel "gepromeni", "gediskuti", k.s. Sed LoLoZam ne audis, ke tiu specialajho disvastighis pli ghenerale.

Multaj homoj ja volas per io distingighi de aliaj. Inter uzantoj de internacia lingvo (de Esperanto, do), iuj kapablas verki, kaj inter tiuj, iuj volas distingighi per iuspeca literatura dialekto. Por ghi, iuj pruntas ne nur el naciaj lingvoj kaj Latino, sed ech el... Ido. Sed tiuj verkistoj cetere, en normalaj konversacioj, ech pri siaj libroj, utiligas tute kutiman lingvajhon. Tamen ne chiuj kapablas verki literaturon kaj en tiu distingighi per sia stilo kaj lingvajho. Nu... kelkcent (se ne jam nur kelkdek) homoj elektis distingighi inter la kelkaj milionoj da parolantoj de internacia lingvo (praktike do: de Esperanto), okupighante pri Ido. Pli precize: pri unu el la multaj ree kaj denove shanghitaj versioj post la Ido- projekto de 1907. LoLoZam komprenas, ke iuj Esperantistoj incitighas, kiam iu Idisto al la ghenerala publiko kvazauas, ke Ido kaj Esperanto estas egale probablaj "kandidatoj por internacia lingvo". Sed LoLoZam preferus, se oni sukcesus informi la publikon pri la faktoj, tamen montrante respekton al la idealoj de la nunaj Idistoj.

Kvankam ankau en Esperanto, oni povas konstati la ekziston de iuj iom malsamaj uzmanieroj de la lingvo, preferataj de iuj, por distingi sin de aliaj, tamen pri disdialektigho ne povas temi en la moderna mondo kun sufiche facilaj kaj rapidaj komunik- rimedoj. Unuflanke, oni uzas internacian lingvon ghuste por esti komprenata de personoj alilokaj kaj alidevenaj. Tio estas tre firma premo por utiligi "normalan", "ghenerale akceptatan" lingvajhon. Aliflanke, veraj dialektoj (do ne ies personaj lingvo- preferoj) povas formighi nur en grupoj kun multe da kontaktoj interne, kaj malmulte da kontaktoj ekstere. LoLoZam pensas, ke tiaj grupoj inter Esperanto- parolantoj apenau povas ekzisti.

* Pri "Ido" vidu la piednoton che respondo al "Konsilanto" (aprilo).

* * * * * * * * * * *

Votero demandis:

Chu LoLoZam kapablas kanti per supertonoj?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Votero,

LoLoZam ne mem; ankau ne sen supertonoj... Sed LoLoZam ja konas homojn, kiuj kapablas kanti per supertonoj. Tio estas granda arto, kvankam LoLoZam havas la impreson, ke al multaj homoj tia kantado ne vere plachas. Plej imprese estas, lau LoLoZam, kiam la baza tono (ekzemple tiu el la gorgho) estas apenau audebla, kaj la supertonoj kvazau flute dancas.

LoLoZam supozas, ke tiuj legantoj, kiuj neniam audis tian kantadon, ghin ne povas ech imagi.

* * * * * * * * * * *

Spacspektanto demandis:

Chu lau LoLoZam ekzistas inteligenta vivo ekster Tero? Kaj chu ili vizitos Teron au jam vizitis ghin? Kaj kion ili faros al ni?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Spacspektanto,

LoLoZam ne scias, chu ekzistas "inteligenta vivo" ekster Tero. Foje li ech dubas, chu ekzistas multe da inteligentaj vivuloj sur Tero.
Sed, leginte kelkajn librojn pri astronomio, LoLoZam supozas, ke en la universo estas multaj planedoj, kiuj tute taugas por ke tie povu ekzisti (kaj eble ekesti) vivajhoj au vivuloj. Ankau multaj malnovaj popolaj rakontoj parolas pri aliaj vivuloj en la universo; pri la ekzisto de "aliaj mondoj".
De post la tempo, kiam ekestis vivo sur Tero (kiel ajn la vivo ekestis), dauris longe (lau homa kompreno pri tempo), ghis homoj povis komenci ian spacveturadon. Unue al nia Luno. Poste iomete pli malproksimen, sed nur iomete. Pasos ankorau multe da tempo, ghis homoj de sur Tero povos vojaghi al planedoj che aliaj Sunoj...
Proksimume samtempe, kiam surteraj homoj komencis ekskurseti al la Luno, ili komencis kapabli neniigi la homaron per nukleaj kaj/au bakteriaj armiloj. Ghis kiam la homoj sur Tero trovos manieron por pace kaj amike kunvivi, lau LoLoZam daure ekzistas risko, ke iuj stultuloj komencos nuklean au bakterian militon, kaj ke neniighos la tuta homa tehhnika "civilizo". Por chi tiu argumentado plej gravas, ke tiam neniighos la kapablo pri spacveturado.
Nome, LoLoZam pensas, kaj li ne estas la sola, ke ne tiom gravas, en kiom da lokoj en la universo povis ekesti vivo. Pli gravas, kiom da civilizoj ekster Tero sukcesis ne neniigi sin, au rejheti sin en antau- tehhnikan epokon, antau ol ili kapablis pri spacveturado malproksimen. (Chu la civilizo sur Tero tion sukcesos, ni ne jam scias...)

LoLoZam pensas, ke, se iu "inteligenta vivo", ie en la universo, atingis la kapablon pri spacvojaghado ghis nia Tero, ili antau tio jam atingis la kapablon vivi en paco kun najbaroj kaj fremduloj. LoLoZam do ne tre timas vizitantojn el la universo.
LoLoZam tamen forte supozas, ke tiaj pacemaj inteligentuloj, vidante la nunan situacion sur nia Tero, preferus... eviti nin! Ja ankau Spacspektanto kredeble preferus ne viziti regionon, kie la lokuloj militas inter si, au kie oni mortigas ali-pensantojn kaj persekutas ali-aspektantojn!

* * * * * * * * * * *


respondoj de (plm.) aprilo 1998


* * * * * * * * * * *

Joan demandis:

Kiom da homoj parolas esperanton?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Joan,

Se Esperanto-lando estus ekzistinta sub Romiaj au Chiniaj imperiestroj, tiuj estus kalkulintaj la loghantojn, por povi enkasigi imposton de ili...

Se Esperanto-lando estus ekzistinta en Europo, kiam vivis Napoleono Bonaparta, Napoleono certe estus okupinta ankau ghin...
Tiam li estus enkondukinta sian sistemon de registrado de civitanoj.

Tamen, tiutempe kaj tiuloke ne ekzistis Esperanto-lando. Kaj do ne ekzistas fidinda registro pri Esperanto- parolantoj.

Serioze, LoLoZam pensas, ke la plej tauga respondo estas: Pli da, ol multaj pensas!

El rakontoj en multaj lokoj en la Reto kaj alie, LoLoZam eksciis, ke diversaj homoj provis per diversaj statistikaj metodoj eltrovi la kvanton de Esperanto- parolantoj. La unua problemo estas difini, kio estas "paroli Esperanton". La sama problemo ekzistas pri ne-denaskaj parolantoj de aliaj lingvoj. Pri aliaj lingvoj, oni kutime supozas, ke iu, kiu lernis tian lingvon dum kelkaj jaroj en lernejo, "parolas" ghin. Sed chiuj, kiuj mem dum kelkaj jaroj en lernejo lernis fremdan nacian lingvon, scias, ke ili povas paroli en ghi nur iom pri nur iom da temoj. Kontraste, inter homoj lernintaj Esperanton oni trovas iujn, kiuj nur dum kelkaj semajnoj au monatoj okupighis pri ghi kaj bone parolas -- kaj iujn, kiuj post multaj jaroj ankorau malbone parolas ghin. Do almenau la formala lerno-tempo nenion diras pri la grado de regado de la lingvo. Ankau membreco en Esperanto- Asocio, lau sperto de LoLoZam, nenion diras pri lingvokono.

LoLoZam legis chiuspecajn nombrojn inter 100.000 kaj 20.000.000. LoLoZam supozas, ke tiuj 100.000 estas tiuj, kiuj membras en certaj asocioj. Kaj 20 milionoj povus esti la kvanto de homoj nun vivantaj, kiuj iam okupighis pri Esperanto: enskribighis en kurso, achetis lernolibron au vortaron, k.s.
(LoLoZam che tio atentigas, ke oni ne forgesu, ke Esperanto estas vershajne la sola lingvo, kiun oni povas lerni sola, nur kun lernolibro kaj vortaro! Kaj ke diversloke ankau eblas prunti lernolibron en biblioteko. Do ech ne necesas sekvi kurson au acheti lernolibron por povi lerni Esperanton... LoLoZam supozas, ke multaj legantoj konas homojn, kiuj bone parolas Esperanton, neniam sekvinte kurson.)

LoLoZam legis en la Reto, ke iu Usona profesoro Sidney S. Culbert (ne-Esperantisto) esplor(ig)adas en multaj landoj pri la kvanto de homoj, kiuj parolas iun ajn (por ili) ne-denaskan lingvon "profesi- kapable". La rezultojn oni publikigadas en anglalingva libro ("almanako") kun chiuspecaj statistikaj informoj pri la mondo. LoLoZam tamen ne konas liajn kriteriojn. Sed tiu esploristo, por chiuj tiuj lingvoj, almenau uzis -- supozeble -- la samajn kriteriojn. Li venis al la konkludo, ke proksimume 2.000.000 da homoj "profesi- kapable" parolas Esperanton. Char, lau tio, kion LoLoZam legis pri tio en la Reto, la nombroj, kiujn li mencias pri aliaj lingvoj, aspektas fidindaj (t.e.: ne tro altaj, char ekzistas multaj troigitaj taksoj pri parolado de ne-denaskaj lingvoj), oni devas supozi, ke ankau chi tiu nombro estas pli-malpli ghusta.

LoLoZam pensas, ke che Esperanto la distanco inter "elementa kono" kaj "kapabla regado" estas multe malpli granda ol che aliaj lingvoj. Kaj do, ke multe pli granda estas la nombro de homoj, kiuj povus rapide akiri bonan konon de Esperanto, se ili havus okazon uzi ghin. Lau LoLoZam do tre gravas, ke chiuj, kiuj instruas Esperanton, samtempe prizorgu, ke la lernantoj trovu interesan manieron por uzi la lernatajhon. Kaj ke ankau al tiuj, kiuj pli frue au tute memfare lernis la lingvon, oni prezentu interesajn au utilajn manierojn por uzi ghin. En diversaj landoj tio signifas, ke oni informu pri tio la gheneralan publikon, char inter tiu kashighas multaj "nekonataj Esperanto- parolantoj"! LoLoZam havas la impreson, ke en multaj landoj kaj regionoj, la Esperanto- organizajhoj direktas siajn informojn nur al siaj membroj.

LoLoZam audis pri pluraj ekzemploj, ke iu organizis iun okulfrapan aranghon (ekzemple kun vizitanta Esperanta muzikgrupo, au portante shildojn kun teksto en Esperanto dum iu demonstracio au festa irado tra la stratoj) kaj ke anoncis sin el la publiko tute nekonataj homoj, kiuj ech bone parolis la lingvon, kiuj havis siajn internaciajn kontaktojn... kaj kiuj kredis, ke neniuj aliaj en la chirkauajho parolas Esperanton...

LoLoZam pensas, ke por ekscii, kiom da homoj efektive parolas Esperanton, necesas, ke chiuj, kiuj parolas la lingvon:
-- uzu ghin, kiam eblas,
-- ebligu, ke aliaj uzu ghin (do, ekzemple: provizu siajn hejmajn au profesiajn ttt-paghojn ankau per Esperanto- versio),
-- kaj ankau almenau provu uzi ghin en kontaktoj kun alilingvanoj, ech kiam estas nevershajne, ke la alia parolas Esperanton,
-- do, estante en fremdlingva regiono, au parolante kun turisma au komerca vizitanto, antau ol provi per alia ne-loka lingvo, chiam komencu per: "Pardonu, chu vi parolas Esperanton?",*
-- kaj montru al aliaj, ke oni konas ghin (ekzemple, per mencio sur leterpapero: "Mi povas korespondi en jenaj lingvoj:...").
Char, se chiuj kashas sian Esperanto- konon, chiuj pensas, ke neniu alia parolas Esperanton.

* Ghuste tiumaniere (char, post kiam li estis nur traleginta iun lernolibron hazarde trovitan, iu fremdulo lin tiel alparolis), LoLoZam eksciis, ke vere ekzistas Esperanto- parolantoj, kaj ke ekzistas ech vasta Esperanto- mondo!

* * * * * * * * * * *

Gaston demandis:

Mi laboras en restoracio. Kiel mi povas, en deca maniero, informi al niaj gastoj, ke mi parolas Esperanton? Mi tamen ne chiam cheestas, do mi volus ankau eviti seniluziighojn... Shildeto "Esperanto parolata" do ne tre taugas.

LoLoZam pensis profunde...

Kara Gaston,

Al LoLoZam shajnas, ke ne estas tiel malfacile.
Oni povus, almenau resume, provizi la menuon de la manghejo per Esperanto- traduko. Sed, multe pli simple:
Supozeble en la restoracio ie pendas shildetoj "Bonvolu ne fumi chi tie" au "Chi tie vi rajtas fumi" au "La posedanto ne povas respondeci pri perditaj havajhoj", ktp. Se sur tiuj shildetoj la teksto estus ankau en Esperanto, tio ghenus al neniu, sed kauzus, ke Esperanto- parolantaj klientoj eble demandus, chu cheestas iu, kiu parolas Esperanton.

Simile, en vendejoj oni povus aldoni Esperanto- version al tekstoj, kiel "Bonvolu pagi che la kaso", "Shangho de varoj nur kun kas-kupono", ktp.

* * * * * * * * * * *

Pierre demandis:

Chu LoLoZam havas edzinon? Chu li volas iom rakonti al ni pri sia familio?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Pierre,

Jes (au la edzino havas lin). Ne (krom kiam utilos en respondo).

* * * * * * * * * * *

Rapidulo demandis:

Kial ni pagas telefonon por kontakti vin?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Rapidulo,

LoLoZam supozas, ke Rapidulo pagas la telefonkalkulon, por ke la telefonkompanio ne fortranchu la konekton.

LoLoZam pagas telefonon kaj por ricevi vian demandon kaj por sendi la respondon al TTT-majstro, kaj ankau tiu TTT-majstro pagas telefonon por sendi la paghon kun la respondo al la paghejo...
Se ne estus tiel, ke retposhte eblas rapide (chu ne tial Rapidulo nomas sin Rapidulo?) sendi multajn aferojn samtempe, ne nur LoLoZam, sed ni chiuj havus baldau malplenan monujon.

Tamen: Iuj homoj diras, ke oni povas kontakti unu la alian ankau per nura pensado. Por LoLoZam tio ghis nun ne funkciis tre sukcese. Tial li tamen preferas uzi telefonon, se ne eblas persona renkontigho. Sed LoLoZam ne scias, chu la problemo estas en la ekspedo, la transporto au la ricevo. Do, se Rapidulo volas provi tian senkostan longdistancan konekton, bonvolu!

* * * * * * * * * * *

Geraldo demandis:

Chu, lau LoLoZam, du viroj ("du patroj") povas eduki infano(j)n same bone kiel gepatroj?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Geraldo,

LoLoZam pensas, ke unue oni devas konscii, ke ne chiuj gepatraj paroj estas same lertaj au kapablaj, se temas pri edukado de infanoj. Do, kiam Geraldo skribas "same bone kiel gepatroj", LoLoZam interpretas tion, kiel: "same bone, kiel gepatroj bone edukantaj siajn infanojn".
Edukado de infanoj, almenau en la chirkauajhoj de LoLoZam, ne estas nur afero de la gepatroj. Ankau geonkloj kaj geavoj, ech geamikoj (de la gepatroj, kaj poste de la infanoj), najbaroj kaj lernejo ludas rolon en edukado. Tamen, en la chirkauajhoj de LoLoZam, oni ghenerale opinias, ke tre junan infanon se iel eble ankau ghia patrino eduku.
LoLoZam scias, ke povas okazi, ke la patrino, kiu naskis infanon, ne povas ghin eduki. Foje ankau ghia patro ne kapablas tion (sola) fari. Tiam okazas, sufiche ofte, ke infano estas edukata de anstatauaj gepatroj, chu parencoj au ne. Multaj el tiuj infanoj montras, ke edukado fare de aliaj ol la "naturaj" gepatroj tute sukcese eblas.

En la chirkauajhoj de LoLoZam ne malofte okazas, ke la chiutagan edukadon de infano faras du virinoj, ekzemple ghia patrino kaj onklino (vera, do fratino de la patrino au de la patro, au neparenca, char infanoj rapide nomas konatan amikinon de la patrino "onklino"...). (Foje, ekzemple, char la patro dum granda parto de la jaro estas for pro laboro. Sed foje ankau, char la patro mortis au... malaperis.) Kutime neniu dubas, ke tiuj infanoj bone edukighas. Chiukaze ne, se en la chirkauajho trovighas ankau viroj, kiuj interesighas pri la eduko de la infano.
LoLoZam konas nur kelkajn kazojn, ke infano estis au estas edukata de du viroj (pro tre specifaj cirkonstancoj, chi tie ne detaligendaj), kun foja enmiksigho (ne malica, sed helpa) de virinoj konataj al ili. Tiuj kelkaj kazoj montris al LoLoZam, ke ech viroj kapablas nutri kaj bani infanetojn kaj plekti la harplektajhojn de knabinoj... Kaj ke la infanoj edukighas tute bone.

LoLoZam scias, ke en iuj landoj pli ofte okazas, ke du viroj (au du virinoj) "kvazau gepatroj" edukas infanojn. Li havas neniun kialon por dubi pri tio, ke tiuj kapablas, se ili amas tiujn infanojn kiel siajn. Certe, se en la chirkauajho estas geonkloj (au "geonkloj") amikaj al la infanoj. LoLoZam ech supozas, ke tiaj paroj, kiuj kuraghas entrepreni tian edukan "aventuron" ja iom (au tre) nekutiman por la chirkauajho, pli atenteme kaj zorgeme traktas la infanojn, ol iuj "naturaj" gepatroj.

* * * * * * * * * * *

Kudristo demandis (reage al rimarko en respondo al Rudolfo):

Iuj normoj (ekzemple, ke virinoj kovru sian kapon) estas donitaj en sanktaj libroj. Kiel do oni povus ne observi tiujn?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Kudristo,

LoLoZam vidas, ke en la mondo diversaj homoj konas diversajn sanktajn librojn. Tiuj sanktaj libroj donas ofte samajn au samsencajn instruojn. (Sed ech se la instruo estas la sama, chiam denove en la historio, homoj disvershis sangon pro la "ghusta vortigo"...) Tamen foje la instruoj, precipe la instrukcioj pri la chiutaga vivo, estas tute kontrastaj au ech kontrauaj. LoLoZam pensas, ke tion kauzas, ke tiuj sanktaj libroj estas vortigitaj en malsamaj tempoj, en malsamaj lokoj. Por homoj vivantaj en malsamaj kondichoj. Kaj chiam antau longa tempo, en cirkonstancoj tre malsamaj de la nunaj.

Kiam en sankta libro skribighas, ke oni helpu al vundita vojaghanto, kiun oni renkontas sur la vojo dum vojagho, tiu instruo, lau LoLoZam, havas ankau nun, kaj chie, sian plenan signifon.
Kiam skribighas, ke oni ne enviu pri la kamelo de la najbaro, tiun instruon, lau LoLoZam, oni povas interpreti -- se nek vi, nek viaj najbaroj havas kamelon -- ke oni ne enviu pri, ekzemple, la motorciklo, la traktoro au la auto de la najbaro, au ghenerale, pri ties posedajhoj.
Iuj sanktaj libroj donas instrukciojn pri akiro, tenado kaj traktado de sklavoj. LoLoZam esperas, ke ankau Kudristo konsentas, ke almenau tiuj malaktualighis...
Sed LoLoZam pensas, ke en sanktaj libroj oni vane serchas instrukcion, chu oni veturu je la dekstra au maldekstra flanko de la vojo, au kiel oni telefonu en publika telefonbudo. Kaj se iu trovus tiajn, LoLoZam dubas, ke ili estus validaj chiulande. (Ech: Se iu asertus trovi instrukcion pri telefonado en teksto de antau miloj da jaroj, LoLoZam tre malfidus tian personon!) Same, sanktaj libroj ne estas, lau LoLoZam, gvidlibroj por sinvestado en diversaj klimatoj kaj vetertipoj. LoLoZam pensas, ke instrukcioj pri kovrado de kapo k.s., fakte signifas, ke oni dece vestu sin (lau la tiutempaj, tiulokaj kutimoj).

La chefaj instruoj, kiujn LoLoZam memoras de sanktaj libroj kaj praavaj rakontoj, estas: "ne traktu aliajn, kiel vi mem ne volas esti traktata" kaj "traktu vian kunhomon kun respekto kaj amo". Se la homoj vivus lau tiuj, la mondo estus, lau LoLoZam, tute en ordo. Eble jam sufichas nur la unua...

LoLoZam respektas la konvinkojn de chiuj homoj, kiuj respektas la konvinkojn de aliaj. LoLoZam ne respektas la konvinkojn de homoj, kiuj perforte devigas, ke aliaj observu iliajn normojn. Ankau ne, se ili por pravigi sin, citas el por ili sankta libro. LoLoZam esperas, ke Kudristo ne apartenas al tiuj.

* * * * * * * * * * *

Georgo demandis:

Chu KONTAKTO plibonighos sub la redakcia prizorgo de Sabira Stahlberg?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Georgo,

LoLoZam pardonpetas, ke li ne estas regula leganto de "Kontakto", la revuo de Tutmonda Esperanta Junulara Organizo. Eble lia agho iel rilatas al tio. Hazarde, antau ne longe, LoLoZam vidis unu numeron sub redakto de la antaua redaktoro kaj unu (la unuan?) numeron sub redakto de la nova redaktorino. La unua penso, kiu venis al la kapo de LoLoZam, estis: kial tiu nova presisto ne uzis iom pli da inko?

LoLoZam scias, ke revuoj povas shanghighi pro shangho de redaktoro. Iuj, kiel "Heroldo de Esperanto", ech tiom, ke oni apenau povas paroli plu pri la sama revuo. Tamen, lau kompreno de LoLoZam, che "Kontakto" la redaktoro- shangho okazis nur jhus. Do estas tro frue por jam fari jughon pri la redakta prizorgo. LoLoZam audis, ke dum la lasta periodo, "Kontakto" estis tre bone redaktata. Li pensas, ke la nova redaktorino provos teni la nivelon alta, kaj ech, lau sia sento, provos plialtigi ghin. Ke, pro la shangho de redaktoro, estos shanghoj en la revuo, lau LoLoZam estas normale. Sed ankau pri la nova redaktorino, LoLoZam audis bonajn sciigojn.

LoLoZam pensas, ke Georgo devus atendi la aperon de kelkaj numeroj de "Kontakto", antau ol prijughi la manieron de redaktado. Kaj, se Georgo pensas havi konsilojn por la redaktorino, Georgo ne hezitu skribi al shi.

* * * * * * * * * * *

Konsilanto demandis:

Kial Esperantistoj tiom insistas pri siaj malbelaj supersignitaj literoj? Ili malhelpas en presado kaj ankau en Interreto. Ido jam en 1907 montris, ke ili ne necesas.

LoLoZam pensis profunde...

Kara Konsilanto,

Kial Idistoj* daure insistas pri la malbeleco de supersignitaj literoj kaj pri ties malutilo por presado? LoLoZam tre miras, ke Konsilanto vochigas tion al pagho en Esperanto, kie ne aperas ech unu supersignita litero.
Chu Konsilanto ne scias, ke jam antau 1907 oni povis skribi, kaj laubezone skribis Esperanton sensupersigne? Pri belo au malbelo oni povas malsamopinii. Sed, ghuste pro tiuj chapelhavaj literoj, almenau LoLoZam neniam havis problemojn pri prononco au literumo de vortoj. (Post lernado kun supersignitaj literoj, legado kaj skribado per ekzemple CH ne shanghas tion.)
Koncerne la malutilon por presado, LoLoZam atentigas nur, ke chiumonate aperas pli da libroj en Esperanto (kun supersignoj), ol estas entute haveblaj (en Ido) en Ido- libroservo. Kaj LoLoZam forte supozas, ke ankau en Interreto kaj la kvanto de paghoj en Esperanto- kun- supersignoj, kaj la kvanto de paghoj en Esperanto- sen- supersignoj plurmilfoje superas tiun de paghoj en Ido entute. (Ghis nun, LoLoZam trovis nur paghojn pri Ido, neniun en Ido.)

LoLoZam preferas ne kvereli kun Idistoj, char li konscias, ke la idealo de Idistoj, se temas pri neutrala internacia lingvo, estas la sama kiel tiu de Esperantistoj. (LoLoZam pensas, ke ghuste pro tio, chiuj Idistoj kiujn li renkontis en la Reto, kiel Konsilanto, uzas ankau Esperanton.) Sed LoLoZam pensas, ke Idistoj finfine akceptu, ke multegaj Esperanto- uzantoj jam antau longa tempo, kun danka aplaudo, estus akceptintaj la shanghojn proponatajn de Idistoj, se ili vidus utilon en tio. Sed... tiun utilon ili ne vidis, vidas, au vidos.
LoLoZam do pensas, ke Idistoj devus priparoli siajn proponojn nur en prilingvaj diskutrondoj, kaj ne aliloke. Por chiuj tiuj centmiloj, kiuj praktike uzas Esperanton, parole, lege kaj verkade, la Idistaj intervenoj estas nur tedajho.

LoLoZam konsilas al Konsilanto, enmeti en la Reton multajn tre interesajn paghojn en Ido. Tiam eble ankau Esperanto- parolantoj legos tiujn, char finfine Ido ja estas kaj restas dialekto de Esperanto.

* "Ido" estas la nomo de projekto por "plibonigi Esperanton", publikigita en 1907. Ghi ne konsistis nur el forigo de la supersignoj, sed enkondukis gravajn shanghojn en la gramatiko kaj la vortfarado. La granda plimulto de la tiamaj Esperanto- uzantoj vidis neniun utilon en ghiaj proponoj, kaj simple daurigis uzi Esperanton. Kelkaj centonoj (precipe en Francio) tiam transiris al Ido. Dum la sekvaj jaroj, en Ido oni daure denove faris shanghojn, kaj pluraj Idistoj, ne kontentaj pri Ido, publikigis sian propran "plibonigo"- projekton. Shajnas, ke neniam pli ol kelkmil homoj iel uzis iun formon de Ido. Nun ekzistas eble kelkcent homoj en la mondo, kiuj okupighas pri Ido.

* * * * * * * * * * *

Hezitanto (aldone) demandis:

Per "klara lingvajho" mi celis ne nur la vortuzon. Ankau io en la frazkonstruo faras la frazojn de LoLoZam facile legeblaj, dum tute ne temas pri mallongaj frazoj. Kiel LoLoZam tion faras?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Hezitanto,

En iuj lingvoj ekzistas striktaj normoj por la ordo de frazpartoj en la frazo. (Ankau en la denaska lingvo de LoLoZam.) Ofte por skriba lingvajho, au por formala alparolo, tiuj normoj estas pli severaj (au aliaj) ol por neformala parola lingvajho.
Feliche Esperanto ne havas tiajn striktajn normojn. Tial oni povas konstrui siajn frazojn tiel, ke, kiam iu legas de maldekstre al dekstre, ne nur la literoj staras en la ghusta ordo, sed ankau la partoj de la frazo aperas en loko, kie la leganto bezonas ilin.
En pripensita parolado, tia ordo okazas preskau senpene. Parolantoj ja ne tro multe prokrastas iun gravan parton de la frazo, se la auskultanto bezonas ghin scii pli frue. LoLoZam provas atenti, ke tio estu observata ankau en la skriba redono de liaj respondoj.
LoLoZam pensas, ke estas utile, ke verkanto mem kelkfoje lautlegu siajn frazojn (eble sensone) al publiko (eble ne ekzistanta), por kontroli la klarecon.

* * * * * * * * * * *

/Paris/Rue/6429 skribis:

Chu vi scias, ke al mi tre agrablas havi Vin en mia hejmpagho? [...] Bonan (agrable varman) nokton al Vi el chi ekvintrigha nokto sudbrazila... (Kaj vekighu bonfarte!)

LoLoZam pensis profunde...

Kara 6429,

Se LoLoZam komprenas bone, 6429 metis ligon al lia pagho en sian paghon. Dankon pro tio: tiam vizitantoj de tiu pagho povos veni facile al la pagho de LoLoZam. El la cetera parto de la letero, LoLoZam konkludas, ke 6429 pensas, ke LoLoZam estas granda TTT-majstro. LoLoZam tia ne estas. Sed LoLoZam ghojas koni iun, kiu sufiche scias pri TTT por enmeti liajn respondojn en la Reton.

LoLoZam dankas al 6429 pro ties bondeziroj. LoLoZam chiam zorgas resti sufiche varma dum vintraj noktoj. Feliche ankau por tio, LoLoZam havas helpon...

* * * * * * * * * * *

Mary demandis:

Chu LoLoZam ion scias pri la religia fono de sklavo- komercistoj?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Mary,

LoLoZam ne scias, kaj ilia religia fono shajnas al li ne tre interesa. Sed lau granda studo pri sklavo- komerco (de Afriko al Ameriko), en la tempo de plej grandaj transportoj, je la Amerika flanko, el 400 grandaj sklavo- komercistoj, unu estis Judo lau religio. La aliaj estis Europ- devenaj (tiutempe do supozeble blankhautaj) Kristanoj (kvankam ekzistis en Ameriko ankau iuj nigrahautaj sklavo- komercistoj -- LoLoZam ne trovis indikon pri ties religio). Je la Afrika flanko, multaj komercistoj estis Islamanoj (nigraj Afrikanoj kaj Araboj) kaj multaj (nigraj Afrikanoj) de loka religio ("paganoj").

Provizore LoLoZam ne plu respondos demandojn pri sklaveco. Li ne estas fakulo pri ghi, nek speciale interesighas pri ghi, kaj ne tre shatas nur citi la respondojn de aliaj.

* * * * * * * * * * *

Rudolfo demandis:

Lau la bildo, LoLoZam estas tre tradicie vestita per nacia kostumo kaj li sidas en pozo supozeble ankau tradicia. Tamen, lau mi, liaj respondoj estas ofte sufiche netradiciaj kaj aspektas ne tre influitaj de naciaj moroj k.s. Kio estas la klarigo?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Rudolfo,

LoLoZam pensas, tute lau la tradicioj de sia popolo, ke oni ne faru tiom da demandoj pri li mem. Tamen, ankau lau la tradicioj, al farita demando li provos respondi.

Estas vero, ke en la bildo aperas LoLoZam en tradiciaj vestajhoj kaj en tradicia pozo. Kiam LoLoZam estas en sia tendo, li pleje sentas sin komforta en vestajhoj kutimaj kaj en pozo kutima. Chu ne aspektus strange, kara Rudolfo, se je tiu fono vi vidus iun en Europeca (kvankam nun tre internacia) triparta kostumo kun kravato? Tamen, la vestajhoj en la bildo estas iom specialaj, iom festaj ech. Dumtage en normalaj tagoj, ankau la tradiciaj vestajhoj estas pli simplaj kaj malpli ornamitaj.

LoLoZam pensas, ke liaj respondoj ja estas influitaj de la dum la jarcentoj akumulita kaj evoluinta sagho (kaj ankau malsagho) de la antauuloj. Sed LoLoZam konscias, ke multaj moroj kaj kutimoj ne estas tuthomaraj. Jam la popoloj loghantaj plej proksime, havas pri multaj aferoj malsamajn morojn kaj kutimojn. LoLoZam pensas, ke tio ne estu kauzo de problemoj.

Ne chiuj moroj kaj kutimoj estas esencaj. Ekzemple, maniero de vestado estas tute ne esenca. Tamen LoLoZam pensas, ke en certa chirkauajho oni la tieajn normojn kaj kutimojn pri vestiteco ne simple ignoru, pro respekto al la homoj vizitataj kaj por ne nenecese shoki au inciti homojn, kiuj malpli ekkonis aliajn popolojn au kiuj malpli povis pripensi pri esencaj kaj ne-esencaj aferoj en la vivo. Interne de iu kultura grupo, oni ja ankau iom adaptas sian aperon al la atendoj de la gastigantoj. Irante al oficiala interparolo, oni vestas sin alie ol irante al sportejo. Do, lau LoLoZam, oni konsideru ankau la kutimojn de alikulturaj rondoj. Tio ne signifas, ke oni devas, lau LoLoZam, plene observi ties kutimojn, char ankau ili akceptu, ke aliaj popoloj au grupoj (au ghenerale: aliaj individuoj) havas aliajn kutimojn.

Tamen, se vi (ne specife Rudolfo, sed ghenerale unu el la legantoj) pensas, ke aliaj ne ghenighu pro iu via (vestado-) kutimo, char temas pri ne-esenca afero, lau LoLoZam validas same, ke -- ghuste char ghi lau vi estas ne-esenca -- eble ankau vi ne bezonus plej principe insisti pri ghi en alia chirkauajho.

Tute alia ekzemplo: LoLoZam pensas, ke estas esence, ke patrinoj povu dedichi sin sufiche al eduko de siaj malgrandaj infanoj (ne pro nenio la naturo ekipis ilin per la kapablo nutri sian infanon per patrina lakto ech dum jaroj). Sed tio ne signifas, ke aliaj ne povus au ne devus helpi shin en tiu tasko. Tio ja signifas, ke oni (sen gravaj kauzoj, por la bono de la infano) ne malhelpu al patrinoj, kiuj volas eduki siajn infanetojn. Tamen, kontraste, estas tute ne esence, ke patrinoj kuiru la manghojn au prizorgu la legom- ghardenon, ech se iuloke tio estas la kutimo. En aliaj lokoj ja estas kutimo, ke ghuste viro kuiras kaj prizorgas la ghardenon. Kaj ankau tiel estas bone.

Tiel, en siaj respondoj, LoLoZam provas, lau siaj kapabloj, distingi aferojn esencajn de ne-esencaj. Kaj ech se en lia chirkauajho ekzistas fortaj tradiciaj kutimoj pri io, li tiujn ne prezentos kiel normojn por aliaj homoj en aliaj chirkauajhoj.

LoLoZam vidas kaj audas, ke en multaj regionoj de la mondo, homoj devigas aliajn, observi kutimojn tute ne esencajn, ofte komunajn nur al parto de la loghantaro. (Li audis, ekzemple, ke en iuj lokoj oni punas virinojn, kiuj ne kovras sian kapon, dum en aliaj lokoj oni punas ghuste virinojn, kiuj ja kovras sian kapon.) En mondo, kie pli kaj pli homoj kun malsamaj tradiciaj kutimoj ne nur renkontighas, sed vivas samloke, samstrate, tio estas, lau LoLoZam, afero ne akceptebla.

* * * * * * * * * * *

Mikaelo demandis:

Chu LoLoZam shatas la chefan kanton de la filmo "Titaniko" ("Titanic")?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Mikaelo,

Chefe ghian titolon: "Mia kor' batos plu"...

* * * * * * * * * * *

Moldur demandis:

Chu por LoLoZam lacertoj estas speciale gravaj, au amindaj, au eble sanktaj bestoj? Liajn paghojn ornamas multaj lacertoj! Au chu li volas atentigi ke al chiu demando li donas "la-certan" respondon? :-)
(Ankau mi shatas lacertojn, sed nun mi jam longe ne renkontis iujn. Shajne en la parto de la mondo kie mi vivas nun, ili ne bone fartas.)

LoLoZam pensis profunde...

Kara Moldur,

La artisto, kiu desegnis tiujn bildetojn, asertis, ke temas pri tigroj au panteroj, senbrue alrampantaj... Tigro au pantero ja estas besto grava kaj respektinda, kvankam eble ne tre aminda (krom por tigrino au panterino dum parto de la jaro). Por iuj, tigro au pantero estas tiel grava kaj respektinda, ke ili ja nomas ghin sankta besto -- tiel sankta, ke LoLoZam ankorau neniam renkontis tian kategon, ankau ne pumon au jaguaron. La bildetstriojn LoLoZam petis enmeti simple kiel ornaman dislimon. Eble poste li petos enmeti aliajn.

LoLoZam tute kontentas, ke Moldur vidas ilin lacertoj. Lacertoj plachas ankau al LoLoZam. Precipe plachas ilia kvazau senzorga sunumado, dum kiu ili tamen daure akre atentas chion, kio okazas chirkaue. Chu eble en la loko de Moldur, la suno ne sufiche varmigas? Au chu chirkaue okazas tro?

Kara Moldur, ne kredu, ke LoLoZam estas chiam tiel certa pri siaj respondoj. LoLoZam pensas, ke foje ghuste estas ilia utilo, ke la leganto farighu eble iom malpli certa pri iuj opinioj kaj vidpunktoj...

PS
Senbilde-retumantoj: Moldur vidas lacertojn, kie vi vidas steletojn.

* * * * * * * * * * *

respondoj de (plm.) marto 1998


* * * * * * * * * * *

Hezitanto demandis:

Kie LoLoZam lernis Esperanton, ke li povas skribi pri foje tre komplikaj aferoj per tiel klara lingvajho?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Hezitanto,

LoLoZam lernis Esperanton ne en kurso, sed hejme, per legado kaj parolado (grandparte, pro manko de kunparolantoj Esperantlingvaj, "diskutante kun si"). Ankau LoLoZam ghojis, kiam li legis tekstojn en klara lingvajho, kaj li ghenighis, kiam li legis tekstojn nenecese "plibeligitajn". Kaj pro tiuj tekstoj, LoLoZam ekhavis la firman konvinkon, ke ne necesas montri sian plenan vortstokon (au cherpajhojn apenau digestitajn el vortaro), por esprimi siajn pensojn. Tiam li eksentis emon, por ankau mem skribi tiel, ke legantoj ne bezonu daure konsulti vortaron, au trifoje legi la frazon, por eltrovi, kion la autoro eble celas. LoLoZam alkutimigis sin, interalie, prefere ne uzi vortojn en skribado, kiujn li en privata interparolo pri la sama temo ne uzus. Tio jam faras grandan diferencon... (Tiujn chi respondojn LoLoZam cetere donas bushe. Ankau tio helpas.) LoLoZam dankas al Hezitanto pro la kromaj amikaj komentoj.

Chu Hezitanto eble havas demandon pri io ne ligita al LoLoZam mem?

* * * * * * * * * * *

Tomaso demandis:

LoLoZam skribas pri sklaveco. Chu LoLoZam vidis la filmon "Amistad"? Kion li pensas pri ghi?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Tomaso,

LoLoZam ne vidas multajn filmojn. Li ankau tiun filmon ne vidis. Sed LoLoZam petis iujn korespondantojn, priskribi ghin. Se LoLoZam bone komprenas, tiu filmo temas pri jughproceso pri kazo de sklavo- komerco en periodo, kiam en Usono transoceana sklavo- komerco estis malpermesita, dum sklaveco mem estis ankorau laulegha. Do ne temis pri la demando, chu sklaveco estas laulegha au kontraulegha, sed pri tio, chu temas pri laulegha au kontraulegha sklaveco, kio estas tute alia demando. LoLoZam pensas, ke tiu filmo -- pro aliaj enhavajhoj -- povas esti interesa au ech impona, sed kiel pritrakto de sklaveco kiel sistemo, ghia signifo shajnas al LoLoZam tre malgranda.

* * * * * * * * * * *

Alia Jens demandis:

En landoj kun demokratia sistemo ofte okazas, ke homoj elektitaj al parlamento au funkcio, post la elektoj faras ion tute alian ol ili promesis antau la elektoj. Kion LoLoZam pensas pri tio? Chu eblas fari ion kontrau tio?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Alia Jens,

LoLoZam bone komprenas, ke post elektoj la situacio povas shanghighi, kaj, ke pro tio povas esti necese, fari ion alian ol tio antaue promesita. Li ankau komprenas, ke post elektoj, la elektitoj devas kunlabori, kaj, ke pro tio ne chiu povas precize atingi, kion shi au li promesis pli frue. Tial LoLoZam pensas, ke oni ne vochdonu por iu, kiu multe promesas, sed por iu, kies personecon kaj idearon oni fidas -- char nur sur bazo de personeco kaj idearo, la elektito povos en neatenditaj cirkonstancoj fari decidojn akcepteblajn por la elektintoj.

LoLoZam pensas, ke kandidatoj por elekto devas tre, tre bone klarigi tion al la elektontoj.

Lau LoLoZam, la chefa problemo en demokratioj estas, ke ne eblas malelekti iun. Homoj estas elektitaj por pluraj jaroj, lau promesoj pri estonta agado, kaj ne ekzistas simpla maniero por prijughi iun, lau shiaj/liaj efektivaj agoj. Elektito kiu montrighas nekapabla au mensoga, restas... ghis sekvantaj elektoj, do eble dum jaroj. LoLoZam pensas, ke estus bone, havi metodon por (chiumomente) forigi iun, pri kiu la elektintoj estas malkontentaj.

Iam LoLoZam legis proponon, kiu shajnas al li pripensinda:

Avantagho, lau LoLoZam, estus, ke se sufiche da homoj estas malkontentaj, ili povas iniciati forigon de iu elektito chiam ajn, kaj ne nur post kelkaj jaroj da plua fushado. Kompreneble neniu organizos rekonsideron, se oni povas antauvidi, ke la sama persono estos denove elektita. Do en vero ne estas tiel, kiel shajnas, ke 10% de la elekto-rajtantoj povas forigi iun. Tio eblas nur, se ekzistas plimulto por anstatauanto. 10% tamen sufichu por iniciati rekonsideron.
Alia avantagho estas, ke homoj, kiuj bone plenumas sian funkcion kaj montrighas indaj je la fido esprimita de la elektintoj, ne bezonas malshpari sian tempon kaj energion por kampanjo por esti re-elektita. Kaj ke ne plu havas sencon, fari mensogajn au neplenumeblajn promesojn.

Iu tia sistemo, tamen, eblus nur en vera demokratio. En multaj nunaj tiel nomataj demokratioj, homoj ja timus esprimi sian vochon en rekonsidero...

* * * * * * * * * * *

Mark (aldone) demandis:

Chu LoLoZam scias, pro kio la Europaj koloniistoj en pasintaj jarcentoj importis sklavojn de Afriko al siaj kolonioj, dum en iliaj propraj landoj, sklaveco ne ekzistis?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Mark,

LoLoZam ne scias. Sed li supozas, ke tiuj Europaj koloniistoj, kiam ili konstatis, ke la Indianoj (do la originaj Amerikanoj) ne povis au volis elteni la laboradon en la plantejoj, memoris de siaj komercaj vojaghoj, ke en okcidenta Afriko ili ja renkontis sklavecon kaj sklavo- foirojn kaj -aukciojn (kie ili foje achete liberigis Europanojn, kiuj estis sklavigitaj -- kaj kie la Araboj achetadis siajn sklavojn), kaj tiel ekhavis la ideon, tie acheti sklavojn por laboro en la Amerikaj kolonioj.

LoLoZam legis kaj audis, ke la grandskala achetado de sklavoj fare de Europanoj, kauzis gravan kreskon de la sklavo- komerco en Afriko. En tiu tempo la Europanoj ja komercis nur che la marbordo de Afriko, kie ili achetis sklavojn de enlandaj sklavo- komercistoj kaj de lokaj regantoj. Pro tio ankau plimultighis militoj inter Afrikaj regnoj kaj popoloj, char (ne nur) tie ekzistis kutimo, sklavigi militkaptitojn. Ju pli da militkaptitoj, des pli da sklavoj por vendo.

La fakton, ke la Europanoj akceptis sklavecon pri Afrikanoj, dum en (okcidenta) Europo ghi jam dum jarcentoj ne plu estis akceptata, LoLoZam povas klarigi nur per tio, ke en tiu tempo la religiaj gvidantoj en Europo difinis, ke homoj kun nigra hauto estas ne de la sama au de egalvalora speco de homoj, kiel Europanoj, au ech, ke nigruloj ne estas homoj.

LoLoZam ghojas, ke en la mondo intertempe -- almenau oficiale -- venkis la kompreno, ke chiuj homoj estas samvaloraj, sendepende de interalie la koloro de la hauto. La akcepto antau 50 jaroj de la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj tion indikas. Sed lau tio, kion LoLoZam legas kaj audas, ankorau ne chiuj unuopaj homoj, kaj ankau ne chiuj regantoj, akceptas tiun vidpunkton, sed iuj ankorau pensas, ke ili povas mistrakti homojn, char tiuj havas alian hautkoloron, aliajn opiniojn, alian sekson, alian lingvon, ktp. Tio, lau LoLoZam, estas terura afero.

* * * * * * * * * * *

LiJuHi demandis:

Chu LoLoZam konsideras, uzi Latin3- literojn por ghuste skribi Esperanton?

LoLoZam pensis profunde...

Kara LiJuHi,

LoLoZam ja konsideris "Latin3"- literojn, por havi supersignitajn literojn. Sed oni klarigis al LoLoZam, ke ne chiuj povas au rajtas instali "Latin3"- literojn. (Ekzemple tiuj, kiuj retumas per ne-propra mashino, en laborejo, lernejo au publika retumejo, kia ekzistas iuloke.) Do LoLoZam decidis uzi la solan alian ghustan skribmanieron de Esperanto.

(LoLoZam scias, ke iuj uzas cx au ^c au c^ au 'c au c' au `c au c` k.t.p. -- sed jam la multaj "au"oj indikas, ke neniu el tiuj transskriboj estas ghenerale uzata, kaj ke elekti unu tian transskribon, estus do ne tre bona ideo, char multaj preferus ghuste iun alian. Se LoLoZam bone komprenas, tiaj kodoj (krom, evidente, c': ec' ne estas ech!) taugas por transsendo inter mashinoj, kiam oni planas poste automate reghustigi la skribon. Sed la paghoj de LoLoZam estas celitaj por ke homoj legu ilin rekte.)

* * * * * * * * * * *

Miko demandis:

Kial opinias multaj homoj ke necesas krei novan helplingvon ech se tiuj scias ke jam bone funkcias Esperanto?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Miko,

Chu vere multaj homoj tion opinias? LoLoZam tre malkredas tion. Ech se estus vere, ke "chiusemajne iu anoncas novan projekton" (??), temus pri 53 en jaro. Tio ne estas tre impona nombro, kompare kun jam nur tiuj, kiuj simple daurigas uzi Esperanton, tian, kia ghi estas!

LoLoZam pensas, ke unualoke oni klare konstatu, ke el la kelkmil projektoj pri "nova helplingvo" iam anoncitaj en la lastaj du jarcentoj, efektive eble nur kelkdek konsistas el pli ol nur nomo au eta skizo. (Ja estas tre facile, fari skizon de gramatiko kaj "traduki" kelkajn liniojn, spontane inventante la vortojn... Certe ankau Miko kapablus fari tion en semajnfino! Sed komponi koheran tutajhon estas io alia.) Kaj eble nur dek havis almenau unu parolanton (ech se nur la autoro). Lau kompreno de LoLoZam, nun ne ekzistas ajna ne-nacia lingvo por tutmonda uzo (krom eble Latino) kun pli ol kelkcent veraj parolantoj -- krom Esperanto.

LoLoZam tamen ne miras, ke iuj volas krei mem iun internacian helplingvon, dum jam ekzistas efektive funkcianta. Unue, eble chefe, char multaj homoj volas farighi regheto. Vershajne same inter Esperantistoj kaj ne-Esperantistoj. Iuj, kiuj ne sukcesas farighi regheto ie, do provas krei sian propran reghlandeton kun propraj reghlandanoj. Due, "denove inventi la radon" ja estas shatata okupo de homoj, kiuj ne kapablas vere krei ion. Kaj ofte iuj sinlaude distrumpetas, ke ili "kreis" au "inventis" ion, dum ili nur donis alian nomon al io ekzistanta, au faris en ghi sensignifajn shanghetojn... Sed la publiko kredos nur tiom, kiom ili mem ne scias pli bone. Se temas pri internacia helplingvo, homoj, kiuj entuziasmighas pri iu tia "nova kreajho", baldau ekscias, ke oni mistifikis ilin. Char, kiam ili provas ghin praktiki internacie, ili ja baldau renkontos Esperanton, vere uzatan. Ghuste tial, lau LoLoZam, chiuj tiuj "novaj helplingvoj" fiaskas. Bedaurinde tiam okazas, ke homoj seniluziighas kaj ili povas farighi ech malshatantoj de la ideo de internacia lingvo ghenerale. Se tiuj homoj, kiuj ja interesighas pri internacia lingvo, estus bone informitaj pri Esperanto, lau LoLoZam ili entuziasmighus pri ghi.

LoLoZam pensas, ke tiuj homoj, kiuj volas krei helplingvon en formo de "plibonigita Esperanto", ghenerale ne konas Esperanton sufiche por mem povi lerte uzi ghin. Tion montras, lau LoLoZam, la fakto, ke chiufoje denove iuj proponas la samajn "plibonigojn" al Esperanto, sed chiufoje denove la veraj Esperanto- uzantoj ne vidas ian plibonigon en tiuj proponoj kaj ignoras ilin. Dum, fakte, iuj veraj plibonigoj senprobleme eniris la lingvon.

LoLoZam kredas, ke tute novan helplingvon volas krei nur homoj, kiuj tute ne konas Esperanton praktike, kaj do ne scias, ke ghi bone funkcias. Ili konscias pri la lingva problemo en la mondo. Ili eksciis pri Esperanto kaj pensas, ke tia internacia (help)lingvo estas bona ideo, sed kredas, ke Esperanto formortis (supozeble pro ghia nesuficha kvalito), kaj do volas mem krei ion ja funkcipovan.

Iuj aliaj, lau LoLoZam, volas fari novan lingvon au "plibonigi" Esperanton, char ili volas, ke tia internacia lingvo pli similu al ilia propra lingvo...

LoLoZam pensas, ke tiuj homoj ne bone konas la historion. Ja chiuj provoj por fari internacian lingvon post la apero de Esperanto (au por "plibonigi" Esperanton), plene malsukcesis. Neniu atingis kvanton de uzantoj ech iom proksiman al centono de la nombro de Esperanto- parolantoj, antau ol velki au morti. Krei novan helplingvon estas do komplete vana agado... LoLoZam pensas, ke ekzistas aliaj, multe pli plezuraj, manieroj por malshpari sian tempon.

LoLoZam antau ne tiel longe vidis anoncon pri "plibonigita Esperanto" farita "jam antau naudek jaroj", "de la(!) Esperantistoj mem", en kiu oni proponis sendi al chiu petanto senpage plenan katalogon de ghia literaturo, kontrau afrankita koverto. Jen propono, kiun Esperantistoj ne povas fari! (Char la afranko ne sufichus kaj la koverto estus tro malgranda!) Sed la publiko ne scias, ke tiu propono mem jam pruvas, ke tiu "plibonigo" estas plena fiasko!

LoLoZam pensas, ke Esperanto- parolantoj do zorgu, ke aliaj homoj rimarku, ke la lingvo vivas kaj funkcias. Ankau kiel "helplingvo" (char tian la homoj precipe bezonas, lau chiuj ne-Esperantaj proponoj). Tio signifas, ke la "skolo" au "modo", kiu instruas kontenti pri la plezuro de vivado en Esperanto- "Kulturujo", estas maldeca. Ghi forprenas de la resto de la homaro la shancon, ke ankau ili povu vere ghui internacian interkomprenon. Ghi do estas, lau LoLoZam, (nov-) koloniisma sinteno. Esperanto ne estas kaj ne estu la ekskluziva posedajho de sinproklamintaj "Esperanto- kulturuloj". Por ke la homoj povu plene ekkoni la funkciadon -- kaj la kulturon -- de Esperanto, oni, lau LoLoZam, donu al ili la eblon, ekkoni ghin laugrade, lau sia bezono. Por plej multaj, lau LoLoZam, unue kiel "simplan helplingvon" kaj nur flanke au poste -- se bezonate, lau li automate -- kiel "plenkapablan literaturan lingvon". (Kiu lernas la Francan vojaghonte al Parizo, ja unue volas povi mendi bileton, kafon au chambron kaj demandi pri la vojo, due volas povi havi amikan konversacion, kaj eble poste, multe poste, au pli probable neniam, volos legi Francan literaturon originallingve...)

Ankorau unu atentigo de LoLoZam: Ekzistas Esperanto- parolantoj, kiuj pro intelekta plezuro okupighas pri iaj projektoj de internacia (au ech interstela) lingvo. Tiuj tute klare agnosku al la tuta mondo, ke temas pri intelekta shatokupo. Kaj ke ech pri tiu shatokupo ili komunikas inter si en... Esperanto. Se ili tion ne klarigas, ili alighas al la mistifikantoj!

* * * * * * * * * * *

Johano demandis:

Chu ne estas tiel, ke iuj homoj faras demandojn sub pluraj nomoj?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Johano,

Povas esti. Kaj kial ne? LoLoZam ne povas kontroli tion. Ech ne, chu Johano estas la sama persono kiel Joao, au kiel Jan-el-Chehhio. Chiu elektas mem la nomo(j)n, sub kiu(j) shi au li demandas ion. Ech povas ekzisti bonaj argumentoj por ne uzi sian veran nomon. Por LoLoZam gravas nur la demando, ne la nomo de la demandinto. (Kvankam povus esti plezure por LoLoZam, kiam li iun nomon rekonus, au mirige, kiam li rekonus la nomon de najbaro...) Tamen oni uzu ian nomon. LoLoZam shatas respondi al iu, ne nur al io.

* * * * * * * * * * *

Jen Mi demandis:

Chu mi trovos belan partnerinon dum venonta vojagho?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Jen Mi,

LoLoZam pensas, ke ekzistas granda shanco, ke Jen Mi renkontos belan partnerinon dum vojagho (pri "trovos", LoLoZam jam respondis al Georgo en januaro). Nur restas demando, chu ne temos pri partnerino de iu alia...
Chu ne estus bela ideo, fari vojaghon kun jama partnerino? Au chu Jen Mi volus praktiki la Praavan proverbon "Shtelu malproksime, edzighu proksime"? LoLoZam ne kontrauas ties duan parton, sed shatas shteladon nek proksiman nek malproksiman, ankau -- kaj ne malplej -- se temas pri ies partnerino.
Sed Jen Mi parolis pri trovado, ne pri shtelado. Do, se Jen Mi ne jam havas partnerinon, LoLoZam deziras al Jen Mi bonshancon!

* * * * * * * * * * *

Moldur demandis:

En kiu lingvo kaj en kiu skribo estas tiuj signoj kiuj aperas super viaj respondoj kaj kion ili signifas?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Moldur,

Jen demando, kiun ne farus iu, kiu -- pro prefero au pro neceso -- rigardas la paghojn sen bildoj...

Pri la lingvo, LoLoZam ne diros ion pli precizan, ol, ke ghi estas unu el la lingvoj de li parolataj (lau la sama rezonado, pro kiu li ne diros precize, kie li loghas).
Pri la skribo eblas diri, ke ghi (lau fakuloj pri skriboj) devenas -- kiel multaj skriboj en chiuj kontinentoj -- de la pra-grupo de Semidaj skriboj, kaj ke ghi posedas iujn ecojn (ne tiom pri la literformoj, kiom pri la maniero de skribado), kiujn oni trovas ankau en la (malnovaj) orient- Siria (au Nestoria), Ujgura kaj Mongola skriboj en Azio. Kaj iujn ecojn paralelajn al la skriboj Sikvajia en Ameriko kaj Gerzea en Afriko. Ghi tamen ekestis / evoluis aparte de tiuj. La literformoj estas chi-jarcentaj (kun klara influo de Svisaj literdesegnistoj). Por chiutaga uzo, pli simpla formo estas utiligata.

LoLoZam konsilas, ke Moldur "Rosetan (Rashidan) shtonon" ne serchu. Ne temas pri ia mantro au sorchado- formulo, nek pri GeoCities- reklamo: baze la teksto signifas, ke LoLoZam pensis profunde...

* * * * * * * * * * *

Tom demandis:

Chu LoLoZam konas paghon pri fungoj en la Reto, en Esperanto?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Tom,

LoLoZam pensas, ke retumantoj mem retumu, sen helpo de LoLoZam. Tamen eble utilas jena konsilo (kiun LoLoZam ne mem elpensis): Kiam vi serchas paghon en (ne pri) Esperanto, ne serchu la vorton "esperanto", char ne en chiuj tekstoj Esperantlingvaj ghi aperas. Serchu tekstojn, en kiuj (krom la dezirata vorto) trovighas ankau "kaj" kaj "la" au "estas". Ankau tiam vi ricevos menciojn pri paghoj en Hispana lingvo pri iu kun Skandinavia antaunomo "Kaj", sed plejmulte temos pri tekstoj en Esperanto. Se do Tom serchos per, ekzemple, AltaVista, Tom serchu pri, ekzemple, +kaj +estas +fungoj.

* * * * * * * * * * *

Votero atentigis, ke en la "Reto-Klubo de Esperanto- Parolantaj Infanoj" (chu interesa ejo?) estas iuj desegnoj por rubando kun Esperanto- motivo. Char LoLoZam ne facile povas rigardi la paghojn de tiu klubo, Votero sendis kelkajn ekzemplojn aparte. LoLoZam pensas, ke jena versio tute taugas por li kiel simbola memorigo- rubando:

rubando kun motivo el 'rondaj E-oj' (helbluaj birdoj) kaj steletoj (verdaj arbustoj) [2k]

Chu ne trafa ornamo por sur vestajho? LoLoZam elpensis jenan simbolan interpreton: Kiel ekflugas birdo el arbusto, mi ekesploris la vastan mondon. Per Esperanto. LoLoZam ree dankas al Neli R. pro la pripensigo. Kaj al Votero pro la atentigo.

* * * * * * * * * * *

J.V.: Dankon! Sufichas por kelkmonataj sendkostoj.

* * * * * * * * * * *

Pawlo (aldone) demandis:

Kiu estas vi, kiu tajpas?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Pawlo,

LoLoZam pensas, ke chi tie oni faru demandojn al li, ne al aliaj.

* * * * * * * * * * *

Mark demandis:

Chu en la lando de LoLoZam ekzistas sklaveco?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Mark,

LoLoZam ne komprenas, kial Mark pensas, ke en la lando de LoLoZam povus ekzisti sklaveco. Sklaveco en la signifo, ke unu homo povas lauleghe posedi alian homon, ne ekzistas. Ankau en la lando de LoLoZam, la granda plimulto de la homoj pensas, ke sklaveco estas kontraua al la homa digno. Ankau LoLoZam tiel pensas kaj li do opinias, ke la universala malpermeso de sklaveco estas bona afero.

Tio ne signifas, ke en grandaj partoj de la mondo, la situacio post abolo de sklaveco estas bona. Multaj homoj estas ankau nun plene dependaj de laborigantoj. Kaj LoLoZam pensas, ke oni povas nomi ankau tian plenan dependecon sklaveco.

Iam, ankau en la lando de LoLoZam, sklaveco estis normala parto de la socia strukturo. Oni povas demandi sin, chu por la sklavoj tiam la vivkondichoj estis malpli bonaj, ol por iuj luataj laboristoj nun. LoLoZam pensas, ke tute ne chiam. (LoLoZam parolas pri sklaveco en "tradiciaj" socioj, ne en iamaj kolonioj de Europaj landoj, kie la koloniistoj importis sklavojn de malproksime, dum en ilia propra lando sklaveco ne plu ekzistis.) Foje oni diras, ke sklavo estis traktata kiel bruto (produkto- besto). Fakte, sklavo ofte estis traktata ech pli bone ol bruto. (Eble iuj modernaj urbanoj ne komprenas tiun "ech", sed tiuj, kiuj por sia vivo komplete dependas de siaj brutoj, ja zorgas pri ili almenau tiel bone, kiel pri si mem!) En malnovaj tempoj, por rilatoj inter posedantoj kaj sklavoj nome ekzistis prapatraj leghoj kaj normoj, kiuj al sklavoj ofte donis certan protekton kontrau tro malbona traktado. Fakte nun, luataj laboristoj en multaj lokoj de la mondo estas, sen ia protekto, traktataj malpli bone ol brutoj.

Iu diris al LoLoZam, ke en ekonomia lingvajho oni klarigas tion tiel: sklavo estis kapitalo, dum luata laboro estas kostoj. Unu ekzemplo de la konsekvencoj: Kiam sklavo estis malsana, la posedanto faris chion por resanigi lin; por ke li povu denove labori. Kiam luata laboristo estas malsana, en multaj lokoj oni simple luprenas alian. Por kuracado, en multaj landoj kaj lokoj, luata laboristo devas pruntepreni monon. Ofte la sola, de kiu li povas prunti, estas... la laborigisto. Tiun prunton li, ofte, neniam povos repagi. Do tia luata laboristo estas plene dependa de la laborigisto; li fakte spertas la malavantaghojn de sklaveco, sen la (minimumaj) protektaj kondichoj (iam) ligitaj al ghi.

Do, LoLoZam opinias, ke sklaveco estas kontraua al la homa digno, kaj ke estas bone, ke ghi estas malpermesita. Tamen LoLoZam pensas, ke la nunaj labor- kondichoj por multaj milionoj da homoj en multaj lokoj de la mondo estas pli malbonaj ol iam estis sklaveco. LoLoZam pensas, ke do des pli urghas, ke ankau tiaj malhumanaj labor- kondichoj estu abolitaj.

* * * * * * * * * * *

Neli R. demandis:

Chu LoLoZam portas Esperanto- insignon? Chu LoLoZam pensas, ke oni surmetu Esperanto- insignojn? Kiom? Kiajn?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Neli R.,

LoLoZam ne portas Esperanto- insignon (au alian insignon), char lialoke ne estas kutimo, porti insignojn en formo de brocho au pinglo. Tamen, char ja ekzistas kutimo, havi sur vestajho brodajhon au teksajhon kun iu speciala motivo, por montri ekzemple familian apartenon au por memorigi specialan okazajhon en la familio au en la persona vivo, LoLoZam pensas, ke estus bona ideo, farigi tian specialan motivon por memorigi Esperanton. (Esperanto ja estas speciala okazajho en lia vivo!) Tiam homoj povos farighi scivolaj kaj demandi pri la signifo de la motivo. LoLoZam dankas al Neli R., ke la demando donis al li tiun ideon!

Kvankam LoLoZam ne portas Esperanto- insignon au -motivon, multaj homoj en chirkauajho de dekoj da kilometroj scias pri tio, ke homoj el malproksimaj landoj "venas per telefono al LoLoZam por fari demandojn". Pri Esperanto ili neniom scias (sciis), do iuj ech demandis, per "kiu angla lingvo" tiuj tion faras. (Komprenu, ke "angla lingvo" por ili signifas simple "fremda lingvo"...) La homojn plej mirigas la fakto, ke LoLoZam ofte ech ne scias au povas scii (kaj ankau ne tre volas scii), el kiu lando iu faras demandon, au kiun lingvon la demandantoj parolas hejme. Tio pruvas por iuj, ke tiu "Espero-lingvo" ja estas tre ne-nacia kaj inter-nacia lingvo.

LoLoZam pensas, ke en landoj, kie ekzistas kutimo porti insignojn pri aparteno al asocio au pri personaj preferoj kaj interesighoj, estas bone, montri sian interesighon pri Esperanto kaj tutmonda komunikado kaj amikeco per surmeto de insigno. LoLoZam pensas, ke, se temas pri interesa kaj bela insigno, la homoj farighos scivolaj kaj eble iam demandos, kion tiu insigno signifas.
Krome, surhavi insignon foje eble taugas por informi hazardan kunparolanton, ke oni parolas Esperanton. Se tiu rekonas la simbolon sur la insigno, kompreneble.
Pri grando kaj kvanto de insignoj, LoLoZam pensas, ke estas facile decidi: simple rigardu al grando kaj kvanto de aliaj insignoj, kiujn surhavas homoj, kiujn vi respektas.

En iuj landoj ekzistas kutimo, montri sian entuziasmon pri klubo, asocio au ideo, surmetante chapon, shalon au skarpon, au vestante sin per chemizo au robo plene kovrita per simbolo(j), teksto(j) au motivo(j). LoLoZam pensas, ke en tiuj landoj, oni montru sian entuziasmon pri Esperanto sammaniere. Chu tutmonda kompreno per komuna ne-koloniisma lingvo ne estas almenau same grava, kiel iu piedpilka klubo?

* * * * * * * * * * *

Rao demandis:

Chu mi rajtas publikigi (iujn) demandojn kaj respondojn en nia kluba bulteno?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Rao,

LoLoZam tion permesas, volonte. Tamen kun grava kondicho: Ne shanghu, forigu au aldonu ech unu vorton en la demando au en la respondo! (Oni ja rajtas, ech devus, uzi supersignitajn literojn anstatau ch...) Krome, menciu la TTT-adreson de la pagho de LoLoZam. Kaj informu al LoLoZam pri nomo de la gazeto, nomo kaj loko de la klubo, dato, k.s. Provizore, LoLoZam ne permesas ajnan vendotan eldonon de liaj respondoj.
LoLoZam rajtigas chiujn ajn, protesti, se ili rimarkas, ke iu publikigas falsajn respondojn de LoLoZam.

* * * * * * * * * * *

Karl el Germanio demandis:

Chu mi iru al la laborejo?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Karl el Germanio,

Se Karl el Germanio ne havas liberan tempon kaj ne estas malsana kaj ne estas rulseghuzanto, kaj se la distanco ne estas tro granda, LoLoZam pensas, ke povas esti bone, ke li iru. Utiligi siajn krurojn estas bone. Char povus pluvi en Germanio en chi tiu parto de la jaro, Karl el Germanio tauge vestu sin!

* * * * * * * * * * *

Gxorgxo demandis:

Kion LoLoZam celas per: "por rigardi al hejmpagho necesas vojagho"? (en respondo al "6429")

LoLoZam pensis profunde...

Kara Gxorgxo,

LoLoZam jam rimarkis, ke en iuj regionoj de la mondo regas miskompreno, ke chie la homoj havas (au povas* havi, au ech: volas havi) la plej rapidajn kaj freshdatajn elektronikajn aparatojn en la hejmo, kaj ke chie la ret- kaj telefonkonektoj estas senproblemaj kaj (preskau) senpagaj. Tiel ne estas.

En la tendaro de LoLoZam iu havas retkonekton, per kiu eblas sendi leterojn kaj ankau tekstojn. Tio funkcias rapide. Sed... per la lokaj (t.e.: persatelitaj) rimedoj atingi kaj rigardi retpaghojn, pro la konekto- kostoj tre rapide malplenigus la monujon de LoLoZam. La enhavo de plej multaj paghoj en la reto tion, lau LoLoZam, neniel pravigas. Do LoLoZam povas foje rigardi al hejmpaghoj nur, kiam li estas en (sufiche malproksima) urbo kun malpli kostaj (sed sufiche "malrapidaj" kaj tute ne senproblemaj) "teraj" telefonkonektoj. Tial la vojagho.

LoLoZam shatus, ke farantoj de paghoj (almenau de paghoj en Esperanto) pripensu ankau la situacion en aliaj partoj de la mondo. Ekzemple: grandaj au movighantaj bildoj kaj t.n. "framoj" (se entute trakteblaj) kostas multe da konekto- tempo kaj do -- por iuj -- multe da mono kaj ofte neniom aldonas al la enhavo. Estus elmontro de amikeco kaj komprenemo, lau LoLoZam, se oni donus al la pagho- vizitanto almenau elekton, ekzemple inter "framoj" kaj enhavo-listo. Kaj, se oni zorgus, ke sen bildoj la paghoj restas kompreneblaj. Paghoj en Esperanto ja estu celitaj ne nur al richaj "unuamondanoj"...

LoLoZam pensas, ke pluaj demandoj pri aparatoj kaj aliaj tehhnikajhoj, kvankam ili povas esti necesaj, ne estas tre penso-stimulaj.

* Iu jhus skribis: En Adisabebo, Etiopio, salajro de universitata docento estas ch. 150 USD kaj retkonekto kostas ch. 95 USD monate. Retumado eblas, se kaj kiam telefono funkcias, je "rapido" 4800... (Komputiloj kostas same kiel aliloke!)

* * * * * * * * * * *


respondoj de (plm.) februaro 1998


* * * * * * * * * * *

LiLiZum demandis:

Kion signifas "Some words from one of our sponsors ...", kaj kial vi chiam sendas tiun fenestron en malfacila, malinternacia lingvo sur mian ekranon?

LoLoZam pensis profunde...

Karega LiLiZum,

LoLoZam tre ghojas, ke skribas al li forfora similnomito!

LoLoZam pensas, post interkonsiligho kun iuj TTT-majstroj, ke LiLiZum estas viktimo de sia modemo (ne la modulilo, sed mod-em/o!). Se LiLiZum uzus malpli lastmodan TTT-vagilon, ne elsaltus tiu reklamo (per kiu GeoCities enspezas por povi disponigi senpagajn paghojn, se ghi ne disponigas senpagajn paghojn por povi enspezi per reklamoj...).
(La lingvo uzata estas unu el la oficialaj lingvoj en la shtato Kalifornio, kie trovighas GeoCities, sur kies mashinoj stokighas chi tiuj paghoj. Temas do pri unu ties nacia lingvo. Kaj kiu volus malpermesi al iu, uzi sian nacian lingvon por voki ion en dezerto? Chu iu auskultas, tiu mem decidas.)
Lau tiuj TTT-majstroj, LiLiZum simple forshaltu tiun modernajhon nomatan "Java", kiu ebligas tiajn ghenajhojn. Tiuj TTT-majstroj pensas, ke entute estus saghe, forshalti tiun "Java", char ja ne estas prudente, lasi aliulojn seninvite manipuli vian aparataron.
La TTT-majstroj pensas, ke troveblas solvo kun malpli "elsalta" reklamo, kaj serchos tian. Eble ili trovos.

Ghis tiam, uzantoj de malpli laumodaj paghumiloj (kiuj tute ne scias, pri kio LiLiZum zumas...) havas klaran avantaghon.

P.S.: Pro la lauvole ignorebla paghofina reklam-bloko, "elsalta" reklam- fenestro devus ne plu aperi.

* * * * * * * * * * *

Francois demandis (denove):

[...], sed kie LoLoZam loghas?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Francois,

LoLoZam pensas, ke la homoj en diversaj partoj de la mondo estas esence samaj; ke ili do havas pli da pensoj komunaj ol malkomunaj. Kvankam kompreneble la respondoj de LoLoZam estas bazitaj ankau je spertoj specifaj lau lia chirkauajho, tio, lau LoLoZam, estas tute ne esenca.

Chu vere devus esti diferenco en la respondoj (krom se temas pri iuj tehhnikajhoj), lau la naskigh- au logh-loko? Chu vere la demandanto devas scii, chu LoLoZam loghas en meza au orienta Azio au en suda au norda Ameriko? Au eble en tre norda Europo? LoLoZam pensas, ke scio pri tio povus ech vuali la menson de la leganto, tiel, ke tiu ne pripensas la enhavon de la respondo, sed (kredeble falsan) imagon pri la signifeco de tiu enhavo, bazitan je antaujughoj pri la logh-regiono de LoLoZam. Io simila povus validi, se LoLoZam konus precize la fonon de la demandinto.

Do tial LoLoZam ne mencios klare, kie li loghas. Kaj ne postulas tian indikon de la demandantoj.

* * * * * * * * * * *

Andre demandis:

Chu mi povas gratuli vin pro via interesa rubriko?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Andre,

Vi jhus pruvis, ke vi povas. Tamen lau LoLoZam estas iom tro frue por akcepti gratulon.
LoLoZam bonvenigos veran demandon de Andre.

* * * * * * * * * * *

aboco demandis:

kioma horo estas?

LoLoZam pensis profunde...

Kara aboco,

LoLoZam kompatas abocon, char tiu havas nek horloghon, nek proksimulon, al kiu fari tiun demandon. Bedaurinde, LoLoZam ne povas helpi al aboco, char ghuste tiu chi estas tia demando "tro specifa", al kiu LoLoZam ne volas respondi. Kaj "gheneraligi" ("inter 00 kaj 24") ne helpus... LoLoZam ankau ne povas enmeti programeton en chi tiun paghon, kiu mencius al aboco, kioma horo estos en la momento, kiam aperos tiu chi respondo al aboco, lau la aparato, per kiu ghi aperos, se tiu aparato povus plenumi tian programeton.
Tamen, se aboco disponas pri inteligenta TTT-rigardilo (au ech stulta Windows), aboco povus aranghi tiel, ke dekstre au maldekstre malsupre au supre sur la ekrano aperos la horo, almenau la horo lau la mashino...
Se aboco havas klasikan DOS-mashinon, aboco sentime tajpu "time" por ekscii la mashino-horon.

Al LoLoZam shajnas, ke la pli praktika, respektive plezura, solvo por aboco estus, acheti horloghon, au ekkoni (ne necese Biblie) proksimulon (de sekso preferata au de alia sekso (ol tiu preferata)) kun horlogho, char, almenau che LoLoZam, ofte okazas, ke la mashino indikas tute alian horon ol tiu, kiu validas en la chirkaua mondo.

LoLoZam iom miras, ke aboco scivolas pri la horo dum legado de la pagho de LoLoZam! Aliaj skribis al LoLoZam, ke, legante liajn respondojn, ili ne atentis la horon, kaj pro tio ghi farighis tro malfrua...

* * * * * * * * * * *

Pawlo demandis:

Kial la respondoj de LoLoZam estas triapersonaj?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Pawlo,

LoLoZam tuj kaj plene agnoskas, ke liaj respondoj fontas el la sagho de multaj "triaj" (au "kvaraj"...) personoj. Vivantaj kaj mortintaj.
Sed LoLoZam supozas, ke Pawlo parolas pri gramatiko.
La klarigo pri la gramatika "tria persono" estas simpla: LoLoZam neniam lernis tajpadon. Kvankam LoLoZam legas la demandojn, la respondojn li donas bushe - kaj mi au alia pli juna parenco, kiu ja kapablas tajpi, tajpe redonas ilin.
Por ke estu klare, kiu donas la respondojn, LoLoZam pensas, ke gramatika "tria persono" tre taugas.

* * * * * * * * * * *

Tatjana demandis:

Chu LoLoZam iam vizitis Esperanto-kongreson?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Tatjana,

Nek vizitis, nek partoprenis. Ech ne organizis...

* * * * * * * * * * *

Peter demandis:

Aspektas, ke chiuj, kiuj demandas al LoLoZam, tre bone regas la lingvon. En aliaj lokoj en la Reto (ekzemple en s.c.e.), la meza lingva kvalito de la kontribuajhoj estas tute alia. Chu LoLoZam (au iu alia) redaktas ankau la demandojn?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Peter,

Redaktas: jes. Ech vian demandon (kvankam ne enestis eraro)...
LoLoZam opinias, ke ne havas sencon, lasi lingvajn erarojn en la demandoj, char tiuj deturnus la atenton for de la - ofte ja serioze traktinda - enhavo. Foje, tamen, LoLoZam preferas lasi malgrandan eraron, se tio povas pli plezurigi la respondon.

Ghenerale, LoLoZam pensas, ke la enhavo de Reto-paghoj kaj -komunikajhoj estas pli grava, ol plena lingva ghusteco. Kompreneble estus bone, se chiuj tekstoj en la Reto estus en bona lingvajho. Sed, se iu havas ion interesan (au gravan) por diri en la Reto, shi au li diru, ech se enestas lingvaj eraroj. Ju pli da interesaj paghoj en komprenebla Esperanto en la Reto, des pli bone! Eble tiuj, kiuj vidas lingvajn erarojn en iu Reto-pagho, amike sugestu plibonigon al ghia autoro.

* * * * * * * * * * *

Hiro demandis:

Responde al Riita, LoLoZam diris multon pri homoj, kiuj volas fini sian vivon. Kion LoLoZam pensas pri la efiko de tia decido al aliaj homoj?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Hiro,

LoLoZam scias kaj konscias, ke tia decido estas tre ofte konsterna kaj tre malghojiga por proksimuloj. Sed LoLoZam scias ankau, ke ne malofte proksimuloj tamen tre bone komprenas tian decidon. Kaj aliaj, kvankam ili ghin tute ne povas kompreni, respektas ghin, kun doloro en koro. Chiuj tiuj bezonas la aman apogon de amikoj kaj najbaroj, kiel ajn konsterna kaj nekomprenebla estas la okazajho ankau por tiuj.
Tamen ne nur al proksimuloj efikas tia decido. LoLoZam audis interalie pri veturigantoj de vagonaroj, kiuj nekuraceble malsanighis, char iu saltis antau la lokomotivon. LoLoZam esperas, ke iu, kiu volas fini sian vivon, elektos manieron, kiu ne fushas la vivon de aliaj homoj.
Aliflanke, LoLoZam pensas, ke ekzistas homoj, kiuj tiel fushas la vivon al iu, ke tiu pro tio povus decidi, fini sian vivon. Tiel ne estu. Se ni chiuj bone, zorgeme kaj respekte traktas aliajn, almenau nia sinteno ne estos kauzo por tia decido.

* * * * * * * * * * *

Frank B. demandis:

Chu Usono estas la morala gvidanto de la mondo?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Frank B.,

LoLoZam neniam audis, ke shtato (regno) kiel tia havus moralon.
Certe ne chiujn elpashojn kaj intervenojn de Usono au nome de ghi oni povas karakterizi "morale bonaj", do honestaj, justaj, decaj kaj virtaj. LoLoZam pensas, ke tio validas vershajne pri chiuj shtatoj.
Individuaj regantoj de shtato povas konduti bone, honeste, juste, dece kaj virte. Sed estas klare, ke ne chiuj regantoj de shtato kondutas same bone, honeste, juste, dece kaj virte. Ankau ne en Usono.
Ankau ne chiuj loghantoj de Usono chiam agas bone, honeste, juste, dece kaj virte. En tio ili vershajne tre similas al aliaj homoj en la mondo. (LoLoZam pensas, ke ekzemple ankau tiuj en Usono, kiuj kritikas siajn regantojn pro "nemorala" konduto, ofte mem nehoneste kaj nejuste kondutas...)
Do je kiu bazo Usono (au alia shtato) povus esti morala gvidanto de la mondo? Ech la morala gvidanto? Kvazau ghi, ghiaj regantoj kaj ghiaj loghantoj estus senmakulaj?
El interparoloj kun diversnaciaj vizitantoj, LoLoZam ricevis la impreson, ke ekzistas multaj homoj en la mondo, kiuj pensas, ke ilia shtato, iliaj regantoj au iliaj samlandanoj (ech se pri chiuj tiuj ili krome tute ne estas kontentaj) ghenerale kondutas pli "morale bone", ol ghenerale faras Usono, ghiaj regantoj kaj pluraj el ghiaj loghantoj. Almenau lau la ekzemploj, kiujn ili audis, legis kaj vidis.
LoLoZam pensas, ke estas ne eble, diri, ke iu popolo au homgrupo havas "pli altan moralon" ol iu alia. Chiu provu mem esti honesta kaj justa kaj konduti dece kaj bone. Nur tiel la "ghenerala morala nivelo" plialtighas. LoLoZam pensas, ke proklami sin "morala gvidanto" estas fakte maldeca ago.

* * * * * * * * * * *

Klachemulo demandis:

LoLoZam fumemas, sed chu li ankau trinkemas?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Klachemulo,

LoLoZam pensas, ke sen trinkado oni rapide ghismorte sekighas.
Tamen, LoLoZam supozas, ke Klachemulo pensas pri tiu trinkado, kiun la Antauuloj nomis "drinkado". Nu, foje LoLoZam ne malshatas iujn fermentintajn sukojn. Chu nomi tion tiel? Sed LoLoZam foje vidis ebriulojn, kaj li ne shatus mem aspekti kaj konduti tiel. LoLoZam pensas, ech, ke tro-uzo de alkoholo estas en multaj lokoj la plej granda fonto de krimoj, kaj ke do ebriuloj devus esti izolitaj ghis malebriigho, en remburita loko, por ke ili ne krimu kaj ne dolorigu aliajn au sin mem.

* * * * * * * * * * *

/Paris/Rue/6429 demandis:

Mi kuriozighas pri via lando. [...] Chu plachis al vi ero de l' enhavo de mia hejm-pagho? [...]

LoLoZam pensis profunde...

Kara 6429,

Jes ja. LoLoZam pensas, ke alilandanoj (almenau, kiam ili vizitas lian regionon) ofte estas sufiche kuriozaj. Sed shajnas, ke ankau lia lando vekas scivolon au miron che nekonantoj. Eble char la vivo tie fluas malpli rapide ol aliloke, kaj char malmulto raportinda per alilandaj televidostacioj okazadas (certe malpli ol en Parizo, se Parizo estas tia, kia ghin priskribas oni), kaj char pro tio, homoj tie havas tempon kaj trankvilon por pensi. Ekzemple antau ol oni faras demandon.

Por ke LoLoZam rigardu al hejmpagho necesas longa vojagho. Do restas al li nur resti scivola pri la hejmpagho de 6429. LoLoZam pensas, ke aliaj ghin trovos kaj recenzos la poemojn kaj kanto-tradukojn en ghi...
Sed LoLoZam dankas al 6429 pro la invito.

* * * * * * * * * * *

Joao demandis:

Kiel eblas, ke LoLoZam havas paghadreson a-vip.com/lolozam/, dum la paghoj trovighas en www.geocities.com/Athens/5685/?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Joao,

Iuj aferoj en la Reto funkcias bele. Al LoLoZam tre plachas, ke GeoCities disponigas senkostajn paghojn (kvankam foje iu reklamo surprizos vin), sed li pensas, ke ghiaj adresoj estas iom longaj kaj nepersonaj. (LoLoZam tamen vidis adresojn multe pli longajn kaj multe pli komplikajn...) LoLoZam preferis, ke lia pagho havu (ankau) simplan, facile memoreblan adreson. Se Joao volas scii, kiel tio funkcias, Joao iru al a-vip.com au al iname.com au al come.to (="venu.al" - interesa por anglalingvanoj!... Chu iu disponigos similajn transsendo-adresojn: venu.al/... au hejmo.de/... au jen.ni/... au trovu.ie/...?)

* * * * * * * * * * *

Riita demandis:

Kion LoLoZam pensas pri la rajto fini sian vivon?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Riita,

LoLoZam pensas, ke almenau teorie tio estas tre malfacila demando. LoLoZam pensas, ke homoj ne decidas pri la komenco de sia vivo, do chu homoj decidu pri la fino de sia vivo estas malfacila demando.
Tamen LoLoZam pensas, ke tio estas malfacila demando chefe por aliaj homoj, ol tiuj, kiuj volas havi la rajton decidi.

En pli fruaj tempoj okazis (sed ankau nun okazas), ke homoj foriris de sia hejmo "por pripensi la vivon", "por pripensi la mondon", au simple "por iom pripensi". La avo de LoLoZam rakontis, ke en lia tempo, tio estis tre kutima afero por junuloj kaj por aghuloj. Chiuj tion respektis. Neniu postkuris, se ne temis pri infano nekapabla defendi sin kontrau sovaghaj bestoj kaj simile.
Ofte tiuj homoj revenis post tri tagoj, au post nova luno, au ech post jaroj. Sed foje ne. Foje iu trovis ilin post iom da tempo, mortintajn. Tiam la parencoj kaj konatoj diris: "Li pripensis sian vivon, kaj opiniis ghin plenumita." Au: "Shi pripensis la mondon, kaj opiniis ghin ne plue esplorinda." Au simile. Kaj funebris.

Kiam homoj estis tro malsanaj au malfortaj por foriri "por pripensi", okazis, ke ili subite mortis. Kiam LoLoZam estis malgranda, lia patro au patrino diris al li: "Tiu onklo tenis sian spiron." Poste LoLoZam audis, ke ankau okazis, ke iu malsanulo petis pri pli mola kuseno. LoLoZam pensas, ke ne chiuj facile povas chesigi sian spiradon se oni ne havas molan kusenon.

Nuntempe la homoj ofte ne estas hejme, kiam ili estas grave malsanaj. Kaj LoLoZam havas la impreson, ke en malsanulejo oni molajn kusenojn ne shatas. La doktoroj -medicinistoj povas kuraci certajn malsanojn, tiel ke la vivo por la malsanulo poste estas denove tute bona vivo. Sed doktoroj -medicinistoj ankau multajn malsanojn ne povas kuraci. Kion doktoroj tre bone kapablas nuntempe, estas zorgi, ke malsanulo pro iuj malsanoj ne tiel rapide mortos, kiel antaue. LoLoZam pensas, ke tio estas tre bona, se pro tio la korpo havas pli da tempo por mem kuraci sin; sed tre malbona, se pro tio la malsanulo nur pli longe suferas.
En la tempo, kiam medicinistoj ne studis en lernejo, sed en la vivo, ili konsciis, ke por multaj malsanoj ne ekzistas rimedoj por resanigho. La avo de LoLoZam rakontis, ke en lia tempo la medicinistoj, kiam ne eblis resanigho, chiam estis inklinaj, paroli kun la malsanulo, au, se tiu ne plu kapablis, kun la parencoj kaj proksimuloj, pri medikamentoj por "la fina kuracado". (Tiu esprimo lau LoLoZam estas tre bela kaj trafa.)

LoLoZam pensas, ke ankau la nuntempaj doktoroj -medicinistoj devus konscii, ke iujn malsanojn kuracas nur morto. Kaj ke plilongigo de suferado ne estas tasko de medicinisto. Krome, LoLoZam pensas, ke foje povas esti bone, foriri por kelkaj tagoj por pripensi ion, sed... ke post pripensado (kaj ankau: post priparolado kun aliaj, eble tute fremdaj, por havi pli kompletan bazon por la pripensado) oni, se iel eble, prefere revenu por fari ion belan el la vivo!

* * * * * * * * * * *

Ina demandis:

Chu tiuj rulajhoj apud la kolo de LoLoZam estas harplektajhoj?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Ina,

Tio estas ceremoniaj harligajhoj (foje de iuj, tute senrespekte, nomataj ''kolbasoj'').
Harplektajhojn - prefere tre longajn - havas junulinoj.
LoLoZam dankas al Ina pro la interesigho pri tiuj liaj haroj.

* * * * * * * * * * *

Votero demandis:

Chu estas vivo post morto?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Votero,

Najbaro de LoLoZam diris, ke post morto lau li estas au nenio, au io bona - char lau lia scio, ghis nun neniu kolere revenis...

LoLoZam pensas, ke se estus iu vivo ie post morto, ni, vivantoj, nenion povus scii pri tio, char de post morto oni ne revenas por rakonti. Tamen lau LoLoZam ja ekzistas alispeca vivo post morto. Multaj homoj ja pluvivas en niaj pensoj. Amataj au ech malamataj. Sed plie: Ni chiuj ekkonis homojn, kiuj vivis antau centoj au ech miloj da jaroj. Ni konas rakontojn pri iliaj agoj, sed ni konas ankau eldirojn iliajn, kiuj ankorau nun prezentas al ni saghon, plezuron au instruon, kvazau ili tion dirus al ni persone. Se homo nin daure igas, plurcent jarojn post sia morto, lerni, pensi au - chefe - ridi, LoLoZam pensas, ke tiu homo vivas post morto. Chu ankau LoLoZam tiel postvivos? Au Votero?

* * * * * * * * * * *

Helena skribis:

Reage al via respondo al Guenter:
Estus bone, anstatau la malnovajn "Shlosilojn" enmeti en la Reton la pli ghisdatan "Bazan Radikaron" kun nacilingvaj tradukoj kaj klarigoj. Oni ne bezonas "Malshlosilon", char per komputilo oni povas serchi ankau la nacilingvajn vortojn.

LoLoZam pensis profunde...

Kara Helena,

Al LoLoZam plachas tiu ideo. Li nur iom timas, ke malhelpas la fakto, ke "Baza Radikaro" estas pli ampleksa ol "Shlosilo". Eble por iuj tio estus ghena afero. Krome, LoLoZam pensas, ke de "Shlosilo" jam ekzistas tre multaj lingvo-versioj, kiujn oni bezonas nur elektronikigi, sed ke de "Baza Radikaro" ekzistas nur tre malmultaj pretaj versioj kun nacilingva traduko. Do LoLoZam pensas, ke estus saghe, kaj jam nun enmeti chiujn ekzistantajn "Shlosilojn" kaj iom post iom prepari multajn lingvo-versiojn de la "Baza Radikaro".

* * * * * * * * * * *

Duglas Adams demandis:

Pri la vivo, la Universo kaj chio cetera...

LoLoZam pensis profunde...

Kara Duglas Adams,

Nu, certe, sed krome...

* * * * * * * * * * *


respondoj de (plm.) januaro 1998


* * * * * * * * * * *

Georgo demandis:

Chu mi trovos amon?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Georgo,

LoLoZam pensas, ke nur malmultajn aferojn oni simple trovas. Plej multajn aferojn oni atingas nur per, ofte pena, esplorado, provado, klopodado, laborado. Kaj post akiro oni ofte devas plu kaj plu sindediche labori por ne ekmalhavi la akirajhon. LoLoZam pensas, ke almenau reciproka amo ne ofte estas simple trovata.
LoLoZam audis proverbon "Kiel akirite, tiel perdite", kiun ni povus interpreti tiel - ech se la Prapatroj ghin ne tiel celis - ke io simple trovita povas ja esti same simple perdita.
LoLoZam memoras ankau alian prapatran eldiron: "Amanta farighas amata", kiu lau LoLoZam povas signifi, ke, se ni kuraghas montri nian amon al aliaj, aliaj eble kuraghas montri sian amon al ni. Ja Georgo ne estas la sola sub chielo, kiu demandas sin, chu li au shi "trovos amon".
LoLoZam deziras al Georgo, ke lia laborado por amo ne estu tro pena kaj alportu rezulton lau liaj deziroj. Kaj ankau, ke la amo, post akiro, siaflanke montrighu ne tro pena... Char LoLoZam pensas, ke amo ne estas stato, sed daura (prefere komuna) agado.

* * * * * * * * * * *

Jens el Danio demandis:

Kion LoLoZam opinias pri la landnoma problemo?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Jens el Danio,

LoLoZam ne vidas landnoman problemon. Ja okazas, ke por unu lando pluraj nomoj estas uzataj. Sed fakte estas nur iomete ghene, ke iu onin atentigu, ke Irano estas Persujo, ke Srilanko estas Cejlono, ke Bharato estas Hindunio, ke Kotdivoaro estas Eburbordo... LoLoZam pensas, ke plimulto de tiaj duoblajhoj venas de lautempe diversaj preferoj de la koncernaj landanoj au landestroj, pri kiuj ni en Esperanto neniel povas decidi.
Tute ne estas problemo por LoLoZam, ke por la Jensa "Danio" oni uzas ankau la formojn "Danujo" kaj "Danlando". LoLoZam pensas, ke tio estas same malproblema, kiel la fakto, ke lia "domo", do lia "loghejo" estas nomata ankau "tendo", dum ghi estas tute fortika kaj apenau transportebla. "Danio", "Danujo" kaj "Danlando" estas manieroj por indiki landon, pli ghuste: loghlokon, nomitan lau nuna au iama popolo au tribo "Danoj". LoLoZam pensas, ke ne ekzistas profunda diferenco inter tiuj. LoLoZam pensas, ke por tiuj, kiuj uzas la finajhon "io", tiu "io" ne estas "io ajn", sed "lando" au "loghloko"; kaj ke por tiuj, kiuj uzas la finajhon "ujo", tiu "ujo" ne estas "kreskajho" au "vazo", sed same "lando" au "loghloko".

Problemo ekestas nur, lau LoLoZam, se iuj (ne Jens!) intence misinterpretas. Se iu diras, ke tiu "io" estas "io ajn", au ke tiu "ujo" estas "ujo" kiel en "pomujo" au "sukerujo", au ke "lando" iel estus "klubejo", anstatau "peco de tero". Tre grandajn, ech sangovershigajn, problemojn kauzas tiuj, kiuj daurigas sian misinterpretadon, kaj asertas, ke en (nur ekzemple!) "Danujo" estu nur Danoj, char sur pomujo kreskas nur pomoj kaj char en sukerujon oni ne metu salon. Tiuj, lau LoLoZam, malice ignoras, ke temas pri "ujo", "io" au "lando" nomita lau nuna au iama popolo. Imagu, ke iu dirus, ke en Belgujo loghu nur Belgoj, en Britujo nur Britoj kaj en Svislando nur Svisoj. Kiel oni revivigas tiujn antikvajn tribojn? Cetere, se LoLoZam bone memoras la praavajn rakontojn, la antikvaj Danoj ne loghis nur en tiu nuna eta makuleto sur la mondmapo! (Pardonu, Jens, sed LoLoZam havas nur malgrandan mondmapon.)
Chu en lando nomita lau rivero oni volus malpermesi al aliaj riveroj flui? Chu kaftaso vere ne taugas por teo? Chu en monujo ne ofte trovighas io alia krom mono?
LoLoZam pensas, ke, tute simile, "ano" en "Usonano" ne signifas, nek signifu la samon, kiel en "Budhano", "Luterano" au "samideano". Simile, "isto" en "luktisto" indikas ion alian ol en "floristo" kaj "dentisto"...
Do LoLoZam pensas, ke tiuj, kiuj volas identigi "uj" de "Danujo" al "uj" de "sukerujo" estas ne nur neakurataj en sia pensado, sed ne malofte ankau malice mistifikantaj. (Kompreneble tio nenion diras pri Jens el Danio!)

* * * * * * * * * * *

''Filipo'' demandis:

Kial iuj knabinoj preferas knabojn kiuj malbone traktas ilin super bonaj knaboj?

En nia lernejo estas sufiche placha knabino (ne iu, al kiu mi enamighis, tamen). Shi havas ''amikon'' kiu vere malbone traktas shin. Almenau mi neniam farus tiel al knabino kiun mi amas, ankau ne al knabino kiun mi ne amas. Mi ne scias, chu shi restas kun li char shi timas pri kio okazos se shi forlasos lin, au char shi vere amas lin. Kion mi devas fari? (Ni estas 14-15-jaraj; tiu ''amiko'' estas 20-jara.)

LoLoZam pensis profunde...

Kara ''Filipo'',

LoLoZam pensis iom pli rapide ol kutime, char li sentas, ke ne dauru tro longe, ghis venas respondo.

LoLoZam pensas, ke povas esti, ke por iuj knabinoj, tiel nomataj ''malbonaj knaboj'' estas... pli interesaj ol ''bonaj knaboj''. Pro tio, ili pli al-tirighas al tia ''malbona knabo''. Sed LoLoZam timas, ke poste povas esti, ke ili ne tiel facile denove povas retiri sin de iu tia knabo.

LoLoZam pensas, ke ''Filipo'' devus provi eltrovi, chu ankau la knabino mem pensas, ke tiu knabo malbone traktas shin. Sed estas vershajne, ke shi ne tiel malferme volas paroli pri tio. LoLoZam ne konas la cirkonstancojn, sed pensas, ke ''Filipo'' eble trovos manieron por tion ekscii, chu rekte de shi, chu per komunaj geamikoj.

Sed LoLoZam pensas ankau, ke, se vere temas pri mistraktado, ''Filipo'' devus priparoli tion kun homoj (gepatroj, instruistoj, aliaj plenkreskuloj), kiujn li fidas. Chu eble en la lernejo estas iu persono speciale nomita por tiaj konfidencaj demandoj? Au chu ekzistas iu loka au regiona konfidenca (telefona) helpo-servo por gejunuloj?

En kazo de korpa au psihha mistraktado ofte iuj amikoj au kunlernantoj jam en komenca fazo scias pri tio, sed nenion faras, char ili pensas, ke aliaj (ekzemple instruistoj) ja ankau devas rimarki, ke io estas ne en ordo. Bedaurinde tiel ne chiam estas. LoLoZam pensas, ke bonaj amikoj ne devas heziti, priparoli tiajn aferojn - kompreneble konfidence - kun personoj fidindaj. Se montrighas, ke fakte nenio malbona okazas, oni povas denove trankvilighi. Se montrighas, ke ja estas mistraktado, eblas helpo. Sed, se tiuj, kiuj unue rimarkas ion, nenion diras, la situacio povas farighi pli kaj pli malbona.

LoLoZam sincere esperas, ke la situacio ne estas tiel malbona, kiel li pensas. Sed li esperas ankau, se la situacio ja estas tiel malbona, ke ''Filipo'' trovos vojon, por ke iu helpu preventi pluan mistraktadon.

(''Filipo'', se vi volas, vi povas skribi pli detale al LoLoZam kun mencio de e-poshta adreso por ne-publika respondo.)

* * * * * * * * * * *

Miulo demandis:

Kio estas la vero?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Miulo,

Se la vero estus konata, LoLoZam (kaj Miulo, kaj Aliuloj) ne bezonus pensi.

* * * * * * * * * * *

Guenter demandis:

Chu Esperanto venkos?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Guenter,

LoLoZam pensas, ke inter saghuloj Esperanto jam venkis; nur necesas konvinki la prudentulojn pri tio! Pri malsaghaj malprudentuloj ne havu tro grandajn esperojn...
LoLoZam pensas cetere, ke la granda plimulto de la homoj tute ne bezonas plenvaloran internacian lingvon. Por ili (se ili komunikas internacie) pli utilus facila helplingvo. Lau LoLoZam tro multe da Esperantistoj neglektas, ke Esperanto estu ankau tio.
LoLoZam pensas, ke estus bone, apliki la ideon de prapatro Chefech lau novtempaj kondichoj: meti en la Reton la ''Shlosilojn'' (kaj ''Malshlosilojn'') - kaj oni povas skribi al au por chiuj, menciante ties lokon.

* * * * * * * * * * *

Bertilo demandis:

Sed kial do chio detruighas?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Bertilo,

LoLoZam pensas, ke, kvankam vi skribas Esperante, vi ne sonas tre esperante!

LoLoZam pripensis siajn antauajn respondojn kaj ech provis pripensi siajn estontajn respondojn, kaj vane serchis ion, al kio povus resendi la vorto "do". LoLoZam venis al konvinko, ke tiu "do" ne resendas al iu lia eldiro.
Do LoLoZam pensas, ke tiu "do" resendas al io en la pensoj de Bertilo.
Al kio do tiu "do" resendas? LoLoZam pensas, ke ghi resendas al konvinko en la pensoj de Bertilo, ke... chio detruighas.

Antauhierau detruighis unu shuo de LoLoZam. Tamen... LoLoZam pensas, ke estus pli ghuste, diri, ke ghin detruis la multa irado kaj la malbonaj vojoj...
Eble, do, necesas turni nian atenton, kaj la atenton de Bertilo, al tio, kio (au tiuj, kiuj) detruas - anstatau pensi, ke chio (ech: io) detruighas. Char kiam ni pensas, ke io detruighas, ni kvazau akceptas, ke detruigho okazas spontane kaj ke ne estas indikebla iu, kiu au io, kio detruas, kaj ke "do" nenio estas farebla. LoLoZam pensas, ke se oni vidas, ke io estas detruota au detruata, kaj provas pli kompreni pri kio au kiu detruas, oni povas provi malhelpi la detruon - au, se oni ne provas malhelpi, oni almenau konscios pri tio.

LoLoZam vidas ankau multajn aferojn ghermantajn, kreskantajn kaj florantajn. Se Bertilo pli atentus tiujn, chu li estus eble iom pli optimisma?

* * * * * * * * * * *

Va Milushnikov demandis:

Ĉu mondo ie finiĝas?, tio estas Latintria por: Chu mondo ie finighas?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Va Milushnikov,

LoLoZam pensis kaj pensis, kaj rigardis la stelojn dumnokte kaj la lunon dumtage. Kaj li iom tremis pro la malvarmo. LoLoZam pensis, ke ekzemple steloj, suno kaj luno ne apartenas al nia mondo, sed al la universo al kiu apartenas nia mondo. Pro tio LoLoZam pensas, ke la mondo ja finighas. Kie? Chi tie! Precize super la loko, kie LoLoZam estis staranta, kushanta kaj sidanta. Char LoLoZam pripensis, ke li mem, kaj chio sub li kaj chio chirkau li apartenas al la mondo, sed ke tio super li al ghi ne apartenas. Do LoLoZam pensas, ke li mem estas la punkto, kie la mondo finighas. Kaj kie ghi komencighas, do.
LoLoZam pensas, ke por Va Milushnikov do Va Milushnikov estas la fino kaj la komenco de la mondo.
Sed eble Va Milushnikov uzas la vortojn "fin" kaj "mond" por io alia...

* * * * * * * * * * *

yotas demandis:

Kiu vi estas?

LoLoZam pensis profunde...

Kara yotas,

La Praavoj respondus: Kiu estas vi, ke vi demandas?
Kaj LoLoZam pensas, ke yotas scias nun jam pli pri LoLoZam, ol LoLoZam pri yotas.

* * * * * * * * * * *

Edmundo demandis:

Chu viro povas sekse ghui kun virino, kiu siaflanke havas nenian plezuron?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Edmundo,

LoLoZam pensas, ke se viro ghuas en la cheesto de virino, kaj tiu virino ne ghuas kun la viro, tiu viro ne ghuas kun la virino.
Fakte LoLoZam bezonis nur tre mallonge pensi pri tio.

* * * * * * * * * * *

Francois demandis:

Kie loghas LoLoZam?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Francois,

LoLoZam loghas en nemovebla tendo, du stratojn for de sia Panjo.

* * * * * * * * * * *

Andrzej demandis:

Kial LoLoZam prenis nomon lau la nomo de fama pasintjarcenta samlingvano?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Andrzej,

LoLoZam pensas, ke estas bone, uzi en Esperanto Esperantan nomon. Ghi ne estas farita lau la nomo de iu alia. Ghi estas farita lau la nomo donita de lia propra Patrino.
La Patrino nomis lin "Rhho-Rhho-Scuj" (prononcu hh kiel hh=hx), char kiam LoLoZam naskighis, li tre, tre similis al sia frato unu jaron pli agha (kiam tiu naskighis). Tial la Patrino vokis: "Vidu! Vidu! Simila!".

rhho! = vidu!, audu!, ... lo! (kiel en "ha! lo!")
scuj(a) = simila, samaspekta, ... sama
En Esperanto do "Rhho-Rhho-Scuj" estus "Lo-Lo-Sam", sed...
rhhos(a) = disa, neligita, malfiksita, ... loza
cuj(i) = kuneco, amoro, ... amo
En Esperanto do "Rhho-Rhhos-Cuj" donus "Lo-Loz-Am".

Chu do fakte la Patro vokis tiel al la Patrino, kaj tiel volis kritiki shin pro iu mispasho, LoLoZam ne scias. (Li fakte pensas, ke ne, char chu li kaj lia frato ne ghuste similis? Au chu ambau?) Sed por konservi la interpreton, RhhoRhhoScuj pensas, ke estas bone, uzi en Esperanto la nomon "LoLoZam". Li pensas, ke tiel almenau estas pli facile prononci ghin.

* * * * * * * * * * *

Jan el Chehhio demandis:

Kiun sonon faras frapado per unu mano?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Jan,

LoLoZam pensas, ke li jam audis tiun demandon. Ech, ke ghi estas tre malnova demando, al kiu multaj jam provis doni respondon (au - eble pli saghe - ne provis).
Por ne tro longe pensi, LoLoZam pensas, ke la sono de frapado de unu mano en aero nomighu "aluo". Sed, ke krome la sono dependas de la enhavo de via cerbujo, char malplenaj kapoj ja sonas plej forte. Ech, kiam oni ne frapas ilin.

* * * * * * * * * * *

Jochjo el Bavario demandis:

Kion LoLoZam pensas pri sinjoro G****n?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Jochjo,

LoLoZam pensas... ke li nenion pensas pri tiu sinjoro.

LoLoZam konas plurajn homojn lau pano kaj bano.
LoLoZam konas multajn homojn de sia tendaro, ne sufiche, sufiche au pli ol sufiche.
LoLoZam konas iujn homojn de multaj tendaroj.
LoLoZam konas ankau homojn de tre malproksime, pri kiuj bonaj kaj pozitivaj kaj plachaj sciigoj alflugas al lia orelo.

Sed la sinjoro menciita ne apartenas al tiuj.

* * * * * * * * * * *

Geoffrey demandis:

Chu LoLoZam havas multajn amikojn au estas solema?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Geoffrey,

Jes.

* * * * * * * * * * *

Richard demandis:

Kial LoLoZam fumas?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Richard,

LoLoZam pensas, ke oni pensas, ke fajro rajtas fumi. Por tio ja ekzistas fajro-truoj en tegmento au muro de domo au en vando de tendo.
La Patro, Avo, Praavo, Prapraavo de LoLoZam fumis (ofte ne tabakon...).
LoLoZam pensas, ke fumi (pipon) do apartenas al prapatra kulturo.
LoLoZam pensas, ke fumado de pipo helpas al pensado. Kaj, ke fumado de pipo trankviligas kaj preventas subitajn ekatakojn. (Li audis, ke en regionoj, kie oni malbele rigardas al fumantoj, okazas pli da ekatakoj, mortigoj ktp. LoLoZam pensas, ke tio estas pro manko de trankvilo kaj pensado.)
LoLoZam vidis kaj flaris, ke benzin-charoj tre multe fumas.
LoLoZam audis, ke enaeraj flugaparatoj (kiel nomas ilin Esperanta Bildvortaro) tre, tre multe fumas.
LoLoZam pensas, ke li multe malpli fumas ol benzin-charoj kaj enaeraj flugaparatoj.
LoLoZam ne havas benzin-charon. LoLoZam nur vidas flugaparatojn alte fumantajn.
Vershajne do LoLoZam malpli fumas ol fumas tiuj, kiuj ja havas benzin-charon kaj ja flugas per enaera aparato...

Sed LoLoZam pensas, ke oni ne blovu fumon en la okulojn de aliaj. Nek de fajro, nek de benzin-charo, nek de io alia. Kaj ke ankau flugaparatoj ne tiom fumu.

* * * * * * * * * * *

Raul reagis al tio per tre longa letero:

[...] LoLoZam donas malbonan ekzemplon per fumado [...] Ankau pro fumado de aliaj oni malsanighas [...] Ne senkauze en Kalifornio oni malpermesis fumadon en trinkejoj [...]

LoLoZam pensis profunde...

Kara Raul,

LoLoZam pensas, ke homoj faras multajn malsanigajn au alimaniere riskajn aferojn, ofte char krom malbonaj efikoj estas ankau bonaj au plezuraj.
LoLoZam mem ne ghenos al aliaj per fumado de pipo, char li ne fumas pipon, se aliaj ne volas.
LoLoZam al neniu diras, ke ili fumu kiel li.
LoLoZam pensas, ke iuj tro pensas pri unu malbona kutimo kaj forgesas pri aliaj. Lau raportoj, en Europo por infanoj la aldona risko pri teruraj malsanoj estas pli granda, se ili loghas du kilometrojn de autovojo, ol se ambau gepatroj fumas. Loghi proksime de flughaveno estas ankorau pli malsaniga. LoLoZam pensas, ke oni prefere tie ion faru pri tiuj benzinveturiloj kaj flugmashinoj.
LoLoZam ne loghas proksime de autovojo au flughaveno. Lia Patro estas 95-jara, lia Avo farighis 78-jara, lia Praavo 101-jara. Eble pro tio.
LoLoZam scias, ke homoj povas berserki kaj amoki pro trinkado de alkoholo. Pro fumado de pipo neniu berserkas au amokas. Li do pensas, ke estas strange, malpermesi fumadon en alkohol- trinkejo. Certe en lando, kie chiu malekvilibrulo povas facile acheti pafilojn.

* * * * * * * * * * *

Gerard informis:

En la urbo Amsterdam estas lauleghe malpermesite, vendi au trinki alkoholajhojn en fumejoj.

LoLoZam pensis profunde...

Kara Gerard,

LoLoZam pensas, ke oni tie vershajne ne kunvenas por fumi (nur) tabakon... (Ech LoLoZam foje audis pri la famo de Amsterdamo!)

* * * * * * * * * * *


llzfaru.gif
(Se vi volas ligi al la pagho de LoLoZam, vi povus utiligi chi tiun bildon.)

* * * * * * * * * * *

Faru demandon al LoLoZam... chi tie!

* * * * * * * * * * *

Al la Komenca Pagho
* * * * * * * * * * *

Pri la chi-subaj reklamoj respondecas GeoCities, ne LoLoZam!


 1