llzkapo
* * * * * * * * * * *

respondoj de (plm.) dua duonjaro 1998


respondoj de (plm.) decembro 1998


* * * * * * * * * * *
Iuj diris al LoLoZam, ke ili pensas, ke liaj pensoj eble estas interesaj por aliaj homoj. LoLoZam simple esperas, ke iuj respondoj pensigos vin kaj ke aliaj respondoj ridigos vin. Tamen, liaj pensoj estas nur liaj pensoj. Chiuj aliaj havu siajn proprajn pensojn. Kiam LoLoZam esprimas opinion, li pensas, ke tio estas tauga opinio au... bona sherco. Tamen, aliaj havu siajn opiniojn kaj... faru siajn shercojn. Kiam LoLoZam donas konsilon, li pensas, ke tio estas tauga konsilo... au bona sherco. Do neniam sekvu la konsilon de LoLoZam, escepte, se ankau vi mem pensas, ke ghi estas bona konsilo. LoLoZam mem respondecas pri siaj agoj en la vivo. Tio jam estas sufiche peza tasko. Li tute ne povas respondeci pri la agoj de aliaj. Chiam do pripensu, antau ol vi faras demandon kaj post ricevo de respondo, ke pri viaj opinioj kaj pri viaj agoj respondecas sole vi mem! [Demandoj kaj respondoj nur en Esperanto. -- Se LoLoZam pensas, ke demando estas tro persona au specifa, li ne respondos, au gheneraligos ghin.]

* * * * * * * * * * *

Valeri demandis:

Dum kongreso mi renkontis knabon. Nun li volas viziti min. Mi daure korespondas kun li, sed mi ne plu estas vere enamighinta en lin. Nun li vizitos amikojn en loko ne tre malproksima, kaj poste volas veni chi tien. Kion fari?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Valeri,

Chu Kongresamiko scias, ke Valeri ne plu estas vere enamighinta? Se ne, LoLoZam pensas, ke Valeri tion skribu al Kongresamiko. Kompreneble eblas, resti amikoj kaj viziti unu la alian. Au resti bonaj konatoj- korespondantoj. Sed, lau LoLoZam, Valeri chiukaze estu honesta al Kongresamiko. Tiam Kongresamiko povos mem decidi, chu li ankorau volas viziti kaj/au daurigi la korespondadon. Valeri estu ankau honesta al si mem. Se Valeri preferas ne plu havi (personan au skriban) kontakton kun Kongresamiko, pro unu kialo au pro alia, Valeri en placha maniero informu Kongresamikon pri tio.

* * * * * * * * * * *

Fanulino demandis:

Estas freneze, sed mi estas enamighinta al konata futbalisto [...]. Fakte mi hontas pri tiu frenezeco. Mi bone scias, ke li por mi ne estas atingebla. Sed kiel mi povas forigi lin el miaj pensoj, kaj zorgi, ke mi min ne ridindigas?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Fanulino,

LoLoZam pensas, ke Fanulino estu indulgema... pri si! Sed diskrete. Fanulino ghoje kaj ghue admiru antau televidilo la fortikajn krurojn, la belajn movojn, au kion ajn de Futbalisto. Fanulino interpretu la eldirojn de Futbalisto en gazetaro, kiel shi volas -- ech kvazau temus pri shi (sed konsciu pri tiu ''kvazau''!). Sed LoLoZam konsilas: Fanulino ne skribu al Futbalisto kaj ne postsekvu lin. Fanulino simple ghuu siajn sentojn kaj atendu la okazajhojn. Neatingebla amo kia chi tiu, plej ofte iom post iom forvaporighas, pro manko de stimulo de la flanko de la amata. Kaj, kiel junulinoj en la chirkauajho de LoLoZam certigas, precize en tiu momento Fanulino rimarkos plachajn knabojn en la propra chirkauajho. Kaj sendube Fanulino impresos al tiuj per sia kono de futbalo- reguloj!

* * * * * * * * * * *

Tereza skribis:

Pri la komenco de la nova jarcento:
Kutime la komencpunktoj de jarkalkuloj estas difinitaj de poste, multajn jarcentojn post tiu imagita komenco. Tamen okazis, ke iuj vere komencis novan jarkalkulon mem: En 1793, la Nacia Kunveno de la nova Franca Respubliko decidis enkonduki novan jarkalkuladon, kun novaj monatoj (po trifoje dek tagoj). La unua jaro de tiu nova kalkulo do estis, kompreneble, ne "la jaro nula de la Respubliko", sed "la jaro I (unua) de la Respubliko" (ili uzis Romiajn ciferojn).

LoLoZam pensis profunde...

Kara Tereza,

Kompreneble!

* * * * * * * * * * *

Andreo demandis:

En sia respondo al Alaskano, LoLoZam menciis, ke homoj akceptas (lau ili) strangajn ideojn che aliaj, se ili tiujn ne opinias minacaj au dangheraj por ili persone. La homo pri kiu Alaskano skribis estas profesia tradukisto. Chu tiu do eble sentus sin au sian profesion minacata de Esperanto?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Andreo,

LoLoZam ja pensas, ke profesia tradukisto povus senti sin minacata de la ideo, ke homoj povas komuniki inter si sen tradukistoj au interpretistoj. Kvankam lia laboro supozeble ne estus endangherigata ghis la tempo de lia pensiigho...
Sed, kiel Claude Piron klarigas en sia jam plurfoje menciita prelego, ne nur tradukistoj kaj interpretistoj sentas sin, plej ofte nekonscie, minacataj de Esperanto!

Char ne havas sencon, chiufoje larghe citi el la teksto de Piron, LoLoZam -- kontraue al sia kutimo -- metas chi tie ligon al ghi: Claude Piron: ''Psikologiaj aspektoj de la monda lingvoproblemo kaj de Esperanto'' -- ankau al ghia anglalingva traduko, por la kazo, ke vi pensas, ke estas saghe, legigi ghin al iu anglalingvano.

* * * * * * * * * * *

Paulo demandis:

Kial estas malvarme dum vintro?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Paulo,

1. Por ke Paulo povu fari chi tiun demandon.

2. Por ke homoj inter si sentu pli da varmeco.

* * * * * * * * * * *

Votero skribis:

Alaskano demandis, kial iuj Esperantistoj tiel ''kultece'' propagandas au defendas Esperanton. LoLoZam klarigis, ke por multaj Esperanto- uzantoj, Esperanto ja estas la racia solvo por internacia lingva komunikado. Tamen, la maniero en kiu Esperantistoj parolas pri Esperanto [...], ofte shajnas tute ne ''racia'' al ne-Esperantistoj. Mi kredas, ke por tio ekzistas iu psihhologia faktoro, kiun nia filino iam en intervjuo esprimis tiel:
''Esperanto ne estas la lingvo de iu alia (popolo, nacio, grupo), do ghi estas via propra lingvo.''
Lau mi tio klarigas, ke Esperanto- parolantoj al Esperanto havas tute alian rilaton ol al iu alia ''lernita (fremda) lingvo''. Ke homoj estas emocie ligitaj al sia propra lingvo (au: unu el siaj propraj lingvoj!), kaj defendas ghin, fervore kaj emocie, kontrau kritikoj au minacoj de ekstere, ne estas malkutima afero. [...]

LoLoZam pensis profunde...

Kara Votero,

Tiel estas. La psihhoterapiisto kaj verkisto Claude Piron [klod piron'] en sia prelego ''Psikologiaj aspektoj de la monda lingvoproblemo kaj de Esperanto'', pri kiu Leganto atentigis en augusto, donas klaran ekzemplon:
''Svedo kiu rilatas angle kun koreo kaj brazilano sentas sin nur svedo kiu uzas la anglan, li ne sentas sin anglalingvano. Kontraste, svedo kiu rilatas per Esperanto kun koreo kaj brazilano sentas sin esperantisto kaj sentas, ke ankau la du aliaj estas esperantistoj [...]. Ech se oni ege bone regas la anglan, neanglalingvano ne sentas, ke tio havigas al li anglosaksan identecon. Kun Esperanto okazas la malo.''
Piron klarigas tion per tio, ke Esperanto, pro sia strukturo, kiu ebligas multe pli liberan sinesprimadon ol en aliaj lernitaj lingvoj, en la homa psihho integrighas en multe pli profunda nivelo. Tial Esperanto- parolantoj sin identigas kun Esperanto, dum lernintoj de ''aliaj fremdaj lingvoj'' ne identigas sin kun tiuj.
Piron atentigas, ke ne-Esperantistoj tion tute ne povas kompreni. Por ili, tio estas io tre stranga, kion ili (tute nature) interpretas kiel fanatikecon. (Ke ili ne pretas ech esplori la faktojn pri Esperanto, Piron tamen diagnozas psihhe malsana konduto!)

Lau LoLoZam, Esperanto- parolantoj, en siaj kontaktoj kun ne-Esperantistoj, tre bone konsciu pri la fakto, ke por tiuj, Esperanto kaj ghia funkciado inter homoj, estas io tute fremda, neniam spertita, kaj do ne au apenau imagebla. Esperanto- parolantoj, en kontaktoj kun ne-Esperantistoj, pripensu tion, kaj ne atendu tro da kompreno de ties flanko.
LoLoZam memoras ankau eldiron de la verkisto William Auld [viljam old] (li fakte citis sian edzinon), ke multaj ne-Esperantistoj ne atendas pli bonajn internaciajn lingvajn kontaktojn, ol la malbonkvalita balbutado per lernita fremda nacia lingvo, char ili pensas, ke pli bona interkomprenigho ne eblas.
LoLoZam pensas, ke al ne-Esperantistoj oni do -- almenau komence -- parolu nur pri la faktoroj, kiujn ankau ili povus racie kompreni, ekzemple pri la kostoj de interpretado, la ofta nedisponeblo de interpretistoj, kaj pri la malfacileco de prononco kaj/au neregulaj verboj de fremdaj lingvoj... (Alivorte: kondutu, kiel la piloto en ''La eta princo'' lernis konduti al ''grandpersonoj''.)

LoLoZam pensas, ke la klarigo de la filino de Votero eble bone taugas por klarigi al iuj iom pli klarvidaj ne-Esperantistoj la malsaman sintenon de Esperanto- parolantoj al Esperanto, ol al alia lernita fremda lingvo. Eble che tio vi menciu, ke Esperantistoj ja konas la diferencon, char la plimulto de ili lernis plurajn fremdajn naciajn lingvojn...

[LoLoZam tre konsilas al chiuj Esperanto- uzantoj, legi la tekston de tiu prelego de Claude Piron. Ghi klarigas multajn flankojn de la sinteno de ne-Esperantistoj, de instancoj kaj oficuloj al Esperanto, el psihhologia (pli bone dirite: psihhiatria) vidpunkto. Ghi estas facile trovebla en la Reto.]

* * * * * * * * * * *

J.L. demandis:

Kion opinias LoLoZam: Chu la nova jarmilo komencighas je 01 jan 2000 au je 01 jan 2001?

LoLoZam pensis profunde...

Kara J.L.,

LoLoZam pensas tiel: monato komencighas per ghia unua tago; jaro komencighas per ghia unua monato; do jardeko, jarcento kaj jarmilo komencighas per ghia unua jaro. La unua tago de la unua monato de la unua jaro de la nova jarcento do estas, lau LoLoZam: 01.01.01 au 01 jan 2001. (Tiuj, kiuj diras, ke la jarcento komencighos en 2000, do festu la nulan tagon de la nula monato de tiu jaro: 30 nov 1999, je la nula horo nul!)

Sed LoLoZam povas imagi, ke "la jaro 2000" aspektas kaj sonas pli plache ol "la jaro 2001". Do oni festu, kion oni volas festi. Kaj se vi volas, post unu jaro festu denove...

Lau LoLoZam, "la jaro mil naucent naudek nau", almenau en Esperanto, sonas ankorau pli bele! Ghian unuan tagon vi povos festi jam post kelkaj semajnoj! (Jam nun: Chion bonan por vi kaj viaj amataj! Estu sanaj kaj felichaj! Ke viaj deziroj por bono plenumighu!)

Cetere, la ''jaro 2000'', se LoLoZam estas bone informita, estos konata ankau kiel la jaro 1420/21, 5760/61, 2543/44, 2611/12, 1378/79, 2055/56, 1920/21, 2196/97, 2550/51, 4696/97, 2659/60, 7508/09, 1992/93... de la nuna jarkalkulo au erao. Po du nombroj, char ja ne chiuj opinias, ke la jaro komencighas je la unua de januaro. (Ech en Europo, de kie venas la jarkalkulo kiu nun atingos 1999, dum multaj jarcentoj, fakte jam de antau la imagita komenco de tiu jarkalkulo, la jaro komencighis per marto...)

* * * * * * * * * * *

Alaskano demandis:

Lastatempe mi (denove!) legis plendon de ne-esperantisto, kiu rakontas pri okazo, kiam E-aktivulo agreseme trudis je li siajn ideojn pri la nepra indeco de la fina (kaj subita!) venko de la zamenhofa lingvo, kaj postulis agon favore al Esperanto de la koncerna homo (kiu estas profesia tradukisto). Sekve tiu ne-esperantisto nomas chiujn esp-istojn "frenezaj ghenantoj" ktp. Mi scivolas, chu LoLoZam bonvole provus klarigi, kiel kelkaj esp-istoj, cetere shajne mezume raciaj homoj en siaj chiutagaj vivoj, kondutas tiel "kultece" rilate al Esperanto, per maniero kiu forpushas aliajn homojn for de Nia Afero, anstatau allogi ilin.

LoLoZam pensis profunde...

Kara Alaskano,

LoLoZam povus respondi: ''Ahh... tiuj sintrudantaj verduloj fushas la tutan aferon. Estus bone, se malaperus chiuj tiaj ghenantoj el la Esperanto- movado.'' Sed LoLoZam pensas, ke la situacio estas iom alia -- iom pli kompleksa.

La demando de Alaskano elvokas samtempe multe da ideoj, supozoj, ktp. Kaj, antau prijugho de la priparolitaj Esperantisto kaj ne-Esperantisto, necesas iom pli da pripensado.

Unue, la ''nepra indeco de la fina venko de la Zamenhofa lingvo''. Ankau Alaskano pripensu, ke se ne ekzistus, dum la pasintaj pli ol cent jaroj kaj nun, homoj, kiuj kredis kaj kredas pri la (indeco de) ''fina venko'' (ni diru: ke fine granda parto de la homaro ekkonscios pri la avantaghoj au ech pri la neceso de utiligo de neutrala interlingvo -- kaj ke tiu interlingvo estos Esperanto), nun ekzistus supozeble inter nul kaj dek personoj en la mondo, kiuj interesighus pri tiu mortinta projekto. Inter tiuj trovighus nek Alaskano, nek LoLoZam.
Ankau tiuj, kiuj mem ne kredas au esperas pri iuspeca ''fina venko'' de Esperanto (do tiuj, kiuj kontentas pri utiligo de la lingvo en limigita rondo por limigitaj celoj), povas nun en iu grado utiligi la lingvon ghuste pro la ekzisto de aliaj homoj, kiuj ja kredas, ke estonte multe pli da homoj parolos Esperanton. Kaj kiuj opinias, ke indas iom aktivi por tio.

Due, ''subita'' shangho de aferoj ne estas malebla. Temas pri la atingo de t.n. ''kritika maso''. Dum la unuaj 80 jaroj kiam ekzistis telefono, ech en tehhnike evoluintaj landoj, telefonon havis nur tiuj, kiuj ''vere bezonis ghin'' por sia entrepreno au profesio. En multaj landoj, iom depende de tehhnikaj ebloj, tio draste shanghighis en la dauro de nur 5 ghis 10 jaroj. Nuntempe validas io simila pri retposhto (ghi ekzistas jam dum pli ol dudek jaroj, kvankam malmultaj sciis pri ghia ekzisto!): ''Neniu el miaj konatoj havas retposhton, do kial mi havu?''. Tio povas relative subite shanghighi al: ''Nu, pli kaj pli el miaj konatoj havas retposhton, do eble ankau mi ekhavu...'' Se temas pri Esperanto, temas pri la transiro de: ''Praktike nenie eblas utiligi Esperanton'' al: ''Tamen en sufiche multe da lokoj oni povas elturnighi per Esperanto''.
LoLoZam mem, tamen, ne kredas, ke tiu ''kritika maso'' de Esperanto- parolantoj estos tre baldau atingita. Sed: chiu plia uzanto, au chefe: chiu plia uzo-eblo pliproksimigas la turnopunkton.

Trie, por doni ''amikan helpon'' al iu, ne necesas, ke la helponto plene konsentu kun la helpoto. Se iu estas aktiva en, ni diru, Asocio por Bredado de Lumbrikoj, kaj se tiu petas helpon de konato, kiu estas ekzemple jhurnalisto au tradukisto, au kiu simple povus disponigi fotokopiilon au transport- rimedon (kun repago de kostoj, au ech sen tio), ne necesas, ke la konato mem estu entuziasma pri lumbriko- bredado. Necesas nur, ke la konato sentu amikecon, simpation, respekton por la petanto, kaj opiniu, ke lumbriko- bredado ne estas malutila por li au shi persone au por la homaro. Kaj, kompreneble, la helpo petata devas esti ne tro granda, tro kosta au tro temporaba.

LoLoZam vidas, ke en la kazo priskribita de Alaskano, povas esti pluraj punktoj problemigaj:
-- Eble la Esperantisto ne nur rakontis al la ne-Esperantisto pri sia espero au ech konvinkiteco, ke baldau granda parto de la homaro ekkonscios pri la dezirindeco kaj la avantaghoj de neutrala interlingvo, sed eble la Esperantisto postulis, ke la ne-Esperantisto konsentu pri tio.
-- Eble la petita helpo estis tro granda, kosta au temporaba por esti konsiderata ''amika helpo''.
-- Eble la Esperantisto ne petis, sed postulis helpon de la ne-Esperantisto.
-- Eble la Esperantisto kaj la ne-Esperantisto simple ne estas amikoj...
-- Eble la ne-Esperantisto havis jam antaue tiel fortajn antaujughojn pri Esperanto au Esperantistoj (pri kiuj do eble la koncerna Esperantisto tute ne kulpas), ke jam nur la fakto, ke temas pri Esperanto, sufichas por rifuzi ajnan helpon.

LoLoZam estas scivola, chu la koncerna ne-Esperantisto plendus pri simila helpo-peto ankau, se la petanto aktivus por alia, tiuloke pli ghenerale konata au akceptata publik-utila movado...

* * *

Tamen, Alaskano demandis, kiel eblas, ke iu ''mezume racia'' homo povas konduti ''tiel kultece''.

LoLoZam pensas, ke por raciaj homoj estas malfacile akcepti, ke aliaj homoj estas neraciaj.

Se do ''mezume racia'' homo malkovris, ke (kompare) tre facile alproprigebla neutrala interlingvo estas objektive kaj racie pli bona solvo por la internacia lingva komunikado, ol la terure malekonomia, diskriminacia kaj tute ne sukcesa lernado de ies nacia(j) lingvo(j), tiu ''mezume racia'' homo povas malfacile akcepti, ke aliaj ''mezume raciaj'' homoj ne vidas tiun objektive kaj racie pli bonan solvon. Por multaj Esperanto- uzantoj (ankau por LoLoZam), ghuste la nuna lingvo- praktiko en la mondo estas plene neracia. La vera punkto, lau LoLoZam, do estas: ke Esperantistoj, kiuj ja havas racian vidpunkton almenau pri la lingvo- problemo, traktu la -- tiurilate -- neraciajn ne-Esperantistojn tamen kun respekto kaj amikeco. Kaj... kun multe da pacienco.

LoLoZam konsilas, ke chiu libere parolu (iom post iom, ne tro samtempe, ne tro ofte) al siaj amikoj pri sia okupigho pri Esperanto, pri la bonaj kaj belaj spertoj, kiujn oni havis per ghi; poste, lauvole, ankau pri sia espero, ke multaj aliaj homoj vidos la dezirindecon de neutrala interlingvo. Kaj ech pri sia konvinkiteco, ke iam grandaj partoj de la homaro ekkonscios pri tio. Chiu libere menciu la emociajn au raciajn argumentojn, kiuj por shi au li mem estas gravaj au decidigaj. Sed oni ne insistu, ke tiuj argumentoj estu ankau decidigaj por la amikoj. Ne chiu estas preta akcepti ech evidentajhojn... Por multaj, la temo de internacia lingva komunikado estas tiel nova kaj fremda, ke jam ioma pripensado estas malfacila. Viaj amikoj do sciu, ke via okupigho pri Esperanto estas por vi io grava; ke por vi, ghi estas io utila; ke por vi estas bela idealo, ke chiu povu profiti de ghi. Ke lau vi tio estas la racia solvo por internacia lingva komunikado. Sed ne postulu de viaj amikoj, ke ili en chio tio konsentu kun vi, nek ech, ke ili rekonu chiujn tiujn por ili strangajn kaj nekonatajn faktojn kaj faktorojn, kiujn vi mencias al ili. Kaj, tre grave, vi montru interesighon pri la idealoj de viaj amikoj! (Kvankam ankau vi ne bezonas konsenti pri tiuj...) Tiam, eble, viaj amikoj pensos, ke, se vi, kiun ili konas kiel ''mezume racian homon'', havas tiajn ideojn -- tiuj ideoj ja ne povas esti tute stultaj...

Bonaj amikoj certe, lau siaj ebloj, helpos al siaj amikoj pri aferoj gravaj por tiuj!

Multaj homoj respektas kaj admiras homojn kun idealoj. Multaj homoj akceptas, ke aliaj havas ech la (lau ili) plej strangajn vidpunktojn au hobiojn (se ili ne konsideras tiujn minacaj, dangheraj au malutilaj). Sed, se vi insistas, ke ili konsentu kun tiuj au partoprenu en tiuj, ili rapide nomos vin ''sektisma'' au ''kulteca''.

* * *

Sed kompreneble eblas, ke la koncerna Esperantisto tute simple estas de tia tipo sintruda, trofervora, ghene persistema, tropostulema, ktp., kiajn oni trovas inter entuziasmuloj pri chiuspecaj temoj. Ne nur inter Esperantistoj.

* * * * * * * * * * *


respondoj de (plm.) novembro 1998


* * * * * * * * * * *

Anchjo demandis:

Pardonu la seriozan mienon de chi tiu demando, sed ghi estas mia vera nuntempa scivolo... Kiel mi elektu religion?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Anchjo,

Serioza demando, vere. Eble tro serioza por LoLoZam. Sed LoLoZam provas vortigi kelkajn pensojn pri tio. (Eble pri nenio alia ol pri religio, la pensoj de homoj estas tiel diversaj...)

La demando de Anchjo estas por LoLoZam iom miriga. Char LoLoZam havas la impreson, ke kutime la religio elektas la homojn -- ne inverse. Oni ja audas: ''mi estis vokita'', ''mi ekvidis la lumon'', k.s.

Kio estas religio? Tro malfacila demando por trakto kelklinia. Do nur jeno: Multaj religioj enhavas kredon (pri la ekzisto de Dio au dioj, ekzemple, au pri vivo post morto en Paradizo au aliloke), rakontojn (pardonu la simplan gheneralan vorton), kaj (sociajn) normojn.

Anchjo parolas pri kiel elekti religion. Do, lau LoLoZam, ne povas temi pri kredo. Oni ne povas elekti tion, kion oni kredas. Oni ion au kredas au ne kredas.
Do, tio jam signifus, ke, se Anchjo volas elekti religion, tio ne povas esti religio, kies kredon Anchjo ne povas kredi.

La rakontoj de religioj kutime celas klarigi misterojn, do aferojn, kiujn homoj ne povas (au povis iam) klarigi. Kial au kiel la universo ekestis? Kial au kiel la homo ekestis? Kial au kiel la suno levighas chiumatene? Kial au kiel tondras? Kaj tiel plu. Iuj aferoj, kiujn religioj provas klarigi, intertempe lau multaj homoj ne plu estas misteraj, char la scienco jam donis klarigon. LoLoZam tamen pensas, ke scienca klarigo ne necese forigas la misteron. Botanikistoj povas precize klarigi, kiel el semeto kreskas arbo. Sed chu pro tio estas malpli mistere, ke tio tiel okazas?

Multaj religioj klarigas diversajn aferojn tute malsame. Sed -- kiel diris praavo al avo -- la klarigoj, kvankam malsamaj, chiuj estas siamaniere veraj. Kiel eblas? Lau la avo de LoLoZam pro tio, ke la religiaj rakontoj ne klarigas misterojn, sed pli bele... vortumas ilin. Chu la ekzisto de ''tiu, kiu estis antau la komenco de chio'' klarigas la misteron de la komenco? Ne. La mistero (nun pri estado antau la komenco) restas.
Do, LoLoZam diras al Anchjo, ke, char chiuj klarigoj pri misteroj estas siamaniere veraj, Anchjo elektu tiujn, kiuj al Anchjo aspektas plej belaj, plej trafaj, plej ''veraj''.
Sed Anchjo provu daure konscii, ke ankau multaj tute aliaj klarigoj pri la samaj misteroj estas tute veraj. Tro multe da religiuloj mistraktis kaj mistraktas, mortigis kaj mortigas aliulojn, char tiuj havis au havas ne ''la ghustan veron''!

Forte ligitaj al multaj religioj estas difinitaj sociaj normoj kaj instrukcioj pri la chiutaga vivo. Pri tiuj, LoLoZam jam pli frue komentis. LoLoZam atentigas, ke la vortigo de tiuj normoj kaj instrukcioj plej ofte estis celita por homoj en alia tempo kaj alia loko, vivantaj en tute aliaj kondichoj. Ofte la nuna versio instruata estas interpretoj de interpretoj de la originaj instruoj de la religio.
Unuflanke tiu socia konkretigho de religioj en multaj lokoj praktike malebligas ''elekti religion''. Kiu havas alian religion ol la tie reganta, multloke trovighas simple ekster la socio. Depende de la loko, tio povas signifi ''ignorata'', ''malshatata'', ''diskriminata'', au ech ''mortigenda''.
Aliflanke, tiuj sociaj implikajhoj de diversaj religioj en ties specifa formo en diversaj lokoj, kun la koncernaj organizajhoj kaj gviduloj, por Anchjo estu -- lau LoLoZam -- kialo por tre bone pripensi sian ''elekton'', se entute okazu elekto. LoLoZam konsilus al Anchjo, ekzemple, ne alighi al ajna grupo de homoj, kiuj en nomo de Dio la Kompatema kaj Pardonema traktas aliulojn senkompate kaj senpardone -- au kiuj en nomo de la Dio de Amo aliulojn malamas!

Por reveni al la komenco, LoLoZam pensas, ke oni au kredas au ne kredas, kaj ke tio ne estas afero de elekto. Pri la klarigo de misteroj: ekzistas multaj homoj, kiuj ne sentas bezonon, anstatauigi unu misteron per alia (ech se ili rekonas la poezion de ghi...). La elekto de religio kiel praktika, socia fenomeno, -- se do Anchjo sentas la bezonon kaj havas la eblon, elekti --, lau LoLoZam estas afero bone pripensenda lau multaj kriterioj. Fine: chiuj religiaj organizajhoj estas precipe organizajhoj de homoj, gvidataj de homoj lau sia homa maniero. Do, por elekto pri membrigho en tia organizajho, oni demandu sin ankau, chu kiel homo oni akordighas kun tiuj homoj. Kaj ekzistas multaj organizajhoj, kiujn la gvidantoj nomas religiaj, nur por ke ili povu home regi kaj ekspluati ghiajn anojn. Lau LoLoZam, tre utilas konscii pri tio.

* * * * * * * * * * *

Adamo demandis:

Kial en la parto de la respondo al Mihhil kiu fakte ne estas respondo al Mihhil, en la komputile prilaborita teksto la linioj havas 53 literojn?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Adamo,

LoLoZam povus diri: Char tio estas la agho de la najbaro de LoLoZam. Sed tia elekto ne okazis. TTT-majstro respondas: Mi ne kalkulis. Tiom da lokighis, hazarde, inter la marghenoj, kiam mi prilaboris. Mi uzis 12-punktajn literojn, por ke la linioj ne estu tro longaj por ies ekranoj au poshtprogramo. Se Adamo refaros per alia liniolongo, certe aliaj interesaj vortoj aperos!

* * * * * * * * * * *

Haroldo kiu ne ekspertas pri tiuj ajhoj skribis:

Lau mia kono, estas grava diferenco inter la homsimia uzo de signlingvoj, kaj la homa uzo de iaj ajn lingvoj. Al la unua mankas gramatiko. Tio gravas ne nur por gramatikistoj, char lingvo al kiu mankas gramatiko povas esti modelita per simpla modelo de ago-reago, kaj lingvo kiu havas gramatikon ne povas esti (tion pruvis Chomsky) kaj tiel montras la ekzistecon de pli kompleksa menso. Tiel la lingvo-kapablo de homsimioj estas, almenau lau nia scio, esence malsama de tiu de homoj.
Eble la manko de komunikado inter homoj kaj homsimioj en lingvo kun gramatiko montras malkapablon de homoj kaj ne de simioj. [...]
Pri la strukturo de la lingvo de balenoj mi scias nenion. Eble ghi estas ege tro kompleksa por esti modelita de ago-reago- modelo. Vershajne neniu ankorau sukcesis modeli ghin.

LoLoZam pensis profunde...

Kara Haroldo kiu ne ekspertas pri tiuj ajhoj,

Ankau LoLoZam ne estas spertulo pri tiuj ajhoj. Kaj proprajn spertojn pri la parolado de homsimioj li tute ne ekhavis. Do, char ne fakulo, LoLoZam ech kuraghas demandi: Kio estas gramatiko? LoLoZam jhus legis -- kaj bone komprenis -- iun tekston de iu Esperanto- uzanto, kiu ech el la 16 Reguloj ne chion kaptis... Aliflanke, iu autoro (Rikardo Shulco) provis pruvi, ke la tuta Esperanto- gramatiko estas... blufo, char la rilatoj en ghiaj frazoj estas esprimataj per vort[er]oj (''o'', ''j'', ''n'', ''as'', ktp. estas vort[er]oj kun propra (vort)signifo, ankau lau Zamenhof). Lau tiu vidpunkto, la verkinto de tiu teksto nur ne bone konas iujn vortsignifojn. En la tuja chirkauajho de LoLoZam loghas pluraj homoj, kiuj kutime parolas tre ''negramatike''... Kaj ankau pri sia parolajho, LoLoZam foje havas iujn dubojn...

Reen al la temo! LoLoZam legis aliajn informojn. Kaj, el tiuj, LoLoZam komprenis, ke por iu chimpanzo, frazo kia ''(tikli) (homo A) (chimpanzo B)'' havis/as alian signifon ol ''(tikli) (chimpanzo B) (homo A)'' -- do, lau LoLoZam, tiu chimpanzo konis/as (iun) gramatikon / sintakson. Almenau pri tiklado.
Sed LoLoZam ne scias sufiche pri la homa Usona manlingvo kaj pri ghia(j) homsimia(j) variajho(j), por vere povi konkludi ion. [En Esperanto, tiuj du signifoj evidentighas ''sen gramatiko / sintakso'', nur el la uzataj vortoj! (Por tiuj, kiuj konas la signifon de la vorto ''n''.)]
Same kiel inter Esperanto- parolantoj, la unua demando cetere ne estu: ''Chu la lingvajho lauas chiujn (oficialajn au Chomskiajn) gramatikajn regulojn?'', sed: ''Pri kio oni sukcesas (vershajne pro nekonsciaj gramatikaj reguloj) lingve interkomprenighi?'' Lau tio, kion legis LoLoZam, almenau frazoj kun la signifo ''Se (...)o (...)os (...)on, do (...)o (...)os (...)on'' estis komprenataj kaj dirataj. Homaj infanoj, lau la sperto de LoLoZam, tiajn ne rapide komprenas. Sed eble tio ne tiom dependas de gramatiko...

Povas esti, ke tio, kion legis LoLoZam, ne estas tute akurata. Sed, se jam nur la du ekzemploj chi-supre menciitaj estas ghustaj, tio almenau pensigas. Kaj, kiel Haroldo saghe atentigas, la malfacilajhoj povus trovighi je la homa flanko.

* * * * * * * * * * *

Mihhil demandis:

Mi antaunelonge parolis kun iu kiu shajnis kredi al la eblo ke iu povas antaudiri ion kio okazos en la nejameco. Temis pri antaudiroj kiajn Nostradamus faris. Por esplori tion, li sendis al mi kelkajn de tiuj divenoj por ke ni povu kontroli chu ili fakte verighos. Kiel LoLoZam pensas pri tio chi? Chu li povas antauvidi tion kio estos la rezulto de tiu chi 'eksperimento'?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Mihhil,

LoLoZam pensas, ke la okazontajhoj ne estas antaudifinitaj en tia maniero, ke iu povus precize scii pri tio, kio okazos poste. Multaj aferoj estas ja antaudireblaj. LoLoZam ne scias, chu tiu antikvulo Nostradamus diris ion pri la nunaj subakvighoj en la mondo. Tamen ankau LoLoZam estus povinta antaudiri pri subakvighoj -- sed tiam li ne estus precize pensinta pri tia katastrofo, kia okazis en Meza Ameriko.

Al LoLoZam shajnas, ke de poste iuj antaudiroj estas klarigataj tiel, ke ili akordighas al efektivaj okazajhoj. Se, ekzemple, antaudiristo diris, ke en la nuna jaro ''iu gravulo el la Nordo batalos kun iu gravulo el la Oriento'', la informo- valoro de tio estas nula. Se de poste oni konstatas batalon (de ajna speco) inter iu, kiu el iu vidpunkto estas ''el la Nordo'' kaj iu, kiu el iu vidpunkto estas ''el la Oriento'', kaj identigas la koncernulojn, tio estas tute alia afero.

LoLoZam ne jam vidis precizajn interpretojn de antaudiroj de Nostradamus au iu alia, pri la okazajhoj antaudiritaj por la nuna au lastaj jaroj, publikigitajn kelkajn jarojn antaue, kiam la ''roluloj'' kaj ''lokoj'' ja estis jam konataj.

* * *

Iuj sukcesas ech de poste legi antaudirojn en komputile ordigitaj libro- tekstoj. Shajnas al LoLoZam, ke tio eblas pli facile, se la koncerna lingvo havas malmultliteran, senvokalan, alfabeton... Eble ankau en la respondoj de LoLoZam foje iuj literoj, vertikale legitaj, formas nomojn -- se vi antaue forigas chiujn vokalojn, ekzemple. (LoLoZam deziras multe da plezuro al iu, kiu tion esploros!)

Mihhil kaj aliaj legantoj povas mem imagi, kiom da interesaj vortoj estas troveblaj, se oni tiel prilaboras tutan libron au verkaron!

* * *

La ''eksperimento'' priparolita de Mihhil, lau LoLoZam havus sencon nur, se antau la okazajho, la antaudiroj de Nostradamus estus detale interpretitaj.

llzmpnss,klkzntjhjnstsntdfntjntmnr,kpvsprczscprt,kkzs
pst.mltjfrjstsjntdrblj.llzmnscs,chtntkvlnstrdmsdrsnpr
lnnjsbkvghjnlmnd.tmnnkllzmstspvntntdrprsbkvghj--sdtml
nstsprczpnsntprtktstrf,kkzsnmzmrk.lllzmshjns,kdpstjnt
drjstsklrgtjtl,klkrdghslfktvjkzjhj.s,kzmpl,ntdrstdrs,
knlnnjrgrvlllnrdbtlskngrvlllrnt,lnfrm-vlrdtstsnl.sdps
tnknsttsbtln(djnspc)ntr,klvdpnktstsllnrdkj,klvdpnktst
sllrnt,kjdntgslkncrnljn,tststtlfr.llzmnjmvdsprczjnntr
prtjndntdrjdnstrdmsl,prlkzjhjntdrtjprlnnlstjjrj,pblkg
tjnklkjnjrjnnt,kmlrlljkjlkjjstsjmkntj.jskcsschdpstlgn
tdrjnnkmptlrdgtjlbr-tkstj.shjnslllzm,ktblsplfcl,slknc
rnlngvhvsmlmltltrn,snvkln,lfbtn...blnknlrspndjdllzmfj
jltrj,vrtkllgtj,frmsnmjn--svntfrgschjnvkljn,kzmpl.(ll
zmdzrsmltdplzrl,ktnsplrs!)mhhlkjljlgntjpvsmmmg,kmdntr
sjvrtjststrvblj,sntlprlbrsttnlbrnvrkrn!lksprmntprprlt
dmhhl,lllzmhvssncnnr,sntlkzjh,lntdrjdnstrdmsstsdtlntr
prttj.

TTT-majstro prilaboris la chi- supran respondon de LoLoZam tiel, ke ne plu estas vokaloj kaj spacetoj en ghi. Krome li komputile preparis liniojn diversdirektajn, kaj resendis ilin al LoLoZam por rigardo.

-- Sen ia antau- arangho de chi tiu respondo, tuj aperas ''Laplando'' (unua linio vertikala)... Tuj apude staras ''la suno serena'' (au ''la sensereno''!), kaj poste i.a. ''tentoj'', ''spite'', ''samaj ripetoj'', ''la borsoj'', ''la itinero'', ech ''teleenergikanalo, latina nepo'' (linio V21 -- lau TTT-majstro tio estas grava loko) (chu vere temas pri Esperanto?!)... Tamen ankau ''kolbaso'' (almenau dufoje!)... Kaj oblikve, LoLoZam vidis almenau ''legendo'' kaj ''signalo''. Ankau ''Afriko'' kaj ''Ameriko'' aperas, kaj (ne mirinde) ''Europo'' kaj ''Azio''. Jam el tiuj certe eblus de poste konstrui trafajn antaudirojn... (''Nedubebla pruvo'' estas, ke ''la antaudiroj'' ja mem estas en la tria linio de dekstre, legata supren!)

* * *

Lau praavaj rakontoj, la utilo de antaudiroj estas, ke ili pensigas la homojn, kiel vere okazigi pozitivajhojn -- kaj kiel preventi negativajhojn!

* * * * * * * * * * *

respondoj de (plm.) oktobro 1998


* * * * * * * * * * *

Moldur demandis:

Lau via opinio, kio estu en kreota TTT-pagh(ar)o de UEA?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Moldur,

LoLoZam jam foje klarigis, ke rigardado al ttt-paghoj prezentas (ne nur!) por li kelkajn problemojn. Do, LoLoZam ne tiom spertas rilate al la enhavo de ttt-pagharoj.

Tamen, LoLoZam kredas, ke pagharo de asocio kia UEA enhavu informojn utilajn por diversspeca publiko:
-- por membroj
-- por ne-membroj Esperanto-parolantaj
-- por ne-jam-Esperanto-parolantaj

Se temas pri ne-jam-Esperanto-parolantaj (kiuj ja trafos la paghon, kiam ili serchas informojn pri Esperanto), LoLoZam pensas, ke en pagho de UEA trovighu nur transsendoj (ligoj) al la jam ekzistantaj bonaj informpaghoj nacilingvaj. Se ie en la pagharo trovighus listo de Landaj Asocioj, tie kompreneble estu ligoj al ties paghoj.

Se temas pri ne-membroj Esperanto-parolantaj, en la pagharo trovighu informoj pri UEA kiel asocio kaj pri la utilo, kiun UEA povas havi por siaj membroj. LoLoZam pensas, ke inter tia prezento trovighu ankau artikoloj kaj informoj el la revuo Esperanto. Kaj informoj pri la Kongresoj. Tamen, LoLoZam pensas, ke disponigo de la tuta revuo forprenus de UEA ghian preskau solan fonton de enspezo... Estus bone (ankau por la financoj de UEA), se ghia Libroservo estus atingebla per ttt-pagho. Kun plena, aktuala, katalogo -- kaj mendilo. Se la utilo de UEA estas sufiche klare prezentita, ne-membroj eble volos membrighi per ttt-alighilo.

Por membroj, specialaj servoj estu haveblaj. Ech utilus disponigi por ili la tekston de la plej freshdata numero de la revuo (precipe por tiuj, kiuj devas atendi longe ghis la poshto alportas ghin). Por tio tamen necesus bone organizita sistemo de pasvortoj daure renovigataj. (Lau ttt-majstro, eble estus bona ideo, chiumonate presi novan privatan pasvorton sur la adresetikedo de la revuo -- ghi validu nur por la tuj sekvanta numero, en kombino kun la uea-kodo de la membro. LoLoZam ne povas prijughi la taugecon de tiu sugesto.)

Al LoLoZam shajnas tre grave, ke la pagharo de UEA estu legebla (ankau) per ne-lastmodaj mashinoj kaj navigo- programoj. Ech per nura retposhto. UEA ja servu al chiuj!

* * * * * * * * * * *

Frank skribis:

Pri alia ne-homa lingvo, kaj la ne-homoj parolantaj ghin, William Auld verkis lumigan rakonton: ''Familia rondo'', kiu aperis en revuo Monato en 1988, kaj ankau, antau ne longe, en lia kolekto ''Pajleroj kaj stoploj''.

LoLoZam pensis profunde...

Kara Frank,

Dankon, ke vi atentigis LoLoZam pri ghi. Tiu kelkpagha rakonto superfluigas chiujn argumentojn, kiujn LoLoZam kapablus elpensi. Vere, majstro Auld meritas la Nobel- premion por Literaturo (por kiu li estas jhus kandidatigita).

* * * * * * * * * * *

Viktoro demandis:

Chu LoLoZam che nomoj ne prononceblaj lau la Esperanta alfabeto, povus indiki prononcon?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Viktoro,

Bedaurinde LoLoZam ne scias pri chiuj nomoj, kiel oni ilin ghuste prononcas. LoLoZam ek de nun provos indiki prononcon che nomoj, pri kies prononco li havas pli-malpli firman supozon.

* * * * * * * * * * *

Jan demandis:

Chu oni povas havi ttt-paghon, ne havante retadreson?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Jan,

TTT-majstro respondas: Jes. Ekzistas pluraj paghejoj, kie oni povas havi senkostan, senabonan pagharon. Sed oni devas koni iun, al kies retadreso la pagheja administrejo povas eventuale sendi informojn. Se tiu konato jam havas mem pagharon en la sama paghejo, povas esti, ke je tiu sama retadreso ne eblas malfermi duan pagharon. Tiukaze oni povas aranghi t.n. transsendan retadreson, kaj malfermi pagharon je ghi. Robote serchante pri +senpaga +hejmpa* (''hejmpa*'', pro ''hejmpagho, -pagxo, -pa^go'', ktp.), Jan certe trovos pliajn informojn.

* * * * * * * * * * *

Arbarulo demandis:

En sia respondo al Mi,Homo, LoLoZam mencias, ke sciencistoj en iu momento ekasertis, ke la diferenco inter homoj kaj aliaj animaloj estas lingvo. Al mi tio shajnas tre stranga, char ja dum multaj jarcentoj kaj en multaj lokoj de la mondo, chiuspecaj homoj (ankau mi) estis (au estas) konvinkitaj, ke la bestoj havas siajn lingvojn. Kio pri tio?

(Cetere LoLoZam pravis: mi elektis mian kashnomon, char ghi estas la signifo de la vorto orangutango.)

LoLoZam pensis profunde...

LoLoZam kredas, ke tiuj chiuspecaj homoj en multaj tempoj kaj multaj lokoj pravis kaj pravas. Chu la sciencistoj ankau? LoLoZam pensas, ke temas pri difino. La koncernaj sciencistoj, lau supozo de LoLoZam, difinis ''lingvon'' simple: ''tia lingvo, kian havas homoj''. Do ne inkluzivante la pli au malpli komplikajn kaj rafinitajn komunikado- sistemojn de bestoj. Ili pensis, ke per tia difino, ili garantiis sian pravecon: ''Kiu ne havas (homan) lingvon, ne havas (homan) inteligenton''. En tia tezo, oni tamen ne rajtas forstreki nur la duan aldonajhon (homan)!

La fakto, ke nun montrighis, ke homsimioj kapablas lerni homan manlingvon, almenau en certa tempo ghis certa nivelo, por LoLoZam indikas, ke la lingvo- kapablo de homsimioj ne povas esti esence malsama de tiu de homoj. (Eble, do, ankau homoj sukcesos lerni kompreni, almenau en certa tempo ghis certa nivelo, la lingvon de iu chimpanzo- popolo...)

Char la fizikaj diferencoj inter homoj kaj homsimioj unuflanke, kaj balenoj kaj delfenoj aliflanke, estas relative grandaj, LoLoZam supozas, ke la lingvo- kapablo de cetacoj povas esti tre alispeca ol la nia. Pro tio, povas dauri longe, ghis homoj au homsimioj lernos balenan au delfenan lingvon -- au inverse... Sed tio ja nenion diras pri la taugeco au la lingveco de la koncernaj komunikado- sistemoj por la uzantoj mem...

Baze de siaj nunaj scioj, LoLoZam ne kontestos, ke chimpanza au delfena lingvo ne estas homa lingvo. Sed, aserto au sugesto, ke nur homa lingvo estas vera lingvo, al LoLoZam pruvas nur, ke la homoj, kiuj asertas au sugestas tion, sentas sin superaj al aliaj animaloj. Kaj tio ja ne bezonas pruvon.

LoLoZam rememorigas, ke ekzistis (kaj eble ankorau ekzistas) lingvistoj, kiuj asertis, ke Esperanto ne estas vera (homa) lingvo. Tamen, lastatempe pluraj fakuloj pruvis, ke Esperanto estas analizebla ech lau la Chomskiaj modeloj, do ankau lingvistoj devas akcepti,... ke Esperanto- parolantoj estas (almenau tre similaj al) homoj.

* * * * * * * * * * *

Songhema demandis:

Chu LoLoZam foje songhas en Esperanto? Mi mem sufiche ofte songhas pri tre interesaj travivajhoj kun viroj (kaj ankau kun virinoj) de la tuta mondo, kiuj, dum tiuj, chiuj parolas Esperante. Eble pro tio oni foje nomas min ''songhemulino''...

LoLoZam pensis profunde...

Kara Songhema,

LoLoZam foje songhas pri renkontighoj kun Esperanto- parolant(in)oj. LoloZam do supozas, ke tiuj ankau en tiuj songhoj parolas en Esperanto. Sed certeco mankas, char se Lolozam memoras songhojn, li memoras okazajhojn kaj temojn, sed sen specifa indiko de la lingvo uzita. Chu povas esti, ke, en iu songho, LoLoZam renkontis Songheman?

LoLoZam esperas, ke Songhema havas interesajn travivajhojn ankau kiam Songhema ne songhas -- kaj ne nur dum revado. Kaj LoLoZam deziras al Songhema, ke ankau tiam oni parolas foje en Esperanto, dume.

* * * * * * * * * * *

respondoj de (plm.) septembro 1998


* * * * * * * * * * *

Mi,Homo demandis:

Chu LoLoZam volas aserti, ke iuj simioj fakte estas homoj? (Ekzemple en la respondo al Arbarulo.) Ja estas klare pruvite, ke chimpanzoj k.s. tute ne havas la lingvo- kapablon de homoj: ili povas kompreni instrukciojn kaj fari petojn el maksimume 10 (signifaj) vortoj el la kelkcent, kiujn ili konas -- do ili neniam povas rezoni pri aferoj.

LoLoZam pensis profunde...

Kara Mi,Homo,

Antau ne tiom longa tempo, sciencistoj asertis, ke homo diferencas de bestoj (alivorte: de aliaj animaloj), char nur homoj uzas ilojn.
Kiam oni vidis, ke homsimioj (kaj iuj aliaj animaloj) uzas ilojn, sciencistoj shanghis tion al: nur homoj faras ilojn lau sia bezono.
Kiam oni vidis, ke homsimioj faras ilojn lau sia bezono, oni shanghis al: nur homoj havas lingvon.
Kiam iuj ekprovis komuniki kun homsimioj per surdula manlingvo (char tiuj ekkonsciis, ke la laringo kaj gorgho de simioj fizike ne taugas por paroli bushe), oni rimarkis, ke homsimioj povas lerni homan lingvon kaj komuniki per ghi.

<<Usona jhurnalisto Boyce Rensberger, audanta filo de surdaj gepatroj, denaske lernis la Usonan manlingvon Ameslan. En raporto pri vizito al chimpanzo Vasho, al kiu oni estis instruinta tiun manlingvon, li skribis (ch. 1970): ''Subite mi ekkonsciis, ke kun reprezentanto de alia specio, mi interkomunikas en mia gepatra lingvo.''>>

Nun LoLoZam prezentas du, eble retorikajn, demandojn:
-- Al kiom da homsimioj oni ghis kiu agho provis instrui homan surdulan manlingvon, por povi konstati, kiom da vortoj ili povas lerni, kaj kia elcento de ili kapablas uzi au kompreni frazojn el pli ol dek (signifaj) vortoj? (LoLoZam komprenas, ke nur kelkfoje oni dum maksimume dek jaroj eksperimentis pri po unu-du simioj, kiujn oni post la eksperimento... enfermis en bestghardenan kaghon, sen ''kunparolantoj''.)
-- Kia elcento de samaghaj homaj infanoj kapablas uzi au kompreni frazojn el pli ol dek (signifaj) vortoj? (LoLoZam sugestas, demandi al redaktistoj de popularaj gazetoj kaj revuoj por samaghaj, au ech por plenkreskaj, denaskaj -- homaj -- parolantoj, pri la redaktejaj reguloj pri vorto- uzo kaj frazo- longo...) (Krome, LoLoZam atentigas, ke en diversaj lingvoj, ankau en Esperanto, oni povas multon esprimi per kelkaj centoj da vort- radikoj -- la menciita Vasho ekzemple mem faris la esprimon ''akvo- birdo'', kiam shi unuafoje vidis anason.)

LoLoZam ne diras, ke ekzemple orangutangoj estas homoj. LoLoZam nur konstatas, ke homsimioj estas tre similaj, lau kapabloj kaj inteligenteco, al homoj -- kaj LoLoZam ricevis la impreson, ke, ju pli oni esploras, des pli similaj ili montrighas.

LoLoZam konstatas ankau, ke inter homoj trovighas ne malmulte da individuoj, kiuj estas malpli inteligentaj kaj kapablaj, ol almenau iuj individuoj inter homsimioj.

Lau LoLoZam, ni homoj devus bone pripensi, kaj konsiderinde shanghi, nian sintenon al aliaj inteligentaj vivuloj sur Tero, kaj la manieron, en kiu ni traktas ilin. Al LoLoZam tio shajnas chiukaze pli nepra afero, ol cerbumado pri nia sinteno al eventualaj inteligentaj vivuloj de ekster Tero (ja de tiu temo levighis chi tiu).

* * * * * * * * * * *

Iberiano : LoLoZam iom pliprecizigis sian respondon al via demando (de augusto).

* * * * * * * * * * *

Delicemulo demandis:

Chu LoLoZam povas diri, kio estas la diferenco inter la sojo- produktoj ''tofuo'' kaj ''tempeo''?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Delicemulo,

Konato klarigis al LoLoZam jene:

Tofuo* (de iuj nomata tohuo au tahuo) estas produkto (i.a. Chinia) el muelitaj au pistitaj sojfaboj, kiuj fermentis kaj ekhavis kazeecan au fromaghecan konsistencon. Vortaro China- Esperanto nomas ghin ankau "fabkazeo".
Tempeo estas produkto (i.a. Indonezia) el nerompitaj kuiritaj sojfaboj, kiuj fermentis kaj forte shimis pro aldono de speciala shimo. Ghia konsistenco estas pli firma, kukeca. (Iuj nomas ghin "sojkuko", sed aliloke tiu vorto indikas nefermentintan, neshimintan nutrajhon por bovoj.)
Ambau produktoj estas tre richaj je proteinoj kaj bonegaj nutrajhoj anstatau viando.

Se iu leganto havas pli bonan priskribon, bonvolu sciigi tiun al LoLoZam.

-------
* (PIV strange skribas "toufuo" kun ne-Esperanta ou-hoko.)

* * * * * * * * * * *

Albert demandis:

Kion LoLoZam pensas pri la nova prezidanto de UEA, Kep Enderby?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Albert,

LoLoZam ne konas s-ron Enderby. LoLoZam legis, ke s-ro Enderby estis, dum iom da tempo, ministro de Justico de Australio. Krome, LoLoZam neniam audis pri s-ro Enderby. Sed ja pri multaj homoj, LoLoZam neniam audis... (Kaj sendube multaj homoj neniam audis pri LoLoZam...) LoLoZam estas konvinkita, ke tiuj, kiuj kandidatigis kaj elektis s-ron Enderby prezidanto de UEA, estas konvinkitaj pri liaj kapabloj por tiu funkcio. LoLoZam ne havas kialon por dubi pri tiuj.

La fakto, ke s-ro Enderby estis ministro, tamen elvokas che LoLoZam iujn komentojn:

Inter Esperanto- parolantoj ne mankas homoj en gravaj sociaj pozicioj. Ne mankas direktoroj de entreprenoj, profesoroj kaj rektoroj au prezidantoj de universitatoj, parlamentanoj, ambasadoroj, episkopoj kaj aliaj religiaj gviduloj, ktp. Antau kelkdek jaroj ech la shtatestro de ne malgrava Europa lando (Austrio) estis parolanto de Esperanto. Ankau la proporcio de Nobel- premiitoj inter Esperanto- parolantoj ne estas malalta. (Ech, lau iu fonto, unu el la tri nun vivantaj Esperanto- parolantaj Nobel- premiitoj, parolis la lingvon hejme, denaske.)

Tamen, LoLoZam neniam audis, ke iu el tiuj altranguloj, en sia funkcio diris ion pri Esperanto, krom al Esperantistoj dum Esperanto- kongreso. Siatempe, Esperantistoj sciis, ke tiu tiama prezidento de Austrio parolas Esperanton -- sed inter la koncernaj shtatanoj, lau korespondanto de LoLoZam, tiu fakto tute ne estis vaste konata.

Shajnas al LoLoZam, ke Esperantistoj kutime prave konstatas, ke oficuloj ne emas okupighi pri la demando de internacia lingvo, sed... kiam ili mem ekhavas iun oficon, timas, ke ili kompromitighos per ech mencio de Esperanto. Kaj, lau tio, kion LoLoZam audis kaj legis, tio ne validas nur por homoj en pli altaj oficoj. Ankau tiuj, kiuj okupas malpli altan postenon, ja influan, rapide pensas, ke estus... misuzo de la ofico, se ili dirus au farus ion pozitivan pri la lingvo.

Kial, ekzemple, ministro au parlamentano rajtas vaste konigi, ke li au shi entuziasmas pri futbalo, teniso, biciklo- kurado, shak- ludado, opero, poezio au pentro- arto, sed ne, ke li au shi havas spertojn pri alimaniera solvo por internacia lingva komunikado?

LoLoZam ne scias, chu s-ro Enderby jam parolis Esperanton, kiam li estis ministro. LoLoZam ankau ne scias, chu s-ro Enderby eble ja parolis pri Esperanto al ne-Esperantistoj dum sia ofico- periodo. Sed... LoLoZam havas ian senton, ke estas bone, ke s-ro Enderby nun ne plu estas ministro -- kaj sentos sin pli libera, okupighi energie pri la diskonigo de tiu solvo de la lingvo- problemo, kiu nomighas Esperanto.

* * * * * * * * * * *

Necerta : LoLoZam pensas, ke kun tia demando, Necerta iru al kuracisto. Tuj!
Se Necerta timas, ke la kutima kuracisto ne observos sian profesian sekreton, Necerta provu trovi alian kuraciston. Sed, se tio ne sukcesas: lau LoLoZam, la sano de Necerta estas pli grava ol eventualaj klachoj.

* * * * * * * * * * *

Rudolf demandis:

Oni multe avertas, ke en la transiro de 31 dec 1999 (99-12-31) al 1 jan 2000 (00-01-01), multe da komputiloj (kaj aparatoj, en kiuj trovighas elektronikaj horloghoj, kaj servoj dependaj je komputiloj) misfunkcios. Kion LoLoZam pensas pri tio -- kaj kion LoLoZam konsilas fari?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Rudolf,

Kion LoLoZam pensas pri tio? LoLoZam pensas, ke temas pleje pri kulpa malzorgo de komputilo- programistoj.
LoLoZam scias, el rakontoj de pluraj konatoj, ke jam en la jaroj '60 kaj '70 iuj bonsencaj programistoj enmetis en siajn programojn jarcento- indikojn (kvankam, por shpari lokon, ofte ne en la jaro- indikoj mem). Kaj certe en la jaroj '80, la ''jarmilo- problemo'' estis plene konata..., sed neglektata. Estas, lau LoLoZam, ne defendeble, ke ankorau nun ekzistas programoj kaj elektronikaj aparato- partoj ''ne jarmilo- rezistaj''.
Sed... ili ja ekzistas. Kaj sendube ankorau ekzistos je 00-01-01. Kaj tio, lau chiuj fakuloj, kauzos multajn problemojn.
Tamen, LoLoZam atentigas, ke oni ne kredu, ke chiuj t.n. ''inteligentaj'' aparatoj havos problemojn, char multaj elektronikaj aparatoj au -partoj tute ne ''konscias'' pri la jaro, kaj ne kalkulas per ghi. Kaj aliaj jam de jaroj estas ghuste programitaj.

Kion LoLoZam konsilas fari (al la eblaj viktimoj de tiu malzorgado)?... LoLoZam konsilas precipe, jam nun priparoli kun pli aghaj homoj (au legi en libroj), kiel oni faradis aferojn antau la ekzisto de komputiloj kaj t.n. ''inteligentaj'' elektraj aparatoj. Kaj zorgi, ke almenau hejme, pri la plej gravaj aferoj, oni sukcesos elturnighi ''mane'', kiam eble iuj aparatoj subite ne funkcios, chu pro propra miso, chu pro manko de elektro k.s.

Al tiuj, che kiuj la vetero estas tre malvarma en januaro, LoLoZam konsilas, provizi sin per rimedoj por teni sin varma sendepende de eksteraj energio- fontoj. Chefe, se oni havas hejtadon en la domo, kiu dependas je bona funkciado de kaj gaso-, kaj elektro- kaj akvo- provizado (kiuj en multaj lokoj ja estas regataj per komputilaj programoj ''jar-konsciaj''). Char se nur unu el tiuj ne bone funkcios, estos malvarme...
Krome (se vi ne havas propran legom- ghardenon kaj akvo- puton), provizu vin, ne lastmomente (char tiam ili kostos pli multe), per ekstraj manghajhoj (malvarme mangheblaj), kaj per trinkakvo, por almenau kelkaj tagoj au ech semajnoj. ''Turista'' gasa au petrola kuirileto (kun ekstraj gasujoj au rezerva petrolo) povos esti utila.
Ankau pri aliaj bezonataj varoj, oni pripensu, ke eble ili dum iom da tempo ne estos acheteblaj, pro problemoj en produktejoj au en la distribuado.
Havu malgrandan, shpareman radio- aparaton funkciantan je piloj / baterioj (kun rezervaj piloj / baterioj) au funkciantan je kranko (tiaj ekzistas!). Tiam vi almenau restos informita (ankau) pri la problemoj, kiujn spertas aliaj. Eble ech pri (provizoraj) solvoj...
Se vi loghas en alta etagho, jam nun komencu ekzerci iradon lau shtuparo anstatau per lifto...
Kaj, se vi loghas en lando, kie oni en vendejoj kutimas pagi ''elektronike'', kaj ''melkas monon el muro'', zorgu, ke vi havos tiam sufiche da kontanta mono kaj ''malmodernaj'' paperaj chekoj en la domo.

Kompreneble estas konsilinde, ke vi je la koncerna noktomezo ne trovighu en lifto, vagonaro, tramo, flugmashino au malsanulejo -- au ech en ajna konstruajho, kies pordoj estas elektre regataj.

Au ''eskapu''... se via financa stato ebligas tion...: Kiel eble plej frue aranghu ferion (kun forveturo en decembro 1999) en sufiche varma lando, prefere en lando au regiono ''pli primitiva'', kie oni ne estas tiel dependa je modernaj aparatoj... Kaj revenu, post kiam la chefaj problemoj estos solvitaj.

LoLoZam mem ne tiom zorgas pri la jarmilo- shangho: li scias ankorau bone, kiel fari aferojn sen elektraj aparatoj, kaj en la hejmo ne havas ajnan aparaton, kiu ''konscias pri la jaro''. Sed... se en januaro 2000 vi ne trovos chi tie novajn respondojn de LoLoZam, vi povos imagi la eblan kauzon!

* * * * * * * * * * *

Aleks demandis:

Kion fari pri la ekonomia krizo en Ruslando?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Aleks,

LoLoZam pensas, ke Aleks trotaksas la ekonomiajn (au magiajn?) kapablojn de LoLoZam.

Tamen, LoLoZam mencias unu proponon, kiun li audis, kiu shajnas al LoLoZam ne komplete ekstermonda*. LoLoZam ne lauvorte memoras tiun proponon, do pripensu, ke temas pri proksimuma prezento, vershajne tre shanghighinta en la menso de LoLoZam.

Unu el la eraroj faritaj post la kolapso de Sovetunio, estis, ke ''oni'' volis enkonduki kapitalismon kaj ''libermerkatan ekonomion'' (kio estas la diferenco?), dum taugaj leghoj pri proprieto, kontraktoj, acheto, vendo, prunto, bankoj, ktp. ne ekzistis. Tiuj ghis nun apenau ekzistas (lau tiu proponinto).

La nuna Rusa parlamento havas nek sperton, nek tempon por verki la koncernajn legharojn.

Kion faras iu, kiu bezonas shargh- automobilon por sia entrepreno? Se tiu havas sperton kaj tempon por projekti kaj konstrui auton precize lau la postuloj kaj bezonoj de la entrepreno, tiu povas mem fari auton precize lau siaj deziroj. Tiu ech povas komenci per denova invento de la rado. Tamen, entreprenistoj kutime ne havas sperton kaj tempon por konstrui auton. Ili iras al auto- vendejo kaj achetas auton, kiu, el la prete haveblaj, plej taugas. Nur poste, ili eventuale adapt(ig)as ghin pli precize lau la bezonoj.

Tial, lau tiu propono, la Rusa parlamento elektu (kun au sen tuko antau la okuloj) unu landon, ekzemple de Europa Unio, pri kiu ghi opinias, ke la ekonomio sufiche bone funkcias. Chiujn leghojn de tiu lando, almenau tiujn pri juro civila, komerca kaj imposta, sed prefere -- char chio estas ligita -- ankau pri krimoj kaj jughejoj, kaj tiujn pri elektoj... ghi transprenu senshanghe por periodo de 10 jaroj. Ghi enoficigu kortumon konsistantan plejparte el tiulandaj juristoj, por interpreti (ne shanghi) tiun juron lau la Rusaj cirkonstancoj. La Rusa parlamento difinu, ke ghi (tiam elektita lau tiu elekto- juro) nur post tiuj 10 jaroj rajtos fari la necesajn adaptojn lau la Rusaj kondichoj, tradicioj, k.s., se ghi tiam sentos bezonon.

Tiam, lau la proponinto, almenau ekzistos legha kadro por kapitalismo kaj libermerkata ekonomio. Sen tiu kadro, lau tiu proponinto, dauros minimume kelkajn generaciojn (kiel en certaj okcident- Europaj landoj), ghis la nuna ''sovagha, rabista'' kapitalismo de Ruslando shanghighos al ''moderna, jur-bazita'' kapitalismo. Dum granda parto de tiu periodo, la Rusa popolo travivus la samajn mizerojn kiel la popoloj de tiuj okcident- Europaj landoj siatempe. Supozeble, ghi tion ne trankvile akceptos...

Tamen, LoLoZam pensas, ke tiu propono, sola, ne solvos la problemon de la malaltighinta nivelo de la produktado en Ruslando. Ghia industrio kaj agrikulturo nun neniel kapablas konkurenci liberkomerce en monda skalo. Necesos do, lau LoLoZam, iuspeca protekto (per dogantarifoj au kvantaj limigoj) de la interna merkato, tia, kia ebligis ekzemple al la okcident- Europaj landoj, siatempe, evoluigi sian industrion kaj agrikulturon. (Estas, fakte, almenau lau LoLoZam, freneza situacio, ke en nutrajh- vendejoj en grandaj urboj de Ruslando, ech la plej simplaj produktoj estas (pli bone: ghis antau ne longe estis -- char ili malaperis) importajhoj.) Char tia dogana protekto estas kontrau la principoj de la Monda Banko kaj la Internacia Mona Fonduso, Ruslando tiam ne ricevos ajnan helpon el eksterlando. Ghi tion ankau ne bezonas, char ghi (potenciale) estas lando richa je krudaj materialoj kaj naturaj energio- fontoj.

Sed... En la nuna momento, LoLoZam ne vidas baldauan solvon por la ekonomiaj (kaj do sociaj!) problemoj en Ruslando, char ghis nun shajnas, ke neniu el la regantoj de Ruslando vere volas serchi solvon. Aspektas, lau LoLoZam, ke la sola celo de la nunaj regantoj estas: sekurigi siajn proprajn, privatajn interesojn. Kvankam tio estas la bazo de kapitalismo, persona sinrichigo povas konduki al ioma prospero de lando nur, se ghi estas bremsata de legha kadro.

Se Aleks celis demandi, kion li mem povas fari pri la Ruslanda ekonomia krizo... LoLoZam supozas: nenion. Senpotencaj privatuloj povas nur ''sarki sian propran ghardeneton''. En Ruslando ne nur figure!

-----
* (Konato de LoLoZam diris, ke Kemal Ataturk en la jaroj 1920 faris ion similan en Turkio, por modernigi sian landon.)

* * * * * * * * * * *

Arbarulo skribis:

En sia respondo al Pauxlo (en majo) pri Inteligentaj Teranoj, LoLoZam forgesis mencii Orangutangojn.

LoLoZam pensis profunde...

Kara Arbarulo,

Arbarulo pravas.
La Prapatroj en Indonezio, kie ankorau vivas iom da Orangutangoj, sciis, ke Orangutangoj estas Tre Al Ni Similaj Teranoj. La vorto orang estas tie la normala vorto por ''homo'' au ''persono''. Kaj orang utan(g) simple signifas ''homo arbara'', do ''arbarulo'', kiel orang b(e)landa signifas ''homo blanka'', do ''blankulo'', kaj orang Indonesia signifas ''Indoneziano''.
LoLoZam supozas, ke Arbarulo ne mem estas Orangutango (se jes, do Esperanto funkcius kiel inter- genra skrib- lingvo!); sed, ke Arbarulo, per elekto de tiu nomo, ghuste volis atentigi pri tiu signifo.

Ke Pan, la scienca genro- nomo de Chimpanzoj, en Pola lingvo signifas ''Sinjoro'', lau LoLoZam povas esti hazardo... Sciencaj nomoj, lau LoLoZam, cetere ne chiam montras grandan inteligentecon che la nomdoninto: Science, Chimpanzoj nomighas troglodytes, kio estas ''kavo-loghanto'', kiaj ili ne estas. Kaj Orangutangoj estas Pongo pygmaeus, dum ili nek estas pigmee malgrandaj, nek loghas en Afriko proksime de Pigmeoj (kie ja vivas Bonoboj, la plej homsimilaj Chimpanzoj).

* * * * * * * * * * *

Rudo demandis:

Mi shatus fari demandon, sed mi timas fari erarojn.

LoLoZam pensis profunde...

Kara Rudo,

Kiel vi vidas, en via demando ne aperas eraroj. Do kuraghe skribu. Se LoLoZam nur komprenos, kion vi celas, li povos respondi.

* * * * * * * * * * *

Oliver demandis:

Kion do faris Bill kaj Monica?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Oliver,

Jen tia ''tro persona'' demando, al kiu LoLoZam ne respondus, se li scius. Tio, kion plenaghuloj faras unu kun alia, kun ambauflanka konsento, kauzante per tio nenion malbonan al si au al aliaj, lau LoLoZam estas ilia persona, privata afero. Kaj... enmiksighi en la personajn, privatajn aferojn de aliaj, estas en multaj landoj -- lau LoLoZam prave -- punebla leghrompo. (LoLoZam supozas, ke tiu Monica kaj tiu Bill, pri kiuj skribas Oliver, estas plenaghaj. Se ne, la kazo estas alia.)

* * * * * * * * * * *

Jovano skribis:

Lau la usona Nacia Centro pri San-Statistiko, en 1992 la jenaj procentoj de infanoj naskighis che patrinoj inter 13 kaj 19-jaraghaj:
* la plej altaj: Misisipio - 21,4 / Arkansaso - 19,4 / Alabamo - 18,2 / Luiziano - 18,1 / Okcidenta Virginio - 17,2
* la plej malaltaj: Nov-Hampshiro - 6,7 / Masachuseco - 7,7 / Nov-Jherzejo kaj Konektikuto - po 8,0 / Minesoto - 8,1.
Averaghe tiujare en Usono naskighis che adoleskantinoj (13-19-jaraj) 12,7% el la naskitaj infanoj.

LoLoZam pensis profunde...

Kara Jovano,

LoLoZam en antauaj respondoj rigardis la aferon el la vidpunkto de la (tro) junaj patrinoj*. La nombroj, kiujn citas Jovano, prezentas la vidpunkton de la infanoj: proksimume unu el ok de chiuj nun (1998) 6-jaraghaj infanoj en Usono havas patrinon, kies adoleskantecon rompis ghia naskigho.
En lando kiel Usono, kie oni, ghenerale, deziras al adoleskantoj ''senzorgan junaghon sen plenkreskulaj respondecoj'' (kio por plej multaj junuloj en la mondo -- ankau por tiuj en ''tria- kaj kvara-mondaj'' kvartaloj de ''unua-mondaj'' urboj -- estas neniel atingebla revo!), tio povas havi malagrablajn sekvojn, ankau por la infano.
Iuj tro junaj patrinoj, ech senvole au nekonscie, kulpigas la infanon pri la interrompita adoleskanteco. Iuj ekstreme junaj knabinoj simple ne estas sufiche maturaj por povi eduki infanon. Kaj iuj el la tro junaj patrinoj ne kapablas bone kompreni kaj akompani siajn infanojn, kiam tiuj atingas tiun vivo- fazon, kiun ili mem ne konis.
Kaj, lau la konvinko de LoLoZam, en multaj lokoj (ne nur en Usono) validas, ke havi bebon dum agho de lernado, studado kaj profesia orientigho, grave limigas la shancojn por la patrino, kio neeviteble havas influon al la shancoj por la infano.
Chio tio kauzas, ke infanoj de tiel junaj patrinoj pli ofte estas malsanaj (korpe kaj psihhe), pli ofte junaghe mortas au sin mortigas, pli ofte antautempe forlasas lernejon, ktp., ol aliaj infanoj.
Sed, feliche, tamen multaj el tiuj patrinoj, kiuj mem ne plene povis ghui sian ''senzorgan junaghon'', poste al siaj infanoj ja sukcesas havigi felichan junaghon kaj bonajn shancojn en la vivo -- kun helpo de la chirkauaj homoj.

-----
* (Lau statistikoj de la sama instanco, en 1992, pli ol 20% el chiuj Usonaj 19-jarulinoj (kaj pli ol 8% el chiuj 17-jarulinoj) naskis tiujare bebon au jam havis unu au plurajn infanojn...)
LoLoZam petis amikon, serchi pli freshajn nombrojn en la Reto. Tio nur parte sukcesis. La ja trovitaj nombroj por 1995 tamen ne esence diferencas de tiuj por 1992.

* * * * * * * * * * *

Danjel skribis:

Pri Patrisho - kion fari? Shi belas, shi frenezas, shi kruelas, shi petolas.

LoLoZam pensis profunde...

Kara Danjel,

LoLoZam ghojas: via sciigo (espereble) signifas, ke Patrisho retrovighis! (Chu Danielo scias pri tio?)

Danjel provu ne tro konfuzighi.
Tiel longe, ke Patrisho kaj belas, kaj frenezas, kaj kruelas, kaj petolas (por Danjel, lau Danjel, al Danjel, pri Danjel), tio signifas, ke Danjel gravas por Patrisho, kaj ke Patrisho gravas por Danjel. Fakte ghuste pro tio (chu ne?), Danjel amas Patrishon.
Danjel komencu dubi nur, kiam Patrisho nur belos au nur frenezos au nur kruelos au nur petolos. Au kiam chion tion shi direktos al iu alia.

LoLoZam konscias, ke diri tion estas facile por iu ne koncernata -- kaj, ke akcepti tion estas malfacile, kiam oni estas mem koncernata ghis en karno kaj vejnoj. Sed... ankau LoLoZam konfuzighadis -- ja multe pli ol unufoje -- pro tia konduto kia de Patrisho. Ghis li lernis, ke tiu konfuzigho apartenas al la belaj aferoj de la vivo.

* * * * * * * * * * *

respondoj de (plm.) augusto 1998


* * * * * * * * * * *

Veterano: Al LoLoZam shajnas, ke Veterano impresighis de la sama Junulino, kiel Impresito... Sed LoLoZam multe preferas ties vortumon!

* * * * * * * * * * *

Iberiano demandis:

La ''kongresa temo'' de la 83-a Universala Kongreso de Esperanto estis ''Mediteraneo -- ponto inter kulturoj''. Kion LoLoZam pensas pri tiu ponto- funkcio?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Iberiano,

LoLoZam supozas, ke dum tiu kongreso, oni en multaj prelegoj k.s. pridiskutis tiun temon. Eble iuj eltrovis ion, kio mildigus la opinion de LoLoZam...

Lau LoLoZam, la ''Meza Maro'' inter Europo kaj Afriko tute ne estas ponto inter kulturoj. Ghi pli rolas kiel abismo.

Ghis antau chirkau 800 jaroj, en Iberio, en la nuna Hispanio, dum pli ol kvin jarcentoj, trovighis, i.a., la Regno de la Kalifo de Kordovo, kie ja okazadis intershanghoj inter kulturoj kaj almenau iela tolerado de diversaj opinioj. Certe la situacio tie ne estis chiuflanke perfekta, sed sen la tiama kunlaboro de diversfonaj poetoj kaj sciencistoj (Islamanoj, Judoj kaj Kristanoj, por mencii la religiajn aspektojn), la nunaj Europanoj certe ankorau malpli scius pri la radikoj de ''sia'' kulturo.

En la sekvantaj jarcentoj, lau tio, kion LoLoZam legis kaj audis, la regantaj (religiaj) rondoj, je ambau flankoj de Mediteraneo, faris chion por efike kontraulabori chian kulturan intershanghon: norde per viva bruligo, sude per senkapigo au viva enterigo de chiu, kiu ech nur interesighis pri la kulturo de la alia flanko.

En la tempo de koloniismo, certe okazis kultura influo de Europo al Norda Afriko. LoLoZam konstatas, ke nun en pluraj Nordafrikaj landoj, regantoj kaj religiaj rondoj daure ankau tiun influon provas forvishi.

Kultura influo de Norda Afriko al Europo nun okazas per kaj pro la migrado (kun kaj sen permeso) de homoj de Sudo al Nordo. LoLoZam ne havas la impreson, ke tiu influo estas bonvenigata de chiuj. La kultura intershangho estas ankorau limigita (grandparte, char la pli aghaj enmigrintoj enfermas sin en propraj rondoj, ghuste pro timo pri kultura influigho), sed, lau LoLoZam, ghi neeviteble kreskos (char la infanoj de tiuj enmigrintoj, au ties infanoj, pli kaj pli, vivadas kaj vivados en ambau kulturoj).

La rolo de Esperanto, Esperanto- organizajhoj au Esperanto- parolantoj en tiu kultura intershangho estas, almenau el la perspektivo de LoLoZam, nula.

LoLoZam estas scivola, chu la raportoj de tiu kongreso prezentos al li pli pozitivan bildon.

* * * * * * * * * * *

Impresito demandis:

Kial, ho kial, LoLoZam, la plej bela kongresanino de la UK ne parolis Esperanton?

En la Montpeliera kongreso frapis, frapegis mian atenton Junulino bela kaj gracia, alloge vestita [...], kun la digna, preskau fiera korpo- tenigho kaj sinmovo de baletistino; foje kun pensema mieno, sed plej ofte gaja kaj ridema. [...] Mi multe rigardis al shi. Nur rigardis, char shi ne estis senakompana. [...]
Nur unufoje mi kuraghis alparoli shin. Shajnas al mi, ke shi komprenis, kion mi diris, char shi, per mallauta melodia vocho, kvazau sugestis tradukon -- en al mi nekonata lingvo -- al sia Akompananto (chu amiko? chu frato? ili ne kondutis kiel geamantoj...), kiun tiu shajne konfirmis au ghustigis. Al mi, shi respondis nur pere de tiu sia Akompananto, kiu ja flue, mirinde flue, parolis Esperanton. Sed sian nomon shi diris al mi rekte. Pro la impresigho, mia cerbo ghin ne registris...
Kial, LoLoZam, ghuste la plej alloga kongresanino ne parolis Esperanton?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Impresito,

Estas do vero: foje Anghelinoj (au Aliplanedaninoj) vizitas nin sur Tero!

LoLoZam hezitas sugesti, ke Junulino eble ne jam sufiche fidis sian Esperanto- konon. Kaj, ke respondado per tradukanto povas esti rimedo por pli sekurigi sin en fremda (alilingva, alikultura, aliplaneda) medio.

Se Junulino estis nur duone tiel impresita de Impresito, kiel Impresito de Junulino, LoLoZam pensas, ke Junulino antau forpaso de unu jaro flue parolos Esperanton...

Pri Junulino kaj Akompananto, LoLoZam atentigas al Impresito, ke geamantoj en diversaj kulturoj kondutas diverse, almenau en publikaj lokoj. Chiukaze, lau LoLoZam, por akompani iun al Esperanto- kongreso, ne konante la lingvon, necesas iom forta ligo.

LoLoZam gratulas al Impresito pro la bela kongresa rememoro!

* * * * * * * * * * *

Votero skribis:

LoLoZam pravas en sia respondo al Francois (julio): Inter la pli ol 3000 kongresanoj en Montpeliero trovighis malpli da malhel- hautaj homoj ol loghas en nia 30-logheja strateto en malgranda urbo en Nederlando. (Kaj ankau pri jeno: nur unu paro el tiuj niaj ''alidevenaj'' najbaroj chi-jare feriis en ''alia eksterlando''.)

LoLoZam pensis profunde...

Kara Votero,

Do, chu LoLoZam konkludu: jen unu plia paro da najbaroj, che kiuj Votero iel provos veki interesighon pri utiligo de Esperanto en ''aliaj eksterlandoj''?

* * * * * * * * * * *

J.D.: La foton, kiun vi sendis, TTT-majstro aldonis che la respondo al T.T. -- Dankon!

* * * * * * * * * * *

Flamighinta demandis:

Dum somera Esperanto- arangho mi renkontis knabon. En chio: aspekto, sinteno, konduto, maniero de parolado, tushado k.s., li estas komplete alia ol chiuj knaboj, kiujn mi konis ghis nun. Mi estas tute ''freneza'' pri li. Kaj li pri mi. Sed... estas problemo: li loghas pli ol 4000 kilometrojn for de mi. En lando kun komplete alia kulturo. Kion fari???

LoLoZam pensis profunde...

Kara Flamighinta,

Unue: Homoj chie en la mondo estas baze samaj. Ili estas homoj, do almenau korpe, kaj ankau psihhe, ili baze same reagas unu al alia. Sed chie en la mondo, individuoj tre malsimilas inter si. Flamighinta kiel homa individuo renkontis tian homan individuon -- kaj flamighis...
Due: Homoj en diversaj partoj de la mondo povas esti kulture tre malsamaj. Kulturo estas ''lernita'', sed tiaj lernitaj opinioj, kredoj, atendoj, ''veroj'' ludas tre gravan rolon, kaj estas ofte apenau shangheblaj sen kompleta rompo de rilatoj inter la individuo kaj ties la chirkauo (familio, socio,...). Ofte ekzistas gravaj diferencoj en la reago al, ghuste, internaciaj au interkulturaj amrilatoj. LoLoZam certas, ke Flamighinta ankorau ne plene ekkonis la kulturan fonon de la koncerna knabo.

Chi tion LoLoZam ne diras por timigi Flamighintan. Sed Flamighinta, sen farighi senespera, ja konsideru tion.

LoLoZam krome citas sian patrinon, kiu atentigis, antau longa tempo, ke oni komence enamighas ofte ghuste al io nova, fresha, ne jam renkontita -- sed, ke por vivi kune, oni devas havi komunajn opiniojn pri la mondo, pri rilatoj inter homoj, kaj komunajn atendojn pri la vivo, ktp.

Renkontigho dum unu semajno, en tute nekutimaj, feriaj au kongresaj (Esperanto- kulturaj) cirkonstancoj, ne sufichas por bone ekkoni unu la alian. Do Flamighinta kaj la koncerna knabo, lau LoLoZam, provu ekkoni unu la alian pli bone.

Kaj por tio -- LoLoZam konsentas -- distanco de pli ol 4000 kilometroj ja kauzas iujn malfacilajhojn.
Se Flamighinta au la koncerna knabo disponas pri larghaj mon- fontoj, ili povus pli ofte renkonti unu la alian, eble foje en la lando de Flamighinta kaj foje en la lando de la knabo. Tiel oni povas ekkoni unu la alian ankau tiel, kiel oni kondutas en sia kutima chirkauajho.
Por iuj sin prezentas okazo, ekhavi dumtempan laboron au studon en eksterlando. Se ekzistus tia okazo por unu el la du, au por ambau, tio povus doni shancon por dumtempe loghi pli proksime unu de la alia, kun pli da ebleco por renkontighi kaj pli funde ekkoni unu la alian.
Se tiaj okazoj ne prezentas sin, restas la solvo, kiun jam praktikis multe da Esperanto- parolantoj: korespondi. Ne fojfoje, sed intense, per multaj, longaj leteroj pri chiaspecaj temoj. Eble kun, aldone, iom da telefonadoj...

LoLoZam pensas, ke nur per unu au pluraj el tiuj manieroj, Flamighinta kaj la koncerna knabo povos pli bone ekkoni unu la alian. Kaj tiel eltrovi, chu temis pri ''feria flamo'', au pri io pli daura kaj eltena. Kaj, chu restos de ghi amikeco au amo, au nur bela memorajho...

LoLoZam deziras al Flamighinta -- almenau -- plezuran korespondadon!

P.S.
Jen eldiro de LoLoZam, kiun Flamighinta vershajne tute ne volas audi:
LoLoZam pensas, ke chi tiu feria sperto povas kauzi, ke Flamighinta per aliaj okuloj rigardos ek de nun al knaboj pli proksimaj. Kaj eble en iuj rimarkos ecojn antaue ne rimarkitajn...

* * * * * * * * * * *

Dafna demandis:

Chu LoLoZam (au liaj infanoj) shatas junularan muzik- televidon? Kiun sendanton li (au ili) preferas? MTVE, VIVA, MCM, TMF?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Dafna,

Se Dafna sendus la precizajn informojn pri satelito, pozicio, polarizo, kanalnumero ktp, ktp, LoLoZam povus provi konvinki (ne tre proksiman) najbaron, serchi tiujn per sia satelito- anteno...
Sed Dafna eble ne tro klopodu, char supozeble oni nenion vidas sen malkodilo. Krome, LoLoZam havas la impreson, ke (eble ankau alilande) la propra- regionaj, propralingve prezentataj muzikprogramoj estas tamen la plej popularaj. Ech se en tiuj oni prezentas multe da alilanda muziko.
La junularo en la chirkauajho de LoLoZam cetere plej shatas ''vivan'' muzikon, de persone cheestantaj muzikistoj, kiuj povas audi la reagojn de la publiko, kaj reagi al tiuj!

* * * * * * * * * * *

Danielo demandis:

Kie estas Patrisho? Kial shi ne respondas al mi? Chu shi ankorau min amas?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Danielo,

LoLoZam vokis el sia pordo en la straton ''Patrisho!!!''.
Neniu respondis. Patrisho tie do ne estis... Au ne volis respondi...
LoLoZam do ne povis demandi Patrishon, chu Patrisho ankorau amas Danielon.

Cetere, estus utile scii, por LoLoZam, por ghuste voki, kaj por bone respondi, chu Patrisho estas knabino au katino au iu/io alia.

Se Patrisho estas knabino au virino, kaj se Danielo sendis per poshto leterojn al shi, al kiuj shi ne respondis, LoLoZam konsilas al Danielo, kontroli, chu la adreso estis ghusta. Foje LoLoZam audis pri leteroj ne ghuste adresitaj, pro kio la adresito neniam ricevis ilin, kaj sin demandis: ''Kial li/shi neniam skribas al mi?'' -- kaj post dekoj da jaroj montrighis, ke la sendinto demandis sin: ''Kial shi/li ne respondas?''...

Se Danielo certas, ke Patrisho ricevis la leterojn, kaj tamen ne respondas ilin, Danielo povas -- lau LoLoZam -- kun iom da bazo konkludi, ke la amo de Patrisho al Danielo momente ne (plu) estas tiel varma. Sed eblas ankau, ke io malhelpas al Patrisho respondi, au... ke Patrisho preferas ''silentan amon''.

Chu Danielo eble konas iun, kiu konas Patrishon? Tiam Danielo povus demandi al tiu persono almenau, kiel fartas Patrisho...

LoLoZam deziras multe da amo kaj felicho al Patrisho kaj al Danielo.

* * * * * * * * * * *

Iu Kongresano demandis:

Dum la Internacia Vespero en la Montpeliera Universala Kongreso, iu (lau mi ne tro bone ludinta) violinisto alvokis pri kolektado de subskriboj, por ke UEA proklamu oficiale iun tagon ''Tago de Profesoro Doktoro Ivo Lapenna''. Kion pensas pri tio LoLoZam?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Iu Kongresano,

Sinjoro Lapenna (LoLoZam komprenas, ke tiu insistis, ke oni chiam nomu lin kun titolaro, kvankam tiuj titoloj neniel koncernis lian funkcion -- kaj tion absolute ne shatas) dum multaj jaroj estis, unue, Ghenerala Sekretario kaj, poste, Prezidanto de UEA. LoLoZam do kredas, ke en tiu periodo, sinjoro Lapenna faris multe da aferoj bonaj kaj utilaj por tiu Asocio, char LoLoZam apenau povas kredi, ke la Komitato de UEA tiel ofte estus reelektinta lin, se tiel ne estus.
Tamen, LoLoZam audis, ke dum sia longa oficado, sinjoro Lapenna forpushis el UEA plurajn homojn, kiuj mem estis ankau farintaj aferojn bonajn kaj utilajn. Krome, LoLoZam audis, ke post sia eksigho, sinjoro Lapenna agis diversmaniere kontrau tiu sama asocio. LoLoZam pensas, ke tio estas eble afero ne evitebla (krom per la limigo de ofico- dauro enkondukita tuj post la foriro de sinjoro Lapenna), sed certe ne forgesinda.
Ech se nenio negativa estus direbla pri tiu forpasinta eksa UEA- funkciulo, LoLoZam pensas, ke estus tre malbona ideo, fari oficialan ''Memortagon'' pri li. Dum la historio ja multaj homoj faris aferojn bonajn kaj utilajn por UEA au por la disvastigo de Esperanto. Se por chiuj tiuj oni proklamus oficialan ''Memortagon'', la Esperanto- movado ekhavus iuspecan ''Kalendaron de Sanktuloj''.

LoLoZam pensas, ke tiuj, kiuj volas havi Kalendaron de Esperantistoj- Sanktuloj, fondu Esperantismo- Eklezion ekster la ekzistantaj organizajhoj. Sed LoLoZam elkore esperas, ke neniu tion faros...

Fakte, LoLoZam opinias, ke la sola oficiale kaj ghenerale festata ''Memortago'' inter Esperanto- parolantoj estu la tago, en kiu la unua ''Unua Libro'' aperis en la Tipo- Litografiejo de H. Kelter en Varsovio. Do ''La Naskightago de la Lingvo Internacia''.

* * * * * * * * * * *

T.T. demandis:

En la Kongreso en Montpellier mi vidis iujn kongresanojn (virojn kaj virinojn) kun pli au malpli da tatuoj.
Estis tie ankau almenau du, kiuj traveturis la kongresejon sur liniaj rulsketiloj.
Kion tio signifas, lau LoLoZam?

LoLoZam pensis profunde...

Kara T.T.,

Chu eble, ke inter partoprenantoj de Esperanto- kongreso nun trovighas iuj nuntempuloj? (Kvankam ''liniaj rulshuoj'' jam ekzistas proksimume same longe* kiel Esperanto, kaj tatuoj diverstipaj jam de miloj da jaroj...)

La uzo de rulshuoj lau LoLoZam supozeble signifas, ke la kongresejo estis granda, eble kun longaj distancoj inter diversaj kunvenejoj. Kion signifas la tatuoj, LoLoZam ne povas diri, ne vidinte ilin... Chu ie en la Reto eble estas fotoj?

* J.D. sendis foton [7k] el revuo de jaro 1893.

* * * * * * * * * * *

Simpla Civitano demandis (pensante pri la respondo al Regho...):

Chu LoLoZam pensas, ke, se iu registaro volus enkonduki Esperanto- instruadon en chiuj elementaj lernejoj, tio praktike eblus?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Simpla Civitano,

Foje en la historio okazas neatenditaj ''rompoj''. LoLoZam pensas, ke subite povus montrighi, ke en iu(j) lando(j) la politikistoj ja inklinus enkonduki (au ech nur permesi) oficialan Esperanto- instruadon en lernejoj. LoLoZam antauvidas, ke tiam la chefa problemo estus: instruistoj kaj lerno- materialoj. Tial LoLoZam pensas, ke necesas, ke jam nun ekzistu (kaj estu konate, ke ekzistas) taugaj materialoj por lernantoj kaj instruistoj de diversspecaj lernejoj kaj chiuj lerno- jaroj (fulmrapide adapteblaj por ajna instru- lingvo), kaj -- plej grave -- bone pripensita ''horaro'' por eksprese pretigi (en malpli ol unu jaro -- lau LoLoZam tio eblas) amason da oficiale diplomitaj Esperanto- instruistoj (por tio necesas -- jam nun -- bonegaj materialoj por instruisto- instruantoj!). Se tiaj materialoj kaj tia plano ne povus esti tuj proponataj (t.e.: se ili ne jam ekzistus), tiu manko certe estus preteksto por prokrasti la decidon ghis Sankta Neniamo! Por ''forghi feron, dum ghi estas varmega'', forghisto kaj forghiloj devas stari pretaj!

* * * * * * * * * * *

Moldur demandis:

Kia estis, lau via opinio, la Universala Kongreso en Montpeliero?
Mi ne scias chu vi mem havis eblecon cheesti, sed mi esperas ke vi almenau havas bonajn kontaktojn kun iuj kiuj cheestis kaj kiuj povas peri al vi siajn impresojn.
Agrablan someron kaj ghis la!

LoLoZam pensis profunde...

Kara Moldur,

LoLoZam atendas raportojn...
Ghis nun, bildkartoj menciis pluvegon, varmegon, sunegon, revidighojn kun amikoj de antau 30 jaroj, kaj rerefojan prezenton de ''novaj'' proponoj jam auditaj antau 30, 20 kaj 10 jaroj...
(Unu el la legantoj ja anoncis sian intencon, diskonigi la paghon de LoLoZam en Montpeliero. Se tio sukcesis, ghi tamen ne rezultigis amason da demandoj. Sed, lau LoLoZam, ankau pri demandoj validas, ke gravas pli la kvalito ol la kvanto!)

* * * * * * * * * * *

Regho demandis:

Kiel efikus al la Esperanto- Movado, se nacio adoptus Esperanton kiel oficialan lingvon?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Regho,

Se Regho konsideras proklami Esperanton la oficiala lingvo de sia Reghlando, LoLoZam sugestas jenajn punktojn por pripensado:

Se la Reghlando estas ''lingve homogena'', t.e., ke praktike chiuj civitanoj uzas la saman lingvon, ech se kun iuj variajhoj, LoLoZam pensas, ke la proklamo de Esperanto kiel oficiala lingvo, restus ''senviva litero'': chiuj simple daurigus utiligi sian lingvon. Eble ja iom pli da homoj ekinteresighus pri Esperanto, sed, lau LoLoZam, la plimulto de la civitanoj vidus tion nur kiel servon al alilandanoj. (LoLoZam pensas, ke tio tamen povus esti ekzemplo, kiun eble imitus aliaj shtatoj -- iom depende de la internacia prestigho de Regho kaj Reghlando. Se aliaj landoj imitus, tio pligrandigus la utilon.) Se Regho decidus, ke Esperanto estu la sola oficiala lingvo, anstatau la ghistiama, LoLoZam pensas, ke Regho ne longe restus Regho...

Se la Reghlando ne estas ''lingve homogena'', la plimulto de la civitanoj kredeble -- post hezitoj kaj kontraustaro pro nescio -- ghojus pri la enkonduko de Esperanto kiel komuna lingvo anstatau la ghistiama tiucela uzo de unu el la lingvoj de la Reghlando au de fremda lingvo, char la malavantaghojn de tiuj ili konas. Ankau en tiu kazo, la civitanoj simple daurigus paroli siajn proprajn lingvojn, do Esperanto estus uzata kiel inter- lingvo, do precize por la celo, por kiu aliaj homoj en la mondo uzas ghin. La civitanoj de la Reghlando tiam, lau LoLoZam, sendube uzus Esperanton ankau por kontaktoj ekster la Reghlando. Kaj LoLoZam pensas, ke -- char ne eblas enkonduki novan oficialan lingvon en unu tago -- dum la transira periodo, tiuj, kiuj jam lernis la lingvon, uzus ghin por kontakti jamajn Esperanto- parolantojn en la mondo, kaj por legi la jaman Esperanto- literaturon. (Char la legantaro subite tre pligrandighus, LoLoZam supozas, ke rapide multaj jam ekzistantaj Esperanto- libroj estus pli grandkvante represataj, vershajne en la Reghlando...)

Se Regho volus enkonduki Esperanton en shanghita formo, ankau tiu decido, lau LoLoZam, restus ''senviva litero'', ghuste pro tiu uzo de Esperanto por kontaktoj ekster la Reghlando, pro legado de ekzistanta literaturo, ktp. Unue, char neniu vidus utilon en lernado de du versioj de Esperanto. Due, char la historio montris, ke (preskau) neniu ghis nun proponita shangho -- kaj ja multajn oni proponis -- estis vidata de la lingvo- uzantoj kiel plibonigo. Se, tamen, per shtata premo, en la Reghlando enkondukighus iu shanghita formo de Esperanto, LoLoZam fidas la internan koherecon kaj konsistencecon de la lingvo. (Kiel iu diris: Plibonigi artverkon estas malfacile -- praktike neeble. Fushi artverkon, asertante ''plibonigi'' ghin, estas tre facile.) La civitanoj de la Reghlando rapide konstatus, ke la formo de Esperanto uzata aliloke, estas fakte pli tauga ol la shanghita formo enlanda.

Se Reghlanda komisiono proponus vere utilan modifon de la lingvo- uzo (afero ne vershajna), au kiam Reghlanda komisiono proponus bonajn fakvortojn por fakoj ankorau ne popularaj inter aliaj Esperanto- parolantoj (afero pli vershajna), la alilandaj Esperanto- uzantoj, lau LoLoZam, ''chion vere bonan kun silenta danko akceptus''. Kontraste, se kaj kiam iuj Reghlandaj instancoj proponus fushajhon, Esperanto- uzantoj (ekster kaj en la Reghlando) ghin simple ignorus. Ke bonaj Reghlandaj Esperanto- verkistoj per sia stilo kaj vorto- uzo influus al la tutmonda Esperanto- literaturo, estus, lau LoLoZam, afero tute normala.

LoLoZam kredas, ke la instancoj en la Reghlando ne tre okupighus pri la alilanda Esperanto- uzantaro. Kaj se Reghlandaj instancoj provus iel ''regi'' alilandajn ''samlingvanojn'', tiuj kredeble tion ne akceptus. Tial, lau LoLoZam, internaciaj, naciaj, kulturaj kaj fakaj Esperanto- organizajhoj restus ekzistantaj. (LoLoZam imagas, ke en tiuj aktivus eble pli da Reghlandanoj ol nun, sed supozas, ke la organizajhoj farus chion por bari tro grandan influon de anoj de unu lando.)

Se temas, ekzemple, pri la Akademio de Esperanto, LoLoZam pensas, ke ghia influo en la Reghlando estus sama kiel aliloke: Se ghi diras aferojn saghajn, oni auskultas; se ne, do ne. Pri la diroj de iu Reghlanda Esperanto- Akademio, se Regho tian instalus, validus precize la samo.

Tute ghenerale, LoLoZam ne vidas rektan utilon en la proklamo de Esperanto kiel oficiala lingvo en iu lando. Plene sufichas, enkonduki Esperanto- lernadon en chiuj elementaj lernejoj de la lando (kun kursoj por instruistoj kaj gepatroj en gazetoj kaj televido). Sendepende de tio, chu Reghlando estas ''lingve homogena'' au ne, la efiko de tio estus, lau LoLoZam, precize sama kiel la efiko de ''oficialigo'': civitanoj uzus Esperanton, kiam ili vidus utilon por tio. En unulingva lando, tian utilon la civitanoj mem trovu, supozeble en kontakto kun alilandanoj. En multlingva lando, tiu utilo ja estus evidenta kaj tuja: subite chiuj infanoj de la lando povus senghene paroli unu kun la alia; kaj la plenkreskuloj ne longe postrestus. Tiam Regho bezonus nur permesi, post kelkaj jaroj, ke por oficialaj aferoj oni uzu Esperanton, se oni tiel deziras. Oficistoj kapablantaj ofici tiulingve, tiam ja ne mankus.

Bedaurinde la historio instruas, ke multaj Reghoj kaj politikistoj tute ne volas, ke la civitanoj povu senghene paroli kun alilingvanoj.

* * * * * * * * * * *

Princo demandis:

Chu mi geedzighos?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Princo,

LoLoZam ne bezonis longe pensi. Ne! Princo ne geedzighos!

Princoj povas edzighi. Princinoj povas edzinighi. En iuj landoj, Gejprincoj povas gejedzighi kaj Gejprincinoj povas gejedzinighi. Sed nur Geprincoj (en la kaj-kaj-senco*) povas geedzighi. [Chu vi, leganto, en via nacia lingvo disponas pri chiuj tiuj vortoj?]

Char Princo ne estas Geprinco (en la kaj-kaj-senco), Princo ne geedzighos. Almenau ne sola.

Nur gee oni povas geedzighi. Do Princo devus koni iun virinon, Princinon au ne, char kune kun ino, Princo ja povus geedzighi. Se la koncerna virino, Princino au ne, ankau volus geedzighi kun Princo.

Pli LoLoZam ne kapablis elpensi. Eble char LoLoZam pretigas sin por vojagho. Eble la pensoj de LoLoZam jam vojaghas...

------
* (iuj uzas ''ge-'' en au-au-senco)

* * * * * * * * * * *

Roberto demandis:

Chu per ''vortpafistoj'' (en sia respondo al Jack), LoLoZam celas ''rapantojn''? (rap'=rapid').

LoLoZam pensis profunde...

Kara Roberto,

Jes, sed al LoLoZam la formo ''rap' '' por ''rapid' '' shajnas iom tro stumpa kaj ne tre klara. Ech ne-stumpa formo, kiel ''rapidantoj'', al LoLoZam shajnas misgvida. Tial LoLoZam preferas la esprimojn ''vortpafantoj'' kaj ''vortpafistoj'' (se per tio ili enspezas monon), kiuj shajnas al li sufiche klaraj por tiuj, kiuj konas tiun stilon de kant-parolado. Eble ech pli klara estus ''vort- mitralistoj''.

* * * * * * * * * * *

Andreo skribis:

Lau mi, la stilo de LoLoZam ne estas tute Zamenhofa.

LoLoZam pensis profunde...

Kara Andreo,

Kvankam LoLoZam ofte admiras la Zamenhofan stilon, LoLoZam estas LoLoZam, kaj havas sian stilon.

Chu Andreo eble havas demandon? Tiam li demandu ghin per bona stilo Andrea...

* * * * * * * * * * *

Leganto atentigis:

Rilate al la demando de Alia Jens (junio) pri kial homoj ne lernas Esperanton, oni povas trovi en la Reto la prelegon de Claude Piron: ''Psikologiaj aspektoj de la monda lingvoproblemo kaj de Esperanto'' por legi pri kromaj, aliaj kialoj...

* * * * * * * * * * *

respondoj de (plm.) julio 1998


* * * * * * * * * * *

Francois demandis:

Kial, lau LoLoZam, inter Esperantistoj vidighas tiel malmultaj nigrahautuloj? Por mi, vivanta en multkolora lando, estas okulfrape, kiel dukolora (''blanka'' -- ''flava'') aspektas la internacia Esperantistaro.

LoLoZam pensis profunde...

Kara Francois,

Jen demando ne facile respondebla. LoLoZam longe pripensis, kaj kontaktis plurajn homojn, kiuj scias pli pri la hautkoloro de Esperanto- parolantoj, char fakte LoLoZam pri plej multaj el siaj korespondantoj ne scias pri la koloro de ilia hauto, haroj, okuloj, char li ne havas foton de ili... Fakte LoLoZam pensas, ke tiuj koloroj tute ne estas la plej gravaj aspektoj de homoj. Sed la korespondantoj de LoLoZam konfirmas, ke Francois esence pravas en sia konstato.

LoLoZam ekhavis la impreson, ke bona, ghisfunda pritrakto de la temo, sufichus por doktorighi pri sociologio. Chi tie ne serchu tian doktorighan tezaron. LoLoZam mencios nur kelkajn punktojn, apenau ellaboritajn, kiuj al li shajnas gravaj. Ech tio jam okupos multe da loko.

(Pri homoj, ankau en ekz. Afriko, por kiuj lernado de Esperanto estas au nefarebla au ne tre sencohava, legu la pasintmonatan respondon de LoLoZam al Alia Jens (junio).)

LoLoZam kredas, ke unuavice la fenomeno disighas en du:
-- la disvastigho de Esperanto en la multkolora mondo,
-- la disvastigho de Esperanto en multkoloraj landoj.

LoLoZam pensas, ke por ambau temaroj utilas, rigardi al la komenca disvastigho de Esperanto en ties naskigha regiono: Europo.
En la komenca tempo de Esperanto, en Europo, la lingvo estis uzata chefe de finance sufiche bonstataj homoj kaj de finance eble iom malpli bonstataj intelektuloj. (Ankau la disvastigho al iuj Amerikaj landoj kaj al Japanio okazis en tiuj rondoj, kiuj tiam ghuste komencis ekhavi pliajn internaciajn kontaktojn, pro novaj transport- kaj komunik- rimedoj.) La disvastigho de la lingvo inter laboristoj komencighis tie nur, kiam tiuj ekhavis iom da libera tempo, kaj iom pli da mono, por okupighi pri aferoj ne rekte ligitaj al transvivado. (Jaroj 1920-1940.) Tio estis tempo de larghskala ''sin-klerigo'' de Europaj laboristoj. Tiam tiuj laboristoj, kiuj neniam povis lerni alian lingvon, ekkonis situaciojn, en kiuj Esperanto povus esti praktike utiligata, ekzemple por translima korespondado kaj organizigho. Kaj relative grandskale ili komencis lerni kaj uzi la lingvon.

En la mondo, la disvastigho de Esperanto ne estas egala. Unu kialo, ne prisilentenda, estas, ke en la tempo de disvastigho en Europo, la sinteno de plej multaj Europanoj al homoj en la tiamaj kolonioj estis... koloniisma. Tio iel montrighas el la fakto, ke tiam Esperanto ja disvastighis al ekzemple Usono, iuj Sudamerikaj landoj kaj Japanio, sed ne al tiamaj kolonioj de Europaj landoj, kaj chiukaze ne inter la koloniaj ''regatoj''.

En Afriko, kie la homoj ghenerale havas la malhelan hautkoloron celatan de Francois, la disvastigho de Esperanto estas nur komencighanta. Tio cetere validas ankau por grandaj partoj de la mondo, kie la hauto de la homoj ghenerale ne estas tia. Ja ne temas pri hauto. LoLoZam do mencias Afrikon nur kiel ekzemplon. LoLoZam pensas, ke unu el la kialoj estas ekonomia: en grandaj partoj de Afriko, la ekonomia stato estas tia, ke la homoj ghenerale ne havas la liberan tempon au la financajn rimedojn por vojaghi eksterlanden au ech por sendi leterojn eksterlande. (Des malpli por acheti komputilon kaj navigi en la Reto...)
Kvankam ili eble ja scias kaj konscias pri la diverslingveco en la mondo, por ili la diverslingveco en la propra lando estas io pli proksima, pli urgha. Kaj por tiu diverslingveco, ghis nun, oni preskau senescepte trovas solvon en la uzado de la... koloniista lingvo. Tiun lingvon ili do devas lerni unuavice.
Tiuj homoj (kaj homoj en similaj cirkonstancoj ekster Afriko) malofte trovas sin en situacio, kiam Esperanto povus esti praktike kun avantagho utiligata. Krome, en pluraj el tiuj landoj kaj regionoj, la politika situacio estas tia, ke liberaj kontaktoj kun eksterlando estas ''ne stimulataj'' de la autoritatoj, kaj do ne senriskaj...

LoLoZam pensas, ke nun, en diversaj ekonomie malpli richaj landoj de la mondo (LoLoZam ne celas la Malnetan Nacian Produkton, sed la enspezon de homoj), pli da homoj ektrovighas en situacio simila al tiu de la Europaj laboristoj en la jaroj 1920-1940. Kvankam la homoj tie unuavice ekuzos la eksan koloniistan lingvon de sia lando (Angla, Franca) ankau por internaciaj kontaktoj, iom post iom ili vidos, lau LoLoZam, la limigojn kaj malavantaghojn de tiu, kaj eble interesighos pri Esperanto, se ili renkontos ghin. (Grava diferenco kun tiuj Europaj laboristoj estas tamen, ke tiuj homoj do ja jam lernis iun internacie utiligeblan lingvon!)

Kiam pli da homoj loghantaj en Afriko havos la rimedojn por internacia vojaghado, LoLoZam supozas, ke pli da homoj tie interesighos pri Esperanto, kaj ankau en internaciaj Esperanto- aranghoj estos pli da homoj el Afriko.

La situacio en ''multkoloraj landoj'' ne estas, lau LoLoZam, klarigebla en precize sama maniero, kvankam iuj kialoj similas.

En landoj, kiuj jam dum pli longa tempo estas ''multkoloraj'', tiun multkolorecon ofte kauzis iama importado de sklavoj. Dum longa tempo post abolo de sklaveco, tie estis (ech ankorau estas) ekonomia kaj socia aparteco. Ne chie la ''malavantaghigataj'' homgrupoj (kies hauto cetere ne estas chiam ''nigra''!) atingis la stadion de tiuj Europaj laboristoj de la jaroj 1920-1940, ke ili povas dedichi tempon kaj monon al internaciaj kontaktoj. Krome, en multaj el tiuj landoj, oni povas vojaghi malproksimen, uzante la enlande uzatan lingvon: Angla, Hispana, do sentas malpli da bezono por internacia lingvo.

En landoj, kiuj nur dum la lastaj jardekoj farighis ''multkoloraj'', chefe en okcidenta Europo, pro enmigrado, la ''alikoloraj'' homoj ofte trovighas en ekonomia situacio ne tiel avantagha. Sed pli grave, lau LoLoZam, ilia ''libera tempo kaj mono'' grandparte dedichighas al kontaktoj kun, kaj helpo al parencoj kaj konatoj en la ''devenlando''.
Kaj, ne prisilentende, en tiuj landoj ofte ekzistas sinteno inter la originaj loghantoj al la enmigrintoj, kiun oni povas kompari al la sinteno de Europanoj al koloniaj regatoj siatempe: ech Esperantistoj ghenerale ne vidas la enmigrintojn kiel informotan publikon!
Tio por LoLoZam estas la plej miriga kaj malghojiga konstato.
En tiuj novaj ''multkoloraj'' landoj de Europo (sed ankau en aliaj, kompareblaj landoj), iom post iom, ankau la enmigrintoj ekhavas la tempon kaj monon por internaciaj kontaktoj -- kaj, iom post iom, direktas sian atenton ankau al aliaj eksterlandoj ol sia ''devenlando''. Sed la Esperantistaro tie, lau la impreso de LoLoZam, ne sufiche informas ilin pri la avantaghoj de Esperanto.
Char multaj enmigrintoj en Europo, hejme kaj inter samdevenaj, uzas (ankau) sian propran lingvon, LoLoZam pensas, ke povus esti utile, havi ekzemple informajn materialojn pri Esperanto ankau en la lingvoj de tiuj ''lingvaj kaj kulturaj minoritatoj''. Lau tio, kion LoLoZam audis, preskau nenie en Europo tiaj materialoj ekzistas!*

La konsekvenco de tiu manko de interesigho pri enmigrintoj (kaj aliaj minoritatoj) estas, ke, kiam okazas Esperanto- kongreso en, ekzemple, tia okcident- Europa ''multkolora'' lando, la ''multkoloreco'' au ''unuavida internacieco'' en la kongreso estas malpli granda, ol ekstere. LoLoZam opinias, ke tio estas afero fakte hontinda, kaj urghe shanghenda!

-----
* LoLoZam pensas, ke Esperantistoj, kiuj ja chiam asertas esti kontrau lingva diskriminacio, rapide riparu tiun mankon... Tia ''respekto por lingvo kaj kulturo'', lau LoLoZam, certe faciligus la kontaktojn kun tiuj ''alidevenaj'' samlandanoj.

* * * * * * * * * * *

Javier demandis:

Kial gajnintoj de auto- au biciklokonkurso disshprucigas botelon da champano al la chirkaustarantoj?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Javier,

Lau LoLoZam, char fortrinki tutan botelon da shaumvino estus ech pli malbona ideo. Tro da gaso en kombino kun tro da alkoholo... Erhhg!

* * * * * * * * * * *

Alia Jens demandis:

Chu mi rajtas publikigi vian respondon en kluba gazeto?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Alia Jens,

Vi rajtas, sed ne publikigu nur ''negativajhojn''...

LoLoZam ripetas la respondon al Rao de marto:

LoLoZam tion permesas, volonte. Tamen kun grava kondicho: Ne shanghu, forigu au aldonu ech unu vorton en la demando au en la respondo! (Oni ja rajtas, ech devus, uzi supersignitajn literojn anstatau ch...) Krome, menciu la TTT-adreson de la pagho de LoLoZam. Kaj informu al LoLoZam pri nomo de la gazeto, nomo kaj loko de la klubo, dato, k.s. Provizore, LoLoZam ne permesas ajnan vendotan eldonon de liaj respondoj.
LoLoZam rajtigas chiujn ajn, protesti, se ili rimarkas, ke iu publikigas falsajn respondojn de LoLoZam.

* * * * * * * * * * *

Joyce skribis:

Lau mi, LoLoZam malmulte scias pri junuloj en Usono. En sia respondo al Joana, li diras al shi, ke shi ne kushu kun sia knabo. Estas tiel, chi tie, ke se knabino ne volas kushi kaj amindumi kun sia knabo, shi povas forgesi pri knaboj entute!

LoLoZam pensis profunde...

Kara Joyce,

Chu do tia egoisma, memcentra knabo decidu sola pri la sano kaj la posta vivo de la knabino?

Por eviti chian miskomprenon: ne temas pri ''kushado'' au ''amindumado'', sed pri ''plen-efika kunigho''. (LoLoZam vortumas tiel, por ke liaj paghoj ne estu eljhetitaj el la Usona, do vorto- pruda, paghejo.)
Cetere, LoLoZam tute ne kredas, ke chie en Usono, chiuj junuloj kondutas tiel, kiel diras Joyce.

Tamen, el statistikaj informoj, oni povas konkludi, ke (almenau en Usono) multaj knabinoj pensas kiel Joyce, kaj agas konforme!

LoLoZam konsilas al Joyce (kaj al Joana, kaj al chiuj aliaj), uzi sian cerbon.

Se la knabo plu insistas, tio signifas, ke supozeble lia insistado antaue, che pli frua amikino, havis sukceson. Se tio havis sukceson che lia antaua amikino, tio signifas, ke vershajne che shi, pli frue, ankau iu antaua amiko sukcesis... Jen do jam la ''variaj rilatoj'', pro kiuj disvastighas seksmalsanoj.

Kaj chu iu knabo, kiu ne lasas sian amikinon trankvile mem decidi, chu kaj kiam shi sentas, ke ilia rilato estas tia, ke ghi povas inkluzivi sekson -- kaj do montras malrespekton por shiaj opinioj kaj sentoj -- estas la plej bona elekto? Tia knabo pli interesighas pri sekso, ol pri la knabino mem..., kaj, ne malofte, kiam la ventro de la knabino dikighas, tia knabo serchas alian volontulinon. Joyce iom rigardu chirkaue! Kiam oni volas atentigi tian knabon pri lia patreco, la respondo rapide estas: ''shi lasis min fari, do certe ankau aliajn''.

Komprenu bone: en la chirkauajho de LoLoZam, antaugeedzighaj intimaj rilatoj tute ne estas principe malakceptataj (teorie jes, sed praktike ne). Kiam LoLoZam estis juna, la chefa zorgo de gejunuloj estis (en tiu kadro), ne gravedigi kaj ne gravedighi. Char ja ekzistis forta premo, de ambauflankaj familioj, ke oni devas geedzighi, kiam naskighas bebo, kaj pluvivi kiel respondecaj plenkreskuloj. (En tiu tempo ne estis facile, havi intiman rilaton sen ke iu sciis pri ghi -- tiu kutime prisilentis, sed, post la malkovro de gravedeco, same kutime sentis kiel sian devon, informi la gepatrojn.) Kaj tiam pri aliaj okupoj, kiel lernado au studado, ne plu estis ajna shanco...

Nun, kiam estas vere ne tre malfacile por knabino (almenau en la chirkauajho de LoLoZam -- en Usono ne chie), preventi gravedighon, la chefa zorgo estas, preventi infektighon per (eble ech mortiga) malsano. Tio signifas, ke nun ne plu sufichas, ke la knabino protektu sin, sed praktike, ke nun la knabo devas uzi kondomon. Tamen, se oni lasas chion al la ardeco de la momento, tiam oni eble forgesas pri tio... La statistikoj montras, ke en Usono la junularo ofte forgesas pri tio: unu miliono da gravedaj dekumulinoj chiujare! (Duono abortigas, duono naskas.) Kun, nuntempe, ankorau pli teruraj riskoj. Ankau por tiuj (chu pliaj milionoj?), kiuj -- pro pilolo au hazardo -- ne gravedighas!

Tial LoLoZam insistas pri trankvila priparolo, ''sidante che tablo''. Tial la virinoj en lia chirkauajho insistas pri ''faru ne''.

-----
Lau jhus publikigita raporto de Unicef, en (tuta) Europo meze 25 el 1000 knabinoj 15-19-jaraj patrinighas. En Europo, Bulgario havas plej multajn: 57 el 1000. En okcidenta Europo, nur Britio superas la Europan mezkvanton: 31 el 1000. Komparu kun Svislando: 4 el 1000, kaj Nederlando: 7 el 1000.
Usono havas, meze, similan nombron kiel Bulgario! (lau shtato, inter 11 kaj 89 el 1000).
Je monda skalo, Gvineo havas la plej grandan proporcion: 229 el 1000 dekumulinoj patrinighas tie.
(LoLoZam atentigas, ke tiuj nombroj ne inkluzivas knabinojn, kiuj gravedighas, sed ne naskas - kaj aliflanke ja inkluzivas tiujn, kiuj vere volas patrinighi.)

* * * * * * * * * * *

Jumiko demandis:

Kiom da tempo LoLoZam kutime bezonas por elpensi respondon al demando? Lau mi, LoLoZam devas dedichi multe da tempo al sia demando- rubriko, char la respondoj impresas al mi preskau chiam tre ghisfunde pripensitaj.

LoLoZam pensis profunde...

Kara Jumiko,

LoLoZam dankas al Jumiko pro la komplimento. LoLoZam pensas, ke doni nepripensitajn respondojn, estus malbona ideo.

Estas malfacile diri, kiom da tempo LoLoZam bezonas por respondo. Foje, tuj post lego de la demando, LoLoZam povas doni respondon. Foje, LoLoZam devas pripensi dum kelkaj horoj au dum pluraj tagoj. Foje, LoLoZam devas unue konsulti aliajn homojn. Feliche LoLoZam ne bezonas mem tajpi kaj enpaghigi la respondojn.

Jumiko pripensu, ke oni povas fari multe da aliaj aferoj, samtempe lasante sian cerbon pripensi ion. Ofte la bonaj ideoj venas, dum oni ne provas pensi konscie kaj eksplicite pri io. Same, kiel oni ofte trovas ion, kiam oni ne plu serchas ghin. LoLoZam konsilas al chiuj, pli ofte doni al sia cerbo taskon por pripensi, dum oni okupighas pri io alia... Ekzemple, matene legu iun seriozan tekston, kaj vespere legu ghin denove. Lau sperto de LoLoZam, tiam montrighas, ke la cerbo -- tute memfare -- multe okupighis pri la temo, dum ghia posedanto faradis aliajn utilajn laborojn.

* * * * * * * * * * *

Halina demandis:

LoLoZam skribas, ke Joana ''diru ne'' kaj ''trankvile priparolu che tablo'', kiam shia amiko volas sekson kun shi. Kiel oni povas ''trankvile priparoli'', kiam la knabo estas drinkinta, kio preskau chiam okazas al niaj knaboj?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Halina,

LoLoZam pensas, ke Halina ne nur evitu situaciojn, en kiuj drinkinta knabo povus devigi shin al io, kion shi ne volas. Ghenerale LoLoZam konsilus, komplete eviti drinkantajn kaj drinkintajn personojn. Lau LoLoZam, nur trankvile che tablo, prefere vid-al-vide (nek drinkante, nek drinkinte, nek en drinkejo), oni povas bonsence interparoli kaj pri drinkado kaj pri interpersonaj rilatoj. Sed LoLoZam pensas, ke Halina tion tute bone scias.

* * * * * * * * * * *

Zamenido: Precize! LoLoZam deziras multe da ghojo kaj plezuro, kaj ambauflanke interesajn travivajhojn, kaj al via nevo, kaj al vi!

* * * * * * * * * * *

Ramon demandis:

Chu en la loko de LoLoZam estas paseroj?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Ramon,

En la loko de LoLoZam ja estas birdetoj, kiujn oni nomas ''paseroj''. Sed, chu temas pri la samaj paseroj, kiel en aliaj lokoj, LoLoZam ne scias. LoLoZam legis, ke preskau chie, kie estas homoj, ankau estas paseroj kaj... ratoj.

* * * * * * * * * * *

Jack demandis:

En respondo al Novpachjo, LoLoZam asertas, ke en la mondo estas pli da denaskaj plur- lingvuloj ol da denaskaj unu- lingvuloj. Je kio li bazas tion? En mia chirkauajho, krom kelkaj enmigrintoj, chiuj parolas la saman lingvon.

LoLoZam pensis profunde...

Kara Jack,

Jack ja ne kredas, ke en Chinio homoj hejme kutime parolas la Tutlandan Chinan (t.e. la Mandarena versio de Hanlingvo), en Bharato (Hindunio) la Hindian au la Anglan, en Indonezio la Indonezian, en la landoj de KSSh (iama Sovetunio) la Rusan -- au ke en t.n. Franclingvaj landoj de Afriko oni parolas hejme la Francan, au en t.n. Anglalingvaj la Anglan -- au ke en t.n. Hispanlingvaj landoj de Ameriko chiuj loghantoj parolas la Hispanan hejme?
Kiel Esperanto-parolanto, Jack devus scii pli bone...

Se Jack ja kredas tion, LoLoZam devas seniluziigi lin: en tiuj landoj ofte nur kelkaj centonoj de la loghantaro (en ''Latin- Ameriko'' foje iom pli, en Afriko ofte multe malpli) hejme parolas la ''tutlandan oficialan lingvon''.
En tiuj landoj, la hejma (loka) lingvo ofte ne estas la ghenerala regiona lingvo, kaj la regiona lingvo ne estas la oficiala tutlanda lingvo. Tamen, oni tie, de infaneco, ofte audas, krom la hejman lingvon, la regiona(j)n kaj/au la tutlanda(j)n.
Ankau en multaj partoj de Europo (kaj multloke en Usono), la hejme (loke, strate) uzata lingvo ne estas tiu, kiun oni uzas en la lernejo au por pli-malpli oficialaj aferoj. Ech se oni nomas iujn tiajn lokajn lingvojn ''dialekto'' au ''slango'', el vidpunkto de lingvistiko (kaj el vidpunkto de infana lingvo- akirado) temas pri apartaj lingvoj.
LoLoZam ankorau ne menciis chiujn tiujn homojn, kiuj migris de unu lando au regiono al alia, por laboro au pro persekuto, kaj hejme parolas la lingvon de sia devenloko, dum ekstere oni parolas tute alian lingvon.

Ech se de siaj parencoj la infanoj en tiuj landoj kaj regionoj audas nur unu lingvon, ili tre ofte audas alia(j)n lingvo(j)n en radio- au televido- programoj, en vendejoj au oficejoj, de vizitantoj, che kuracisto, ktp., au ankau de najbaraj infanoj, char tiuj ne chiuj au ne chiam uzas ilian hejman lingvon. Tio signifas, ke tiuj infanoj de la komenco de sia lingvo- akiro akiras ankau (ech se nur pasive) alia(j)n lingvo(j)n. Tre ofte, tian alian lingvon ili devas aktive uzi, kiam ili enlernejighas.

Ekzistas iuj landoj, kiuj, je unua rigardo, estas ''unu-lingvaj'', t.e. lingve homogenaj (eble kiel la lando, kie loghas Jack), sed, se oni pli atentas pri la efektive parolata lingvo, montrighas ofte, ke tiu homogeneco estas nur shajna. Shajna, ekzemple char ekzistas homgrupoj, kiuj ja oficiale parolas ''la saman lingvon'' kiel la aliaj, sed kies lingvajho (kampara au urba (geto-) ''dialekto'', ''sociolekto'') estas tiel speciala, ke la aliaj ''samlingvanoj'' ilin apenau -- au tute ne -- komprenas... LoLoZam plurfoje audis, ekzemple, junajn kantistojn- ''vortpafistojn'' el Anglalingvaj urbegoj, kies tekstojn ech instruisto pri la Angla tute ne komprenis. Kiam tiuj homoj parolas kun aliaj samlandanoj per pli-malpli ghenerala, ''launorma'' lingvajho, ili do tiam efektive parolas alian lingvon ol sia kutima. Kiu kapablas interparoli per tiuj du formoj de la ''sama'' lingvo, do estas en vero du-lingva.

Oni atentu, ke la vorto ''denaska'' en ''denaska parolanto'' ne estas uzata tre precize. Neniu parolas ech unu lingvon tuj post sia naskigho. Per ''denaska parolanto'' oni celas iun, kiu parolis jam kiel malgranda infano iun lingvon tiel, kiel oni povas atendi de malgranda infano. Do, ''denaska du-lingvulo'' estas iu, kiu jam kiel malgranda infano, antau ol enlernejighi, je sia nivelo, povis paroli kun aliaj homoj per du lingvoj.

Char en multlingvaj landoj kiel Chinio, Bharato kaj Indonezio, en KSSh kaj en multlingvaj Afrikaj kaj Amerikaj landoj, loghas multe pli ol la duono de la monda loghantaro, LoLoZam certas, ke lia eldiro ne estas troigo.

* * * * * * * * * * *

Joana demandis:

Mi amas iun knabon de mia klaso. Mi vere amas lin. Li volas sekson kun mi. Sed tion mi ne jam volas. Mi ne sentas, ke ni estas pretaj por tio. Kiel mi diru tion al li?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Joana,

LoLoZam konstatas, ke vi konas la precize ghustajn vortojn: ''Mi vere amas vin. Sed mi ne jam volas sekson. Mi ne sentas, ke ni estas pretaj por tio.''
LoLoZam konsilas, ke vi diru tion al li, dum vi kune sidas, tute trankvile, che tablo -- ne dum vi kune kushas.

Se via knabo ankau vere amas vin, li respektos tion. Se li tamen plu insistos, lau LoLoZam (kiu ja estis knabo!), tiu knabo vin ne vere amas. Char amo inkluzivas respekton.
Chiuj virinoj en la chirkauajho de LoLoZam diras: ''Joana, vi decidas! Kaj kiel ajn, finu viajn studojn sen bebo kaj sen infektigho! Plej certa maniero estas, diri ne kaj fari ne.''

LoLoZam komprenas el la resto de shia letero, ke Joana (ne shia vera nomo) loghas en Usono. LoLoZam antau ne longe legis, ke la proporcio de lernejaninoj, kiuj gravedighas, en Usono estas kvin- ghis sep-oble tiel alta, kiel en iuj okcident- Europaj landoj. LoLoZam supozas, ke en okcidenta Europo, la knabinoj ne nur konas la ghustajn vortojn, sed ankau diras ilin en la ghusta momento, kaj agas lau ili. Kaj chiukaze, ke ili bone scias, kiel zorgi, ke ili ne gravedighu.

* * * * * * * * * * *


llzfaru.gif
(Se vi volas ligi al la pagho de LoLoZam, vi povus utiligi chi tiun bildon.)

* * * * * * * * * * *

Faru demandon al LoLoZam... chi tie!

* * * * * * * * * * *

Al la Komenca Pagho
* * * * * * * * * * *

Pri la chi-subaj reklamoj respondecas GeoCities, ne LoLoZam!


 1