Iuj diris al LoLoZam, ke ili pensas, ke liaj pensoj eble estas interesaj por aliaj homoj. LoLoZam simple esperas, ke iuj respondoj pensigos vin kaj ke aliaj respondoj ridigos vin. Tamen, liaj pensoj estas nur liaj pensoj. Chiuj aliaj havu siajn proprajn pensojn. Kiam LoLoZam esprimas opinion, li pensas, ke tio estas tauga opinio au... bona sherco. Tamen, aliaj havu siajn opiniojn kaj... faru siajn shercojn. Kiam LoLoZam donas konsilon, li pensas, ke tio estas tauga konsilo... au bona sherco. Do neniam sekvu la konsilon de LoLoZam, escepte, se ankau vi mem pensas, ke ghi estas bona konsilo. LoLoZam mem respondecas pri siaj agoj en la vivo. Tio jam estas sufiche peza tasko. Li tute ne povas respondeci pri la agoj de aliaj. Chiam do pripensu, antau ol vi faras demandon kaj post ricevo de respondo, ke pri viaj opinioj kaj pri viaj agoj respondecas sole vi mem! [Demandoj kaj respondoj nur en Esperanto. - Se LoLoZam pensas, ke demando estas tro persona au specifa, li ne respondos, au gheneraligos ghin.] |
Georgo demandis:
Chu mi trovos amon?
Kara Georgo,
LoLoZam pensas, ke nur malmultajn aferojn oni simple trovas.
Plej multajn aferojn oni atingas nur per, ofte pena, esplorado, provado, klopodado, laborado.
Kaj post akiro oni ofte devas plu kaj plu sindediche labori por ne ekmalhavi la akirajhon.
LoLoZam pensas, ke almenau reciproka amo ne ofte estas simple trovata.
LoLoZam audis proverbon "Kiel akirite, tiel perdite", kiun ni povus interpreti tiel - ech se la Prapatroj ghin ne tiel celis - ke io simple trovita povas ja esti same simple perdita.
LoLoZam memoras ankau alian prapatran eldiron: "Amanta farighas amata", kiu lau LoLoZam povas signifi, ke, se ni kuraghas montri nian amon al aliaj, aliaj eble kuraghas montri sian amon al ni.
Ja Georgo ne estas la sola sub chielo, kiu demandas sin, chu li au shi "trovos amon".
LoLoZam deziras al Georgo, ke lia laborado por amo ne estu tro pena kaj alportu rezulton lau liaj deziroj.
Kaj ankau, ke la amo, post akiro, siaflanke montrighu ne tro pena...
Char LoLoZam pensas, ke amo ne estas stato, sed daura (prefere komuna) agado.
Jens el Danio demandis:
Kion LoLoZam opinias pri la landnoma problemo?
Kara Jens el Danio,
LoLoZam ne vidas landnoman problemon.
Ja okazas, ke por unu lando pluraj nomoj estas uzataj.
Sed fakte estas nur iomete ghene, ke iu onin atentigu, ke Irano estas Persujo, ke Srilanko estas Cejlono, ke Bharato estas Hindunio, ke Kotdivoaro estas Eburbordo...
LoLoZam pensas, ke plimulto de tiaj duoblajhoj venas de lautempe diversaj preferoj de la koncernaj landanoj au landestroj, pri kiuj ni en Esperanto neniel povas decidi.
Tute ne estas problemo por LoLoZam, ke por la Jensa "Danio" oni uzas ankau la formojn "Danujo" kaj "Danlando".
LoLoZam pensas, ke tio estas same malproblema, kiel la fakto, ke lia "domo", do lia "loghejo" estas nomata ankau "tendo", dum ghi estas tute fortika kaj apenau transportebla.
"Danio", "Danujo" kaj "Danlando" estas manieroj por indiki landon, pli ghuste: loghlokon, nomitan lau nuna au iama popolo au tribo "Danoj".
LoLoZam pensas, ke ne ekzistas profunda diferenco inter tiuj.
LoLoZam pensas, ke por tiuj, kiuj uzas la finajhon "io", tiu "io" ne estas "io ajn", sed "lando" au "loghloko"; kaj ke por tiuj, kiuj uzas la finajhon "ujo", tiu "ujo" ne estas "kreskajho" au "vazo", sed same "lando" au "loghloko".
Problemo ekestas nur, lau LoLoZam, se iuj (ne Jens!) intence misinterpretas.
Se iu diras, ke tiu "io" estas "io ajn", au ke tiu "ujo" estas "ujo" kiel en "pomujo" au "sukerujo", au ke "lando" iel estus "klubejo", anstatau "peco de tero".
Tre grandajn, ech sangovershigajn, problemojn kauzas tiuj, kiuj daurigas sian misinterpretadon, kaj asertas, ke en (nur ekzemple!) "Danujo" estu nur Danoj, char sur pomujo kreskas nur pomoj kaj char en sukerujon oni ne metu salon.
Tiuj, lau LoLoZam, malice ignoras, ke temas pri "ujo", "io" au "lando" nomita lau nuna au iama popolo.
Imagu, ke iu dirus, ke en Belgujo loghu nur Belgoj, en Britujo nur Britoj kaj en Svislando nur Svisoj.
Kiel oni revivigas tiujn antikvajn tribojn?
Cetere, se LoLoZam bone memoras la praavajn rakontojn, la antikvaj Danoj ne loghis nur en tiu nuna eta makuleto sur la mondmapo!
(Pardonu, Jens, sed LoLoZam havas nur malgrandan mondmapon.)
Chu en lando nomita lau rivero oni volus malpermesi al aliaj riveroj flui? Chu kaftaso vere ne taugas por teo?
Chu en monujo ne ofte trovighas io alia krom mono?
LoLoZam pensas, ke, tute simile, "ano" en "Usonano" ne signifas, nek signifu la samon, kiel en "Budhano", "Luterano" au "samideano".
Simile, "isto" en "luktisto" indikas ion alian ol en "floristo" kaj "dentisto"...
Do LoLoZam pensas, ke tiuj, kiuj volas identigi "uj" de "Danujo" al "uj" de "sukerujo" estas ne nur neakurataj en sia pensado, sed ne malofte ankau malice mistifikantaj.
(Kompreneble tio nenion diras pri Jens el Danio!)
''Filipo'' demandis:
Kial iuj knabinoj preferas knabojn kiuj malbone traktas ilin super bonaj knaboj?
En nia lernejo estas sufiche placha knabino (ne iu, al kiu mi enamighis, tamen). Shi havas ''amikon'' kiu vere malbone traktas shin. Almenau mi neniam farus tiel al knabino kiun mi amas, ankau ne al knabino kiun mi ne amas. Mi ne scias, chu shi restas kun li char shi timas pri kio okazos se shi forlasos lin, au char shi vere amas lin. Kion mi devas fari? (Ni estas 14-15-jaraj; tiu ''amiko'' estas 20-jara.)
Kara ''Filipo'',
LoLoZam pensis iom pli rapide ol kutime, char li sentas, ke ne dauru tro longe, ghis venas respondo.
LoLoZam pensas, ke povas esti, ke por iuj knabinoj, tiel nomataj ''malbonaj knaboj'' estas... pli interesaj ol ''bonaj knaboj''. Pro tio, ili pli al-tirighas al tia ''malbona knabo''. Sed LoLoZam timas, ke poste povas esti, ke ili ne tiel facile denove povas retiri sin de iu tia knabo.
LoLoZam pensas, ke ''Filipo'' devus provi eltrovi, chu ankau la knabino mem pensas, ke tiu knabo malbone traktas shin. Sed estas vershajne, ke shi ne tiel malferme volas paroli pri tio. LoLoZam ne konas la cirkonstancojn, sed pensas, ke ''Filipo'' eble trovos manieron por tion ekscii, chu rekte de shi, chu per komunaj geamikoj.
Sed LoLoZam pensas ankau, ke, se vere temas pri mistraktado, ''Filipo'' devus priparoli tion kun homoj (gepatroj, instruistoj, aliaj plenkreskuloj), kiujn li fidas. Chu eble en la lernejo estas iu persono speciale nomita por tiaj konfidencaj demandoj? Au chu ekzistas iu loka au regiona konfidenca (telefona) helpo-servo por gejunuloj?
En kazo de korpa au psihha mistraktado ofte iuj amikoj au kunlernantoj jam en komenca fazo scias pri tio, sed nenion faras, char ili pensas, ke aliaj (ekzemple instruistoj) ja ankau devas rimarki, ke io estas ne en ordo. Bedaurinde tiel ne chiam estas. LoLoZam pensas, ke bonaj amikoj ne devas heziti, priparoli tiajn aferojn - kompreneble konfidence - kun personoj fidindaj. Se montrighas, ke fakte nenio malbona okazas, oni povas denove trankvilighi. Se montrighas, ke ja estas mistraktado, eblas helpo. Sed, se tiuj, kiuj unue rimarkas ion, nenion diras, la situacio povas farighi pli kaj pli malbona.
LoLoZam sincere esperas, ke la situacio ne estas tiel malbona, kiel li pensas. Sed li esperas ankau, se la situacio ja estas tiel malbona, ke ''Filipo'' trovos vojon, por ke iu helpu preventi pluan mistraktadon.
(''Filipo'', se vi volas, vi povas skribi pli detale al LoLoZam kun mencio de e-poshta adreso por ne-publika respondo.)
Miulo demandis:
Kio estas la vero?
Kara Miulo,
Se la vero estus konata, LoLoZam (kaj Miulo, kaj Aliuloj) ne bezonus pensi.
Guenter demandis:
Chu Esperanto venkos?
Kara Guenter,
LoLoZam pensas, ke inter saghuloj Esperanto jam venkis; nur necesas konvinki la prudentulojn pri tio!
Pri malsaghaj malprudentuloj ne havu tro grandajn esperojn...
LoLoZam pensas cetere, ke la granda plimulto de la homoj tute ne bezonas plenvaloran internacian lingvon.
Por ili (se ili komunikas internacie) pli utilus facila helplingvo.
Lau LoLoZam tro multe da Esperantistoj neglektas, ke Esperanto estu ankau tio.
LoLoZam pensas, ke estus bone, apliki la ideon de prapatro Chefech lau novtempaj kondichoj:
meti en la Reton la ''Shlosilojn'' (kaj ''Malshlosilojn'') - kaj oni povas skribi al au por chiuj, menciante ties lokon.
Bertilo demandis:
Sed kial do chio detruighas?
Kara Bertilo,
LoLoZam pensas, ke, kvankam vi skribas Esperante, vi ne sonas tre esperante!
LoLoZam pripensis siajn antauajn respondojn kaj ech provis pripensi siajn estontajn respondojn, kaj vane serchis ion, al kio povus resendi la vorto "do".
LoLoZam venis al konvinko, ke tiu "do" ne resendas al iu lia eldiro.
Do LoLoZam pensas, ke tiu "do" resendas al io en la pensoj de Bertilo.
Al kio do tiu "do" resendas? LoLoZam pensas, ke ghi resendas al konvinko en la pensoj de Bertilo, ke... chio detruighas.
Antauhierau detruighis unu shuo de LoLoZam. Tamen... LoLoZam pensas, ke estus pli ghuste, diri, ke ghin detruis la multa irado kaj la malbonaj vojoj...
Eble, do, necesas turni nian atenton, kaj la atenton de Bertilo, al tio, kio (au tiuj, kiuj) detruas - anstatau pensi, ke chio (ech: io) detruighas. Char kiam ni pensas, ke io detruighas, ni kvazau akceptas, ke detruigho okazas spontane kaj ke ne estas indikebla iu, kiu au io, kio detruas, kaj ke "do" nenio estas farebla.
LoLoZam pensas, ke se oni vidas, ke io estas detruota au detruata, kaj provas pli kompreni pri kio au kiu detruas, oni povas provi malhelpi la detruon - au, se oni ne provas malhelpi, oni almenau konscios pri tio.
LoLoZam vidas ankau multajn aferojn ghermantajn, kreskantajn kaj florantajn. Se Bertilo pli atentus tiujn, chu li estus eble iom pli optimisma?
Va Milushnikov demandis:
Ĉu mondo ie finiĝas?, tio estas Latintria por: Chu mondo ie finighas?
Kara Va Milushnikov,
LoLoZam pensis kaj pensis, kaj rigardis la stelojn dumnokte kaj la lunon dumtage.
Kaj li iom tremis pro la malvarmo.
LoLoZam pensis, ke ekzemple steloj, suno kaj luno ne apartenas al nia mondo, sed al la universo al kiu apartenas nia mondo. Pro tio LoLoZam pensas, ke la mondo ja finighas. Kie? Chi tie! Precize super la loko, kie LoLoZam estis staranta, kushanta kaj sidanta. Char LoLoZam pripensis, ke li mem, kaj chio sub li kaj chio chirkau li apartenas al la mondo, sed ke tio super li al ghi ne apartenas. Do LoLoZam pensas, ke li mem estas la punkto, kie la mondo finighas. Kaj kie ghi komencighas, do.
LoLoZam pensas, ke por Va Milushnikov do Va Milushnikov estas la fino kaj la komenco de la mondo.
Sed eble Va Milushnikov uzas la vortojn "fin" kaj "mond" por io alia...
yotas demandis:
Kiu vi estas?
Kara yotas,
La Praavoj respondus: Kiu estas vi, ke vi demandas?
Kaj LoLoZam pensas, ke yotas scias nun jam pli pri LoLoZam, ol LoLoZam pri yotas.
Edmundo demandis:
Chu viro povas sekse ghui kun virino, kiu siaflanke havas nenian plezuron?
Kara Edmundo,
LoLoZam pensas, ke se viro ghuas en la cheesto de virino, kaj tiu virino ne ghuas kun la viro, tiu viro ne ghuas kun la virino.
Fakte LoLoZam bezonis nur tre mallonge pensi pri tio.
Francois demandis:
Kie loghas LoLoZam?
Kara Francois,
LoLoZam loghas en nemovebla tendo, du stratojn for de sia Panjo.
Andrzej demandis:
Kial LoLoZam prenis nomon lau la nomo de fama pasintjarcenta samlingvano?
Kara Andrzej,
LoLoZam pensas, ke estas bone, uzi en Esperanto Esperantan nomon.
Ghi ne estas farita lau la nomo de iu alia. Ghi estas farita lau la nomo donita de lia propra Patrino.
La Patrino nomis lin "Rhho-Rhho-Scuj" (prononcu hh kiel hh=hx), char kiam LoLoZam naskighis, li tre, tre similis al sia frato unu jaron pli agha (kiam tiu naskighis).
Tial la Patrino vokis: "Vidu! Vidu! Simila!".
rhho! = vidu!, audu!, ... lo! (kiel en "ha! lo!")
scuj(a) = simila, samaspekta, ... sama
En Esperanto do "Rhho-Rhho-Scuj" estus "Lo-Lo-Sam", sed...
rhhos(a) = disa, neligita, malfiksita, ... loza
cuj(i) = kuneco, amoro, ... amo
En Esperanto do "Rhho-Rhhos-Cuj" donus "Lo-Loz-Am".
Chu do fakte la Patro vokis tiel al la Patrino, kaj tiel volis kritiki shin pro iu mispasho, LoLoZam ne scias. (Li fakte pensas, ke ne, char chu li kaj lia frato ne ghuste similis? Au chu ambau?) Sed por konservi la interpreton, RhhoRhhoScuj pensas, ke estas bone, uzi en Esperanto la nomon "LoLoZam". Li pensas, ke tiel almenau estas pli facile prononci ghin.
Jan el Chehhio demandis:
Kiun sonon faras frapado per unu mano?
Kara Jan,
LoLoZam pensas, ke li jam audis tiun demandon. Ech, ke ghi estas tre malnova demando, al kiu multaj jam provis doni respondon (au - eble pli saghe - ne provis).
Por ne tro longe pensi, LoLoZam pensas, ke la sono de frapado de unu mano en aero nomighu "aluo". Sed, ke krome la sono dependas de la enhavo de via cerbujo, char malplenaj kapoj ja sonas plej forte.
Ech, kiam oni ne frapas ilin.
Jochjo el Bavario demandis:
Kion LoLoZam pensas pri sinjoro G****n?
Kara Jochjo,
LoLoZam pensas... ke li nenion pensas pri tiu sinjoro.
LoLoZam konas plurajn homojn lau pano kaj bano.
LoLoZam konas multajn homojn de sia tendaro, ne sufiche, sufiche au pli ol sufiche.
LoLoZam konas iujn homojn de multaj tendaroj.
LoLoZam konas ankau homojn de tre malproksime, pri kiuj bonaj kaj pozitivaj kaj plachaj sciigoj alflugas al lia orelo.
Sed la sinjoro menciita ne apartenas al tiuj.
Geoffrey demandis:
Chu LoLoZam havas multajn amikojn au estas solema?
Kara Geoffrey,
Jes.
Richard demandis:
Kial LoLoZam fumas?
Kara Richard,
LoLoZam pensas, ke oni pensas, ke fajro rajtas fumi. Por tio ja ekzistas fajro-truoj en tegmento au muro de domo au en vando de tendo.
La Patro, Avo, Praavo, Prapraavo de LoLoZam fumis (ofte ne tabakon...).
LoLoZam pensas, ke fumi (pipon) do apartenas al prapatra kulturo.
LoLoZam pensas, ke fumado de pipo helpas al pensado.
Kaj, ke fumado de pipo trankviligas kaj preventas subitajn ekatakojn.
(Li audis, ke en regionoj, kie oni malbele rigardas al fumantoj, okazas pli da ekatakoj, mortigoj ktp.
LoLoZam pensas, ke tio estas pro manko de trankvilo kaj pensado.)
LoLoZam vidis kaj flaris, ke benzin-charoj tre multe fumas.
LoLoZam audis, ke enaeraj flugaparatoj (kiel nomas ilin Esperanta Bildvortaro) tre, tre multe fumas.
LoLoZam pensas, ke li multe malpli fumas ol benzin-charoj kaj enaeraj flugaparatoj.
LoLoZam ne havas benzin-charon. LoLoZam nur vidas flugaparatojn alte fumantajn.
Vershajne do LoLoZam malpli fumas ol fumas tiuj, kiuj ja havas benzin-charon kaj ja flugas per enaera aparato...
Sed LoLoZam pensas, ke oni ne blovu fumon en la okulojn de aliaj. Nek de fajro, nek de benzin-charo, nek de io alia. Kaj ke ankau flugaparatoj ne tiom fumu.
Raul reagis al tio per tre longa letero:
[...] LoLoZam donas malbonan ekzemplon per fumado [...] Ankau pro fumado de aliaj oni malsanighas [...] Ne senkauze en Kalifornio oni malpermesis fumadon en trinkejoj [...]
Kara Raul,
LoLoZam pensas, ke homoj faras multajn malsanigajn au alimaniere riskajn aferojn, ofte char krom malbonaj efikoj estas ankau bonaj au plezuraj.
LoLoZam mem ne ghenos al aliaj per fumado de pipo, char li ne fumas pipon, se aliaj ne volas.
LoLoZam al neniu diras, ke ili fumu kiel li.
LoLoZam pensas, ke iuj tro pensas pri unu malbona kutimo kaj forgesas pri aliaj.
Lau raportoj, en Europo por infanoj la aldona risko pri teruraj malsanoj estas pli granda, se ili loghas du kilometrojn de autovojo, ol se ambau gepatroj fumas.
Loghi proksime de flughaveno estas ankorau pli malsaniga.
LoLoZam pensas, ke oni prefere tie ion faru pri tiuj benzinveturiloj kaj flugmashinoj.
LoLoZam ne loghas proksime de autovojo au flughaveno. Lia Patro estas 95-jara, lia Avo farighis 78-jara, lia Praavo 101-jara. Eble pro tio.
LoLoZam scias, ke homoj povas berserki kaj amoki pro trinkado de alkoholo. Pro fumado de pipo neniu berserkas au amokas. Li do pensas, ke estas strange, malpermesi fumadon en alkohol- trinkejo.
Certe en lando, kie chiu malekvilibrulo povas facile acheti pafilojn.
Gerard informis:
En la urbo Amsterdam estas lauleghe malpermesite, vendi au trinki alkoholajhojn en fumejoj.
Kara Gerard,
LoLoZam pensas, ke oni tie vershajne ne kunvenas por fumi (nur) tabakon... (Ech LoLoZam foje audis pri la famo de Amsterdamo!)