Iuj diris al LoLoZam, ke ili pensas, ke liaj pensoj eble estas interesaj por aliaj homoj. LoLoZam simple esperas, ke iuj respondoj pensigos vin kaj ke aliaj respondoj ridigos vin. Tamen, liaj pensoj estas nur liaj pensoj. Chiuj aliaj havu siajn proprajn pensojn. Kiam LoLoZam esprimas opinion, li pensas, ke tio estas tauga opinio au... bona sherco. Tamen, aliaj havu siajn opiniojn kaj... faru siajn shercojn. Kiam LoLoZam donas konsilon, li pensas, ke tio estas tauga konsilo... au bona sherco. Do neniam sekvu la konsilon de LoLoZam, escepte, se ankau vi mem pensas, ke ghi estas bona konsilo. LoLoZam mem respondecas pri siaj agoj en la vivo. Tio jam estas sufiche peza tasko. Li tute ne povas respondeci pri la agoj de aliaj. Chiam do pripensu, antau ol vi faras demandon kaj post ricevo de respondo, ke pri viaj opinioj kaj pri viaj agoj respondecas sole vi mem! [Demandoj kaj respondoj nur en Esperanto. - Se LoLoZam pensas, ke demando estas tro persona au specifa, li ne respondos, au gheneraligos ghin.] |
Kial iuj homoj ne lernas Esperanton?
Kara Alia Jens,
Jen demando, kiun oni pli ofte devus fari al si, antau ol oni sugestas, ke "chiuj" lernu Esperanton...
LoLoZam pensas, ke por ke iu volu (kaj povu) lerni Esperanton, ekzistas interagado de multaj faktoroj...
Unue, granda parto de la homaro havas nek tempon, nek energion por fari ion, krom provi resti vivanta. Atendi de tiuj, ke ili interesighu pri internaciaj kontaktoj au pri internacia lingvo, estas vana afero kaj, lau LoLoZam, foje maldece... Ankau Esperanto- parolantoj devus unualoke klopodi, influi al plibonigo de la vivkondichoj por tiuj homoj.
Tiuj, kies klopodoj por la chiutaga vivo lasas al ili iom da tempo kaj energio por okupighi pri io alia, prefere okupighas pri io, kio havas ian utilon au donas iun avantaghon. Nur se oni havas ankorau pli da tempo kaj energio, iuj dedichos sin al io, kio ne prezentas rekte utilon au avantaghon -- nur tiuj povas dedichi tempon kaj energion al io pro idealismo...
Utilon au avantaghon Esperanto prezentas nur por tiuj, kiuj povas kaj rajtas havi internaciajn kontaktojn. Por povi havi tiajn kontaktojn, oni denove bezonas tempon -- sed ankau monon. Al multaj mankas la mono ech por poshtmarko por letero al eksterlando...
Aliaj loghas en lando, kie senperaj privataj kontaktoj kun eksterlando estas konsiderataj (de shtataj, sociaj au religiaj instancoj) kiel io suspektinda. Daure ekzistas landoj, kie okupigho pri Esperanto donas riskon de malagrablaj renkontighoj kun polico kaj justico.
Kiam oni havas tempon, energion, monon kaj sekurecon por okupighi pri kontaktoj kun eksterlando, kompreneble necesas ankorau... emo por havi senperajn privatajn kontaktojn kun homoj loghantaj eksterlande. Multaj turistoj vojaghas al aliaj landoj, por suno, naturo au antikvajhoj, sed ne sentas ian bezonon por kontakti la homojn tie. Se ne temas pri vojagho kun cicerono, ili eble bezonas nur kelkajn vortojn de iu lingvo komprenata en hoteloj k.s., por tie kontentigi siajn bezonojn.
Nur tiuj, kiuj rajtas, povas kaj volas havi senperajn privatajn kontaktojn kun eksterlandanoj, bezonas lingvon por tio. En multaj landoj de la mondo, oni bezonas jam alian lingvon por kontakti alilingvajn homojn en la propra lando: China, Rusa, Angla, Franca, Hispana,... Se oni jam konas iun el tiuj lingvoj, la mondo el lingva vidpunkto kompreneble tuj estas pli vasta. En multaj lokoj de la mondo, oni povas kontakti multajn homojn, uzante unu el tiuj lingvoj. En aliaj landoj, oni lernas en lernejo iujn (najbarajn) fremdajn lingvojn, ghis nivelo almenau (au apenau...) suficha por minimumaj interparoloj kun aliaj, kiuj ankau lernis tiujn lingvojn. Ankau tio jam faciligas iujn eksterlandajn kontaktojn. Kiu kontentas pri tiuj, nu, kontentas.
Chiuj tiuj homoj, kiujn LoLoZam menciis ghis nun, ne spertos ian utilon au avantaghon pro dedichado de tempo kaj energio al lernado de Esperanto, au almenau ne vidas, ke ili spertos ion tian. Kvankam, kompreneble, tiuj kiuj jam konas Esperanton, ja vidas tian utilon au avantaghon. Sed ech kiam oni informas la koncernajn homojn pri tiuj, estas dubinde, chu tiu utilo kaj avantagho por ili aspektas sufiche grandaj por dedichi tempon kaj energion al lernado de Esperanto.
Krome, ekzistas multaj homoj en la mondo, kiuj neniam audis pri la ekzisto de Esperanto...
Jen, lau LoLoZam, kial tiuj homoj ne lernas Esperanton.
Che-An-Ghe divenis ghuste.... Kvankam mi havas tre inteligentajn, belajn kaj amindajn filinojn, mi chiam pensas ke mia vivo estus pli felicha se mi ankau havus filon. Chu pro tio mi estas malestiminda persono? Se la respondo estas jesa, mi havas multegajn kunulojn.
Kara Zamenido,
LoLoZam pensas, ke multegaj inter ni regule revas pri kiel bela estus la vivo, se io estus, kio ne estas.
Multe da literaturo kaj arto kreskas el tio...
LoLoZam ghojas, ke la eldiroj de Zamenido pri siaj filinoj montras, ke tiu revado che li ne kondukas al malshato pri tio, kio ja estas. Char foje okazas, malfeliche, ke iuj tiel revas pri io ne (au ne plu) atingebla, ke ili forgesas ghoji pri la ghojindajhoj jam havataj!
Eble Zamenido provu difini precize, kio estas tio, kion li transdonus al vira posteulo, kaj kion li pensas ne povi transdoni al siaj filinoj. Tiam li eble trovos manieron en kiu li povos transdoni precize tion, au -- tamen -- al siaj filinoj, au al iu alia persono.
LoLoZam imagas, kiel ekzemplon, pri violonisto, kiu volus transdoni sian arton de violonado, kun chio, kion li mem dum multaj jaroj malkovris pri ghi, al iu posteulo... sed neniu el liaj infanoj kapablas au interesighas pri violonado.
Chu tia violonisto ne serchus kaj trovus en sia chirkauajho, au malproksime, alian junul(in)on kun talento pri violonado, kaj chu li ne farus chion por helpi al tiu, evoluigi sian arton?
Tiel tiu violonisto tamen sukcesus heredigi sian heredajhon, ech se ne al infano propra.
LoLoZam pensas, ke la propraj infanoj -- kaj la edzino -- de tiu violonisto apogus tian agadon, char ili vidus, kiel la patro ghojas, kaj ankau ili mem ghojus, ke la arto de la patro tiel ne perdighas.
Char la patro zorgus, ke al la propraj infanoj ne manku amo kaj char li iliajn ne-violonistajn talentojn same stimulus.
Ankau la estimo en la okuloj de aliaj homoj certe ne malkreskus.
Aliflanke, LoLoZam konscias, ke la simpla, sed granda, plezuro de babilado kun sia propra filo pri knab(ach)aj aventuroj el sia propra junagho, estas malfacile anstatauigebla... Eble surpaperigo au enretigo de literatura versio helpus?
Mi shatus paroli al nia naskighonta infano en Esperanto, por ke ghi havu "senpage" ekstran lingvon. Tamen, mia Esperanto- kono ne estas perfekta: mi ekzemple ofte forgesas la akuzativon. Chu la infano pro tio ne ghuste lernos firme paroli malbonan Esperanton? Kaj chu ghi ne miksos la lingvojn?
Kara Novpachjo,
LoLoZam deziras chion bonan por la nove naskighonta infaneto kaj ghiaj gepatroj!
Novpachjo ne zorgu! LoLoZam legis kaj audis, ke ekzistas en la mondo proksimume 1000 tiel nomataj "denaskaj Esperanto- parolantoj", kiuj do de bebo- agho audis la lingvon de (unu el) siaj gepatroj, kaj pro tio ekparolis ghin. Krome, en la mondo estas pli da "denaskaj plur- lingvuloj", ol "denaskaj unu- lingvuloj"!!
Lau fakuloj, ne estas tiel, ke infanetoj imitas la unuopajn eldirojn auditajn.
Junaj infanoj mem konstruas ("deduktas") regulojn je bazo de la audata lingvajho.
(En lingvoj, kiuj havas, ekzemple, "regulajn" kaj "malregulajn" verbojn au substantivojn, oni rimarkas, ke infanoj komence uzas ofte anstatau "malregulaj" vorto- formoj la "regule formitajn".
Tio malaperas, i.a. char la plenkreskuloj daure ghustigas.
Novpachjo certe ne korektos iun ghuste, lauregule uzatan -n!)
Se do Novpachjo mem foje forgesas la finan -n, tio tute ne malhelpas, ke la infano konstruos por si la ghustan regulon!
Do povas esti, ke la infano poste parolos pli "laugramatike" ol la (ge)patro(j)...
Foje, gepatroj, kiuj parolas malsamajn lingvojn al sia infano, timas, ke la infano miksos lingvojn au ke mankos vortoj en unu au alia lingvo. Lau spertuloj, ech se komence la infano miksas, poste tiu miksado malaperas, se la gepatroj mem ne miksas... Kaj vorto- mankon (char Pachjo parolas pri aliaj temoj kun la infano, ol Panjo) oni povas preventi per legado kaj rakontado de fabeloj kaj porinfanaj historioj. Kaj, kompreneble, Pachjo povas rakonti pri tio, kion faras Panjo -- kaj Panjo pri tio, kion faras Pachjo; chiu en sia lingvo.
Se Novpachjo serchos per serch- roboto pri denask* , li trovos en la Reto plurajn interesajn paghojn pri denaskaj Esperanto- parolantoj. Interalie ekzistas retposhta "dissendo- listo", en kiu gepatroj, kiuj parolas Esperanton kun siaj infanoj, priskribas siajn spertojn kaj helpas unu la alian.
Kaj LoLoZam antaudiras, ke iom post iom, per chiutaga parolado, ankau la lingvo- kvalito de Novpachjo plibonighos!
Kiu lando farighos Monda Championo de futbalo?
Kara Ronaldo,
LoLoZam pensas, ke malbona afero en tiuj championludoj estas ghuste, ke oni parolas pri partoprenantaj "landoj".
Tiom, kiom scias LoLoZam, landoj ne kapablas piedfrapi pilkon.
Bedaurinde multaj landoj ja piedfrapas (ne nur figure) siajn loghantojn au loghantojn de najbaraj landoj.
Char -- ghuste en tiaj landoj -- sporto kaj politiko ja estas ligitaj, LoLoZam bedauras, ke en chi tiu turniro
partoprenas iuj landoj, kiuj ne devus esti allasataj al sporteca konkurso.
Sed, char ili estas tamen allasitaj, ni kvazauu, ke temas nur pri sporto.
Estus, lau LoLoZam, bone, se ankorau antau la fino de la jarcento farighus monda championo iu teamo el Afriko au Azio. Kandidato por tio eble estus la teamo el Nigherio...
Sed LoLoZam pensas, ke pli vershajne la venkontoj venos el Francio, Nederlando au Brazilo (Ronaldo!)... Sed eble la Germanaj maljunuloj denove sukcese kalkulos poentojn...
[1998-06-21]
[1998-07-04: restis Francio, Kroatio; Brazilo, Nederlando...]
[1998-07-12: Francio farighis championo; venkis Brazilon]
Che-An-Ghe (amiko de LoLoZam) diris:
Chu LoLoZam ne preteratentis en sia respondo al Zamenido, ke povas esti, ke Zamenido jam havas plurajn au ech multajn infanojn, sed ke chiuj estas knabinoj?
Efektive. Fakte LoLoZam ja iumomente pripensis, sed tiun situacion li ne disfaldis en la respondo. Ja ekzistas kombinoj de la-sola-viro kun la-sola-virino, kiuj havas infanojn, sed au nur knabojn, au nur knabinojn. Chu pro kauzo genetika, chu pro hazardo statistika. Tamen, ankau en tiuj situacioj, la deziron por ekhavi aliseksan "heredonton", oni foje kontentigas per iuspeca adoptado.
Kaj... Che-An-Ghe aldone rakontis, ke li audis, ke en iu regha familio en Europo (en Belgio au Nederlando, almenau en Benelukso), la patrino de la nuna reghino havis almenau kvar filinojn kaj neniun filon, dum la nuna reghino havas nur filojn, kaj shiaj fratinoj inter deko da knaboj (chiuj kune) nur unu knabinon.
LoLoZam do pensas, ke ankau tiel povas esti kun Zamenido. Se Zamenido havas nur filinojn, li sentu sin regho, kaj atendu, ke post filinoj- princinoj eble venos ankau nepoj- princoj en sekvanta generacio. Tamen, LoLoZam kredas, ke Zamenido ghojos simile pri nepinoj- princinoj!
La rakonto de Che-An-Ghe krome montras, ke almenau tiuj Beneluksanoj ne hezitis akcepti virinon kiel sian shtatestron...
---
Anjo informis: Temas pri la regha familio de Nederlando. Fakte la nuna reghino estas jam la kvara reganta reghino sinsekve: Emma (post morto de edzo), Wilhelmina (sola filino), Juliana (sola filino), Beatrix (unu el kvar filinoj). Pluraj generacioj nur-knabinaj, do.
Chu mi iam ajn havos filon?
Kara Zamenido (viro),
LoLozam ne estas auguristo. (En la Reto estas iu roboto "Rob" au "Bob", kiu asertas esti auguristo, kaj respondas al demandoj en Esperanto tuj per (plurvortaj) "jes", "ne" au "eble". -- Kiu faras la saman demandon kelkfoje, che ghi havas grandan shancon ricevi chiujn tri tiujn respondojn...) Do, eble bedaurinde, LoLoZam devos iom pli multparte respondi.
LoLoZam supozas, ke Zamenido (viro) konas la tehhnikajhon pri gravedigo kaj nasko. Sed ankau tiam restas pluraj facetoj pripensendaj.
Iuj viroj fizike ne kapablas gravedigi. Tio definitive malebligas, havi biologie propran filon. Se la viro ja povas gravedigi, tamen, por tio krome necesas virino (por multaj tute ne nur afero de neceso!). Povus esti, ke Zamenido ghis nun ne renkontis virinon, kiu pretas, kaj fizike povas, naski filon lian. Al tio, LoLoZam komentas, ke en la mondo certe trovighas virinoj, kiuj ja pretus kaj kapablus naski filon por Zamenido (sed povos rezulti filino!) -- edukonte la fil(in)on kune kun Zamenido, au ech lasante la edukadon al Zamenido kaj lia(j) amata(j). Se "trovi" virinon (vidu tamen pli fruan respondon pri tio!) estas la problemo, LoLoZam povas diri nur, ke Zamenido serchu bone...
Pli grava, lau LoLoZam, estas la demando, kial viroj volas havi filon. LoLoZam pensas, ke viroj volas havi filon, char ili volas heredigi ion al iu "propra" kaj "simila". Ili volas heredigi siajn talentojn, interesojn, idealojn, ktp. (au sian profesion au entreprenon) al nova generacio. Kaj char ili mem estas viro, ili pensas, ke plej bona heredonto estas vira infano.
LoLoZam pensas, se Zamenido celas "filon" kontrasta al "filino", ke Zamenido pripensu, ke, por heredi talentojn, interesojn kaj idealojn, au sekvi en entrepreno, vira korpo ne chiam estas necesa... Ekzistas multaj ekzemploj, ke filino heredis la talentojn, interesojn kaj idealojn de sia patro, au sukcese sekvis lin en entrepreno, ech pli ol shiaj fratoj.
Povas esti, ke au Zamenido fizike ne kapablas gravedigi, au la por li sola-en-la-mondo virino ne povas naski knabon. Tio do malebligus havi biologian filon. Sed, tio tute ne malebligas havi filon!
En la historio estas multaj ekzemploj de magiistoj, medicinistoj, religiaj patriarhhoj kaj gviduloj, potenculoj, tribestroj, reghoj, faraonoj, mogoloj, cezaroj kaj grandkapitalistoj, kiuj adoptis filon (au filinon), por povi heredigi siajn posedajhojn au rajtojn kaj siajn magiajn, kuracajn, profetajn, regajn au aliajn talentojn, ktp. (Certe ankau multaj simplaj homoj, ech Esperantistoj, sed pri tiuj la historio silentas...). Ankau pluraj famaj verkistoj, komponistoj kaj pentristoj estis -- lauleghe au ne -- adoptitaj fil(in)oj de (ge)patroj, kiuj vekis en ili la dezirojn pri arta verkado kaj stimulis ilin en ghia disvolvado. Kaj certe ankau multaj talentaj shuriparistoj estis adoptitaj filoj de shuriparistoj, kvankam ili famighis eble nur en sia vilagho...
LoLoZam do pensas, ke, se Zamenido ne povas naskigi, pro kauzo fizika au alia, biologian filon, au filinon, li konsideru adopti -- lauleghe au ne, edukonte tute au parte -- knabon, au knabinon, al kiu li povos provi transdoni siajn talentojn, interesojn kaj idealojn.
Chu tiu knab(in)o finfine plenumos liajn esperojn, restas por la estonto -- ankau biologiaj fil(in)oj ofte tute ne sekvas sian patron... sed havas siajn talentojn, interesojn kaj idealojn.
(La Germana vorto Samen, prononcata zamen, signifas ''semo'' -- Chu pro tio Zamenido alprenis tiun nomon?
Au chu pro tio, ke li sin konsideras parte ido de Zamenhofo? Tio estus ja ekzemplo de ne-biologia ido!)
Kie vi estas?
Kara Leono,
Eble ankau Leono legu la antauajn respondojn antau ol demandi demanditajhon.
En marto mi faris demandon.
La respondo de LoLoZam estis informoricha, sed tamen ghi tiam restis al mi enigma.
Nur nun mi fine ekkonis la profundan veron en lia respondo.
Kvazau rida vizagho :-) la solvo nun brilas al mi...
Kara Moldur,
LoLoZam pensas, ke tio montras, ke foje necesas nur, permesi al si alpreni vidpunkton iom alian ol la kutima, rutina, por vidi solvon por problemo, kiu longe aspektis nesolvebla.
LoLoZam esperas, ke ankau respondoj al aliaj demandoj -- ech se ili aspektas eble iom enigmaj au nekutimaj -- helpos al la demandinto, trovi tian iom alian vidpunkton.
Kiu estas vi?
Kara cntd,
En januaro, yotas faris la saman demandon. Eble cntd legu la antauajn respondojn antau ol demandi demanditajhon.
LoLoZam scivolas, kiel en la hejma lingvo de cntd oni prononcas tiun nomon...
Peterburgano (ne en Ruslando) demandis:
Chu LoLoZam estas membro de la Akademio de Esperanto?
Kara Peterburgano (ne en Ruslando),
LoLoZam pensas, ke lia lingvajho atestas, ke ne. Li ja opinias, ke oni respektu la lingvon kaj provu ghin uzi klare kaj ghuste...