llzkapo
* * * * * * * * * * *

respondoj de (plm.) augusto 1998


* * * * * * * * * * *
Iuj diris al LoLoZam, ke ili pensas, ke liaj pensoj eble estas interesaj por aliaj homoj. LoLoZam simple esperas, ke iuj respondoj pensigos vin kaj ke aliaj respondoj ridigos vin. Tamen, liaj pensoj estas nur liaj pensoj. Chiuj aliaj havu siajn proprajn pensojn. Kiam LoLoZam esprimas opinion, li pensas, ke tio estas tauga opinio au... bona sherco. Tamen, aliaj havu siajn opiniojn kaj... faru siajn shercojn. Kiam LoLoZam donas konsilon, li pensas, ke tio estas tauga konsilo... au bona sherco. Do neniam sekvu la konsilon de LoLoZam, escepte, se ankau vi mem pensas, ke ghi estas bona konsilo. LoLoZam mem respondecas pri siaj agoj en la vivo. Tio jam estas sufiche peza tasko. Li tute ne povas respondeci pri la agoj de aliaj. Chiam do pripensu, antau ol vi faras demandon kaj post ricevo de respondo, ke pri viaj opinioj kaj pri viaj agoj respondecas sole vi mem! [Demandoj kaj respondoj nur en Esperanto. -- Se LoLoZam pensas, ke demando estas tro persona au specifa, li ne respondos, au gheneraligos ghin.]

* * * * * * * * * * *

Veterano: Al LoLoZam shajnas, ke Veterano impresighis de la sama Junulino, kiel Impresito... Sed LoLoZam multe preferas ties vortumon!

* * * * * * * * * * *

Iberiano demandis:

La ''kongresa temo'' de la 83-a Universala Kongreso de Esperanto estis ''Mediteraneo -- ponto inter kulturoj''. Kion LoLoZam pensas pri tiu ponto- funkcio?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Iberiano,

LoLoZam supozas, ke dum tiu kongreso, oni en multaj prelegoj k.s. pridiskutis tiun temon. Eble iuj eltrovis ion, kio mildigus la opinion de LoLoZam...

Lau LoLoZam, la ''Meza Maro'' inter Europo kaj Afriko tute ne estas ponto inter kulturoj. Ghi pli rolas kiel abismo.

Ghis antau chirkau 800 jaroj, en Iberio, en la nuna Hispanio, dum pli ol kvin jarcentoj, trovighis, i.a., la Regno de la Kalifo de Kordovo, kie ja okazadis intershanghoj inter kulturoj kaj almenau iela tolerado de diversaj opinioj. Certe la situacio tie ne estis chiuflanke perfekta, sed sen la tiama kunlaboro de diversfonaj poetoj kaj sciencistoj (Islamanoj, Judoj kaj Kristanoj, por mencii la religiajn aspektojn), la nunaj Europanoj certe ankorau malpli scius pri la radikoj de ''sia'' kulturo.

En la sekvantaj jarcentoj, lau tio, kion LoLoZam legis kaj audis, la regantaj (religiaj) rondoj, je ambau flankoj de Mediteraneo, faris chion por efike kontraulabori chian kulturan intershanghon: norde per viva bruligo, sude per senkapigo au viva enterigo de chiu, kiu ech nur interesighis pri la kulturo de la alia flanko.

En la tempo de koloniismo, certe okazis kultura influo de Europo al Norda Afriko. LoLoZam konstatas, ke nun en pluraj Nordafrikaj landoj, regantoj kaj religiaj rondoj daure ankau tiun influon provas forvishi.

Kultura influo de Norda Afriko al Europo nun okazas per kaj pro la migrado (kun kaj sen permeso) de homoj de Sudo al Nordo. LoLoZam ne havas la impreson, ke tiu influo estas bonvenigata de chiuj. La kultura intershangho estas ankorau limigita (grandparte, char la pli aghaj enmigrintoj enfermas sin en propraj rondoj, ghuste pro timo pri kultura influigho), sed, lau LoLoZam, ghi neeviteble kreskos (char la infanoj de tiuj enmigrintoj, au ties infanoj, pli kaj pli, vivadas kaj vivados en ambau kulturoj).

La rolo de Esperanto, Esperanto- organizajhoj au Esperanto- parolantoj en tiu kultura intershangho estas, almenau el la perspektivo de LoLoZam, nula.

LoLoZam estas scivola, chu la raportoj de tiu kongreso prezentos al li pli pozitivan bildon.

* * * * * * * * * * *

Impresito demandis:

Kial, ho kial, LoLoZam, la plej bela kongresanino de la UK ne parolis Esperanton?

En la Montpeliera kongreso frapis, frapegis mian atenton Junulino bela kaj gracia, alloge vestita [...], kun la digna, preskau fiera korpo- tenigho kaj sinmovo de baletistino; foje kun pensema mieno, sed plej ofte gaja kaj ridema. [...] Mi multe rigardis al shi. Nur rigardis, char shi ne estis senakompana. [...]
Nur unufoje mi kuraghis alparoli shin. Shajnas al mi, ke shi komprenis, kion mi diris, char shi, per mallauta melodia vocho, kvazau sugestis tradukon -- en al mi nekonata lingvo -- al sia Akompananto (chu amiko? chu frato? ili ne kondutis kiel geamantoj...), kiun tiu shajne konfirmis au ghustigis. Al mi, shi respondis nur pere de tiu sia Akompananto, kiu ja flue, mirinde flue, parolis Esperanton. Sed sian nomon shi diris al mi rekte. Pro la impresigho, mia cerbo ghin ne registris...
Kial, LoLoZam, ghuste la plej alloga kongresanino ne parolis Esperanton?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Impresito,

Estas do vero: foje Anghelinoj (au Aliplanedaninoj) vizitas nin sur Tero!

LoLoZam hezitas sugesti, ke Junulino eble ne jam sufiche fidis sian Esperanto- konon. Kaj, ke respondado per tradukanto povas esti rimedo por pli sekurigi sin en fremda (alilingva, alikultura, aliplaneda) medio.

Se Junulino estis nur duone tiel impresita de Impresito, kiel Impresito de Junulino, LoLoZam pensas, ke Junulino antau forpaso de unu jaro flue parolos Esperanton...

Pri Junulino kaj Akompananto, LoLoZam atentigas al Impresito, ke geamantoj en diversaj kulturoj kondutas diverse, almenau en publikaj lokoj. Chiukaze, lau LoLoZam, por akompani iun al Esperanto- kongreso, ne konante la lingvon, necesas iom forta ligo.

LoLoZam gratulas al Impresito pro la bela kongresa rememoro!

* * * * * * * * * * *

Votero skribis:

LoLoZam pravas en sia respondo al Francois (julio): Inter la pli ol 3000 kongresanoj en Montpeliero trovighis malpli da malhel- hautaj homoj ol loghas en nia 30-logheja strateto en malgranda urbo en Nederlando. (Kaj ankau pri jeno: nur unu paro el tiuj niaj ''alidevenaj'' najbaroj chi-jare feriis en ''alia eksterlando''.)

LoLoZam pensis profunde...

Kara Votero,

Do, chu LoLoZam konkludu: jen unu plia paro da najbaroj, che kiuj Votero iel provos veki interesighon pri utiligo de Esperanto en ''aliaj eksterlandoj''?

* * * * * * * * * * *

J.D.: La foton, kiun vi sendis, TTT-majstro aldonis che la respondo al T.T. -- Dankon!

* * * * * * * * * * *

Flamighinta demandis:

Dum somera Esperanto- arangho mi renkontis knabon. En chio: aspekto, sinteno, konduto, maniero de parolado, tushado k.s., li estas komplete alia ol chiuj knaboj, kiujn mi konis ghis nun. Mi estas tute ''freneza'' pri li. Kaj li pri mi. Sed... estas problemo: li loghas pli ol 4000 kilometrojn for de mi. En lando kun komplete alia kulturo. Kion fari???

LoLoZam pensis profunde...

Kara Flamighinta,

Unue: Homoj chie en la mondo estas baze samaj. Ili estas homoj, do almenau korpe, kaj ankau psihhe, ili baze same reagas unu al alia. Sed chie en la mondo, individuoj tre malsimilas inter si. Flamighinta kiel homa individuo renkontis tian homan individuon -- kaj flamighis...
Due: Homoj en diversaj partoj de la mondo povas esti kulture tre malsamaj. Kulturo estas ''lernita'', sed tiaj lernitaj opinioj, kredoj, atendoj, ''veroj'' ludas tre gravan rolon, kaj estas ofte apenau shangheblaj sen kompleta rompo de rilatoj inter la individuo kaj ties la chirkauo (familio, socio,...). Ofte ekzistas gravaj diferencoj en la reago al, ghuste, internaciaj au interkulturaj amrilatoj. LoLoZam certas, ke Flamighinta ankorau ne plene ekkonis la kulturan fonon de la koncerna knabo.

Chi tion LoLoZam ne diras por timigi Flamighintan. Sed Flamighinta, sen farighi senespera, ja konsideru tion.

LoLoZam krome citas sian patrinon, kiu atentigis, antau longa tempo, ke oni komence enamighas ofte ghuste al io nova, fresha, ne jam renkontita -- sed, ke por vivi kune, oni devas havi komunajn opiniojn pri la mondo, pri rilatoj inter homoj, kaj komunajn atendojn pri la vivo, ktp.

Renkontigho dum unu semajno, en tute nekutimaj, feriaj au kongresaj (Esperanto- kulturaj) cirkonstancoj, ne sufichas por bone ekkoni unu la alian. Do Flamighinta kaj la koncerna knabo, lau LoLoZam, provu ekkoni unu la alian pli bone.

Kaj por tio -- LoLoZam konsentas -- distanco de pli ol 4000 kilometroj ja kauzas iujn malfacilajhojn.
Se Flamighinta au la koncerna knabo disponas pri larghaj mon- fontoj, ili povus pli ofte renkonti unu la alian, eble foje en la lando de Flamighinta kaj foje en la lando de la knabo. Tiel oni povas ekkoni unu la alian ankau tiel, kiel oni kondutas en sia kutima chirkauajho.
Por iuj sin prezentas okazo, ekhavi dumtempan laboron au studon en eksterlando. Se ekzistus tia okazo por unu el la du, au por ambau, tio povus doni shancon por dumtempe loghi pli proksime unu de la alia, kun pli da ebleco por renkontighi kaj pli funde ekkoni unu la alian.
Se tiaj okazoj ne prezentas sin, restas la solvo, kiun jam praktikis multe da Esperanto- parolantoj: korespondi. Ne fojfoje, sed intense, per multaj, longaj leteroj pri chiaspecaj temoj. Eble kun, aldone, iom da telefonadoj...

LoLoZam pensas, ke nur per unu au pluraj el tiuj manieroj, Flamighinta kaj la koncerna knabo povos pli bone ekkoni unu la alian. Kaj tiel eltrovi, chu temis pri ''feria flamo'', au pri io pli daura kaj eltena. Kaj, chu restos de ghi amikeco au amo, au nur bela memorajho...

LoLoZam deziras al Flamighinta -- almenau -- plezuran korespondadon!

P.S.
Jen eldiro de LoLoZam, kiun Flamighinta vershajne tute ne volas audi:
LoLoZam pensas, ke chi tiu feria sperto povas kauzi, ke Flamighinta per aliaj okuloj rigardos ek de nun al knaboj pli proksimaj. Kaj eble en iuj rimarkos ecojn antaue ne rimarkitajn...

* * * * * * * * * * *

Dafna demandis:

Chu LoLoZam (au liaj infanoj) shatas junularan muzik- televidon? Kiun sendanton li (au ili) preferas? MTVE, VIVA, MCM, TMF?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Dafna,

Se Dafna sendus la precizajn informojn pri satelito, pozicio, polarizo, kanalnumero ktp, ktp, LoLoZam povus provi konvinki (ne tre proksiman) najbaron, serchi tiujn per sia satelito- anteno...
Sed Dafna eble ne tro klopodu, char supozeble oni nenion vidas sen malkodilo. Krome, LoLoZam havas la impreson, ke (eble ankau alilande) la propra- regionaj, propralingve prezentataj muzikprogramoj estas tamen la plej popularaj. Ech se en tiuj oni prezentas multe da alilanda muziko.
La junularo en la chirkauajho de LoLoZam cetere plej shatas ''vivan'' muzikon, de persone cheestantaj muzikistoj, kiuj povas audi la reagojn de la publiko, kaj reagi al tiuj!

* * * * * * * * * * *

Danielo demandis:

Kie estas Patrisho? Kial shi ne respondas al mi? Chu shi ankorau min amas?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Danielo,

LoLoZam vokis el sia pordo en la straton ''Patrisho!!!''.
Neniu respondis. Patrisho tie do ne estis... Au ne volis respondi...
LoLoZam do ne povis demandi Patrishon, chu Patrisho ankorau amas Danielon.

Cetere, estus utile scii, por LoLoZam, por ghuste voki, kaj por bone respondi, chu Patrisho estas knabino au katino au iu/io alia.

Se Patrisho estas knabino au virino, kaj se Danielo sendis per poshto leterojn al shi, al kiuj shi ne respondis, LoLoZam konsilas al Danielo, kontroli, chu la adreso estis ghusta. Foje LoLoZam audis pri leteroj ne ghuste adresitaj, pro kio la adresito neniam ricevis ilin, kaj sin demandis: ''Kial li/shi neniam skribas al mi?'' -- kaj post dekoj da jaroj montrighis, ke la sendinto demandis sin: ''Kial shi/li ne respondas?''...

Se Danielo certas, ke Patrisho ricevis la leterojn, kaj tamen ne respondas ilin, Danielo povas -- lau LoLoZam -- kun iom da bazo konkludi, ke la amo de Patrisho al Danielo momente ne (plu) estas tiel varma. Sed eblas ankau, ke io malhelpas al Patrisho respondi, au... ke Patrisho preferas ''silentan amon''.

Chu Danielo eble konas iun, kiu konas Patrishon? Tiam Danielo povus demandi al tiu persono almenau, kiel fartas Patrisho...

LoLoZam deziras multe da amo kaj felicho al Patrisho kaj al Danielo.

* * * * * * * * * * *

Iu Kongresano demandis:

Dum la Internacia Vespero en la Montpeliera Universala Kongreso, iu (lau mi ne tro bone ludinta) violinisto alvokis pri kolektado de subskriboj, por ke UEA proklamu oficiale iun tagon ''Tago de Profesoro Doktoro Ivo Lapenna''. Kion pensas pri tio LoLoZam?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Iu Kongresano,

Sinjoro Lapenna (LoLoZam komprenas, ke tiu insistis, ke oni chiam nomu lin kun titolaro, kvankam tiuj titoloj neniel koncernis lian funkcion -- kaj tion absolute ne shatas) dum multaj jaroj estis, unue, Ghenerala Sekretario kaj, poste, Prezidanto de UEA. LoLoZam do kredas, ke en tiu periodo, sinjoro Lapenna faris multe da aferoj bonaj kaj utilaj por tiu Asocio, char LoLoZam apenau povas kredi, ke la Komitato de UEA tiel ofte estus reelektinta lin, se tiel ne estus.
Tamen, LoLoZam audis, ke dum sia longa oficado, sinjoro Lapenna forpushis el UEA plurajn homojn, kiuj mem estis ankau farintaj aferojn bonajn kaj utilajn. Krome, LoLoZam audis, ke post sia eksigho, sinjoro Lapenna agis diversmaniere kontrau tiu sama asocio. LoLoZam pensas, ke tio estas eble afero ne evitebla (krom per la limigo de ofico- dauro enkondukita tuj post la foriro de sinjoro Lapenna), sed certe ne forgesinda.
Ech se nenio negativa estus direbla pri tiu forpasinta eksa UEA- funkciulo, LoLoZam pensas, ke estus tre malbona ideo, fari oficialan ''Memortagon'' pri li. Dum la historio ja multaj homoj faris aferojn bonajn kaj utilajn por UEA au por la disvastigo de Esperanto. Se por chiuj tiuj oni proklamus oficialan ''Memortagon'', la Esperanto- movado ekhavus iuspecan ''Kalendaron de Sanktuloj''.

LoLoZam pensas, ke tiuj, kiuj volas havi Kalendaron de Esperantistoj- Sanktuloj, fondu Esperantismo- Eklezion ekster la ekzistantaj organizajhoj. Sed LoLoZam elkore esperas, ke neniu tion faros...

Fakte, LoLoZam opinias, ke la sola oficiale kaj ghenerale festata ''Memortago'' inter Esperanto- parolantoj estu la tago, en kiu la unua ''Unua Libro'' aperis en la Tipo- Litografiejo de H. Kelter en Varsovio. Do ''La Naskightago de la Lingvo Internacia''.

* * * * * * * * * * *

T.T. demandis:

En la Kongreso en Montpellier mi vidis iujn kongresanojn (virojn kaj virinojn) kun pli au malpli da tatuoj.
Estis tie ankau almenau du, kiuj traveturis la kongresejon sur liniaj rulsketiloj.
Kion tio signifas, lau LoLoZam?

LoLoZam pensis profunde...

Kara T.T.,

Chu eble, ke inter partoprenantoj de Esperanto- kongreso nun trovighas iuj nuntempuloj? (Kvankam ''liniaj rulshuoj'' jam ekzistas proksimume same longe* kiel Esperanto, kaj tatuoj diverstipaj jam de miloj da jaroj...)

La uzo de rulshuoj lau LoLoZam supozeble signifas, ke la kongresejo estis granda, eble kun longaj distancoj inter diversaj kunvenejoj. Kion signifas la tatuoj, LoLoZam ne povas diri, ne vidinte ilin... Chu ie en la Reto eble estas fotoj?

* J.D. sendis foton [7k] el revuo de jaro 1893.

* * * * * * * * * * *

Simpla Civitano demandis (pensante pri la respondo al Regho...):

Chu LoLoZam pensas, ke, se iu registaro volus enkonduki Esperanto- instruadon en chiuj elementaj lernejoj, tio praktike eblus?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Simpla Civitano,

Foje en la historio okazas neatenditaj ''rompoj''. LoLoZam pensas, ke subite povus montrighi, ke en iu(j) lando(j) la politikistoj ja inklinus enkonduki (au ech nur permesi) oficialan Esperanto- instruadon en lernejoj. LoLoZam antauvidas, ke tiam la chefa problemo estus: instruistoj kaj lerno- materialoj. Tial LoLoZam pensas, ke necesas, ke jam nun ekzistu (kaj estu konate, ke ekzistas) taugaj materialoj por lernantoj kaj instruistoj de diversspecaj lernejoj kaj chiuj lerno- jaroj (fulmrapide adapteblaj por ajna instru- lingvo), kaj -- plej grave -- bone pripensita ''horaro'' por eksprese pretigi (en malpli ol unu jaro -- lau LoLoZam tio eblas) amason da oficiale diplomitaj Esperanto- instruistoj (por tio necesas -- jam nun -- bonegaj materialoj por instruisto- instruantoj!). Se tiaj materialoj kaj tia plano ne povus esti tuj proponataj (t.e.: se ili ne jam ekzistus), tiu manko certe estus preteksto por prokrasti la decidon ghis Sankta Neniamo! Por ''forghi feron, dum ghi estas varmega'', forghisto kaj forghiloj devas stari pretaj!

* * * * * * * * * * *

Moldur demandis:

Kia estis, lau via opinio, la Universala Kongreso en Montpeliero?
Mi ne scias chu vi mem havis eblecon cheesti, sed mi esperas ke vi almenau havas bonajn kontaktojn kun iuj kiuj cheestis kaj kiuj povas peri al vi siajn impresojn.
Agrablan someron kaj ghis la!

LoLoZam pensis profunde...

Kara Moldur,

LoLoZam atendas raportojn...
Ghis nun, bildkartoj menciis pluvegon, varmegon, sunegon, revidighojn kun amikoj de antau 30 jaroj, kaj rerefojan prezenton de ''novaj'' proponoj jam auditaj antau 30, 20 kaj 10 jaroj...
(Unu el la legantoj ja anoncis sian intencon, diskonigi la paghon de LoLoZam en Montpeliero. Se tio sukcesis, ghi tamen ne rezultigis amason da demandoj. Sed, lau LoLoZam, ankau pri demandoj validas, ke gravas pli la kvalito ol la kvanto!)

* * * * * * * * * * *

Regho demandis:

Kiel efikus al la Esperanto- Movado, se nacio adoptus Esperanton kiel oficialan lingvon?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Regho,

Se Regho konsideras proklami Esperanton la oficiala lingvo de sia Reghlando, LoLoZam sugestas jenajn punktojn por pripensado:

Se la Reghlando estas ''lingve homogena'', t.e., ke praktike chiuj civitanoj uzas la saman lingvon, ech se kun iuj variajhoj, LoLoZam pensas, ke la proklamo de Esperanto kiel oficiala lingvo, restus ''senviva litero'': chiuj simple daurigus utiligi sian lingvon. Eble ja iom pli da homoj ekinteresighus pri Esperanto, sed, lau LoLoZam, la plimulto de la civitanoj vidus tion nur kiel servon al alilandanoj. (LoLoZam pensas, ke tio tamen povus esti ekzemplo, kiun eble imitus aliaj shtatoj -- iom depende de la internacia prestigho de Regho kaj Reghlando. Se aliaj landoj imitus, tio pligrandigus la utilon.) Se Regho decidus, ke Esperanto estu la sola oficiala lingvo, anstatau la ghistiama, LoLoZam pensas, ke Regho ne longe restus Regho...

Se la Reghlando ne estas ''lingve homogena'', la plimulto de la civitanoj kredeble -- post hezitoj kaj kontraustaro pro nescio -- ghojus pri la enkonduko de Esperanto kiel komuna lingvo anstatau la ghistiama tiucela uzo de unu el la lingvoj de la Reghlando au de fremda lingvo, char la malavantaghojn de tiuj ili konas. Ankau en tiu kazo, la civitanoj simple daurigus paroli siajn proprajn lingvojn, do Esperanto estus uzata kiel inter- lingvo, do precize por la celo, por kiu aliaj homoj en la mondo uzas ghin. La civitanoj de la Reghlando tiam, lau LoLoZam, sendube uzus Esperanton ankau por kontaktoj ekster la Reghlando. Kaj LoLoZam pensas, ke -- char ne eblas enkonduki novan oficialan lingvon en unu tago -- dum la transira periodo, tiuj, kiuj jam lernis la lingvon, uzus ghin por kontakti jamajn Esperanto- parolantojn en la mondo, kaj por legi la jaman Esperanto- literaturon. (Char la legantaro subite tre pligrandighus, LoLoZam supozas, ke rapide multaj jam ekzistantaj Esperanto- libroj estus pli grandkvante represataj, vershajne en la Reghlando...)

Se Regho volus enkonduki Esperanton en shanghita formo, ankau tiu decido, lau LoLoZam, restus ''senviva litero'', ghuste pro tiu uzo de Esperanto por kontaktoj ekster la Reghlando, pro legado de ekzistanta literaturo, ktp. Unue, char neniu vidus utilon en lernado de du versioj de Esperanto. Due, char la historio montris, ke (preskau) neniu ghis nun proponita shangho -- kaj ja multajn oni proponis -- estis vidata de la lingvo- uzantoj kiel plibonigo. Se, tamen, per shtata premo, en la Reghlando enkondukighus iu shanghita formo de Esperanto, LoLoZam fidas la internan koherecon kaj konsistencecon de la lingvo. (Kiel iu diris: Plibonigi artverkon estas malfacile -- praktike neeble. Fushi artverkon, asertante ''plibonigi'' ghin, estas tre facile.) La civitanoj de la Reghlando rapide konstatus, ke la formo de Esperanto uzata aliloke, estas fakte pli tauga ol la shanghita formo enlanda.

Se Reghlanda komisiono proponus vere utilan modifon de la lingvo- uzo (afero ne vershajna), au kiam Reghlanda komisiono proponus bonajn fakvortojn por fakoj ankorau ne popularaj inter aliaj Esperanto- parolantoj (afero pli vershajna), la alilandaj Esperanto- uzantoj, lau LoLoZam, ''chion vere bonan kun silenta danko akceptus''. Kontraste, se kaj kiam iuj Reghlandaj instancoj proponus fushajhon, Esperanto- uzantoj (ekster kaj en la Reghlando) ghin simple ignorus. Ke bonaj Reghlandaj Esperanto- verkistoj per sia stilo kaj vorto- uzo influus al la tutmonda Esperanto- literaturo, estus, lau LoLoZam, afero tute normala.

LoLoZam kredas, ke la instancoj en la Reghlando ne tre okupighus pri la alilanda Esperanto- uzantaro. Kaj se Reghlandaj instancoj provus iel ''regi'' alilandajn ''samlingvanojn'', tiuj kredeble tion ne akceptus. Tial, lau LoLoZam, internaciaj, naciaj, kulturaj kaj fakaj Esperanto- organizajhoj restus ekzistantaj. (LoLoZam imagas, ke en tiuj aktivus eble pli da Reghlandanoj ol nun, sed supozas, ke la organizajhoj farus chion por bari tro grandan influon de anoj de unu lando.)

Se temas, ekzemple, pri la Akademio de Esperanto, LoLoZam pensas, ke ghia influo en la Reghlando estus sama kiel aliloke: Se ghi diras aferojn saghajn, oni auskultas; se ne, do ne. Pri la diroj de iu Reghlanda Esperanto- Akademio, se Regho tian instalus, validus precize la samo.

Tute ghenerale, LoLoZam ne vidas rektan utilon en la proklamo de Esperanto kiel oficiala lingvo en iu lando. Plene sufichas, enkonduki Esperanto- lernadon en chiuj elementaj lernejoj de la lando (kun kursoj por instruistoj kaj gepatroj en gazetoj kaj televido). Sendepende de tio, chu Reghlando estas ''lingve homogena'' au ne, la efiko de tio estus, lau LoLoZam, precize sama kiel la efiko de ''oficialigo'': civitanoj uzus Esperanton, kiam ili vidus utilon por tio. En unulingva lando, tian utilon la civitanoj mem trovu, supozeble en kontakto kun alilandanoj. En multlingva lando, tiu utilo ja estus evidenta kaj tuja: subite chiuj infanoj de la lando povus senghene paroli unu kun la alia; kaj la plenkreskuloj ne longe postrestus. Tiam Regho bezonus nur permesi, post kelkaj jaroj, ke por oficialaj aferoj oni uzu Esperanton, se oni tiel deziras. Oficistoj kapablantaj ofici tiulingve, tiam ja ne mankus.

Bedaurinde la historio instruas, ke multaj Reghoj kaj politikistoj tute ne volas, ke la civitanoj povu senghene paroli kun alilingvanoj.

* * * * * * * * * * *

Princo demandis:

Chu mi geedzighos?

LoLoZam pensis profunde...

Kara Princo,

LoLoZam ne bezonis longe pensi. Ne! Princo ne geedzighos!

Princoj povas edzighi. Princinoj povas edzinighi. En iuj landoj, Gejprincoj povas gejedzighi kaj Gejprincinoj povas gejedzinighi. Sed nur Geprincoj (en la kaj-kaj-senco*) povas geedzighi. [Chu vi, leganto, en via nacia lingvo disponas pri chiuj tiuj vortoj?]

Char Princo ne estas Geprinco (en la kaj-kaj-senco), Princo ne geedzighos. Almenau ne sola.

Nur gee oni povas geedzighi. Do Princo devus koni iun virinon, Princinon au ne, char kune kun ino, Princo ja povus geedzighi. Se la koncerna virino, Princino au ne, ankau volus geedzighi kun Princo.

Pli LoLoZam ne kapablis elpensi. Eble char LoLoZam pretigas sin por vojagho. Eble la pensoj de LoLoZam jam vojaghas...

------
* (iuj uzas ''ge-'' en au-au-senco)

* * * * * * * * * * *

Roberto demandis:

Chu per ''vortpafistoj'' (en sia respondo al Jack), LoLoZam celas ''rapantojn''? (rap'=rapid').

LoLoZam pensis profunde...

Kara Roberto,

Jes, sed al LoLoZam la formo ''rap' '' por ''rapid' '' shajnas iom tro stumpa kaj ne tre klara. Ech ne-stumpa formo, kiel ''rapidantoj'', al LoLoZam shajnas misgvida. Tial LoLoZam preferas la esprimojn ''vortpafantoj'' kaj ''vortpafistoj'' (se per tio ili enspezas monon), kiuj shajnas al li sufiche klaraj por tiuj, kiuj konas tiun stilon de kant-parolado. Eble ech pli klara estus ''vort- mitralistoj''.

* * * * * * * * * * *

Andreo skribis:

Lau mi, la stilo de LoLoZam ne estas tute Zamenhofa.

LoLoZam pensis profunde...

Kara Andreo,

Kvankam LoLoZam ofte admiras la Zamenhofan stilon, LoLoZam estas LoLoZam, kaj havas sian stilon.

Chu Andreo eble havas demandon? Tiam li demandu ghin per bona stilo Andrea...

* * * * * * * * * * *

Leganto atentigis:

Rilate al la demando de Alia Jens (junio) pri kial homoj ne lernas Esperanton, oni povas trovi en la Reto la prelegon de Claude Piron: ''Psikologiaj aspektoj de la monda lingvoproblemo kaj de Esperanto'' por legi pri kromaj, aliaj kialoj...

* * * * * * * * * * *

pli fruaj respondoj

* * * * * * * * * * *


llzfaru.gif
(Se vi volas ligi al la pagho de LoLoZam, vi povus utiligi chi tiun bildon.)

* * * * * * * * * * *

Faru demandon al LoLoZam... chi tie!

* * * * * * * * * * *

Al la Komenca Pagho
* * * * * * * * * * *

Pri la chi-subaj reklamoj respondecas GeoCities, ne LoLoZam!


 1