Iuj diris al LoLoZam, ke ili pensas, ke liaj pensoj eble estas interesaj por aliaj homoj. LoLoZam simple esperas, ke iuj respondoj pensigos vin kaj ke aliaj respondoj ridigos vin. Tamen, liaj pensoj estas nur liaj pensoj. Chiuj aliaj havu siajn proprajn pensojn. Kiam LoLoZam esprimas opinion, li pensas, ke tio estas tauga opinio au... bona sherco. Tamen, aliaj havu siajn opiniojn kaj... faru siajn shercojn. Kiam LoLoZam donas konsilon, li pensas, ke tio estas tauga konsilo... au bona sherco. Do neniam sekvu la konsilon de LoLoZam, escepte, se ankau vi mem pensas, ke ghi estas bona konsilo. LoLoZam mem respondecas pri siaj agoj en la vivo. Tio jam estas sufiche peza tasko. Li tute ne povas respondeci pri la agoj de aliaj. Chiam do pripensu, antau ol vi faras demandon kaj post ricevo de respondo, ke pri viaj opinioj kaj pri viaj agoj respondecas sole vi mem! [Demandoj kaj respondoj nur en Esperanto. -- Se LoLoZam pensas, ke demando estas tro persona au specifa, li ne respondos, au gheneraligos ghin.] |
Chu LoLoZam volas aserti, ke iuj simioj fakte estas homoj? (Ekzemple en la respondo al Arbarulo.) Ja estas klare pruvite, ke chimpanzoj k.s. tute ne havas la lingvo- kapablon de homoj: ili povas kompreni instrukciojn kaj fari petojn el maksimume 10 (signifaj) vortoj el la kelkcent, kiujn ili konas -- do ili neniam povas rezoni pri aferoj.
Kara Mi,Homo,
Antau ne tiom longa tempo, sciencistoj asertis, ke homo diferencas de bestoj (alivorte: de aliaj animaloj), char nur homoj uzas ilojn.
Kiam oni vidis, ke homsimioj (kaj iuj aliaj animaloj) uzas ilojn, sciencistoj shanghis tion al: nur homoj faras ilojn lau sia bezono.
Kiam oni vidis, ke homsimioj faras ilojn lau sia bezono, oni shanghis al: nur homoj havas lingvon.
Kiam iuj ekprovis komuniki kun homsimioj per surdula manlingvo (char tiuj ekkonsciis, ke la laringo kaj gorgho de simioj fizike ne taugas por paroli bushe), oni rimarkis, ke homsimioj povas lerni homan lingvon kaj komuniki per ghi.
<<Usona jhurnalisto Boyce Rensberger, audanta filo de surdaj gepatroj, denaske lernis la Usonan manlingvon Ameslan. En raporto pri vizito al chimpanzo Vasho, al kiu oni estis instruinta tiun manlingvon, li skribis (ch. 1970): ''Subite mi ekkonsciis, ke kun reprezentanto de alia specio, mi interkomunikas en mia gepatra lingvo.''>>
Nun LoLoZam prezentas du, eble retorikajn, demandojn:
-- Al kiom da homsimioj oni ghis kiu agho provis instrui homan surdulan manlingvon, por povi konstati, kiom da vortoj ili povas lerni, kaj kia elcento de ili kapablas uzi au kompreni frazojn el pli ol dek (signifaj) vortoj?
(LoLoZam komprenas, ke nur kelkfoje oni dum maksimume dek jaroj eksperimentis pri po unu-du simioj, kiujn oni post la eksperimento... enfermis en bestghardenan kaghon, sen ''kunparolantoj''.)
-- Kia elcento de samaghaj homaj infanoj kapablas uzi au kompreni frazojn el pli ol dek (signifaj) vortoj?
(LoLoZam sugestas, demandi al redaktistoj de popularaj gazetoj kaj revuoj por samaghaj, au ech por plenkreskaj, denaskaj -- homaj -- parolantoj, pri la redaktejaj reguloj pri vorto- uzo kaj frazo- longo...)
(Krome, LoLoZam atentigas, ke en diversaj lingvoj, ankau en Esperanto, oni povas multon esprimi per kelkaj centoj da vort- radikoj -- la menciita Vasho ekzemple mem faris la esprimon ''akvo- birdo'', kiam shi unuafoje vidis anason.)
LoLoZam ne diras, ke ekzemple orangutangoj estas homoj. LoLoZam nur konstatas, ke homsimioj estas tre similaj, lau kapabloj kaj inteligenteco, al homoj -- kaj LoLoZam ricevis la impreson, ke, ju pli oni esploras, des pli similaj ili montrighas.
LoLoZam konstatas ankau, ke inter homoj trovighas ne malmulte da individuoj, kiuj estas malpli inteligentaj kaj kapablaj, ol almenau iuj individuoj inter homsimioj.
Lau LoLoZam, ni homoj devus bone pripensi, kaj konsiderinde shanghi, nian sintenon al aliaj inteligentaj vivuloj sur Tero, kaj la manieron, en kiu ni traktas ilin. Al LoLoZam tio shajnas chiukaze pli nepra afero, ol cerbumado pri nia sinteno al eventualaj inteligentaj vivuloj de ekster Tero (ja de tiu temo levighis chi tiu).
Iberiano : LoLoZam iom pliprecizigis sian respondon al via demando (de augusto).
Chu LoLoZam povas diri, kio estas la diferenco inter la sojo- produktoj ''tofuo'' kaj ''tempeo''?
Kara Delicemulo,
Konato klarigis al LoLoZam jene:
Tofuo* (de iuj nomata tohuo au tahuo) estas produkto (i.a. Chinia) el muelitaj au pistitaj sojfaboj, kiuj fermentis kaj ekhavis kazeecan au fromaghecan konsistencon. Vortaro China- Esperanto nomas ghin ankau "fabkazeo".
Tempeo estas produkto (i.a. Indonezia) el nerompitaj kuiritaj sojfaboj, kiuj fermentis kaj forte shimis pro aldono de speciala shimo. Ghia konsistenco estas pli firma, kukeca.
(Iuj nomas ghin "sojkuko", sed aliloke tiu vorto indikas nefermentintan, neshimintan nutrajhon por bovoj.)
Ambau produktoj estas tre richaj je proteinoj kaj bonegaj nutrajhoj anstatau viando.
Se iu leganto havas pli bonan priskribon, bonvolu sciigi tiun al LoLoZam.
-------
* (PIV strange skribas "toufuo" kun ne-Esperanta ou-hoko.)
Kion LoLoZam pensas pri la nova prezidanto de UEA, Kep Enderby?
Kara Albert,
LoLoZam ne konas s-ron Enderby. LoLoZam legis, ke s-ro Enderby estis, dum iom da tempo, ministro de Justico de Australio. Krome, LoLoZam neniam audis pri s-ro Enderby. Sed ja pri multaj homoj, LoLoZam neniam audis... (Kaj sendube multaj homoj neniam audis pri LoLoZam...) LoLoZam estas konvinkita, ke tiuj, kiuj kandidatigis kaj elektis s-ron Enderby prezidanto de UEA, estas konvinkitaj pri liaj kapabloj por tiu funkcio. LoLoZam ne havas kialon por dubi pri tiuj.
La fakto, ke s-ro Enderby estis ministro, tamen elvokas che LoLoZam iujn komentojn:
Inter Esperanto- parolantoj ne mankas homoj en gravaj sociaj pozicioj. Ne mankas direktoroj de entreprenoj, profesoroj kaj rektoroj au prezidantoj de universitatoj, parlamentanoj, ambasadoroj, episkopoj kaj aliaj religiaj gviduloj, ktp. Antau kelkdek jaroj ech la shtatestro de ne malgrava Europa lando (Austrio) estis parolanto de Esperanto. Ankau la proporcio de Nobel- premiitoj inter Esperanto- parolantoj ne estas malalta. (Ech, lau iu fonto, unu el la tri nun vivantaj Esperanto- parolantaj Nobel- premiitoj, parolis la lingvon hejme, denaske.)
Tamen, LoLoZam neniam audis, ke iu el tiuj altranguloj, en sia funkcio diris ion pri Esperanto, krom al Esperantistoj dum Esperanto- kongreso. Siatempe, Esperantistoj sciis, ke tiu tiama prezidento de Austrio parolas Esperanton -- sed inter la koncernaj shtatanoj, lau korespondanto de LoLoZam, tiu fakto tute ne estis vaste konata.
Shajnas al LoLoZam, ke Esperantistoj kutime prave konstatas, ke oficuloj ne emas okupighi pri la demando de internacia lingvo, sed... kiam ili mem ekhavas iun oficon, timas, ke ili kompromitighos per ech mencio de Esperanto. Kaj, lau tio, kion LoLoZam audis kaj legis, tio ne validas nur por homoj en pli altaj oficoj. Ankau tiuj, kiuj okupas malpli altan postenon, ja influan, rapide pensas, ke estus... misuzo de la ofico, se ili dirus au farus ion pozitivan pri la lingvo.
Kial, ekzemple, ministro au parlamentano rajtas vaste konigi, ke li au shi entuziasmas pri futbalo, teniso, biciklo- kurado, shak- ludado, opero, poezio au pentro- arto, sed ne, ke li au shi havas spertojn pri alimaniera solvo por internacia lingva komunikado?
LoLoZam ne scias, chu s-ro Enderby jam parolis Esperanton, kiam li estis ministro. LoLoZam ankau ne scias, chu s-ro Enderby eble ja parolis pri Esperanto al ne-Esperantistoj dum sia ofico- periodo. Sed... LoLoZam havas ian senton, ke estas bone, ke s-ro Enderby nun ne plu estas ministro -- kaj sentos sin pli libera, okupighi energie pri la diskonigo de tiu solvo de la lingvo- problemo, kiu nomighas Esperanto.
Necerta :
LoLoZam pensas, ke kun tia demando, Necerta iru al kuracisto. Tuj!
Se Necerta timas, ke la kutima kuracisto ne observos sian profesian sekreton,
Necerta provu trovi alian kuraciston.
Sed, se tio ne sukcesas: lau LoLoZam, la sano de Necerta estas pli grava ol eventualaj klachoj.
Oni multe avertas, ke en la transiro de 31 dec 1999 (99-12-31) al 1 jan 2000 (00-01-01), multe da komputiloj (kaj aparatoj, en kiuj trovighas elektronikaj horloghoj, kaj servoj dependaj je komputiloj) misfunkcios. Kion LoLoZam pensas pri tio -- kaj kion LoLoZam konsilas fari?
Kara Rudolf,
Kion LoLoZam pensas pri tio? LoLoZam pensas, ke temas pleje pri kulpa malzorgo de komputilo- programistoj.
LoLoZam scias, el rakontoj de pluraj konatoj, ke jam en la jaroj '60 kaj '70 iuj bonsencaj programistoj enmetis en siajn programojn jarcento- indikojn
(kvankam, por shpari lokon, ofte ne en la jaro- indikoj mem).
Kaj certe en la jaroj '80, la ''jarmilo- problemo'' estis plene konata..., sed neglektata.
Estas, lau LoLoZam, ne defendeble, ke ankorau nun ekzistas programoj kaj elektronikaj aparato- partoj ''ne jarmilo- rezistaj''.
Sed... ili ja ekzistas. Kaj sendube ankorau ekzistos je 00-01-01. Kaj tio, lau chiuj fakuloj, kauzos multajn problemojn.
Tamen, LoLoZam atentigas, ke oni ne kredu, ke chiuj t.n. ''inteligentaj'' aparatoj havos problemojn, char multaj elektronikaj aparatoj au -partoj tute ne ''konscias'' pri la jaro, kaj ne kalkulas per ghi.
Kaj aliaj jam de jaroj estas ghuste programitaj.
Kion LoLoZam konsilas fari (al la eblaj viktimoj de tiu malzorgado)?... LoLoZam konsilas precipe, jam nun priparoli kun pli aghaj homoj (au legi en libroj), kiel oni faradis aferojn antau la ekzisto de komputiloj kaj t.n. ''inteligentaj'' elektraj aparatoj. Kaj zorgi, ke almenau hejme, pri la plej gravaj aferoj, oni sukcesos elturnighi ''mane'', kiam eble iuj aparatoj subite ne funkcios, chu pro propra miso, chu pro manko de elektro k.s.
Al tiuj, che kiuj la vetero estas tre malvarma en januaro, LoLoZam konsilas, provizi sin per rimedoj por teni sin varma sendepende de eksteraj energio- fontoj.
Chefe, se oni havas hejtadon en la domo, kiu dependas je bona funkciado de kaj gaso-, kaj elektro- kaj akvo- provizado
(kiuj en multaj lokoj ja estas regataj per komputilaj programoj ''jar-konsciaj'').
Char se nur unu el tiuj ne bone funkcios, estos malvarme...
Krome (se vi ne havas propran legom- ghardenon kaj akvo- puton), provizu vin, ne lastmomente (char tiam ili kostos pli multe), per ekstraj manghajhoj (malvarme mangheblaj), kaj per trinkakvo, por almenau kelkaj tagoj au ech semajnoj.
''Turista'' gasa au petrola kuirileto (kun ekstraj gasujoj au rezerva petrolo) povos esti utila.
Ankau pri aliaj bezonataj varoj, oni pripensu, ke eble ili dum iom da tempo ne estos acheteblaj, pro problemoj en produktejoj au en la distribuado.
Havu malgrandan, shpareman radio- aparaton funkciantan je piloj / baterioj (kun rezervaj piloj / baterioj) au funkciantan je kranko (tiaj ekzistas!).
Tiam vi almenau restos informita (ankau) pri la problemoj, kiujn spertas aliaj. Eble ech pri (provizoraj) solvoj...
Se vi loghas en alta etagho, jam nun komencu ekzerci iradon lau shtuparo anstatau per lifto...
Kaj, se vi loghas en lando, kie oni en vendejoj kutimas pagi ''elektronike'', kaj ''melkas monon el muro'', zorgu, ke vi havos tiam sufiche da kontanta mono kaj ''malmodernaj'' paperaj chekoj en la domo.
Kompreneble estas konsilinde, ke vi je la koncerna noktomezo ne trovighu en lifto, vagonaro, tramo, flugmashino au malsanulejo -- au ech en ajna konstruajho, kies pordoj estas elektre regataj.
Au ''eskapu''... se via financa stato ebligas tion...: Kiel eble plej frue aranghu ferion (kun forveturo en decembro 1999) en sufiche varma lando, prefere en lando au regiono ''pli primitiva'', kie oni ne estas tiel dependa je modernaj aparatoj... Kaj revenu, post kiam la chefaj problemoj estos solvitaj.
LoLoZam mem ne tiom zorgas pri la jarmilo- shangho: li scias ankorau bone, kiel fari aferojn sen elektraj aparatoj, kaj en la hejmo ne havas ajnan aparaton, kiu ''konscias pri la jaro''. Sed... se en januaro 2000 vi ne trovos chi tie novajn respondojn de LoLoZam, vi povos imagi la eblan kauzon!
Kion fari pri la ekonomia krizo en Ruslando?
Kara Aleks,
LoLoZam pensas, ke Aleks trotaksas la ekonomiajn (au magiajn?) kapablojn de LoLoZam.
Tamen, LoLoZam mencias unu proponon, kiun li audis, kiu shajnas al LoLoZam ne komplete ekstermonda*. LoLoZam ne lauvorte memoras tiun proponon, do pripensu, ke temas pri proksimuma prezento, vershajne tre shanghighinta en la menso de LoLoZam.
Unu el la eraroj faritaj post la kolapso de Sovetunio, estis, ke ''oni'' volis enkonduki kapitalismon kaj ''libermerkatan ekonomion'' (kio estas la diferenco?), dum taugaj leghoj pri proprieto, kontraktoj, acheto, vendo, prunto, bankoj, ktp. ne ekzistis. Tiuj ghis nun apenau ekzistas (lau tiu proponinto).
La nuna Rusa parlamento havas nek sperton, nek tempon por verki la koncernajn legharojn.
Kion faras iu, kiu bezonas shargh- automobilon por sia entrepreno? Se tiu havas sperton kaj tempon por projekti kaj konstrui auton precize lau la postuloj kaj bezonoj de la entrepreno, tiu povas mem fari auton precize lau siaj deziroj. Tiu ech povas komenci per denova invento de la rado. Tamen, entreprenistoj kutime ne havas sperton kaj tempon por konstrui auton. Ili iras al auto- vendejo kaj achetas auton, kiu, el la prete haveblaj, plej taugas. Nur poste, ili eventuale adapt(ig)as ghin pli precize lau la bezonoj.
Tial, lau tiu propono, la Rusa parlamento elektu (kun au sen tuko antau la okuloj) unu landon, ekzemple de Europa Unio, pri kiu ghi opinias, ke la ekonomio sufiche bone funkcias. Chiujn leghojn de tiu lando, almenau tiujn pri juro civila, komerca kaj imposta, sed prefere -- char chio estas ligita -- ankau pri krimoj kaj jughejoj, kaj tiujn pri elektoj... ghi transprenu senshanghe por periodo de 10 jaroj. Ghi enoficigu kortumon konsistantan plejparte el tiulandaj juristoj, por interpreti (ne shanghi) tiun juron lau la Rusaj cirkonstancoj. La Rusa parlamento difinu, ke ghi (tiam elektita lau tiu elekto- juro) nur post tiuj 10 jaroj rajtos fari la necesajn adaptojn lau la Rusaj kondichoj, tradicioj, k.s., se ghi tiam sentos bezonon.
Tiam, lau la proponinto, almenau ekzistos legha kadro por kapitalismo kaj libermerkata ekonomio. Sen tiu kadro, lau tiu proponinto, dauros minimume kelkajn generaciojn (kiel en certaj okcident- Europaj landoj), ghis la nuna ''sovagha, rabista'' kapitalismo de Ruslando shanghighos al ''moderna, jur-bazita'' kapitalismo. Dum granda parto de tiu periodo, la Rusa popolo travivus la samajn mizerojn kiel la popoloj de tiuj okcident- Europaj landoj siatempe. Supozeble, ghi tion ne trankvile akceptos...
Tamen, LoLoZam pensas, ke tiu propono, sola, ne solvos la problemon de la malaltighinta nivelo de la produktado en Ruslando. Ghia industrio kaj agrikulturo nun neniel kapablas konkurenci liberkomerce en monda skalo. Necesos do, lau LoLoZam, iuspeca protekto (per dogantarifoj au kvantaj limigoj) de la interna merkato, tia, kia ebligis ekzemple al la okcident- Europaj landoj, siatempe, evoluigi sian industrion kaj agrikulturon. (Estas, fakte, almenau lau LoLoZam, freneza situacio, ke en nutrajh- vendejoj en grandaj urboj de Ruslando, ech la plej simplaj produktoj estas (pli bone: ghis antau ne longe estis -- char ili malaperis) importajhoj.) Char tia dogana protekto estas kontrau la principoj de la Monda Banko kaj la Internacia Mona Fonduso, Ruslando tiam ne ricevos ajnan helpon el eksterlando. Ghi tion ankau ne bezonas, char ghi (potenciale) estas lando richa je krudaj materialoj kaj naturaj energio- fontoj.
Sed... En la nuna momento, LoLoZam ne vidas baldauan solvon por la ekonomiaj (kaj do sociaj!) problemoj en Ruslando, char ghis nun shajnas, ke neniu el la regantoj de Ruslando vere volas serchi solvon. Aspektas, lau LoLoZam, ke la sola celo de la nunaj regantoj estas: sekurigi siajn proprajn, privatajn interesojn. Kvankam tio estas la bazo de kapitalismo, persona sinrichigo povas konduki al ioma prospero de lando nur, se ghi estas bremsata de legha kadro.
Se Aleks celis demandi, kion li mem povas fari pri la Ruslanda ekonomia krizo... LoLoZam supozas: nenion. Senpotencaj privatuloj povas nur ''sarki sian propran ghardeneton''. En Ruslando ne nur figure!
-----
* (Konato de LoLoZam diris, ke Kemal Ataturk en la jaroj 1920 faris ion similan en Turkio, por modernigi sian landon.)
En sia respondo al Pauxlo (en majo) pri Inteligentaj Teranoj, LoLoZam forgesis mencii Orangutangojn.
Kara Arbarulo,
Arbarulo pravas.
La Prapatroj en Indonezio, kie ankorau vivas iom da Orangutangoj, sciis, ke Orangutangoj estas Tre Al Ni Similaj Teranoj.
La vorto orang estas tie la normala vorto por ''homo'' au ''persono''. Kaj orang utan(g) simple signifas ''homo arbara'', do ''arbarulo'',
kiel orang b(e)landa signifas ''homo blanka'', do ''blankulo'', kaj orang Indonesia signifas ''Indoneziano''.
LoLoZam supozas, ke Arbarulo ne mem estas Orangutango (se jes, do Esperanto funkcius kiel inter- genra skrib- lingvo!);
sed, ke Arbarulo, per elekto de tiu nomo, ghuste volis atentigi pri tiu signifo.
Ke Pan, la scienca genro- nomo de Chimpanzoj, en Pola lingvo signifas ''Sinjoro'', lau LoLoZam povas esti hazardo... Sciencaj nomoj, lau LoLoZam, cetere ne chiam montras grandan inteligentecon che la nomdoninto: Science, Chimpanzoj nomighas troglodytes, kio estas ''kavo-loghanto'', kiaj ili ne estas. Kaj Orangutangoj estas Pongo pygmaeus, dum ili nek estas pigmee malgrandaj, nek loghas en Afriko proksime de Pigmeoj (kie ja vivas Bonoboj, la plej homsimilaj Chimpanzoj).
Mi shatus fari demandon, sed mi timas fari erarojn.
Kara Rudo,
Kiel vi vidas, en via demando ne aperas eraroj. Do kuraghe skribu. Se LoLoZam nur komprenos, kion vi celas, li povos respondi.
Kion do faris Bill kaj Monica?
Kara Oliver,
Jen tia ''tro persona'' demando, al kiu LoLoZam ne respondus, se li scius. Tio, kion plenaghuloj faras unu kun alia, kun ambauflanka konsento, kauzante per tio nenion malbonan al si au al aliaj, lau LoLoZam estas ilia persona, privata afero. Kaj... enmiksighi en la personajn, privatajn aferojn de aliaj, estas en multaj landoj -- lau LoLoZam prave -- punebla leghrompo. (LoLoZam supozas, ke tiu Monica kaj tiu Bill, pri kiuj skribas Oliver, estas plenaghaj. Se ne, la kazo estas alia.)
Lau la usona Nacia Centro pri San-Statistiko, en 1992 la jenaj procentoj de infanoj naskighis che patrinoj inter 13 kaj 19-jaraghaj:
* la plej altaj: Misisipio - 21,4 / Arkansaso - 19,4 / Alabamo - 18,2 / Luiziano - 18,1 / Okcidenta Virginio - 17,2
* la plej malaltaj: Nov-Hampshiro - 6,7 / Masachuseco - 7,7 /
Nov-Jherzejo kaj Konektikuto - po 8,0 / Minesoto - 8,1.
Averaghe tiujare en Usono naskighis che adoleskantinoj
(13-19-jaraj) 12,7% el la naskitaj infanoj.
Kara Jovano,
LoLoZam en antauaj respondoj rigardis la aferon el la vidpunkto de la (tro) junaj patrinoj*.
La nombroj, kiujn citas Jovano, prezentas la vidpunkton de la infanoj:
proksimume unu el ok de chiuj nun (1998) 6-jaraghaj infanoj en Usono havas patrinon, kies adoleskantecon rompis ghia naskigho.
En lando kiel Usono, kie oni, ghenerale, deziras al adoleskantoj ''senzorgan junaghon sen plenkreskulaj respondecoj'' (kio por plej multaj junuloj en la mondo -- ankau por tiuj en ''tria- kaj kvara-mondaj'' kvartaloj de ''unua-mondaj'' urboj -- estas neniel atingebla revo!), tio povas havi malagrablajn sekvojn, ankau por la infano.
Iuj tro junaj patrinoj, ech senvole au nekonscie, kulpigas la infanon pri la interrompita adoleskanteco.
Iuj ekstreme junaj knabinoj simple ne estas sufiche maturaj por povi eduki infanon.
Kaj iuj el la tro junaj patrinoj ne kapablas bone kompreni kaj akompani siajn infanojn, kiam tiuj atingas tiun vivo- fazon, kiun ili mem ne konis.
Kaj, lau la konvinko de LoLoZam, en multaj lokoj (ne nur en Usono) validas, ke havi bebon dum agho de lernado, studado kaj profesia orientigho, grave limigas la shancojn por la patrino, kio neeviteble havas influon al la shancoj por la infano.
Chio tio kauzas, ke infanoj de tiel junaj patrinoj pli ofte estas malsanaj (korpe kaj psihhe), pli ofte junaghe mortas au sin mortigas, pli ofte antautempe forlasas lernejon, ktp., ol aliaj infanoj.
Sed, feliche, tamen multaj el tiuj patrinoj, kiuj mem ne plene povis ghui sian ''senzorgan junaghon'', poste al siaj infanoj ja sukcesas havigi felichan junaghon kaj bonajn shancojn en la vivo -- kun helpo de la chirkauaj homoj.
-----
* (Lau statistikoj de la sama instanco, en 1992, pli ol 20% el chiuj Usonaj 19-jarulinoj (kaj pli ol 8% el chiuj 17-jarulinoj) naskis tiujare bebon au jam havis unu au plurajn infanojn...)
LoLoZam petis amikon, serchi pli freshajn nombrojn en la Reto.
Tio nur parte sukcesis. La ja trovitaj nombroj por 1995 tamen ne esence diferencas de tiuj por 1992.
Pri Patrisho - kion fari? Shi belas, shi frenezas, shi kruelas, shi petolas.
Kara Danjel,
LoLoZam ghojas: via sciigo (espereble) signifas, ke Patrisho retrovighis! (Chu Danielo scias pri tio?)
Danjel provu ne tro konfuzighi.
Tiel longe, ke Patrisho kaj belas, kaj frenezas, kaj kruelas, kaj petolas (por Danjel, lau Danjel, al Danjel, pri Danjel), tio signifas, ke Danjel gravas por Patrisho, kaj ke Patrisho gravas por Danjel. Fakte ghuste pro tio (chu ne?), Danjel amas Patrishon.
Danjel komencu dubi nur, kiam Patrisho nur belos au nur frenezos au nur kruelos au nur petolos.
Au kiam chion tion shi direktos al iu alia.
LoLoZam konscias, ke diri tion estas facile por iu ne koncernata -- kaj, ke akcepti tion estas malfacile, kiam oni estas mem koncernata ghis en karno kaj vejnoj. Sed... ankau LoLoZam konfuzighadis -- ja multe pli ol unufoje -- pro tia konduto kia de Patrisho. Ghis li lernis, ke tiu konfuzigho apartenas al la belaj aferoj de la vivo.