Iuj diris al LoLoZam, ke ili pensas, ke liaj pensoj eble estas interesaj por aliaj homoj. LoLoZam simple esperas, ke iuj respondoj pensigos vin kaj ke aliaj respondoj ridigos vin. Tamen, liaj pensoj estas nur liaj pensoj. Chiuj aliaj havu siajn proprajn pensojn. Kiam LoLoZam esprimas opinion, li pensas, ke tio estas tauga opinio au... bona sherco. Tamen, aliaj havu siajn opiniojn kaj... faru siajn shercojn. Kiam LoLoZam donas konsilon, li pensas, ke tio estas tauga konsilo... au bona sherco. Do neniam sekvu la konsilon de LoLoZam, escepte, se ankau vi mem pensas, ke ghi estas bona konsilo. LoLoZam mem respondecas pri siaj agoj en la vivo. Tio jam estas sufiche peza tasko. Li tute ne povas respondeci pri la agoj de aliaj. Chiam do pripensu, antau ol vi faras demandon kaj post ricevo de respondo, ke pri viaj opinioj kaj pri viaj agoj respondecas sole vi mem! [Demandoj kaj respondoj nur en Esperanto. -- Se LoLoZam pensas, ke demando estas tro persona au specifa, li ne respondos, au gheneraligos ghin.] |
Pardonu la seriozan mienon de chi tiu demando, sed ghi estas mia vera nuntempa scivolo... Kiel mi elektu religion?
Kara Anchjo,
Serioza demando, vere. Eble tro serioza por LoLoZam. Sed LoLoZam provas vortigi kelkajn pensojn pri tio. (Eble pri nenio alia ol pri religio, la pensoj de homoj estas tiel diversaj...)
La demando de Anchjo estas por LoLoZam iom miriga. Char LoLoZam havas la impreson, ke kutime la religio elektas la homojn -- ne inverse. Oni ja audas: ''mi estis vokita'', ''mi ekvidis la lumon'', k.s.
Kio estas religio? Tro malfacila demando por trakto kelklinia. Do nur jeno: Multaj religioj enhavas kredon (pri la ekzisto de Dio au dioj, ekzemple, au pri vivo post morto en Paradizo au aliloke), rakontojn (pardonu la simplan gheneralan vorton), kaj (sociajn) normojn.
Anchjo parolas pri kiel elekti religion.
Do, lau LoLoZam, ne povas temi pri kredo.
Oni ne povas elekti tion, kion oni kredas.
Oni ion au kredas au ne kredas.
Do, tio jam signifus, ke, se Anchjo volas elekti religion, tio ne povas esti religio, kies kredon Anchjo ne povas kredi.
La rakontoj de religioj kutime celas klarigi misterojn, do aferojn, kiujn homoj ne povas (au povis iam) klarigi. Kial au kiel la universo ekestis? Kial au kiel la homo ekestis? Kial au kiel la suno levighas chiumatene? Kial au kiel tondras? Kaj tiel plu. Iuj aferoj, kiujn religioj provas klarigi, intertempe lau multaj homoj ne plu estas misteraj, char la scienco jam donis klarigon. LoLoZam tamen pensas, ke scienca klarigo ne necese forigas la misteron. Botanikistoj povas precize klarigi, kiel el semeto kreskas arbo. Sed chu pro tio estas malpli mistere, ke tio tiel okazas?
Multaj religioj klarigas diversajn aferojn tute malsame.
Sed -- kiel diris praavo al avo -- la klarigoj, kvankam malsamaj, chiuj estas siamaniere veraj.
Kiel eblas? Lau la avo de LoLoZam pro tio, ke la religiaj rakontoj ne klarigas misterojn, sed pli bele...
vortumas ilin.
Chu la ekzisto de ''tiu, kiu estis antau la komenco de chio'' klarigas la misteron de la komenco? Ne.
La mistero (nun pri estado antau la komenco) restas.
Do, LoLoZam diras al Anchjo, ke, char chiuj klarigoj pri misteroj estas siamaniere veraj, Anchjo elektu tiujn, kiuj al Anchjo aspektas plej belaj, plej trafaj, plej ''veraj''.
Sed Anchjo provu daure konscii, ke ankau multaj tute aliaj klarigoj pri la samaj misteroj estas tute veraj.
Tro multe da religiuloj mistraktis kaj mistraktas, mortigis kaj mortigas aliulojn, char tiuj havis au havas ne ''la ghustan veron''!
Forte ligitaj al multaj religioj estas difinitaj sociaj normoj kaj instrukcioj pri la chiutaga vivo.
Pri tiuj, LoLoZam jam pli frue komentis.
LoLoZam atentigas, ke la vortigo de tiuj normoj kaj instrukcioj plej ofte estis celita por homoj en alia tempo kaj alia loko, vivantaj en tute aliaj kondichoj.
Ofte la nuna versio instruata estas interpretoj de interpretoj de la originaj instruoj de la religio.
Unuflanke tiu socia konkretigho de religioj en multaj lokoj praktike malebligas ''elekti religion''.
Kiu havas alian religion ol la tie reganta, multloke trovighas simple ekster la socio.
Depende de la loko, tio povas signifi ''ignorata'', ''malshatata'', ''diskriminata'', au ech ''mortigenda''.
Aliflanke, tiuj sociaj implikajhoj de diversaj religioj en ties specifa formo en diversaj lokoj, kun la koncernaj organizajhoj kaj gviduloj, por Anchjo estu -- lau LoLoZam -- kialo por tre bone pripensi sian ''elekton'', se entute okazu elekto.
LoLoZam konsilus al Anchjo, ekzemple, ne alighi al ajna grupo de homoj, kiuj en nomo de Dio la Kompatema kaj Pardonema traktas aliulojn senkompate kaj senpardone -- au kiuj en nomo de la Dio de Amo aliulojn malamas!
Por reveni al la komenco, LoLoZam pensas, ke oni au kredas au ne kredas, kaj ke tio ne estas afero de elekto. Pri la klarigo de misteroj: ekzistas multaj homoj, kiuj ne sentas bezonon, anstatauigi unu misteron per alia (ech se ili rekonas la poezion de ghi...). La elekto de religio kiel praktika, socia fenomeno, -- se do Anchjo sentas la bezonon kaj havas la eblon, elekti --, lau LoLoZam estas afero bone pripensenda lau multaj kriterioj. Fine: chiuj religiaj organizajhoj estas precipe organizajhoj de homoj, gvidataj de homoj lau sia homa maniero. Do, por elekto pri membrigho en tia organizajho, oni demandu sin ankau, chu kiel homo oni akordighas kun tiuj homoj. Kaj ekzistas multaj organizajhoj, kiujn la gvidantoj nomas religiaj, nur por ke ili povu home regi kaj ekspluati ghiajn anojn. Lau LoLoZam, tre utilas konscii pri tio.
Kial en la parto de la respondo al Mihhil kiu fakte ne estas respondo al Mihhil, en la komputile prilaborita teksto la linioj havas 53 literojn?
Kara Adamo,
LoLoZam povus diri: Char tio estas la agho de la najbaro de LoLoZam. Sed tia elekto ne okazis. TTT-majstro respondas: Mi ne kalkulis. Tiom da lokighis, hazarde, inter la marghenoj, kiam mi prilaboris. Mi uzis 12-punktajn literojn, por ke la linioj ne estu tro longaj por ies ekranoj au poshtprogramo. Se Adamo refaros per alia liniolongo, certe aliaj interesaj vortoj aperos!
Haroldo kiu ne ekspertas pri tiuj ajhoj skribis:
Lau mia kono, estas grava diferenco
inter la homsimia uzo de signlingvoj, kaj la homa
uzo de iaj ajn lingvoj. Al la unua mankas gramatiko. Tio
gravas ne nur por gramatikistoj, char lingvo al kiu mankas
gramatiko povas esti modelita per simpla modelo de
ago-reago, kaj lingvo kiu havas gramatikon ne povas esti
(tion pruvis Chomsky) kaj tiel montras la ekzistecon
de pli kompleksa menso. Tiel la lingvo-kapablo de
homsimioj estas, almenau lau nia scio, esence
malsama de tiu de homoj.
Eble la manko de komunikado inter homoj kaj homsimioj en
lingvo kun gramatiko montras malkapablon de homoj kaj
ne de simioj. [...]
Pri la strukturo de la lingvo de balenoj mi scias nenion.
Eble ghi estas ege tro kompleksa por esti modelita de
ago-reago- modelo. Vershajne neniu ankorau sukcesis
modeli ghin.
Kara Haroldo kiu ne ekspertas pri tiuj ajhoj,
Ankau LoLoZam ne estas spertulo pri tiuj ajhoj. Kaj proprajn spertojn pri la parolado de homsimioj li tute ne ekhavis. Do, char ne fakulo, LoLoZam ech kuraghas demandi: Kio estas gramatiko? LoLoZam jhus legis -- kaj bone komprenis -- iun tekston de iu Esperanto- uzanto, kiu ech el la 16 Reguloj ne chion kaptis... Aliflanke, iu autoro (Rikardo Shulco) provis pruvi, ke la tuta Esperanto- gramatiko estas... blufo, char la rilatoj en ghiaj frazoj estas esprimataj per vort[er]oj (''o'', ''j'', ''n'', ''as'', ktp. estas vort[er]oj kun propra (vort)signifo, ankau lau Zamenhof). Lau tiu vidpunkto, la verkinto de tiu teksto nur ne bone konas iujn vortsignifojn. En la tuja chirkauajho de LoLoZam loghas pluraj homoj, kiuj kutime parolas tre ''negramatike''... Kaj ankau pri sia parolajho, LoLoZam foje havas iujn dubojn...
Reen al la temo! LoLoZam legis aliajn informojn.
Kaj, el tiuj, LoLoZam komprenis, ke por iu chimpanzo, frazo kia ''(tikli) (homo A) (chimpanzo B)'' havis/as alian signifon
ol ''(tikli) (chimpanzo B) (homo A)'' -- do, lau LoLoZam, tiu chimpanzo konis/as (iun) gramatikon / sintakson. Almenau pri tiklado.
Sed LoLoZam ne scias sufiche pri la homa Usona manlingvo kaj pri ghia(j) homsimia(j) variajho(j), por vere povi konkludi ion.
[En Esperanto, tiuj du signifoj evidentighas ''sen gramatiko / sintakso'', nur el la uzataj vortoj! (Por tiuj, kiuj konas la signifon de la vorto ''n''.)]
Same kiel inter Esperanto- parolantoj, la unua demando cetere ne estu:
''Chu la lingvajho lauas chiujn (oficialajn au Chomskiajn) gramatikajn regulojn?'', sed: ''Pri kio oni sukcesas (vershajne pro nekonsciaj gramatikaj reguloj) lingve interkomprenighi?''
Lau tio, kion legis LoLoZam, almenau frazoj kun la signifo ''Se (...)o (...)os (...)on, do (...)o (...)os (...)on'' estis komprenataj kaj dirataj.
Homaj infanoj, lau la sperto de LoLoZam, tiajn ne rapide komprenas.
Sed eble tio ne tiom dependas de gramatiko...
Povas esti, ke tio, kion legis LoLoZam, ne estas tute akurata. Sed, se jam nur la du ekzemploj chi-supre menciitaj estas ghustaj, tio almenau pensigas. Kaj, kiel Haroldo saghe atentigas, la malfacilajhoj povus trovighi je la homa flanko.
Mi antaunelonge parolis kun iu kiu shajnis kredi al la eblo ke iu povas antaudiri ion kio okazos en la nejameco. Temis pri antaudiroj kiajn Nostradamus faris. Por esplori tion, li sendis al mi kelkajn de tiuj divenoj por ke ni povu kontroli chu ili fakte verighos. Kiel LoLoZam pensas pri tio chi? Chu li povas antauvidi tion kio estos la rezulto de tiu chi 'eksperimento'?
Kara Mihhil,
LoLoZam pensas, ke la okazontajhoj ne estas antaudifinitaj en tia maniero, ke iu povus precize scii pri tio, kio okazos poste. Multaj aferoj estas ja antaudireblaj. LoLoZam ne scias, chu tiu antikvulo Nostradamus diris ion pri la nunaj subakvighoj en la mondo. Tamen ankau LoLoZam estus povinta antaudiri pri subakvighoj -- sed tiam li ne estus precize pensinta pri tia katastrofo, kia okazis en Meza Ameriko.
Al LoLoZam shajnas, ke de poste iuj antaudiroj estas klarigataj tiel, ke ili akordighas al efektivaj okazajhoj. Se, ekzemple, antaudiristo diris, ke en la nuna jaro ''iu gravulo el la Nordo batalos kun iu gravulo el la Oriento'', la informo- valoro de tio estas nula. Se de poste oni konstatas batalon (de ajna speco) inter iu, kiu el iu vidpunkto estas ''el la Nordo'' kaj iu, kiu el iu vidpunkto estas ''el la Oriento'', kaj identigas la koncernulojn, tio estas tute alia afero.
LoLoZam ne jam vidis precizajn interpretojn de antaudiroj de Nostradamus au iu alia, pri la okazajhoj antaudiritaj por la nuna au lastaj jaroj, publikigitajn kelkajn jarojn antaue, kiam la ''roluloj'' kaj ''lokoj'' ja estis jam konataj.
Iuj sukcesas ech de poste legi antaudirojn en komputile ordigitaj libro- tekstoj. Shajnas al LoLoZam, ke tio eblas pli facile, se la koncerna lingvo havas malmultliteran, senvokalan, alfabeton... Eble ankau en la respondoj de LoLoZam foje iuj literoj, vertikale legitaj, formas nomojn -- se vi antaue forigas chiujn vokalojn, ekzemple. (LoLoZam deziras multe da plezuro al iu, kiu tion esploros!)
Mihhil kaj aliaj legantoj povas mem imagi, kiom da interesaj vortoj estas troveblaj, se oni tiel prilaboras tutan libron au verkaron!
La ''eksperimento'' priparolita de Mihhil, lau LoLoZam havus sencon nur, se antau la okazajho, la antaudiroj de Nostradamus estus detale interpretitaj.
llzmpnss,klkzntjhjnstsntdfntjntmnr,kpvsprczscprt,kkzs pst.mltjfrjstsjntdrblj.llzmnscs,chtntkvlnstrdmsdrsnpr lnnjsbkvghjnlmnd.tmnnkllzmstspvntntdrprsbkvghj--sdtml nstsprczpnsntprtktstrf,kkzsnmzmrk.lllzmshjns,kdpstjnt drjstsklrgtjtl,klkrdghslfktvjkzjhj.s,kzmpl,ntdrstdrs, knlnnjrgrvlllnrdbtlskngrvlllrnt,lnfrm-vlrdtstsnl.sdps tnknsttsbtln(djnspc)ntr,klvdpnktstsllnrdkj,klvdpnktst sllrnt,kjdntgslkncrnljn,tststtlfr.llzmnjmvdsprczjnntr prtjndntdrjdnstrdmsl,prlkzjhjntdrtjprlnnlstjjrj,pblkg tjnklkjnjrjnnt,kmlrlljkjlkjjstsjmkntj.jskcsschdpstlgn tdrjnnkmptlrdgtjlbr-tkstj.shjnslllzm,ktblsplfcl,slknc rnlngvhvsmlmltltrn,snvkln,lfbtn...blnknlrspndjdllzmfj jltrj,vrtkllgtj,frmsnmjn--svntfrgschjnvkljn,kzmpl.(ll zmdzrsmltdplzrl,ktnsplrs!)mhhlkjljlgntjpvsmmmg,kmdntr sjvrtjststrvblj,sntlprlbrsttnlbrnvrkrn!lksprmntprprlt dmhhl,lllzmhvssncnnr,sntlkzjh,lntdrjdnstrdmsstsdtlntr prttj.
TTT-majstro prilaboris la chi- supran respondon de LoLoZam tiel, ke ne plu estas vokaloj kaj spacetoj en ghi. Krome li komputile preparis liniojn diversdirektajn, kaj resendis ilin al LoLoZam por rigardo.
-- Sen ia antau- arangho de chi tiu respondo, tuj aperas ''Laplando'' (unua linio vertikala)... Tuj apude staras ''la suno serena'' (au ''la sensereno''!), kaj poste i.a. ''tentoj'', ''spite'', ''samaj ripetoj'', ''la borsoj'', ''la itinero'', ech ''teleenergikanalo, latina nepo'' (linio V21 -- lau TTT-majstro tio estas grava loko) (chu vere temas pri Esperanto?!)... Tamen ankau ''kolbaso'' (almenau dufoje!)... Kaj oblikve, LoLoZam vidis almenau ''legendo'' kaj ''signalo''. Ankau ''Afriko'' kaj ''Ameriko'' aperas, kaj (ne mirinde) ''Europo'' kaj ''Azio''. Jam el tiuj certe eblus de poste konstrui trafajn antaudirojn... (''Nedubebla pruvo'' estas, ke ''la antaudiroj'' ja mem estas en la tria linio de dekstre, legata supren!)
Lau praavaj rakontoj, la utilo de antaudiroj estas, ke ili pensigas la homojn, kiel vere okazigi pozitivajhojn -- kaj kiel preventi negativajhojn!