Iuj diris al LoLoZam, ke ili pensas, ke liaj pensoj eble estas interesaj por aliaj homoj. LoLoZam simple esperas, ke iuj respondoj pensigos vin kaj ke aliaj respondoj ridigos vin. Tamen, liaj pensoj estas nur liaj pensoj. Chiuj aliaj havu siajn proprajn pensojn. Kiam LoLoZam esprimas opinion, li pensas, ke tio estas tauga opinio au... bona sherco. Tamen, aliaj havu siajn opiniojn kaj... faru siajn shercojn. Kiam LoLoZam donas konsilon, li pensas, ke tio estas tauga konsilo... au bona sherco. Do neniam sekvu la konsilon de LoLoZam, escepte, se ankau vi mem pensas, ke ghi estas bona konsilo. LoLoZam mem respondecas pri siaj agoj en la vivo. Tio jam estas sufiche peza tasko. Li tute ne povas respondeci pri la agoj de aliaj. Chiam do pripensu, antau ol vi faras demandon kaj post ricevo de respondo, ke pri viaj opinioj kaj pri viaj agoj respondecas sole vi mem! [Demandoj kaj respondoj nur en Esperanto. -- Se LoLoZam pensas, ke demando estas tro persona au specifa, li ne respondos, au gheneraligos ghin.] |
Dum kongreso mi renkontis knabon. Nun li volas viziti min. Mi daure korespondas kun li, sed mi ne plu estas vere enamighinta en lin. Nun li vizitos amikojn en loko ne tre malproksima, kaj poste volas veni chi tien. Kion fari?
Kara Valeri,
Chu Kongresamiko scias, ke Valeri ne plu estas vere enamighinta? Se ne, LoLoZam pensas, ke Valeri tion skribu al Kongresamiko. Kompreneble eblas, resti amikoj kaj viziti unu la alian. Au resti bonaj konatoj- korespondantoj. Sed, lau LoLoZam, Valeri chiukaze estu honesta al Kongresamiko. Tiam Kongresamiko povos mem decidi, chu li ankorau volas viziti kaj/au daurigi la korespondadon. Valeri estu ankau honesta al si mem. Se Valeri preferas ne plu havi (personan au skriban) kontakton kun Kongresamiko, pro unu kialo au pro alia, Valeri en placha maniero informu Kongresamikon pri tio.
Estas freneze, sed mi estas enamighinta al konata futbalisto [...]. Fakte mi hontas pri tiu frenezeco. Mi bone scias, ke li por mi ne estas atingebla. Sed kiel mi povas forigi lin el miaj pensoj, kaj zorgi, ke mi min ne ridindigas?
Kara Fanulino,
LoLoZam pensas, ke Fanulino estu indulgema... pri si! Sed diskrete. Fanulino ghoje kaj ghue admiru antau televidilo la fortikajn krurojn, la belajn movojn, au kion ajn de Futbalisto. Fanulino interpretu la eldirojn de Futbalisto en gazetaro, kiel shi volas -- ech kvazau temus pri shi (sed konsciu pri tiu ''kvazau''!). Sed LoLoZam konsilas: Fanulino ne skribu al Futbalisto kaj ne postsekvu lin. Fanulino simple ghuu siajn sentojn kaj atendu la okazajhojn. Neatingebla amo kia chi tiu, plej ofte iom post iom forvaporighas, pro manko de stimulo de la flanko de la amata. Kaj, kiel junulinoj en la chirkauajho de LoLoZam certigas, precize en tiu momento Fanulino rimarkos plachajn knabojn en la propra chirkauajho. Kaj sendube Fanulino impresos al tiuj per sia kono de futbalo- reguloj!
Pri la komenco de la nova jarcento:
Kutime la komencpunktoj de jarkalkuloj estas difinitaj de poste, multajn jarcentojn post tiu imagita komenco. Tamen okazis, ke iuj vere komencis novan jarkalkulon mem: En 1793, la Nacia Kunveno de la nova Franca Respubliko decidis enkonduki novan jarkalkuladon, kun novaj monatoj (po trifoje dek tagoj). La unua jaro de tiu nova kalkulo do estis, kompreneble, ne "la jaro nula de la Respubliko", sed "la jaro I (unua) de la Respubliko" (ili uzis Romiajn ciferojn).
Kara Tereza,
Kompreneble!
En sia respondo al Alaskano, LoLoZam menciis, ke homoj akceptas (lau ili) strangajn ideojn che aliaj, se ili tiujn ne opinias minacaj au dangheraj por ili persone. La homo pri kiu Alaskano skribis estas profesia tradukisto. Chu tiu do eble sentus sin au sian profesion minacata de Esperanto?
Kara Andreo,
LoLoZam ja pensas, ke profesia tradukisto povus senti sin minacata de la ideo, ke homoj povas komuniki inter si sen tradukistoj au interpretistoj.
Kvankam lia laboro supozeble ne estus endangherigata ghis la tempo de lia pensiigho...
Sed, kiel Claude Piron klarigas en sia jam plurfoje menciita prelego, ne nur tradukistoj kaj interpretistoj sentas sin, plej ofte nekonscie, minacataj de Esperanto!
Char ne havas sencon, chiufoje larghe citi el la teksto de Piron, LoLoZam -- kontraue al sia kutimo -- metas chi tie ligon al ghi: Claude Piron: ''Psikologiaj aspektoj de la monda lingvoproblemo kaj de Esperanto'' -- ankau al ghia anglalingva traduko, por la kazo, ke vi pensas, ke estas saghe, legigi ghin al iu anglalingvano.
Kial estas malvarme dum vintro?
Kara Paulo,
1. Por ke Paulo povu fari chi tiun demandon.
2. Por ke homoj inter si sentu pli da varmeco.
Alaskano demandis, kial iuj Esperantistoj tiel ''kultece'' propagandas au defendas Esperanton.
LoLoZam klarigis, ke por multaj Esperanto- uzantoj, Esperanto ja estas la racia solvo por internacia lingva komunikado.
Tamen, la maniero en kiu Esperantistoj parolas pri Esperanto [...], ofte shajnas tute ne ''racia'' al ne-Esperantistoj.
Mi kredas, ke por tio ekzistas iu psihhologia faktoro, kiun nia filino iam en intervjuo esprimis tiel:
''Esperanto ne estas la lingvo de iu alia (popolo, nacio, grupo), do ghi estas via propra lingvo.''
Lau mi tio klarigas, ke Esperanto- parolantoj al Esperanto havas tute alian rilaton ol al iu alia ''lernita (fremda) lingvo''.
Ke homoj estas emocie ligitaj al sia propra lingvo (au: unu el siaj propraj lingvoj!), kaj defendas ghin, fervore kaj emocie, kontrau kritikoj au minacoj de ekstere, ne estas malkutima afero. [...]
Kara Votero,
Tiel estas. La psihhoterapiisto kaj verkisto Claude Piron [klod piron'] en sia prelego ''Psikologiaj aspektoj de la monda lingvoproblemo kaj de Esperanto'', pri kiu Leganto atentigis en augusto, donas klaran ekzemplon:
''Svedo kiu rilatas angle kun koreo kaj brazilano sentas sin nur svedo kiu uzas la anglan, li ne sentas sin anglalingvano. Kontraste, svedo kiu rilatas per Esperanto kun koreo kaj brazilano sentas sin esperantisto kaj sentas, ke ankau la du aliaj estas esperantistoj [...]. Ech se oni ege bone regas la anglan, neanglalingvano ne sentas, ke tio havigas al li anglosaksan identecon. Kun Esperanto okazas la malo.''
Piron klarigas tion per tio, ke Esperanto, pro sia strukturo, kiu ebligas multe pli liberan sinesprimadon ol en aliaj lernitaj lingvoj, en la homa psihho integrighas en multe pli profunda nivelo.
Tial Esperanto- parolantoj sin identigas kun Esperanto, dum lernintoj de ''aliaj fremdaj lingvoj'' ne identigas sin kun tiuj.
Piron atentigas, ke ne-Esperantistoj tion tute ne povas kompreni.
Por ili, tio estas io tre stranga, kion ili (tute nature) interpretas kiel fanatikecon.
(Ke ili ne pretas ech esplori la faktojn pri Esperanto, Piron tamen diagnozas psihhe malsana konduto!)
Lau LoLoZam, Esperanto- parolantoj, en siaj kontaktoj kun ne-Esperantistoj, tre bone konsciu pri la fakto, ke por tiuj, Esperanto kaj ghia funkciado inter homoj, estas io tute fremda, neniam spertita, kaj do ne au apenau imagebla.
Esperanto- parolantoj, en kontaktoj kun ne-Esperantistoj, pripensu tion, kaj ne atendu tro da kompreno de ties flanko.
LoLoZam memoras ankau eldiron de la verkisto William Auld [viljam old] (li fakte citis sian edzinon), ke multaj ne-Esperantistoj ne atendas pli bonajn internaciajn lingvajn kontaktojn, ol la malbonkvalita balbutado per lernita fremda nacia lingvo, char ili pensas, ke pli bona interkomprenigho ne eblas.
LoLoZam pensas, ke al ne-Esperantistoj oni do -- almenau komence -- parolu nur pri la faktoroj, kiujn ankau ili povus racie kompreni, ekzemple pri la kostoj de interpretado, la ofta nedisponeblo de interpretistoj, kaj pri la malfacileco de prononco kaj/au neregulaj verboj de fremdaj lingvoj...
(Alivorte: kondutu, kiel la piloto en ''La eta princo'' lernis konduti al ''grandpersonoj''.)
LoLoZam pensas, ke la klarigo de la filino de Votero eble bone taugas por klarigi al iuj iom pli klarvidaj ne-Esperantistoj la malsaman sintenon de Esperanto- parolantoj al Esperanto, ol al alia lernita fremda lingvo. Eble che tio vi menciu, ke Esperantistoj ja konas la diferencon, char la plimulto de ili lernis plurajn fremdajn naciajn lingvojn...
[LoLoZam tre konsilas al chiuj Esperanto- uzantoj, legi la tekston de tiu prelego de Claude Piron. Ghi klarigas multajn flankojn de la sinteno de ne-Esperantistoj, de instancoj kaj oficuloj al Esperanto, el psihhologia (pli bone dirite: psihhiatria) vidpunkto. Ghi estas facile trovebla en la Reto.]
Kion opinias LoLoZam: Chu la nova jarmilo komencighas je 01 jan 2000 au je 01 jan 2001?
Kara J.L.,
LoLoZam pensas tiel: monato komencighas per ghia unua tago; jaro komencighas per ghia unua monato; do jardeko, jarcento kaj jarmilo komencighas per ghia unua jaro. La unua tago de la unua monato de la unua jaro de la nova jarcento do estas, lau LoLoZam: 01.01.01 au 01 jan 2001. (Tiuj, kiuj diras, ke la jarcento komencighos en 2000, do festu la nulan tagon de la nula monato de tiu jaro: 30 nov 1999, je la nula horo nul!)
Sed LoLoZam povas imagi, ke "la jaro 2000" aspektas kaj sonas pli plache ol "la jaro 2001". Do oni festu, kion oni volas festi. Kaj se vi volas, post unu jaro festu denove...
Lau LoLoZam, "la jaro mil naucent naudek nau", almenau en Esperanto, sonas ankorau pli bele! Ghian unuan tagon vi povos festi jam post kelkaj semajnoj! (Jam nun: Chion bonan por vi kaj viaj amataj! Estu sanaj kaj felichaj! Ke viaj deziroj por bono plenumighu!)
Cetere, la ''jaro 2000'', se LoLoZam estas bone informita, estos konata ankau kiel la jaro 1420/21, 5760/61, 2543/44, 2611/12, 1378/79, 2055/56, 1920/21, 2196/97, 2550/51, 4696/97, 2659/60, 7508/09, 1992/93... de la nuna jarkalkulo au erao. Po du nombroj, char ja ne chiuj opinias, ke la jaro komencighas je la unua de januaro. (Ech en Europo, de kie venas la jarkalkulo kiu nun atingos 1999, dum multaj jarcentoj, fakte jam de antau la imagita komenco de tiu jarkalkulo, la jaro komencighis per marto...)
Lastatempe mi (denove!) legis plendon de ne-esperantisto, kiu rakontas pri okazo, kiam E-aktivulo agreseme trudis je li siajn ideojn pri la nepra indeco de la fina (kaj subita!) venko de la zamenhofa lingvo, kaj postulis agon favore al Esperanto de la koncerna homo (kiu estas profesia tradukisto). Sekve tiu ne-esperantisto nomas chiujn esp-istojn "frenezaj ghenantoj" ktp. Mi scivolas, chu LoLoZam bonvole provus klarigi, kiel kelkaj esp-istoj, cetere shajne mezume raciaj homoj en siaj chiutagaj vivoj, kondutas tiel "kultece" rilate al Esperanto, per maniero kiu forpushas aliajn homojn for de Nia Afero, anstatau allogi ilin.
Kara Alaskano,
LoLoZam povus respondi: ''Ahh... tiuj sintrudantaj verduloj fushas la tutan aferon. Estus bone, se malaperus chiuj tiaj ghenantoj el la Esperanto- movado.'' Sed LoLoZam pensas, ke la situacio estas iom alia -- iom pli kompleksa.
La demando de Alaskano elvokas samtempe multe da ideoj, supozoj, ktp. Kaj, antau prijugho de la priparolitaj Esperantisto kaj ne-Esperantisto, necesas iom pli da pripensado.
Unue, la ''nepra indeco de la fina venko de la Zamenhofa lingvo''.
Ankau Alaskano pripensu, ke se ne ekzistus, dum la pasintaj pli ol cent jaroj kaj nun, homoj, kiuj kredis kaj kredas pri la (indeco de) ''fina venko'' (ni diru: ke fine granda parto de la homaro ekkonscios pri la avantaghoj au ech pri la neceso de utiligo de neutrala interlingvo -- kaj ke tiu interlingvo estos Esperanto), nun ekzistus supozeble inter nul kaj dek personoj en la mondo, kiuj interesighus pri tiu mortinta projekto.
Inter tiuj trovighus nek Alaskano, nek LoLoZam.
Ankau tiuj, kiuj mem ne kredas au esperas pri iuspeca ''fina venko'' de Esperanto (do tiuj, kiuj kontentas pri utiligo de la lingvo en limigita rondo por limigitaj celoj), povas nun en iu grado utiligi la lingvon ghuste pro la ekzisto de aliaj homoj, kiuj ja kredas, ke estonte multe pli da homoj parolos Esperanton.
Kaj kiuj opinias, ke indas iom aktivi por tio.
Due, ''subita'' shangho de aferoj ne estas malebla.
Temas pri la atingo de t.n.
''kritika maso''.
Dum la unuaj 80 jaroj kiam ekzistis telefono, ech en tehhnike evoluintaj landoj, telefonon havis nur tiuj, kiuj ''vere bezonis ghin'' por sia entrepreno au profesio.
En multaj landoj, iom depende de tehhnikaj ebloj, tio draste shanghighis en la dauro de nur 5 ghis 10 jaroj.
Nuntempe validas io simila pri retposhto (ghi ekzistas jam dum pli ol dudek jaroj, kvankam malmultaj sciis pri ghia ekzisto!):
''Neniu el miaj konatoj havas retposhton, do kial mi havu?''.
Tio povas relative subite shanghighi al: ''Nu, pli kaj pli el miaj konatoj havas retposhton, do eble ankau mi ekhavu...'' Se temas pri Esperanto, temas pri la transiro de: ''Praktike nenie eblas utiligi Esperanton'' al: ''Tamen en sufiche multe da lokoj oni povas elturnighi per Esperanto''.
LoLoZam mem, tamen, ne kredas, ke tiu ''kritika maso'' de Esperanto- parolantoj estos tre baldau atingita.
Sed: chiu plia uzanto, au chefe: chiu plia uzo-eblo pliproksimigas la turnopunkton.
Trie, por doni ''amikan helpon'' al iu, ne necesas, ke la helponto plene konsentu kun la helpoto. Se iu estas aktiva en, ni diru, Asocio por Bredado de Lumbrikoj, kaj se tiu petas helpon de konato, kiu estas ekzemple jhurnalisto au tradukisto, au kiu simple povus disponigi fotokopiilon au transport- rimedon (kun repago de kostoj, au ech sen tio), ne necesas, ke la konato mem estu entuziasma pri lumbriko- bredado. Necesas nur, ke la konato sentu amikecon, simpation, respekton por la petanto, kaj opiniu, ke lumbriko- bredado ne estas malutila por li au shi persone au por la homaro. Kaj, kompreneble, la helpo petata devas esti ne tro granda, tro kosta au tro temporaba.
LoLoZam vidas, ke en la kazo priskribita de Alaskano, povas esti pluraj punktoj problemigaj:
-- Eble la Esperantisto ne nur rakontis al la ne-Esperantisto pri sia espero au ech konvinkiteco, ke baldau granda parto de la homaro ekkonscios pri la dezirindeco kaj la avantaghoj de neutrala interlingvo, sed eble la Esperantisto postulis, ke la ne-Esperantisto konsentu pri tio.
-- Eble la petita helpo estis tro granda, kosta au temporaba por esti konsiderata ''amika helpo''.
-- Eble la Esperantisto ne petis, sed postulis helpon de la ne-Esperantisto.
-- Eble la Esperantisto kaj la ne-Esperantisto simple ne estas amikoj...
-- Eble la ne-Esperantisto havis jam antaue tiel fortajn antaujughojn pri Esperanto au Esperantistoj (pri kiuj do eble la koncerna Esperantisto tute ne kulpas), ke jam nur la fakto, ke temas pri Esperanto, sufichas por rifuzi ajnan helpon.
LoLoZam estas scivola, chu la koncerna ne-Esperantisto plendus pri simila helpo-peto ankau, se la petanto aktivus por alia, tiuloke pli ghenerale konata au akceptata publik-utila movado...
Tamen, Alaskano demandis, kiel eblas, ke iu ''mezume racia'' homo povas konduti ''tiel kultece''.
LoLoZam pensas, ke por raciaj homoj estas malfacile akcepti, ke aliaj homoj estas neraciaj.
Se do ''mezume racia'' homo malkovris, ke (kompare) tre facile alproprigebla neutrala interlingvo estas objektive kaj racie pli bona solvo por la internacia lingva komunikado, ol la terure malekonomia, diskriminacia kaj tute ne sukcesa lernado de ies nacia(j) lingvo(j), tiu ''mezume racia'' homo povas malfacile akcepti, ke aliaj ''mezume raciaj'' homoj ne vidas tiun objektive kaj racie pli bonan solvon. Por multaj Esperanto- uzantoj (ankau por LoLoZam), ghuste la nuna lingvo- praktiko en la mondo estas plene neracia. La vera punkto, lau LoLoZam, do estas: ke Esperantistoj, kiuj ja havas racian vidpunkton almenau pri la lingvo- problemo, traktu la -- tiurilate -- neraciajn ne-Esperantistojn tamen kun respekto kaj amikeco. Kaj... kun multe da pacienco.
LoLoZam konsilas, ke chiu libere parolu (iom post iom, ne tro samtempe, ne tro ofte) al siaj amikoj pri sia okupigho pri Esperanto, pri la bonaj kaj belaj spertoj, kiujn oni havis per ghi; poste, lauvole, ankau pri sia espero, ke multaj aliaj homoj vidos la dezirindecon de neutrala interlingvo. Kaj ech pri sia konvinkiteco, ke iam grandaj partoj de la homaro ekkonscios pri tio. Chiu libere menciu la emociajn au raciajn argumentojn, kiuj por shi au li mem estas gravaj au decidigaj. Sed oni ne insistu, ke tiuj argumentoj estu ankau decidigaj por la amikoj. Ne chiu estas preta akcepti ech evidentajhojn... Por multaj, la temo de internacia lingva komunikado estas tiel nova kaj fremda, ke jam ioma pripensado estas malfacila. Viaj amikoj do sciu, ke via okupigho pri Esperanto estas por vi io grava; ke por vi, ghi estas io utila; ke por vi estas bela idealo, ke chiu povu profiti de ghi. Ke lau vi tio estas la racia solvo por internacia lingva komunikado. Sed ne postulu de viaj amikoj, ke ili en chio tio konsentu kun vi, nek ech, ke ili rekonu chiujn tiujn por ili strangajn kaj nekonatajn faktojn kaj faktorojn, kiujn vi mencias al ili. Kaj, tre grave, vi montru interesighon pri la idealoj de viaj amikoj! (Kvankam ankau vi ne bezonas konsenti pri tiuj...) Tiam, eble, viaj amikoj pensos, ke, se vi, kiun ili konas kiel ''mezume racian homon'', havas tiajn ideojn -- tiuj ideoj ja ne povas esti tute stultaj...
Bonaj amikoj certe, lau siaj ebloj, helpos al siaj amikoj pri aferoj gravaj por tiuj!
Multaj homoj respektas kaj admiras homojn kun idealoj. Multaj homoj akceptas, ke aliaj havas ech la (lau ili) plej strangajn vidpunktojn au hobiojn (se ili ne konsideras tiujn minacaj, dangheraj au malutilaj). Sed, se vi insistas, ke ili konsentu kun tiuj au partoprenu en tiuj, ili rapide nomos vin ''sektisma'' au ''kulteca''.
Sed kompreneble eblas, ke la koncerna Esperantisto tute simple estas de tia tipo sintruda, trofervora, ghene persistema, tropostulema, ktp., kiajn oni trovas inter entuziasmuloj pri chiuspecaj temoj. Ne nur inter Esperantistoj.