Iuj diris al LoLoZam, ke ili pensas, ke liaj pensoj eble estas interesaj por aliaj homoj. LoLoZam simple esperas, ke iuj respondoj pensigos vin kaj ke aliaj respondoj ridigos vin. Tamen, liaj pensoj estas nur liaj pensoj. Chiuj aliaj havu siajn proprajn pensojn. Kiam LoLoZam esprimas opinion, li pensas, ke tio estas tauga opinio au... bona sherco. Tamen, aliaj havu siajn opiniojn kaj... faru siajn shercojn. Kiam LoLoZam donas konsilon, li pensas, ke tio estas tauga konsilo... au bona sherco. Do neniam sekvu la konsilon de LoLoZam, escepte, se ankau vi mem pensas, ke ghi estas bona konsilo. LoLoZam mem respondecas pri siaj agoj en la vivo. Tio jam estas sufiche peza tasko. Li tute ne povas respondeci pri la agoj de aliaj. Chiam do pripensu, antau ol vi faras demandon kaj post ricevo de respondo, ke pri viaj opinioj kaj pri viaj agoj respondecas sole vi mem! [Demandoj kaj respondoj nur en Esperanto. - Se LoLoZam pensas, ke demando estas tro persona au specifa, li ne respondos, au gheneraligos ghin.] |
P.L.T. demandis, kion LoLoZam pensas pri la rolo de ''la internacia komunumo'' en certa armita konflikto. LoLoZam reagas al malpli specifa demando.
Kara P.L.T.,
LoLoZam pensas, ke la rolo de ''la internacia komunumo'' en armitaj konfliktoj ofte tre dependas de la ekonomiaj kaj politikaj interesoj de iuj pli au malpli fortaj shtatoj.
Au de la manko de tiaj interesoj.
Motivoj kiel ''servi justecon'' au ''savi senkulpajn viktimojn'' lau LoLoZam apenau ludas rolon.
Krome LoLoZam pensas, ke -- se ghi entute interesighas pri la afero -- la ''internacia komunumo'' (chu en oficiala vesto de UN au de iu regiona organizajho de shtatoj) ofte similas al policisto, kiu, kiam li estas vokita al rab-atako sur strato, diras, ke la viktimo kaj la rabisto atingu egalecan kompromison.
Se tio ne sukcesas, la policisto proklamas, ke ambau flankoj kulpas, kaj permesas, ke la atakinto daurigu pribatadon de la viktimo, dum kio la policisto zorgas, ke neniu alia enmiksighu kaj arestas chiun, kiu provas helpi al la viktimo.
(Tia sinteno de ''la internacia komunumo'' ekzistas ech, se ekzemple kaj la Konsilantaro por Sekureco de UN kaj la Internacia Kortumo en Hago decidis, ke unu flanko pravas kaj la alia ne.)
LoLoZam do ne havas tre pozitivan imagon de la influo de ''la internacia komunumo''.
Johano demandis: (samteme ankau Murat)
Mi parolis kun iu mia amiko, kiu estas Islamano, pri Esperanto. Li diris al mi, ke li ne certas, chu Esperanto povas esti io bona, char Zamenhof ne estis Islamano. Kion mi pri tio respondu al li?
Kara Johano kaj Murat,
LoLoZam ne estas fakulo pri Islamo. Do, LoLoZam auskultis muftion.
La muftio interalie diris jenon (tamen la vortigo estas de LoLoZam):
Lau la Korano, Judoj kaj Kristanoj, kiuj kredas je Dio kaj je la Dia Jugho, kaj kiuj provas vivi lau la Bibliaj instruoj (ech se ili ne sukcesas en tio), estos savitaj.
Lau la Korano, homoj, kiuj ne konas Islamon (la veran Islamon), kaj do ne povas akcepti ghin, sed kiuj provas vivi juste (ech se ili ne sukcesas en tio) kaj provas fari bonon (ech se ili ne sukcesas en tio), estos savitaj.
La muftio al tio aldonis: Multaj homoj ne povis au ne povas ekkoni (kaj do akcepti) la veran Islamon, char, bedaurinde, chiam denove iuj homoj kaj organizajhoj kiuj nomas sin Islamanoj, kaj shtatoj kiuj nomas sin Islamaj,
prezentis kaj prezentas per siaj vortoj kaj agoj falsan bildon pri Islamo,
kvazau ghi postulus de la kredantoj, esti kruelaj, senkompataj kaj senpardonaj.
Justuloj tian falsan Islamon ne povas chirkaubraki.
Kaj tiam la muftio diris, ke tiaj homoj kiaj Ludoviko Lazaro Zamenhof (li menciis i.a. Mahatma Mohandas Gandhi kaj Martin Luther King) ja estis ne-Islamanoj, sed ke ili provis vivi juste kaj fari bonon al la homaro,
kaj ke ili do pro tio estas savitaj kaj akceptitaj en la Paradizo.
Do la fakto, ke Zamenhof ne estis Islamano, ne ludas rolon.
LoLoZam pensas, ke Johano kaj Murat aldone povus mencii, ke, ekzemple en Islamaj landoj kiel Pakistano kaj Irano, ja ekzistas (Islamanoj-) Esperantistoj kaj Esperanto-movado. LoLoZam pensas, ke la fakto, ke en aliaj Islamaj landoj trovighas malmulte da Esperantistoj, facile povas havi aliajn kauzojn. Pri eks- koloniaj landoj, LoLoZam jam pli frue parolis. Krome, multaj Islamaj landoj inter si jam havas komunan lingvon: la Araba, per kiu la tiulandaj homoj jam povus havi iujn internaciajn kontaktojn, se ili dezirus, pro kio ili malpli sentas bezonon pri pli vasta internacia lingvo.
Kial mi tiom stultas?
Kara Nenianendonfaranto,
LoLoZam ne estas klarvida. (Por tio konsultu eble Nostradamon, kiel Mihhil en novembro 1998.) LoLoZam do ne scias, kial Nenianendonfaranto pensas esti grandkvante stulta. Se tio estas, char N. nenian endon faras, LoLoZam povas nur sugesti, esplori, chu vere temas pri endo, kaj ne pri indo. Char, dum ofte indas fari ion endan, ne chiam endas fari ion indan. Krome, oni ofte pensas antau la faro-nefaro, ke io estas enda, dum post la faro-nefaro montrighas, ke la endeco ne estis tioma.
Krome, LoLoZam konsilas pripensi, ke iu, kiu faras ion stultan, pro tio ne automate estas stulta.
Roza : LoLoZam pensas, ke liaj paghoj ne estas la tauga loko por serchi respondon al tiaj specifaj biologiaj kaj anatomiaj demandoj. LoLoZam esperas, ke Roza povos ekhavi respondon de pliagha fratino, kuzino au amikino. Au el nacilingva libro celita por knabinoj de shia agho. Se ne, eble iu fidata plenkreskulino povus respondi. Lau TTT-majstro, en la Reto trovighas iu rubriko Esperantlingva, kiu nomighas "adoleskantinaj demandoj". Eble tie Roza trovos respondon. (Per serch- roboto: tajpu precize tiun titolon, inter citiloj.)
Mi estas 21-jara fraulino. Mia 23-jara amiko havas alian kulturan fonon ol mi. Nun li volas ''plikompletigi nian rilaton'' (per sekso, do), dum lia fratino ekzemple ne rajtas ech promeni sola kun knabo, por ke shi estu virgulino che edzinigho. Kiel mi klarigu tion? LoLoZam shajne havas iom da kompreno pri diversaj kulturoj. Chu LoLoZam eble povas konsili kion mi faru?
Kara Jetta,
En multaj kulturoj kaj diversaj religioj ekzistas grupoj kaj individuoj kun strange hipokritaj ''normoj kaj valoroj''. Ekzemple, ke estas bone, ke viro havu seksan sperton antau edzigho, sed, ke virino che edzinigho devas esti virgulino. Tio, logike, eblus nur, se oni permesus prostituadon, au se edzinoj rajtus amori kun aliaj viroj ol sia edzo. Sed ankau tion tiuj grupoj kaj individuoj ghenerale ne akceptas.
Pri la sinteno de la amiko de Jetta, LoLoZam vidas baze du eblecojn:
Eble shia amiko, tute sincere, volas rompi kun la koncernaj normoj de la familia kulturo. LoLoZam avertas, ke tio tamen estas tre malfacila afero, kiu povas kauzi grandajn problemojn inter la ''perfidulo'' / ''herezulo'' kaj liaj parencoj, kaj ech inter li kaj multe pli granda grupo kun la sama kultura fono. Pro tiuj komplikajhoj, tia ''rompo kun sia kulturo'' ne chiam sukcesas! Tiuj problemoj, lau LoLoZam, certe influos ankau al la rilato de la amiko kun Jetta. Jetta do bone pripensu, chu la rilato estos sufiche fortika por elteni tiajn problemojn.
Alia ebleco, ne malofte renkontata: la amiko volas havi rilaton lau la normoj de la amikino, tiel longe, kiel plachos al li. Kaj tiam, pro shangho de opinio au pro premo de la familio, en certa momento li tamen edzighos al... virgulino lau la normoj de sia kulturo. Se Jetta ne serchas longedauran rilaton, sed kontentos (au ghue ghojos!) pri rilato dumtempa, tio ne bezonas esti problemo. LoLoZam ja konsilas al Jetta, bone pripensi la konsekvencojn.
Ankau en la momento kiam la rilato chesos, povos aperi problemoj por Jetta -- en ambau kazoj. Povas bone esti, ekzemple, ke la parencoj kaj amikoj de shia amiko traktos shin simple kiel putinon. Tio povas signifi, ekzemple, ke, se Jetta havus infanon de sia amiko, shi ne povus atendi ajnan rekonon au helpon de tiu flanko. En iuj kulturoj shi ech ne havus ajnajn rajtojn pri la infano, se la patro postulus ghin kiel sian. Lau la juro de iuj landoj (kun kulturo simila al tiu de la amiko), tio validus ech, se Jetta kaj shia amiko estus geedzoj lau la leghoj de shia (alikultura) lando!
LoLoZam pensas, ke Jetta provu eltrovi la opiniojn de sia amiko pri tio.
Iuj diras, ke en iuj Europaj landoj ek de la unua de januaro 1999 estas enkondukita la nova mon-unuo ''euro''. Aliaj diras, ke ghi estos enkondukita en januaro 2002... Kiu pravas?
Kara Marko,
Estas iom komplike, sed lau la kompreno de LoLoZam, ambau pravas. Dek unu landoj de la Europa Unio je la 1a de januaro 1999 enkondukis la euron kiel sian komunan monon. Tamen nur en la komenco de la jaro 2002 la nacia mono malaperos. Sed jam nun, ekzemple, "Germana marko", "Franca franko", "Nederlanda guldeno", "Itala liro" estas nur nomoj por certa kvanto da euroj. Alivorte, Germana marko nomighas "Germana marko" (kaj aspektas tiel...), sed ghi estas sumo de 0,5112919 euroj. Tio nomighas ''kurzo'', sed tio estas difino! Pagoj en tiuj landoj dum tri jaroj okazos praktike en markoj, frankoj, guldenoj, liroj, ktp., sed la inter- banka montrafiko okazos pli kaj pli per euroj. Ankau internaciaj entreprenoj kaj organizajhoj tie (kiel UEA) pli kaj pli librotenos en euroj, kvankam euro- biletoj kaj -moneroj aperos nur en 2002. La financaj borsoj en tiuj landoj jam ek de la 4a de januaro 1999 funkcias nur per euroj.
En la Reto estas pluraj artikoloj en Esperanto pri la euro. (Serchu ilin per "la euro" kaj "la euxro" kun citiloj, char se vi serchas pri "euro" au "euxro" sen citiloj, vi riskas ricevi longan liston pri paghoj pri chiuspecaj Europaj aferoj.)
Kio estas la signifo de la vivo?
Kara Marteno,
Lau iu:
vino - ino - vero - ofero
vano - infano - verkaro - ordinaro
LoLoZam pensas, ke la (homa) vivo -- "kiel-tia" -- ne havas signifon, krom eble, ke ghi daurigas la estadon de homoj sur tero. En tiu daurigo -- "kiel-tia" -- LoLoZam tamen ne vidas tiom da... signifo.
Signifo ne estas interna proprajho de io. Signifo de io ekzistas por iu. Kaj iu povas doni signifon al io.
Char neniu estas la sola kiu estadas sur tero, LoLoZam pensas, ke en la esprimo ''la signifo de la vivo'' do temas pri la signifo de ies vivo por aliaj kaj pro aliaj. Kiam oni auskultas muzikon, la vivo de la auskultanto ekhavas pli da signifo pro la komponisto kaj la muzikisto. Kaj, per auskultado, oni donas pli da signifo al la vivo de tiuj. Kiam oni diras plachan vorton al iu, oni donas pli da signifo al ties vivo. Kaj per tio al sia. Tiel simple estas, lau LoLoZam.
Mia kor-amiko post du jaroj da amrilato inter ni, volas havi ''ripoz- periodon''. Li antau nelonge ekstudis en alia urbo kaj de tiu momento havas ''dubojn pri nia rilato''. Mi terure ektimis, kiam li tion diris, kaj ne scias, kion mi faru. Mi tre amas lin kaj ne volas perdi lin. Kion mi devas fari?
Kara Maltrankvila,
LoLoZam pensas, ke Kor-Amiko ne senkauze petas pri pauzo.
Supozeble lia vivo en nova urbo kun nova studo malcertigis lin diversrilate.
Li supozeble bezonas iom da ripozo por povi ordigi sian novan vivon.
Kaj siajn pensojn kaj emociojn.
Se Maltrankvila ne donus tiun ripozon, Kor-Amiko farighus eble ankorau pli malcerta.
LoLoZam tamen konsilas, ke Maltrankvila interkonsentu kun Kor-Amiko pri la dauro de la pauzo- periodo.
Maltrankvila rakontu al Kor-Amiko, ke estos malfacile, ne havi kontakton kun li, kaj ke Maltrankvila pli bone povos elteni, sciante, kiam Kor-Amiko sciigos ion.
LoLoZam pensas, ke Maltrankvila dum tiu periodo ne provu kontakti Kor-Amikon;
ne telefonu kaj ne skribu, por ne pli malcertigi Kor-Amikon.
LoLoZam deziras al Maltrankvila kaj al Kor-Amiko, ke la pauzo kondukos al la ghusta decido por ambau.
Chu Esperanto venkos?
Kara Bernhard M.,
En januaro (1998), Guenther faris la precize saman demandon.
LoLoZam pensas, ke en tiuj pasintaj dek unu monatoj, rilate al la venko de la lingvo, ne okazis grandaj shanghoj.
Intertempe ja levighis pluraj aliaj demandoj, kiuj iel rilatas al la (ne)disvastigho de Esperanto.
LoLoZam esperas, ke Bernhard M. ankau tiujn legos kun intereso.
Se ne la respondoj de LoLoZam, espereble la koncernaj demandoj mem povus esti temo de pripensado.
Interalie pri eblaj manieroj por kontribui, ke pli da homoj en la mondo almenau eksciu pri la ekzisto de la lingvo --
kaj eble ech, ke ghiaj uzo- ebloj pligrandighu.
Tio estas unu el la deziroj de LoLoZam por la komencighonta jaro 1999.
[Pli fruajn respondojn Bernhard M. povos legi, elektante -- per muso au alimaniere -- la mencion "Pli fruaj respondoj" je la malsupro de la plej fresha respondo- pagho. Tiuj de januaro 1998 aperos post sekva elekto de "1998 januaro".
LoLoZam chiam denove miras pri la ebloj en ttt...]