Iuj diris al LoLoZam, ke ili pensas, ke liaj pensoj eble estas interesaj por aliaj homoj. LoLoZam simple esperas, ke iuj respondoj pensigos vin kaj ke aliaj respondoj ridigos vin. Tamen, liaj pensoj estas nur liaj pensoj. Chiuj aliaj havu siajn proprajn pensojn. Kiam LoLoZam esprimas opinion, li pensas, ke tio estas tauga opinio au... bona sherco. Tamen, aliaj havu siajn opiniojn kaj... faru siajn shercojn. Kiam LoLoZam donas konsilon, li pensas, ke tio estas tauga konsilo... au bona sherco. Do neniam sekvu la konsilon de LoLoZam, escepte, se ankau vi mem pensas, ke ghi estas bona konsilo. LoLoZam mem respondecas pri siaj agoj en la vivo. Tio jam estas sufiche peza tasko. Li tute ne povas respondeci pri la agoj de aliaj. Chiam do pripensu, antau ol vi faras demandon kaj post ricevo de respondo, ke pri viaj opinioj kaj pri viaj agoj respondecas sole vi mem! [Demandoj kaj respondoj nur en Esperanto. - Se LoLoZam pensas, ke demando estas tro persona au specifa, li ne respondos, au gheneraligos ghin.] |
Lau moderna fonologio, ne eblas ''legi kiel skribite'' (kiel LoLoZam diris, citante la Fundamenton, al Jhira). Se oni instrukcias al komputilo, vochigi sinsekve la unuopajn literojn, la rezulto estas nekomprenebla. [...] Al komputilo oni devas aparte instrui tiujn influojn de unu parolsono al alia (kaj multajn pliajn), kiuj en homa parolo tute nature okazas. [...]
Kara Rudi,
Homo ne estas komputilo. Kaj inverse. Chiu blindulo kun (ech plej lastdata) ''lautlego- programo'' povas tion konfirmi. Kiam homo donas al sia cerbo la instrukcion, prononci vorton au frazon, la homa cerbo tradukas tiun instrukcion al sinsekvo de tre komplikaj instrukcioj por i.a. la muskoloj en la busho kaj gorgho. La audanto audas la sonojn kaj, denove per tre komplika traduko de informoj, rekonas certajn parolsonojn, kiuj formas vorton au frazon. Ankau kiam homo donas al sia cerbo la instrukcion, legi vorton (de ne lau-foneme skribata lingvo) kiel skribitan, do laulitere, t.e. kun uzo de iuspeca baza parolsono (de sia au de alia lingvo) por chiu litero, ekzemple: ''s-h-a-k-e-s-p-e-a-r-e'' (ne so-ho-...!) au ''r-e-n-s-e-i-g-n-e-m-e-n-t'', la homa cerbo tiun instrukcion bone komprenas kaj plenumas. La cerbo ghin povas plenumi same pri ja lau-foneme skribata lingvo, kiel Esperanto. La rezulto tiam tute ne similas al komputila laulitera legado!
La grava punkto estas, lau LoLoZam, ke tiu traduko de instrukcioj ja parte estas ''ghenerale homa'' (pro la en chiuj homoj baze sama konstruo de cerbo, gorgho kaj busho k.t.p.!), sed ne tute. Por iuj lingvoj, tiu traduko de instrukcioj estas alia, ol por iuj aliaj lingvoj (pro historie evoluintaj prononc- kutimoj tiulingvaj).
Ni prenu la vortojn ''pelo'', ''pelto'', ''perlo'', ''pesto'', ''pento''.
Certe ankau che iu, kiu prononcas la ''e''-sonojn ''plej egale Esperante'', post preciza analizo montrighos, ke tiuj ''e''-sonoj ne estas precize samaj, nek lau longo, nek lau kvalito.
Tion sendube kauzas la influo de la chirkauaj parolsonoj, kaj la ''ghenerale homaj'' encerbaj instrukcioj.
Tamen, parolantoj de iuj lingvoj, aplikante -- krom la ''ghenerale homajn'' -- la (kashitajn) instrukciojn de sia nacia lingvo, prononcas iujn el tiuj ''e''-literoj per klare alia ''e''-sono,
ekzemple per t.n. ''malvasta e'' au ''strechita e'' (''ee'').
Parolantoj de unu nacia lingvo sentas, ke estas ''nature'', prononci tian ''ee'' en ''pelo''.
Parolantoj de alia nacia lingvo sentas, ke estas ''nature'', prononci tian ''ee'' en ''pesto''.
Parolantoj de plia nacia lingvo sentas, ke estas ''nature'', prononci tian ''ee'' en unu el la aliaj vortoj.
Parolantoj de denove alia nacia lingvo sentas, ke estas ''nature'', tute nenie prononci tian ''ee'', kvankam ili konas tiun sonon (char ili ghin skribus alimaniere en sia nacia lingvo).
Parolantoj de denove aliaj lingvoj tute ne scius prononci tian ''ee'' (la instrukcioj por tio en ilia cerbo simple mankas!), do ne venus al ili la ideo, tiel fari.
Krome, parolantoj de diversaj lingvoj, ''nature'' prononcas denove klare aliajn ''e''-sonojn antau, ekzemple, ''r'' (ekzemple: ''retiritan e'') au ''n'' (ekzemple: ''nazalan e''), ech kun malapero de tiu ''r'' au ''n'' mem...
La kredo pri tia ''natura'' prononco, lau LoLoZam, en iuj -- feliche malmultaj -- kazoj endangherigas la interkomprenon. Iu t.n. ''natura variajho de e'' (lau unu) povas esti ''natura variajho de i'' (lau alia). Alia t.n. ''natura variajho de e'' (lau unu) povas esti ''natura variajho de a'' (lau alia). Same pri ''o'' kaj ''u'', kaj pri ''o'' kaj ''a''... (LoLoZam scias pri almenau tri -- tute ne similaj -- lingvoj, en kiuj unu el iliaj ''a''-sonoj, por alilingvanoj sonas kiel ''o''-sono.)
Tio do signifas, ke tiuj pli ekstremaj variajhoj certe ne estas ''naturaj'' au ''ghenerale homaj''. Kaj, ke oni evitu ilin en Esperanto.
Pri tio temas.
[Jen provizore fino pri ''o'' kaj ''e''...]
De kiu vorto devenas la esperanto- vorto ''ech''?
Kara Echjo,
LoLoZam ne scias. LoLoZam supozas, ke ghi estas hindeuropa vorto. Ghi rememorigas pri [ek], [egh], [auhh], [(j)eshcho] (signifantaj ''ankau'' au ''ankorau'' en diversaj hindeuropaj lingvoj en Azio au Europo). Eble ghi devenas de Latina ''ecce'' (signifanta ''jen'' kaj ofte prononcata [eche]). LoLoZam ne havas etimologian vortaron de Esperanto. Eble iu povas sendi la respondon al LoLoZam?
Cetere, LoLoZam tute ne zorgas pri la origino de la vorto ''ech''. Ghi estas placha mallonga vorteto. Tio por LoLoZam sufichas.
En televido mi vidis raportajhojn pri iuj jhus malkovritaj indighenaj popol(et)oj en Suda Ameriko. El tiuj mi ekhavis la impreson, ke ili tute ne havas deziron, kontakti kun la vasta ekstera mondo. Mi ech kredas, ke ili baldau formortos, pro diversaj kialoj, per tia kontakto. Chu ankau tiuj lernu Esperanton, en la kadro de ''Indighenaj Dialogoj''? Por ke Esperanto helpu al tiu neniigo?
Kara Brigit,
LoLoZam pensas, ke iu, kiu ne volas havi kontakton kun alilingvanoj, ne lernos Esperanton.
LoLoZam, kun granda bedauro, konstatas, ke Brigit pravas, ke al iuj malgrandaj popoloj minacas neniigho pro la kontakto kun la ekstera mondo. Ekzistas ekzemploj. Iuj neniighis pro malsanoj ne antaue spertitaj. Iuj neniighis pro neniigo de la vivmedio (arbaro, ekzemple) fare de la ''ekstera mondo''. Iuj neniighis kiel popolo pro perdo de sia lingvo kaj kulturo post (au pro) kontakto kun la ''ekstera mondo''. Iuj neniighis pro perdo de sia propra ekonomia sistemo, pro enkonduko de mono: char la chirkaua shtato postulis imposton, ekzemple, la fermita intershangho- ekonomio devis ekprodukti por la ekstera merkato, por enspezi monon por pagi imposton... Kaj tiel plu.
Tamen, LoLoZam kredas, ke iuj malgrandaj popoloj pli bone sukcesos defendi siajn sociajn, materiajn kaj kulturajn interesojn, se ili scias pri la klopodoj -- kaj eble sukcesoj -- de aliaj, kiuj trovighas en simila situacio. Krome, LoLoZam pensas, ke la pli grandaj popoloj povus lerni ankau de la malgrandaj, se la vocho de la malgrandaj nur estus audebla.
Tial, LoLoZam opinias, ke povus esti utile, por chiuj teranoj, se ankau anoj de malgrandaj popoloj -- au parolantoj de malgrandaj lingvoj -- povus kontakti inter si. Kaj, per kontakto inter si, krei pli audeblan vochon al chiuj aliaj. Se por tio ili uzus Esperanton, tio estus, lau LoLoZam, tute lau la ekzisto-kialo de la lingvo. Kaj Esperanto, kiel ne-nacia lingvo, kontraste al la ''grandaj lingvoj'' de la mondo, kiuj samtempe estas la nacia lingvo de ekonomia potenco, lau LoLoZam ne prezentas minacon al la identeco de la koncernaj popoloj.
Cetere, LoLoZam pensas, ke ankau por pluraj pli grandaj popoloj kaj lingvoj, la interpopola uzo de Esperanto povus helpi al rezisto kontrau la superrego de tiuj fortaj ekonomio- lingvo- kompleksoj.
Pri Islamanoj kaj Esperanto: En revuo ''Esperanto'' de februaro 1999, d-ro Hejdar Rashidi el Irano donis plurajn citajhojn de la Profeto, koncernantajn la lernadon de Esperanto fare de Islamanoj. Unu el tiuj estas: ''Ho vi, Islamanoj, studu kaj lernu sciencon, ech de scienculoj paganaj au hipokritaj.'' Tio klare indikas, ke Islamanoj povas lerni Esperanton.
Kara Jochjo,
LoLoZam kredas, ke tio estas pripensinda citajho, se nur oni bone atentas la vorteton ''ech''. (Lau LoLoZam, iu, kiu volas insulti Esperanton kaj Esperanto- parolantojn, false nomante ghin farajho de ''pagano'' (nekredanto) au ''hipokritulo'' (sinshajniganto, malhonestulo) -- ja malbenoj en la Korano --, prefere ne lernu Esperanton.) La citajho chiuokaze klare montras, ke la demando pri la religia kaj kultura fono de Zamenhof ankau por Islamanoj ne ludu rolon, se temas pri la lernindeco kaj uzindeco de Esperanto.
Cetere -- chu iu asertas, ke oni devas esti okul- kuracisto por povi uzi Esperanton, char Zamenhof estis? Chu iu kredanto interesighas pri la religia fono de la projektintoj de trajno, auto, flugmashino, telefono au komputilo? Au, pli signife, de paf-armiloj? LoLoZam ne audis, ke religiaj fanatikuloj rifuzas uzi Kalashnikov- pafilojn, char s-ro Kalashnikov ne apartenis al ilia religio!
Okaze de la 100-jara datreveno de la Monda Konferenco por la Paco en Hago, Nederlando, en majo 1999, kunvenos ankau ch. 30 reprezentantoj de indighenaj popoloj. Kelkaj el ili kune pasigos la tri semajnojn antau tio, por lerni paroli Esperanton kaj utiligi retposhton. La koncerna projekto nomighas ''Indighenaj Dialogoj''. La celo estas, ke ekestu interkomunikado inter la multaj indighenaj popoloj de la mondo. Chu LoLoZam pensas, ke tio estas bona iniciato?
Kara Jesu,
LoLoZam pensas, ke tio estas tre bona iniciato. Kiel LoLoZam jam pli frue atentigis, la anoj de malgrandaj (minoritataj) popoloj kaj lingvo- grupoj, por eksteraj kontaktoj jam nur en la propra shtato, kutime devas lerni fremdan lingvon. Sed: kiulingve do Brunko (ech se tiu konas la Hispanan) kontaktu kun Tlingito (ech se tiu konas la Anglan) kaj Japuko (ech se tiu konas la Rusan)? Ankau por ili validas, ke lernado de Esperanto estas la plej rapida kaj plej ekonomia vojo al interkompreno. LoLoZam scias, ke ja eblas lerni sufiche da Esperanto en tri semajnoj, por interkomprenighi je almenau chiutaga nivelo. LoLoZam esperas, ke la iniciato sukcesos, kaj ke la aliaj partoprenantoj vidos kaj imitos la ekzemplon.
LoLoZam tamen atentigas, ke la problemo de interkontaktado ne solvighos nur per havado de tauga lingvo. Por retposhta kontakto necesas komputilo kaj telefonkonekto. En multaj lokoj, kie loghas malgrandaj popoloj, tio signifas investon de po ne malmultaj miloj da dolaroj au euroj, kun risko, ke chio paneos pro neeblo facile ripari la aparataron. LoLoZam esperas, ke la organizantoj ankau tion pripensos.
(LoLoZam cetere pensas, ke la esprimo ''indighenaj popoloj'' ne estas la plej tauga, char fakte oni celas nur tiujn popolojn, kiuj en sia lando ne estas la plej granda au la plej influa popolo. Ne temas pri ''indighenaj Germanoj'' au ''indighenaj Japanoj''...)
LoLoZam respondis al Jhira pri la prononco de ''o'' kaj ''e'' en Esperanto. Mi chiam legis, ke estas nature, prononci tiujn literojn per ''malvasta'' sono en ''malferma'' silabo. Kial LoLoZam nenion diras pri tiu natura prononco?
Kara Marko,
Iuj lingvistoj, iuj fonetikistoj, ech iuj fonologoj, sed chefe ne-fakuloj skribas kaj parolas pri tia ''natura'' prononco. Lau LoLoZam, tio indikas pli pri proprajhoj de ilia hejma lingvo, ol pri ilia kono pri la lingvoj de la mondo. En multaj lingvoj oni trovas ekzemple vortojn por ''koloni(ism)o'' kaj ''telefono'', kiuj komencighas per la silaboj ''ko-lo-...'' kaj ''te-le-...'', sed kiuj tute ne estas prononcataj kiel ''koo-loo-...'' kaj ''tee-lee-...'' (se ni, por ne uzi supersignon, indikas la ''malvastajn'' -- lau aliaj fakuloj ''strechitajn'' -- sonojn per ''oo'' kaj ''ee''). Parolantoj de tiaj lingvoj fakte spertas grandajn problemojn, kiam ili devas lerni lingvon kun tia ''oo'' au ''ee''. Lau LoLoZam, tio klare pruvas, ke ne ekzistas iu ''natura'' influo al la prononco de ''o'' kaj ''e'' en ''malfermaj'' silaboj, kiu kauzus tian prononcon.
Luchjo (filo-de-Marko) Zamenhof, la junulo kiu iel ''iniciatis'' Esperanton, bonege konis la Polan lingvon, kaj tial sciis, ke malvasta prononco kiel ''oo'' kaj ''ee'' je silabofino ne estas io ''natura''. Iu praavo ech diris al LoLoZam, ke li audis de cheestinto, ke, kiam Luchjo parolis la Germanan au paroletis la Francan, la distingo inter la ''vastaj'' kaj ''malvastaj'' vokaloj de tiuj lingvoj ankau por li klare estis problemo... LoLoZam supozas, ke tio kontribuis al lia decido, difini por Esperanto nur unu ''o'' kaj nur unu ''e'', prononcataj ''nek tro vaste, nek tro malvaste''.
Por tiuj legantoj, kiuj en sia(j) hejma(j) lingvo(j) ne havas t.n. ''vastajn'' kaj ''malvastajn'' ''o''-ojn kaj ''e''-ojn, kaj kiuj ne konas iun lingvon havantan tiajn, jen klarigo (LoLoZam ne estas fonetikisto au fonologo, sed ja scias pri la prononco de kelkaj lingvoj):
En iuj lingvoj ekzistas apartaj sonoj ''o'' kaj/au ''e'', prononcataj kun (makzelo kaj) lango iomete levitaj (''malvastaj'') kaj kun (makzelo kaj) lango iomete mallevitaj (''vastaj'').
(Kontraste, ''i'' kaj ''u'' estas preskau chie tre ''malvastaj'', kaj ''a'' estas preskau chie tre ''vasta''.)
La apero de unu au alia variajho en iu vorto de tia lingvo, donas al tiu vorto tute alian signifon.
Fakte temas tiam pri tute alia vorto (au pri vorto ne-ekzistanta). --
Ekzistas ankau lingvoj, kiuj distingas tri au kvar malsamajn sonojn, kiuj en Esperanto chiuj estas audataj pli-malpli kiel ''o''...
Por la parolantoj de tiaj lingvoj povas esti problemo, elekti inter tiuj por trovi la plej klaran Esperantan ''o''.
LoLoZam konsilas, elekti tiun ''o''-sonon, kiu plej malmulte similas unuflanke al ''a'' au aliflanke al ''u'', kaj bone auskulti alilingvajn parolantojn, precipe tiujn, kiuj sialingve konas nur unu ''o''-sonon.
Simile pri ''e'': tiuj, kiuj en sia nacia lingvo havas plurajn ''e''-sonojn, elektu tiun ''e''-sonon, kiu plej malmulte similas al ''a'' au ''i'', kaj bone auskultu alilingvajn parolantojn, kiuj konas nur unu ''e''-sonon.
La eksa ghenerala sekretario de UN, Boutros Boutros-Ghali [butros butros hhali], diris, ke ne Esperanto venkos la Anglan, sed tradukmashinoj. Kion pensas pri tio LoLoZam?
Kara Roger,
Jam antau kvardek (!) jaroj, LoLoZam legis, ke ''post dek au maksimume dudek jaroj'', komputiloj estos tiel evoluintaj, ke ili povos tiel flue kaj senerare traduki de unu lingvo al alia, ke ne plu necesos lerni fremdajn lingvojn. LoLoZam konsilas al Roger, peti la reto-roboton AltaVista, traduki retpaghon (pri ne-tehhnika temo) de iu lingvo, kiun ghi asertas ''koni'', al lingvo, kiun Roger konas. LoLoZam kelkfoje faris tion. Kaj multe ridis.
LoLoZam pensas, ke la homa lingvo-uzo estas tia, ke neniu mashino kapablos bone traduki ghin. Ja en chiu lingvo, supozeble, homoj ne chion esprimas lingve, char la audanto au leganto multon nediritan mem scias kaj komprenas. Do, lau LoLoZam, mashino kapablos traduki chion flue kaj senerare nur, kiam komputila ''cerbo'' funkcios same kiel homa cerbo, kaj havos la saman konon pri la mondo kaj pri homoj, kiel homo. (En tiu momento, lau LoLoZam vere ne baldau, ankau tiuj komputiloj havu la ''homajn rajtojn''! Almenau tiun pri libereco de sinesprimado!)
LoLoZam prezentis siajn ideojn pri la prononco de vokaloj en Esperanto (kaj mi konsentas pri ili). Chu LoLoZam pensas, ke tiu prononco restos sama dum la venontaj jarcentoj? En la Angla, dum la historio, ja shanghighis ''i'' al ''aj'', ''aj'' al ''ee(j)'' kaj ''ee'' al ''i''...
Kara Votero,
LoLoZam ne estas auguristo... Povas esti, ke dum la venontaj jarcentoj, la prononco de Esperanto shanghighos. Ech povas esti, ke ghia prononco shanghighis jam dum la pasinta jarcento. (LoLoZam pensas nun pri tiu prononco, kiu lau plej multaj Esperanto- parolantoj estas konsiderata la ''plej bona, klara kaj bela'', char -- kutime sen danghero pri miskomprenoj -- la efektiva prononco de la Esperanto- parolantoj estas -- kaj supozeble longe estos -- tre varia.)
La vokal(inter)shangho en la Angla, kiun mencias Votero, okazis -- sed ja pasis pluraj jarcentoj ghis ghi plene efektivighis. LoLoZam ne vere zorgas pri la prononco de Esperanto en la jaro 2200 kaj poste! Tamen, LoLoZam supozas, ke ankau la venontjarcentaj Esperanto- uzantoj atentos, ke ilia prononco restos internacie komprenebla.
En iuj lokoj mi legis, ke oni devas prononci la Esperanto- literojn chiam ''egale''. En aliaj lokoj mi legis, ke la literoj ''o'' kaj ''e'' sonas malsame, depende de la aliaj sonoj en la vorto: ekzemple en ''fermitaj'' silaboj ''pli vaste'', sed en ''malfermaj silaboj'' do ''pli malvaste''. Kiel oni prononcu tiujn vokalojn lau LoLoZam?
Kara Jhira,
Lau LoLoZam estas sendube, ke la aliaj sonoj en vorto influas al la prononco de vokaloj. Tamen validas, ankau lau LoLoZam, ke chiu litero en Esperanto reprezentas chiam la saman sonon. La demando do estas, kio estas ''la sama sono''.
La Fundamento de Esperanto esprimas: ''Chiu vorto estas legata, kiel skribita.''
Do nur la skribo indikas la prononcon.
En la Fundamento, la prononco de la diversaj literoj estas indikita per sonoj de kelkaj lingvoj, kiuj ja ne estas chiam precize samaj,
sed kiuj donas kune klaran indikon pri la celata sono.
Nenie en la Fundamento estas indiko pri malsamaj prononcoj de unu litero lau malsamaj chirkauajhoj en vorto au frazo.
(Do ankau ne lau ''fermita'' au ''malferma'' silabo.)
LoLoZam interpretas tion tiel:
- Litero ne povas reprezenti malsamajn sonojn pro la malsameco de la diverslingvaj prononc- indikoj.
(Char tiam la skribo ne sen duboj indikus la prononcon.)
- Litero ne povas reprezenti jen unu sonon, jen alian sonon difinitan lau la preskriboj de iu institucio au individuo.
(Char tia preskribo senvalidigus, ke nur la skribo indikas la prononcon.)
- La sonoj, por iu litero indikitaj per la diverslingvaj ekzemploj* en la Fundamento, chiuj estas ''bonaj'', kvankam ne chiam ''plej internaciaj'' au ''plej belaj (lau nuntempaj parolantoj)''.
Ili ne indikas, ke la Esperanto- litero sekvas la nacilingvajn regulojn por la prononco de la koncerna litero.
En la mondo ekzistas lingvoj, en kiuj ja trovighas minimume du difinitaj prononcoj de ''o'' kaj/au de ''e'' (kaj/au de ''a'', kaj/au de ''i'', kaj/au de ''u''!).
En tiaj lingvoj, unu tia difinita ''o''- au ''e''-sono estu prononcata klare malsame de alia(j) difinita(j) ''o''- au ''e''-sono(j), char neghusta prononco malfaciligus la audan komprenadon, au ech kauzus rektan miskomprenon.
(Ekzemple, la krome tute sama vorto kun ''vasta o'', en iu tia lingvo, povas havi tute alian signifon ol kun ''malvasta o''.)
Al tiaj lingvoj, Esperanto ne apartenas.
En la mondo ekzistas ankau multaj lingvoj, en kiuj trovighas nur po unu ''o''-sono kaj ''e''-sono.
En iuj el tiuj lingvoj, ''o'' au ''e'' povas soni sufiche malsame lau la chirkauajho; en aliaj, la sono de ''o'' au ''e'' estas pli-malpli sama en chiuj pozicioj.
Ech se, en la praktiko, parolantoj de tiaj lingvoj, lau la cirkonstancoj, prononcas ''o'' au ''e'' iom malsame, tiu malsama prononco ne kauzas problemojn pri kompreno.
Tial la diversaj eblaj fizikaj prononcoj de ''o'', kiuj okazas en tia lingvo, ne estas konscie distingataj au distingendaj de ghiaj parolantoj kaj auskultantoj.
Al tiaj lingvoj apartenas Esperanto.
Kiel do sonu en Esperanto ''o'' kaj ''e''?
LoLoZam pensas, ke oni sekvu la indikon en la tiutema respondo de L.L.Z.: ''nek tro vaste, nek tro malvaste''. LoLoZam tion interpretas jene:
iom vaste au iom malvaste estas bone -- tre vaste au tre malvaste estas malbone.
Plej gravas, ke ''o'' ne similu al ''u'' au ''a'', kaj ke ''e'' ne similu al ''i'' au ''a''.
Parolantoj de lingvoj havantaj plurajn ''o''- kaj/au ''e''-sonojn, do devas, lau LoLoZam, iom ekzerci por prononci tiujn vokalojn en Esperanto pli ''egale'', pli ''meze''.
Feliche, en Esperanto, iuj (ne tro grandaj) diferencoj en prononco de la unuopaj literoj, ne kauzas miskomprenon.
* Se en iu el tiuj lingvoj la prononco de ekzempla vorto intertempe shanghighis, oni konsideru la tiaman prononcon de tiu vorto!
Sufiche ofte mi trovas, en Esperantaj tekstoj, vortojn kiujn mi ne sukcesas trovi en mia vortaro (tute ne eta vortaro Esperanto- nacilingva). Kion LoLoZam pensas pri la uzo de tiaj vortoj?
Kara Li,
LoLoZam pensas, ke ekzistas tri kazoj.
Unuflanke, se oni skribas pri specialeca temo -- ekzemple scienca au tehhnika --,
povas esti necese, uzi tre precizajn vortojn, kiuj eble ne trovighas en gheneralaj vortaroj.
En tio, LoLoZam ne vidas ion malbonan.
Tamen, se la verkinto volas, ke la leganto komprenu la tekston, li au shi zorgu, ke chiuj vortoj ne ghenerale uzataj, estu klarigitaj en la teksto au apud ghi.
Aliflanke, ekzistas autoroj -- ankau lau la sperto de LoLoZam --, kiuj uzas vortojn ne troveblajn en gheneralaj vortaroj, nur por imponi la legantojn, au nur por montri sian konon de -- ekzemple -- la Latina...
LoLoZam opinias, ke per tio ili montras malrespekton al la legantoj.
Fakte ili montras, ke ili tute ne zorgas pri tio, chu oni komprenas tion, kion ili skribis.
Tria kategorio de autoroj simple ne sufiche regas la lingvon, kaj pro tio transliterigas nacilingvajn vortojn au imitas nacilingvajn esprimojn,
anstatau utiligi la ekzistantajn kapablojn de la lingvo.
Ili fakte devus lerni pli bone uzi la lingvon, antau ol publikigi siajn skribajhojn.
LoLoZam pensas, ke verkanto, kiu volas komuniki ion interesan au gravan, zorgu, ke la legantoj povu kompreni la skribajhon.
Kion LoLoZam pensas pri la planoj (kaj provoj) de Ruslandaj sciencistoj por lumigi dumnokte partojn de Tero per speguloj satelitaj?
Kara Petro,
LoLoZam audis pri la planoj kaj provoj de Ruslandaj sciencistoj por dumnokte lumigi partojn de apud- polusaj regionoj de Ruslando. LoLoZam komprenas, ke por iuj celoj estus utile, se la longaj vintraj chirkau- polusaj noktoj estus pli lumaj. Au se la vintraj tagoj tie estus pli longaj pro aldono de lumo matene kaj vespere. Tamen LoLoZam pensas, ke la ideo estas tre stulta, danghera kaj senrespondeca.
Kiam oni lumigus parton de Tero ghis nun malluman, oni samtempe varmigus ghin. Pro la shanghita dislokado de varmo, ekestus aliaj ventoj ol ghis nun. Pro tiuj aliaj ventoj, la tuta veter- sistemo shanghighus. Kun tute ne antauvideblaj konsekvencoj. Ne nur por Ruslando. Ankau la vegetajharo en la plilumigita regiono shanghighus, kun efikoj al la klimato.
LoLoZam rememorigas la simbolan rakonton de meteologoj, ke jam nura papilio, kiu ekflugas ie en Chinio, movante la aeron per siaj flugiloj, povas kauzi sinsekvon de eventoj, kiuj rezultas en tropika shtormo en Meza Ameriko...
Jam pli frue en Ruslando oni sukcesis per nepripensitaj agoj, shanghi la klimaton chirkau granda enlanda lago au maro. Por plibonigi la kondichojn por kultivado de kotono, per akvumado, oni elprenis kaj elprenas tiom da akvo el la rivero kondukanta al tiu lago, ke la iama lagego multe malpligrandighis kaj ankorau daure malpligrandighas. Tio grave shanghis la utiligeblon de tiu lago por fishkaptado (ghi antaue estis grava fonto de nutrajho), neniigante per tio la avantaghojn akiratajn per kultivado de kotono. Tiu malpliigo de la akvo- surfaco ankau draste shanghis la klimaton -- lau sekeco, lau ventoj kaj lau temperaturo -- de vasta teritorio chirkau tiu iama lagego.
LoLoZam pensas, ke oni internacie trovu manieron por malebligi tiajn dangherajn projektojn.