Iuj diris al LoLoZam, ke ili pensas, ke liaj pensoj eble estas interesaj por aliaj homoj. LoLoZam simple esperas, ke iuj respondoj pensigos vin kaj ke aliaj respondoj ridigos vin. Tamen, liaj pensoj estas nur liaj pensoj. Chiuj aliaj havu siajn proprajn pensojn. Kiam LoLoZam esprimas opinion, li pensas, ke tio estas tauga opinio au... bona sherco. Tamen, aliaj havu siajn opiniojn kaj... faru siajn shercojn. Kiam LoLoZam donas konsilon, li pensas, ke tio estas tauga konsilo... au bona sherco. Do neniam sekvu la konsilon de LoLoZam, escepte, se ankau vi mem pensas, ke ghi estas bona konsilo. LoLoZam mem respondecas pri siaj agoj en la vivo. Tio jam estas sufiche peza tasko. Li tute ne povas respondeci pri la agoj de aliaj. Chiam do pripensu, antau ol vi faras demandon kaj post ricevo de respondo, ke pri viaj opinioj kaj pri viaj agoj respondecas sole vi mem! [Demandoj kaj respondoj nur en Esperanto. - Se LoLoZam pensas, ke demando estas tro persona au specifa, li ne respondos, au gheneraligos ghin.] |
Chu LoLoZam konas la Uson-devenan pupon ''Barbie'' [barbi]? (Kiu nun ekzistas 40 jarojn.) Kion LoLoZam pensas pri ghi/shi?
Kara Thomas,
Certe ne antau 40 jaroj -- eble antau nur 5 jaroj -- LoLoZam unuafoje bone vidis tian pup(et)on.
(Kiel nomi ghin/shin en Esperanto? ''Barbino'' ne tre taugas.
Eble ''Barbanjo'' au ''Banjo'' taugas? De ''Barbara'' -- en si mem ankau misgvida nomo en Esperanto...)
Jam de antau pli longa tempo, LoLoZam foje vidis filmojn faritajn en Usono.
Estis por LoLoZam okulfrape, ke en tiuj, multaj virinoj (ne chiam la chefaj personoj en tiuj filmoj, sed tiuj ''en fono'') aspektis iumaniere tre similaj.
LoLoZam ne tre miris pri tio, char li jam konsciis, ke homoj el ne-tre-konata malproksima regiono ofte -- pro koloro de hauto kaj formo de vizagho, sed ankau pro vestajhoj kaj har-aranghoj -- aspektas, unuavide, ''chiuj similaj'' por alilokanoj.
Kiam LoLoZam vidis tiajn ''Banjo''- pupojn, li komprenis, ke supozeble ili estas modelitaj je la ''idealaspekta juna virino'' en Usono.
LoLoZam ne volas tro komenti pri gustoj de aliaj homoj.
Kaj certe ne pri iliaj korpoj.
Tamen LoLoZam pensas, ke feliche, ankau en Usono, plej multaj virinoj ne aspektas kiel tiu ''Banjo''.
LoLoZam celas precipe, ke estas pli da belo en diverseco ol en klisheco.
iu vira esperanto-amiko demandis:
Se kokino estas ina koko kaj katino estas ina kato, kio estas virino? Certe ne ina viro! Kial do oni ne prefere diras "homino" (zamenhofa vorto, lau la PV kun S). Samdirekta demando: se virkoko estas vira koko kaj virkato estas vira kato, kio estas viro? Kial precize vira homo? Oni pli ghuste dirus "virhomo", chu ne?
Kara iu vira esperanto-amiko,
LoLoZam ne vidas problemon, kvankam li konsentas, ke la kutima uzo de la vorto ''virino'' estas pli tradicia ol logika. LoLoZam ne estas maltradiciema. Lau LoLoZam, tradiciemo en lingvouzo estas ghenerale bona afero. En la lingvouzo de LoLoZam, cetere, en parolado pri katoj, la vorto ''viro'' ne indikas viran homon, sed viran katon... (La vorton ''masklo'' LoLoZam ne uzas.)
Se iu vira esperanto- amiko vidas problemon, iu vira esperanto- amiko trankvile uzu la vortojn ''homino'' kaj ''virhomo'', se tiuj pli plachas al li. Chiu Esperanto- parolanto perfekte komprenos lin. Kaj se plachos la terminoj al ili, ili tiujn ankau mem uzos. La mallongaj formoj ''ino'' kaj ''viro'' tiam same taugas por homoj, kiel por kokoj kaj katoj.
Se iu vira esperanto- amiko volas vidi pli da problemoj, LoLoZam konsilas al li, konsulti bonhumoran (inan) biologon. Bonhumora (ina) biologo povos klarigi, ke viro estas deviajho de ino: homaj inoj havas chiujn hhromosomojn -- kiel decas -- en paroj, ne nur AA, BB, CC, ..., sed ankau XX. Viraj homoj havas unu hhromosomon ne en paro: XY. Oni povus diri, ke Y-hhromosomo estas nekompleta X-hhromosomo. Iu vira esperanto- amiko tion mem konstatus, se li rigardus tra mikroskopo. Char t.n. ''viro'' do estas ''ino- kun- manko'', logikus nomi tian estajhon per nura prefikso ''vir'' antau la radiko por ''ino- sen- manko'', kiu ja estas: ''in''. Se do iu vira esperanto- amiko volas paroli logike, li komencu nomi la XY- hhromosomajn per la vorto ''vir-ino''. LoLoZam garantias tre grandan konfuzon.
Estas bonege vidi la spiriton de Ludoviko
Lazaro Zamenhof (L.L.Zam.) reaperantan sur tero!
Ni scias: la spiriton neniam oni perdas, sed chi tiun fojon, li
aperas kiel orientala homo, havanta ampleksan vidpunkton
pri la vivo.
[...]
Mia demando estas:
Kial la e-movado faras gravan kampanjon "2.000" kiam la jaro
2.000 nur estas tempa mezuro
por okcidentanoj? La plej granda parto de la popoloj
(chinoj, araboj, judoj) reguligas sian vivon per alia
kalendaro.
Chu tio estus manko de pripenso de europanoj pri la aliaj
popoloj?
Kara Jozefo,
En januaro 1998, LoLoZam klarigis pri sia nomo. LoLoZam mem ne pensas, ke lia spirito estas la spirito de Luchjo Zamenhof, sed pruvi jese au nee ne eblas. LoLoZam sentas, ke iom de la spirito de la juna Luchjo eniris en lian provon, havigi al la homaro komunan lingvon. Eble tial iom de ghi eniras ankau en ties uzantojn, per la uzado. Sed pli ol sento, tio ne estas. (Se estas tiel, tio eble klarigas, ke homoj, kiuj ekkonis Esperanton en agho simila al tiu de Luchjo Zamenhof (agho gimnazia / studenta), ofte facile asimilas ne nur la lingvon, sed ankau iom de la celoj de Luchjo.)
LoLoZam konscias, ke ''2000'' nur por parto de la homaro estas indiko por la jaro nun sekvonta. En decembro 1998, LoLoZam menciis diversajn jarnombrojn lau aliaj kalkuloj. Tamen, LoLoZam ne pensas, ke temas pri manko de pripenso de europanoj. Char, efektive, pro historiaj kialoj pli au malpli felichaj, la koncerna jarkalkulo nuntempe ja estas uzata internacie, ech se enlande multaj uzas alian kalkulon. Simile, en multaj landoj de la mondo, oni uzas la ''Latinan'' alfabeton kaj la ''metran'' mezursistemon, ech se apud la propra nacia. LoLoZam pensas, ke estas ne eviteble, uzi iun alfabeton kaj iun jarkalkulon kaj iun mezursistemon internacie. Estus utile, aldoni ankau internacian lingvon... Sed tion Jozefo jam malkovris!
Char nun multe pli da ne-Europanoj ol Europanoj uzas tiujn (iam Europajn) ilojn, LoLoZam pensas, ke ne plu havas sencon, nomi ilin Europaj. (Fakte nur la ''metra'' mezursistemo vere originis en Europo!)