kapo lolozam [2k]
* * * * * * * * * * *

Faru demandon al LoLoZam!


Mesagho de LoLoZam
2001-09-16


Karaj legantoj,

Jam dum pli ol du jaroj LoLoZam ne povas respondi viajn demandojn, char la malamo inter homoj tion malebligas.

Nun la homoj, kiuj diras, ke ili estas ''batalantoj de Dio'',
kaj la homoj, kiuj diras, ke ili estas ''la popolo elektita de Dio'',
kaj la homoj, kiuj diras, ke ili loghas ''en la propra lando de Dio'',
kune riskas igi nian Teron neloghebla.

LoLoZam longe pensadis -- kaj ankorau daure pensas -- pri tio, ke chiuj tiuj asertas, ke temas pri la sama Dio, la ''Dio de Abrahamo''.



* * * * * * * * * * *

Atentu! Ne uzu enigo-klavon post via nomo, char tiam eble la mesagho alvenos sen demando...

Kiu faras la demandon? (nomo au kash-nomo)

* * * * * * * * * * *

Kio estas la demando al LoLoZam?


* * * * * * * * * * *


Tiuj, kiuj ne povas utiligi chi tiun formularon (ekzemple retposhte-retumantoj), povas sendi demandon al lolozam [a] a-vip.com. Pro kialoj tehhnikaj kaj financaj (klarigitaj al Gxorgxo en marto 1998), nur mallongaj tekstoj (<1k) estas efektive transsendataj al LoLoZam; pli grandaj tekstoj, aldonajhoj, bildoj k.s., senditaj e-poshte, principe restas che 'ttt-majstro', kiu interkonsentas kun LoLoZam pri plua traktado. Se vi volas konigi al LoLoZam iun tekston au bildon trovighantan en la Reto, ne sendu ghin, sed indiku ghian URL, por ke LoLoZam lauokaze rigardu ghin.

* * * * * * * * * * *
Iuj diris al LoLoZam, ke ili pensas, ke liaj pensoj eble estas interesaj por aliaj homoj. LoLoZam simple esperas, ke iuj respondoj pensigos vin kaj ke aliaj respondoj ridigos vin. Tamen, liaj pensoj estas nur liaj pensoj. Chiuj aliaj havu siajn proprajn pensojn. Kiam LoLoZam esprimas opinion, li pensas, ke tio estas tauga opinio au... bona sherco. Tamen, aliaj havu siajn opiniojn kaj... faru siajn shercojn. Kiam LoLoZam donas konsilon, li pensas, ke tio estas tauga konsilo... au bona sherco. Do neniam sekvu la konsilon de LoLoZam, escepte, se ankau vi mem pensas, ke ghi estas bona konsilo. LoLoZam mem respondecas pri siaj agoj en la vivo. Tio jam estas sufiche peza tasko. Li tute ne povas respondeci pri la agoj de aliaj. Chiam do pripensu, antau ol vi faras demandon kaj post ricevo de respondo, ke pri viaj opinioj kaj pri viaj agoj respondecas sole vi mem! [Demandoj kaj respondoj nur en Esperanto. - Se LoLoZam pensas, ke demando estas tro persona au specifa, li ne respondos, au gheneraligos ghin.]
* * * * * * * * * * *

LoLoZam ne diskonigos vian hejmpaghon au retadreson.
Ekzistas adresaro de ch. 1700 rete atingeblaj Esperanto-parolantoj [ch.350k].
Se vi volas diskonigi vian hejmpaghon au retadreson, enskribigu vin en tiun adresaron.
Au anoncu vian paghon al novajhgrupo "soc.culture.esperanto" (eblas per e-poshto).


Al la Komenca pagho


Pri la chi-subaj reklamoj respondecas GeoCities, ne LoLoZam!


 1