ESPERANTO SUB LA SUDA KRUCO

NUMERO 25, JANUARO-FEBRUARO 1997


Indekso 

Brian Fox: Waitangi kaj Magna Carta
Sylvan Zaft: Sengurue en Usono
Recenzo
Skribas la legantoj
Esperantaj loknomoj de Bernard Golden
Provu vian vortoscion de Donald Broadribb
Deziras korespondi
Somerlernejo
Diversa¼oj
Krom kaj malkrom de Marcel Leereveld
Foje kaj similaj mallongigitaj adverboj
Lingva Angulo de Alan Towsey
Lernejfesto en Kvinslando
Nekrologo
Reduobligado de Ralph Harry
Plena kalendaro de esperantaj eventoj
Amantoj de Asteriks


WAITANGI KAJ MAGNA CARTA

BRIAN FOX

La venonta renkontiøo kaj jarkunsido de Nov-Zelanda Esperanto-Asocio okazos æirkaý la Tago Waitangi en 1997 æe Masterton. Do estas oportune priparoli la Traktaton de Waitangi, kiu estas la baza dokumento de moderna Nov-Zelando.

Oni ofte komparas la Traktaton de Waitangi kun la Magna Carta de Anglio. Unu diferenco estas ke la nobeloj de Anglio kaptis Reøon Johanon, kaj devigis lin subskribi la deklaron kontraý lia volo, sed la Traktato de Waitangi rezultis de egala traktado inter la Britoj kaj la Maoriaj æefoj.

Malgraý tio, ekzistas multaj simila¼oj en du dokumentoj. Ekzemple, Reøo Johano antaý 1215 þtelis bienojn de iuj el la Kimraj nobeloj. La Magna Carta deklaris: Se ni forprenis bienojn de Kimroj sen la leøa juøado de iliaj egaluloj, ni tuj redonos la bienojn.

En la Traktato de Waitangi oni deklaris: La Reøino de Anglio garantias al la triboj de Nov-Zelando la tutan senesceptan kaj senøenan posedon de iliaj terenoj kaj bienoj, arbaroj, fiþejoj, kaj aliaj poseda¼oj.

Æiu nun scias ke la registaroj de Britio kaj Nov-Zelando ofte rompis tiun garantion, same kiel la reøoj de Anglio ofte rompis la garantiojn en la Magna Carta. En Anglio dum la Militoj de la Rozoj, æiu venkinta reøo forprenis la bienojn de la kontraýaj nobeloj. Post tiuj militoj Reøo Henriko Oka forprenis bienojn de la eklezio.

En Britio dum jarcentoj ekzistis sistemo de Aperta Farmado, kie malriæaj kamparanoj rajtis kultivi legomojn kaj paþti siajn bestojn en Komunejoj. Sed iom post iom la grandaj terposedantoj enfermis tiujn Komunejojn en siajn proprajn grandajn bienojn, kaj multaj kamparanoj mortis pro malsato. Aliaj migris al urboj kaj kolonioj.

Dum la 1830-aj jaroj Britio kaj la Brita registaro komencis pli liberalan epokon. En 1832 Parlamento leødonis la Reforman Akton kiu agnoskis homajn rajtojn. En 1834 øi aboliciis la sklavan sistemon en la Brita Imperio. En 1839 oni sendis Kapitanon Hobson al Nov-Zelando por trakti kun la Maorioj, precipe por ekskluzivi la Francojn.

Li alvenis en 1840 kaj oni aranøis kunsidon por 5 februaro, kie la Maorioj postulis þanøojn al la malneta traktato kaj Hobson konsentis ke misiisto Williams faru novan tekston. Ne ekzistis sufiæa manøa¼o por du pliaj tagoj, do oni devis rekunsidi en 6 februaro; kaj povra Williams devis traduki dum la tuta nokto en lingvon kiun li nur mezbone regis. Do li inventis kelkajn terminojn: kawana-tanga (el la vorto guberniismo), kaj uzis øin por traduki suvereneco.

Poste li uzis tino rangatira-tanga (tuta æefismo) por tuta senescepta kaj senøena posedo de…. Post granda debato la æefoj komencis subskribi la Traktaton de Waitangi en 6 februaro 1840, kaj tra la lando dum postaj monatoj.

Ja ekzistas diferencoj en la Angla kaj Maoria versioj de la traktato, sed la spirito de ambaý estas la sama. Kio multe pli gravas, estas ke post dudek jaroj la eksbritoj en Nov-Zelando tute ignoris la traktaton kaj komencis forpreni teron. Oni eæ militis kontraý Maoriaj triboj por forpreni la teron, kaj tiam leøe punis la Maoriojn pro ilia defendo de sia tero, per forpreno de ilia tero!

Tiu forpreno de Maoria tero daýris øis antaý nelonge. Mi mem memoras kiam en 1950 la Nov-Zelanda registaro forbruligis la tutan Maorian vilaøon æe Orakei en Aýklando, kaj forprenis øian tutan terenon Bastion Point. Æiu Aýklandano povas memori la kvardekjaran batalon por regajni tiun teron. Kaj la malliberigon de iuj Bastion-Point-protestantoj.

La malfeliæiga afero estas ke ankoraý ekzistas multaj Nov-Zelandanoj kiuj kredas ke la Maorioj volas gajni æion por si, kiam ili nur deziras la agnoskon de unu leøo por æiuj æu laý la Magna Carta, æu laý la Traktato de Waitangi.

Dum la Enfermado de la Komunejoj en Anglio, la kamparanoj kantis poemon: Oni malliberigas la malriæulon kiu manøas anseron de la komunejo / Sed lasas libera la riæulon, kiu manøas la komunejon de la ansero.


SENGURUE EN USONO

SYLVAN ZAFT

En la granda lando Usono ekzistas æiaj religioj, de la enorma Romkatolika Eklezio kun siaj sesdek milionoj da anoj øis etetaj sektoj kun nur manplenoj da membroj. Inter tiuj ekzistas iu negranda Hindua sekto kies æefa centrejo konsistas el alloga kvaretaøa ruøbrika konstrua¼o sur verda montflanko en la okcidenta parto de la þtato Massachusetts. Bienon kun tiu konstrua¼o aæetis la sekvantoj de de-Bharata (Noto: _ Bharato = Hindio--Red.) Guruo antaý kvarono de jarcento. Origine, en la kvindekaj jaroj, la Jezuita ordeno estigis la konstrua¼on kiel mona¶ejon.

Ho ve! En la jardekoj post la fino de la konstruado, la nombro da interesatoj pri la Romkatolika mona¶a vivo malkreskegis. La Jezuitoj devis vendi la mona¶ejon kiu nun estis preskaý sen mona¶oj. Ili klopodis vendi øin al la þtato Massachusetts kiu deziris þanøi øin en malliberejon. La grandaj ¼urnaloj de la þtato mokegis la planon. Malliberuloj ne meritas, laý la ¼urnaloj, loøi je tiu idilieca bieno kiu situas æe bela lago apud la somera hejmo de la Boston-Simfonia Orkestro. La mokado devigis la þtaton rezigni pri la aæeto. Finfine la Jezuitoj komprenis ke nur iu stranga Hindua sekto proponas pagi por la bieno. Malbonvole la ordeno akceptis relative malmultan monon kaj tiel finance helpis la Guruon kaj lian laboron.

La sekto allogis interesatojn kiuj pagis moderajn sumojn por dumtempe loøi en etaj æambroj kien oni origine intencis loøigi kristanajn mona¶ojn. En silento tiuj vizitantoj kunmanøis en lumplena manøoæambrego. La manøa¼o estis bongusta, sandona kaj tute vegetara. En la Centrejo oni studis kaj ekzercis sin je meditado. Oni ellernis la arton de terapia masaøo. Masaøon la viroj studis kaj faris en unu loko; la virinoj en alia loko. Oni jogadis. Oni lernis la arton efike ami. Oni strebis liberigi sin de malbonaj emoj. La geinstruistoj estis øentilaj, helpemaj, sindonaj, kunsentemaj.

Kelkaj pagantaj gastoj loøis en tiu Centrejo dum semajnoj aý eæ monatoj, kaj aliaj dum nur kelkaj tagoj.

Kiam oni loøis en la religia bieno, oni estis devigata tute ne amori.

Dum du-tri jaroj æe la Centrejo bona amikino mia volontis. Profesie mia amikino estis meznivela direktoro de granda asekura firmao, sed kiam þi ekvolontis oni taskis þin purigi la tapiþojn, la plankojn, la murojn. La laboro estis malfacila kaj malagrabla sed þi diligente plenumis la taskon. Tamen, post kiam oni malkovris ke þi estas altnivela kontisto, oni petis ke þi helpu malfuþi la kontsistemon de la sekto. Tiun laboron, pli agrablan por þi, þi bonvole faris.

Pro tio ke mia amikino estas valora volontulo, þi ne devis pagi por øui la servojn kiujn oni provizis.

La sekta estro, la Guruo, ne loøis en la Centrejo mem sed en apuda domo kun la edzino kaj infanoj. La Guruo, alta, bela viro, havis longan nigran hararon, aglan nazon, brilan rideton, riæan kaj plaæan voæon kaj serenan mienon. Kiam la Guruo predikis, kiam li instruis, stabanoj kaj vizitantoj amasiøis por lerni saøecon. La aýskultantoj sidis sur luksa rozkolora tapiþo en la kapelo kaj atentis liajn vortojn. La Guruo predikis ke oni ne povas trovi la veran kaj daýran feliæon per amoraj rilatoj. Por atingi la veran feliæon oni devas meditadi, ami æiujn, helpi unu la alian ktp. ktp. Oni devas seræi propran guruon, amegi tiun, kaj lerni ties lecionojn. Ameme la Guruo rakontis pri sia propra guruo, kaj grandajn bildojn de tiu serena kalvulo oni vidis en multaj lokoj en la konstrua¼o. Oni nomis la Centrejon laý la nomo de la guruo de la Guruo.

Unu printempon mi aýtomobilis okcent mejlojn de mia apartamento en la þtato Michigan al Massachusetts kie loøis mia amikino kaj kie situis la religia bieno. Mi estis meznivela instruisto kaj mi planis ferii dum la paska semajno kun mia amikino. Du tagojn ni loøis en la Centrejo, kompreneble en apartaj æambroj. Æar mi estis þia gasto, loøado kaj manøa¼o estis por mi tute senkostaj.

En multaj lokoj oni povis lerni la lecionojn de la Guruo. Oni povis aæeti belegajn malmultekostajn librojn kun bildoj de la Guruo. Oni povis aæeti sonbendojn por aýskulti la riæan serenan voæon kaj lerni la belajn amigajn lecionojn. Oni povis kune sidi kaj rigardi vidbendojn kiuj montris la Guruon instruantan la veron.

Paskomatene mi kaj mia amikino kaj centoj da stabanoj kaj vizitantoj surtapiþe sidis en la kapelo kaj aýskultis la majstron. La Guruo parolis pri la diversaj religioj. Li tute ne instruis malamon al iu ajn alia religio. Li kuraøigis la vizitantojn foriri el la kutima laborloko unu semajnon æiujare por loøi en la Centrejo kaj tie purigi korpon kaj animon.

Kiam oni demandis pri amoraj rilatoj li þultrolevis kaj diris ke oni æiam povas strebi tiel atingi veran feliæon. Sed, li demandis, æu tiaj rilatoj vere øis nun helpis iun ajn longdaýre feliæiøi? Por atingi veran longdaýran feliæon oni devas ne fidi amoron sed amon, meditadon kaj bonan konduton.

Malfrue tiun tagon mi kaj mia amikino forveturis. Kune ni øuis la belegajn montojn en la printempa sezono. Poste mi reiris hejmen kun kelkaj aæeta¼oj. Inter tiuj aæeta¼oj estis libroj kaj sonbendoj kun la bonaj instruoj de la Hindua guruo. Liaj lecionoj, miaopinie, estis æiuj bonaj. Mi ne sekvis æiujn liajn konsilojn sed æiujn mi estimis.

Je unu tago, jarojn poste, mi eklegis mallongan ¼urnalan artikolon pri la Guruo kaj la Centrejo. Tiu artikolo þoketis min. Tuj mi telefonis al mia amikino por akiri pliajn detalojn.

La religiaj lecionoj de la Guruo, miaopinie, estis perfektaj. Bedaýrinde ties propra konduto, kiel la konduto de preskaý æiuj el ni, estis iugrade neperfekta. Kvankam li estis longtempa edzo, iu edzinigita virino, longtempa amikino, akuzis lin pri amorado kun þi. Obstine dum jaroj li malkonfesis. Kompreneble, la stabanoj kaj aliaj sektanoj plejparte kredis je la serena respektata Guruo kaj ne je la iom freneza virino kiun ili taksis mensmalsana. La geedzeco de la virino fiaskis kaj finiøis. Þi konsultis psikoterapiiston. Tiel obstine kiel la Guruo þi neniam æesis akuzi lin. Tamen, finfine, post multaj jaroj, du aliaj virinoj faris similajn akuzojn kaj la malkonfesado de la Guruo æesis.

Tio kio por mi estis þoketo, por la dediæitaj sektanoj estis þokego. La fundamento de ties vivo þanceliøis.

Kion ili faru pri la lecionoj de la Guruo? Kion ili faru pri la Centrejo kun ties miloj da vizitantoj? Kion ili faru pri la granda stoko de libroj kaj sonbendoj kiuj portis serenajn ridetantajn bildojn, voæojn, lecionojn de la mensoginta Guruo?

Dumtempe oni ne plu akceptis gastojn. Specialaj konsilistoj helpis la stabanojn kaj aliajn sektanojn trakti la fortegajn negativajn emociojn kiujn instigis la malbonvenega nova¼o. Multaj stabanoj deprimiøis. Multaj forlasis la Centrejon kaj la sekton. Aliaj laýgrade akceptis la maldolæan veron. Iom post iom tiuj lernis vivi sengurue sed ne seninstruiste.

La Centrejon oni remalfermis por gastoj. Nuntempe, refoje oni vizitas la allogan kvaretaøan ruøbrikan konstrua¼on. Oni jogadas, meditadas, lernas terapian masaøon, lernas la lecionojn de amo. La Centrejo prosperas. Vizitantoj refreþigas la korpon kaj animon kaj akiras saøecon. Oni komprenas ke la lecionoj de la eks-Guruo estas plejparte saøplenaj malgraý tio ke li mem estas adultinto kaj mensoginto.

Kelkaj reguloj þanøiøas. Nuntempe instruistoj plej ofte uzas siajn Usonajn nomojn anstataý Hindajn nomojn. En la lastaj jaroj multaj membroj kaj stabanoj geedziøis.

Oni forvendis la tutan stokon de libroj, sonbendoj kaj vidbendoj kun la bildoj kaj voæo de la eks-Guruo kontraý malmultega mono. Al la eks-Guruo la sekto pagas pension. La frukton de liaj instruo kaj laboro oni øuadas. Liajn erarojn kaj mensogojn oni flankenmetis.

Postnoto de la aýtoro:

Mi ¼us ricevis la jenan noton de mia amiko Kurt Jung:

Via rakonto levas dolæacidan, amuzan memoron en mi. Mi ofte veturas al Toronto por viziti mian amikon Anthony. Unufoje, en la fruaj okdekaj jaroj, mi vizitis la vidindegan Toronto-muzeon de ceramikaj artoj. Tiame, mi estis senamikina, senamikineca. Mi estis tre konscia pri æi tio. Unu eksponæambro en la muzeo prezentas ceramikajn figura¼ojn de antaý-Renesanca mona¶a vivo: mona¶oj skribantaj, mona¶oj vinfarantaj, mona¶oj kultivadantaj. Unu figura¼o pentras mona¶on portantan surdorse al garbejo grandan amason da fojno. Se oni atenteme vidas æi-objekton, oni trovas en la fojno la krurojn de bienfraýlino apenaý videblajn. Ho! Æi tio plenigis min kun amora frustracio! En la libera dudeka jarcento, mi malhavis tion, kion romkatolikaj mona¶oj evidente havis en la dekkvara jarcento!

Indeksen


RECENZO

Politika hegemonio kaj lingva hegemonio en Eýropo de Andrea Chiti-Batelli kaj Pierre Janton. Tr. Umberto Broccatelli. Rotterdam: UEA, Esperanto-Dokumento-33E, 1995. 19p.

RECENZAS DONALD BROADRIBB

La klasikaj argumentoj pri la kulturaj kaj edukaj danøeroj de la Angla lingvo kiel tuteýropa lingvo. Diras resumo sur la lasta paøo:

La angla lingvo minacanta la eýropajn kulturojn minacas do ankaý tion kio plej angla estas en la kulturo, kies portanto øi estas en la diversaj landoj... La samniveliga angla lingvo de la multnaciaj kompanioj ne zorgas pri Shakespeare aý pri Milton pli multe ol øi zorgus pri Dante aý pri Cervantes. Øi estas la perilo de la ekonomia kaj socia modelo sur kiu baziøas la potenco de la okcidentaj burøaroj.… Jen estas tiu angla lingvo kiu minacas la eýropajn identecojn.

Æi tiu broþuro haveblas æe UEA, aý per la AEA-libroservo. Æar la sendkostoj multe superas la aæetkoston, estas rekomendate mendi øin enkadre de aliaj mendoj.

LIBRO RICEVITA

La æapo de la sterko-vermo, de Georgo Kamaæo. Thaumiers (Francio): La kromkancerkliniko 1995. 20p. grandformataj.

Traduko de tekstoj verkitaj dum sub la influo de la drogo psilociboen 1991.

La aýtoro diras:

La teksto konsistas en esperantigo de la sentitola teksto skribita hispanlingve sur lernejana kajero. mi klare avertas: øi estas nek fikcia nek beletra. Se paroli senkompleze, temas ne pri rakonto, sed priia speco de mensa lakso aý de vorta tenesmo. Kiu volas legi, tiu legu øin kiel dokumenton aý kiel kurioza¼on…

Temas ne pri beletro, sed pri ia dokumento aý atesto, kiun eble kelkaj trovos interesa el vidpunkto psika, farmacia, lingva aý akademianologia…

Akompanas la tekston ampleksa glosaro kaj notaro klariganta nekutimajn vortojn kaj aludojn.

Havebla æe øia eldoninto.

Indeksen


SKRIBAS LA LEGANTOJ

de Antonio Suárez Rodríguez

Mi konstatis ke mi misskribis mian poþtan adreson [ESK 23].

Mia øusta adreso estas:

Antonio Suárez Rodríguez

Poþtkesto 435

38080 Santa Cruz de Tenerife

Hispanio

Ret-adreso: asuarez@arrakis.es

En la revuo aperas Poþtkesto 425 (!). Mi pardonpetas kaj deziras ke en la venonta numero aperu denove mia adreso. Ankaý mi ne bone klarigis ke mi eæ preferas la e-poþtan korespondadon, tial mi aldonas mian Ret-adreson.

de Sylvan Zaft

Mi multe øuas vian revuon kaj mi feliæiøas ke mia malgranda libro [Peter Jameson's Secret Language] plaæas al vi.

Parenteze, por la fama koncerto en Berlino, Leonard Bernstein decidis uzi Freiheit anstataý la kutima Freude pro tio, ke tiam oni festis la malaperon de la Berlina Murego. Origine, laý mia memoro, Schiller deziris uzi Freiheit sed li ne povis uzi øin pro politikaj kialoj.

Dankon pro la atentigo. Mi pardonpetas al Bernstein. -- Red.

de Margo Furness

La Mastro de la Ringoj: se teda, kial?

Mi legis la unuan volumon dum flugvojaøo al Eýropo, kaj øojis ke mi povis tie aæeti la duan por legi dum la revenvojaøo. (Mi ne endormiøis). Nikolá Ras‡icí opinias ke tiu romano estas pli bona en lia nacia lingvo ol en la Angla. Kial?

Mi konsentas kun la ESK-recenzisto ke la verko enhavas troegan priskribon de pejza&oslas 1