NUMERO 29, SEPTEMBRO-OKTOBRO 1997
La Maljunega Virino Kaj La Tri Cervoj
Promotional Competition
Rezolucio de la 82a Universala Kongreso de Esperanto en Adelajdo 1997
Salutmesaĝo de Kofi Annan, Ĝenerala Sekretario de UN
La Junularo de la Kongreso
La Universala Kongreso en Adelajdo
La Universala Kongreso
Retrorigardado al la Memoira1/4oj/Poŝto-Budo
La Gazetara Servo en la Universala Kongreso
Nekrologo
31a Ilei-Konferenco
Stelis 4 Profesoroj
Grandioze Sukcesega Kongreso
Nia "Ekstra Konkurso"
Provu vian vortoscion
Lingva Angulo
Akuzativo Anstataŭ Prepozicio (2)
Al Sudaŭstralio
Unu voĉo
Aŭtralio Kantas Sian Historion
En kampara parkego naŭdekjarulino sidis en antaŭseĝo de multekosta Japana aŭtomobilo apud sia memfida, arĝenthara filo, antaŭ sia filino brunhara, nervoza. Tre frue tiun matenon la filo aŭtoveturis preskaŭ tricent mejlojn post la hieraŭa telefonalvoko de la fratino.
"Edvardo," Doroteo telefone petegis, "la tutan tagon ŝi sidas en la sama malnova brakseĝo kiun ŝi neniam permesos min anstataŭigi kaj parolas pri Paĉjo -- kiel ŝi, adoleskantino renkontis lin, kiel ŝi, dudekkvarjara, edzigis lin, kiel bonege li traktis ŝin... Ĉiam ŝi demandas, Dum kiom da jaroj li estas fora? Antaŭ kiom da jaroj li forlasis min?
"Kaj mi devas rediri ke Paĉjo mortis antaŭ naŭ jaroj, en la jaro de la naskiĝo de mia unua nepino. Ĉiam, refoje ŝi diras, Kiel bone li traktis min, kaj la okuloj pleniĝas je larmoj.
"Ŝi rigardadas la fingrojn, kurbitaj pro artrito, faltplenaj pro aĝo. Tiuj fingroj apenaŭ povas esti la ŝiaj. Kies haŭto estas tia? Ŝi estis tre dika, sed nun, laŭ la kuracisto, ŝia pezo taŭgas. Laŭ ŝi, ŝia karno malaperadas. Eĉ kun marŝilo ŝi apenaŭ povas paŝi. Kiam ni devas foriri por viziti kuracistojn ni ĉiam uzas la rulseĝon. Neniu povas konvinki ŝin eliri la domon krom por viziti kuraciston.
"Tamen vi povas. Venu ĉi tien, Edvardo. Ŝi tiel amas vin. Nur vi povas konvinki ŝin eliri la domon. Vi estas la plej amata infano. Ĉiam vi estis la plej amata infano."
La alvoko venis maloportune. Por sukcesa, agresema negocisto la horo por eliri maloportunas ĉiam. Edvardo aĉetis kaj vendis domojn kaj apartamentajn konstrua1/4ojn en sia urbego. Jare li aĉetas kaj vendas po kvindeksesdek konstrua1/4ojn. Bonege li kalkulas, multon li gajnas. Kiom da tempo investota, tiom da mono gajnota. Kiam li foriras, eĉ por ferieto, lia cerbo precize kalkulas la negajnotan monon.
Malgraŭ tio, la fratina peto kortuŝis lin. Li bildigis al si la patrinon, naŭdekjarulino blinda en unu okulo pro fuŝita katarakta operacio, kun strangaj fingroj, ade dolorata pro artrito. Apenaŭ ŝi povas marŝi. Ŝi deziras plijunajn fingrojn, haŭton, krurojn, karnon, menson. Konsiderante la nunan sorton de la patrino, Edvardo devis forbrosi antaŭpensojn pri sia propra estonta stato. Ekdecidante, li adiaŭis certan sumon da negajnota mono kaj dum kvin horoj li surŝoseege aŭtomobilis tra maldensa neĝfalo al la tre bela apudurba domo kiun la patrino ne plu povis vere ĝui.
La patrino aspektis eĉ pli aĝa ol antaŭ tri monatoj. Eĉ la malforta rideto kun kiu ŝi salutis lin, malforte dirante "Kara Edvardo, vi estas ĉi tie," aperis kiel ŝrumpa memoro de la radiaj ridetoj kiujn ŝi donis antaŭ preskaŭ duona jarcento al la adoleska Edvardo.
Kaj la plendoj komenciĝis, la plendoj pri la fingroj, la haŭto, la doloroj, la longaj sendormaj noktoj. Refoje li aŭdis la senĉesan surprizon kiam ŝi parolis pri la subita morto de la edzo antaŭ naŭ jaroj.
"Unu tagon li estis perfekte sana. Nokton li ekkriis laŭte. Tia dolorego! Kaj post dek horoj pli li forlasis min... Ĉiam mi sonĝas pri li. Tiam, kiam mi povas ekdormi."
Edvardo memoris la tiaman fratinan telefonalvokon kiu vekis lin kaj la noktomezan aŭtomobiliradon al la patro kiu mortis duonhoron antaŭ lia alveno.
Por forbrosi tiajn memorojn li metis sian manon sur la ŝian.
"Ni eliru, Panjo. Vi kaj mi kaj Doroteo. Ni iru al La Malpermesita Urbo."
La Malpermesita Urbo estis Ĉina restoracio. Antaŭe ŝi ĉiam ŝatis Ĉinajn pladojn.
Malgraŭ malfortaj patrinaj protestoj li helpis ŝin enrulseĝiĝi kaj li puŝis ŝin eksterdomen, malsupren. Doroteo helpis ŝin el la rulseĝo en la aŭtomobilan seĝon. Kia malrapida procezo!
"Stariĝu, Panjo... Turniĝu... Malantaŭen, iomete... Nun sidiĝu... Ne timu, vi ne falos. Bone. Nun la kruroj...Nun la sekurzono."
Survoje al la restoracio por distri ŝin Edvardo enmetis sonbendon de la kantoj de George Gershwin kaj Cole Porter, kantoj kiujn ŝi aŭskultis en siaj dudekaj kaj tridekaj jaroj.
Kaj ŝi memoris!
"Ĉu tiu bela voĉo...?"
"Ella Fitzgerald."
"Kia bela! Belulino ŝi devas esti!"
Ŝi komencis kunkanteti "Summertime", sed preskaŭ tuj ŝi rezignis pri tio. "Mia voĉ'... ĉiam raŭka."
Tamen ŝi memoris. Kiam li flanken rigardis, larmojn li vidis. Ŝi estis pensemega.
Ili tagmanĝis en la bona Ĉina restoracio. Salikoka1/4ojn kun ovaj blanka1/4oj kaj legomoj li mendis. Sur ŝin Doroteo metis salivtukon. La patrino ankoraŭ povis uzi forkon. Nur fojfoje nutra1/4ero falis.
"Bongusta," ŝi murmuris, "ne kiel ĉe ni." Li zorge metis malmulton sur ŝian teleron. Poste trifoje li metis pli.
Refoje en la aŭto ili iris kamparen. Refoje Ella Fitzgerald kantis.
"La arboj! Tiom da arboj!" la patrino diris. Per unu okulo ŝi vidis tiujn. "Kiu plantis la arbojn?"
"Neniu, kompreneble. Ili nur kreskas, nature."
"Tiom da arboj! Kaj neniu plantis tiujn. Nekredeble!"
Post kvin minutoj ŝi demandis, "Kaj kiu faligas la arbojn, kiam tiuj mortas?"
"Neniu. Post la morto ili staras, dum monatoj, dum jaroj. Mi ne scias precize kiel longe. Kaj la ligno malfortiĝas. Finfine ili ekfalas. Tiel la naturo. La mortajn arbojn prizorgas neniu, malsame je urbe."
Ŝi aŭdis la kanton "Anything Goes" kaj rigardis trafenestren. Ĉu ŝi memoris kiam ĉio permesiĝas?
En la parkego li stiris zorge kaj veturis malrapide, serĉante ĉe la vojflankoj. La sonbendo finiĝis, rekomenciĝis.
"Jes, mi konas tiun muzikpecon," ŝi diris. "Ĝin mi memoras."
En la retrospegulo li ekvidis la fratinon kiu sidas silente. Nervoze ŝi mienis. Ĝis nun preskaŭ nenion ŝi diris.
Sur la flankoj de la lago videbliĝis iomete da glacio.
"Rigardu, Panjo," li ekdiris. "Sur la lago. Cignojn!"
"Kie?"
"La grandaj blankaj cignoj. Deko da cignoj!"
Doroteo diris, "Ĉe la alia flanko de la lago."
"Mi vidas blanka1/4ojn."
"Cignoj."
"Jes, cignoj."
Foraj cignoj. Ŝi povis vidi nur blankajn makulojn. Li serĉadis ĉe la vojflanko. Ili veturis apud la lago, sur monteto kie ili povis vidi distancon de dek kilometroj, kaj poste ili preterpasis la naturstudan konstrua1/4on. Apud la senhoma golfejo la aŭtomobilon li haltigis. "Rigardu," li diris, "cervojn."
"Kie? Mi ne vidas bone. Mi havas nur unu bona okulo..."
"Rigardu tra la flankfenestro. Tre apud vi. Tiuj manĝas."
Du senkornaraj cervoj staris je distanco de nur dek metroj. Unu el tiuj verŝajne estis juna, pli malgranda ol la alia. Tria staris iom pli malproksime. Ĉiuj metis la buŝon ĉe la herbo.
"Tre apude!" Doroteo urĝis, "Rigardu, Panjo."
La plej granda apuda cervo levis la kapon kaj rigardis ilin, kaj la patrino finfine ekdiris, "Mi vidas! Tiel apudaj! Du! Tri!"
Cervovosto ekleviĝis kaj oni vidis la blankan subvosta1/4on.
"Sed tiuj devas esti malvarmaj."
"Ne, Panjo," Doroteo menspacigis ŝin, "Dio kreis ilin por vivi en la vintro."
"Ĉu ili ne estas malkomfortaj?"
"Ne, Panjo," Edvardo klarigis, "ni homoj estas tropikaj bestoj. Sed tiuj portas vintrajn mantelojn."
Dum dek minutoj la aŭtomobilo staris tie ĉe la flanko de la vojo, kaj la naŭdekjarulino ade rigardis la tri manĝantajn cervojn. Foje ŝi rimarkis ties belecon, ties maltimemon. Foje ŝi diris, "Kia miraklo!"
Post la dek minutoj, oficiala aŭtomobilo ĉeflanke ekhaltis. Juna parkpolicisto fingromontris antaŭen. Edvardo kapjesis al li. Li memoris la regulojn. Li refunkciigis la motoron. Oni ne rajtas parki ekster la parkejoj.
Ili veturis sur la ŝoseego. Doroteo estis iomete malpli nervoza. La voĉo de Ella Fitzgerald kantis pri Parizo. La patrino aspektis pensema, memorante. Ĉu pri la cervoj? Ĉu pri la propraj junaj jaroj? Edvardo ekrigardis ŝin, samtempe ekplanante kiel li povos vendi iun apartamentan konstrua1/4on sur Oak-Strato.
A short and snappy promo of 30 secs is needed to promote 3ZZZ's Esperanto radio program Australia-wide. This is your chance to test your skills in English please. There will be prizes for the 3 best efforts. Send by Dec. 1 to Jennifer Bishop, 3ZZZ, PO Box 1106, Collingwood 3066.
Al Sud-Aŭstralio, filmis Margaret Furness; parolas Jennifer Bishop kaj Margaret Furness. Amatora kolorvidbendo, 30 minutoj. Kvankam preparita kiel varbilo por la UK en Adelajdo, kelkaj ekzempleroj ankoraŭ estas aĉeteblaj. Prezo: $15 plus sendkostoj. Mendu de Margaret Furness, PO Box 2605, Kent Town SA 5071.
Ĉi tiu amatora filmo prepariĝis cele la Universalan Kongreson en Adelajdo. Plejparte filmitaj por ĝi estis birdoj kaj bestoj Aŭstraliaj. Ĉefproblemo de la filmo troviĝas en la sonkvalito -- malgraŭ tio, la komentario de Jenny Bishop estas ĉiam facile aŭdebla kaj komprenebla, kun tre zorga prononco. La (ne ofta) voĉo de Margaret Furness estas multe tro laŭte registrita, do neklara. Sed la filmado, nu ĝi elstaras, kaj la plano kaj redakto de la filmo estas vere bonaj. Pro tio mi varme rekomendas ke kiu povas, tiu akiru kaj konservu ĉi tiun vidfilmon. La ĉarmajn birdojn kaj bestojn de Aŭstralio eĉ Aŭstralianoj ofte ne vidas, do al Margaret kaj Jenny: gratulojn!
La 82a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Adelajdo de la 19a ĝis la 26a de julio, 1997,
konstatas ke
1. pro moderna tekniko, politika kaj ekonomia evoluo en pli kaj pli da landoj estiĝas multkulturaj socioj.
2. samtempe la mondo, kiel tuto, fariĝas unu socio multkultura.
3. harmonia funkciado de multkultura socio eblas nur sur bazo de justeco kaj toleremo.
4. respekto al lingvaj rajtoj, kaj lingva toleremo estas esencaj elementoj de sociaj justeco kaj toleremo.
atentigas ke
1. en lando kun multkultura socio oni ofte bezonas komunan lingvon.
2. same en la tutmonda multkultura socio oni bezonas neŭtralan komunan lingvon kiun ĉiuj homoj povas relative facile lerni por komuniki egale kun aliaj membroj de tiu tutmonda multkultura socio.
agnoskas la rajton de ĉiu komunuo daŭre uzi siajn proprajn tradiciajn lingvojn.
substrekas ke Esperanto jam montris ke ĝi povas ludi gravan rolon kiel neŭtrala kaj egala komuna lingvo por la tutmonda socio.
alvokas al pli vasta uzado de Esperanto en la edukaj programoj de ĉiuj landoj.
Ĝoje mi salutas membrojn de la Universala Esperanto-Asocio kuniĝantajn en Adelajdo por sia 82-a kongreso.
La temo de via kongreso -- toleremo kaj justeco en multkultura socio -- estas esenca demando por multaj homoj. Ni devas pritrakti du kontraŭajn tendencojn en nia hodiaŭa mondo. Tiom da aspektoj de niaj vivoj, ekonomiaj, sociaj, kaj kulturaj interligiĝas je tergloba skalo, unuigante la homaron kiel neniam antaŭe. Samtempe, aliaj fortoj laboradas, estigante la dividon kaj subdividon de blokoj, nacioj kaj eĉ urboj.
La lingvo havas rolon en ambaŭ ĉi tiuj tendencoj. Ĝi povas kunigi la homojn; oni povas uzi ĝin por disigi nin kaj teni nin apartaj. La lingvo povas esti repacigilo, kaj la lingvo povas esti batalilo.
Unuiĝintaj Nacioj stariĝis kun la celo servi kiel centro por harmoniigi la agadon de nacioj, dum ili celas atingi amikajn rilatojn kaj internacian kunlaboradon. Interkomunikado estas fundamenta por tiu celo. Ni havas mesaĝon por proklami -- mesaĝon kiu centriĝas je justeco, toleremo kaj homaj rajtoj. La organizo dependas de la multaj neregistaraj organizoj kiuj laboras kun ĝi por helpi komuniki la mesaĝon je la popola, aparte je la loka nivelo.
Mi estas dankema al Universala Esperanto-Asocio pro ĝia laborado por antaŭenigi lingvon kiel rimedon por kunigi la homojn kaj pro ĝia deziro festi la Universalan Deklaracion pri Homaj Rajtoj dum ni alproksimiĝas al la kvindeka datreveno de ties akcepto. Mi esperas ke reveninte al viaj komunumoj vi ĉiuj helpos enfokusigi la atenton sur ĉi tiu gvidsigna atingo en la strebado por certigi vivon de digneco por ĉiuj.
Mi deziras por vi ĝueblan kaj fruktoplenan semajnon en Adelajdo.
sendis:
William Deane, ĉefo de la registaro de Aŭstralio (Governor General)
Alexander Downer, Aŭstralia Ministro pri Fremdaj Aferoj
Philip Ruddock, Ministro pri Enmigrado kaj Multkulturismo
Margaret Reid, Prezidanto de la Senato.
La tekstoj de la salutoj presiĝis en la Kongres-Libro.
Ĉu estis junularo ĉe la UK en Adelajdo? Kompreneble, certe, absolute! La junularo unue kunvenis dimanĉe de la UK kaj daŭre de la diskutado; ni faris aferojn laŭ la volo de la vizitantoj. Ĉiutage ni kunvenis pro diversaj kialoj. Partoprenis pli ol tridek gejunuloj. La marbordo, kinejo, kafejoj, manĝejoj, noktokluboj kaj drinkejoj estis vizitataj de diversgrandecaj grupoj de junaj esperantistoj. La kunvenoj estis tre agrablaj. Estis bonega oportuno por la Aŭstralia junularo ekkoni aliajn samideanojn. Multaj koraj ekamikiĝoj okazis pere de Esperanto. Dankon.
Kia semajno! Ĉu ĝi vere okazis, aŭ ĉu la revoj de tiom da monatoj realiĝis nur en sonĝo? Tian demandon devas nun fari al si kelkdekoj da Aŭstralianoj, dum ili malstreĉiĝas post la intensa aktiveco kaj miras ke ni, malmulte da adeptoj dis1/4etitaj tra tuta kontinento, sukcesis okazigi la 82-an Universalan Kongreson de Esperanto.
Ekde la bonvenigoj kaj la disdonado de la kongresaj saketoj, sabaton la 19-an de julio, ĝis la solena fermo sep tagojn poste, kiam la tuta teamo de LKK-anoj kaj helpantoj estis alvokitaj sur la podion -- dum tiu tuta semajno ĉio ŝajnis iri tiel glate, ke oni ne povis ne timi ke ia katastrofo atendas preter la sekva angulo.
La temo de la kongreso estis "Toleremo kaj justeco en multkultura socio". En sia bonveniga mesaĝo, voĉlegita dum la solena inaŭguro, la Ĉefguberniestro de Aŭstralio, Kav-o William Deane, parolis pri la "graveco de komuna lingvo por konservi unuecon kaj harmonion en iu ajn multkultura socio, en kiu oni estimas etnan diversecon". Kaj dum la semajno tiun aserton la ĉirkaŭ mil partoprenantoj el 54 landoj pravigis, almenaŭ kiom koncernas la multkulturan socion kiu estas Esperantio.
Tiel plena estis la programo ke oni devis konstante elekti el inter prelegoj, seminarioj, konversaciaj rondoj, fakaj kunsidoj, filmoj, koncertoj, kaj simpla neformala interkonatiĝo en la kafeterio en La Verda Kanguruo -- la grandega ekspozicia halo, kie troviĝis ankaŭ la ĝenerala informejo kaj multege da aliaj giĉetoj.
Pro tiu sama pleneco, ne eblas en mallonga artikolo kaj laŭ persona sperto prezenti pli ol impresionistan bildon pri la maniero laŭ kiu estis kontentigitaj la diversaj interesoj de la kongresanoj.
La Kongresan Kurieron, La Lumilo, kiu aperis kvin fojojn, produktis tre malgranda teamo, kiu kutimis labori ĝis post noktomezo, kaj sin prezenti refoje je la oka matene por fari finan revizion kaj funkciigi la kopimaŝinon. Ke la kongresa kuriero atingis kontentigan kvalitnivelon, eĉ ke entute ĝi ja aperis -- tiuj rezultoj ŝuldiĝas super ĉio al la lerteco, dediĉo kaj, de tempo al tempo, firmeco de Jay Grant.
Inter la prelegoj, krom la sep prezentitaj en la kadro de la Internacia Kongresa Universitato (IKU), troviĝis speciala serio pri Aŭstralio. El la universitataj prelegantoj unu estis Novzelandano, Brian Fox, kaj tri estis Aŭstralianoj -- Alan Bishop, Trevor Steele, kaj mi, kiu ankaŭ ĝuis la honoron roli kiel la rektoro de la IKU en ĝia kvindeka jara sesio.
Se mi devus identigi unu faktoron kiu faris la kongreson ege memorinda, mi elektus la artajn aranĝojn. La parado de ĝojiga1/4oj komenciĝis sabaton la 19-an, ĉe la interkonatiĝa vespero en La Verda Kanguruo, kiam, inter aliaj prezentoj, ludis la juna kaj alte talenta kordinstrumenta LKGT-Kvarteto el Ipswich Kvinslando. Tri vesperojn poste ili prezentis pli formalan koncerton. Dimanĉon okazis la Aŭstralia nacia vespero kaj vendredon la internacia arta vespero, kaj intertempe la kongresanoj ĝuis diversajn aliajn prezentadojn, inkluzive de la esprimoplena pianoludado de Aldo Fiorentin el Italio.
Pro la elstara sukceso de la arta programo oni devas danki precipe Alan-on Bishop kaj lian teamon, kies kapablo sub tempopremo estis vere admirinda. La internacia arta vespero estis kunmetita dum la vendredo mem. Por kunligi tre diversan kolekton da prezentoj, Alan elpensis simplan temon pri juna duopo sonĝanta pri ĉeesto en la Universala Kongreso en Adelajdo, kaj sonĝmajstrino kiu gvidas la gevojaĝantojn tra serio de strangaj renkontoj.
La sukceso de tiu internacia vespero, kaj de multo alia en la kongreso, devenis parte de la elekto de la kongresejo, la Adelaide Convention Centre. Temas ne nur pri la haloj, ĉambroj kaj instala1/4oj, sed ankaŭ pri la lerteco de la teknika personaro.
Ke ĉio funkciis tiel glate -- la multopa programo de okaza1/4oj, la kioskoj en La Verda Kanguruo, la ekskursoj, la eldonado de la Kuriero -- tion ni ŝuldas al malgranda Aŭstralia teamo, kies partopreno en la kongreso konsistis pli el laboro ol el distro. Sed ilia atingo dependis siavice de la antaŭplanado fare de la LKK sub la tre aktiva prezidado de Kep Enderby kaj la gvidado de Nikola Raŝiĉ el Roterdamo, kaj de la multaj tempopostulaj preparoj, kiujn nur la Adelajdanoj povis fari.
Ke la rezulto plaĉis al la vizitantoj, tion tiuj metis ekster dubon. Do nome de ili, al ĉiuj, kiuj kontribuis -- koran dankon!
Finfine alvenis la tempo de tiu delonge atendata kaj preparata evento: la 82a Universala Kongreso en Adelajdo, mia unua Universala Kongreso.
Starante malantaŭ giĉeto por disdoni la dokumentojn, mi havis oportunon akcepti budekon da akĉentoj, tamen ĉiuj facile kompreneblaj. Kiam neniu vico formiĝis, la interparolado plu daŭris: tiel mi eksciis pri la biciklado de juna Belgino de Sidnejo ĝis Adelajdo, kaj pri la entuziasmo de la nura Vjetnamano de la Kongreso.
Danke al alia, pli delikata tasko, la interpretado de la klarigoj de gvidistino dum ekskursoj, mi lernis multon pri Adelajdo, ĝiaj "nekutimaj drinkejon", inter ili The Bull and the Bear ("La virbovo kaj la urso") kiu situas en eksbanko. Ĝi famiĝis pro drinka1/4o Two Dogs ("du hundoj"), inventita de la posedanto per fermentado de citronoj. Ties granda sukceso en Aŭstralio kaj eksterlande -- milionoj da boteloj estas eksportataj al Japanio ĉiusemajne, -- instigis lin krei novan rozkoloran drinka1/4on faritan el rabarbo, nomitan Rhubarb-Rhubarb ("Rabarb'-Rabarb'"). Mi sentis min kortuŝita kiam ,je la fino de la ekskurso, Japanoj donis al mi, kelkfoje kun donacetoj, poŝtkarton de sia urbo, sur kies dorso estis skribitaj kelkaj linioj pri ili, iliaj vivo kaj interesiĝoj.
Mi havis oportunon de1/4ori en la salono kie John Wells gvidas debaton pri la Aŭstralia versio de la Angla lingvo. Tiam la neanglaparolantoj lernis, interalie, la ŝlosilvortojn de la Lando de Kanguruoj: "G'dday, mate" . Poste mi aŭskultis la prelegon de Sinjoro Saion1/4i pri la Yumeiho (Koksoston Premkneda Terapio). Mi eĉ spertis la efikon de la masaĝo, kiam la vortoj tute senpene alvenis al mia cerbo por interpreti dum vespera ekskurso, malgraŭ mia antaŭa lacego.
Neforgesebla momento de tiu Kongreso estas por mi la SAT-kunveno, kiu allogis tridekon da homoj, SAT-anojn kaj ne-SAT-anojn. Ĉiu ĝojis ke finfine sepdek kvin jarojn post la fondo de SAT, tia kunveno okazis kadre de Universala Kongreso, kaj esperas ke tiu paŝo kondukos al nova tradicio de fruktodonaj interrilatoj inter SAT kaj UEA.
Kiel helpanto mi travivis la Kongreson el malantaŭ la kulisoj, kie ĉiu konscience faris la atenditan laboron, ĉu simplan modestan, ĉu respondecoplenan taskon. Mi aparte admiris la novajn Esperantistojn, Baha'anojn de Adelajdo, kiuj helpis kaj ankaŭ gastigis kongresanojn el diversaj landoj.
"Kiel iris la kongreso?
Helpanto: "Mi ne scias; mi ne ĉeestis."
Kelkfoje mi demandis al mi kial ni tiom freneze laboras en budo kiu ne necesas por la kongreso? Respondo: tutklare, ĉar la kongresanoj deziras kaj bezonas ĝin. "Mi ne havas tempon por iri al poŝtoficejo kaj aĉeti 200 poŝtkartojn." La budo funkciis kiel amuzejo, noktomeza loĝiga servo, krominformejo. Kiom avide ili atendis la novan Lumilo...
Por mi la Kongreso estis kvazaŭ-kirloŝtormo, kun Rochelle ĉe la centro; kalejdoskopo de vizaĝoj kaj eventoj. Arbo plena de galaoj en vespera sunbrilo; japano kiu fotis ĉiujn plantojn; la edzino de Terry dancanta kun la bebo; spontaneaj reagoj je la fino de la balo kaj en la Aborigena kolegio; la mirado de ekskursantoj pro la malpleneco de la norda pejzaĝo; noktomezaj Franclingvaj telefonkonversacioj pri malsanulino; Fraŭlino Barlaston danciganta Osmo-n; tagiĝo sur Kanguru-Insulo.
Speciala ĝojo estis ke multaj homoj kiuj laboregis por la kongreso malkovris en si novajn lertecojn aŭ talentojn. Bernie luis (rapidan) aŭton por ekskursantoj, kies Ayers Rock Alice Springs-flugbiletoj ne alvenis. Mia antaŭa laboro pri vid-bendo faciligis miajn prelegon kaj ĉiĉeronadon. Nikola [Raŝiĉ] miris ke kiam ajn okazis problemo, subite aperis la ĝusta persono por solvi ĝin. Ni fieru ke li povis tute fidi je Neill kaj Alan kaj la teknikistoj de la kongresejo.
De la kongreso naskiĝis novaj ŝercoj, precipe el eraroj. Odlo Bokserp kaj la registaro kiu "malrespektas ĉiuspecajn homajn ratojn"; mia mistraduko de Ficus-arbo; "Ĉu vere ke Fraŭlino Barlaston estas John Wells 'in drag'?" Ankaŭ el plendoj: "La necesejoj estas tro malvarmaj", "Kial ne estas puloveroj kun butonoj ĉe la alia flanko, por virinoj? Vi devus pripensi tion". Eĉ el la neceso de toleremo pri kiu instruis ĉiĉeronado: "Ĉu elektra littuko? Tiujn mi ne vidas en mia lando jam de 30 jaroj". Ve ke vintra kongreso temas pri interŝanĝo kaj disdonado de malvarmumoj! Mi sciis ke okazos deprimo postkongrese, sed mi ne antaŭvidis la senton de manko je ĉiuj. Okazis unika evento. "Adelajdo 1997". Mi ankoraŭ ne kredas.
Ewe-Calyptus: Unu Voĉo. Kompakt-disko, 58:30. Mendebla ĉe Jay Grant, 32 Abbey Street, Forestdale QLD 4118. Prezo: $20 (inkl. ankaŭ kantlibron kaj poŝtsendon.)
Ewe-Calyptus estas muzik-grupo ludinta en la balo de la 82a Universala Kongreso en Adelajdo. Ili mem ne estas Esperantistoj, sed lernis kanti en Esperanto. La KD enhavas 13 Esperantlingvajn versiojn de tradiciaj Aŭstralia1/4oj: Valsigi Matildan, Brisbanaj Virinoj, Botany Bay, kc. La kantojn tre bone tradukis Gaye Phillips, kaj kontrolis diversaj spertuloj. La teksto de la kantoj ĉiuj estas troveblaj en la tre bele eldonita libro Aŭstralio Kantas Sian Historion (vidu ĉi tie).
La muzikistoj prezentas allogan kaj interesan diskon. La kvalito de ilia prononco de Esperanto multe varias; ĝenerale, ili nebone prononcas la vokalojn. Por kompreni la kantojn necesas sekvi la presitan tekston en la kantlibro. Tio tamen ne ĝenas la aŭskultadon de ĉi tiu tre orelplaĉa muziko. La disko estus tre bonvena kristnaskdonaco por viaj amikoj.
Aŭstralio Kantas Sian Historion. Kompilis kaj tradukis Gaye Phillips k.a., por la 82a Universala Kongreso de Esperanto en Adelajdo, 1997. 36p. Broŝurita. Ĉi tiu libro akompanas la kompaktan diskon Unu Voĉo (recenzata ĉi-supre.)
Belaspekta libreto, tre zorge preparita kaj presita. Estas tre malfacile kritiki ĉi tiun verkon, vere ĝi meritas longan vivon en la hejmoj de Esperanto-kluboj tra Aŭstralio kaj en la folkloraj kolektoj de alilandaj Esperantistoj.
En la libro troviĝas la tekstoj de 34 Aŭstraliaj kantoj, kun la kantmuziko, pluraj klarigoj pri la kantoj, kaj ankaŭ pluraj vinjetoj allogaj.
Tre multa zorgo estis dediĉita al la kantebleco de la traduka1/4oj, kaj la rezulto estas admirinda.
Preparado antaŭ Adelajdo
La laboro de la Gazetara Servo, tute aparta de la La Lumilo (La Kongresa Kuriero), komenciĝis jam en januaro 1997 post diskutado kun Nikola Raŝiĉ, Konstanta Kongresa Sekretario, pri la plenumado de la taskoj.
Teamo de 6 volontuloj formiĝis, ĉiu membro tre valora pro specialaj talento kaj kapablo. Kun buĝeto de $5000, Nikola kuraĝigas nin unue mendi ĝisdatan ekipa1/4on, inkluzive de komputilo IBM, komputilo Apple Mac, modemo por e-poŝto, fotokopiilo, telefono kun faksilo. Alia tre grava necesa1/4o estas "freŝaj kafo kaj teo" por vizitantaj 1/4urnalistoj.
Tra la tuta Aŭstralio, nomoj, telefon- kaj faks-numeroj kaj adresoj
de konataj 1/4urnalistoj kaj de la plej gravaj 1/4urnaloj, televid-
kaj radio-stacioj estis serĉataj ĝis la komenco de majo, kiam
la unua informilo estis preta por distribui en preskaŭ 60 ekzempleroj.
Antaŭ la Kongreso estis elsenditaj tri informiloj diverstemaj
kun invito al 1/4urnalistoj partopreni konferencon la 19an de julio.
Preparado en Adelajdo
Du semajnojn antaŭ la UK, estis decidite akcepti la proponon de Radio 5UV fari ekspozicion en la montrofenestro ekde jaŭdo antaŭ la Kongreso, tial necesis trovi taŭgajn materialojn kiujn muntis kelkaj membroj de la teamo. Dum la UK mem la fenestro estis ĉiutage ĝisdatigata per novaj informoj rilate la programon kaj Esperanton ĝenerale, invito al koncertoj kaj per ekspozicio de paperfalda1/4oj de Boo Mee Kim Lindblom. Pluraj homoj petis pli da informo pri Esperanto ĉe la radio-stacio.
La teamo kuniĝis ĉe la Gazetara Servo vendredon, la 18an de
julio, por informiĝi pri la ekipa1/4oj kaj por fari laborplanon.
Sep homoj ĉeestis la kunvenon sed poste aperis ĉiutage nur du
aŭ tri, tamen ĉiu havis sian propran laboron: raportisto, fenestro-muntanto,
oficiala fotisto, interpretisto; sed por la Kapitanino, la plej
grava kaj fidinda persono estis la sekretariino kiu rapide ordigis
ĉion kaj laboris per la komputilo Macintosh, kvankam necesis
atendi ĝis lundo por funkciigi ĝin.
Funkciado
Kapitanino venis ĉiutage antaŭ 08.30 por aranĝi la programon de intervjuoj, plani informilojn por la fenestro, kaj respondi la telefonon, kaj forlasis la oficejon plej ofte ĉirkaŭ 19.00 por iom manĝeti antaŭ la vespera programo.
Bedaŭrinde, al la Gazetara Konferenco, por kiu estis preparitaj apartaj dosieroj por anglaparolantaj 1/4urnalistoj, venis nur unu el la enlandaj invititaj 1/4urnalistoj, reprezentanto de la Baha'a revuo. Tamen ĉeestis la Prezidanto de UEA, Lee Chong-Yeong, kiu donis la tre gravan informon ke antaŭnelonge Claude Piron persvadis la Altkomisiiton de UN pri Homaj Rajtoj akcepti kiel oficialan tekston la Esperanto-tradukon de la Deklaracio Pri Homaj Rajtoj. Aŭskultis tion ankaŭ almenaŭ tri eksterlandaj 1/4urnalistoj kiuj faksis artikolojn ĉiutage al Pollando kaj al Litovio. Per e-poŝto informmesaĝoj estis sendataj ankaŭ al Hungario, Aŭstrio kaj al Kroatio.
Ĉe la Gazetara Servo laboris ĉiutage Pola Radio kaj Internacia Radio Pekino aranĝante kaj farante surkasedigitajn intervjuojn kun diversaj interesaj kongresanoj.
Evidentiĝis ke la ĉeflaboro de la Gazetara Servo estis diskonigi al la Aŭstralia informilaro informojn pri la Kongreso kaj ties aparte interesaj partoprenantoj. Tiucele estis elsenditaj al lokaj 1/4urnalistoj ankoraŭ tri informiloj; pri la ĉefprogrameroj; pri la eminentuloj; invitilo al la koncerto de LKGT- Kvarteto.
Kvankam la laboro plejparte koncernis la komunikilojn en Aŭstralio,
ni sukcesis allogi ankaŭ Radion Aŭstralio (Ĉina programo),
AP kaj Reuters, talan nova1/4agentejon, kaj Hungaran kaj Hispanan
radio-programojn kiuj faris intervjuojn kun siaj samlandanaj kongresanoj.
Blinda kongresano ankaŭ faris intervjuon ĉe loka radiostacio
por blinduloj. Sube estas listigitaj kelkaj el 20 konataj programeroj
kiuj okazis dum la UK:
SAFM (Suda Aŭstralio) sabate menciis UK en la nova1/4programo | |
Kanalo 10 TV, dimanĉe, menciis UK en la nova1/4oj (intervjuis JB) | |
5AN (ABC-radio), lunde, Phillip Satchell intervjuis Kep Enderby | |
5AN (ABC-radio), Kep Enderby: 18.35 nova1/4oj tra la tuta Aŭstralio | |
ABC 20.00 John Wells | |
5UV 07.50, marde, Max Wearing | |
Kanalo 9 TV, 1/4aŭde, JB intervjuis Keith Conlon en merkredo. |
En la 1/4urnaloj aperis:
1. Merkredon la 16an de julio, en la loka 1/4urnalo Messenger: anonco pri la UK, citanta lokan Esperantiston Arthur Moritimer "I can't wait...for la UK". | |
2. Sabaton la 19an de julio en The Australian respondo al letero de Ralph Harry, pretendante ke "English is the World Language". | |
3. Lundon la 21an de julio en The Advertiser (Adelajdo): "Building a Bridge, so to speak", Bronwyn Hurrell. | |
4. Ĵaŭdon la 24an de julio en The Australian: "Hope springs eternal for the little language of World Peace" -- Roy Eccleston, post intervjuoj kun Kep Enderby kaj Jennifer Bishop. |
Fino kaj Komenco
Bedaŭrinde, pro manko de tempo kaj kunlaborantoj raportantaj, ne eblis verki modelan raporton por distribuo tra komunikiloj eksterlandaj.
Mortis Ross Robbins la 1an de Julio 1997 pro kancero. Postvivas Ross lia edzino Joan, longtempe redaktorino de Telopeo. Al Joan ni sendas elkoran simpation.
Ross naskiĝis en 1919 en Nov-Zelando kaj lernis Esperanton en Wanganui. Poste li aliĝis al la loka Esperanto-klubo. Post militservo en la Mezoriento kaj Italio, kie li uzis Esperanton, li revenis al Nov-Zelando. En 1953 li estis vicprezidanto de NZEA. Poste li transloĝiĝis al Kanbero, kie li aliĝis al KEK. Tie li estis sekretario 1961-2, prezidanto 1965. Li estis prezidanto de AEA 1962-3. Inter de1/4or-vizitoj al diversaj landoj li vigle partoprenis klubaferojn en Kanbero ĝis sia transloĝiĝo al Redcliffe en Viktorio. D-ro Ross Robbins multe kontribuis al la Esperanta Movado en Kanbero kaj en Aŭstralio.
Multaj el niaj legantoj memoras Ross ankaŭ pro lia lertoplena magio, kiun li prezentis al ni dum multaj Aŭstraliaj kongresoj, precipe la 4a Pacifika kongreso.
27 julio -- 2 aŭgusto, 1997, en la Konferencejo Avalon, apud
Geelong en Viktorio, Aŭstralio
Preparado
La tiraneco de distanco ĉiam mal- faciligas la aranĝon de internaciaj esperantistaj konferencoj. Pro la proksimeco al Azio, estis unue optimisme antaŭviditaj proksimume 60 partoprenantoj, sed finfine la organizantoj devis konstati ke plejparte homoj el Azio ne akiros vizon, kaj, krome, multaj homoj preferas decidi partoprenadon nur surloke ĉe UK, kiu tre malfaciligas antaŭplanadon rilate kostojn ktp. Finfine, spite de tre favora prezo por granda nombro da partoprenontoj, la konferencejo multe altigis la prezon por duono de la antaŭesperitaj 60 homoj.
Pri la programo, antaŭserĉita de anticipitaj partoprenontoj, eĉ dum la UK en Adelajdo eblis disdoni nur skizon pro manko de proponoj de partoprenontaj ILEI-membroj. Tre bonfortune, aktivaj lokaj esperantistoj Marcel Leereveld kaj Trevor Steele jam proponis interesajn prelegojn, Marcel Leereveld pri "Gramatiksimboliko" kaj pri la konferenca temo "Multkultureco kaj Lingvolernado", kaj Trevor Steele konsentis paroladi pri siaj instruspertoj inter Aborigenoj en la Norda Teritorio de Aŭstralio.
Plej ĝisdatan raporton pri eltrovoj de la loka projekto ekparoli de Prof. Alan Bishop ĉe Universitato Monash, proponis Jennifer Bishop. Krome Jadwiga Gibzynska, bone konata aktorino el Pollando, proponis tre korŝiran teatra1/4on pri nuklea polucio. Kompreneble ankaŭ komitatkunsidoj estis antaŭviditaj, tamen tiuj certe ne allogas ordinarajn instruantojn / esperantistojn. Kelkaj el la plej fidindaj aliĝintoj estas 8 aŭstralianoj kiuj antaŭĝojis pri konatiĝo kun esperantistaj instruistoj tutmondaj!
Ĉe la UK en Adelajdo, de1/4orita de la Kasisto Bertil Andreasson
kaj la Sekretario Marija Beloŝeviĉ, estis starigita ILEI-budo
por allogi konferencanojn kaj novajn membrojn, kaj por helpi pri
veturaranĝoj al Avalon.
31a ILEI-Konferenco
Partoprenontoj alvenis el Adelajdo, la unuaj jam sabate per aviadilo,
buso, trajno kaj taksio. John Coogans, reprezentanto de Esperanto-Federacio
de Viktorio, alvenis dimanĉmatenon kaj, tranoktinte survoje en
la Grampian-Montaro, Atilio Orellano Rojas kaj Jennifer Bishop
alvenis tagmeze por ĝui la unuan el multaj tre bongustaj manĝoj,
samaj kiajn ĝuas la studentoj en la apuda enloĝlernejo Geelong
Grammar School. Dum la sekvaj du tagoj, partoprenantoj daŭre
alvenis ĝis la nombro kreskis al 26 el 15 landoj. Okazis tre
vigla internacia vespero de muziko. Ĉe la bela malnova bieno
Avalon, en eŭkaliptarbaro apud la maro, ĉiuj ekkoncentriĝis
pri la aferoj de ILEI kaj la proponitaj prelegoj. Krom la ĉisupre
menciitaj prelegoj, aldonindas prelegoj de Marija Beloŝeviĉ
pri multkultureco en Kroatio kaj pri ŝiaj lastatempaj traviva1/4oj
en Albanio.
Laboro de la ILEI-Komitato
1. Atilio Orellana Rojas malfermis la 31an ILEI-Konferencon per legado de tre taŭga prelego de la Prezidanto de ILEI Duncan Charters, rilate la konferencan temon.
2. Dum la laboro de komitatkunsidoj, komitatanoj konsentis elekti kiel Honorajn Membrojn de ILEI, Charlotte Kohrs el San Diego, Usono, pro ŝia tre efika internacia projekto Infanoj Ĉirkaŭ la Mondo kaj Idyss Einihoviĉi, de Perto, Aŭstralio, pro ŝiaj longedaŭraj laboro kaj subtenado de la junularo kaj lastatempe de la infanaro en Aŭstralio.
3. Fondiĝo de Aŭstralia Sekcio de ILEI estis akceptita de la komitato: Prezidanto, Jennifer Bishop; Sekretario, John Coogans; Kasisto, Dianne Lukes. Membroj en Aŭstralio: Jennifer Bishop, John Coogans, Shirley Gradussov, Dianne Lukes, Karakn Kochrdy, Trevor Steele, Franciska Toubale, Edna Turvey, Max Wearing.
4. Gwenda Sutton, reprezentanto de Nov-Zelando kaj de Esperanto Teachers' Assocation, la Brita sekcio de ILEI, prezentis novan perkorespondan kurson por infanoj, la Urso-Kurso, por varbi komentojn kaj rekomendojn.
5. Steve Wagenseller, Hawaii, Usono demonstris novan memfaritan
perkomputilan ekzercon pri vortprovizo.
Ekskursoj
Mardon, la 29an de julio, Melburna Esperanto-Societo invitis la konferencanaron ekskursi al Melburno kaj poste partopreni en akcepto ĉe la kunvenejo, Ross House, en Melburno. Bedaŭrinde, pro striko de la loka transportlaboristaro, la akcepto devis translokiĝi al drinkejo, tamen kelkaj membroj de Esperanto-Federacio de Viktorio sukcesis renkonti la gastojn.
Vendredon preskaŭ ĉiuj konferencanoj ekskursis al la Nacia Lanmuzeo
en Geelong, kaj poste laŭ la bela Granda Oceanŝoseo. La aŭtobuso
haltis por ebligi fotadon pri kanguruoj sur la golfejo de Anglesey,
poste por tagmanĝeti kaj promeni sur la plaĝo en Lorne. La marborda
veturado finiĝis ĉe Golfo Apollo kie ni lasis la maron por admiri
la belegan arbaron kaj kamparon de la montaro Otway Ranges.
Konkludo
ILEI-Konferenco post UK bezonas pli da penado de la komitato rilate la celon, nombron kaj efikon de programeroj. Domaĝe mankis tempo por direktita diskutado pri la temo kaj pri aliaj gravaj proponoj.
En Esperantio oni ne uzu la ŝablonan bildon de profesoro malatenta kaj nepraktika. Dum la UK almenaŭ kvar profesoroj elstaris pro kapablo lertege kaj trafe agi kaj komenti.
Profesoro Alan Bishop montris al la mondo ke la plej bona scenejo por malferma ceremonio havas tablon por eminentuloj ĉe la malantaŭo kaj antaŭajn spacojn (kun mikrofonoj) por prezentantoj (kiuj antaŭe kaj tuj poste tute ne videblas).
Antaŭ la Internacia Vespero, Profesoro Bishop organizis kaj Profesoro Ronald Gates verkis kunligan dialogon por la plej glata Internacia Koncerto kiun oni povus imagi.
Elstaris Profesoro John Wells, instruante eĉ al Aŭstralianoj novajn faktojn pri Aŭstraliaj lingvoj kaj ĉarmante aŭdantaron de universitatanoj serioze pripensi Esperanton.
Sed eble la plej bela momento en la UK okazis kiam Prof. Lee Chong Yeong anoncis ke okazigante UK-on en Aŭstralio, oni konkeris por Esperanto novan kontinenton. Post silento kaj murmurado pro tiel ŝoka metaforo, Profesoro Lee larĝe kaj ĉarme ridetis. Ĉar la profesoro venas el lando kiu longe restis kolonio de pli potenca nacio, oni povas supozi ke post pripensado la aŭdantoj konstatis ke lia ironia komento estis ne fuŝa sed perfekte trafa.
Ĝoje, nia 82-a Universala Kongreso, la unua kiu okazis en Aŭstralio, sukcesis multe pli ol ni aŭdacis esperi.
1224 homoj el 54 landoj aliĝis, 189 el ili el Aŭstralio.
La Adelajda vetero, longe konsiderata timige malĝentila, benis nin.
La programeroj kaj la solena inaŭguro estis buntaj kun bonaj interesaj prelegoj kaj distra1/4oj. La ekskursoj okazis glate, kaj meritas dankojn iliaj organizintoj.
Post nebonaŭspicia komenco, dum kiu la amaskomunikiloj ŝajne volis ignori nin, ili poste sciiĝis ke la Kongreso ja okazis kaj ili multe interesiĝis. Jennifer Bishop, kiu respondecis pri tiaj aferoj, aparte meritas niajn dankojn pro tio.
Dum la semajno la vorto Esperanto sonis ĉirkaŭ Aŭstralio. Multaj radiaj kaj kelkaj televidaj intervjuoj estis faritaj kaj artikoloj aperis en la 1/4urnaloj. Neesperantistoj komencis peti informojn pri kiel lerni nian karan lingvo. Nun defias nin la tasko ne perdi ilin.
La temo de la Kongreso, "Toleremo kaj Justeco en Multkultura Socio" estis precipe traktita dufoje, kaj interesaj eroj inkluzivis la situacion en Orienta Timoro, la situacion is Israelo kaj eĉ nian lokan fenomenon "Hansonismo".
Tiom ofte mi aŭdis gratulojn de niaj eksterlandaj gastoj, inkluzive de la estroj kaj oficistoj de UEA, ke mi iom ekembarasiĝis!
Ne eblas ĉi tie nomi ĉiujn kiuj tiom laboris por sukcesigi la aferon. Mi nur povas esprimi miajn elkorajn dankojn al ili ĉiuj: ĉiuj LKK-anoj kaj ĉiuj kiuj laboris helpe kiel teamanoj.
Kun granda lamento mi raportas ke neniu ensendis respondon por nia "Ekstra Konkurso" ESK jul-aŭg., p.19). Sekve neniu premio estas aljuĝita. Tial mi mem prenis la premion, kiu konsistis el plena kolekto de ĉiuj libroj eldonitaj en Esperanto dum la pasintaj 50 jaroj. Dankon!
La sekvantaj vortoj estas oficialaj. Elektu la ĝustan signifon. (Respondoj sur p.30).
1. amatoro:
(a) Neprofesiulo kiu praktikas ion artan, sciencan. (amateur)
(b) Eta vitra vazo, heremtike fermita, en kiu estas la filamentoj de elektra lampo. (light globe, light bulb)
(c) Seksa pasio. (passion)
2. asisti:
(a) Itala urbo en kiu naskiĝis Sankta Francisko ĉ. la jaro 1182. (Assisi)
(b) Profesie helpi. (assist)
(c) Dormeti en la posttagmezo (el la hispana vorto siesta)
3. cepo:
(a) Ĉapo kun viziero, portata de soldatoj aŭ infanoj. (cap)
(b) Graso el kiu oni faras kandelojn kaj sapon. (tallow)
(c) Legomo, ankaŭ populara spico. (onion)
4. evento
(a) Milda, agrabla venteto. (breeze)
(b) Grava okaza1/4o. (event)
(c) Periodo antaŭ la nokto. (evening)
5. garaĝo:
(a) Interna parto de la kolo. (throat)
(b) Domo por aŭtomobiloj. (garage)
(c) Trankvileco eĉ dum danĝero. (courage)
6. inventi:
(a) Fari liston de objektoj. (make an inventory)
(b) Krei ion novan. (invent)
(c) Enŝprucigi substancon en organismon. (inject)
7. kamiono:
(a) Granda veturilo kapabla porti pezajn ŝarĝojn. (truck)
(b) Vesto portata super korseto. (camisole)
(c) Specio de manĝebla fungo. (mushroom)
8. oferti:
(a) Malfermi. (open)
(b) Kirurgie kuraci. (operate)
(c) Proponi varon aŭ servon. (offer)
9. senso:
(a) Kapablo percepti ion. (sense)
(b) Odoro. (scent)
(c) Popolnombrado. (census)
10. starti:
(a) Ekfunkcii. (start)
(b) Funkciigi. (start)
(c) Komenci. (start)
11. tenera:
(a) Mola, facile maĉebla. (tender)
(b) Proponi monon. (tender)
(c) Varmkore delikata. (tender)
As this article is mainly concerned with the correct translation of certain English words, I am writing in English this time.
Our esteemed editor has sent me a couple of examples of common errors he has encountered on the Internet. The first is:
Mi juste revenis de la jarkongreso en Svedujo.
The writer obviously meant: "I have just returned from ...", for which the correct rendering is: Mi 1/4us revenis de ...
For a full treatment of the various meanings of "just", see La Aŭstralia Esperantisto of May-June and Nov-Dec. 1992.
The second example is:
Mi tre ĝojas ke mi fariĝis novan membron de SEJU, kio estas la junular-asocio de Svedujo.
There are two mistakes here:
1. After an intransitive verb, like esti or fariĝi (become), the nominative case must be used, so:
... mi fariĝis nova membro de SEJU.
2. kio can only be used as a relative pronoun to refer to another "korelativa vorto" ending in -o, such as tio, io, ĉio, or to a whole sentence or clause, e.g.
Tio, kion vi diras, estas vera.
ĉio, kio troviĝas en tiu artikolo, estas malvera.
La malamika armeo atakis la urbon, kio (i.e. the fact of their attacking) teruris la enloĝantojn.
The relative pronoun referring to a noun or personal pronoun or a "korelativa vorto" in -u is, of course, kiu, e.g.
SEJU, kiu estas la junular-asocio de Svedujo.
Tiu, kiu neniam eraris, neniam ion faris.z
Li, kiu estis tiel forta, nun subite ekploris.
In one well known internationally distributed "Informilo" (which, however, shall here be nameless) I recently came across the following example of a common misuse of -ebl:
Dio kreis nin simplaj kaj sensciaj, tio estas, al ni donante la elekteblecon pri bono kaj pri malbono.
Elektebleco means "the possibility of being chosen"! "estas -ebla" is normally used only with transitive verbs in a passive sense (but see below), and is equivalent to "povas esti -ata". So:
Tiu letero estas nelegebla (= illegible = ne povas esti legata).
The sentence quoted above should therefore read something like:
...donante al ni la eblecon elekti inter bono kaj malbono
or perhaps:
...donante al ni la liberan elekton inter bono kaj malbono.
(The passive force of ebl is so pervasive, however, that, as PIV points out, it is sometimes used with certain intransitive verbs in special circumstances, e.g.
neirebla vojo -- an impassable road
nerevenebla vojo -- road of no return, road from which there is no turning back.
But, of course, this is posible only with verbs which can be followed
by the accusative in -n (generally indicating the omission of
a preposition): iri vojon. Otherwise, you must make them transitive
by using -ig. For example, bruli is intransitive (La fajro brulas),
but "nebruligebla materialo" (inflammable material --
materialo, kiu ne povas esti bruligata).)
I often note down errors I meet in my reading, but do not always note the source, as this sometimes seems irrelevant -- the important thing is the mistake itself. Perhaps I should, however ... sometimes I look at a note I've made, and wonder where I saw it! Here's one I noted some time ago:
Li poste moviĝis al Parizo.
The writer obviously meant: "He later moved to Paris." But when "move" means "change one's place of abode", it must be translated by "transloĝiĝi"; so:
Li poste transloĝiĝis al Parizo.
When move refers simply to causing or having motion or movement, it is movi (transitive) and moviĝi (intransitive):
Ŝi movis la tablon. (She moved the table.)
Ne moviĝu! (Don't move!)
Li movis pecon sur la ŝaktabulo. (He moved a piece on the chess board.)
"Via movo" (Your move!)
movebla -- movable.
"To move someone emotionally" is emocii, kortuŝi:
emocii iun ĝis larmoj (PIV) -- move someone to tears
ĉiuj estis emociitajz -- all were moved (by the scene)
emocia rakonto (PIV) -- a moving story
Li emociiĝis antaŭ tia mizero (PIV) -- He was moved by such misery.
Profunde kortuŝis min la malĝoja nova1/4oz -- I was deeply moved by the sad news.
Mi rememoras kortuŝite pri la unuaj pionirojz -- I am moved when
I recall the first pioneers.
"To start or instigate something" is instigi:
La motivoj, kiuj instigas min fari ĉi tiun peton... -- the motives that move me to make this request
Li estis la ĉefinstiganto de la ribelo -- He was the prime mover of the rebellion (The "prime mover" of a semi-trailer (artika kamiono) is a "remorktraktoro".)
"To move a motion at a meeting" is "proponi mocion en kunveno". ("To carry the motion" is "akcepti la mocion".)
"Motion, movement" is "moviĝo, moviĝado":
kun subita moviĝo -- with a sudden movement
la moviĝado de la trajno -- the motion of the train
But: poezio vivanta -- poetry in motion (of a horse, athlete etc.)
set in motion -- funkciigi
in slow motion -- malakcelite
(in medical sense) fek(a1/4)o. Ĉu vi fekis hodiaŭ? -- Have you had a motion today? (of a nurse or doctor to a patient)
movement of a watch etc. -- movilaro
(political, social) movado. la Esperanta Movado -- the Esperanto Movement.
(of a musical work) movimento
furniture remover, removalist -- transloĝisto
move ahead -- antaŭeniri, progresi
move on -- iri pluen
move around -- cirkul(ad)(ig)i; mov(iĝ)i de loko al loko
move in - enloĝiĝi (en novan domon)
to move heaven and earth (to become king) -- klopodi sen limo
per korpo kaj animoz (por fariĝi reĝo)
Finally, one of the silliest and most unnecessary neologisms I have ever seen: "bildingo" for "building"! What's wrong with "konstrua1/4o"? Besides, taken apart and analysed, "bildingo" means "a container, holder or socket into which a long, narrow picture is partially inserted"(bild+ing+o)!
La kelkaj rimarkoj (ESK julio p.14) pri la akuzativo (far)itaj de Geraldo Mattos estas interesaj, kvankam li klarigas la fenomenojn laŭ mi malĝuste aŭ manke. Jen miaj klarigoj:
1) Ĉe tempesprimoj, la decida faktoro ne estas la substantivo, sed la prepozicio subkomprenata aŭ uzata, kaj la adjektivo kelkfoje subkomprenata.
"Veni dimanĉon" estas ĝusta ne ĉar "dimanĉo" estas tempindiko (ankaŭ "nokto" estas), sed ĉar ni kutimas ĝenerale konsideri nomojn de tagoj, kaj horojn kaj datojn, kiel punktojn en la tempo, kaj tial ĝenerale ne pensas pri "dum dimanĉo" nek "dum la 13-a horo" nek "dum la 13-a de julio", sed "je dimanĉo" ktp (la ĝermanaj lingvoj trafe uzas "sur" [kaj "ĉirkaŭ" kaj "je" ] por tiu senco). Se ni volas esprimi "dum dimanĉo" ktp ni tial ne uzas la akuzativon.
Kaj "la tutan monaton" estas akuzativo ne pro "tuta", sed ĉar ĉe tiaj tempindikoj (monato, jaro, ktp) ni kutimas uzi la akuzativon por reprezenti ne "je" aŭ "en", sed "dum". Se ni ĉi tie ne pensas pri tempmezuro ("dum" akuzativo) sed pri punkto en la tempo, ni normale uzas "je" aŭ "en": "Venu en julio", "Ni revenos je la lasta semajno de la monato". Sed kiel tempmezuro: "Mi laboris semajnon ĉe tiu kaj monaton ĉe la alia".
Same ĉe "Mi laboris nokton, tagon, posttagmezon ĉe li". Sed "dum dimanĉo", ĉar ni kutimas (laŭ konvencio) uzi "dimanĉon" por "je dimanĉo". Do la akuzativigo precipe dependas de la prepozicio. Notu ke "dimanĉon" propre signifas "je iu dimanĉo", sed ni uzas ĝin, pro konvencio, ĉiam nur por "je la venonta (tuja) aŭ je la pasinta (1/4usa) dimanĉo".
Se do ni uzas la akuzativon ĉe Dimanĉon, la 13-an horon, la 13-an de Julio, (la duan) tagon, (la sekvan) nokton, Januaron, venontan matenon, posttagmezon, vesperon, ktp, ĝi signifas "je(en) Dimanĉo, ktp". Por esprimi "dum Dimanĉo, ktp" oni uzu "dum", ne la akuzativon (se ĉe ĉi tiuj adjektivo kia "tuta" aŭ "duona" klare indikas ke temas pri mezuro de tempo, oni povas uzi la akuzativon anstataŭ "dum": Ŝi laboris duonan nokton.).
Se do ni uzas la akuzativon ĉe semajnon, jaron, monaton, ktp (sen aŭ kun "tutan" ktp), ĝi signifas "dum semajno, ktp". Por esprimi "je(en) semajno, ktp" oni uzu "je(en)", ne la akuzativon (se ĉe ĉi tiuj verbo kia "alveni" aŭ "foriri" indikas ke temas pri punkto en la menciita tempo, oni kelkfoje uzas anstataŭ "en" la akuzativon: "Ili retrovenos la duan semajnon de Aŭgusto", sed tio estas evitinda.
2) Estas vere ke en Eŭropaj etnaj lingvoj la akuzativo ĝenerale indikas nur "almovon"; tio tamen en Esperanto ne estas ekskluzive la kazo: "Li mortis pasintan lundon", "kvar metrojn alta", "doni monon", "atendi kvin minutojn". Tamen se G.M. deziras malpermesi tiun nealmovan uzon de la akuzativo nur ĉe verboj kun prepozicia prefikso ("eliri [el] la domon", "kuniri [kun] la amikon", "prilabori [pri] la proponon", "pridubi [pri] lian venon", "enloĝi [en] landon", "deveni [de] nenoblan familion", "laŭiri [laŭ] difinitan procedon", li kaj ni devos laboregi por "kontraŭbatali [kontraŭ] tiun" jam popularan direkton de la gramatiko de Esperanto. Kaj tiu nur unuflanka malpermeso tamen ne solvos la problemon, ĉar "eliri la domon" ne signifus, kiel asertas G.M., "eliri en la domon", sed "eliri al la domo" (nur "eniri el la ĝardeno la domon" signifus "iri en la domon") . Do mi dubas pri la deziriĝo de tiu malpermeso.
3) Estas nelogike kaj nepermesinde implici la signifon de "en" en la akuzativo, se tiu anstataŭas "al". Kial ne "sur" aŭ "sub" aŭ "ĝis" aŭ "malantaŭ"? La Fundament'a ekzemplo ne diras ke "Parizon" kaj "en Parizon" havas la saman signifon, nur ke en ambaŭ kazoj temas pri celo (celo al kaj celo al en). Cetere "al" signifas same "movo en la direkto de" kiel "movo al kaj atingo". Pri tiu dusenceco ne kulpas la lingvoj, sed nia menso. ®
4) Teorie oni povus imagi bonsignifan aldonon de "al" ĉe ĉiuj prepozicioj kiuj laŭ la regulo ne permesas tion (al kun, al sen, al dum, ktp). Ke dum sia preskaŭ same longa Esperantisteco kiel mi G.M. trovis nur unu okazon uzi tian kombina1/4on pruvas, ke estas pli konsilinde (provizore?) daŭrigi tiun de mi menciitan regulon, nome ke oni ne uzu akuzativon kun la prepozicioj al, anstataŭ, da, de, dum, el, ĝis, je, krom, kun, laŭ, malgraŭ, per, po, por, pri, pro, kaj sen.
La difinoj ĉisube donataj estas ankaŭ oficialaj. Vortoj dike presitaj estas oficialaj. Vortoj kursive presitaj estas neoficialaj.
(1) amatoro: (a) "Neprofesiulo, kiu amas kaj praktikas ian aktivecon sportan, artan, sciencan."
La "eta vitra vazo..." estas ampolo.
La "seksa pasio" estas amoro.
(2) asisti: (b) "Pro devo aŭ profesio helpi en fake difinita maniero".
La Itala urbo estas Asizo. La dormeto estas siesto.
(3) cepo: (c) "Legomo, specio el la genro ajlo, kulturata por sia bulbo (Allium cepa)." NB: En la Fundamento Zamenhof nomis tion "bulbo".
La ĉapo kun viziero estas kepo. La graso estas sebo.
(4) evento: (b) "Difinita, sufiĉe grava okaza1/4o.
La venteto estas zefiro. La periodo antaŭ la nokto estas vespero.
(5) garaĝo: (b) "Konstrua1/4o, kie oni tenas, prizorgas aŭ riparas aŭtojn."
La parto de la kolo estas gorĝo. La trankvilo dum danĝero estas kuraĝo.
(6) inventi: (b) "Krei, elpensi ion novan per la forto de la spirito."
La listo estas inventaro. Enŝprucigi estas injekti.
(7) kamiono: (a) "Granda aŭtomobila veturilo por pezaj ŝarĝoj."
La vesto estas kamizolo. La fungo estas ĉampinjono.
(8) oferti:
Malfermi estas apert(ig)i. Kirurgie kuraci estas operacii.
(9) senso: (a) "Ĉiu el la specialaj korpaj kapabloj de homo aŭ de animalo, per kiuj tiu ricevas sciigojn pri iaj elementoj...vidado, flarado, gustumado kaj tuŝado estas la kvin klasikaj sensoj."
(10) starti: (a) "Komenci sportan agadon en konkuro. (pp motoro ks.) Ekfunkcii.
Funkciigi estas startigi.
(11) tenera: (c) "Montranta varman delikatecon de la koro."