NUMERO 27, MAJO-JUNIO 1997
La Traktato de Waitangi de
Brian Fox.
Frostsezonaj pekoj de Sylvan Zaft
Nekrologo: Len Eddington
Sukcesis en la ekzamenoj
E pluribus unum de Ron Gates
Odlo strikas (Reuters)
Via komputilo: Fragmentigxo
Enigmo de Luit Staghouwer
Lingva Angulo de Alan Towsey
Apostrofoj en Esperanto de Ralph
Harry
Akuzativo anstataux prepozicio
Leereveld
Skribas la legantoj
En la januara numero de ESK publikigxis mia artikolo kiu menciis la Traktaton de Waitangi inter la Britoj kaj Maoriaj cxefoj. Post tiu aperigo kelkaj personoj parolis aux skribis al mi pri gxi. Ili ne sciis ke ekzistas diferencoj inter la Angla kaj Maoria versioj de la traktato. Neniu jam tradukis gxin en Esperanton do mi decidis ne nur zorge traduki ambaux versiojn en Esperanton, sed ankaux doni la fonon de la traktato.
Kapitano Cook vizitis Nov-Zelandon en 1769, kaj tuj poste sxipoj el Euxropo kaj Usono vizitis Nov-Zelandon por kapti balenojn, otariojn (kiuj parencas al fokoj), kaj komerci kun Maorioj por kauxrioj por pli rektaj mastoj, kaj por formio por pli fortikaj sxnuroj. Baldaux Euxropanoj restis en Nov-Zelando, multaj en la fora nordo.
Post la fondigxo de la Brita kolonio Nov-Sud-Kimrio, Maoriaj cxefidoj ne nur vizitis Auxstralion sed ecx restis kaj laboris en Sidnejo por lerni pri la kultivado de Euxropaj legomoj (ekzemple terpomoj) kaj pri la kreskigo de tritiko kaj muelado de faruno. Ili invitis kristanajn misiistojn al sia klano por instrui ilin pri la Euxropaj metioj plus religio, kaj konstrui muelejojn.
Sekve la Maorioj mem konstruis sxipojn kaj komercis kun Sidnejo. Ili vendis formion, kaj acxetis sxtalajn hakilojn. En 1830 Sidnejo acxetis 840 tunojn da formia fibro. Sed en la sama jaro la doganistoj en Sidnejo kaptis Maorian sxipon cxar gxi ne portis flagon. La Maorioj forte protestis. Kelkaj triboj - aux pli gxuste, klanoj - en la fora nordo de Nov-Zelando kunigxis en 1833 kaj nomis sin la Unuigxintaj Triboj de Nov-Zelando.
Auxstralio ne volis mallogi la Maoriojn. Sidnejo bezonis formion kaj kauxriajn arbojn. Do, Nov-Sud-Kimrio proponis kaj desegnis flagon por la Unuigxintaj Triboj, kiu adoptis gxin en 1834. Tiu flago estas la unua kiu portis la Sudan Krucon, kiu placxis al Maorioj cxar ili, de antikveco, navigis per steloj. Kaj la Brita Registaro sendis ambasadoron James Busby por dejxori en Nov-Zelando de 1833 gxis 1840 por plibonigi rilatojn, kaj bridi la Britojn tie.
Tiutempe ekzistis tri specoj de Euxropanoj en Nov-Zelando: 1. Kristanaj misiistoj, 2. Komercistoj, 3. Logxantoj kiuj parte aligxis al Maoriaj familioj. Tiuj cxi inkluzivis fugxintojn el sxipoj kaj el Auxstralio. La urbeto Kororareka en la nordo nomigxis la Infero de Pacifiko, kaj la misiistoj deziris Britan regadon. La komercistoj sxatis potencon por si. Kaj la aliaj preferis Maorian auxtonomion.
Busby luktis por traktato inter Britio kaj Maoriaj cxefoj. Sed la afero farigxis urgxa kiam kompanioj en Britio kaj Francio jam acxetis teritorion en Nov-Zelando, kaj sendis sxipojn kun setlontoj al Nov-Zelando. Angloj al nuna Christchurch, Francoj al apuda haveno, preparado por Skotoj al Dunedin, ktp.
Brita armea sxipo alvenis en Golfo de Insuloj en januaro 1840, kun Kapitano Hobson por diskuti kun Maoriaj cxefoj. Hobson petis al misiisto Williams ke li traduku la proponotan Traktaton en la Maorian lingvon. Williams ne bone regis la lingvon, sed li petis al sia filo kiu pli flue parolis la vulgaran Maorian lingvon. Sxajnas ke Williams neniam petis helpon de Maorioj, el kiuj kelkaj tre bone kaj flue regis la Anglan.
En 5 februaro 1840, oni prezentis tiun traktaton kun la traduko de Williams al la kunveno de Maoriaj cxefoj: multaj el la Unuigxintaj Triboj kaj kelkaj el aliaj klanoj kaj triboj. Okazis granda interdisputo; kelkaj kredis ke la traktato estas bona, kaj kelkaj kredis ke ili perdus sian sendependecon. Finfine laux gxenerala konsento ili postulis plurajn sxangxojn en la proponita teksto. Hobson deklaris ke ili rekunvenos la 7an de februaro, kaj intertempe Williams faros tradukon de la sxangxoj. Sed post la disigxo la Maorioj konsciis ke ne ekzistas suficxa nutrajxo por cxiuj gastoj por tiom da tempo, kaj Hobson decidis ke ili rekunvenos la 6an de februaro.
Povra Williams devis traduki dum la nokto, sen bona vortaro, sen
facila kono de la lingvo, kaj pli grave, li volis uzi molajn vortojn
kiuj placxos al la cxefoj. La rezulto estas ke la du versioj ne
estas tute samaj. Ili ecx ne estas same longaj. Kaj tiuj terminoj
kiuj gravas en legxoj kaj juro ne kongruis inter la du lingvoj.
Jen miaj tradukoj de la tri artikoloj de la Fundamenta Dokumento
de Nov-Zelando. Mi penis konservi la stilojn de la originaloj.
Artikolo la Unua.
La Cxefoj de la Konfederacio de la Unuigxintaj Triboj de Nov-Zelando, kaj la apartaj kaj sendependaj Cxefoj kiuj ne farigxis anoj de la Konfederacio, cedas al Sxia Mosxto la Regxino de Anglio, tute kaj sen reteno, cxiujn rajtojn kaj povojn de suvereneco kiujn la menciita Konfederacio aux individuaj Cxefoj respektive praktikas aux posedas, aux supozeble praktikas aux posedas, sur siaj respektivaj teritorioj kiel la solaj Suverenoj de ili.
Artikolo la Dua.
Sxia Mosxto la Regxino de Anglio konfirmas kaj garantias al la Cxefoj kaj Triboj de Nov-Zelando, kaj al ties respektivaj familioj kaj individuoj, la tutan senesceptan kaj sengxenan posedon de iliaj teritorioj kaj bienoj, arbaroj, fisxejoj, kaj aliaj proprajxoj, kiujn ili eble kolektive aux individue posedas, laux ilia volo kaj deziro reteni ilin en sia posedo; sed la Cxefoj de la Unuigxintaj Triboj kaj la Individuaj Cxefoj cedas al Sxia Mosxto la senesceptan rajton de antauxacxeto sur tiuj parceloj, kiujn ties proprietuloj eble inklinas alieni, je tiuj prezoj, al kiuj konsentas la respektivaj proprietuloj kaj personoj asignataj fare de Sxia Mosxto por trakti kun ili por tiu intereso.
Artikolo la Tria.
Konsiderante tion, Sxia Mosxto la Regxino de Anglio etendas al
la Indigxenoj de Nov-Zelando Sian Regxan protekton, kaj donas
al ili cxiujn rajtojn kaj privilegiojn de Britaj Regnanoj.
La Unua.
La Cxefoj de la Federigxo, kaj cxiuj Cxefoj kiuj ne aligxis al la Federigxo, tute cedas al la Regxino de Anglio por cxiam la guberniecon(1) de siaj teritorioj.
La Dua.
La Regxino de Anglio arangxas kaj konsentas cedi al la Cxefoj,
la Klanoj, kaj la tuta popolo de Nov-Zelando, la tutan cxefecon(1)
de iliaj teritorioj, setlejoj, kaj cxiuj iliaj posedajxoj(1).
Sed la Cxefoj de la Federigxo, kaj cxiuj aliaj Cxefoj, cedas al
la Regxino la acxeton de tiuj parceloj de teritorio, kiun la proprietuloj
de la teritorio deziras, por tiu pago, pri kiu konsentos ili kaj
la acxetonto, kiun la Regxino nun asignas por esti sxia acxetonto.
Notoj:
(1) Guberni-eco: la Maoria termino kawana-tanga estis neologismo
farita el la Angla vorto governor-ship.
(2) Tuta cxef-eco: la Maori termino tino rangatira-tanga sugestas
ideon similan al suvereneco.
(3) Posedajxo: la Maoria termino taonga ofte tradukigxas trezoro.
La Tria.
Cxi tio estas arangxo por la konsento al la gubernieco de la Regxino.
La Regxino de Anglio protektos cxiujn Maoriojn de Nov-Zelando.
Cedigxos al ili cxiuj rajtoj same kiel al la homoj de Anglio.
Gento: Homgrupo el pluraj parencaroj kiu prezentas socian kaj kulturan koherecon.
Klano: Parto de tribo; parencaro kiu historie funkciis kiel ekonomia unuo.
Kulturo: Antropologia termino pri la maniero de vivo de homgrupo, (personaj rilatoj, idealoj, metioj, arto, religio, sporto, libertempa okupo) kiu dauxras trans generacioj.
Setli: (Pri grupo de homoj) Eklogxi en nova loko, cxu inter alia popolo aux ne.
Tribo: Parto de gento, kun propra teritorio, kiu origine estis cxasist-kolektistoj.
Je la deka nokte Tomaso Archer auxtomobilis fore de antauxkristnaska festo en suda apudurbo. Malgraux bongustaj mangxajxoj kaj kelkaj kokteloj la memoro pri la festo gxenis lin. Cxirkaux lia auxtomobilo movigxis miloj da lumoj, la rugxaj irantaj en la sama direkto antaux li, la blankaj al li. Se iu en aeroplano malsupren rigardus la lumricxan komplikajxon, tiu gxuus la belegan spektaklon, ecx pli belan ol la mil kristnaskaj lumoj kiuj ornamis la grandan belan domon kie liaj kuninstruistoj ankoraux festadis la komencon de la vintra ferio.
Tomaso Archer estis sola, sola ecx cxe festo de samlaborantoj. Li instruis filozofion en mezgranda ne tre bona dujara kolegio. La gestudentoj ne sxatis veran filozofion sed, se instruisto suficxe faciligas la kurson kaj permesas longajn vagajn diskutojn pri la vivproblemoj kiujn studentoj sxatadas diskuti, la instruisto povas allogi suficxajn lernantojn por ne perdi la postenon. Tiel Tomaso Archer faras jam de du jardekoj. Se li tiel povos dauxre instruadi unu jardekon plu, li povos emeritigxi kaj gxui sencxesajn feriajn tagojn gxismorte.
Je la komenco li vere sxatis filozofion, tro, verdire, por instrui kiel nun. Kiam li studis en universitato kaj preparis instruistigxi li ofte revis pri bonaj studentoj kiuj arde deziros lukti kun la eternaj problemoj de boneco kaj malboneco, de la ekzisto de perfekta Dio en ege neperfekta mondo, de la naturo de vero, tiaj problemoj kiajn Sokrato, Platono, Hume kaj Kant kaj tiom da aliaj profunde esploradis.
En la sesdekaj jaroj kiam Tomaso Archer estis juna, ankoraux idealisma, instruisto kaj juna felicxa edzo kaj patro, lia lando pli kaj pli mergigxis en la Vjetnaman Militon. Idealismaj kontrauxmilitaj junuloj tute ne deziris partopreni aux en la tiea mortigado aux en la tiea mortado. La registaro ne minacis enmilitigi cxiajn junajn virojn. Tiujn kiuj kiel Tomaso Archer estis patroj oni permesis pace gxui la civilan vivon. Tiujn kiuj estis sukcesaj studentoj oni permesis gxui la universitatan aux kolegian vivon. Pro tio, multaj decidis edzigxi kaj patrigxi, kaj aliaj decidis dauxrigi la studojn dum multaj jaroj. Nepatroj, nestudentoj devis kuniri patriotajn volontulojn al gxangaloj de sudorienta Azio.
Kiel tiom da aliaj instruistoj kaj profesoroj Archer subtenis tiajn junulojn kiaj protestis kontraux la milito. Kiam studento malsukcesis filozofie, Archer malinklinis doni al tiu fiasknoton. Se studento fiaskus li devus foriri de la kolegio. Ne plu studento, la juna viro riskus soldatigxi. Oni rajtus sendi lin al Vjetnamo. Eble li mortus tie. Archer kaj liaj similuloj tute ne deziris suferi kulposenton pro la eventuala morto de juna viro kiu ricevis fiasknoton.
Tiel komencigxis la kutimo doni suficxe bonajn notojn al vere malsukcesintaj studentoj. Kaj, se oni tiel helpas la virajn, oni devas senpartie helpi la inajn. Iom post iom la gestudentoj ekopiniis ke ili havas la rajton ricevi almenaux suficxe bonajn notojn. Tiu kutimo ne finigxis je la fino de la milito.
Post preskaux du jardekoj da tia falsa notado, post preskaux du jardekoj da gestudentoj kiuj ne ellernis filozofion, Tomaso Archer preskaux nauxzigxis pri la profesio.
Cxe la cxi-vespera festo geinstruistoj plendis pri la acxa kvalito de la nunaj studentoj. Archer sentis fortan emon honeste konfesi la propran kulpon. Li deziris ekkriacxi, "Ni mem estas la kulpuloj! Ni mem estas la hontidevuloj! Ni kuragxigas la nestudadon. Ni kuragxigas la neellernadon. Ni kuragxigas la miton ke tiuj junuloj estas veraj studentoj. Kaj ni tiel agas cxar ni bezonas ties monon kaj la monon kiun la registaro donas al la institucio por ties sxajnedukado!"
Oni trinkis alkoholajxojn. Kelkaj ekdrinkis. La salono kun la brilaj lumoj rugxaj, blankaj, bluaj, verdaj, sur artefarita arbo kaj la odoroj viandaj, fromagxaj, dolcxajxaj, alkoholajxaj, in-parfumaj plenplenigxis je mensogoj.
Tiel malfrue kiel oni rajtas por foriri de fakultata kristnaska festo, Tomaso Archer, kiu sola aliris, foriris sola, plene malebria pro akra kolero malgraux siaj kvar kokteloj.
Antaux du jaroj la edzeco finigxis. Dum kelkaj jaroj li kaj Meg estis kiaj fremduloj en la sama domo. En la lastaj jaroj sxi amarigxis, parte pro liaj sencxesaj plendoj pri la sxajnprofesio, parte pro sia envio al du fratinoj kies edzoj ege sukcesas, unu kiel hxirurgo, la alia kiel vicprezidanto de rapidkreskanta komputilprograma kompanio. Nun sxi kaj la du filinoj, unu dekkvinjarulo, la alia nova studento en la granda urba universitato, restis en la duetagxa rugxbrika domo apud beleta malgranda parko kie antauxe Tomaso gxuis kureti. Dume li sola logxis en apartamento malorda kaj polvoplena.
Tri amantinojn li havis en la lastaj jaroj. Li ne sciis kiomajn sxi havis. Li estis certa pri tri. La proprajn amantinojn li komprenis ke li ne amis. Same kiel li seniluziigxis pri sia sxajnprofesio, li seniluziigxis pri la amantinoj. Io neklara impetetis lin fizike foriri, translogxigxi al alia sxtato, sxtato kie la suno brilas dum la tuta jaro, sxtato kie la malpura negxo ne amasigxas apud la grandaj vojoj. Tion li ne faros. La publika kolegio pagis lin bone por lia sxajninstruado. Kaj li bezonis pagmonon por la plijuna filino. Li profunde bezonis la eblecon tagmangxi kun la filinoj ecx se tio okazis relative malofte.
Siajn infanojn li amis, kaj tial al li ne tute mankis amo ecx se lia koro ofte al li doloris pro soleco.
Tomaso Archer preterpasis tiom da vendejoj: auxtomobilaj vendejoj, ripozvendejoj, stomakplenigantaj vendejoj, dorlotbestvendejo. Liaj okuloj ree movigxis de la vojo al la vendejoj. Tiom da miloj da laboristoj laboras en la vendejoj de tiu largxega longega strato kiu trairas tiom da apudurboj.
Subite li turnis sian auxton en parkejon antaux iu vendejo. Grandaj rugx-neonaj literoj literumas la vorton, "Adolta Librovendejo". En la fenestro flagris rugx-neona figuro de seks-allogulino.
"Adolta librovendejo," li pensis, "adulta librovendejo, seksil-vendejo, sxajnseksvendejo." Nur kvar auxtoj staris en tiu parkejo. Eble li povus seks-ekscitigxi. Eble li ankoraux povas esti seks-viveca, almenaux viveta.
Li eliris la malgrandan malnovan auxtomobilon kun iom da rusto en la malsupraj partoj de la du antauxpordoj. La trafiko intensigxis, bruacxigxis. La malvarma senventa aero plue vekis lin. La pordon li zorge sxlosis. Najbarajxo kun cxi tia vendejo eble ne estas la plej sekura. Insiste, kun grandaj pasxoj, li marsxis al la adoltvendeja pordo. Cxe unu rando de la parkejo sidis granda negx-amaso. El tiu direkto figuro rapidetis al li.
"Frato, ne iru tien."
La vira vocxo tremetis kaj pro la trafikbruo Archer apenaux komprenis lin.
Archer duonturnigxis al viro kiu staras ne pli alta ol li sed kiu aspektas multe pli forta. Pro la lumo de la stratlampo kaj la pasantaj auxtomobilaj lumoj Archer suficxe bone vidis lin. La parolanto estis pli dika ol Archer, sed la largxaj sxultroj pensigis lin pli pri muskoloj ol graso. Tiu versxajna fortulo portis dikan tol-jakon kun rugxaj kaj nigraj kvadratoj, kaj nigran tolan maristan cxapon. La naz' estis granda kaj pilkeca, la lipoj strange maldikaj kaj sensangaj. La brovoj estis malhele brosetecaj.
La vocxo, pli alta ol tiu de Archer, ree sonis, kaj strecxante siajn orelojn, Archer komprenis la vortojn.
"Ne iru. Ne iru tien. Dio volas ke oni ne eniru. Eniri tien estas kontraux la vorto de Dio." Rapide li parolis kvazaux li rediris lecionon rapide ellernitan, timante ke li povos facile forgesi gxin. Je la lasta frazo la vocxo iomete fortigxis. "Jesuo Kristo instruas nin pri tio en la Evangelio laux Mateo, en la Prediko sur la Monto. Cxu vi memoras la vortojn?" Liaj vortoj videbligxis kiel longaj maldensaj blankajxoj en la frosta aero. Archer pensis pri la vortbalonoj en bildstrioj. La prijesua parolanto pauxzis, pli memfida nun pro tio ke Archer atente auxskultas lin.
Archer gratetis la frunton, movante la tre varman skiistan cxapon. "Laux mia memoro," malrapide li komencis, "en la Prediko sur la Monto... aux sur la Ebenajxo... Jesuo diras ke ni... se ni inon deziras sekse... ni adultas... Cxu?"
"Gxuste," la alia diris kun tia rideto kian aprobanta instruisto montras al plibonigxanta lernanto. "Cxiu kiu eniras tian fiejon adultas en sia koro."
"Jes, kora adultado. Cxu vi iam ajn tiel adultis?"
Kun ekmalgaja mieno la alparolanto konfesis, "Bedauxrinde... Multfoje." Li frotis la dekstran okulon kaj diris ion pri peko kiun Archer ne plene auxdis pro preterpasanta bruega kamiono. Altege super la largxa sxoseo la luno aperis en nubofendo. Pezaj noktaj nuboj apenaux movigxis, sed venteto ekaperis kaj la frosto sur la vizagxo de Archer preskaux sensentigis la hauxton. Li ektremetis.
"Jes, ja, vi devas penti. Vi devas konfesi viajn pekojn al Jesuo Kristo. Vi devas surgenuigxi antaux Li, pardon-petegante." Nun la alia staris pli alta, la sxultroj plene etenditaj, la brusto aeroplena. La vocxo pliprofundigxis kaj la okuloj vivplenigxis. "Jesuo Kristo mortis por, pro niaj pekoj. Li oferis sin cxar li deziregas ke ni vivu, vivu senfine, kiel Li." Largxa, forta rideto nun frontis Archer, Archer kiu dum tiom da jaroj studegis pri la problemo de boneco kaj malboneco, pri la dilemo de perfekta Dio kiu kreis neperfektan mondon. La plej grandaj filozofoj luktis kun tiaj problemoj, kaj tiu ul' antaux li kredas ke li rajtas instrui al aliaj! Archer knaretis la dentojn kaj ridetis ironie dum la alia ade predikis pri la plej granda donaco, la Donaco de l' Dia Sango, ke oni nepre devegas jesi al tiu plej granda ofera oferto.
La vortoj fluis. Archer turnis la kapon por vidi iun elirantan la seksvendejon. Alta longnazulo en longa mantelo tenante paperan sakon rapidpasxis al auxtomobilo. Tiu eniris, kaj rapide sed nesukcese penis funkciigi la motoron. Archer rimarkis ke iomete da negxo kovris la antauxfenestron. La kunparolanto de Archer rigardis la forironton kvazaux li bezonas paroli ankaux al tiu pri Biblie Diaj vortoj. Tiom da animoj kiuj bezonas savigxon!
La motoro ekfunkciis, kaj la viro en la marista cxapo ree rigardis Archer. Dum momento li sercxis pluajn vortojn. La auxtomobilo, iam multekosta, nun kaduka, foriris.
Archer memoris iujn disputojn pri la bon-dia problemo en la universitato kiam li studis por magistrigxi.
"Cxu vi legis pri Salomono?" li mildsxajne demandis.
Iom perplekse la alia respondis, "Kompreneble. Cxiuj konas la plej sagxan regxon de Izraelo."
"Dio amis lin, cxu ne?"
"Jes, ja. Li konstruigis la Domon de Dio, la Sanktan Templon."
"Dum multaj jaroj li konstruigis gxin. Li estis fortega regxo."
"Jes, ja."
"Li estis ricxega." Archer parolis lauxte cxar la trafiksonoj dauxre lauxtigxis. Fore bremsoj kricxis kaj la sonacxoj de metalo kontraux metalo anoncis kolizieton. Grandaj dikaj negxeroj aperis inter la kunparolantoj, cxirkaux ili, sur ili. La alia auxskultis, demandece. "Palacon li konstruigis, kaj Dio aperis al li kaj parolis al li." La predikinto kapjesis. La vento blovetis negxerojn al la vizagxo de Archer, sed li malatentis tiujn. "Li estis ricxa je oro kaj juveloj kaj inoj."
"Dio kolerigxis kontraux li pro la inoj."
"Pro la fremdaj inoj, ne pro tio, ke li havis multajn inojn. Multajn inojn multaj herooj sanktabibliaj havis, cxu ne? Oni seksumis kun la sklavinoj."
"Kun servantinoj."
"Kun sklavinoj. En la Hebrea, la vorto signifas 'sklavinoj'." Li ridis. "Ili tute ne povis elpostenigxi."
"La Biblio diras servantinoj."
"Kiu Biblio?"
"Kiu Biblio? La Sankta Biblio."
"Estas pli ol unu Biblio, la Juda Biblio, la Protestanta Biblio, la Romkatolika Biblio."
"Estas nur unu Biblio, la vera Biblio."
"Kaj kiu biblio tio estas?"
"La versio de la Regxo James, kompreneble." Archer gapis. "Jes, certe, tiu estas la nura vera biblio."
"Kaj en kiu lingvo oni verkis la Biblion?"
Ankoraux perpleksa, la alia respondis, "En la Angla, kompreneble."
Archer tute forgesis la froston. Li etendis la kapon, plene malfermis la okulojn. Li dauxris paroli tiel lauxte por audigxi ke la gorgxo ekdoloris. "Mia amik', la versio de la Regxo James estas nur versio. La Sanktan Biblion oni verkis en tri lingvoj, la Hebrea, la Arama, kaj, Novtestamente, en cxiutaga Helena dialekto. Cxu vi havas vian Biblion?"
"Cxe mi," la alia kriis.
"Bonvolu legi la unuan pagxon, la titolpagxon. Vi legos ke tiu verko trakukigxis el la originaj lingvoj. La vorto de Dio, laux la Kristanoj, trovigxas en Hebreaj, Aramaj kaj Helenaj vortoj. Kiun lingvon Jesuo parolis, laux vi?"
Kapneon Archer vidis.
Archer plukriis kapnee, "Ho, vi deziras instrui la vortojn de Dio, la vortojn de Jesuo Kristo kaj vi ecx ne scias la plej elementajn faktojn pri tiuj vortoj kiel ili nun ekzistas."
"La diablo citas Sanktajn Skribojn siacele." La alia mokridis.
"Tamen la Kristana predikisto ne scias sian propran Biblion." Kvazaux-amikece Archer metis la dekstran manon al la alies sxultro, sed tuj la alia duonpasxe retroiris por eskapi la tusxon. "Mia amik', bonvolu restudi la Biblion kaj ecx iomete pri la Biblio kaj ties lingvoj kaj poste vi reinstruu. Oni pli malfrivole auxdus viajn vortojn. Cxu tio estas diabla konsilo? Se jes, tute malatentu gxin."
Li turnigxis.
"Kaj via edzino?" la alia kriacxis.
Cxeporde Archer lauxtrespondis, "Amiko, frato mia, mi estas viro senedzina." Li aldonis, "Kaj kiam edzinon mi havis, amantojn sxi havis." Amare li parolis. Malgraux la auxtomobilaj kaj kamionaj bruoj ili klare auxdis unu la alian.
"Unu peko neniam senkulpigas alian." Archer ekkonsciigxis pri dizelolea haladzo.
La alia forsxovis negxerojn de la dikaj nigraj brovoj. Blankaj negxeroj ornamis la nigran maristan cxapon. Archer eniris la vendejon kiu aspektis varmega post la ekstera frosto. Kiam li pagis la enir-rajtigan dolaron li demandis, "Kaj kiu estas tiu ulo ekstere?"
La avinja virino kiu prenis la dolaron diris, "Do li ankoraux estas tie. Antauxe li estis bona acxetanto. Nun li konas Jesuon Kriston kaj li klopodas konvinki miajn acxetantojn legi tute alian specon de literaturo." Sxi ridetis amardolcxe. "Kaj li estas ekstere frostigxanta, kaj mi estas en cxi tia varma loko." Sxi sxultrotremis. "En la mondo estas cxiaj homoj." Sxajnis al Archer ke sxi aludas al kaj si kaj la eksterulo.
Post kvaronhoro dum Archer forbrosis kreskantan negx-tavolon de la antauxfenestroj li rimarkis ke la alparolinto ne plu staras en la parkejo. Eble ties dejxoro finigxis. Aux, eble, tiu estas hejme rigardante la titolpagxon de sia Biblio. Eble tiu komencas pripensi.
Kie nun estas la lertaj viglaj kundisputantoj de la magistrigxaj jaroj?
La negxfalo intensigxis. Tre zorge Archer stiris. Li apenaux travidis la antauxfenestrojn. La auxtomobilo bezonas novajn visxilojn kiuj pli bone funkcius. Archer eksxaltis la radion. Subite lauxta reklamo por nova potenca multekosta auxtomobilo gxenis. Tuj li malsxaltis. La tre dika negxfalo memorigis lin pri frida nebulo en timegiga kinofilmo.
Ekglitis la auxtomobilo kaj Archer rapide turnis la stirilon kaj pumpis la bremsopedalon kaj apenaux evitis frapi trorapidan kamionegon. Preskaux auxdeble la koro batis.
Archer devis fugxi la grandajn kamionojn turnigxante en malpli
largxajn stratojn kie la trafiko estis neintensa. Li iris tre
malrapide. Li tute forgesis la buntajn pagxojn. Li forgesis la
Biblioamanton. Li celis la sekuran varman apartamenton kaj samtempe
pene mergis urgxon forte premi la akcelilon kaj stiri en la vojon
de alvenontaj blankaj lumoj.
Indeksen
Verkis René Smeets
Merkredon, la 7an de februaro, Len forlasis nin, tre subite, vere ne estinte malsana. Mi lastafoje vidis lin marde, la 6an, en nia oficejo. Do li aktivis por Esperanto gxis la fino.
La funebra ceremonio okazis lunde. Cxeestis 10 Esperantistoj.
Mi memoras Len kiel fidelan helpanton, cxiam pretan helpi en kia ajn laboro farenda. Laborinte por Telecom, li estis eksperto pri elektroniko sed vere estis cxionfarulo. Li aligxis al la movado antaux proksimume 20 jaroj kaj servis diversajn dujarajn periodojn kiel prezidanto, kaj mi ne povas memori kiam li ne estis komitatano. Len proponis vendi biletojn por la Korfonduso, kion ni faris multajn jarojn.
Len cxiam estis tre aktiva por siaj kunhomoj. Li partoprenis en diversaj organizoj. Ekzemple, en Rostrum; kaj, kiel diris parolanto el Rostrum dum la funebra ceremonio, neniam necesis peti Len dufoje fari ion. Mi ecx dirus ke ofte tute ne necesis peti, li ja jam faris. Dum pli ol 25 jaroj Len estis ano, kelkfoje prezidanto, de la Asocio Gepatroj kaj Civitanoj de la lernejo Inglewood. Li cetere havis ligojn kun la Auxstralio-Azia Asocio. Mi rimarkis ke preskaux cxiuj konis lin, kiam ni kunreprezentis ELOA-n en gxia kunveno. Len ankaux estis aktiva ano de la Unuigxanta Eklezio [Uniting Church], pro tio la pregxejo estis plenplena.
Jam tre maturagxa, Len, kiu cxiam interesigxis pri historio, farigxis en 1984 licenciulo en tiu fako, en universitato.
Nun restas nur la memoroj, kaj la memoroj estas bonaj. En la nunaj dolorigaj cirkonstancoj, mi,
flanke de la Esperanto-Ligo, kondolencas al Joan, lia edzino, al la kvin gefiloj, kaj al la cetera familio.
Vere Len havis la plej verdan koron el ni cxiuj.
Indeksen
KEYHOLE PRODUCTIONS
planas produkti informfilmon pri la Universala Kongreso en Adelajdo.
La filmo nomigxos One World, One Common Language, kaj estas aprobita
de la Auxstralia Esperanto-Asocio, kiu ankaux donis iom da financa
subteno. Ni demandas cxu vi scias kie estas troveblaj: Sonbendoj
/ gramofon-diskoj / kasedoj kc.), Kantoj en Esperanto, Folimuziko
en Esperanto, Registritaj paroladoj en aux pri Esperanto, Vidaj
registrajxoj (arkaikaj fotoj cxiaj ajn), portretoj de eminentaj
Esperantistoj, kc. Kontaktu Paul Williams, 392 Cardigan
St, Carlton Vic 2053.
Baza:
Attwood, Myra (Vic); Baguley, Helen (NSW); Beaton, Elizabeth (Vic); Bishop, Alan (Vic); Braham, Frank (Vic); Broadbent, Henry (Vic); Connors, Sandra (Qld); Felby, Audrey (SA); Giles, Colin (SA); Holding, Jessica (SA); Holten, Suzanne (Vic); Inglis, Peter (Vic); Kropf, Slava (Vic); Lutz, Miranda (Vic); Pamphilon, Harry (Vic); Pitney, Stephen (Vic); Raouf, Tris (Vic); Sills, Neil (SA); Stewart, Ella-Louis (SA); Turvey, Joy (NSW); Walsh, Noni (SA); Young, Margaret (Vic)
Elementa:
*Abood, John (NSW); Coombes, Veronica (NSW); *Green, Hazel; Krops, Slava (Vic); Lutz, Carol (Vic); Lutz, Miranda (Vic); *Rolls, Kenneth (Vic); *Schultz, Rosalie (WA); Turvey, Alan (NSW); Watson, Edna (NSW)*; Wolifson, Sid (NSW)
*Kun Honoro
Meza:
Bishop, Jennifer (Vic); Bruton, Stan (Vic); Coogans, John (Vic); Felby, Bob (SA); Fotheringham, Val (Vic); Haeng Cho (Vic); Heinze, Bernie (Vic); Inglis, Margaret (Vic); Lee, Kam (Vic); Lutz, Carol (Vic); Rolls, Kenneth (Vic); Toubale, Franciska (Francio); Turvey, Jackie (NSW); Warr, Margaret (Vic)
Supera:
Haeng Cho (Vic); Rabevazaha, Désiré (Madagaskaro)
Alta: Payne, Vera (WA)
Mi skribas tion cxi en la supra atendejo cxe Stacidomo Spencer-Strato en Melburno. Estas dimancxo la 26-a de januaro, kaj mi estas emocie elcxerpita. (1)
Alveninte post tranokta trajnvojagxo de Adelajdo (vojagxo en kiu, pro apenaux kredebla hazardo, mia antauxlonge rezervita sidloko trovigxis apud tiu de la sola alia Esperantisto en la trajno, Teri Metherall), mi lauxiris Bourke-Straton sercxe al matenmangxo cxe McDonald's.
Posta pluirado por trovi jxurnalon (The Weekend Australian, en kiu defias onin ne la kutima unu, sed du kriptaj krucvortenigmoj) kondukis min preter la cxefan posxtoficejon, en kies turo la horlogxo gxuste tiam sonoris la dekan horon, sekvitan de mallonga kariljonado.
En la apuda korso homoj estis fermantaj budojn kaj muzikpodiojn (poste montrigxis ke nur provizore) kaj la antauxa spektantaro promenantis en la direkto al Swanston-Strato. Sekvinte ilin, mi trovis homamason dense kunpremitan laux ambaux flankoj de tiu vojo.
La kialo baldaux evidentigxis; cxar jam alproksimigxis la kapo de strata parado honora al la Tago de Auxstralio. Do tie mi staris. Kaj pasis pli ol horo antaux ol la vosto de tiu procesio fine ekvideblis.
Inter la kalejdoskopa sinsekvo de elmontrajxoj trovigxis prezentoj el diversaj jardekoj en la historio de nia lando. Estis ankaux antikvaj auxtomobiloj kaj traktoroj en konstrasto kun modernaj, sunenergiigataj veturiletoj; ludantaj muzikistoj el la samtempe okazanta Melburna Festivalo de Jxazo; kaj aparataro origina kaj nuntempa de iuj el la esencaj servoj - la armeo, la urbaj kaj kamparaj fajrobrigadoj, la ambulanca servo, la Regxa Auxtomobilo-Klubo - akompanata de marsxantaj policanoj kaj aliaj personaroj.
Jen preterpasis bildelvoko pri katastrofaj arbarfajroj. Jen paradis kamionoj de la speco "blitz buggy", kian mi de tempo al tempo stiris dum la dua mondmilito, kaj jxipoj simile konitaj. Jen pasis motorciklo kun ilprovizita kromcxaro, ekipajxo preskaux identa kun tiu sur kiu mia patro kutimis rajdi kiam li dejxoris dumnokte por la Regxa Auxtocxara Klubo de Tasmanio.
Je la vido de ecx la unuaj el tiuj memorigiloj, mia koro jam eksxvelis kaj miaj okuloj humidigxis. Sed estis pli - tiom pli, ke miaj lipoj tremis kaj la larmeroj fontis. Cxar, unu post alia, pasis grupoj da enmigrintoj kaj posteuloj de enmigrintoj, dancante kaj muzikante. Per kostumoj kaj emblemoj ili proklamis sian devenon el Cxinio, Peruo, Skotlando, Hungario kaj multaj aliaj landoj. Sed senescepte ili ankaux fiere tenis alta la Auxstralian flagon.
Eble mia animo kaj miaj larmaj glandoj estis pli ol ordinare influeblaj, cxar mi preskaux neniom dormetis dum la antauxa tranokta veturo, kaj ecx malmulte dormis dum la lasta nokto de la Adelajda somerlernejo. Estu tio kiel ajn, tra la preskaux neregebla emocio mi auxdis mian cerbon paroli kromtone al mi: "Jen vi finfine komprenas la signifon de mult-kulturismo."
Jam mi sciis ke tiuj ondoj de enmigrantoj, venante unu post alia dum multaj jardekoj, kunportis elementojn el sia devena kulturo kaj aldonis ilin al la kulturo de sia novelektita hejmo. Sed ili faris ion pli. Post la komenca asimiligxo ili igxis kunposedantoj de tiu Auxstralieco, al kies ricxeco ili jam kontribuis. Kial, do, ili ne fiere partoprenu la Auxstralio-Tagan paradon kaj svingu la Auxstralian flagon?
Dum mi aplauxdis kaj de tempo al tempo mordetis la malsupran lipon kaj sekigis la vangojn, venis nova memorigilo. Jen, en aperta auxto portanta la signon, "Legends of Australian Jazz", preterpasis Graeme kaj Roger Bell. Ekbildis en mia menso la monatoj kiujn antaux kvindek jaroj mi pasigis en Cxehxoslovakio, Anglio kaj Francio kun la Graeme Bell Australian Jazz Band, dum gxi transdonis al Euxropo, el nepretendema parto de la Auxstralia kulturo, gxojplenan rimedon iom renormaligxi post la teruraj militaj jaroj.
Tiun muzikan stilon ni prunteprenis de la Usonanoj kaj faris el gxi ion distinge Auxstralian. Cxu ni ne povas simile redoni al la mondo ion unikan faritan el la ricxajxoj kiujn alportis al ni la enmigrintoj?
Poste, dum mi atendis tramon por reiri al la stacidomo kaj de tie dauxrigi mian vojagxon al la nordo de Nova Sud-Kimrio, Hinda sinjoro, akompanate de knabo, petis de mi informon pri la tramservo. Ni konversaciis; la knabo sercxis por mi en la dimancxa jxurnalo la rezulton de la hierauxa kriketa konkurso en Adelajdo; kaj mi trovis min parolanta pri Esperanto.
Evoluis pensoj kaj mi vortigis ilin. La Angla lingvo en sia Auxstralia versio servas ne nur kiel komunikilo inter Auxstralianoj de diversaj devenoj, sed ankaux kiel perilo kaj tenilo por granda parto de nia kuna kulturo, do kiel unuigilo. Cxu Esperanto ne povas tion fari, almenaux iomete, en la tuta mondo?
Mia novtrovita amiko konsentis.
Noto:
(1) Tiu cxi Latina devizo, kiu trovigxas sur la Usona granda sigelo,
efektive aludas la kunigxon ne de kulturoj aux popoloj, sed de
dek tri kolonioj. Tamen...
Indeksen
Se vi kredas ke Esperanto ne havas junan, novan aux nuntempan muzikon - "nu! mi havas novajxon por vi!".
Vinilkosmo Kompil' enhavas multajn stilojn de nova Esperanta muziko. La Kompil'-volumoj (unu kaj du) estas faritaj de la diskeldonejo nomita Vinilkosmo, kiu kreigxis en 1990. Vinilkosmo estas la diskeldonejo de Eurokka. Kaj Eurokka estas organizo ekde 1988 kaj igxis fakasocio de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo) en 1991. La unua volumo aperis en 1995 kaj la dua en 1996. Do, suficxe pri la farintoj.
La kompiloj montras la diversajn muzikojn de la mondo, sed plejparte gxi estas turmenta, fi-muzika... jes, "rokmuziko". Sed ne nur limita per rokmuziko, gxi "estas kolektajxo kiu ofertas vastan elekton de stiloj por prezenti la kulturan ricxecon de Esperanto". Laux mi, la dua volumo montras pli diversajn stilojn ol la unua. Mi pli sxatas la duan sed la unua enhavas tre bonajn unuopajn kantojn. Ekzemple, la kanto "Papago" de Jxomart kaj Natasxa estas belega melodio.
La tre fama, eble la plej konata, Kajto aperas per sia kanto "Ansero-Vanelo", tipe Kajtstile - gxoje kaj rapide. La anoj de Kajto ludas kune en pluraj folkbandoj. Ilia unua Esperanta koncerto okazis en 1988. Ili ofte kaj kutime turneas en Euxropo kaj ni esperas ke ili venos al Auxstralio.
Solo per "Kie ne plu" staras aparte de la tuto laux mi. Gxi estas vortpentrita kiel "tekno-mediteranea muziko kie interplektigxas arabeskaj melodioj". La kantoj de Solo kelkfoje uzas poemojn verkitajn de aliaj personoj, ne de li mem. "Rokmuziko"-n antauxigxas pli teknika. Bombaj-Dub' per "Estu Natura" uzas multajn elektronikajn sonojn kaj instrumentojn kaj gxi estas similstila kiel Solo.
Tamen kelkaj el la trakoj estas en la stilo de "kapfrapado" (iomete tro peza por la malfortkoruloj). Oni ne povas kompreni la vortojn sed la senco de la kantoj kutime estas klara. La populara "firma roko" rubrikas, sed la produktajxoj enhavas ankaux seninstrumentajn kaj operajn kantojn.
Amplifiki, kiu estis la unua rokbando kantinta Esperante, kaj La Mondanoj (mistera bando) kiu surbendigis nur unu kanton, aperas en la unua volumo. Multaj bandoj nomas sin per elpensitaj vortoj ofte kun duoblaj signifoj, ekzemple, Akordo kaj Picxismo.
Do, se gitaroj, elektraj gitaroj, basgitaroj, drumoj, perkutilaroj,
klavaroj, sinteziloj kaj kantadoj placxas al vi, vi certe sxatus
Vinilkosmo Kompil'. Gxi placxus ankaux al tiuj kiujn interesas
kio okazas nuntempe en la Esperantaj muziksceno kaj produktado.
Tiu cxi kompilo estas bona specimeno kaj donas akravidecon. Gxi
havas tre bonan kvaliton, kaj estas pli lerte farita ol nur amatorajxo.
Mi vere rekomendas gxin!
Beverley, 97/3/1 (Reuters): Odlo Bokserp, 36, hodiaux anoncis ke li strikas ekde hodiaux gxis la 13a de aprilo.
Li ne havas alternativon, cxar la "Reaktoro de Esperanto sub la Suda Kruco insultis min, kaj tiel la tutan preskoboldaron de Esperantio kaj gxiaj kolonioj", li diris.
La redaktoro de Esperanto sub la Suda Kruco ne estis kontaktebla por komentoj.
Dejxoranto en la ESK-oficejoj situantaj en la metropola urbo Beverley (logx. 437) diris ke kauxzis la agon de S-ro Bokserp, 63, disputo pri la artikolo "Nia Konkurso" en la mart-aprila numero de Esperanto sub la Suda Kruco.
S-ro Boskerp, 19, rifuzis doni pli da informoj.
"Konsultu mian advokaton - se vi povos trovi lin!" li diris, dum li pakis sian valizon.
En lia posxo estis klare videbla aer-bileto al la Bahamaj Insuloj, kie, laux S-ro Broksep, 096 46 1389, simpatiantaj koboldoj feste "kunsuferas" lian strikon en la renoma Hotelo Zamenhof-Hilton.
Anonima parolisto, 8 jaroj, 3 monatoj, por la korporacio Esperanto sub la Suda Kruco, filio San Marino, diris ke kvankam la konkurso rilatis al diferencoj inter la koloroj de la kovriloj de la januar-februara kaj la mart-aprila numeroj, efektive la koloro estis tutsama.
"Estus absurde aljugxi premion" li diris.
"Tial S-ro Bopserk, 91, mem prenis la premion," li aldonis.
Flugkompanio Qantas, donacinto de la premio, rifuzis komenti.
Qantas ne parencas al la fama Gauxla verkistino Q. Antoinettas, 34, kies romano Neniom da Pano? Do Ili Mangxu Kukon! ricevis la Nobel-literaturan premion en la jaro 1789.
"Sxi ankaux ne estis amorantino de Mihxail Lermontov, 27, malgraux raporto en Esperanto sub la Suda Kruco" enigme deklaris Rusa oficisto.
Mihxail Lermontov, kiu vivis 1814-1841, estis Rusa poemo, kiu
amis dueli.
Ilija Velkoski: Trarigardo kaj mallonga priskribo de la kulturhistoriaj monumentoj sur la teritorio de komunumo Prilep. Prilep: Instituto por protekto de kulturmonumentoj, naturaj rarajxoj kaj Muzeo-Prilep, 1996.
64p., ilus., brosx. Prezo ne indikita.
Nuntempe Auxstralianoj hezitus viziti la diversajn partojn en kiujn disfalis la Tito'a Jugoslavio. La landaro tamen posedas tioman kvanton da vizitindajxoj ke ecx sen vizito al aliaj landoj Euxropaj la vojagxo el Auxstralio por speciale kaj nure viziti la Jugoslavan regionon certe valoras la penon kaj la longan flugon. La rava Dubrovnik estas neimitebla, la cetera longa marbordo Adriatika belega kaj hejmeca, la urboj Ljubljana, Zagreb kaj Beogrado historiaj, la bela Montenegro Auxstreca, kaj la diverskultura (kaj tre milde Islama) Sarajevo altira kaj amikeca. La nova parto Makedonio estis en la pasinteco la malplej vizitata, tamen gxi enhavas ne nur la historian Skopje, lokon de iama fortega tertremo, nepre vizitindan, sed ankaux unu el la plej belaj pejzagxoj de Euxropo, la urbeton kaj lagon Ohrid (la urbeto konata ankaux, kaj ankoraux: Germanaj turistoj evitas viziti gxin, pro gxia forta rezisto al Germanaj okupantoj dum la lasta mondmilito). La tuta lando Makedonio estas kovrita de historiajxoj kaj arkeologiaj restajxoj. Bonsxance cxi tiu parto de la antauxa Jugoslavio ne vizitatis de la milito de la lastaj jaroj. Same bonsxance en la mezo de la lando trovigxas historia urbo Prilep kies Esperanto-movado estas dauxre forta. Danke al la tieaj Esperantistoj mi, kiel individua turisto, povis viziti kaj gxui la multajn historiajn antikvajxojn aux elfositajn aux starantajn ankoraux kompletaj en kaj cxirkaux Prilep. Mi ne povas ne lauxdi la helpon de la Esperantistoj por vidi cxi cxion.
Nun ili sukcesis eldonatigi utilan priskribon gvidan pri cxio
vidinda. Gxi estas duone en tre bona Esperanto kaj duone en la
makedona, kune sur 64 pagxoj da kiuj 13 estas tutkovritaj de fotografajxoj.
La libro estas ege utila por vizitintoj kaj vizitontoj de Makedonio,
sed por helpi la tieajn Esperantistojn kaj por gxui la priskribojn
kaj precipe la fotojn, mi rekomendas gxin al nevizitontoj. La
prezo ne estas indikita, sed makedoniaj libroj estas malmultekostaj;
mi supozas ke gxi kostos nur kelkajn dolarojn sendita, malpli
ol kvin. Gxi estas havebla cxe la Esperanto-Klubo: ul. Cane Ilieski
39b, Prilep, MK-97500, Makedonio, aux per mi.
Indeksen
Mastr(in)o: Mia komputilo, kiu iam tre rapide zumadis farante sian laboron, nun sxajnas laca, senergia, volas ofte pauxzi, ecx, fine, gxi strikas. Cxu gxi estas malfelicxa?
Cxu gxi koleras min? Cxu mia infano iel difektis gxin, ludante Spac-invadantojn per gxi?
Kuracisto: La simptomoj indikas fragmentigxon.
Mastr(in)o: Fragmentigxo! Aj! Cxu mia komputilo do jam mortis?
Kuracisto: Ne, neniel. Fragmentigxo estas tre simpla, tre facile kuracebla malsano. Mi klarigu iomete:
La malmola disko en via komput-ilo konsistas el disko kies surfaco estas elektronike dividita en multegajn koncentrajn cirklojn - iom simile al gramafondisko. Nu, ni supozu ke vi unue pretigas leteron al via patrino; poste vi entajpas recepton por spageto-bolonjeza. Post tio vi faras notojn pri io legita. Via infano komencas verki eseon kiel lernejtaskon. Via komputilo kompleze elektronike skribas tiujn tekstojn, unu post la alia, sur sian malmolan diskon, eble tiel.
La sekvan tagon, vi aldonas noteton al la letero ironta al via patrino; vi skribas amuzan sxercon kiun vi jxus auxdis, via infano plu verkas sian eseon. Nun aspektas tiel.
Postan tagon vi kaj alia(j) per-sono(j) aldonas iom pli, kc. Nu, via komputilo tre rapide funkcias, sedpost kelkaj monatoj gxi devas longe sercxi por trovi cxiujn partojn de, ni diru, la eseo kiun via infano verkis dum multaj laborperiodoj. Povas esti ke fine la tekstoj sur la malmola disko konsistas el multaj miloj da eroj, kaj via komputilo bezonas pli kaj pli longe sercxi por trovi cxiujn fragmentojn de iu teksto kaj kunigi ilin por ke vi povu legi ilin sur la ekrano kaj prilabori ilin. Kelkfoje, ne eblas retrovi cxiujn erojn se estas tro multaj centoj da ili. Ecx, post tre longa tempo, la komputilo trovas tion tro da laboro kaj devas rezigni pri la tasko.
Kuraco: Oni devigas la komputilon sercxi cxiujn erojn de cxiu teksto kaj reordigi ilin, tiel ke cxiu teksto estas sinsekva tuto. La komputilo reskribas cxiun tekston sur sian malmolan diskon, unu post la alia, tiel ke gxi povas samrapide kiel en la komenco trovi cxiun tekston kompleze al vi, zumante felicxe kiel kontenta amata kato.
Kuracilo: Oni uzas specialan programon por efektivigi tiun kuracon. Diversaj "malfragmentigaj programoj" estas vendataj. La Util-ilaro de Norton (Norton Utilities) estas bone konata programkompleto kiu inkluzivas tian kuracilon. Komputil-klerulo povas apliki gxin, aux similan programon, por vi se vi timas mem sukuri(1) vian komputilon. Sed mi konsilas ke ankaux vi lernu sukuri.
Eble interesos vin scii, ankaux, ke via komputilo faras por si
detalan nevideblan katalogon de la pozicioj de cxiuj teksteroj
sur via malmola disko. Kiam komputilo "formatigas" ("inicas")
diskon, gxi elektronike skribas sur la diskon preparon por tiu
katalogo.
Se vi bone interpretos la difinojn kaj se vi metos la divenitajn
vortojn en la gxustan sinsekvon, la unuaj literoj de la
vortoj montros al vi la nomon de stelo kiu pli flagras ol vere
brilas.
1. La plej malgranda parto de io.(3)
2. Gazetoj kaj libroj kelkfoje enhavas veron, kelkfoje malveron, sed cxiam ...!(8)
3. Gxi estas unu el la plej pezaj bestoj surtere.(8)
4. Elektra aparato por transsendi vocxon kaj sonojn gxis granda distanco.(8)
5. Objekto inter homo kaj cxevalo.(4)
6. Sen gxi letero neniam atingos la gxustan destinon.(6)
7. Vento kaj boato ofte estas la kauxzo de ili.(5)
8. Kelkfoje granda gxojo estas la kauxzo de ili, kelkfoje doloro aux cxagreno.(6)
9. Restajxo el renversita aux disfalinta konstruajxo.(5)
10. Fluganta nokta mambesto.(8)
11. Eluzi en stomako kaj intestoj la mangxajxon.(7)
12. Kuzo de cxevalo kun longaj oreloj kaj vosto kiel cxe bovo.(5)
(Inter krampoj estas indikita la nombro da literoj de la koncerna vorto.)
Ne, Ralph ne estas transprenonta la respondecon por cxi tiu rubriko!
Ralph sendis al mi interesan eseon, kiun mi decidis aperigi cxi
tie agnoskante lin kiel la auxtoron. Lian kontribuajxon vi trovos
post miaj propraj rimarkoj.
LIVE
De nia redaktoro:
"Mi rimarkis ke - al mi sxajnas ke pli kaj pli ofte - la vorto logxi malaperas el la Esperanta lingvuzado, kaj oni uzas plej ofte nur vivi: "Li vivis en Parizo dum dek jaroj" anstataux "li logxis en Parizo dum dek jaroj". Tiu semantika plivastigo de "vivi" kaj rezulta malplioftigxo de "logxi" estas interesa fenomeno. Mi ankaux rimarkis ke, eble pro maloftigxo de "logxi", pluraj personoj pli kaj pli uzas la neologismon "rezidi", cxu eble pro influo de la Anglalingva uzado? PIV donas pli striktan difinon por "rezidi" ol por "logxi", sed en la praktiko ili komencis farigxi sinonimoj.
Nu, mi mem ne konscie rimarkis tiun "fenomenon". Sed pli atente legante, mi rimarkis en Esperanto (marto 97, p.57): "la urbo, kie la franca verkisto vivis en la dua parto de sia vivo."(citita el Franca Esperantisto). Aliflanke, en Monato (marto 97, p.9): "Li ... logxis gxis sia morto sur la najbara pli granda insulo Skye." kaj (p.15): "li denove logxas ie eksterlande." sed (p.31): "Kiel oni Vivas en Kagxo sen Kradoj"
Efektive, en PIV sub vivi (4) oni trovas la ekzemplojn: vivi en urbo, en la kamparo. (Estas interese ke Waringien, kiu estis la cxefradaktoro de PIV, en sia Grand Dictionnaire Espéranto-Français, ne donas tian nuancon de "logxi" sub la kapvorto "vivi".) Butler citas sub vivi (6): "(=logxi) vivi kun amiko, en urbo". Tiu cxi nuanco de "logxi" do jam delonge enrampis en la signifon de vivi, kvankam la signifo en la Universala Vortaro estas klare nur "to be alive".
Rezidi havas pli formalan signifon: "to dwell constantly
and officially, to dwell in the place where one carries out some
function" (PIV): rezidanta episkopo, akademiano.
EXPECT
Ankaux de nia redaktoro:
"Cxu neniam gxenas vin la dusenceco de la vorto "atendi"": "to wait for" kaj "to expect"? Se mi diras ke "mi atendas la morgauxan alvenon de X" cxu temas pri nur anticipo mia, aux cxu mi prokrastas fari ion cxar (laux mia supozo) X alvenos morgaux por fari gxin?"
Nu jes, antaux kelkaj jaroj tiu dusenceco ja iom gxenis min, sed la vorto ekspekti trovigxas jam delonge en multaj vortaroj! - kvankam ne en PIV kaj ties Suplemento. Butler difinas gxin: "Expect, count on, look forward to as due or likely to happen: ekspekti pagon, pluvon, sukceson. Mi ne ekspektos vin (= mi apenaux supozas, ke vi venos). Ne ekspektu miraklojn (= ne kredu, ke ili okazos)."
Estas aliaj nuancoj de la Angla vorto:
I expect he'll come - Mi supozas/kredas ke li venos.
It is to be expected that Esperanto will often imitate some national
usage - Oni povas antauxvidi ke Esperanto ofte imitos la vortuzon
de ia nacia lingvo.
PROVE
En The Australian Esperantist (Sept.-Okt. 1992) mi pritraktis la misuzon de pruvi: "La enketo pruvis vana", kiu devas esti "La enketo montrigxis vana."
Sxajne, ecx en respektindaj eldonajxoj, oni ankoraux misuzas la vorton. En Monato (marto 1997) mi legis en la redakcia antauxparolo sur p.3: "Ricxa kulturero gxi pruvis esti" C!). Tio devas esti: "Ricxa kulturero gxi montrigis (esti)."
Pruvi estas transitiva verbo - kiel gxuste uzita sur p.5 de la sama magazino: "Kapitalismo dum jardekoj pruvigxis supera ekonomia sistemo." Sed kion vere celis la auxtoro cxi tie? - cxu "Kapitalismo montrigxis supera", aux "Ono pruvis ke kapitalismo estas supera"?!
THEN
La Angla vorto "then" havas tri cxefajn sencojn:
at that time = tiam
next, after that = poste
so, therefore = do, tiuokaze.
En Monato (marto 1997, p.l4) mi legis:
"Kion vi laboras?
- Nenion.
- Tiam ne havas sencon, ke ni plu konversaciu."
Tiu "tiam" devas esti: "Do/Tiuokaze".
Cxu la redakcio de Monato ne plu kontrolas - kaj korektas
- kontribuajxojn?
Kiam mi paroladis en la Klubo Probus de Rose Bay pri Esperanto en februaro 1997, estis kelkaj bonaj demandoj. La lasta, por kiu mi havis malmulte da tempo, estis: "Kiel oni diras 'apostrofo' en Esperanto?".
Mi respondis simple ke ne estas genitiva kazo en Esperanto kaj ke oni uzas la prepozicion "de", ekzemple: "The man's dog" farigxas "la hundo de la viro".
Tamen la okazo pensigis min pri la diversaj uzoj de la apostrofo
en la Angla, kaj kiel oni esprimas ilin en Esperanto.
Anstataux la genitivo de substantivo (my aunt's pen - la plumo de mia onklino; the journey's end - la fino de la vojagxo) oni povas konstrui kunmetitan vorton:
journey's end - vojagxfino
that's a kid's game - tio estas infanludo
a man's world - virmondo
a dog's life - hundovivo
Kelkfoje oni povus uzi sufikson:
the little children's room - la infanetejo
the team's quarters - la teamejo
En la Angla la genitivo de pronomoj esprimigxas per specialaj posedpronomoj: my, thy, your, his, her, its, our, their. Neniu 's estas uzata. Ecx its ne havas apostrofon! Sed estas kvazauxa s en his kaj its. En Esperanto la posedaj formoj de la pronomoj estas regulaj adjektivoj: mia, cia, via, lia, sxia, gxia, nia, ilia. La refleksiva formo one's ja havas apostrofon. En Esperanto gxi estas lauxregula: onia, aux sia por one's kun refleksiva signifo.
Por la Angla "absolute possession" - (it's) mine, yours,
his, hers, its, ours, theirs, la 's ne estas uzata en la Angla.
Esperanto uzas adjektivan formon: (Gxi) estas mia, cia, via, lia,
sxia, gxia, nia, ilia.
Ja estas en Esperanto speciala genitiva formo de la korelativoj:
someone's - ies, ies posedajxo, ies patrino
that person's - ties, ties atesto; this person's - cxi ties, cxi ties opinio
everybody's - cxies; everone's responsibility - cxies respondeco
nobody's - nenies, no man's land - nenies tereno
whose - kies?
Ofte en la Angla 's estas mallongigo de is, aux de has:
It's (it is) mine - Tio estas mia
It's a long road that has no turning - Estas longa vojo kiu ne havas kurbon.
One must work with what one's (one has) got - Oni devas labori per tio kion oni havas.
She likes what she's (she has) seen - Sxi sxatas tion kion sxi vidis/estas vidinta.
La mallongigo estas normala en nepersonaj verbesprimoj. La nepersonaj verboj estas esprimeblaj en Esperanto per verbo kun nepersona radiko aux per kunmetajxo farita el adjektivo:
It's raining, snowing, blowing, hailing. - Pluvas, negxas, blovas, hajlas.
It's late. Malfruas, estas malfrue.
What's (What is) on? What's cooking? - Kio estas?, Kio okazas?
There's (There is) a hole in my bucket. - Estas truo en mia sitelo.
Where's (Where is) the toilet?- Kie estas la necesejo?
La emo mallongigi vortojn ekzistas ekde jarmiloj kaj en multaj landoj. Esperanto ne estas escepto. "Gxis la revido" rapide farigxis "Gxis."
La 16-a el la gramatikaj reguloj de Zamenhof diras:
16. La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstatauxata de apostrofo.
Oni ecx proponis ke oni forlasu la aux de baldaux kaj similaj adverboj.
Zamenhof neniam proponis ke oni forlasu la unuan literon (konsonanton aux vokalon) de verbo. Tamen de tempo al tempo mi legas en la gazetoj frazojn kiaj: 'Stas nenio! (It's nothing!), Cxie 'stis negxo (There was snow everywhere).
Mi timas ke tiu formo enradikigxos; gxi ne estas bela sed 'stas
mallonga kaj tio 'stas alloga.
NOTO:
(1) Sukuro = "first-aid".
Teorie oni rajtas igi akuzativon anstatauxi iun ajn prepozicion. Praktike tio ne eblas, cxar oni poste ne scius kiun prepozicion gxi elpusxis, kaj tio farus la lingvon nekomprenebla. Tamen oni ne malofte uzas tian sxangxon, aux pro stilo aux pro imitado ante (= de) la Germanan lingvon (la fenomeno tamen ne samas: en la Germana cxiu prepozicio "regas" certa(j)n el tri gramatikaj kazoj, dum en Esperanto prepozicio cxiam "regas" la nominativon, kaj kelkfoje la akuzativo regrese regas la prepozicion).
Pro miskompreneblo, do, la sxangxigxo de prepozicio en akuzativon okazas nur en certaj situacioj, pri kiuj simple decidis la konvencio inter la Esperantistaro.
Se estas nur unu prepozicio, oni forlasas precipe la neprecizan prepozicion kutiman antaux tempindikoj:
La aliajn, gxenerale pli precizajn, tempajn prepoziciojn oni neniam sxangxas cxikaze:
ktp
Ankaux la prepozicio "al" estas kelkfoje sxangxita:
ktp
Ankaux okazas la sxangxo cxe mezurindikoj:
Notu, tamen, ke se oni ripetas la prepozicion kiel prefikson cxe netransitiva verbo, oni povas cxiam sxangxi gxin en akuzativon:
ecx:
(en tiuj cxi verbkazoj oni ankaux povas konsideri la akuzativon rekta objekto).
Se estas du prepozicioj, oni sxangxas nur la unue aperantan "al" en la akuzativon. Do se estas akuzativo post prepozicio, gxi ne rilatas al tiu prepozicio sed indikas ke forlasatis la kroma prepozicio "al" kaj neniam alia. Cxar "al" indikas direkton, oni povas, sed ne bezonas, diri ke akuzativo post prepozicio indikas cxiam direkton al tiu prepozicio, kiu lasta gxenerale indikas lokon. Oni tamen ne povas diri ke por indiki direkton post prepozicio oni uzas la akuzativon, cxar ankaux gxis, por, kontraux, laux, preter, kaj tra indikas, kun la nominativo, direkton (ecx "el" ankaux, negative). Plej facile estas diri ke anstataux "al" antaux dua prepozicio, oni povas uzi la akuzativon post tiu dua prepozicio.
Jen kelkaj ekzemploj:
Ne eblas "al" antaux la sekvaj: al, anstataux, da, de, dum, el, gxis, je, krom, kun, laux, malgraux, ol (= konjunkcio, sed kondutas same), per, po, por, pri, pro, sen.
Do substantivo (aux pronomo) regata de tia prepozicio ne povas ricevi la akuzativon anstataux "al":
Nek antaux kontraux, preter, kaj tra, sed Zamenhof kelkfoje uzis akuzativon post ili, nelogike cxar kun "kontraux" gxi signifis ke temas pri iu ago kiu direktigxas kontraux io aux iu kaj mense kaj korpe:
Kun preter kaj tra, kiuj same kiel kontraux jam cxiam indikas mensan aux korpan movigxon en certa direkto, gxi signifis ke ago unue faras la preter- resp. tra-movigxon kaj post la finigxo de tiu movigxo dauxras plu el tiu vojo. Mi konsilas ne uzi la akuzativon post tiuj tri, pro la mallogikeco, kaj uzi por la Zamenhof'aj preter + pluen kaj tra + pluen, transen preter kaj transen tra:
Kelkaj prepozicioj estas de tempo al tempo uzataj regantaj infinitivon: kun gxi ili formas prepozitivon (sen kazo, kompreneble), kiu povas plilongigxi al tuta sed sensubjekta frazo:
Tiuj estas por, anstataux, krom, sen, inter, (ol). Tri el ili, anstataux, krom, kaj ol tiam kreas problemon, se oni ne esprimas, nur komprenas, la infinitivon (tio eblas se gxi samas al la konjugaciita verbo en la frazo):
Cxitiukaze iu akuzativo apartenanta al la forlasita infinitivo povas hazarde trovigxi tuj post la prepozicio, al kiu gxi ne rilatas rekte (= la akuzativo ne estas regata de la prepozicio) sed nur tra la infinitivo. Cxi tie do ne temas pri al + prep. + infinitivo, sed pri prep. + infinitivo + dua prep.(aux akuzativo) + substantivo:
Jen ekzemploj:
Kiam la substantivo post anstataux, krom, kaj ol faras la saman agon kiel la subjekto de la frazo, gxi formas prepozitivon normalan:
Tiu neuzado ante (= de) la infinitivon post prepozicio neniam okazas cxe por, kaj nur tre malofte cxe inter kaj sen:
Cxe inter temas nur pri neesprimita infinitivo kiu samas al esprimita, kaj anstataux "sen" uzeblas pli gxusta konstruo per participoj.
Io simila okazas cxe "po". Cxar prepozitivo povas alkrocxigxi al epiteto (adjektivo aux adverbo), gxi povas hazarde trovigxi tute proksime de iu akuzativo tamen ne rekte rilatante al tiu akuzativo cxar estante nur suplemento:
Ofte tiu po-prepozitivo funkcias kiel suplemento al substantivo. Gramatike po ne regas la substantivon, ne rekte rilatas al gxi, sed regas nur la numeralon; do en
po rilatas nur al kvar, ne al pomoj, kaj po kvar estas suplemento al pomoj. Tial pomoj povas havi cxiun ajn funkcion en la frazo:
Li al ili disdonis -po tripomojn (pomojn po tri, tripoajn pomojn)
Ni devis iri al -po naux- adresoj
lli feriis -po kvin- tagojn (= dum -po kvin- tagoj)
La Nederlanda havas du malsamajn vortojn por la du kontrauxaj
Towsey-aj signifoj de krom [ESK Marto-Aprilo 1997]
: (1) krom = benevens, met inbegrip van; kaj (2) escepte de =
behoudens, met uitzondering van. Disvolvigxis ankaux tria vorto,
kiu havas ambaux kontrauxajn signifojn: behalve (la nura vorto
menciita de Alan Towsey). Oni gxenerale aux uzas (devas uzi) pliajn
vortojn por indiki unu aux la alian signifon: Behalve (= krom,
besides = +) zijn huis gaf hij ook nog al zijn waardevolle bezittingen
weg, aux sxangxas la ordon en la frazo: Het land is 30. d. dollar
waard, behalve (= escepte de, except = -) het huis, aux uzas alian
certsignifan vorton anstatauxe: Het land met C= kun = +)
het huis; Het land zonder (= sen = -) het huis.
Mi jxus ricevis mian ESK de marto/aprilo kaj la enhavo tre placxas al mi. Mi speciale gxojis legi kiel vi taksas la novan PMEG. Mi esperas trovi Esperantiston kies modemo estas pli rapida ol la nia.
Pri koloro de kovriloj. Kial ne sxangxu cxiujare por faciligi la ordigon? Unu jaro mezverda, venonta jaro pala verda. Placxas al mi la verdaj koloroj sed mi ne kontrauxas la uzadon de aliaj koloroj. Lancelot salutas Odlon kaj kompatas lin cxar li pensas ke kelkfoje vi estas tro severa.
John Adcock estis mia instruisto kaj amiko. Cxu iu pensis sendi ekzempleron de ESK Numero 26 al lia vidvino kiu kapablas legi Esperantajn tekstojn? Sxia nuna adreso estas: D-ro N. V. Adcock, 8c/274 Oriental Parade, Oriental Bay, Wellington 6001.
Gwenda Sutton
La traktado de la Rusdevenaj krom kaj po estas tute konvena. La vorto drinki kun Rusdevena signifo signifas "trinki alkoholajxojn en troa kvanto". Gravas, ke la vorto drinki estas netransitiva (li drinkas = li estas drinkulo), dum la vorto trinki estas transitiva (li trinkas multe da brando = li drinkas = li estas drinkulo). Sed drinkejo estas ejo, kie oni vendas surloke trinkatajn alkoholajxojn, klientoj tie trinkas alkoholajxojn, sed ne drinkas (vere, estas ioma sxovigxo de la signifo).
En mia artikolo ial aperis Hermogeno Hxrusxcxov - kio estas Hermogeno (kiu en mia teksto ne estis) kaj kial gxi cxi tie aperis, mi ne scias.
La vorto "ebria" ne aperas en la Fundamento, cxu povas
esti ke Zamenhof unue celis la radikon "drink" por tiu
signifo? Pri Hermogeno: li estas ulo en la eseo Kratilo verkita
de Platono. Cxar mi tiutempe prilaboris tradukon de tiu
eseo en Esperanton, versxajne per la helpo de Odlo Bokserp li
fugxis en nian ESK-on celante turisti en la moderna mondo. Cxar
Odlo nuntempe strikas, mi ne povas rekte demandi al li pri tio.-Red.
1. ero, 2. literojn, 3. elefanto, 4. telefono, 5. selo, 6.
adreso, 7. ondoj, 8. larmoj, 9. ruino, 10. vesperto, 11. digesti,
12. azeno. La rezultantaj komencliteroj eletsaolrvda estas anagramo
de "la verda stelo".
Idyss Einihovici reports that Penny Voss, who studied Esperanto with Trevor Steele in 1996, has agreed to teach Esperanto in the Montessori Schools in Perth in1997.
(From La Nigra Cigno, April 1997.)
[18 February, 1997; all spelling and grammar left uncorrected]
An American wrote: ... Perfect reasons why English is used on this list(2) have already been given. I would add that it is a pretty good language. It allows considerable lattitude in its usage and will still convey the message fairly well. Some other languages might be a bit more fussy, depending absolutely on prefixes or suffixes or word order to be able to get the correct message at all. You translators and linguists know more than I do about this matter. A weakness of English though, is that much of the message is conveyed by what is not spoken... a look or glance, the pitch or tone of the voice, inflection, body position, and the hidden meanings of idioms unique to a local culture. A weakness of written English is that it is just plain hard to learn. None of the so-called rules of grammar (at least as taught in the public schools in Minnesota more than 30 years ago) make any consistent sense. The grammar rules are more or less based on Latin, but our language is more nearly related to Germanic tongues, I think (plus considerable energy from every other language on the planet.)
A Swede replied: I can't take this anymore. Having repeatedly suffered in silence from the ethno-centrism cum ignorance displayed by some (not all) of the Americans on this and another list I am a member of, I simply have to react. What on earth makes you believe prefixes and suffixes make a language semantically fussy? The suffixes and prefixes in the Finnish language supply make it *more* versatile in expression, not less. *What on earth* makes you beleive [sic!] that in English, but not in other languages, "much of the message is conveyed by what is not spoken... a look or glance, the pitch or tone of the voice, inflection, body position, and the hidden meanings of idioms unique to a local culture."???
The fact that you can't appreciate the subtleties of other languages doesn't mean they aren't there.
Furthermore, though English is a beautiful, versatile, and plyable language, well suited to be the lingua franca of the international academic community, I must say that of the five languages I speak fluently, I find Chinese to be the richest and most expressive one.
Let me in addition point out that it is not the grammar rules that are based on Latin, but the grammatical categories.
I won't go on, but please spare us the insults that these uninformed and preposterous comments constitute (though you were probably not aware of the fact). Non-native speakers are constantly reminded of the fact that they are communicating in a language not their own, and are thus as a rule very aware of the limitations of their own competence and of the impossibility of perfect trans-lingual communication. A bit of humility would perhaps not be entirely out of place on the native-speaker side. Maybe it should be kept in mind that, because of the ubiquity of Hollywood, the high quality of American research institutions, and the necessity to communicate in English, most foreigners know more about America and its culture than Americans do about (what for them are) strange cultures and far-away places.
PS By the way, please don't misundertake me (as Cheech Marin once said in Up in Smoke). I love America and most Americans. I too have attended public school in Minnesota. The school I attended was excellent, and I was treated very well by teachers and fellow students, but I was appalled at the ignorance displayed in questions like "Do you live in houses in Sweden?" and "Do you have telephones in Sweden?"
A Japanese in Australia added: Adding to my native tongue Japanese,
I have learnt English, German and Irish Gaelic. If I have a time
I would learn one or two of 400 Australian Aboriginal language.
I have never seen any superiority or inferiority of one language
to another. Naturally each language has its own character (personality?)
and there are differences between languages but never superiority
or inferiority. People can express, in their own languages, joy,
sorrow, love, hate, hope, despair in their own subtleways. I love
languages I have learnt, I haven't and I will never learn. All
of them are spoken and written by human beings. Unfortunate for
English language, and against the belief of some people, the reason
of its dominance in the world is not its linguistic superiority
but the colonialistic dominance of its native country, England
until early this century and economic dominanceof English speaking
countries (!!) since then. If in doubt, ask any historian or linguist.
Some European languages and Japanese are tainted by the past of
the countries in which they are spoken.
The 5th International Academic Conference of Science and Technology in Esperanto took place in Beijing September 5-7, 1996.
For three days more than 500 delegates read dissertations, exchanged notes on their particular fields, and discussed research, in plenary sessions and specialized groups.
The section on "The collision of traditional culture and modern science" discussed 15 dissertations, and 18 scientists presented their thoughts. In the medical section over 100 lectures were presented, and Polish massagist Konarzewski gave a live demonstration. The group concerned with "Esperanto-Science-Technology-Economics-Education" spent its time in "examining its experiences in the application of Esperanto in those fields during the past ten years and expressed their decision to increase their endeavours".
The Conference was short, but the Chinese Esperantist scientists and technicians expect support and reactions from Esperantists in various countries: "We must strive, hand in hand, to more vastly apply Esperanto in the fields of science and technology so as to truly accelerate world peace, friendship and human progress through Esperanto".
Li Yuping
[From Eventoj 0115, 1/December 1996]
EMA is not a well known acronym in Esperanto circles (Enigma Migra Aventuro, Enigmatic Migratory Adventure)(3), but those who have heard of it know that somehow it relates to vacations, migratory adventures, and simple forms of eating and spending the nights.
As early as 1989 there was a sailing ship week organized by Willemien Dorleijn, and my EMA-friends encouraged me to organize a similar excursion in 1996 in Holland. We rented the same ship, "De Samenwerking" ("Collaboration"), as in 1989. It is a large two masted clipper which can accommodate 29 persons along with the captain and his first mate. The participation fee was set at 350 Dutch Guilders [around AUD$260]. The dates were 11-16 August.
29 Esperantists from 7 countries finally collected together on the deck of the ship the first evening. Young and old, men and women (even a family with four children), all hoping for sunny weather and a bit of wind.
We first sailed northwards to Harlingen, then to Terschelling Island, to the Frisian town of Makkum, finally to Enkhuizen and back to Stavoren.
With 29 people everyone has to work: either in the kitchen (a different team each day), or in sailing. On the first day the first mate, a 30-something year old woman, explained to us about the various sails, ropes, etc. Charles Klein fortunately made available to us an illustrated description of the most important nautical terms in Esperanto. The crew explained beforehand what would happen, and we all set to work, mostly in leisurely fashion (though hoisting the big sail was hard work and accompanied with loud cries!). Several participants will forever remember two Dutch words, "Los" (leave it!) and "Vast" (tie it!).
Collaboration was also needed in providing meals. Purchases were made daily, and believe me, the sea air really makes one hungry. The only really "enigmatic" part of this adventure was the home made jams, because the labels on the jars were very misleading...
On balance: Enthusiastic reactions, thanks, beautiful photos, agreeable memories, and even some money for the next cruise, once expenses were paid.
From La Migranto, Dec. 1996, as reprinted in Eventoj 0115, 1/December 1996
(1) As an Esperanto word, Ema means "inclined (to do something)";
it may be suspected that the name was chosen first and only secondarily
made into the purported acronym.-Ed.
Governor General of Australia has written a welcome to the Universal Congress of Esperanto be held in Adelaide in July. The text of his greetings will be published in our July issue
Esperanto sub la Suda Kruco
Oficiala organo de la Auxstralia kaj la Nov-Zelanda Esperanto-Asocioj
Numero 27 (volumo 5, numero 3), Majo-Junio 1997
Redaktoro:
Donald Broadribb
59B Lukin St, Beverley WA 6304, Auxstralio
Telefono: (08) 9646 1389
e-posxto: Don <enkidu@perth.dialix.oz.au>
Libroservo:
Tom Elliott, PO Box 230, Matraville NSW 2036, Auxstralio.
e-posxto: <tmelt@ozemail.com.au>
Korespondaj kursoj:
D. Lukes & H. Green, PO Box 1814, Toowoomba Qld 4350.
SE VI DEZIRAS LEGI PRI IO, VERKU ARTIKOLON!
Jes, cxu vi ne ofte pensis kiam vi elkovertigis vian novan ekzempleron
de Esperanto sub la Suda Kruco: "Ni vere bezonas artikolon
pri..."? Do sendu tiun amatan eseon, ideon, rakonton, esprimon
de vidpunkto, leteron, desegnajxon, foton. Vi povas sendi vian
kontribuon sur komputila disko (Mac aux MS-DOS-nur 3.5")
aux sur papero. Se vi sendas sur papero, la teksto devas esti
klare tajpita per fresxa rubando. Tajpu sur nur unu flankon de
cxiu folio, kun ekstra spaco inter cxiuj linioj. Netajpitajn manuskriptojn
ni ne akceptas.
La redaktoro rajtas redakti kaj korekti cxiun tekston antaux aperigo, kaj konformigi gxin al la stilo kaj kutimoj de cxi tiu gazeto. Lauxbezone teksto povas esti mallongigita. Ni ne povas promesi aperigon en la tuj sekvonta numero, krom se temas pri io kronologie urgxa. Pri la enhavo de artikolo respondecas nur gxia auxtoro.
Limdato por artikoloj por la julia numero: 20 junio.
SUDAUxSTRALIA ESPERANTO-SOCIETO
Prezidanto kaj sekretario: Bob Felby, 6 Dorset St, Semaphore Park,
SA 5019; Vicprezidanto: Audrey Felby (same adreso). Kasisto:
Indrani Beharry-Lall, 1/20 Fletcher St, Woodville North SA 5012;.
Bibliotekisto: Owen Franklin, 42 Shandon Ave, Seaton SA 5023;
Redaktoro de Tamen Plu: Brendan Linnane, 28 Redford St, Vale Park
SA 5081.
Indeksen
LA AUxSTRALIA KAJ LA NOV-ZELANDA ESPERANTO-ASOCIOJ
La Auxstralia Esperanto-Asocio:
143 Lawson St, Redfern NSW 2016
Prezidanto: Kep Enderby, 2 Phoebe St, Balmain NSW 2014.
Sekretario: Alan Turvey, 143 Lawson St, Redfern NSW 2016
Kasisto: Margaret Inglis, 4 Mayfield Drive, Mt Waverley Vic 3149.
La Nov-Zelanda Esperanto-Asocio:
PO Box 8140, Symonds St, Auckland 1035.
Prezidanto: David Rockell, 5-71 Princes St, Otahuhu, Auckland 1006. % 09-270 3669.
Sekretario: Brad McDonald, PO Box 8140, Symonds St, Auckland 1035. % kaj faksoj: 09-579 4767.
Kasisto: Jackie Fox, PO Box 8140, Symonds St, Auckland 1035.
KOTIZOJ:
Auxstralia Esperanto-Asocio:
AUxD $30 por individuo aux klubo (+$5 por familiano[j] cxe la
sama adreso); $20 por studento aux pensiulo; asocia membreco:
$10. Bonvolu sendi vian kotizon al Libroservo de AEA, PO Box 230,
Matraville NSW 2036.
Nov-Zelanda Esperanto-Asocio:
NZ$40 por individuo, $50 por geedza paro, $10 por studento aux
junulo (<20-jara). Klubo: $1 por cxiu ano. Bonvolu sendi vian
kotizon al la kasisto: Jackie Fox, PO Box 8140, Symonds St, Auckland
1035.
Unuopaj ekzempleroj de Esperanto sub la Suda Kruco: Por
membroj, AUx$3 + posxtsendkosto; por nemembroj, $4.25 + posxtsendkosto.
Mendu de la Libroservo de AEA.
Abonoj ekster Auxstralazio: En Usono kaj Kanado: US$30. Mendu
cxe ELNA. Aliaj landoj: 50 Ned. Gld., pagu al la konto aeal-w
de la Libroservo de la Auxstralia Esperanto-Asocio cxe UEA. Oni
ankaux povas pagi 34 I.R.K. rekte al la Libroservo de la Auxstralia
Esperanto-Asocio.
Artikoloj de auxtoroj nomitaj estas © 1997 de la respektivaj
auxtoroj. Cxio alia en cxi tiu numero de Esperanto sub la Suda
Kruco estas © 1997 de la Auxstralia kaj la Nov-Zelanda
Esperanto-Asocioj. Represo de enhavajxo estas permesata, kondicxe
ke la fonto estas nomita.
Cxi tiu numero de ESK estas perkomputile kompostita kaj arangxita
de Donald Broadribb per Power Macintosh 7200/90, la programo uzita
estas Nisus Writer. Alfabetoj uzitaj estas New Century Schoolbook
10 kaj Orion Esperanto 16 (disponigita de Eventoj).
Wholly printed in Australia. Typeset by Donald Broadribb, 59B
Lukin St, Beverley WA 6304. Printed by Business Network, 5/25a
Oxford St, Bondi Junction NSW 2022.
Indeksen