ESPERANTO SUB LA SUDA KRUCO

NUMERO 29, SEPTEMBRO-OKTOBRO 1997


Indekso

Artikoloj

La Maljunega Virino Kaj La Tri Cervoj
Promotional Competition
Rezolucio de la 82a Universala Kongreso de Esperanto en Adelajdo 1997
Salutmesagxo de Kofi Annan, Gxenerala Sekretario de UN
La Junularo de la Kongreso
La Universala Kongreso en Adelajdo
La Universala Kongreso
Retrorigardado al la Memoirajxoj/Posxto-Budo
La Gazetara Servo en la Universala Kongreso
Nekrologo
31a Ilei-Konferenco
Stelis 4 Profesoroj
Grandioze Sukcesega Kongreso
Nia "Ekstra Konkurso"
Provu vian vortoscion
Lingva Angulo
Akuzativo Anstataux Prepozicio (2)

Recenzoj

Al Sudauxstralio
Unu vocxo
Auxtralio Kantas Sian Historion


La Maljunega Virino Kaj La Tri Cervoj

Sylvan Zaft

En kampara parkego nauxdekjarulino sidis en antauxsegxo de multekosta Japana auxtomobilo apud sia memfida, argxenthara filo, antaux sia filino brunhara, nervoza. Tre frue tiun matenon la filo auxtoveturis preskaux tricent mejlojn post la hierauxa telefonalvoko de la fratino.

"Edvardo," Doroteo telefone petegis, "la tutan tagon sxi sidas en la sama malnova braksegxo kiun sxi neniam permesos min anstatauxigi kaj parolas pri Pacxjo -- kiel sxi, adoleskantino renkontis lin, kiel sxi, dudekkvarjara, edzigis lin, kiel bonege li traktis sxin... Cxiam sxi demandas, Dum kiom da jaroj li estas fora? Antaux kiom da jaroj li forlasis min?

"Kaj mi devas rediri ke Pacxjo mortis antaux naux jaroj, en la jaro de la naskigxo de mia unua nepino. Cxiam, refoje sxi diras, Kiel bone li traktis min, kaj la okuloj plenigxas je larmoj.

"Sxi rigardadas la fingrojn, kurbitaj pro artrito, faltplenaj pro agxo. Tiuj fingroj apenaux povas esti la sxiaj. Kies hauxto estas tia? Sxi estis tre dika, sed nun, laux la kuracisto, sxia pezo tauxgas. Laux sxi, sxia karno malaperadas. Ecx kun marsxilo sxi apenaux povas pasxi. Kiam ni devas foriri por viziti kuracistojn ni cxiam uzas la rulsegxon. Neniu povas konvinki sxin eliri la domon krom por viziti kuraciston.

"Tamen vi povas. Venu cxi tien, Edvardo. Sxi tiel amas vin. Nur vi povas konvinki sxin eliri la domon. Vi estas la plej amata infano. Cxiam vi estis la plej amata infano."

La alvoko venis maloportune. Por sukcesa, agresema negocisto la horo por eliri maloportunas cxiam. Edvardo acxetis kaj vendis domojn kaj apartamentajn konstruajxojn en sia urbego. Jare li acxetas kaj vendas po kvindeksesdek konstruajxojn. Bonege li kalkulas, multon li gajnas. Kiom da tempo investota, tiom da mono gajnota. Kiam li foriras, ecx por ferieto, lia cerbo precize kalkulas la negajnotan monon.

Malgraux tio, la fratina peto kortusxis lin. Li bildigis al si la patrinon, nauxdekjarulino blinda en unu okulo pro fusxita katarakta operacio, kun strangaj fingroj, ade dolorata pro artrito. Apenaux sxi povas marsxi. Sxi deziras plijunajn fingrojn, hauxton, krurojn, karnon, menson. Konsiderante la nunan sorton de la patrino, Edvardo devis forbrosi antauxpensojn pri sia propra estonta stato. Ekdecidante, li adiauxis certan sumon da negajnota mono kaj dum kvin horoj li sursxoseege auxtomobilis tra maldensa negxfalo al la tre bela apudurba domo kiun la patrino ne plu povis vere gxui.

La patrino aspektis ecx pli agxa ol antaux tri monatoj. Ecx la malforta rideto kun kiu sxi salutis lin, malforte dirante "Kara Edvardo, vi estas cxi tie," aperis kiel sxrumpa memoro de la radiaj ridetoj kiujn sxi donis antaux preskaux duona jarcento al la adoleska Edvardo.

Kaj la plendoj komencigxis, la plendoj pri la fingroj, la hauxto, la doloroj, la longaj sendormaj noktoj. Refoje li auxdis la sencxesan surprizon kiam sxi parolis pri la subita morto de la edzo antaux naux jaroj.

"Unu tagon li estis perfekte sana. Nokton li ekkriis lauxte. Tia dolorego! Kaj post dek horoj pli li forlasis min... Cxiam mi songxas pri li. Tiam, kiam mi povas ekdormi."

Edvardo memoris la tiaman fratinan telefonalvokon kiu vekis lin kaj la noktomezan auxtomobiliradon al la patro kiu mortis duonhoron antaux lia alveno.

Por forbrosi tiajn memorojn li metis sian manon sur la sxian.

"Ni eliru, Panjo. Vi kaj mi kaj Doroteo. Ni iru al La Malpermesita Urbo."

La Malpermesita Urbo estis Cxina restoracio. Antauxe sxi cxiam sxatis Cxinajn pladojn.

Malgraux malfortaj patrinaj protestoj li helpis sxin enrulsegxigxi kaj li pusxis sxin eksterdomen, malsupren. Doroteo helpis sxin el la rulsegxo en la auxtomobilan segxon. Kia malrapida procezo!

"Starigxu, Panjo... Turnigxu... Malantauxen, iomete... Nun sidigxu... Ne timu, vi ne falos. Bone. Nun la kruroj...Nun la sekurzono."

Survoje al la restoracio por distri sxin Edvardo enmetis sonbendon de la kantoj de George Gershwin kaj Cole Porter, kantoj kiujn sxi auxskultis en siaj dudekaj kaj tridekaj jaroj.

Kaj sxi memoris!

"Cxu tiu bela vocxo...?"

"Ella Fitzgerald."

"Kia bela! Belulino sxi devas esti!"

Sxi komencis kunkanteti "Summertime", sed preskaux tuj sxi rezignis pri tio. "Mia vocx'... cxiam rauxka."

Tamen sxi memoris. Kiam li flanken rigardis, larmojn li vidis. Sxi estis pensemega.

Ili tagmangxis en la bona Cxina restoracio. Salikokajxojn kun ovaj blankajxoj kaj legomoj li mendis. Sur sxin Doroteo metis salivtukon. La patrino ankoraux povis uzi forkon. Nur fojfoje nutrajxero falis.

"Bongusta," sxi murmuris, "ne kiel cxe ni." Li zorge metis malmulton sur sxian teleron. Poste trifoje li metis pli.

Refoje en la auxto ili iris kamparen. Refoje Ella Fitzgerald kantis.

"La arboj! Tiom da arboj!" la patrino diris. Per unu okulo sxi vidis tiujn. "Kiu plantis la arbojn?"

"Neniu, kompreneble. Ili nur kreskas, nature."

"Tiom da arboj! Kaj neniu plantis tiujn. Nekredeble!"

Post kvin minutoj sxi demandis, "Kaj kiu faligas la arbojn, kiam tiuj mortas?"

"Neniu. Post la morto ili staras, dum monatoj, dum jaroj. Mi ne scias precize kiel longe. Kaj la ligno malfortigxas. Finfine ili ekfalas. Tiel la naturo. La mortajn arbojn prizorgas neniu, malsame je urbe."

Sxi auxdis la kanton "Anything Goes" kaj rigardis trafenestren. Cxu sxi memoris kiam cxio permesigxas?

En la parkego li stiris zorge kaj veturis malrapide, sercxante cxe la vojflankoj. La sonbendo finigxis, rekomencigxis.

"Jes, mi konas tiun muzikpecon," sxi diris. "Gxin mi memoras."

En la retrospegulo li ekvidis la fratinon kiu sidas silente. Nervoze sxi mienis. Gxis nun preskaux nenion sxi diris.

Sur la flankoj de la lago videbligxis iomete da glacio.

"Rigardu, Panjo," li ekdiris. "Sur la lago. Cignojn!"

"Kie?"

"La grandaj blankaj cignoj. Deko da cignoj!"

Doroteo diris, "Cxe la alia flanko de la lago."

"Mi vidas blankajxojn."

"Cignoj."

"Jes, cignoj."

Foraj cignoj. Sxi povis vidi nur blankajn makulojn. Li sercxadis cxe la vojflanko. Ili veturis apud la lago, sur monteto kie ili povis vidi distancon de dek kilometroj, kaj poste ili preterpasis la naturstudan konstruajxon. Apud la senhoma golfejo la auxtomobilon li haltigis. "Rigardu," li diris, "cervojn."

"Kie? Mi ne vidas bone. Mi havas nur unu bona okulo..."

"Rigardu tra la flankfenestro. Tre apud vi. Tiuj mangxas."

Du senkornaraj cervoj staris je distanco de nur dek metroj. Unu el tiuj versxajne estis juna, pli malgranda ol la alia. Tria staris iom pli malproksime. Cxiuj metis la busxon cxe la herbo.

"Tre apude!" Doroteo urgxis, "Rigardu, Panjo."

La plej granda apuda cervo levis la kapon kaj rigardis ilin, kaj la patrino finfine ekdiris, "Mi vidas! Tiel apudaj! Du! Tri!"

Cervovosto eklevigxis kaj oni vidis la blankan subvostajxon.

"Sed tiuj devas esti malvarmaj."

"Ne, Panjo," Doroteo menspacigis sxin, "Dio kreis ilin por vivi en la vintro."

"Cxu ili ne estas malkomfortaj?"

"Ne, Panjo," Edvardo klarigis, "ni homoj estas tropikaj bestoj. Sed tiuj portas vintrajn mantelojn."

Dum dek minutoj la auxtomobilo staris tie cxe la flanko de la vojo, kaj la nauxdekjarulino ade rigardis la tri mangxantajn cervojn. Foje sxi rimarkis ties belecon, ties maltimemon. Foje sxi diris, "Kia miraklo!"

Post la dek minutoj, oficiala auxtomobilo cxeflanke ekhaltis. Juna parkpolicisto fingromontris antauxen. Edvardo kapjesis al li. Li memoris la regulojn. Li refunkciigis la motoron. Oni ne rajtas parki ekster la parkejoj.

Ili veturis sur la sxoseego. Doroteo estis iomete malpli nervoza. La vocxo de Ella Fitzgerald kantis pri Parizo. La patrino aspektis pensema, memorante. Cxu pri la cervoj? Cxu pri la propraj junaj jaroj? Edvardo ekrigardis sxin, samtempe ekplanante kiel li povos vendi iun apartamentan konstruajxon sur Oak-Strato.

Indeksen


Promotional Competition

Esperanto On Radio 3zzz Melbourne

A short and snappy promo of 30 secs is needed to promote 3ZZZ's Esperanto radio program Australia-wide. This is your chance to test your skills in English please. There will be prizes for the 3 best efforts. Send by Dec. 1 to Jennifer Bishop, 3ZZZ, PO Box 1106, Collingwood 3066.

Indeksen


Al Sudauxtralio

Recenzas Donald Broadribb

Al Sud-Auxstralio, filmis Margaret Furness; parolas Jennifer Bishop kaj Margaret Furness. Amatora kolorvidbendo, 30 minutoj. Kvankam preparita kiel varbilo por la UK en Adelajdo, kelkaj ekzempleroj ankoraux estas acxeteblaj. Prezo: $15 plus sendkostoj. Mendu de Margaret Furness, PO Box 2605, Kent Town SA 5071.

Cxi tiu amatora filmo preparigxis cele la Universalan Kongreson en Adelajdo. Plejparte filmitaj por gxi estis birdoj kaj bestoj Auxstraliaj. Cxefproblemo de la filmo trovigxas en la sonkvalito -- malgraux tio, la komentario de Jenny Bishop estas cxiam facile auxdebla kaj komprenebla, kun tre zorga prononco. La (ne ofta) vocxo de Margaret Furness estas multe tro lauxte registrita, do neklara. Sed la filmado, nu gxi elstaras, kaj la plano kaj redakto de la filmo estas vere bonaj. Pro tio mi varme rekomendas ke kiu povas, tiu akiru kaj konservu cxi tiun vidfilmon. La cxarmajn birdojn kaj bestojn de Auxstralio ecx Auxstralianoj ofte ne vidas, do al Margaret kaj Jenny: gratulojn!

Indeksen


Rezolucio de la 82a Universala Kongreso de Esperanto en Adelajdo 1997

La 82a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Adelajdo de la 19a gxis la 26a de julio, 1997,

konstatas ke

1. pro moderna tekniko, politika kaj ekonomia evoluo en pli kaj pli da landoj estigxas multkulturaj socioj.

2. samtempe la mondo, kiel tuto, farigxas unu socio multkultura.

3. harmonia funkciado de multkultura socio eblas nur sur bazo de justeco kaj toleremo.

4. respekto al lingvaj rajtoj, kaj lingva toleremo estas esencaj elementoj de sociaj justeco kaj toleremo.

atentigas ke

1. en lando kun multkultura socio oni ofte bezonas komunan lingvon.

2. same en la tutmonda multkultura socio oni bezonas neuxtralan komunan lingvon kiun cxiuj homoj povas relative facile lerni por komuniki egale kun aliaj membroj de tiu tutmonda multkultura socio.

agnoskas la rajton de cxiu komunuo dauxre uzi siajn proprajn tradiciajn lingvojn.

substrekas ke Esperanto jam montris ke gxi povas ludi gravan rolon kiel neuxtrala kaj egala komuna lingvo por la tutmonda socio.

alvokas al pli vasta uzado de Esperanto en la edukaj programoj de cxiuj landoj.

Indeksen


Salutmesagxo de Kofi Annan, Gxenerala Sekretario de UN

Gxoje mi salutas membrojn de la Universala Esperanto-Asocio kunigxantajn en Adelajdo por sia 82-a kongreso.

La temo de via kongreso -- toleremo kaj justeco en multkultura socio -- estas esenca demando por multaj homoj. Ni devas pritrakti du kontrauxajn tendencojn en nia hodiauxa mondo. Tiom da aspektoj de niaj vivoj, ekonomiaj, sociaj, kaj kulturaj interligigxas je tergloba skalo, unuigante la homaron kiel neniam antauxe. Samtempe, aliaj fortoj laboradas, estigante la dividon kaj subdividon de blokoj, nacioj kaj ecx urboj.

La lingvo havas rolon en ambaux cxi tiuj tendencoj. Gxi povas kunigi la homojn; oni povas uzi gxin por disigi nin kaj teni nin apartaj. La lingvo povas esti repacigilo, kaj la lingvo povas esti batalilo.

Unuigxintaj Nacioj starigxis kun la celo servi kiel centro por harmoniigi la agadon de nacioj, dum ili celas atingi amikajn rilatojn kaj internacian kunlaboradon. Interkomunikado estas fundamenta por tiu celo. Ni havas mesagxon por proklami -- mesagxon kiu centrigxas je justeco, toleremo kaj homaj rajtoj. La organizo dependas de la multaj neregistaraj organizoj kiuj laboras kun gxi por helpi komuniki la mesagxon je la popola, aparte je la loka nivelo.

Mi estas dankema al Universala Esperanto-Asocio pro gxia laborado por antauxenigi lingvon kiel rimedon por kunigi la homojn kaj pro gxia deziro festi la Universalan Deklaracion pri Homaj Rajtoj dum ni alproksimigxas al la kvindeka datreveno de ties akcepto. Mi esperas ke reveninte al viaj komunumoj vi cxiuj helpos enfokusigi la atenton sur cxi tiu gvidsigna atingo en la strebado por certigi vivon de digneco por cxiuj.

Mi deziras por vi gxueblan kaj fruktoplenan semajnon en Adelajdo.


Salutojn al la Kongreso

sendis:

William Deane, cxefo de la registaro de Auxstralio (Governor General)

Alexander Downer, Auxstralia Ministro pri Fremdaj Aferoj

Philip Ruddock, Ministro pri Enmigrado kaj Multkulturismo

Margaret Reid, Prezidanto de la Senato.

La tekstoj de la salutoj presigxis en la Kongres-Libro.

Indeksen


La Junularo de la Kongreso

Raportas Miranda Lutz

Cxu estis junularo cxe la UK en Adelajdo? Kompreneble, certe, absolute! La junularo unue kunvenis dimancxe de la UK kaj dauxre de la diskutado; ni faris aferojn laux la volo de la vizitantoj. Cxiutage ni kunvenis pro diversaj kialoj. Partoprenis pli ol tridek gejunuloj. La marbordo, kinejo, kafejoj, mangxejoj, noktokluboj kaj drinkejoj estis vizitataj de diversgrandecaj grupoj de junaj esperantistoj. La kunvenoj estis tre agrablaj. Estis bonega oportuno por la Auxstralia junularo ekkoni aliajn samideanojn. Multaj koraj ekamikigxoj okazis pere de Esperanto. Dankon.

Indeksen


La Universala Kongreso en Adelajdo

Raportas Ron Gates

Kia semajno! Cxu gxi vere okazis, aux cxu la revoj de tiom da monatoj realigxis nur en songxo? Tian demandon devas nun fari al si kelkdekoj da Auxstralianoj, dum ili malstrecxigxas post la intensa aktiveco kaj miras ke ni, malmulte da adeptoj disjxetitaj tra tuta kontinento, sukcesis okazigi la 82-an Universalan Kongreson de Esperanto.

Ekde la bonvenigoj kaj la disdonado de la kongresaj saketoj, sabaton la 19-an de julio, gxis la solena fermo sep tagojn poste, kiam la tuta teamo de LKK-anoj kaj helpantoj estis alvokitaj sur la podion -- dum tiu tuta semajno cxio sxajnis iri tiel glate, ke oni ne povis ne timi ke ia katastrofo atendas preter la sekva angulo.

La temo de la kongreso estis "Toleremo kaj justeco en multkultura socio". En sia bonveniga mesagxo, vocxlegita dum la solena inauxguro, la Cxefguberniestro de Auxstralio, Kav-o William Deane, parolis pri la "graveco de komuna lingvo por konservi unuecon kaj harmonion en iu ajn multkultura socio, en kiu oni estimas etnan diversecon". Kaj dum la semajno tiun aserton la cxirkaux mil partoprenantoj el 54 landoj pravigis, almenaux kiom koncernas la multkulturan socion kiu estas Esperantio.

Tiel plena estis la programo ke oni devis konstante elekti el inter prelegoj, seminarioj, konversaciaj rondoj, fakaj kunsidoj, filmoj, koncertoj, kaj simpla neformala interkonatigxo en la kafeterio en La Verda Kanguruo -- la grandega ekspozicia halo, kie trovigxis ankaux la gxenerala informejo kaj multege da aliaj gicxetoj.

Pro tiu sama pleneco, ne eblas en mallonga artikolo kaj laux persona sperto prezenti pli ol impresionistan bildon pri la maniero laux kiu estis kontentigitaj la diversaj interesoj de la kongresanoj.

La Kongresan Kurieron, La Lumilo, kiu aperis kvin fojojn, produktis tre malgranda teamo, kiu kutimis labori gxis post noktomezo, kaj sin prezenti refoje je la oka matene por fari finan revizion kaj funkciigi la kopimasxinon. Ke la kongresa kuriero atingis kontentigan kvalitnivelon, ecx ke entute gxi ja aperis -- tiuj rezultoj sxuldigxas super cxio al la lerteco, dedicxo kaj, de tempo al tempo, firmeco de Jay Grant.

Inter la prelegoj, krom la sep prezentitaj en la kadro de la Internacia Kongresa Universitato (IKU), trovigxis speciala serio pri Auxstralio. El la universitataj prelegantoj unu estis Novzelandano, Brian Fox, kaj tri estis Auxstralianoj -- Alan Bishop, Trevor Steele, kaj mi, kiu ankaux gxuis la honoron roli kiel la rektoro de la IKU en gxia kvindeka jara sesio.

Se mi devus identigi unu faktoron kiu faris la kongreson ege memorinda, mi elektus la artajn arangxojn. La parado de gxojigajxoj komencigxis sabaton la 19-an, cxe la interkonatigxa vespero en La Verda Kanguruo, kiam, inter aliaj prezentoj, ludis la juna kaj alte talenta kordinstrumenta LKGT-Kvarteto el Ipswich Kvinslando. Tri vesperojn poste ili prezentis pli formalan koncerton. Dimancxon okazis la Auxstralia nacia vespero kaj vendredon la internacia arta vespero, kaj intertempe la kongresanoj gxuis diversajn aliajn prezentadojn, inkluzive de la esprimoplena pianoludado de Aldo Fiorentin el Italio.

Pro la elstara sukceso de la arta programo oni devas danki precipe Alan-on Bishop kaj lian teamon, kies kapablo sub tempopremo estis vere admirinda. La internacia arta vespero estis kunmetita dum la vendredo mem. Por kunligi tre diversan kolekton da prezentoj, Alan elpensis simplan temon pri juna duopo songxanta pri cxeesto en la Universala Kongreso en Adelajdo, kaj songxmajstrino kiu gvidas la gevojagxantojn tra serio de strangaj renkontoj.

La sukceso de tiu internacia vespero, kaj de multo alia en la kongreso, devenis parte de la elekto de la kongresejo, la Adelaide Convention Centre. Temas ne nur pri la haloj, cxambroj kaj instalajxoj, sed ankaux pri la lerteco de la teknika personaro.

Ke cxio funkciis tiel glate -- la multopa programo de okazajxoj, la kioskoj en La Verda Kanguruo, la ekskursoj, la eldonado de la Kuriero -- tion ni sxuldas al malgranda Auxstralia teamo, kies partopreno en la kongreso konsistis pli el laboro ol el distro. Sed ilia atingo dependis siavice de la antauxplanado fare de la LKK sub la tre aktiva prezidado de Kep Enderby kaj la gvidado de Nikola Rasxicx el Roterdamo, kaj de la multaj tempopostulaj preparoj, kiujn nur la Adelajdanoj povis fari.

Ke la rezulto placxis al la vizitantoj, tion tiuj metis ekster dubon. Do nome de ili, al cxiuj, kiuj kontribuis -- koran dankon!

Indeksen


La Universala Kongreso

Verkis Franciska Toubale

Finfine alvenis la tempo de tiu delonge atendata kaj preparata evento: la 82a Universala Kongreso en Adelajdo, mia unua Universala Kongreso.

Starante malantaux gicxeto por disdoni la dokumentojn, mi havis oportunon akcepti budekon da akcxentoj, tamen cxiuj facile kompreneblaj. Kiam neniu vico formigxis, la interparolado plu dauxris: tiel mi eksciis pri la biciklado de juna Belgino de Sidnejo gxis Adelajdo, kaj pri la entuziasmo de la nura Vjetnamano de la Kongreso.

Danke al alia, pli delikata tasko, la interpretado de la klarigoj de gvidistino dum ekskursoj, mi lernis multon pri Adelajdo, gxiaj "nekutimaj drinkejon", inter ili The Bull and the Bear ("La virbovo kaj la urso") kiu situas en eksbanko. Gxi famigxis pro drinkajxo Two Dogs ("du hundoj"), inventita de la posedanto per fermentado de citronoj. Ties granda sukceso en Auxstralio kaj eksterlande -- milionoj da boteloj estas eksportataj al Japanio cxiusemajne, -- instigis lin krei novan rozkoloran drinkajxon faritan el rabarbo, nomitan Rhubarb-Rhubarb ("Rabarb'-Rabarb'"). Mi sentis min kortusxita kiam ,je la fino de la ekskurso, Japanoj donis al mi, kelkfoje kun donacetoj, posxtkarton de sia urbo, sur kies dorso estis skribitaj kelkaj linioj pri ili, iliaj vivo kaj interesigxoj.

Mi havis oportunon dejxori en la salono kie John Wells gvidas debaton pri la Auxstralia versio de la Angla lingvo. Tiam la neanglaparolantoj lernis, interalie, la sxlosilvortojn de la Lando de Kanguruoj: "G'dday, mate" . Poste mi auxskultis la prelegon de Sinjoro Saionjxi pri la Yumeiho (Koksoston Premkneda Terapio). Mi ecx spertis la efikon de la masagxo, kiam la vortoj tute senpene alvenis al mia cerbo por interpreti dum vespera ekskurso, malgraux mia antauxa lacego.

Neforgesebla momento de tiu Kongreso estas por mi la SAT-kunveno, kiu allogis tridekon da homoj, SAT-anojn kaj ne-SAT-anojn. Cxiu gxojis ke finfine sepdek kvin jarojn post la fondo de SAT, tia kunveno okazis kadre de Universala Kongreso, kaj esperas ke tiu pasxo kondukos al nova tradicio de fruktodonaj interrilatoj inter SAT kaj UEA.

Kiel helpanto mi travivis la Kongreson el malantaux la kulisoj, kie cxiu konscience faris la atenditan laboron, cxu simplan modestan, cxu respondecoplenan taskon. Mi aparte admiris la novajn Esperantistojn, Baha'anojn de Adelajdo, kiuj helpis kaj ankaux gastigis kongresanojn el diversaj landoj.

Indeksen


Retrorigardado al la Memoirajxoj/Posxto-Budo

Verkis Margaret Furness

"Kiel iris la kongreso?

Helpanto: "Mi ne scias; mi ne cxeestis."

Kelkfoje mi demandis al mi kial ni tiom freneze laboras en budo kiu ne necesas por la kongreso? Respondo: tutklare, cxar la kongresanoj deziras kaj bezonas gxin. "Mi ne havas tempon por iri al posxtoficejo kaj acxeti 200 posxtkartojn." La budo funkciis kiel amuzejo, noktomeza logxiga servo, krominformejo. Kiom avide ili atendis la novan Lumilo...

Por mi la Kongreso estis kvazaux-kirlosxtormo, kun Rochelle cxe la centro; kalejdoskopo de vizagxoj kaj eventoj. Arbo plena de galaoj en vespera sunbrilo; japano kiu fotis cxiujn plantojn; la edzino de Terry dancanta kun la bebo; spontaneaj reagoj je la fino de la balo kaj en la Aborigena kolegio; la mirado de ekskursantoj pro la malpleneco de la norda pejzagxo; noktomezaj Franclingvaj telefonkonversacioj pri malsanulino; Frauxlino Barlaston danciganta Osmo-n; tagigxo sur Kanguru-Insulo.

Speciala gxojo estis ke multaj homoj kiuj laboregis por la kongreso malkovris en si novajn lertecojn aux talentojn. Bernie luis (rapidan) auxton por ekskursantoj, kies Ayers Rock Alice Springs-flugbiletoj ne alvenis. Mia antauxa laboro pri vid-bendo faciligis miajn prelegon kaj cxicxeronadon. Nikola [Rasxicx] miris ke kiam ajn okazis problemo, subite aperis la gxusta persono por solvi gxin. Ni fieru ke li povis tute fidi je Neill kaj Alan kaj la teknikistoj de la kongresejo.

De la kongreso naskigxis novaj sxercoj, precipe el eraroj. Odlo Bokserp kaj la registaro kiu "malrespektas cxiuspecajn homajn ratojn"; mia mistraduko de Ficus-arbo; "Cxu vere ke Frauxlino Barlaston estas John Wells 'in drag'?" Ankaux el plendoj: "La necesejoj estas tro malvarmaj", "Kial ne estas puloveroj kun butonoj cxe la alia flanko, por virinoj? Vi devus pripensi tion". Ecx el la neceso de toleremo pri kiu instruis cxicxeronado: "Cxu elektra littuko? Tiujn mi ne vidas en mia lando jam de 30 jaroj". Ve ke vintra kongreso temas pri intersxangxo kaj disdonado de malvarmumoj! Mi sciis ke okazos deprimo postkongrese, sed mi ne antauxvidis la senton de manko je cxiuj. Okazis unika evento. "Adelajdo 1997". Mi ankoraux ne kredas.

Indeksen


Unu Vocxo

Recenzas D.B.

Ewe-Calyptus: Unu Vocxo. Kompakt-disko, 58:30. Mendebla cxe Jay Grant, 32 Abbey Street, Forestdale QLD 4118. Prezo: $20 (inkl. ankaux kantlibron kaj posxtsendon.)

Ewe-Calyptus estas muzik-grupo ludinta en la balo de la 82a Universala Kongreso en Adelajdo. Ili mem ne estas Esperantistoj, sed lernis kanti en Esperanto. La KD enhavas 13 Esperantlingvajn versiojn de tradiciaj Auxstraliajxoj: Valsigi Matildan, Brisbanaj Virinoj, Botany Bay, kc. La kantojn tre bone tradukis Gaye Phillips, kaj kontrolis diversaj spertuloj. La teksto de la kantoj cxiuj estas troveblaj en la tre bele eldonita libro Auxstralio Kantas Sian Historion (vidu cxi tie).

La muzikistoj prezentas allogan kaj interesan diskon. La kvalito de ilia prononco de Esperanto multe varias; gxenerale, ili nebone prononcas la vokalojn. Por kompreni la kantojn necesas sekvi la presitan tekston en la kantlibro. Tio tamen ne gxenas la auxskultadon de cxi tiu tre orelplacxa muziko. La disko estus tre bonvena kristnaskdonaco por viaj amikoj.

Indeksen


Auxtralio Kantas Sian Historion

Recenzas Donald Broadribb

Auxstralio Kantas Sian Historion. Kompilis kaj tradukis Gaye Phillips k.a., por la 82a Universala Kongreso de Esperanto en Adelajdo, 1997. 36p. Brosxurita. Cxi tiu libro akompanas la kompaktan diskon Unu Vocxo (recenzata cxi-supre.)

Belaspekta libreto, tre zorge preparita kaj presita. Estas tre malfacile kritiki cxi tiun verkon, vere gxi meritas longan vivon en la hejmoj de Esperanto-kluboj tra Auxstralio kaj en la folkloraj kolektoj de alilandaj Esperantistoj.

En la libro trovigxas la tekstoj de 34 Auxstraliaj kantoj, kun la kantmuziko, pluraj klarigoj pri la kantoj, kaj ankaux pluraj vinjetoj allogaj.

Tre multa zorgo estis dedicxita al la kantebleco de la tradukajxoj, kaj la rezulto estas admirinda.

Indeksen


La Gazetara Servo en la Universala Kongreso

Raportas Jennifer Bishop

Preparado antaux Adelajdo

La laboro de la Gazetara Servo, tute aparta de la La Lumilo (La Kongresa Kuriero), komencigxis jam en januaro 1997 post diskutado kun Nikola Rasxicx, Konstanta Kongresa Sekretario, pri la plenumado de la taskoj.

Teamo de 6 volontuloj formigxis, cxiu membro tre valora pro specialaj talento kaj kapablo. Kun bugxeto de $5000, Nikola kuragxigas nin unue mendi gxisdatan ekipajxon, inkluzive de komputilo IBM, komputilo Apple Mac, modemo por e-posxto, fotokopiilo, telefono kun faksilo. Alia tre grava necesajxo estas "fresxaj kafo kaj teo" por vizitantaj jxurnalistoj.

Tra la tuta Auxstralio, nomoj, telefon- kaj faks-numeroj kaj adresoj de konataj jxurnalistoj kaj de la plej gravaj jxurnaloj, televid- kaj radio-stacioj estis sercxataj gxis la komenco de majo, kiam la unua informilo estis preta por distribui en preskaux 60 ekzempleroj. Antaux la Kongreso estis elsenditaj tri informiloj diverstemaj kun invito al jxurnalistoj partopreni konferencon la 19an de julio.

Preparado en Adelajdo

Du semajnojn antaux la UK, estis decidite akcepti la proponon de Radio 5UV fari ekspozicion en la montrofenestro ekde jauxdo antaux la Kongreso, tial necesis trovi tauxgajn materialojn kiujn muntis kelkaj membroj de la teamo. Dum la UK mem la fenestro estis cxiutage gxisdatigata per novaj informoj rilate la programon kaj Esperanton gxenerale, invito al koncertoj kaj per ekspozicio de paperfaldajxoj de Boo Mee Kim Lindblom. Pluraj homoj petis pli da informo pri Esperanto cxe la radio-stacio.

La teamo kunigxis cxe la Gazetara Servo vendredon, la 18an de julio, por informigxi pri la ekipajxoj kaj por fari laborplanon. Sep homoj cxeestis la kunvenon sed poste aperis cxiutage nur du aux tri, tamen cxiu havis sian propran laboron: raportisto, fenestro-muntanto, oficiala fotisto, interpretisto; sed por la Kapitanino, la plej grava kaj fidinda persono estis la sekretariino kiu rapide ordigis cxion kaj laboris per la komputilo Macintosh, kvankam necesis atendi gxis lundo por funkciigi gxin.

Funkciado

Kapitanino venis cxiutage antaux 08.30 por arangxi la programon de intervjuoj, plani informilojn por la fenestro, kaj respondi la telefonon, kaj forlasis la oficejon plej ofte cxirkaux 19.00 por iom mangxeti antaux la vespera programo.

Bedauxrinde, al la Gazetara Konferenco, por kiu estis preparitaj apartaj dosieroj por anglaparolantaj jxurnalistoj, venis nur unu el la enlandaj invititaj jxurnalistoj, reprezentanto de la Baha'a revuo. Tamen cxeestis la Prezidanto de UEA, Lee Chong-Yeong, kiu donis la tre gravan informon ke antauxnelonge Claude Piron persvadis la Altkomisiiton de UN pri Homaj Rajtoj akcepti kiel oficialan tekston la Esperanto-tradukon de la Deklaracio Pri Homaj Rajtoj. Auxskultis tion ankaux almenaux tri eksterlandaj jxurnalistoj kiuj faksis artikolojn cxiutage al Pollando kaj al Litovio. Per e-posxto informmesagxoj estis sendataj ankaux al Hungario, Auxstrio kaj al Kroatio.

Cxe la Gazetara Servo laboris cxiutage Pola Radio kaj Internacia Radio Pekino arangxante kaj farante surkasedigitajn intervjuojn kun diversaj interesaj kongresanoj.

Evidentigxis ke la cxeflaboro de la Gazetara Servo estis diskonigi al la Auxstralia informilaro informojn pri la Kongreso kaj ties aparte interesaj partoprenantoj. Tiucele estis elsenditaj al lokaj jxurnalistoj ankoraux tri informiloj; pri la cxefprogrameroj; pri la eminentuloj; invitilo al la koncerto de LKGT- Kvarteto.

Kvankam la laboro plejparte koncernis la komunikilojn en Auxstralio, ni sukcesis allogi ankaux Radion Auxstralio (Cxina programo), AP kaj Reuters, talan novajxagentejon, kaj Hungaran kaj Hispanan radio-programojn kiuj faris intervjuojn kun siaj samlandanaj kongresanoj. Blinda kongresano ankaux faris intervjuon cxe loka radiostacio por blinduloj. Sube estas listigitaj kelkaj el 20 konataj programeroj kiuj okazis dum la UK:

SAFM (Suda Auxstralio) sabate menciis UK en la novajxprogramo
Kanalo 10 TV, dimancxe, menciis UK en la novajxoj (intervjuis JB)
5AN (ABC-radio), lunde, Phillip Satchell intervjuis Kep Enderby
5AN (ABC-radio), Kep Enderby: 18.35 novajxoj tra la tuta Auxstralio
ABC 20.00 John Wells
5UV 07.50, marde, Max Wearing
Kanalo 9 TV, jxauxde, JB intervjuis Keith Conlon en merkredo.


En la jxurnaloj aperis:

1. Merkredon la 16an de julio, en la loka jxurnalo Messenger: anonco pri la UK, citanta lokan Esperantiston Arthur Moritimer "I can't wait...for la UK".
2. Sabaton la 19an de julio en The Australian respondo al letero de Ralph Harry, pretendante ke "English is the World Language".
3. Lundon la 21an de julio en The Advertiser (Adelajdo): "Building a Bridge, so to speak", Bronwyn Hurrell.
4. Jxauxdon la 24an de julio en The Australian: "Hope springs eternal for the little language of World Peace" -- Roy Eccleston, post intervjuoj kun Kep Enderby kaj Jennifer Bishop.

Fino kaj Komenco

Bedauxrinde, pro manko de tempo kaj kunlaborantoj raportantaj, ne eblis verki modelan raporton por distribuo tra komunikiloj eksterlandaj.

Indeksen


Nekrologo

Ross Robbins

Verkis Tom Elliott

Mortis Ross Robbins la 1an de Julio 1997 pro kancero. Postvivas Ross lia edzino Joan, longtempe redaktorino de Telopeo. Al Joan ni sendas elkoran simpation.

Ross naskigxis en 1919 en Nov-Zelando kaj lernis Esperanton en Wanganui. Poste li aligxis al la loka Esperanto-klubo. Post militservo en la Mezoriento kaj Italio, kie li uzis Esperanton, li revenis al Nov-Zelando. En 1953 li estis vicprezidanto de NZEA. Poste li translogxigxis al Kanbero, kie li aligxis al KEK. Tie li estis sekretario 1961-2, prezidanto 1965. Li estis prezidanto de AEA 1962-3. Inter dejxor-vizitoj al diversaj landoj li vigle partoprenis klubaferojn en Kanbero gxis sia translogxigxo al Redcliffe en Viktorio. D-ro Ross Robbins multe kontribuis al la Esperanta Movado en Kanbero kaj en Auxstralio.

Multaj el niaj legantoj memoras Ross ankaux pro lia lertoplena magio, kiun li prezentis al ni dum multaj Auxstraliaj kongresoj, precipe la 4a Pacifika kongreso.

Indeksen


31a Ilei-Konferenco

Raportas Jennifer Bishop

27 julio -- 2 auxgusto, 1997, en la Konferencejo Avalon, apud Geelong en Viktorio, Auxstralio

Preparado

La tiraneco de distanco cxiam mal- faciligas la arangxon de internaciaj esperantistaj konferencoj. Pro la proksimeco al Azio, estis unue optimisme antauxviditaj proksimume 60 partoprenantoj, sed finfine la organizantoj devis konstati ke plejparte homoj el Azio ne akiros vizon, kaj, krome, multaj homoj preferas decidi partoprenadon nur surloke cxe UK, kiu tre malfaciligas antauxplanadon rilate kostojn ktp. Finfine, spite de tre favora prezo por granda nombro da partoprenontoj, la konferencejo multe altigis la prezon por duono de la antauxesperitaj 60 homoj.

Pri la programo, antauxsercxita de anticipitaj partoprenontoj, ecx dum la UK en Adelajdo eblis disdoni nur skizon pro manko de proponoj de partoprenontaj ILEI-membroj. Tre bonfortune, aktivaj lokaj esperantistoj Marcel Leereveld kaj Trevor Steele jam proponis interesajn prelegojn, Marcel Leereveld pri "Gramatiksimboliko" kaj pri la konferenca temo "Multkultureco kaj Lingvolernado", kaj Trevor Steele konsentis paroladi pri siaj instruspertoj inter Aborigenoj en la Norda Teritorio de Auxstralio.

Plej gxisdatan raporton pri eltrovoj de la loka projekto ekparoli de Prof. Alan Bishop cxe Universitato Monash, proponis Jennifer Bishop. Krome Jadwiga Gibzynska, bone konata aktorino el Pollando, proponis tre korsxiran teatrajxon pri nuklea polucio. Kompreneble ankaux komitatkunsidoj estis antauxviditaj, tamen tiuj certe ne allogas ordinarajn instruantojn / esperantistojn. Kelkaj el la plej fidindaj aligxintoj estas 8 auxstralianoj kiuj antauxgxojis pri konatigxo kun esperantistaj instruistoj tutmondaj!

Cxe la UK en Adelajdo, dejxorita de la Kasisto Bertil Andreasson kaj la Sekretario Marija Belosxevicx, estis starigita ILEI-budo por allogi konferencanojn kaj novajn membrojn, kaj por helpi pri veturarangxoj al Avalon.

31a ILEI-Konferenco

Partoprenontoj alvenis el Adelajdo, la unuaj jam sabate per aviadilo, buso, trajno kaj taksio. John Coogans, reprezentanto de Esperanto-Federacio de Viktorio, alvenis dimancxmatenon kaj, tranoktinte survoje en la Grampian-Montaro, Atilio Orellano Rojas kaj Jennifer Bishop alvenis tagmeze por gxui la unuan el multaj tre bongustaj mangxoj, samaj kiajn gxuas la studentoj en la apuda enlogxlernejo Geelong Grammar School. Dum la sekvaj du tagoj, partoprenantoj dauxre alvenis gxis la nombro kreskis al 26 el 15 landoj. Okazis tre vigla internacia vespero de muziko. Cxe la bela malnova bieno Avalon, en euxkaliptarbaro apud la maro, cxiuj ekkoncentrigxis pri la aferoj de ILEI kaj la proponitaj prelegoj. Krom la cxisupre menciitaj prelegoj, aldonindas prelegoj de Marija Belosxevicx pri multkultureco en Kroatio kaj pri sxiaj lastatempaj travivajxoj en Albanio.

Laboro de la ILEI-Komitato

1. Atilio Orellana Rojas malfermis la 31an ILEI-Konferencon per legado de tre tauxga prelego de la Prezidanto de ILEI Duncan Charters, rilate la konferencan temon.

2. Dum la laboro de komitatkunsidoj, komitatanoj konsentis elekti kiel Honorajn Membrojn de ILEI, Charlotte Kohrs el San Diego, Usono, pro sxia tre efika internacia projekto Infanoj Cxirkaux la Mondo kaj Idyss Einihovicxi, de Perto, Auxstralio, pro sxiaj longedauxraj laboro kaj subtenado de la junularo kaj lastatempe de la infanaro en Auxstralio.

3. Fondigxo de Auxstralia Sekcio de ILEI estis akceptita de la komitato: Prezidanto, Jennifer Bishop; Sekretario, John Coogans; Kasisto, Dianne Lukes. Membroj en Auxstralio: Jennifer Bishop, John Coogans, Shirley Gradussov, Dianne Lukes, Karak‡n Koch‡rdy, Trevor Steele, Franciska Toubale, Edna Turvey, Max Wearing.

4. Gwenda Sutton, reprezentanto de Nov-Zelando kaj de Esperanto Teachers' Assocation, la Brita sekcio de ILEI, prezentis novan perkorespondan kurson por infanoj, la Urso-Kurso, por varbi komentojn kaj rekomendojn.

5. Steve Wagenseller, Hawaii, Usono demonstris novan memfaritan perkomputilan ekzercon pri vortprovizo.

Ekskursoj

Mardon, la 29an de julio, Melburna Esperanto-Societo invitis la konferencanaron ekskursi al Melburno kaj poste partopreni en akcepto cxe la kunvenejo, Ross House, en Melburno. Bedauxrinde, pro striko de la loka transportlaboristaro, la akcepto devis translokigxi al drinkejo, tamen kelkaj membroj de Esperanto-Federacio de Viktorio sukcesis renkonti la gastojn.

Vendredon preskaux cxiuj konferencanoj ekskursis al la Nacia Lanmuzeo en Geelong, kaj poste laux la bela Granda Oceansxoseo. La auxtobuso haltis por ebligi fotadon pri kanguruoj sur la golfejo de Anglesey, poste por tagmangxeti kaj promeni sur la plagxo en Lorne. La marborda veturado finigxis cxe Golfo Apollo kie ni lasis la maron por admiri la belegan arbaron kaj kamparon de la montaro Otway Ranges.

Konkludo

ILEI-Konferenco post UK bezonas pli da penado de la komitato rilate la celon, nombron kaj efikon de programeroj. Domagxe mankis tempo por direktita diskutado pri la temo kaj pri aliaj gravaj proponoj.

Indeksen


Stelis 4 Profesoroj

Verkis Max Wearing

En Esperantio oni ne uzu la sxablonan bildon de profesoro malatenta kaj nepraktika. Dum la UK almenaux kvar profesoroj elstaris pro kapablo lertege kaj trafe agi kaj komenti.

Profesoro Alan Bishop montris al la mondo ke la plej bona scenejo por malferma ceremonio havas tablon por eminentuloj cxe la malantauxo kaj antauxajn spacojn (kun mikrofonoj) por prezentantoj (kiuj antauxe kaj tuj poste tute ne videblas).

Antaux la Internacia Vespero, Profesoro Bishop organizis kaj Profesoro Ronald Gates verkis kunligan dialogon por la plej glata Internacia Koncerto kiun oni povus imagi.

Elstaris Profesoro John Wells, instruante ecx al Auxstralianoj novajn faktojn pri Auxstraliaj lingvoj kaj cxarmante auxdantaron de universitatanoj serioze pripensi Esperanton.

Sed eble la plej bela momento en la UK okazis kiam Prof. Lee Chong Yeong anoncis ke okazigante UK-on en Auxstralio, oni konkeris por Esperanto novan kontinenton. Post silento kaj murmurado pro tiel sxoka metaforo, Profesoro Lee largxe kaj cxarme ridetis. Cxar la profesoro venas el lando kiu longe restis kolonio de pli potenca nacio, oni povas supozi ke post pripensado la auxdantoj konstatis ke lia ironia komento estis ne fusxa sed perfekte trafa.

Indeksen


Grandioze Sukcesega Kongreso

Verkis Kep Enderby

Gxoje, nia 82-a Universala Kongreso, la unua kiu okazis en Auxstralio, sukcesis multe pli ol ni auxdacis esperi.

1224 homoj el 54 landoj aligxis, 189 el ili el Auxstralio.

La Adelajda vetero, longe konsiderata timige malgxentila, benis nin.

La programeroj kaj la solena inauxguro estis buntaj kun bonaj interesaj prelegoj kaj distrajxoj. La ekskursoj okazis glate, kaj meritas dankojn iliaj organizintoj.

Post nebonauxspicia komenco, dum kiu la amaskomunikiloj sxajne volis ignori nin, ili poste sciigxis ke la Kongreso ja okazis kaj ili multe interesigxis. Jennifer Bishop, kiu respondecis pri tiaj aferoj, aparte meritas niajn dankojn pro tio.

Dum la semajno la vorto Esperanto sonis cxirkaux Auxstralio. Multaj radiaj kaj kelkaj televidaj intervjuoj estis faritaj kaj artikoloj aperis en la jxurnaloj. Neesperantistoj komencis peti informojn pri kiel lerni nian karan lingvo. Nun defias nin la tasko ne perdi ilin.

La temo de la Kongreso, "Toleremo kaj Justeco en Multkultura Socio" estis precipe traktita dufoje, kaj interesaj eroj inkluzivis la situacion en Orienta Timoro, la situacion is Israelo kaj ecx nian lokan fenomenon "Hansonismo".

Tiom ofte mi auxdis gratulojn de niaj eksterlandaj gastoj, inkluzive de la estroj kaj oficistoj de UEA, ke mi iom ekembarasigxis!

Ne eblas cxi tie nomi cxiujn kiuj tiom laboris por sukcesigi la aferon. Mi nur povas esprimi miajn elkorajn dankojn al ili cxiuj: cxiuj LKK-anoj kaj cxiuj kiuj laboris helpe kiel teamanoj.

Indeksen


Nia "Ekstra Konkurso"

Raportas Odlo Bokserp

Kun granda lamento mi raportas ke neniu ensendis respondon por nia "Ekstra Konkurso" ESK jul-auxg., p.19). Sekve neniu premio estas aljugxita. Tial mi mem prenis la premion, kiu konsistis el plena kolekto de cxiuj libroj eldonitaj en Esperanto dum la pasintaj 50 jaroj. Dankon!

Indeksen


Donald Broadribb

Provu Vian Vortoscion

La sekvantaj vortoj estas oficialaj. Elektu la gxustan signifon. (Respondoj sur p.30).

1. amatoro:

(a) Neprofesiulo kiu praktikas ion artan, sciencan. (amateur)

(b) Eta vitra vazo, heremtike fermita, en kiu estas la filamentoj de elektra lampo. (light globe, light bulb)

(c) Seksa pasio. (passion)

2. asisti:

(a) Itala urbo en kiu naskigxis Sankta Francisko cx. la jaro 1182. (Assisi)

(b) Profesie helpi. (assist)

(c) Dormeti en la posttagmezo (el la hispana vorto siesta)

3. cepo:

(a) Cxapo kun viziero, portata de soldatoj aux infanoj. (cap)

(b) Graso el kiu oni faras kandelojn kaj sapon. (tallow)

(c) Legomo, ankaux populara spico. (onion)

4. evento

(a) Milda, agrabla venteto. (breeze)

(b) Grava okazajxo. (event)

(c) Periodo antaux la nokto. (evening)

5. garagxo:

(a) Interna parto de la kolo. (throat)

(b) Domo por auxtomobiloj. (garage)

(c) Trankvileco ecx dum dangxero. (courage)

6. inventi:

(a) Fari liston de objektoj. (make an inventory)

(b) Krei ion novan. (invent)

(c) Ensxprucigi substancon en organismon. (inject)

7. kamiono:

(a) Granda veturilo kapabla porti pezajn sxargxojn. (truck)

(b) Vesto portata super korseto. (camisole)

(c) Specio de mangxebla fungo. (mushroom)

8. oferti:

(a) Malfermi. (open)

(b) Kirurgie kuraci. (operate)

(c) Proponi varon aux servon. (offer)

9. senso:

(a) Kapablo percepti ion. (sense)

(b) Odoro. (scent)

(c) Popolnombrado. (census)

10. starti:

(a) Ekfunkcii. (start)

(b) Funkciigi. (start)

(c) Komenci. (start)

11. tenera:

(a) Mola, facile macxebla. (tender)

(b) Proponi monon. (tender)

(c) Varmkore delikata. (tender)

Respondoj

Indeksen


Alan Towsey

Lingva Angulo

As this article is mainly concerned with the correct translation of certain English words, I am writing in English this time.

Our esteemed editor has sent me a couple of examples of common errors he has encountered on the Internet. The first is:

Mi juste revenis de la jarkongreso en Svedujo.

The writer obviously meant: "I have just returned from ...", for which the correct rendering is: Mi jxus revenis de ...

For a full treatment of the various meanings of "just", see La Auxstralia Esperantisto of May-June and Nov-Dec. 1992.

The second example is:

Mi tre gxojas ke mi farigxis novan membron de SEJU, kio estas la junular-asocio de Svedujo.

There are two mistakes here:

1. After an intransitive verb, like esti or farigxi (become), the nominative case must be used, so:

... mi farigxis nova membro de SEJU.

2. kio can only be used as a relative pronoun to refer to another "korelativa vorto" ending in -o, such as tio, io, cxio, or to a whole sentence or clause, e.g.

Tio, kion vi diras, estas vera.

cxio, kio trovigxas en tiu artikolo, estas malvera.

La malamika armeo atakis la urbon, kio (i.e. the fact of their attacking) teruris la enlogxantojn.

The relative pronoun referring to a noun or personal pronoun or a "korelativa vorto" in -u is, of course, kiu, e.g.

SEJU, kiu estas la junular-asocio de Svedujo.

Tiu, kiu neniam eraris, neniam ion faris.z

Li, kiu estis tiel forta, nun subite ekploris.

In one well known internationally distributed "Informilo" (which, however, shall here be nameless) I recently came across the following example of a common misuse of -ebl:

Dio kreis nin simplaj kaj sensciaj, tio estas, al ni donante la elekteblecon pri bono kaj pri malbono.

Elektebleco means "the possibility of being chosen"! "estas -ebla" is normally used only with transitive verbs in a passive sense (but see below), and is equivalent to "povas esti -ata". So:

Tiu letero estas nelegebla (= illegible = ne povas esti legata).

The sentence quoted above should therefore read something like:

...donante al ni la eblecon elekti inter bono kaj malbono

or perhaps:

...donante al ni la liberan elekton inter bono kaj malbono.

(The passive force of ebl is so pervasive, however, that, as PIV points out, it is sometimes used with certain intransitive verbs in special circumstances, e.g.

neirebla vojo -- an impassable road

nerevenebla vojo -- road of no return, road from which there is no turning back.

But, of course, this is posible only with verbs which can be followed by the accusative in -n (generally indicating the omission of a preposition): iri vojon. Otherwise, you must make them transitive by using -ig. For example, bruli is intransitive (La fajro brulas), but "nebruligebla materialo" (inflammable material -- materialo, kiu ne povas esti bruligata).)

I often note down errors I meet in my reading, but do not always note the source, as this sometimes seems irrelevant -- the important thing is the mistake itself. Perhaps I should, however ... sometimes I look at a note I've made, and wonder where I saw it! Here's one I noted some time ago:

Li poste movigxis al Parizo.

The writer obviously meant: "He later moved to Paris." But when "move" means "change one's place of abode", it must be translated by "translogxigxi"; so:

Li poste translogxigxis al Parizo.

When move refers simply to causing or having motion or movement, it is movi (transitive) and movigxi (intransitive):

Sxi movis la tablon. (She moved the table.)

Ne movigxu! (Don't move!)

Li movis pecon sur la sxaktabulo. (He moved a piece on the chess board.)

"Via movo" (Your move!)

movebla -- movable.

"To move someone emotionally" is emocii, kortusxi:

emocii iun gxis larmoj (PIV) -- move someone to tears

cxiuj estis emociitajz -- all were moved (by the scene)

emocia rakonto (PIV) -- a moving story

Li emociigxis antaux tia mizero (PIV) -- He was moved by such misery.

Profunde kortusxis min la malgxoja novajxoz -- I was deeply moved by the sad news.

Mi rememoras kortusxite pri la unuaj pionirojz -- I am moved when I recall the first pioneers.

"To start or instigate something" is instigi:

La motivoj, kiuj instigas min fari cxi tiun peton... -- the motives that move me to make this request

Li estis la cxefinstiganto de la ribelo -- He was the prime mover of the rebellion (The "prime mover" of a semi-trailer (artika kamiono) is a "remorktraktoro".)

"To move a motion at a meeting" is "proponi mocion en kunveno". ("To carry the motion" is "akcepti la mocion".)

"Motion, movement" is "movigxo, movigxado":

kun subita movigxo -- with a sudden movement

la movigxado de la trajno -- the motion of the train

But: poezio vivanta -- poetry in motion (of a horse, athlete etc.)

set in motion -- funkciigi

in slow motion -- malakcelite

(in medical sense) fek(ajx)o. Cxu vi fekis hodiaux? -- Have you had a motion today? (of a nurse or doctor to a patient)

movement of a watch etc. -- movilaro

(political, social) movado. la Esperanta Movado -- the Esperanto Movement.

(of a musical work) movimento

furniture remover, removalist -- translogxisto

move ahead -- antauxeniri, progresi

move on -- iri pluen

move around -- cirkul(ad)(ig)i; mov(igx)i de loko al loko

move in - enlogxigxi (en novan domon)

to move heaven and earth (to become king) -- klopodi sen limo per korpo kaj animoz (por farigxi regxo)

Finally, one of the silliest and most unnecessary neologisms I have ever seen: "bildingo" for "building"! What's wrong with "konstruajxo"? Besides, taken apart and analysed, "bildingo" means "a container, holder or socket into which a long, narrow picture is partially inserted"(bild+ing+o)!

Indeksen


Akuzativo Anstataux Prepozicio (2)

Marcel Leereveld

La kelkaj rimarkoj (ESK julio p.14) pri la akuzativo (far)itaj de Geraldo Mattos estas interesaj, kvankam li klarigas la fenomenojn laux mi malgxuste aux manke. Jen miaj klarigoj:

1) Cxe tempesprimoj, la decida faktoro ne estas la substantivo, sed la prepozicio subkomprenata aux uzata, kaj la adjektivo kelkfoje subkomprenata.

"Veni dimancxon" estas gxusta ne cxar "dimancxo" estas tempindiko (ankaux "nokto" estas), sed cxar ni kutimas gxenerale konsideri nomojn de tagoj, kaj horojn kaj datojn, kiel punktojn en la tempo, kaj tial gxenerale ne pensas pri "dum dimancxo" nek "dum la 13-a horo" nek "dum la 13-a de julio", sed "je dimancxo" ktp (la gxermanaj lingvoj trafe uzas "sur" [kaj "cxirkaux" kaj "je" ] por tiu senco). Se ni volas esprimi "dum dimancxo" ktp ni tial ne uzas la akuzativon.

Kaj "la tutan monaton" estas akuzativo ne pro "tuta", sed cxar cxe tiaj tempindikoj (monato, jaro, ktp) ni kutimas uzi la akuzativon por reprezenti ne "je" aux "en", sed "dum". Se ni cxi tie ne pensas pri tempmezuro ("dum" akuzativo) sed pri punkto en la tempo, ni normale uzas "je" aux "en": "Venu en julio", "Ni revenos je la lasta semajno de la monato". Sed kiel tempmezuro: "Mi laboris semajnon cxe tiu kaj monaton cxe la alia".

Same cxe "Mi laboris nokton, tagon, posttagmezon cxe li". Sed "dum dimancxo", cxar ni kutimas (laux konvencio) uzi "dimancxon" por "je dimancxo". Do la akuzativigo precipe dependas de la prepozicio. Notu ke "dimancxon" propre signifas "je iu dimancxo", sed ni uzas gxin, pro konvencio, cxiam nur por "je la venonta (tuja) aux je la pasinta (jxusa) dimancxo".

Se do ni uzas la akuzativon cxe Dimancxon, la 13-an horon, la 13-an de Julio, (la duan) tagon, (la sekvan) nokton, Januaron, venontan matenon, posttagmezon, vesperon, ktp, gxi signifas "je(en) Dimancxo, ktp". Por esprimi "dum Dimancxo, ktp" oni uzu "dum", ne la akuzativon (se cxe cxi tiuj adjektivo kia "tuta" aux "duona" klare indikas ke temas pri mezuro de tempo, oni povas uzi la akuzativon anstataux "dum": Sxi laboris duonan nokton.).

Se do ni uzas la akuzativon cxe semajnon, jaron, monaton, ktp (sen aux kun "tutan" ktp), gxi signifas "dum semajno, ktp". Por esprimi "je(en) semajno, ktp" oni uzu "je(en)", ne la akuzativon (se cxe cxi tiuj verbo kia "alveni" aux "foriri" indikas ke temas pri punkto en la menciita tempo, oni kelkfoje uzas anstataux "en" la akuzativon: "Ili retrovenos la duan semajnon de Auxgusto", sed tio estas evitinda.

2) Estas vere ke en Euxropaj etnaj lingvoj la akuzativo gxenerale indikas nur "almovon"; tio tamen en Esperanto ne estas ekskluzive la kazo: "Li mortis pasintan lundon", "kvar metrojn alta", "doni monon", "atendi kvin minutojn". Tamen se G.M. deziras malpermesi tiun nealmovan uzon de la akuzativo nur cxe verboj kun prepozicia prefikso ("eliri [el] la domon", "kuniri [kun] la amikon", "prilabori [pri] la proponon", "pridubi [pri] lian venon", "enlogxi [en] landon", "deveni [de] nenoblan familion", "lauxiri [laux] difinitan procedon", li kaj ni devos laboregi por "kontrauxbatali [kontraux] tiun" jam popularan direkton de la gramatiko de Esperanto. Kaj tiu nur unuflanka malpermeso tamen ne solvos la problemon, cxar "eliri la domon" ne signifus, kiel asertas G.M., "eliri en la domon", sed "eliri al la domo" (nur "eniri el la gxardeno la domon" signifus "iri en la domon") . Do mi dubas pri la dezirigxo de tiu malpermeso.

3) Estas nelogike kaj nepermesinde implici la signifon de "en" en la akuzativo, se tiu anstatauxas "al". Kial ne "sur" aux "sub" aux "gxis" aux "malantaux"? La Fundament'a ekzemplo ne diras ke "Parizon" kaj "en Parizon" havas la saman signifon, nur ke en ambaux kazoj temas pri celo (celo al kaj celo al en). Cetere "al" signifas same "movo en la direkto de" kiel "movo al kaj atingo". Pri tiu dusenceco ne kulpas la lingvoj, sed nia menso. ®

4) Teorie oni povus imagi bonsignifan aldonon de "al" cxe cxiuj prepozicioj kiuj laux la regulo ne permesas tion (al kun, al sen, al dum, ktp). Ke dum sia preskaux same longa Esperantisteco kiel mi G.M. trovis nur unu okazon uzi tian kombinajxon pruvas, ke estas pli konsilinde (provizore?) dauxrigi tiun de mi menciitan regulon, nome ke oni ne uzu akuzativon kun la prepozicioj al, anstataux, da, de, dum, el, gxis, je, krom, kun, laux, malgraux, per, po, por, pri, pro, kaj sen.

Indeksen


Respondoj por "Provu Vian Vortoscion"

La difinoj cxisube donataj estas ankaux oficialaj. Vortoj dike presitaj estas oficialaj. Vortoj kursive presitaj estas neoficialaj.

(1) amatoro: (a) "Neprofesiulo, kiu amas kaj praktikas ian aktivecon sportan, artan, sciencan."

La "eta vitra vazo..." estas ampolo.

La "seksa pasio" estas amoro.

(2) asisti: (b) "Pro devo aux profesio helpi en fake difinita maniero".

La Itala urbo estas Asizo. La dormeto estas siesto.

(3) cepo: (c) "Legomo, specio el la genro ajlo, kulturata por sia bulbo (Allium cepa)." NB: En la Fundamento Zamenhof nomis tion "bulbo".

La cxapo kun viziero estas kepo. La graso estas sebo.

(4) evento: (b) "Difinita, suficxe grava okazajxo.

La venteto estas zefiro. La periodo antaux la nokto estas vespero.

(5) garagxo: (b) "Konstruajxo, kie oni tenas, prizorgas aux riparas auxtojn."

La parto de la kolo estas gorgxo. La trankvilo dum dangxero estas kuragxo.

(6) inventi: (b) "Krei, elpensi ion novan per la forto de la spirito."

La listo estas inventaro. Ensxprucigi estas injekti.

(7) kamiono: (a) "Granda auxtomobila veturilo por pezaj sxargxoj."

La vesto estas kamizolo. La fungo estas cxampinjono.

(8) oferti:

Malfermi estas apert(ig)i. Kirurgie kuraci estas operacii.

(9) senso: (a) "Cxiu el la specialaj korpaj kapabloj de homo aux de animalo, per kiuj tiu ricevas sciigojn pri iaj elementoj...vidado, flarado, gustumado kaj tusxado estas la kvin klasikaj sensoj."

(10) starti: (a) "Komenci sportan agadon en konkuro. (pp motoro ks.) Ekfunkcii.

Funkciigi estas startigi.

(11) tenera: (c) "Montranta varman delikatecon de la koro."

Indeksen 1