1. Agloj (Haliaeetus leucocephalus)

La lensoj de la nova teleskop'
vidigas klare la blankkapan aglon.
Du aglojn ni observas en oktobro.
La unua pasis super homamas'.
flugiloj nigraj tabulrekte fuøis
laý ventrivero de venonta vintro.
La nuna malmoviøas, silentstaras
sur nigra morta branæ' kvazaý pozante
por iu sigelego homnacia.

2. Cignoj (Cygnus buccinator)

Broigo

La cignoj sur la nordarbara lag '
vicnaøas. La idoj estas grizaj.
La bekoj de la blankaj pure nigras.
Tiuj plejpezaj el la akvobirdoj
denove pliobliøas. Ne plu la plumoj
beligos kapkovrilojn de virinoj.
Subite kun rapidbatanta bru'
antaýenas blankbird', alnubflugas.
Super niaj okuloj øi trumpetas.