Recenzo de Historio de Esperanto, de Aleksander Korjxenkov. Kaliningrad: Sezonoj. 2005. Serio Scio, volumo 5.
Recenzanto: Probal Dasxgupto (probaleo@yahoo.com), Universitato de Hajderabado, Barato.
Cxi tiu libro estas memkonscie alispeca, ol la kutimaj historioj. Gxi “estis verkita kiel kursteksto por la Somera Esperanto-Kursejo (Jekaterinburg, 1998)” kaj “kompletigita por la instruista seminario de LitEA... kaj por la kurso pri la historio de Esperanto en la Interlingvistikaj Studoj cxe la universitato Adam Mickiewicz”. Poste, oni tralaboris gxin “koncepte kaj enhave. Ekzemple, estis forigitaj preskaux cxiuj informoj pri la historio de Volapuko, Ido kaj aliaj planlingvoj” (p 4). Gxenerale, “cxi-libre estas prezentata ne la mondhistorio, sed la historio de Esperanto. Aliflanke, la kultura evoluo de Esperanto estas menciata tre koncize” (p 3).
Vizagxe al tiel memkonscia teksto, recenzanto devas pripensi ankaux la metodologiajn kaj aliajn bezonojn de diversaj legantoj. Korjxenkov prezentas Esperanton kiel projekton, kiu cxe Zamenhof mem estis kerne ligita al la projekto de homaranismo aux hilelismo, sed kiun la uzantaro apartigis disde tiu ideo. Povus utili komparo kun Gandhi. Gandhi iniciatis spiritan, universale-homan projekton strebe al liasenca memregado cxe cxiuj popoloj, kaj por li la neperforto kaj la satjagraho estis metodoj por realigi tiun projekton. La specifa lukto por la malkoloniigo de Barato rolis relative suprajxe en lia kompreno de la gravaj kaj malgravaj tagorderoj. Sed la publika ricevo de Gandhi precipigis tiun eron de lia projektaro, kaj faris el li simple patron de la nacio Barato. Cxiuj nun komencas repensi cxi tiun tro facilan legon de la sukcesoj kaj malsukcesoj de Gandhi.
Ekzemple, pro la dauxrigo de lia laboro cxe Martin Luther King, kaj pro la evidentaj radikoj de Gandhi en la ideoj kaj praktiko de Lev Tolstoj, ni havas tri sinsekvajn kaj interkonajn ikonojn de tutmonda kaj sistema opozicio kontraux tiuj maljustecoj, kiuj plej kerne atencas la packapablon de la homoj. Tiu tradicio komencas denove gravi al la pensantaj gejunuloj spertantaj la sekvojn de la ekonomika tutmondigxo en ties nuna formo.
Simile, ni versxajne devas iom revizieme rilati al la kutima bildo, kiun Korjxenkov ne malprave reskizas por ni, de la ideo, ke Esperanto kalkulindus kiel relativa sukceso kaj la homaranismo kiel relativa fiasko. Por lancxi tian repensadon, mi atentigu pri la fakto, ke multaj tipaj strioj en la Esperanta agado, ekde Oomoto, tra la brazila spiritismo, gxis diversaj fervoraj ateismoj, fortike ligas la lingvan neuxtralecon al difinitaj ideoj pri la spirita esenco de la homa vivo, ideoj jesantaj aux akre neantaj diemajn religiajn prezentojn de tiu spirita esenco. Unuflanke ne estas hazarde, ke Lidja Zamenhof igxis bahaano, kaj aliflanke ne la bahaismo per si mem estas iel privilegia ekzemplo de cxi tiu vaste akceptata ligiteco inter Esperanto kaj specifaj spiritaj streboj, inter kiuj mi kalkulas la sendian strebon (en la ateismo aux en la budhismo-tipaj sendiaj religioj) pli klare kompreni la enan homan realon.
Korjxenkov prezentas historion de Esperanto en mondperspektivo agnoskanta, ke la angla igxis la reala ligilo sur la monda lingva scenejo. Se lia intenco estas prezenti la ideon de historio specife de Esperanto kiel unu solvo al la monda lingvo-problemo (diference de la planlingvoj gxenerale, diference de la Esperanta kulturo, diference de cxio alia ligita al la temo), la nuna libro donas nesuficxe konkretan prezenton ecx ene de tiuj limoj. Multaj legantoj atendos de estontaj eldonoj de tiu cxi grava verko, ke gxi pli klare demandu sin, cxu estis utile, cxu estas plu utile, koncepti la mondan lingvan scenejon per la konceptoj de lingvo-problemoj kaj solvo-lingvoj. Lige kun la reviziemo priparolita cxi-supre, iuj atendos ecx, ke estontaj versioj atentu al eventualaj etosaj aux "spiritaj" akompanajxoj, kiuj eble igis la anglan akceptebla al tiuj partoj de la publiko, kiuj jes akceptis gxin en interlandaj funkcioj.
Kompreneble, tia projekto bezonus ankaux konservi sur la tagordo la intencon de Korjxenkov reliefigi la dupolusecon de la Esperanto-movado. Li skribas, ke "post la [unua] mondmilito en la esperantista komunumo ekzistis du movadoj, kiujn oni kutimas nomi neuxtrala kaj laborista. Malgraux malsama socia konsisto kaj diversaj deklarataj celoj ambaux movadoj objektive similis laux la intenco: demonstri utilecon de Esperanto antaux auxtoritatoj (neuxtralismaj aux laboristaj) kaj helpe de ili enkonduki Esperanton en la internacian komunikadon" (p 62). Konsentite, kaj iu deziranta enfokusigi la spiritecan demandon devos do rigardi la prispiritajn pensmanierojn en tiuj du paralelaj mondoj. Sed ne la neuxtrala-laborista divido estis la sola, pri kiu temu. Korjxenkov sxajnas al mi ne doni fruktodonan analizon de la fakto, ke en la fruaj jaroj de la dudeka jarcento la mondo havis kontrauxdirajn sintenojn pri la imperioj. Unuflanke, ekzistis parolmaniero, kiu rigardis la koloniestrajn potencojn kiel pintojn de la civilizo (oni parolis pri "la civilizitaj regnoj", kaj tiukadre estis nature, ke la esperantistaj britoj en ekzemple Barato prezentus sin kiel civilizitajn uzantojn de nova civiliza rimedo hazarde logxantaj en lando plena je sovagxuloj. Sed aliflanke oni jam komencis strebi al la egaleco kaj al la malkoloniigo: la Ligo de Nacioj akceptis Baraton kiel regulan membron, kaj Korjxenkov senkomente skribas, ke la asemblean rezolucion "subskribis reprezentantoj de 11 landoj: Belgio, Brazilo... Hindio...". Se Korjxenkov volus prisekvi tiun fadenon de sia rakonto, ni atendus atenton al Sinha, al Ashvini Kumar, kaj al la eksterproporcia efiko de la malmultaj baratanoj sur la Esperantajn mondojn de siaj epokoj. Sinha aperas kiel figuro en la fikcio de Jean Forge. Ashvini Kumar intervenas en la participa debato sur la atisma flanko, gajnas premion en la Oratora Konkurso de Universala Kongreso, tekstas en Monda Kulturo. La atenton de Korjxenkov regas la pli grandaj ciferoj en landoj kiel Irano aux Koreio. En movado, kie la ciferoj neniam igxis aparte altaj, cxi tiu sinteno sxajnas al mi ekzemplo de ne vere trafa jugxo pri la graveco de la ciferaj kaj neciferaj konsisteroj en la realajxo, kiun oni kronikas.
Mi ne volas lasi cxe la leganto la impreson, ke Korjxenkov estus neglektinta la temon de la imperioj. "La demokratieco de Privat, liaj liberalismaj agad-metodoj, lia amikeco kun Romain Rolland kaj Mahatma Gandhi sxajnis tro kuragxaj por la pli multaj gvidantoj de la neuxtrala movado", li skribas sur p 75. Li raportas sur p 84, ke Lanti metis "la interesojn de Esperanto super la interesoj de nacioj kaj pravigis pozitivan rolon de imperiismo, cxar 'kontrauxbatali la imperiismon signifas bari al la historia procezo, kiu tendencas nepre al starigo de mondmastrumado kaj mondlingvo.'" Korjxenkov sendube strebas doni lauxeble kompletan bildon. La problemo estas, ke li maltrafas la okazon prezenti ecx rapidskizan analizon de la fakto, ke liaj neuxtralista kaj laborista movadoj komune partoprenas la hegemonian diskurson de la tiamaj euxropaj elitoj, ecx en siaj parte opoziciaj momentoj. Se li, kaj similaj auxtoroj, komencos alimaniere verki pri la pasinteco, ni havos esperojn pri serioza dialogo en la nuno kaj la estonteco.
Devus esti evidente de miaj komentoj, ke la verkon mi trovas serioza, acxetinda, uzinda, kaj gxuste tial kritikinda de diversaj vidpunktoj (certe ankaux de multaj vidpunktoj aliaj ol la mia). Lernolibron, se ni kuragxu iom modifi la ekzercaran sxablonon, oni devas ne tralerni, sed trakribri.