La Katedralo Aĥena (fondita, sed ne finita, de Karolo la Granda)
Aĥeno (Aachen)
France Aix-la-Chapelle, Hispane Aquisgrán, Latine Aquisgranum. Urbo en okcidenta Germanio, apud la Belgia landlimo. Romiaj soldatoj fondis urbeton tie en la 1a jc., apud la ankoraŭ nun fame konata minerala banejo ("Bad Aachen"). Karolo la Granda tie naskiĝis (742) kaj tie lokis sian kortegon, i.a. fondante la grandiozan katedralon.