Diversaj KantojBarb’ra Allen
elangligis Montagu Christie BUTLER, ĝis 1926
Teksto laŭ Kantaro Esperanta, 1926
(sendita al mi de Lee Miller)De l' Skarleturba junular'
La pensoj vagis valen,
Ĉar tie loĝis junulin'
Nomita Barb'ra Allen.
Jem Grovo, kun rompita kor',
Portiĝis hospitalen;
Kaj de la vivo velkis for
Pro am' al Barb'ra Allen.Sur lia frunto sidis mort'
Pelanta lin fatalen;
Rapidu, por konsoli lin,
Ho bela Barb'ra Allen!
Malrapidege venis ŝi,
(La histori' raportas);
Jen ĉio, kion aŭdis li:—
"Junul', vi ŝajne mortas!"Sed kiam tombe kuŝis li,
Ŝi ploris: "Ve, adiaŭ!
Pretigu liton nun por mi,
Ĉar mortos mi hodiaŭ.
Knabinoj, kiuj vidas min,
Ne sekvu min, sed malen—
Per sia mort' avertas vin
Kruela Barb'ra Allen.
Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2001.09.14.
Reiri al
- mia ĉefpaĝo
- Kantlisto
Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://geocities.datacellar.net/lilandr/
de
http://www.scn.org/~lilandbr/
la tttejo de
Liland Brajant Ros'