Diversaj KantojĈe Levoča
Tam okolo Levoči
(slovaka popolkanto)
Esperanta teksto el Kantfesto I, 1982Ĉe Levoĉa la river' fluas jen torente,
Ĉe Levoĉa la river' fluas jen torente.
La knabinoj sen amant', la knabinoj sen amant',
La knabinoj sen amant' en ĝin saltu pente.
La knabinoj sen amant', la knabinoj sen amant',
La knabinoj sen amant' en ĝin saltu pente.Kial en la akvon mi saltu en la ploro?
Kial en la akvon mi saltu en la ploro?
La junul' ne estas ja, la junul' ne estas ja,
La junul' ne estas ja por la dron' valora.
La junul' ne estas ja, la junul' ne estas ja,
La junul' ne estas ja por la dron' valora.Reviziita kaj midie ekipita je 2000.10.11.
Midio resekvencita je 2002.11.13.
Multan dankon al ĉeĥa samideano Miroslav Malovec, kiu informis pri la slovaka originalo: "la kanto estas slovaka (Levoĉa estas urbeto sub Tatroj) ... ĉi tiu slovaka kanto estas populara ankaŭ en Ĉeĥio."
Reiru al
- mia ĉefpaĝo.
- Kantindekso de La Lilandejo
Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://geocities.datacellar.net/lilandr/
de
http://www.scn.org/~lilandbr/
la tttejo de
Liland Brajant Ros'