Diversaj KantojErinaco
(Preciza deveno ne konata)
Mi prenis ĝin el Kantfesto I, p. 43Nia avo foje trovis erinacon en ĝarden'
Kaj li kaŝis ĝin sub tukon sur la benko ĉe kamen'.
Jes, jes, estas vero, jes, jes, estas ver',
Se ne kredas vi, do venu konvinkiĝi pri l afer.Sen atent sur erinacon eksidiĝis la onklin;
Kiel la dragon el selo, salte ŝi ekpafis sin!
Jes, jes, estas vero, jes, jes, estas ver,
Se ne kredas vi, do venu konvinkiĝi pri l afer.En vilaĝo nune ŝvebas mokaj miroj pri sagac
De l onklino, kiu provis rajdi sur la erinac.
Jes, jes, estas vero, jes, jes, estas ver,
Se ne kredas vi, do venu konvinkiĝi pri l afer.
Reviziita kaj midie ekipita je 2000.10.10. Midio resekvencita je 2002.11.12.