Diversaj KantojLiberas la Pens'
Die Gedanke sind frei
La penso de la hom' libera ja estas,
Samkiel fantom' kaŝita ĝi restas.
Ĝin hom' ne divenos,
nek ĉirkaŭkatenos, Do restas laŭ senc',
ke liberas la pens'! Mi pensas laŭ plezur', nenie ĝin citas—
Sekrete mi nur pri ĉio meditas.
Dezirojn, vi sciu,
malhelpas neniu, Do restu laŭ senc',
ke liberas la pens'! Se iam kaptos min karcero malhela,
Deklaros mi ĝin ĝin agado sencela:
La pensoj trapasos
la murojn, frakasos, Per granda potenc',
ĉar liberas la pens'! Do tial nun, ĉe fin', mi zorgojn forpelas:
Turmentas ili min, vivĝojon forŝtelas.
Mi povas sentimeĝojadi anime, Kaj pensi pri komenc':
ja liberas la pens'! Aperis en Kantfesto I, Kanada Eo-Asocio, 1982
Redaktis Marta Evans
Represiĝis en Donu Hejmon al mi...,
Eldonejo Cigneto, 1997
Reviziita kaj midie ekipita je 2002.02.10.
Reiru al
- mia ĉefpaĝo.
- Kantindekso de La Lilandejo
Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://geocities.datacellar.net/lilandr/
de
http://www.scn.org/~lilandbr/
la tttejo de
Liland Brajant Ros'