Fonto : Internacia kantaro n-ro 51
Ne scias mi, kial mi estas
malgaja en la kor';
antikva fabelo restas
por ĉiam en mia memor'.
Vespero jam ekmalheliĝas,
fluadas la Rejn' en trankvil';
la supro de l' monto lumiĝas
en vespersuna bril'.
Belega knabino jen tronas
kun ora juvelar';
la belan vizaĝon kronas
mirinde la ora harar'.
Ŝi uzas la oran kombilon
kaj dume kantas ŝi,
sed havas strangan stilon
sorĉigan la melodi'.
Kaj sopiregon eksentas
ŝipisto dum sia vetur';
rifaron li ne priatentas,
ĉar alten rigardas li nur.
Mi kredas, ke dronos do fine
ŝipisto kun sia boat',
kaj tion kaŭzis feine
la Loreleja kantad'.
Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2002.07.19.
(La muzikon mi midiigis laŭ Kantfesto I p. 65.)
Ekzistas multegaj Esperantaj versioj de tiu ĉi poemo. Mi ne pretendas, ke mi kompetentas taksi iliajn meritojn kaj mankojn, sed mi ĉi-supre donas laŭ mia scio la plej frue kaj vaste dissemitan. Jen la strofoj en Kantfesto I (supozeble Marta Evans faris la ŝanĝetojn):
Ne scias mi, kial mi estas
Malgaja en la kor';
Antikva fabelo restas
Por ĉiam en la memor'.
Vespero jam ekmalheliĝas,
Fluadas la Rajn' en trankvil';
La supro de l' monto lumiĝas
En vespersuna bril'.
Belega knabino jen tronas
Kun ora juvelar';
La belan vizaĝon kronas
Mirinde ora harar'.
Ŝi uzas la oran kombilon
Kaj dume kantas ŝi,
Sed havas strangan stilon
Sorĉigan la melodi'.
Kaj sopiregon eksentas
Ŝipisto dum vetur';
Rifaron li ne priatentas,
Ĉar supren vidas li nur.
Laŭdire ŝipisto kaj ŝipo
Pereis en la ondar',
Kaj tion la Lorelaj faris
Per tiu sorĉa kantar'.