Fonto : Donu Hejmon al mi... p. 39
Mariston logas vasta mar', ondaro kaj muĝ'.
La ŝipon skuas la ŝtormar', ne estas rifuĝ'.
Nun, ĝis revid', belega knabin', revidos vi baldaŭ min.
Nun, ĝis revid', belega knabin', revidos vi baldaŭ min.
Knabino mia diras "Ĝis!" ĉe ondo kaj muĝ'.
Min ligas ŝia lasta kis': Jen estas rifuĝ'!
Do ĝis revid', belega knabin', revidos vi baldaŭ min.
Nun, ĝis revid', belega knabin', revidos vi baldaŭ min.
Ŝi flustras dolĉe en orel', ĉe ondo kaj muĝ',
"Revenu baldaŭ via vel' al hejma rifuĝ'."
Ho, ĝis revid', belega knabin', revidos vi baldaŭ min.
Nun, ĝis revid', belega knabin', revidos vi baldaŭ min.
Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2002.07.19.