Diversaj KantojVarsovia Kanto
Pola revolucia kanto el la carisma epoko
(Angla versio havas la titolon "Whirlwinds of Danger")
Nin kontraŭblovas la ventoj severaj,
Kovras la ju_go nin per_ la obskur'.
Fortas koler' de l' tiranoj malveraj;
Dronas en den_sa nebul' la futur'.
Tamen eklevas ni en fiero
Flagon de nia laborista afer',
La ruĝan flagon de morta batalo
Kontraŭ la ju_go de la kapital'.Al lukto sanga, justa kaj sankta,
Marŝu kun vol'_ la labora popol'!
Al lukto sanga, justa kaj sankta,
Marŝu kun vol'_ la labora popol'!La kamaradojn mortigas malsato,
Kaj ĉu silen_tu ni an_taŭ la krim'?
Kaj ĉu la junajn okulojn de l' frato
La eŝafo_do plenigos je tim'?
En la batalo bravaj luktantoj
Ne malape_ros sen signo kaj spur'.
Nomojn iliajn ripetos la kantoj
De la triumfa libera futur'.Al lukto sanga, justa kaj sankta,
Marŝu kun vol'_ la labora popol'!
Al lukto sanga, justa kaj sankta,
Marŝu kun vol'_ la labora popol'!Fonto: Kantfesto I (KEA)
Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2002.02.15.
Reiri al
- mia ĉefpaĝo
- Kantlisto
Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://geocities.datacellar.net/lilandr/
de
http://www.scn.org/~lilandbr/
la tttejo de
Liland Brajant Ros'