Kanto Ŝafida
Verkis David B. RICHARDSON, verŝajne antaŭ pli ol 30 jaroj
Adaptante kaj tradukante la tekston de The Whiffenpoof Song
(verkita de Meade MINNIGERODE kaj George POMEROY, 1909,
kiu estis siavice travestio bazita sur la poemo Gentlemen-Rankers de Rudyard KIPLING)
La melodion (MIDI) ŝajne kreis aŭ adaptis (parte surbaze de negra spiritualo)
Guy H. SCULL, antaŭ 1898,
Kvankam oni ofte atribuas ĝin al Tod B. GALLOWAYAl la loko plej amata dum la jaroj de junec',
La drinkejo (ke ni ne forgesu ĝin!)
Nun kunvenis la ŝafidoj kun la glasoj je la tost'
Kaj la gajo de l' kantado ravas nin.
Jes, la gajo de la kantoj, kiujn bone amas ni
Nin kunigas porĉiame en la kor' *
Do ni kantu niajn kantojn ĝis mankos viv' kaj voĉ',
Kaj pli postepli silentepasos for
* (aŭ: - La Espero, kaj L'iamo longe for - )
Ni estas juna ŝafidar': Ba! Ba! Ba!Malgrandaj ŝafoj en erar': Ba-a-a!
Junaj sinjoroj en gaja ebri', kondamnitaj ĉiuj ni,
Dio kompatu al tiaj ĉi: Ba, ba, ba!
"The Whiffenpoof Song" estas kvazaŭ la marko de The Whiffenpoofs, fame konata ĥora grupo en la usona Universitato Yale (elp. "jejl"). Ĝi estas la plej konata "kanto Jejla", kaj unu el la plej famaj kolegiaj kantoj en la lando, kvazaŭ ia "Gaudeamus Igitur" de la 20a jarcento.