Ĉe kareso de printempo, sub la suno de somer',
En la regno de aŭtuno, dum blankiĝas vintra ter',
Ĉiam antaŭ ni flirtadas la standardo de l' esper',
Kaj antaŭen marŝas ni.
"Via celo," oni diras, "estas rev' de fantazi',Post Espera la standardo,
Post Espera la standardo,
Post Espera la standardo,
Antaŭen marŝas ni.
Kaj la tempon tre valoran pro ĥimero perdas vi;
Kredas ni, ke post nelonge tute malaperos ĝi,
Sed antaŭen marŝas ni.En la nokto ni ne timas, ĉar briladas nia stel'Post Espera la standardo,
Post Espera la standardo,
Post Espera la standardo,
Antaŭen marŝas ni.
Kaj por nia kuraĝigo ŝajne diras el ĉiel':
Ĉiam iru vi antaŭen, proksimiĝas via cel'
Kaj antaŭen marŝas ni!Post Espera la standardo,
Post Espera la standardo,
Post Espera la standardo,
Antaŭen marŝas ni!
La afero prosperadas, plimultiĝas la anar,
En la glora estonteco estos fratoj la homar;
Tiun tempon atendante, ni kuniĝas en kantar,
Kaj antaŭen marŝas ni.Post Espera la standardo,
Post Espera la standardo,
Post Espera la standardo,
Antaŭen marŝas ni!
Melodio: John Browns Body, anonima usona tendejhimna melodio
Ĉefa Nord-Armea marŝhimno de la Usona Enlanda Milito
Plibeligita kaj midie ekipita je 2001.04.01.