Ĉiu, ĉiu, ĉiu, ĉiu,Ĉiu, ĉiu, ĉiu, ĉiu,
Ĉiu homo vidas tuj
Ke l' plej bela familio
Troviĝas ĉe ni en Esperantuj'.
Ĉiu, ĉiu, ĉiu, ĉiu
Scias, ke sub verda stel'
Nia granda familio
Konsistas el sanktuloj de l' ĉiel'. Se iu venas, eĉ el Afrik',Ĉiu, ĉiu, ĉiu, ĉiu,
Ni lin komprenas sen helpo de mimik'.
Kaj se vi iras al Amerik',
Tuj iu diras: "Sidiĝu do amik'!"
... ni kantu ...
Ĉiu homo vidas tuj
Ke l' plej bela familio
Troviĝas ĉe ni en Esperantuj'.
Ĉiu, ĉiu, ĉiu, ĉiu
Scias, ke sub verda stel'
Nia granda familio
Konsistas el sanktuloj de l' ĉiel'. Ĉiu sinjoro dediĉas sinĈiu, ĉiu, ĉiu, ĉiu,
El tuta koro al ĉarma kursanin'.
Se ŝi hezitas pri l' gramatik',
Li ŝin invitas volonte al praktik'.
... ni kantu ...
Ĉiu homo vidas tuj
Ke l' plej bela familio
Troviĝas ĉe ni en Esperantuj'.
Ĉiu, ĉiu, ĉiu, ĉiu
Scias, ke sub verda stel'
Nia granda familio
Konsistas el sanktuloj de l' ĉiel'. Ni dumkongrese kunvenas por
Konsenti jese kun ĉiu orator'.
Kaj eĉ l'eterna statut-batal'
Finiĝas per la plej harmonia bal'.
... ni kantu ...
Ĉiu homo vidas tuj
Ke l' plej bela familio
Troviĝas ĉe ni en Esperantuj'.
Ĉiu, ĉiu, ĉiu, ĉiu
Scias, ke sub verda stel'
Nia granda familio
Konsistas el sanktuloj de l' ĉiel'.
Mi prenis la tekston, korektetante ĝin,
el De Kant' al Kanto 2, TEKO (Tokio) 1973
Enretigita kaj midie ekipita je 2001.09.02.