LulkantojTra l' tuta nokt'
(Dormu, beb', kaj pac' atendos)Tradicia kimra kanto
"Ar Hyd y Nos"
Dormu, beb', kaj pac' atendos, tra l' tuta nokt';
Gard-anĝelojn dormo sendos tra l' tuta nokt';
Mole lacaj horoj lantas; mont' kaj valo dormon plantas,
Ame, garde mi konstantas tra l' tuta nokt'.Ne timetu, kara mia, tra l' tuta nokt';
Paca restu koro via, tra l' tuta nokt';
Ĝojo en mateno venos, ree vin espero benos,
Eĉ se dormon sonĝoj ĝenos tra l' tuta nokt'.Vin anĝeloj prizorgados, tra l' tuta nokt';
Liton vian ĉirkaŭados tra l' tuta nokt';
Ili vin per amo dia gardos de danĝero ĉia;
Dolĉa estu dormo via tra l' tuta nokt'.Fonto: Kantfesto I (KEA)
Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2002.02.15.
La lastaj du strofoj troviĝas (jen) ankaŭ en Adoru kaj en TTT-Himnaro Cigneta, kiel vespera himneto.
Reiri al
- mia ĉefpaĝo
- Kantlisto
Ĉi tiu paĝo estas parto de la Jahua filio
http://geocities.datacellar.net/lilandr/
de
http://www.scn.org/~lilandbr/
la tttejo de
Liland Brajant Ros'