La Nacia Himno de Fiĝio

Blessing Grant, O God of Nations, on the Isles of Fiji

Verkis (angle) Michael Francis Alexander Prescott (n. 1928)
Esperantigis Liland Brajant Ros', 2001

MIDI
Donu benon al Fiĝio, Dio de l' nacioj,
Dum ni staras kune sub la nobla blua flag'
Kaj honoras kaj defendas plu la liberecon,
Ĉiam ja Fiĝion benadu Di'.
Fiĝion por ĉiam ni laŭdu kun fier',
Fiĝio, nomon vian, ĝis limoj de la ter',
Land' de libero, glor', espero, tra kia ajn futur',
Fiĝion benu por ĉiam Di'!
Donu benon al Fiĝio, Dio de l' nacioj,
Oraj plaĝoj kaj sunbrilo, kantoj kaj feliĉ',
Fiĝianoj, kune staru ni en fam' kaj gloro,
Ĉiam ja Fiĝion benadu Di'.
Fiĝion por ĉiam ni laŭdu kun fier',
Fiĝio, nomon vian, ĝis limoj de la ter',
Land' de libero, glor', espero, tra kia ajn futur',
Fiĝion benu por ĉiam Di'!
1