Ho, diru, ĉu vi, per matena la lum'
La standardon ekvidas fiere flirtantan?
Ni salutis ĝin ĝoje tagfine tra fum',
Sur remparoj amikaj sentime starantan.
Bombardado senĉese certigis al ni
Ke en nokto ne venis venkiĝo al ĝi.
Ĉu nun staras kuraĝe bravuloj en gard'?
Ĉu ankoraŭ flirtadas stelplena standard'?
Kio ruĝa kaj blanka kaj blua en vent',
Super maro de la malamik' okupata,
Tra nebulo sur tero dum unu moment'
Sur altaĵo mallume nun estas vidata?
Nun per hela ekbrilo de frua maten'
En beleco vidiĝas sur akva eben'
La stelplena standardo, eterne en glor'
Ĝi flirtadu, amata de ĉiu la kor'.Fonto: Amerika Esperanto-Kantaro (1955)
Antaŭ pli ol dudek jaroj mi faris alian tradukon, iom malpli adasisman laŭ mia memoro, kaj 3-strofan. Tamen, mi ne plu posedas kopion de ĝi. (Se vi tion havas, mi petegas, bonvole fotokopiu aŭ skanu ĝin por mi!) Mi faris unu korekton, ŝanĝante la radikon "flug" ĉie al "flirt". Aliajn plibonigojn aŭ reverkojn mi volonte konsideros por tiu ĉi dokumento.
La melodion verŝajne komponis John Stafford Smith (1750-1836) ĉirkaŭ 1780, por trinkkanta teksto, To Anacreon in Heaven, la himno de la (Londona) 'Klubo Anakreonta', kies membro li estis (jen midio laŭ la originala aranĝo). La usonan poemon verkis F S Key en 1814 post nokto pasigita sur brita militŝipo dum la bombardado al la usona Fuorto McHenry ĉe Baltimoro. La nacia himno Ĝin proklamis Prezidento Wilson en 1916, kion konfirmis parlamenta akto en 1931.