Fonto : Floroj sen kompar' 80
- Hurladis la vintro trans stepon kaj montojn
kaj hulis sovaĝe la mara furi',
kiam ĉirkaŭ tagiĝ' min alvenis knabino,
petante direkton de l' voj' al Dandi'.- Mi diris, "Knabinjo, ne estas facile,
klarigi direkton de l' ĝusta lini',
do se vi permesos, ke mi vin kuniru,
mi montros direkton de l' voj' al Dandi'."- Konsentis ŝi tuj, kaj ni kroĉis la brakojn,
mi ŝin ne demandis pri l' nom' kaj medi',
figure kaj trajte ŝi ŝajnis anĝelo
marŝante kun mi sur la voj' al Dandi'.- Kaj kiam finfine ni pasis Stradmarton,
kaj klare vidiĝis la voj' sen devi',
ŝi diris, "Sinjor', mi neniam forgesos,
ke vi min kuniris sur voj' al Dandi'."- "Ĉi ringon mi donas, pruvante dankemon,
kaj nun memoraĵon vi donu al mi.
Kaj mi rememoros la knabon estonte
kiu montris direkton de l' voj' al Dandi'."- De l' skarpo mi prenis la pinglon el oro,
kaj diris, "Ĉi tio pensigu pri mi,"
kaj tiam la lipojn knabinajn mi kisis,
kaj ni poste disiĝis sur voj' al Dandi'.- Do, sanon, knabino — mi vin ne forgesos —
kaj ĉiu junulo en jena soci':
neniam hezitu kuniri knabinon
kaj montri direkton de l' voj' al Dandi'.
Enlilandejigita kaj midie ekipita je 2002.09.03.