Universala Kongreso
(melodio: Adeste Fideles / Alestu, fidelaj)
Teksto: DoKo Jordan
Muziko: atrib. al John Francis Wade, ĉ. 1743- Venu, fidelaj! Venu al l'Kongreso!
Venu, ho venu, en
harmoni'!
Kun la vortaro
Flugu trans la maro!
Vizitu Montpeljeron,
(3-foje)
En Suda Franci'!
- Aŭskultu diskutojn, kantojn k balbutojn!
Librojn aĉetu kun
poezi'!
Skribu poŝtkarte,
Himnon kantu parte.
Vizitu Montpeljeron,
(3-foje)
En Suda Franci'!
- Ekskursojn, prelegojn, komitatkunvenojn,
distrajn programojn ĉeestu
kun ni!
Gaje bankedu!
Ne dubulojn kredu!
Vizitu Montpeljeron,
(3-foje)
En Suda Franci'!
Klare, ĉi tiu teksto bezonas ĝisdatigon.
Jam malaktualiĝas "Vizitu Telavivon x3 en Izraeli".
Kiu proponos plinovigon? Liland, 2000.05.15
Reiru al la Enirejo de «Zambankanzonaro kun midiaj melodioj»
(parto de "La
Lilandejo"),
aŭ al la Esperantisma
Ludejo de DoKo Jordan,
aŭ al la tradicia teksto "Alestu fidelaj"
en TTT-Himnaro Cigneta, kiu disponigis la midion.