(En la foto, mi estas la plej alta el ni 4 infanoj; mi havis tiam 14 jarojn.) Ni ĝuis la vojaĝon, ludis multe da ŝako sur la ferdeko per pecoj preskaŭ infane altaj, kiujn ni devis porti de unu kvadrato al alia sur la tabulego. (Mi aparte memoras, ke mi ĝuis ludi kontraŭ samaĝa sovetianino, Nataŝa, kies patro estis revokita Moskven el la Tokia ambasado, kaj mi dediĉas tiun ĉi memoraĵetaron al ŝi.)
Ni elŝipiĝis en la malgranda havenurbo Naĥodko, ĉar tiutempe Vladivostoko estis tabua por alilandanoj (aŭ almenaŭ por usonaj turistoj). El Naĥodko ni veturis trajne al Ĥabarovsko, poste al Irkucko, kaj post tio al Moskvo kaj finfine Leningrado dum 17-taga trasovetia itinero.
Kvankam mi memoras plurajn detalojn dise el la momentaro de tiu vojaĝo, ekzemple:
- ke la doganisto ĉe Naĥodko demandis (tre afable) al mia patro, kiuj estas liaj plej ŝatataj sovetiaj aŭtoroj, kaj mia patro egale afable respondis: "Dostojevsko ... kaj Pasternako".
- la bonajn manĝojn kaj strangajn sodakvaĵojn "bifŝtjeks" kaj "limonad" en la trajno (kaj la unu fojon, la vesperon antaŭ Moskvo, kiam la manĝo aŭ eble la akvo estis malbona kaj ni amase malsaniĝis)
- la interesan kioskon en la Ĥabarovska stacidomo, kie mi akiris interalie anglalingvan porinfanan biografion pri Lenino, eld. 1955, kun du-tri paĝoj da laŭdoj pri Stalino fine de la libro
- la brile farbitajn helbluajn ŝutrojn de la senfarbaj ŝtipaj kabanoj en la Siberiaj vilaĝoj, kaj la bluaj kaj oranĝaj dekoracioj ĉe la siberiaj tombejoj
- la unuan fojon en mia vivo, kiam mi vidis efektivan homan kadavron ĝi flosis apud doko ĉe la bordo de Bajkalo
- la absurdecon, grandiozon kaj kadukecon de nia ĉambraro la tiel nomata Prezidenta Apartamento en Hotelo Ukrajna, Moskvo: du telefonoj (sed nenia telefonlibro); du televidiloj por spekti unusolan kanalon; kaj du necesejoj kies fiksaĵoj malfiksiĝis al la planko kaj la muro
- la panorama pejzaĝo el la fenestro de nia hotelĉambro en Ĥabarovsko (aŭ ĉu estis Irkucko?), kaj precipe la majestaj kaj preskaŭ tute senaŭte malplenegaj bulvardoj
- nia vizito al preĝejo ortodoksa en Irkucko, kie mia patro (baptisma pastoro) provis diskuti, per la interpretado de religie analfabeta Inturista ĉiĉeronino, la teologian sociologion (aŭ inverse) kiu malpermesis, ke inoj eniru la ikonejon, kaj kie mi miris pri pluraj senkruruloj, eble militvunditoj, kiuj lantis sur skettabuloj en la korto
- la motorcikloj kun flankĉaroj, kiuj estis la ĉefa speco de aŭto en partoj de Siberio, kaj ofte portis ses-ok homojn; kaj la aŭtobuso, per kiu ni atingis Bajkalon el Irkucko, kiu ŝajnis posedi la motoron de beba Fiat, kaj apenaŭ sukcesis grimpi eĉ relative modestajn montetojn ni revenis la urbon per multe pli impona veturilo ĝisdata akvoplanea pramŝipo
- kiam la konduktoro minacis mian patron, ke li konfiskos nian kinofotilon se la patro ne obeos la sovleĝon kontraŭ fotado tra la fenestroj de trajnaj koridoroj pro kio poste ni fotis nur tra la fenestroj de niaj kupeoj, kio kredeble estis eĉ pli spionece ...
- kiel la konduktorino en la trajno de Leningrado al Helsinki ŝtele vendis glason (kun belega arĝenta ingo), propraĵon de la fervojo, al mia patrino kontraŭ unu usona dolaro
- la manko de bonaj ŝakpecaroj aĉeteblaj en la magazenego GUM
- kaj fine, la ĝenerale monokromata aspekto de Sovetio, kie malmultis farbo (kaj kiom estis, grandparte grizis, krom la ruĝaj steloj kaj neonaj Leninoj), tiel ke enpasinte Suomion kaj ekvidinte reklamtabulojn pri kaj Kokan-Kolon® ni ekhavis la impreson, ke la ĉielo mem pli bluiĝis
- ... kaj tiel plu ...
(kaj verdire, la fakto ke dek sep tagoj restigis en mia menso tiom da memoroj, ankoraŭ freŝaj post pli ol 30 jaroj, atestas al la interesega naturo de la spertoj) tamen elstaras tri anekdotoj, kiujn mi deziras rakonti iom pli detale, pri:
- Glaciaĵo en Paradizo
- La cionisto kiu pafis Roberton Kenedion, kaj
- Kial Lenino estas la Besto de la Apokalipso