Kristanismo : Simboloj : Fiŝo

ICQUS :

Oni diras, ke en antikva Romio, kiam kristaneco estis punebla per morto aŭ ĝismorta sklaveco en minejo aŭ malantaŭ militŝipa remilo, se iu kristano renkontis nekonaton, kaj scivolis, ĉu ĉi tiu estas frato en Kristo, ri desegnis en la polvo de la tero simplan konturon de fiŝo: , kaj se la fremdulo estus kristano, ri scius konigi tion en konvene sekura tempo kaj maniero.

Kial oni elektis la fiŝon? Kion ĝi simbolis?

En la evangelioj — la plej fruaj fontoj pri la kristanismo — oni legas pri Jesuo, ke

[...] irante apud la Galilea Maro, li vidis Simonon, kaj Andreon, fraton de Simon, ĵetantajn reton en la maron ; ĉar ili estis fiŝkaptistoj. Kaj Jesuo diris al ili : Venu post mi, kaj mi igos vin fariĝi kaptistoj de homoj. (Marko 1:16-17)
Tiu rakonto temas pri la komenca etapo de la publika agado de Jesuo; fine de la kariero li revenas al tiu simbolo, en la 21a ĉapitro de Johano:
Post tio Jesuo denove sin montris al la disĉiploj apud la maro de Tiberias ; kaj li montris sin jene. Estis kune Simon Petro, kaj Tomaso, nomata Didimo, kaj Natanael el Kana Galilea, kaj la filoj de Zebedeo, kaj aliaj du el liaj disĉiploj. Simon Petro diris al ili : Mi iras, por fiŝkapti. Ili diris al li : Ni ankaŭ iras kun vi. Ili do eliris, kaj iris sur la ŝipon ; kaj tiun nokton ili nenion kaptis. Sed ĉe la tagiĝo Jesuo staris sur la marbordo; tamen la disĉiploj ne sciis, ke ĝi estas Jesuo. Tiam Jesuo diris al ili : Infanoj, ĉu vi havas ian manĝaĵon ? Ili respondis al li : Ne. Kaj li diris al ili : Ĵetu la reton ĉe la dekstra flanko de la ŝipo, kaj vi trovos. Ili do ĝin elĵetis ; kaj pro la multeco de la fiŝoj ili ne plu povis ĝin treni. [...] Simon Petro iris sur la ŝipon, kaj tiris la reton al la tero, plenan de grandaj fiŝoj, cent kvindek tri ; kaj kvankam estis tiel multaj, tamen la reto ne disŝiriĝis. Jesuo diris al ili : Venu, matenmanĝu. [...]
Rigardu mian matenmanĝan himnon, Venu do, matenmanĝu, verkitan surbaze de tiu ĉi rakonto.
Tiu ĉi lasta rakonto montras la interplektemon de kristana simbolismo, laŭ kiu (ekzemple) la kristanaro — la eklezio — estas "la Korpo de Kristo", kaj tamen ĝi en sia plej sankta rito manĝas la Korpon de Kristo. La rakonto estas parabolo kun politika fono, pri la konflikto en la frua eklezio inter la partioj en la eklezio, kiuj disputis pri la rilato inter judeco kaj kristaneco. Ĝi verkiĝis verŝajne en tiu epoko (post la detruiĝo de la jerusalema templo sed antaŭ ol la prarabenaro — ĉirkaŭ la jaro 90 — formale malpermesis ke kristanoj estu judoj aŭ inverse) kiam la Kristana Movado ne plu povis varbi multajn novajn adeptojn en la judaro, kaj unu el la tezoj de la parabolo estas, ke Jesuo diras, "Ekfiŝu ĉe la gojoj!" La moderna leganto eble scivolas, kial tiu rakonto mencias, ke la reto enhavas 153 fiŝojn. Unuavide tiu cifero aspektas tiel arbitra kiel ekzemple la 969 jaroj kiujn vivis Metuŝelaĥ (Gen. 5:27), sed estas atentinde, ke la juda filozofo Filono (kiu mortis ĉirkaŭ la jaro 50) skribis, ke la mondo enhavas 153 naciojn. Sekve, estas tre probable, ke tiu cifero en Johano simbolas "la tutan ceteran mondon".

Sed la fiŝo estas simbolo ne nur pri la kaptenda novulo, sed ankaŭ pri Jesuo mem. Leginte tiun parabolon el Johano, oni sciu ankaŭ, ke Johano estas la sola evangelio el la kvaropo kanona, en kiu mankas la "vortoj de iniciatado" pri la Eŭĥaristio: "Jen mia korpo, rompita por vi. Prenu kaj manĝu." Tiu formulo troviĝas en rekoneble similaj formoj en la aliaj evangelioj kaj en la leteroj de Paŭlo, sed ĝi mankas en Johano. La fina vespermanĝo de Jesuo ja figuras (eĉ centras) en Johano, sed ne la Eŭĥaristio — la sakramento tiam iniciatita de Kristo laŭ Johano ne estas rita manĝo, sed rita lavado de piedoj, simbolanta reciprokan sklavadon inter Kristanoj: Se do mi, la Sinjoro kaj la Majstro, lavis viajn piedojn, vi ankaŭ devas inter vi lavi la piedojn. (Joh. 13:14) (Ĉiujare en Romo la papo plenumas tiun ordonon, kaj tiu rito rolas ankaŭ en la tiutagaj Diservoj de multaj lokaj eklezioj je tiu tago, la ĵaŭdo de la sankta semajno.)

Sed ne havante la riton de la pano/korpo kaj vino/sango, Johano tamen havas ĉi tiun postpaskan manĝon de pano kaj fiŝo: Jesuo venis kaj prenis la panon kaj donis al ili, kaj tiel same la fiŝon. (John. 21:13)

[Aldonendas per hiperligoj kelkaj rimarkoj pri aliaj fiŝaĵoj en la evangelioj kaj almenaŭ mencio pri la tanaĥaj (hebre-bibliaj) fiŝoj: ekz-e, la fiŝĉasado en Luko (ĉap. 5a), komparante la johanan rakonton; la okazoj kiam Jesuo ĝissate manĝigis kvarmil aŭ kvinmil homojn per du-tri fiŝoj, kaj la rakonto pri Jona.]

La taŭgeco de la fiŝo kiel simbolo pri Jesuo venas el hazardaĵo de la greka lingvo, nome la fakto, ke la greka vorto por "fiŝo", ICQUS, funkcias kiel siglo aŭ "akronimo" por la esprimaĵo "IhsouV CristoV Qeou UioV Swthr", t.e. "Jesuo Kristo Dia Filo Savanto".

( Klaku por humuraj variantoj kaj parodioj de la kristana fiŝ-simbolo. )

Jen kvazaŭ kursiva Jesufiŝo:

kaj jen "fiŝiĝo":
kaj jen ligna, iom indiĝeneska fiŝo:
...kaj jen plua, ajke bunta, eble lakita:
1