Tradukis: Francois Gaulthier. Editoris: Wouter F. Pilger
Francois Villon: Ballade des menus propos (en Esperanto)
. . . . . . . . . . . . . . [PD 3]
Mi konas muŝojn en la lakto,
Mi konas laŭ vestaĵo homon,
Mi konas sonĝojn disde fakto,
Mi konas laŭ veter' sezonon,
Mi konas laŭ pomujo pomon,
Mi konas arbon laŭ la sem',
Mi konas laŭ ĵargon' friponon,
Mi konas ĉion, krom min mem.
Mi konas vinon laŭ barelo,
Mi konas pastron laŭ admono,
Mi konas inojn eĉ sen belo,
Mi konas lukson de barono,
Mi konas gastojn sen redono,
Mi konas eĉ pri vana pen',
Mi konas robon laŭ fasono,
Mi konas ĉion, krom min mem.
Mi konas pri ĉeval' kaj mulo,
Mi konas bridon kaj timonon,
Mi konas mastron laŭ subulo,
Mi konas kreman pufpersonon,
Mi konas sumon kaj duonon,
Mi konas pekojn de l' Bohem',
Mi konas plej potencan Romon,
Mi konas ĉion, krom min mem.
Ho Princ'! Mi konas ĉion kroman,
Mi konas sanon disde sven',
Mi konas Morton senpardonan,
Mi konas ĉion, krom min mem.
[PD 3] Balado de etaj diraĵoj
ĵargono : grupa lingv(aĵ)o, devianta (pli ol per uzo de
necesaj fakaj esprimoj) de la ĉirkaŭa (''norma'') lingvo,
uzata por montri grupanecon aŭ por ne esti komprenata de
eksteruloj - ekzemple: ŝtelista, kuracista, politikista,
jurista ĵargono. (La difino en PIV estas ''malnov-
francisma'' antaŭjuĝo.) (FG)
la Bohemo : Jan Hus (1369-1415), laŭ la katolika
eklezio herezulo, vive bruligita.