Tradukis: Francois Gaulthier. Editoris: Wouter F. Pilger
Francois Villon: Ballade des seigneurs du temps jadis (en Esperanto)
. . . . . . . . . . . . . . [41b] T 357
Nun: Kie estas do Kaliksto,
La tria, lasta kun cxi nom',
Kvar jarojn sur la papo-listo?
Alfonso, regx' de Aragon',
Plengraca duko de Burbon',
Arturo, duko Bretonlanda,
Kaj Karlo sepa, vir' de bon'?
Nu, kie estas Karlo Granda?
Simile, Skota regxo trista,
Kies vizagx', laux cxies kon'
Duone rugxis, ametista,
De lia frunt' gxis la menton'?
La regx' de Cipro, kun renom',
La bona regxo Hispanlanda
(Al mi perdigxis lia nom')?
Nu, kie estas Karlo Granda?
Mi plu paroli ne persistas,
La mondo estas fanfaron'.
Neniu al la mort' rezistas,
Por kiu estus ja pardon'?
Ankoraux unu, laux bezon':
Regx' Lanceloto Bohemlanda,
CXar kie li? Sub kiu sxton'?
Nu, kie estas Karlo Granda?
Kie Klakeno, la Breton'?
Aux graf' Dauxfeno, Auxvernlanda,
Kaj l' bona duk' de Alencon'?
Nu, kie estas Karlo Granda?
[41b] Balado pri Sinjoroj de iamaj tempoj
Temas gxenerale pri antaux nelonge mortintaj personoj:
Kaliksto : papo Calixtus III = Alfonso
Borgia, mortis 1458.
Alfonso de Aragono : Alfonso 5a, la Grandanima, regxo
de Aragono, Neapolo, Sicilio (1385-1458).
duko de Burbon' : Karolo 1a, mortis 1456.
Arturo : Arturo 3a, duko de Bretonio, mortis 1458.
Karlo sepa : Karolo la Bona, regxo de Francio (1403-
1461).
Karlo Granda : Karolo Granda (vidu [9]).
Skota regxo : Jakobo 2a, ''La Rugxvizagxa Regxo'',
mortis 1460 pro kanon-eksplodo.
regxo de Cipro : Johano 3a, mortis 1458.
regxo Hispanlanda : se Viljono ne klopodas rememori,
kial ni provu?
Lanceloto Bohemlanda : Vaclavo, Ladislao, Lasloo la
Postmorta de Auxstrio, regxo de Hungario, Pollando (?)
kaj Bohemio (mortis 1457, 17-jara).
La personoj menciitaj en la Alvoko mortis antaux pli da
tempo:
Klakeno : Bertrand du Guesclin, marsxalo de
Francio (1320-1380), Bretono laux naskigxo.
graf' Dauxfeno : B'eraud 2a, grafo de
Clermont, dauxfeno de Auxvernio, mortis 1401. Aux
B'eraud 3a, mortis 1426.
duko de Alencon' : Johano 1a, duko de Alen,con,
mortis en la batalo kontraux la Angloj cxe
Azincourt en 1415.
Pri cxiuj nomitaj personoj ekzistas heroaj kaj aliaj rakontoj.
La pagxo de Francois Gaulthier