Enkele strofische gedichten (Esperanto)
Hadewijch [Hadevihxino], Nederlanda mistikulino (cx.1200-1269).
Tradukis Wouter F. Pilger.
(C) 1996 Wouter F. Pilger, Lelystad, NL
La auxtorino
Iuj vortsignifoj
Akcenta poezio
X-konvencio laux "Rekomendo de Kopenhago" de 1962.
Akcentitajn vokalojn (en la komentoj)
reprezentas a! e! i! o! u!.
[Ay, al es nu die winter cout...]
Aj, se nun vintro premas froste,
Kaj kiuj kuragxas en spirito,
Aj, kion mi faru, mizerulino?
Aj, cxiam mi pri la amo fidis
Aj, povra, mi mem neniel decidas
Dum ili min provas regi, vere,
Aj, Salomono al ni konsilas,
La homoj havas komprenon nur etan,
Al ni donu Dio novan inklinon
-- Ay, vale, vale milies --
Malgxojas sezono kaj birdo-hxoro,
La bravaj, kiuj travivis mizeron,
Sindedicxo al amo ne popularas,
Foje frosto, foje brulo,
Foje gxoja, foje dolora
Foje humiligo, foje honorigo,
Foje facilo, foje pelo,
La birdoj nun jam longe silentas,
Pri birdo-plendo nun estu cxeso
Al potenculoj kun forta mano,
Do kial iu klopodi modestus,
Mi vokas kiel iu en naskoturmento.
Saluton al li, kiun amas
Aj, kore dolcxa amo,
Aj, vi, sinjoro, se nur,
Aj, vi, kvieto profunda,
Aj, vi, dolcxa naturo,
Aj, kore amata frauxlino,
Se ni nian havon havintus,
Mi senbride, avide, rapidas
Plej juste gxuste nun gustas
Cxiuhore fervore al gloro
Mi treme, gxeme, minpreme,
Aj, kara, por mi karas kara,
Aj, amo, se estus mi amo,
La plejdolcxo de amo estas gxiaj batoj;
Ecx pli oni povas pri amo diri:
Pri tio atesti, kun argumento,
Hadewijch (Hadevihxino -- la sama nomo kiel Hedviga) vivis en
Brabanto, regiono nun parte en Nederlando kaj parte en Belgio.
Sxiaj verkoj datas de cxirkaux 1240. Konservigxis 45 strofaj
poemoj, 47 leteroj kaj 14 vizioj. Ni nenion scias pri sxi,
escepte de tio, kion ni povas konkludi el sxiaj verkoj. De
tiuj ni scias, ke sxi estis begino, fakte gvidantino de grupo
da beginoj, kun kontaktoj kun pluraj aliaj begino-grupoj.
Siajn poemojn kaj viziojn, Hadewijch certe ne skribis pro
literaturaj motivoj, sed, same kiel siajn leterojn, por apogi
al siaj "fratinoj" en ties klopodoj pri la amo. (Ke ankaux la
poemoj estis senditaj kun tiu celo, ni vidas en strofoj 6 kaj
7 de "Saluton al li, kiun amas...", strofoj ofte ellasataj en
antologioj, cxar ili estas kvazaux akompana noto direktita al
la ricevontino.) Sed, kiel pli ofte, urgxeco kreis belon: sxia
arda temperamento esprimigxis per lingvajxo fortika, muzikeca,
ritma -- saturita laux enhavo, virtuoza laux formo. Baldaux
pluraj provis imiti sxin, sed ne atingis sxian nivelon.
Cxe iuj vortoj estas grave, konscii pri la speciala signifo,
kiujn ili havas cxe Hadewijch.
La poezio de Hadewijch estas "akcenta" poezio. Tio signifas,
ke en cxiu verso estas kelkaj cxefaj akcentoj, inter kiuj
povas trovigxi varia nombro da neakcentitaj aux malpli
akcentitaj silaboj. Tiuj, kiuj ne konas tiutipajn versojn de
poezio, eble konas ilin de kantoj. Efektive, pri pluraj poemoj
de Hadewijch estas pruvite, ke temas pri kantoj. Neniu el ili
transdonigxis al ni kun muziknotoj, sed esploristoj malkovris,
ke sxi foje sensxangxe transprenis versojn el (Latinaj) kantoj
ja retrovitaj, de kiuj oni konas la gregorian melodion.
Ekzemple: en "Aj, se nun vintro...", la versoj "Aj, mi milfoje
bondeziras" kaj "Sed ne suficxas, ke mi diras", kiuj en sxia
originalo estas latinlingvaj, samloke trovigxas en iu kanto.
La resto de la poemo havas la saman strukturon kiel tiu kanto,
do supozeble gxi estas farita por la sama melodio.
Tradukante al Esperanto, en kiu skandeblaj "piednombraj"
versformoj estas pli kutimaj, oni estas tentata, "plireguligi"
la versojn. Tamen, mi provis konservi la "neregulecon" de la
originalo, kvankam mi ja evitis devigi leganton al prononco de
du! ple!ne akcentitaj silaboj sinsekve, kaj provis eviti vi!cojn
de pli ol tri! sila!boj neakcenti!taj. Sed, laux sinsekvo de
neakcentitaj kaj akcentitaj silaboj, cxiuj versoj de la
traduko havas paralelon en la originalo.
(C) 1996 Wouter F. Pilger, Lelystad, NL
(Por tiuj landoj, kie tio necesas: ekzistas papera versio kun
la sama mencio. / Voor die landen, waarvoor dat nodig is: er
bestaat een papieren versie met dezelfde vermelding.)
Cxiuj rajtoj rezervitaj. Nenion el cxi tiu eldono oni rajtas
multobligi, kopii, enigi en sercxdokumenton aux rikordaron por
(tele)konsultado, aux publikigi, en ajna formo aux per ajna
rimedo, sen anticipa skriba permeso de la tradukinto.*
Alle rechten voorbehouden. Niets uit deze uitgave mag worden
verveelvoudigd, gekopieerd, opgeslagen in een zoekdocument of
(elektronisch) bestand voor raadpleging (op afstand), of
gepubliceerd, in welke vorm dan ook of door welk middel dan
ook, zonder voorafgaande schriftelijke toestemming van de
vertaler.*
* En la loko(j), al kiu(j) transsendas la TTT-hejmpagxo de la
tradukinto, cxi tiu teksto trovigxas kun lia permeso.
* Hiperligoj al cxi tiu pagxo estas bonvenaj! Prefere ne al
gxia nuna situo (cxar tiu povas sxangxigxi), sed al la pagxo,
en kiu trovigxas la transsendo.
* Op de plaats(en), waar de WWW-thuispagina van de vertaler
naar verwijst, bevindt deze tekst zich met zijn toestemming.
* Hyperlinks naar deze pagina zijn welkom! Liever niet naar de
plaats, waar hij zich nu bevindt (want die kan wijzigen), maar
naar de pagina, waarop ernaar verwezen wordt.
Hadewijch: Ay, al es nu die winter cout... (Esperanto)
Wouter F. Pilger pilger@geocities.com
. . Longaj noktoj, mallongaj tagoj,
Somero bela sekvos poste
. . Kiu nin el tiuj plagoj
Baldaux kondukos; kaj ne nur sxajne
. . En tiu cxi nova jaro;
Avelo por ni nun floras fajne:
. . Por cxiuj estu gxi deklaro.
-- Aj, mi milfoje bondeziras --
. . Vin cxiujn la nova sezono
-- Sed ne suficxas, ke mi diras --
. . Gxojigu per amo-kono.
. . Kiom pro amo atakoj versxajnas,
Tiujn akceptas sen hezito,
. . Kvazaux: "mi pro tio cxion gajnas
Kaj gajnos plu; estu Dia dono
. . Kion amo plej preferas;
Per gxuo de amo, ecx la malbono
. . Estu kauxzo ke mi prosperas."
-- Aj, mi milfoje bondeziras --
. . Vi cxiuj en cxi aventuro
-- Sed ne suficxas, ke mi diras --
. . Eltenu, pro amo-naturo.
. . Mi cxiam vidas felicxon nur pasi.
Cxagrenas min la vivo-inklino:
. . Ne povas mi ami, nek lasi.
Cxar vere ambaux min cxikanas,
. . Felicxo kaj aventuro;
Mi vagas, neniu min akompanas;
. . Tio sxajnas kontraux naturo.
-- Aj, mi milfoje bondeziras --
. . Vi cxiuj kompatu en koro
-- Sed ne suficxas, ke mi diras --
. . Ke mi ploras pro amo-doloro.
. . De kiam pri gxi mi nur auxdis,
Kaj komplete mi min al gxi konfidis.
. . Pro tio min cxiuj mallauxdis,
Amika kaj fremda, juna kaj agxa,
. . Kiujn mi, la tutan gamon,
Servis cxiam favore kun koro kuragxa,
. . Dezirante al cxiuj nur amon.
-- Aj, mi milfoje bondeziras --
. . Mi konsilas al ili ne malatenti
-- Sed ne suficxas, ke mi diras --
. . Kiel mi min devis senti.
. . Pri mia morto aux vivo!
Aj, kial la homoj min perfidas,
. . Kara Dio, pro kia motivo?
Se sole al vi ili lasus min drasxi,
. . Vi jugxus laux via sagxo,
Kaj juste, pri kiel mi povis mispasxi;
. . Kaj ilin ne trafus damagxo.
-- Aj, mi milfoje bondeziras --
. . Al kiuj ne lasas ke Dio disponas
-- Sed ne suficxas, ke mi diras --
. . Kaj malamon aux amon ne konas.
. . Kiu amas karulon ilian?
Ili sian vojon sekvu prefere,
. . Por ekkoni esencon vian.
Vin tiuj tiel helpi provas,
. . Pri mi, kiuj ne bezonas.
Vi juste pardoni kaj puni povas
. . Kaj pli klare la veron ekkonas.
-- Aj, mi milfoje bondeziras --
. . Al cxiuj, kiuj al Dio rifugxas,
-- Sed ne suficxas, ke mi diras --
. . Cxu li pardonas aux jugxas.
. . Ke ni neniel esploru
Aferojn kiuj por ni malfacilas,
. . Nek ke ni eklaboru
Pri cxia ajxo por ni tro alta,
. . Por povi gxin kompreni,
Kaj lasu nin de amo ekzalta
. . Liberigi kaj kateni.
-- Aj, mi milfoje bondeziras --
. . Al kiuj al alta amo-estrado
-- Sed ne suficxas, ke mi diras --
. . Gxisgrimpas gradon post grado.
. . La Dia estas tre supera;
Nur Dio posedas sagxon kompletan,
. . Lin lauxdu do homo sincera,
Kaj lasu lin fari sian oficon,
. . Cxu punas li aux pardonas.
Nenio por li perdis lokon aux vicon
. . Li vidas gxin kaj rekonas.
-- Aj, mi milfoje bondeziras --
. . Al kiuj sin donas al amo
-- Sed ne suficxas, ke mi diras --
. . Kaj vivas tute laux gxia proklamo.
. . Al amo libera kaj nobla,
Ni trovu en gxi novan vivo-difinon,
. . Gxi estos beno multobla;
Gxi nin faros nova kun nova sento,
. . Kiun ni el gxi nove derivos.
La amo -- jen nova plen-rekompenco
. . Por kiuj en amo nove ekvivos.
-- Aj, mi milfoje bondeziras --
. . La novon de tiu nova amo
-- Sed ne suficxas, ke mi diras --
. . Akceptu nove, per nova aklamo.
-- Si dixero, non satis est --
[Al droevet die tijt ende die vogheline...]
Sed ne faru tiel la nobla koro
Kiu pretas rezisti al amo-doloro.
. . Li cxion ekscios kaj konos
. . -- Dolcxon kaj kruelon
. . Perfidon kaj fidelon --
. . Kion oni por amo bezonos.
Al amo nesatigebla donantaj oferon,
Estu pretaj apliki cxiun manieron
. . Kuragxi sen timo,
. . En akceptema stato
. . Por konsolo aux bato
. . Pro amo-esprimo.
Kiel bone scias, kiu al gxi sin deklaras,
Cxar gxi en mezo la konsolon baras.
. . Estas neenvieblaj
. . Kiuj amon ekspertas;
. . Por ili certas
. . Multaj horoj nedireblaj.
Foje kuragxa, foje timulo;
Konstanteco ne estas regulo.
. . La amo nin admonas
. . Pri pago senkondicxa
. . Al gxia regno ricxa,
. . Al kiu gxi nin spronas.
Foje proksima, foje fora;
Kiu tion akceptas pro amo fervora:
. . Jen gxuo-trovo:
. . Kiel amo atakas
. . Kaj cxirkauxbrakas
. . En unu movo.
Foje kasxado, foje glorigo;
Neniun mamnutras la amo-ligo
. . Sen granda aventuro,
. . Gxis li ekestas
. . Kie manifestas
. . Sin la amo-naturo.
Foje nokto, foje helo,
En libero konsolo, dum premo kruelo;
. . Cxu por doni aux preni,
. . La animoj flagrantaj
. . En amo vagantaj
. . Cxi vivon devas elteni.
[Die voghele hebben langhe geswegen...]
Kiujn antauxe gxojo movis.
Ilian gxojkanton nun preventas
Ke vento la someron forblovis.
Sed ilia triumfo elokventas
Kiam ili gxin denove eksentas:
Ili cxiam gxuis, kiam ili gxin trovis,
Ja por tio patrino ilin kovis.
Do cxiuj tion auxdi povis.
-- Ties gxojo kaj doloro rapide forpasas --
Pri io pli grava estas plendo-neceso:
La amo: ni gxin tro malalte klasas;
Gxia nobla pezo al ni sxajnas mis-peso,
Nin pli allogas fremda intereso.
Kaj tiel la amo nin ne allasas.
Aj, kiel malvirto nin embarasas!
Kiu por ni malfidelon forcxasas?
Mi min konfidas plu kun fervoro,
Kiuj cxiam agas en amo-akompano,
Ne timas pro sufero, malgxojo aux doloro
Kaj vojagxas tra la tuta lando laux plano
Per amo al amo kun amo-elano.
Plej nobla estas ties koro,
Kiuj lernis per amo pri amo-valoro:
Estas amo al amo per amo honoro.
Se per amo oni amon atingi povas,
Kaj cxu li atakojn ne brave kontestus
Se plena fido al amo lin movas,
Kaj li do pri amo-laboro atestus?
Al li la nobleco sin manifestus.
Aj, tiam amo-tago novas,
Kiam por amo doloron oni ne forsxovas
Nek grandan doloron en amo trovas.
Karulo!, kiam vi do venas,
Pro via konsolo kun nova sento,
Alte rajdante mi min tenas,
Al la kara min donas en gxoja konsento,
Kvazaux tiuj el nordo, sudo, oriento,
Okcidento cxiuj al mi apartenas.
Sed tiam pro subita bato mi svenas.
Aj, rakonti mian mizeron nur gxenas!
[Ic groete dat ic minne...]
La sango de mia kor'.
Dum am-ekstazo flamas,
Miaj sentoj velkas for.
Laux via speco grandigxu,
Ke de la mortmalsano
Miaj sentoj kuracigxu.
Plej kara, vi similus
Al via vera natur',
Nun iom mi trankvilus.
Se plene vi majestus,
Nun mia sxargxo abunda
Jam malpli peza estus.
Tro severas via koro!
Min regu ama puro;
Ne dauxru pli cxi horo.
Cxi multa parolo lauxvica
Rezultas el nova inklino
Al amo profunda, malica.
Nin du tiel ricxo regalus,
Ke nenie oni trovintus
Iun, kiu al ni egalus.
En fido pri ama pleno;
Ekstazo cxiukaze min cxasas,
Jes, ekstazo de ama beno.
En brusto dolcxa balzamo;
Mi esence la sencon sentas:
Ke kompensas suferon la amo.
Mia koro am-sangon trinkigas;
Bonvene min prenu la beno,
Kiu jene ekstazon kalmigas.
Mi eme la alton atendas,
Ke gxis mia pasio furia
Sin lia doloro etendas.
Vi, kara, estu mia kara,
Kiu karan oferis por kara:
Tiel levis karan la kara.
Kaj per amo mi amus vin, amo!
Aj, amo, pro amo, zorgu ke amo
Al mi montru amon tut-amo.
[Dat suetste van minnen sijn hare storme...]
Gxiaj molaj karesoj estas sangaj gratoj;
Gxiaj krutaj abismoj aspektas plej belaj;
Malsati pro gxi estas mangxoj mielaj;
Gxia firma garantio estas kriza malespero;
Gxia enkarcerigo estas plena libero;
Gxia pika vundado estas sava kuraco;
Kion gxi konservas, estas gxia donaco;
Igxi morta pro gxi estas vivon elteni;
Gxia forirado igas proksimen veni;
Gxia kasxa tenado estas tute malkovra;
Gxia largxa abundo igas nin esti povra;
Pro gxi konsumigxi la sanon donacas;
Por ni gxia malgxojo funebron kuracas;
Gxia profunda silento estas alta kanto;
Gxia granda kolero estas plej kora danko;
Gxia nepriparolo elvokas averton;
De gxi ricevi kauxzas nur perdon;
Senvorta estas gxia plej bela parolo;
Gxia plej forta bato estas dolcxa konsolo;
Gxia prirabado estas cxion akiri;
Gxia alta fidelo igas funden sinki;
En gxi perdigxi estas cxion atingi;
Gxia pleja minaco estas plena fidelo;
Gxia donado montrigxas pli ofte sxtelo;
Pro gxia ricxo ni cxion perdas;
Pro nutro malsatas; pro kono malcertas;
Gxia pinta kulmino estas droni en profundojn;
Gxia kora konsolo kauxzas akrajn vundojn;
Kun gxi rilati estas nia detruo;
Erarigas la sagxeco de gxia instruo;
Pro gxia ripozo trankvilo forpasxas;
Se gxi sin vidigas, gxi tute sin kasxas;
Gxiaj firmaj promesoj estas kruda perfido;
Gxiaj plenaj veroj estas sen ia valido;
Gxiaj brilaj juveloj estas nudo malloga;
Gxia certo sxajnas al multaj mensoga.
Povas mi kaj aliaj, en cxiu momento,
Al kiuj la amo aferojn indikis,
Per kiuj gxi nin ja plene mistifikis;
Mi pensis akiri kion gxi plu tenis.
Sed kiam mi gxiajn kapricojn komprenis,
Kaj rimarkis gxiajn metodojn konscie,
Mi komencis trakti kun gxi alie;
Al gxia promeso aux gxia minaco
Reagas mi nun kun plia sagaco.
Kia gxi estas, mi estos detale,
Kruela aux bona: al mi estas egale.
LA AUXTORINO
. . Beginoj estis virinoj, kiuj dedicxis sin al religio, sed
ne volis farigxi monahxinoj. Ili ne volis enkadrigxi en la
strukturoj de la (tiam kaj tie sola, Romkatolika) eklezio.
Aliflanke ili ne observis la normojn de la laika socio: ili ne
edzinigxis, sed logxis kune en malgrandaj viv-komunumoj. Laux
tiutempa priskribo: "Ili logxas en unu domo kune, kaj sub
gvido de unu el ili, kiu superas la aliajn laux virto kaj
singardo, instruas sin -- per ekzemploj kaj per skribajxoj --
pri maldormado, pregxado, fastado kaj aliaj abnegacioj,
manlaboroj kaj malricxo, humileco kaj sinforgeso."
. . En tiu tempo, almenaux iuj beginoj estis "finance
sendependaj" (ekzemple pro heredajxo el ricxa familio),
kvankam iuj ja enspezis iom per sxpinado, teksado kaj simile.
Oni kredas, ke ankaux Hadewijch estis nobela frauxlino, bone
edukita, konanta la Francan kaj Latinon. Ke sxi skribis
nederlandlingve, tamen supozigas, ke la adresitinoj ne cxiuj
lertis pri Latino.
. . Beginoj ne vidis vojon al Dio per teologia studo. Por ili
validis: "Dio estas Amo". Ili per cxiaj rimedoj provis emocie
kaj afekcie sperti tiun amon -- ke Dio eniru ilian koron kaj
animon. Ilia plej alta aspiro estis, farigxi unu kun Dio. Tiu
sercxo pri amo ne estis intelekta laboro aux "simpla" sindono,
sed ofte, kiel atestas Hadewijch, konsterna kaj animskua
sperto, ne priskribebla per kutimaj vortoj. Por atingi tiun
staton de mistika ekstazo (certe ne ekskluzive aux tipe
kristanisma), necesis rezigni pri cxiaj mondaj deziroj.
. . La ekleziaj instancoj en pluraj lokoj kaj tempoj
persekutis la beginojn, kulpigis ilin pri herezo kaj en
diversaj okazoj bruligis ilin, kvankam foje ankaux auxdigxis
pli pozitivaj jugxoj de ekleziuloj.
. . Ankaux la laikoj ne cxiam apreze traktis beginojn. Ilia
sindedicxo al "amo" foje estis interpretata pli fizike.
Ekzistas pluraj sxercaj kaj malicaj rakontoj pri la seksa vivo
de beginoj, kvankam tiuj versxajne ne bazigxis je la reala
konduto de plej multaj el ili.
. . Ni ne scias, cxu Hadewijch spertis efektivajn
persekutojn. En unu letero sxi skribas: "Ne malgxoju pro mi,
cxu mi vagas tra la lando aux estas en malliberejo", sed povus
temi pri simbola esprimo pri spirita kaptiteco. Sxi ja iuloke
skribas pri aliaj "fratinoj" persekutataj. Do eblas, ke ankaux
sxi mem spertis tiajn problemojn.
. . Cxiuokaze miaj motivoj por traduki estas literaturaj, ne
religiaj. Mi opinias, ke sxiaj verkoj rajte apartenas al nia
komuna kultura heredajxo, kaj indas esti legeblaj ankaux
internacilingve. Mi esperas, ke sxia grandeco kiel poeto estos
rekonebla ankaux por tiuj, kiuj havas aliajn tradiciojn
religiajn kaj poeziajn.
IUJ VORTSIGNIFOJ
. . "Amo", la centra nocio en sxiaj poemoj, estas -- do -- la
amo al Dio, de Dio, en Dio, sed ankaux (pro Dio) al homoj,
birdoj, floroj... Gxia pleja grado signifas "esti unu kun
Dio". "Karulo" aux "la kara" estas indiko por Jesuo aux Dio
mem.
. . "Felicxo" indikas la bonon, kiun oni spertas, pro Dia
graco, dum "aventuro" signas la ne antauxdireblajn, ofte ne
pozitivajn spertojn dum la vivo.
. . "Doloro", "sufero", k.s. plej ofte estu interpretataj
kiel spiritaj emocioj.
. . La "naturo" de io aux iu havas la signifon "esenco" aux
"internaj ecoj", dum "formo" indikas eksterajn aspektojn.
AKCENTA POEZIO
. . Al legantoj, por kiuj legado de tiaj versoj prezentas
malfacilajxojn, eble la sekvanta klarigo helpos.
. . La Zamenhofa poemo "La vojo" komencigxas jene:
. . Tra de!nsa mallu!mo brile!tas la ste!lo,
. . Al ki!u kura!gxe ni i!ras.
Legu gxin iom malrapide, iom sonore, iom solene, iom melodie.
Tiam legu la sekvantan version, similmaniere, kun la cxefaj
akcentoj en la sama ritmo (melodio), evitante jambadon
(v-v-v-...):
. . Tra la de!nsa nokt-mallu!mo ja brile!tas nia ste!lo,
. . Kaj al ti!u plej kura!gxe ni nun i!ras.
La nombro de la senakcentaj silaboj en akcentaj versoj tamen
kutime ne estas cxiam sama. Do bone eblus ekzemple:
. . Tra de!nsa nokt-mallu!mo bri!las nia ste!lo,
. . Kaj al ti!u ni tre kura!gxe i!ras.
Se oni ne tro rapide legas, kaj tenas pli-malpli saman
distancon inter la akcentitaj silaboj (kiel en kanto), la
rezulto estas supozeble kiel celita en "Aj, se nun vintro...":
. . Aj, se! nun vi!ntro pre!mas fro!ste, (aux: A!j, se...)
. . Longaj no!ktoj, mallo!ngaj ta!goj,
. . Some!ro be!la se!kvos po!ste,
. . Kiu ni!n el ti!uj pla!goj
. . Ba!ldaux kondu!kos; kaj ne! nur sxa!jne
. . En ti!u cxi no!va ja!ro;
. . Ave!lo por ni! nun flo!ras fa!jne:
. . Por cxi!uj estu gxi! dekla!ro.
. . -- Aj, mi! milfo!je bo!ndezi!ras -- (aux: A!j, mi...)
. . Vin cxi!ujn la no!va sezo!no
. . -- Sed ne! sufi!cxas, ke! mi di!ras --
. . Gxoji!gu per a!mo-ko!no.
Aux, kontrauxe al "Parnasa Gvidlibro", eble ecx diru:
. . -- Sed ne! sufi!cxas ke mi! di!ras --.
Cxu tro komplike? Tiam ne zorgu - komencu legi cxion kiel
prozon!
. . En "akcentaj" versoj ne ekzistas granda bezono por
utiligi apostrofojn meze en la verso: la "-o" aux "la" simple
envicigxas kiel unu el la neakcentitaj silaboj. Gxuste por
ebligi "piednombrajn" versformojn, diversaj lingvoj aux
kunfandas sinsekvajn vokalojn, aux praktikas apostrofadon.
Kvankam (tute sen iu reguleco) pluraj versoj de la originalo
finigxas "vire", do per akcentita silabo (cxar tiaj vortoj ja
ankaux tiam ekzistis en la Nederlanda, kvankam multe malpli ol
nun), mi uzis finan apostrofon nur escepte, nome, se tio
ebligis rimon kun signifohava akcentita unusilabajxo. Tiuj,
kiuj sxatas pli da "viraj" vortoj, laux sia sento glutu
kelkajn o-finajxojn; mi supozas ke ankaux en la originalo ne
cxiuj e-finajxoj estis plene prononcataj de cxiuj...
Hadewijch: Al droevet die tijt ende die vogheline... (Esperanto)
Hadewijch: Die voghele hebben langhe geswegen... (Esperanto)
Hadewijch: Ic groete dat ic minne... (Esperanto)
Hadewijch: Dat suetste van minnen sijn hare storme... (Esperanto)