PER AMO AL AMO


Hadewijch

Enkele strofische gedichten (Esperanto)

Hadewijch [Hadeviĥino], Nederlanda mistikulino (ĉ.1200-1269).
Tradukis Wouter F. Pilger.


(C) 1996 Wouter F. Pilger, Lelystad, NL


Aj, se nun vintro premas froste...
Malĝojas sezono kaj birdo-ĥoro...
La birdoj nun jam longe silentis...
Saluton al li, kiun amas...
La plejdolĉo de amo estas ĝiaj batoj...

La aŭtorino
Iuj vortsignifoj
Akcenta poezio


Akcentitajn vokalojn (en la komentoj) reprezentas a! e! i! o! u!.


Presita eldono: en: Voĉoj Kristanaj 23, VoKo, Breda, NL, 1996


PER AMO AL AMO


[Ay, al es nu die winter cout...]

Aj, se nun vintro premas froste,
. . Longaj noktoj, mallongaj tagoj,
Somero bela sekvos poste
. . Kiu nin el tiuj plagoj
Baldaŭ kondukos; kaj ne nur ŝajne
. . En tiu ĉi nova jaro;
Avelo por ni nun floras fajne:
. . Por ĉiuj estu ĝi deklaro.
-- Aj, mi milfoje bondeziras --
. . Vin ĉiujn la nova sezono
-- Sed ne sufiĉas, ke mi diras --
. . Ĝojigu per amo-kono.

Kaj kiuj kuraĝas en spirito,
. . Kiom pro amo atakoj verŝajnas,
Tiujn akceptas sen hezito,
. . Kvazaŭ: "mi pro tio ĉion gajnas
Kaj gajnos plu; estu Dia dono
. . Kion amo plej preferas;
Per ĝuo de amo, eĉ la malbono
. . Estu kaŭzo ke mi prosperas."
-- Aj, mi milfoje bondeziras --
. . Vi ĉiuj en ĉi aventuro
-- Sed ne sufiĉas, ke mi diras --
. . Eltenu, pro amo-naturo.

Aj, kion mi faru, mizerulino?
. . Mi ĉiam vidas feliĉon nur pasi.
Ĉagrenas min la vivo-inklino:
. . Ne povas mi ami, nek lasi.
Ĉar vere ambaŭ min ĉikanas,
. . Feliĉo kaj aventuro;
Mi vagas, neniu min akompanas;
. . Tio ŝajnas kontraŭ naturo.
-- Aj, mi milfoje bondeziras --
. . Vi ĉiuj kompatu en koro
-- Sed ne sufiĉas, ke mi diras --
. . Ke mi ploras pro amo-doloro.

Aj, ĉiam mi pri la amo fidis
. . De kiam pri ĝi mi nur aŭdis,
Kaj komplete mi min al ĝi konfidis.
. . Pro tio min ĉiuj mallaŭdis,
Amika kaj fremda, juna kaj aĝa,
. . Kiujn mi, la tutan gamon,
Servis ĉiam favore kun koro kuraĝa,
. . Dezirante al ĉiuj nur amon.
-- Aj, mi milfoje bondeziras --
. . Mi konsilas al ili ne malatenti
-- Sed ne sufiĉas, ke mi diras --
. . Kiel mi min devis senti.

Aj, povra, mi mem neniel decidas
. . Pri mia morto aŭ vivo!
Aj, kial la homoj min perfidas,
. . Kara Dio, pro kia motivo?
Se sole al vi ili lasus min draŝi,
. . Vi juĝus laŭ via saĝo,
Kaj juste, pri kiel mi povis mispaŝi;
. . Kaj ilin ne trafus damaĝo.
-- Aj, mi milfoje bondeziras --
. . Al kiuj ne lasas ke Dio disponas
-- Sed ne sufiĉas, ke mi diras --
. . Kaj malamon aŭ amon ne konas.

Dum ili min provas regi, vere,
. . Kiu amas karulon ilian?
Ili sian vojon sekvu prefere,
. . Por ekkoni esencon vian.
Vin tiuj tiel helpi provas,
. . Pri mi, kiuj ne bezonas.
Vi juste pardoni kaj puni povas
. . Kaj pli klare la veron ekkonas.
-- Aj, mi milfoje bondeziras --
. . Al ĉiuj, kiuj al Dio rifuĝas,
-- Sed ne sufiĉas, ke mi diras --
. . Ĉu li pardonas aŭ juĝas.

Aj, Salomono al ni konsilas,
. . Ke ni neniel esploru
Aferojn kiuj por ni malfacilas,
. . Nek ke ni eklaboru
Pri ĉia aĵo por ni tro alta,
. . Por povi ĝin kompreni,
Kaj lasu nin de amo ekzalta
. . Liberigi kaj kateni.
-- Aj, mi milfoje bondeziras --
. . Al kiuj al alta amo-estrado
-- Sed ne sufiĉas, ke mi diras --
. . Ĝisgrimpas gradon post grado.

La homoj havas komprenon nur etan,
. . La Dia estas tre supera;
Nur Dio posedas saĝon kompletan,
. . Lin laŭdu do homo sincera,
Kaj lasu lin fari sian oficon,
. . Ĉu punas li aŭ pardonas.
Nenio por li perdis lokon aŭ vicon
. . Li vidas ĝin kaj rekonas.
-- Aj, mi milfoje bondeziras --
. . Al kiuj sin donas al amo
-- Sed ne sufiĉas, ke mi diras --
. . Kaj vivas tute laŭ ĝia proklamo.

Al ni donu Dio novan inklinon
. . Al amo libera kaj nobla,
Ni trovu en ĝi novan vivo-difinon,
. . Ĝi estos beno multobla;
Ĝi nin faros nova kun nova sento,
. . Kiun ni el ĝi nove derivos.
La amo -- jen nova plen-rekompenco
. . Por kiuj en amo nove ekvivos.
-- Aj, mi milfoje bondeziras --
. . La novon de tiu nova amo
-- Sed ne sufiĉas, ke mi diras --
. . Akceptu nove, per nova aklamo.


-- Ay, vale, vale milies --
-- Si dixero, non satis est --



[Al droevet die tijt ende die vogheline...]

Malĝojas sezono kaj birdo-ĥoro,
Sed ne faru tiel la nobla koro
Kiu pretas rezisti al amo-doloro.
. . Li ĉion ekscios kaj konos
. . -- Dolĉon kaj kruelon
. . Perfidon kaj fidelon --
. . Kion oni por amo bezonos.

La bravaj, kiuj travivis mizeron,
Al amo nesatigebla donantaj oferon,
Estu pretaj apliki ĉiun manieron
. . Kuraĝi sen timo,
. . En akceptema stato
. . Por konsolo aŭ bato
. . Pro amo-esprimo.

Sindediĉo al amo ne popularas,
Kiel bone scias, kiu al ĝi sin deklaras,
Ĉar ĝi en mezo la konsolon baras.
. . Estas neenvieblaj
. . Kiuj amon ekspertas;
. . Por ili certas
. . Multaj horoj nedireblaj.

Foje frosto, foje brulo,
Foje kuraĝa, foje timulo;
Konstanteco ne estas regulo.
. . La amo nin admonas
. . Pri pago senkondiĉa
. . Al ĝia regno riĉa,
. . Al kiu ĝi nin spronas.

Foje ĝoja, foje dolora
Foje proksima, foje fora;
Kiu tion akceptas pro amo fervora:
. . Jen ĝuo-trovo:
. . Kiel amo atakas
. . Kaj ĉirkaŭbrakas
. . En unu movo.

Foje humiligo, foje honorigo,
Foje kaŝado, foje glorigo;
Neniun mamnutras la amo-ligo
. . Sen granda aventuro,
. . Ĝis li ekestas
. . Kie manifestas
. . Sin la amo-naturo.

Foje facilo, foje pelo,
Foje nokto, foje helo,
En libero konsolo, dum premo kruelo;
. . Ĉu por doni aŭ preni,
. . La animoj flagrantaj
. . En amo vagantaj
. . Ĉi vivon devas elteni.



[Die voghele hebben langhe geswegen...]

La birdoj nun jam longe silentas,
Kiujn antaŭe ĝojo movis.
Ilian ĝojkanton nun preventas
Ke vento la someron forblovis.
Sed ilia triumfo elokventas
Kiam ili ĝin denove eksentas:
Ili ĉiam ĝuis, kiam ili ĝin trovis,
Ja por tio patrino ilin kovis.
Do ĉiuj tion aŭdi povis.

Pri birdo-plendo nun estu ĉeso
-- Ties ĝojo kaj doloro rapide forpasas --
Pri io pli grava estas plendo-neceso:
La amo: ni ĝin tro malalte klasas;
Ĝia nobla pezo al ni ŝajnas mis-peso,
Nin pli allogas fremda intereso.
Kaj tiel la amo nin ne allasas.
Aj, kiel malvirto nin embarasas!
Kiu por ni malfidelon forĉasas?

Al potenculoj kun forta mano,
Mi min konfidas plu kun fervoro,
Kiuj ĉiam agas en amo-akompano,
Ne timas pro sufero, malĝojo aŭ doloro
Kaj vojaĝas tra la tuta lando laŭ plano
Per amo al amo kun amo-elano.
Plej nobla estas ties koro,
Kiuj lernis per amo pri amo-valoro:
Estas amo al amo per amo honoro.

Do kial iu klopodi modestus,
Se per amo oni amon atingi povas,
Kaj ĉu li atakojn ne brave kontestus
Se plena fido al amo lin movas,
Kaj li do pri amo-laboro atestus?
Al li la nobleco sin manifestus.
Aj, tiam amo-tago novas,
Kiam por amo doloron oni ne forŝovas
Nek grandan doloron en amo trovas.

Mi vokas kiel iu en naskoturmento.
Karulo!, kiam vi do venas,
Pro via konsolo kun nova sento,
Alte rajdante mi min tenas,
Al la kara min donas en ĝoja konsento,
Kvazaŭ tiuj el nordo, sudo, oriento,
Okcidento ĉiuj al mi apartenas.
Sed tiam pro subita bato mi svenas.
Aj, rakonti mian mizeron nur ĝenas!



[Ic groete dat ic minne...]

Saluton al li, kiun amas
La sango de mia kor'.
Dum am-ekstazo flamas,
Miaj sentoj velkas for.

Aj, kore dolĉa amo,
Laŭ via speco grandiĝu,
Ke de la mortmalsano
Miaj sentoj kuraciĝu.

Aj, vi, sinjoro, se nur,
Plej kara, vi similus
Al via vera natur',
Nun iom mi trankvilus.

Aj, vi, kvieto profunda,
Se plene vi majestus,
Nun mia ŝarĝo abunda
Jam malpli peza estus.

Aj, vi, dolĉa naturo,
Tro severas via koro!
Min regu ama puro;
Ne daŭru pli ĉi horo.

Aj, kore amata fraŭlino,
Ĉi multa parolo laŭvica
Rezultas el nova inklino
Al amo profunda, malica.

Se ni nian havon havintus,
Nin du tiel riĉo regalus,
Ke nenie oni trovintus
Iun, kiu al ni egalus.

Mi senbride, avide, rapidas
En fido pri ama pleno;
Ekstazo ĉiukaze min ĉasas,
Jes, ekstazo de ama beno.

Plej juste ĝuste nun gustas
En brusto dolĉa balzamo;
Mi esence la sencon sentas:
Ke kompensas suferon la amo.

Ĉiuhore fervore al gloro
Mia koro am-sangon trinkigas;
Bonvene min prenu la beno,
Kiu jene ekstazon kalmigas.

Mi treme, ĝeme, minpreme,
Mi eme la alton atendas,
Ke ĝis mia pasio furia
Sin lia doloro etendas.

Aj, kara, por mi karas kara,
Vi, kara, estu mia kara,
Kiu karan oferis por kara:
Tiel levis karan la kara.

Aj, amo, se estus mi amo,
Kaj per amo mi amus vin, amo!
Aj, amo, pro amo, zorgu ke amo
Al mi montru amon tut-amo.



[Dat suetste van minnen sijn hare storme...]

La plejdolĉo de amo estas ĝiaj batoj;
Ĝiaj molaj karesoj estas sangaj gratoj;
Ĝiaj krutaj abismoj aspektas plej belaj;
Malsati pro ĝi estas manĝoj mielaj;
Ĝia firma garantio estas kriza malespero;
Ĝia enkarcerigo estas plena libero;
Ĝia pika vundado estas sava kuraco;
Kion ĝi konservas, estas ĝia donaco;
Iĝi morta pro ĝi estas vivon elteni;
Ĝia forirado igas proksimen veni;
Ĝia kaŝa tenado estas tute malkovra;
Ĝia larĝa abundo igas nin esti povra;
Pro ĝi konsumiĝi la sanon donacas;
Por ni ĝia malĝojo funebron kuracas;
Ĝia profunda silento estas alta kanto;
Ĝia granda kolero estas plej kora danko;
Ĝia nepriparolo elvokas averton;
De ĝi ricevi kaŭzas nur perdon;
Senvorta estas ĝia plej bela parolo;
Ĝia plej forta bato estas dolĉa konsolo;
Ĝia prirabado estas ĉion akiri;

Eĉ pli oni povas pri amo diri:
Ĝia alta fidelo igas funden sinki;
En ĝi perdiĝi estas ĉion atingi;
Ĝia pleja minaco estas plena fidelo;
Ĝia donado montriĝas pli ofte ŝtelo;
Pro ĝia riĉo ni ĉion perdas;
Pro nutro malsatas; pro kono malcertas;
Ĝia pinta kulmino estas droni en profundojn;
Ĝia kora konsolo kaŭzas akrajn vundojn;
Kun ĝi rilati estas nia detruo;
Erarigas la saĝeco de ĝia instruo;
Pro ĝia ripozo trankvilo forpaŝas;
Se ĝi sin vidigas, ĝi tute sin kaŝas;
Ĝiaj firmaj promesoj estas kruda perfido;
Ĝiaj plenaj veroj estas sen ia valido;
Ĝiaj brilaj juveloj estas nudo malloga;
Ĝia certo ŝajnas al multaj mensoga.

Pri tio atesti, kun argumento,
Povas mi kaj aliaj, en ĉiu momento,
Al kiuj la amo aferojn indikis,
Per kiuj ĝi nin ja plene mistifikis;
Mi pensis akiri kion ĝi plu tenis.
Sed kiam mi ĝiajn kapricojn komprenis,
Kaj rimarkis ĝiajn metodojn konscie,
Mi komencis trakti kun ĝi alie;
Al ĝia promeso aŭ ĝia minaco
Reagas mi nun kun plia sagaco.
Kia ĝi estas, mi estos detale,
Kruela aŭ bona: al mi estas egale.



LA AŬTORINO

Hadewijch (Hadeviĥino -- la sama nomo kiel Hedviga) vivis en Brabanto, regiono nun parte en Nederlando kaj parte en Belgio. Ŝiaj verkoj datas de ĉirkaŭ 1240. Konserviĝis 45 strofaj poemoj, 47 leteroj kaj 14 vizioj. Ni nenion scias pri ŝi, escepte de tio, kion ni povas konkludi el ŝiaj verkoj. De tiuj ni scias, ke ŝi estis begino, fakte gvidantino de grupo da beginoj, kun kontaktoj kun pluraj aliaj begino-grupoj.
. . Beginoj estis virinoj, kiuj dediĉis sin al religio, sed ne volis fariĝi monaĥinoj. Ili ne volis enkadriĝi en la strukturoj de la (tiam kaj tie sola, Romkatolika) eklezio. Aliflanke ili ne observis la normojn de la laika socio: ili ne edziniĝis, sed loĝis kune en malgrandaj viv-komunumoj. Laŭ tiutempa priskribo: "Ili loĝas en unu domo kune, kaj sub gvido de unu el ili, kiu superas la aliajn laŭ virto kaj singardo, instruas sin -- per ekzemploj kaj per skribaĵoj -- pri maldormado, preĝado, fastado kaj aliaj abnegacioj, manlaboroj kaj malriĉo, humileco kaj sinforgeso."
. . En tiu tempo, almenaŭ iuj beginoj estis "finance sendependaj" (ekzemple pro heredaĵo el riĉa familio), kvankam iuj ja enspezis iom per ŝpinado, teksado kaj simile. Oni kredas, ke ankaŭ Hadewijch estis nobela fraŭlino, bone edukita, konanta la Francan kaj Latinon. Ke ŝi skribis nederlandlingve, tamen supozigas, ke la adresitinoj ne ĉiuj lertis pri Latino.
. . Beginoj ne vidis vojon al Dio per teologia studo. Por ili validis: "Dio estas Amo". Ili per ĉiaj rimedoj provis emocie kaj afekcie sperti tiun amon -- ke Dio eniru ilian koron kaj animon. Ilia plej alta aspiro estis, fariĝi unu kun Dio. Tiu serĉo pri amo ne estis intelekta laboro aŭ "simpla" sindono, sed ofte, kiel atestas Hadewijch, konsterna kaj animskua sperto, ne priskribebla per kutimaj vortoj. Por atingi tiun staton de mistika ekstazo (certe ne ekskluzive aŭ tipe kristanisma), necesis rezigni pri ĉiaj mondaj deziroj.
. . La ekleziaj instancoj en pluraj lokoj kaj tempoj persekutis la beginojn, kulpigis ilin pri herezo kaj en diversaj okazoj bruligis ilin, kvankam foje ankaŭ aŭdiĝis pli pozitivaj juĝoj de ekleziuloj.
. . Ankaŭ la laikoj ne ĉiam apreze traktis beginojn. Ilia sindediĉo al "amo" foje estis interpretata pli fizike. Ekzistas pluraj ŝercaj kaj malicaj rakontoj pri la seksa vivo de beginoj, kvankam tiuj verŝajne ne baziĝis je la reala konduto de plej multaj el ili.
. . Ni ne scias, ĉu Hadewijch spertis efektivajn persekutojn. En unu letero ŝi skribas: "Ne malĝoju pro mi, ĉu mi vagas tra la lando aŭ estas en malliberejo", sed povus temi pri simbola esprimo pri spirita kaptiteco. Ŝi ja iuloke skribas pri aliaj "fratinoj" persekutataj. Do eblas, ke ankaŭ ŝi mem spertis tiajn problemojn.

Siajn poemojn kaj viziojn, Hadewijch certe ne skribis pro literaturaj motivoj, sed, same kiel siajn leterojn, por apogi al siaj "fratinoj" en ties klopodoj pri la amo. (Ke ankaŭ la poemoj estis senditaj kun tiu celo, ni vidas en strofoj 6 kaj 7 de "Saluton al li, kiun amas...", strofoj ofte ellasataj en antologioj, ĉar ili estas kvazaŭ akompana noto direktita al la ricevontino.) Sed, kiel pli ofte, urĝeco kreis belon: ŝia arda temperamento esprimiĝis per lingvaĵo fortika, muzikeca, ritma -- saturita laŭ enhavo, virtuoza laŭ formo. Baldaŭ pluraj provis imiti ŝin, sed ne atingis ŝian nivelon.
. . Ĉiuokaze miaj motivoj por traduki estas literaturaj, ne religiaj. Mi opinias, ke ŝiaj verkoj rajte apartenas al nia komuna kultura heredaĵo, kaj indas esti legeblaj ankaŭ internacilingve. Mi esperas, ke ŝia grandeco kiel poeto estos rekonebla ankaŭ por tiuj, kiuj havas aliajn tradiciojn religiajn kaj poeziajn.

IUJ VORTSIGNIFOJ

Ĉe iuj vortoj estas grave, konscii pri la speciala signifo, kiujn ili havas ĉe Hadewijch.
. . "Amo", la centra nocio en ŝiaj poemoj, estas -- do -- la amo al Dio, de Dio, en Dio, sed ankaŭ (pro Dio) al homoj, birdoj, floroj... Ĝia pleja grado signifas "esti unu kun Dio". "Karulo" aŭ "la kara" estas indiko por Jesuo aŭ Dio mem.
. . "Feliĉo" indikas la bonon, kiun oni spertas, pro Dia graco, dum "aventuro" signas la ne antaŭdireblajn, ofte ne pozitivajn spertojn dum la vivo.
. . "Doloro", "sufero", k.s. plej ofte estu interpretataj kiel spiritaj emocioj.
. . La "naturo" de io aŭ iu havas la signifon "esenco" aŭ "internaj ecoj", dum "formo" indikas eksterajn aspektojn.

AKCENTA POEZIO

La poezio de Hadewijch estas "akcenta" poezio. Tio signifas, ke en ĉiu verso estas kelkaj ĉefaj akcentoj, inter kiuj povas troviĝi varia nombro da neakcentitaj aŭ malpli akcentitaj silaboj. Tiuj, kiuj ne konas tiutipajn versojn de poezio, eble konas ilin de kantoj. Efektive, pri pluraj poemoj de Hadewijch estas pruvite, ke temas pri kantoj. Neniu el ili transdoniĝis al ni kun muziknotoj, sed esploristoj malkovris, ke ŝi foje senŝanĝe transprenis versojn el (Latinaj) kantoj ja retrovitaj, de kiuj oni konas la gregorian melodion. Ekzemple: en "Aj, se nun vintro...", la versoj "Aj, mi milfoje bondeziras" kaj "Sed ne sufiĉas, ke mi diras", kiuj en ŝia originalo estas latinlingvaj, samloke troviĝas en iu kanto. La resto de la poemo havas la saman strukturon kiel tiu kanto, do supozeble ĝi estas farita por la sama melodio.
. . Al legantoj, por kiuj legado de tiaj versoj prezentas malfacilaĵojn, eble la sekvanta klarigo helpos.
. . La Zamenhofa poemo "La vojo" komenciĝas jene:
. . Tra de!nsa mallu!mo brile!tas la ste!lo,
. . Al ki!u kura!ĝe ni i!ras.
Legu ĝin iom malrapide, iom sonore, iom solene, iom melodie. Tiam legu la sekvantan version, similmaniere, kun la ĉefaj akcentoj en la sama ritmo (melodio), evitante jambadon (v-v-v-...):
. . Tra la de!nsa nokt-mallu!mo ja brile!tas nia ste!lo,
. . Kaj al ti!u plej kura!ĝe ni nun i!ras.
La nombro de la senakcentaj silaboj en akcentaj versoj tamen kutime ne estas ĉiam sama. Do bone eblus ekzemple:
. . Tra de!nsa nokt-mallu!mo bri!las nia ste!lo,
. . Kaj al ti!u ni tre kura!ĝe i!ras.
Se oni ne tro rapide legas, kaj tenas pli-malpli saman distancon inter la akcentitaj silaboj (kiel en kanto), la rezulto estas supozeble kiel celita en "Aj, se nun vintro...":
. . Aj, se! nun vi!ntro pre!mas fro!ste, (aŭ: A!j, se...)
. . Longaj no!ktoj, mallo!ngaj ta!goj,
. . Some!ro be!la se!kvos po!ste,
. . Kiu ni!n el ti!uj pla!goj
. . Ba!ldaŭ kondu!kos; kaj ne! nur ŝa!jne
. . En ti!u ĉi no!va ja!ro;
. . Ave!lo por ni! nun flo!ras fa!jne:
. . Por ĉi!uj estu ĝi! dekla!ro.
. . -- Aj, mi! milfo!je bo!ndezi!ras -- (aŭ: A!j, mi...)
. . Vin ĉi!ujn la no!va sezo!no
. . -- Sed ne! sufi!ĉas, ke! mi di!ras --
. . Ĝoji!gu per a!mo-ko!no.
Aŭ, kontraŭe al "Parnasa Gvidlibro", eble eĉ diru:
. . -- Sed ne! sufi!ĉas ke mi! di!ras --.
Ĉu tro komplike? Tiam ne zorgu - komencu legi ĉion kiel prozon!

Tradukante al Esperanto, en kiu skandeblaj "piednombraj" versformoj estas pli kutimaj, oni estas tentata, "plireguligi" la versojn. Tamen, mi provis konservi la "neregulecon" de la originalo, kvankam mi ja evitis devigi leganton al prononco de du! ple!ne akcentitaj silaboj sinsekve, kaj provis eviti vi!cojn de pli ol tri! sila!boj neakcenti!taj. Sed, laŭ sinsekvo de neakcentitaj kaj akcentitaj silaboj, ĉiuj versoj de la traduko havas paralelon en la originalo.
. . En "akcentaj" versoj ne ekzistas granda bezono por utiligi apostrofojn meze en la verso: la "-o" aŭ "la" simple enviciĝas kiel unu el la neakcentitaj silaboj. Ĝuste por ebligi "piednombrajn" versformojn, diversaj lingvoj aŭ kunfandas sinsekvajn vokalojn, aŭ praktikas apostrofadon. Kvankam (tute sen iu reguleco) pluraj versoj de la originalo finiĝas "vire", do per akcentita silabo (ĉar tiaj vortoj ja ankaŭ tiam ekzistis en la Nederlanda, kvankam multe malpli ol nun), mi uzis finan apostrofon nur escepte, nome, se tio ebligis rimon kun signifohava akcentita unusilabaĵo. Tiuj, kiuj ŝatas pli da "viraj" vortoj, laŭ sia sento glutu kelkajn o-finaĵojn; mi supozas ke ankaŭ en la originalo ne ĉiuj e-finaĵoj estis plene prononcataj de ĉiuj...


(C) 1996 Wouter F. Pilger, Lelystad, NL (Por tiuj landoj, kie tio necesas: ekzistas papera versio kun la sama mencio. / Voor die landen, waarvoor dat nodig is: er bestaat een papieren versie met dezelfde vermelding.)


Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Nenion el ĉi tiu eldono oni rajtas multobligi, kopii, enigi en serĉdokumenton aŭ rikordaron por (tele)konsultado, aŭ publikigi, en ajna formo aŭ per ajna rimedo, sen anticipa skriba permeso de la tradukinto.*


Alle rechten voorbehouden. Niets uit deze uitgave mag worden verveelvoudigd, gekopieerd, opgeslagen in een zoekdocument of (elektronisch) bestand voor raadpleging (op afstand), of gepubliceerd, in welke vorm dan ook of door welk middel dan ook, zonder voorafgaande schriftelijke toestemming van de vertaler.*


* En la loko(j), al kiu(j) transsendas la TTT-hejmpaĝo de la tradukinto, ĉi tiu teksto troviĝas kun lia permeso. * Hiperligoj al ĉi tiu paĝo estas bonvenaj! Prefere ne al ĝia nuna situo (ĉar tiu povas ŝanĝiĝi), sed al la paĝo, en kiu troviĝas la transsendo.


* Op de plaats(en), waar de WWW-thuispagina van de vertaler naar verwijst, bevindt deze tekst zich met zijn toestemming. * Hyperlinks naar deze pagina zijn welkom! Liever niet naar de plaats, waar hij zich nu bevindt (want die kan wijzigen), maar naar de pagina, waarop ernaar verwezen wordt.


Hadewijch: Ay, al es nu die winter cout... (Esperanto)
Hadewijch: Al droevet die tijt ende die vogheline... (Esperanto)
Hadewijch: Die voghele hebben langhe geswegen... (Esperanto)
Hadewijch: Ic groete dat ic minne... (Esperanto)
Hadewijch: Dat suetste van minnen sijn hare storme... (Esperanto)


Wouter F. Pilger pilger@geocities.com


Hadewijch Hadewych Nederlands mistica strofische gedichten Esperanto vertaling translation traduction uebersetzung mistiko mysticism mystiek middeleeuwen mezepoko middle ages poems poetry poemes poesie mittelalter

 1