``Hejme'' 1-8

Wouter F. Pilger


© 1997 Wouter F. Pilger, Lelystad, NL * (vidu je fino)


Tekstoj verkitaj por ``Fen*x'', la revuo de ``Esperanto Nederland''.


Se sur via ekrano vi ne povas vidi literojn lau Latin-3, elektu: sen supersignoj.


[ Pipro-nuksoj]
[ Najbara bruo kaj ``mankantaj vortoj'' ]
[ Ne-fake pri plantoj kaj bestoj ]
[ Sinonime kaj simile ]
[ Ne ĉiam precize ]
[ Lingvo-normoj: utilaj kaj vanaj ]
[ Esperanto por infanetoj ]
[ Hejma retumado ]


``PIPRO-NUKSOJ''

[ ESPERANTO HEJME ]

En ĉi tiu periodo de la jaro, en Nederlando, Sankta Nikolao estas grava figuro. Neniu televida programo povas eviti lin. Ke lia alveno al Nederlando kaŭzas komplikaĵojn en diverslingva komunikado, ne nur al Esperanto-parolantoj, estas malpli konata fenomeno. (Jam ĝenas, ke lia angla-usona kolego, kiu pli kaj pli provas okupi ankaŭ niajn vendejojn, portas en traduko la saman nomon...)

Okaze de lia naskiĝtago ni ne nur donas donacojn kaj verkas rimaĵojn, sed ankaŭ manĝas iom multe da ``spekulaco'' kaj ``pipro-nuksoj''. Nederlandaj legantoj espereble scias, pri kio mi parolas, sed alilandaj legantoj atendeble bezonas klarigojn. Unue do pri ``spekulaco'' (speculaas). Ĝi estas iu tipo de kuko aŭ kuketo: bruna, fortika, ofte krispa, ĉiam spicita. Julia Isbrücker en la iama Parool-libreto ``Sankta Nikolao en Nederlando'' kantigis nin pri ``kuko kun migdalo'':

Nikolao venu,
En la ŝuon metu
Kukon kun migdalo,
Dankon pro regalo.

(Sinterklaas Kapoentje)

Efektive, ofte sur tia kuko troviĝas peco aŭ pecetoj de migdalo. Sed ankaŭ sen migdalo- aŭ araĥido-``rabotaĵo'' (legu la ingrediencojn), temas pri spekulaco. Kial mi diras ``spekulaco''? Simple. Antaŭ kelkdek jaroj mi aŭdis tiun vorton en la ĝusta kunteksto (mi ja uzas Esperanton de antaŭ la ekzisto de la Middelkoop-vortaro), kaj, krom speculaas kaj speculoos, mi renkontis Spekulatius por la koncerna kuko aŭ por similaĵo trovata en Nederlando, Flandrio kaj norda Germanio. Tio sonis al mi pli ``internacie''. La vorto ``spickukaĵo'' ĉe Middelkoop (kial ``aĵ''?) estas tro nespecifa (ja povus temi eĉ pri ontbijtkoek!). Se iu flandro diras ``spekulozo'', mi pensas pri malsano, sed krome tio ne tre ĝenas min. Regionaj specialaĵoj povas ja havi regionajn nomojn. (La nomo supozeble ne rilatas al ``spekul(aci)i'', sed eble al ``spegulo'', ĉar la kukojn aŭ kuketojn kutime ornamas reliefa ilustraĵo.)

Nun mi venas al ``pipro-nuksoj'' (ĉe Middelkoop ``spickukbuletoj'', relative akurata priskribo): tre malgrandaj brunaj spicitaj kuketoj, kiujn la Nigraj Petroj (por alilokanoj: la tre lerte gimnastikantaj nigra-vizaĝaj helpantoj de Sankta Nikolao, kiuj faras la tutan laboron) disdonas aŭ disĵetas inter la infanaron. En la nederlanda lingvo, tia kuketo nomiĝas pepernoot, kio laŭvorte estas... ``pipro-nukso'', kvankam temas nek pri nukso, nek pri tre pipra gusto. Sed, se nederlandanoj en la nederlanda povas nomi ĝin tiel, eble ĉar iuj specoj iom similas al iuj nuksoj kaj ĉar inter la spicoj eble troviĝas ankaŭ pipro, kial oni ne povus diri same en Esperanto? (Se oni scias, ke temas pri kukaĵo, certe ``pipro-nukso'' donas pli klaran impreson, ol ``pepernoto''...) Por ne-nederlandanoj ĉiuokaze necesas klarigo pri ĝia formo, ĝia gusto kaj ĝia grava rolo en la nederlanda kulturo. (Sen tia klarigo, prefere ja parolu pri ``spickukbuletoj'').

Al alilandanoj ni jam devas komprenigi ke Sankta Nikolao estas ``hispana episkopo'', kiu estas nek episkopo, nek hispana; ke la Nigraj Petroj ja estas nigra-haŭtaj, sed neniel devenas de Afriko; ke fakte tia disdonacema Sankta Nikolao neniam ekzistis, sed ke lia ĉiujara persona alveno al ĉiu urbo en Nederlando, kie lin bonvenigas urbestro kaj infanaro, estas preskaŭ la sola komuna elemento en la kulturo de nederlandanoj... Do ni ne timu la taskon, klarigi al alilandanoj, kio estas ``spekulaco'' kaj ``pipro-nukso''.

Ajnalingve, do ankaŭ en Esperanto.

[509 vrt 19951101 HEJME1]

Wouter F. Pilger


NAJBARA BRUO KAJ ``MANKANTAJ VORTOJ''

[ ESPERANTO HEJME ]

Nia familio havas (luas) trinivelan domon en vico. Je unu flanko de nia ``korto'' staras bloko kun deko da tiaj loĝejoj. Apud ni loĝis antaŭ kelkaj jaroj iu virino, kiu plendis ĉe la domkonstrua asocio, ke ni tro bruas. Ŝi loĝis en la lasta domo de la bloko, do ni estis solaj ŝiaj apudaj najbaroj. Ŝi tial konkludis, ke ni kulpas. Ni mem havas klare aŭdeblajn najbarojn ambaŭflanke, kaj do konscias, ke kulpas ne la najbaroj, sed la malbona izoliteco de la loĝejoj. Ŝi solvis la problemon per transloĝiĝo. Ni lernis el tio, kaj tuj invitis niajn novajn najbarojn je kafo. Tiam ili mem povis aŭdi siajn infanojn tramure...

Mi rakontas ĉi tion ne nur ĉar, se mi priparolus tion nederlandlingve, mi uzus dekon da vortoj kiuj ``ne havas tradukon en Esperanto'', sed ankaŭ por montri, ke gravas la vidpunkto. Ĉi-foje la ``aŭdpunkto''.

Iuj plendas, ke en Esperanto ``mankas vortoj'' - ke ekzemple multaj nederlandaj vortoj ne havas ``ekvivalenton'' en Esperanto - kaj ili kulpigas Esperanton. Nia ``aŭdpunkto'' estas alia. Ni hejme uzas tri lingvojn: Esperanto, nederlanda kaj pola. Ni do scias ankaŭ, ke multajn nederlandajn vortojn oni ne povas simple traduki al la pola kaj inverse. Ankaŭ por Esperanto-vortoj ofte mankas rekta traduko. La kulpo do ne troviĝas ĉe Esperanto, sed ĉe lingvoj ĝenerale. Simple ne provu traduki vortojn. Traduku mesaĝojn. Eskimo kaj bedueno estu iom ``imagemaj'' kiam ili kune priparolas neĝospecojn aŭ kamelojn...

Esperanto-parolantoj loĝas en diversaj lokoj de la mondo, kie ĉiuspecaj cirkonstancoj estas aliaj. Se Esperanto posedus apartajn radikojn por ĉiuj specialaĵoj de ĉiuj regionoj, la rezulto estus nur, ke la homoj tamen ne sukcesos enkapigi ĉiujn tiujn radikojn. Ni do estu iom ``imagemaj'' kaj uzu eble apartajn radikojn por kelkaj, por eksteruloj klare malsamaj, specoj de kalo-pieduloj (dromedaro, kamelo, ljamo,...) aŭ frostiĝinta akvo (neĝo, glacio, prujno,...), sed krome ni utiligu la vortkombinajn kapablojn de la lingvo (kur-dromedaro, polvo-neĝo,...) kaj nian propran lertecon en lingvo-manipulado. La ĉiulingva praktiko montras, ke vere ne necesas havi apartan radikon por ĉio. Tamen, en priskriboj pri lokaj specialaĵoj ĉiam eblas uzi lokajn nomojn (prefere esperantigitajn), kun klarigo.

En nia familio neniu ``miksas lingvojn''. Foje ni ja utiligas alilingvajn ``citaĵojn'' kaj marko-nomojn. Ekzemple: Kion vi volas trinki? - Mi ŝatus kolaon. - Kaj mi sinason. ``Kolao'' estas Esperanto-vorto laŭ la 15-a regulo, pro la tutmonda konateco de boteloj kun surskribo ColaKola. ``Sinaso'' ne, ĉar la vorto (aŭ marko) ne estas internacie konata. Eksterlande ni ja dirus ``Ĉu vi eble havas iun oranĝo-gustan limonadon?''. Iujn vortojn ni uzas plursignife, ekzemple ``kafo'' (faboj, pulvoro aŭ trinkaĵo). Iujn ni uzas, almenaŭ enlande, kun nuanco laŭ la nederlanda ĉirkaŭaĵo: loĝejo kun nur du ``propraj muroj'' povas nomiĝi ``domo'', kaj ``korto'' povas esti strateca placeto. En aliaj plurlingvaj familioj, sen Esperanto, oni faras simile. Ke diversaj familioj uzas malsamajn vortojn por la sama afero, ne estas tipe por Esperanto. Ankaŭ nacilingve ekzistas tiaj ``enfamiliaj terminoj''. (Kiuj parolas Esperanton familie, kaj volas scii, kiel faras aliaj, anoncu sin ĉe ``Rondo Familia'' ĉe UEA.)

Ke por diversaj ja internacie konataj kaj gravaj aferoj en Esperanto ne jam troviĝas ĝenerale konataj kaj akceptataj esprimoj, ĉefe fontas en tio, ke oni malmulte skribas kaj legas pri la koncerna temo. Ŝajnas, ke fakuloj pli ŝatas teoriumi pri terminoj, ol verki utilajn artikolojn kaj librojn.

[541 vrt 19951101 HEJME2]

Wouter F. Pilger


NE-FAKE PRI PLANTOJ KAJ BESTOJ

[ ESPERANTO HEJME ]

Kiam niaj infanoj estis malpli grandaj, ni ofte kune promenis en la naturo. Tiam oni vidas plantojn kaj bestojn, kaj infano - espereble - demandas ``Kio estas tio?''. Saĝaj antikvuloj jam konstatis, ke unu filo povas demandi pli, ol cent patroj povas respondi. Tamen, se oni ne respondas, infano iumomente ĉesas demandi kaj (laŭ Multatuli) restas ``stulta kaj senkomprena''.

En unulingva familio, gepatroj jam havas problemon por nomi ĉiun vidatan planton aŭ beston. En trilingva (Esperanta-pola-nederlanda) familio kiel la nia, des pli. En Esperanto oni renkontas ankoraŭ alian malfacilaĵon: en niaj vortaroj, nomoj de plantoj kaj bestoj ofte estas senfantazie transliterigitaj sciencaj nomoj, tre strangaj en komparo kun la nomoj uzataj nacilingve.

Ekzemple, en iu loko amase kreskis io, kio nederlandlingve nomiĝas ganzevoet. Ĝi nomiĝas tiel, ĉar ĝiaj folioj similas al ansera piedo. La Esperanta nomo kenopodio (aŭ ĥenopodio) venas de la scienca nomo Chenopodium. Ĝi originas en greka nomo, kiu signifas... ``anser-piedo''. Mi do decidis, nomi tiun planton anser-piedo, ĉar estas stulte, en normala lingvaĵo uzi Esperantigitan formon de latinigita grekaĵo kiu tamen signifas la samon. Alia planto kiun ni renkontis, estis dovenetel. Ankaŭ en la pola, ĝi povas nomiĝi ``surda urtiko''. Kial do en Esperanto ni devus diri, sciencece, lamio?

Kolombon, laŭ PIV, oni devus nomi livio, palumboenado. Kaj korvon, laŭ Zamenhof, oni nomu korniko, frugilego, korakomonedo. Tio ne faciligas la vivon de gepatroj ne-ornitologoj!

Feliĉe mi renkontis la libreton ``Komunlingva nomaro de Eŭropaj birdoj'', laŭ kiu kolomboj nomiĝas ``kolombo'': rok-kolombo, ringo-kolombo, tru-kolombo, kaj korvoj ``korvo'': griza (aŭ nigra) korvo, kampo-korvo, granda korvo, korveto. Nomoj ja pli taŭgaj por familia uzo...

Mi do komencis serĉi ankaŭ por plantoj kaj aliaj bestoj tiajn ``komunlingvajn'' nomojn, kiuj ja estas internacie uzataj inter ne-fakuloj, sed kiuj ne aperas en Esperanto-vortaroj. Mirigis min, kiom ofte oni povas trovi tiajn. Foje mi ne trovis ion kaj do devis fabriki mem ion taŭgan (ĉar infanoj ne rapide akceptas, ke plenkreskulo ne scias). Ĉar ŝajnis al mi domaĝe, ke aliaj gepatroj devu same denove inventi la radon, mi publikigis en 1982 miajn (el-)trovaĵojn, sub la longa nomo ``Provizora privata listo de komunlingvaj nomoj de plantoj de nord-okcidenta Eŭropo''. (Ĝi supozeble elĉerpiĝis intertempe).

Listo pri besto-nomoj estis malpli facile farebla. Kvankam estas evidente, ke elefantoj nomiĝu ``elefanto'' (ne: loksodonto, elefaso) kaj delfenoj ``delfeno'' (ne: mesoplodono, lagenorinĥo, stenelo,...), validas, ke ankaŭ ne-zoologoj - ĉefe tiuj, kiuj ŝatas viziti bestĝardenojn - uzas tre specifajn nomojn, kiaj kalongo, ajajo, titio, marao, baribalo, kanĉilo, kuduo,..., eble tute ne konsciante pri tio, al kiu (scienca) familio aŭ genro la koncerna besto apartenas. Multaj tiaj nomoj mankas en niaj vortaroj. Feliĉe montriĝis, ke ili estas grandskale internaciaj, almenaŭ en libroj pri bestoj kaj sur nomŝildoj en bestĝardenoj. Samo validas pri kombinitaj nomoj kiaj poŝ-erinaco, pik-porko, fantom-makio, fingrobesto, kokoso-sciuro, beko-delfeno, mosko-bovo,... La serĉado pri tiaj nomoj iom pli longe daŭris. Nur en 1992 aperis mia ``Provizora privata listo de nomoj de bestoj - Mamuloj''. Kiu ŝatus vidi la rezulton de mia serĉado, povas havigi ĝin en libroservoj... Mian ĝisnunan liston de komunlingvaj insekto-nomoj (eĉ pli terura tasko!) oni provizore povas ĉerpi nur el komputila reto.

[510 vrt 19951101 HEJME3]

Wouter F. Pilger


SINONIME KAJ SIMILE

[ ESPERANTO HEJME ]

Kiam ni staras sur perono en Amsterdamo Centra, atendante nian trajnon, foje preterbruas vagonaro de Hoogovens aŭ de VAM. Super nia urbo estas alflugo-punkto por Schiphol. Ni ofte vidas, alte en la aero, flugmaŝinojn. En Tampereo ni tamen al iuj rakontis, ke ni alvojaĝis aviadile.

Ŝajnas, ke ni preferas la vorton ``vagonaro'', kiam la vagonoj estas klare aŭdeblaj, kaj ``trajno'', kiam ni mem veturas en ĝi... Kaj eble la fakto, ke ni vidas ion flugantan, sugestas la vorton ``flugmaŝino'', dum por la transportilo sugestiĝas ``aviadilo''?

La vortojn ``hospitalo'' kaj ``malsanulejo'' ni uzas ambaŭ, sen klara kialo por la elekto. Kaj figure ni foje diras, ke oni povas ``ĵeti ion en rubujon'' - sed la ujo, kiun unufoje semajne ni metas sur trotuarorandon, ĉe ni ne nomiĝas ``rubujo'' (ni ne havas rubojn - puin - por forĵeti). Ĝin ni nomas kutime per la komplika esprimo ``forĵetindaĵujo''. Senprobleme. Lastatempe, tamen, post deviga anstataŭigo de la malnovaj per normigitaj, pli grandaj, ĉe ni du-fakaj, kiujn oni ĉie en Nederlando pro neklara kialo nomas container, ni nomas ĝin ankaŭ ``kontenero''. (Konsciante, ke estas stulte, uzi tiel specife iun angladevenan vorton, kies signifo en la angla estas simple ``ujo''.)

La (mis)uzo de anglaj vortoj en Nederlando havas pliajn strangajn efikojn. Antaŭ jaroj, kiam mi nomis iujn rulŝuojn en vendejo ``rulŝuoj'', nia filino protestis, ke ``rulŝuoj'' estas tio, kion oni nomas nederlandlingve rolschaatsen, dum temas pri rollerskates - io tute alia... Mia argumento, ke simple temas pri novaj modeloj, ne akceptiĝis. Eble konvinkis ŝin mia demando, kiel oni klarigu al britoj, ke temas pri ``io tute alia''. Anglalingvanoj ja ne povas fari tiun distingon. La nunaj unu-vicaj skeelers (aŭ sch(aatsw)ielers) efektive estas io alia - ili estas veraj ``rul-sketiloj''. (Ne tre konsekvence: ni ĉiam nomis glacio-glitilojn ne ``sketiloj'', sed ``glitŝuoj''.)

Simile, iuj nederlandanoj estas konvinkitaj, ke la klavaro de pianoj kaj skribmaŝinoj estas toetsenbord, sed ke elektronikaj muzikinstrumentoj kaj komputiloj havas keyboard. Ankaŭ en Esperanto-lando, iuj volis enkonduki vorton ``kibordo'' por elektronika klavaro. Kiel klarigi ion tian al anglalingvanoj?

Vorto-uzo cetere povas esti tre malsama laŭ la kunteksto: ``dekkvin-procenta alkoholaĵo'', ``fortigita vino'', ``spicvino'', ``vermuto'', ``Martini'', ``surrokaĵo'' kaj ``glaso da tio'' povas indiki la saman trinkaĵon.

Vorto-uzo ankaŭ povas ŝanĝiĝi en la tempo. Ne nur en Esperanto. Tiel, antaŭ jaroj, ni parolis pri ``sonbend-aparato'' aŭ ``magnetofono''. La aparatoj ŝanĝiĝis. Venis ``kaseto-aparato''. Lastatempe, ni pli ofte parolas pri ``kaseto-ludilo''. Eĉ foje pri ``kasetilo'' aŭ ``bendilo'', kiel ankaŭ pri ``diskilo'' kaj (komputila) ``disketilo''. Tiu uzo de ``ilo'' estas iom ne laŭ PAG - ne temas pri la sufikso ``-ilo'' (laŭ mi: ``la kutima rimedo aŭ aparato por ...i''), sed pri la vorto ``ilo'' (``rimedo aŭ aparato''). Pri videoband, ni iel hezitas inter ``vidbendo'' kaj ``bildbendo'' (paralele al ``sonbendo'').

Pri ``disko'' (sondisko), io interesa okazis. Kiam enkondukiĝis ``kompaktdisko'', unue ni diris ``co-do'' aŭ foje ``ko-do''. Sed nun, ĉar ĝi rapide fariĝis ``la'' sondisko, ni simple diras ``disko''... Ankaŭ nederlandlingve ni denove diras plaat (apud ceedee).

Por fini ĉi tiun rakonton pri pli-malpli stranga lingvo-uzo familia: ĉe ni, shag estas simple ``tabako'' (eksterlande: ``rultabako''), vloeitjes ``paperetoj'' kaj sjekkie ``cigaredo''. Se necesas distingo, ni parolas pri ``rulitaj'' kaj ``fabrikaj'' cigaredoj.

[515 vrt 19951101 HEJME4]

Wouter F. Pilger


NE ĈIAM PRECIZE

[ ESPERANTO HEJME ]

En alia artikoleto mi jam avertis, ke oni ne traduku vortojn, sed mesaĝojn. Vortoj estas multvizaĝaj kaj tre diversaj laŭ signifo-amplekso en malsamaj lingvoj. Unuavide, ``bildo'' estus beeld, ``disko'' estus schijf kaj ``tabulo'' estus plaat (da io). Sed tiel simple ne estas. Jen kelkaj eblaj tradukoj de tiuj vortoj:
- ``bildo'': beeld (vidaĵo, projekciaĵo, impreso, imago), beeld(je) (unu bildeto de kinofilmo), plaat (sur vando), plaat(je)afbeelding (ilustraĵo, ekzemple en libro),...
- ``disko'': schijf (ronda plata peco, komputila disko), draaischijf (potbakista aŭ gramofona turnodisko), tussenwervelschijf (intervertebra disko), plaat (sondisko), discus (sporta ĵetdisko),...
- ``tabulo'': plaat (plata peco el ligno, metalo k.s.), (brede) plank (larĝa breto), bord (lerneja, informa tabulo), (schiet)schijf (celtabulo en pafado),...

Kaj inverse:
- beeld: ``bildo'' (vidaĵo, projekciaĵo, impreso, imago), ``bild(et)o'' (de kinofilmo), ``modela ekzemplo'', ``skulptaĵo'',...
- plaat: ``tabulo'' (plata peco el ligno k.s.), ``bildo'' (ilustraĵo, pendobildo), ``disko'' (sondisko), ``sabloplato'' (en maro),...
- schijf: ``disko'' (ronda plata peco, potbakista aŭ gramofona turnodisko, intervertebra disko, komputila disko), ``patelo'' (genu-osto), ``ronda tranĉaĵo'', ``ludpeco'' (en damludo), ``tabulo'' (celtabulo en pafado), ``pulio'',...

Do en iuj okazoj, ``bildo'' ja estas beeld, ``tabulo'' ja estas plaat kaj ``disko'' ja estas schijf, sed la vortoj tute ne kovras identajn signifo-kampojn en la du lingvoj.

Kion tio signifas por hejma (aŭ alia aktiva) uzado de Esperanto? Ke oni ne traduku, sed libere esprimu sin! Feliĉe en Esperanto la signifoj de vortoj iom pli ol en la nederlanda restas proksime de iu ``origina'' aŭ ``baza'' signifokampo. En ``bildo'' ni retrovas preskaŭ ĉiam la nocion ``vidaĵo'' (ĉu en vero aŭ en imago). ``Disko'' preskaŭ ĉiam indikas ion pli-malpli rondan kaj platan. ``Tabulo'' ion platan, sed kutime ne rondan (se cel-tabulo estas ronda, oni ja parolas pri ``cel-disko''). Estas do utile, iom pripensi la bazajn signifojn de iu vorto. Aŭdante kaj legante ni ekkonas la limojn de tiuj. Ni lernas ankaŭ pli specifajn vortojn, sed, ĝis tiam (kaj ankaŭ poste), ni povas indiki specifajn trajtojn per aldonaj vortoj aŭ vortopartoj: ``mensa bildo'', ``bildo-disko'', ``anonc-tabulo''. En la nederlanda ni faras same, sed ekzistas granda diferenco: se en nacia lingvo oni faras mem kombinon, la esprimo estas ofte stranga, infaneca, aŭ eĉ erara - en Esperanto ĝi estas eble nekutima, sed ofte tute normala, eĉ se ekzistas esprimo pli preciza aŭ pli faka.

Kiel ekzemplon mi prenu la vorton ``poto'', kiu ja havas multajn precizigeblajn signifojn: flor-poto, marmelado-poto, kuir-poto, ŝpar-poto,... Iu iam asertis, ke la nederlanda estas ``pli preciza'' ol Esperanto, ĉar ĝi distingas kuirpotojn (pannen) de aliaj potoj (potten). Nu, do Esperanto estus ``pli preciza'', ĉar ĝi distingas patojn (koekepannen) de kuirpotoj... Li cetere forgesis, ke en la nederlanda ekzistas ankaŭ dakpannen, duinpannen kaj hersenpannen, brompotten kaj aliaj potten, kiuj en Esperanto ne nomiĝas ``poto''. Krome, se oni volas, oni povas ankaŭ en Esperanto aparte nomi ``marmitojn'', ``kaserolojn'' kaj ankoraŭ kelkajn aliajn kuirpotojn. Ni, hejme, tamen supozas, ke oni kuiras en kuirpoto, ke mielo estas en (vitra aŭ alia) mielo-poto kaj ke planto sur fenestrobreto kreskas en plantpoto. Se ni diras simple ``poto'', ni do scias, pri kio temas.

Ĝenerale dirite: eĉ se ekzistas pli precizaj vortoj, kunmetitaj aŭ radikaj, oni ne ĉiam sentas bezonon, uzi ilin.

[517 vrt 19951103 HEJME5]

Wouter F. Pilger


LINGVO-NORMOJ: UTILAJ KAJ VANAJ

[ ESPERANTO HEJME ]

Ekzistas en Esperanto-lando iuj, kiuj opinias, ke la Esperanto-parolantoj ĝenerale uzas la lingvon tro neprecize, tro simple. Tiuj okupiĝas pri normigado de la lingvo. Ili asertas, ke ne eblas uzi Esperanton internacie, se oni ne precize difinas la signifon de ĉiuj vortoj. Nu, kiel mi jam aludis pli frue, lingvo ne funkcias tiel. Ni ĉiuj parolas tre neprecize, sed tamen kutime komprenas unu la alian.

Kompreneble por teĥnikistoj, sciencistoj, juristoj kaj aliaj fakuloj ja tre necesas, ke ĉiu faka esprimo havu klaran signifon. Do tre utilas normigi por faka uzo. Necesas, ekzemple, provizi pliajn jam ekzistantajn internaciajn Normojn per Esperanto-traduko. Necesas diskonigi tiujn Normojn inter Esperantlingvaj fakuloj. Sed oni ne atendu, ke tio tre influos la normalan ĉiutagan lingvo-uzon.

Ni prenu kiel ekzemplon la terminojn pri elektraj ŝnuroj, konektiloj kaj ŝaltiloj. Ĉe ni hejme, ni daŭre parolas pri ``kontaktiloj'' (stekkers, stopcontacten), kvankam ni scias, ke fakuloj nomas tion ``konektiloj'' kaj kvankam ni scias, ke ankaŭ ŝaltiloj faras kontakton (kaj tiel estigas konekton...). Inter elektraj ``ŝnuroj'' kaj ``kabloj'' ni faras la saman laikan distingon kiel inter ne-elektraj (``kablo'' estas relative dika ``ŝnuro''), kvankam supozeble la fakuloj difinas alie. Ni scias pri la esprimoj ``ŝtopilo'' kaj ``ŝtopilingo'', kaj eĉ foje uzas ilin, se necesas por klareco. Sed ni pli ofte diras ``Ĉu la kontaktilo estas bone enmetita?'' ol ``Kontrolu la pozicion de la ŝtopilo en la survanda ŝtopilingo''. Nederlandlingve ni ja ankaŭ ne diras ``Controleer de positie van de contactstop in de wandcontactdoos'', kiel en malbonaj uzo-indikoj!

En la nederlanda, la vorto stekker (surŝnura konektilo) formiĝis, tute en la komenco, laŭ la germanlingva Stecker. La nederlandaj normigistoj dum jardekoj insistis, ke oni uzu la vorton steker, ĉar ĝi estas pli pure nederlanda. Poste ili ŝanĝis la Normon kaj nun nomas ĝin contactstop (se mi estas bone informita). Normalaj homoj, eĉ elektristoj hejme, daŭre diris kaj diras stekker.

Do, se Esperantaj normigistoj decidus, ke radiatoro de centra hejtado-sistemo (aŭ de aŭto) ne nomiĝu ``radiatoro'', sed ``vatro'' (varmo-transigilo, laŭ la Bildvortaro), ili ne atendu, ke en ĉiutaga lingvo oni tuj sekvos ilin. Povas esti, ke faka vorto transiras al la ĉiutaga uzo, sed la ekzemplo de steker kaj contactstop por stekker montras, ke oni ne atendu tro multe.

Iuj asertas, ke Esperanto estas ne jam taŭga por oficiala uzo en la Eŭropa Unio, ĉar ne por ĉiuj fakoj ekzistas Esperanta Normo. Mi estas konvinkita, ke - se en iu tago ``minacus'' baldaŭa oficiala uzo de Esperanto en la Eŭropa Unio - la bezonataj Esperanto-versioj (almenaŭ la Unuaj Versioj) de Eŭropaj Normoj povus esti farataj en kelkaj monatoj! De nekverelemaj bonsencaj Esperanto-regantaj (duon-)fakuloj, en kunlaboro kun la EU-terminaro-specialistoj.

Ja tute ne gravas, ĉu la terminoj enmetotaj estas jam efektive uzataj, kvankam prefere jam-uzatajn oni ja utiligu (eble kun precizigo de la difino). Gravas, ke la koncernaj fakuloj uzu la terminojn, post akcepto de la Normo, laŭ tiu Normo. Se iu termino montriĝos taŭga kaj utila por ne-fakuloj, eble eĉ ni ekuzos ĝin... Se ne, tiam ne. Ju pli la fakuloj en sia Normo respektos la ĉiutagan lingvo-uzon (tiom, kiom tiu ekzistas), des pli probable estas, ke ankaŭ ne-fakuloj uzos la terminojn (tiom, kiom ili bezonos).

Sed por tio ja necesas, ke fakuloj verku tekstojn pri sia fako por la ne-faka publiko.

[535 vrt 19951103 HEJME6]

Wouter F. Pilger


ESPERANTO POR INFANETOJ

[ ESPERANTO HEJME ]

Paroj, kies komuna lingvo (origine) estas Esperanto, ne malofte konsideras ĝin ``io propra'', kaj volas transdoni ĝin al siaj infanoj. Ankaŭ ni. Rimedo plej simpla (por la infano) estas: en ia konsekvenca maniero iu de la komenco alparolu ĝin tiulingve.

Post ioma provado de alia metodo, kiu montriĝis por ni nepraktika, ni transiris al sistemo, en kiu la patrino parolas nur pole kun la infano, la patro nur Esperante kaj (nedemokratie) la gepatroj inter si sian komunan Esperanton. La nederlandan ni principe lasis al ``ĉiuj aliaj'' kaj al la lernejo.

Ni konsciis, ke, se infano aŭdas lingvon de nur unu persono, povus ekesti vorto-malriĉo. Ni utiligis laŭtlegadon kiel rimedon por konigi vortojn, kiujn ni mem ne uzus kaj por enkonduki temojn, kiujn ni mem eble ne priparolus. Ankaŭ la nederlandan ni provis tiel (nur per legado) apogi. Jen komplikaĵo: Por la pola kaj la nederlanda, ni havis multajn taŭgajn libretojn. Sed por Esperanto? Ekzistis koloraj ĉinaj infanlibretoj, tamen ofte kun lingvaĵo universitatuleca. Do, dum laŭtlegado, mi ilin... tradukis al pli kutima (ne necese ``simpla''!) Esperanto - aŭ al la nederlanda. Ankaŭ pri nederlandaj kaj alilingvaj rakontoj mi demandis: ``Ĉu hodiaŭ mi legu Esperante aŭ nederlande?''. Panjo legis pole aŭ Esperante.

Pripensu: dum tia ``traduk-legado'' ne eblas manipuli vortaron. Kompreneble necesas prepariĝi, sed esenca estas improvizado. Tiel oni akiras pli kaj pli lingvo-lertecon! Belajn eltrovaĵojn mi krajone notis en marĝeno. Kaj tiel - ĉar infanoj volas aŭdi rakontojn ree, denove kaj ankoraŭfoje - la tradukoj paŝon post paŝo plibeliĝis.

Unu rezulton de tia ``traduk-legado'' vi povus mem (laŭt)legi: mi publikigis libreton kun kvin ``Tiel Do''-rakontoj de Rudyard Kipling, i.a.: ``Kiel la kamelo ekhavis sian ĝibon'' kaj ``Kiel la alfabeto (kompreneble la Esperanta!) estis farata''. Vi espereble rekonos, ke Kipling verkis kaj mi tradukis por laŭtlegado. (Ĉe Kipling ĉiuloke aperas io nekonata, eble iam esplorinda. Ĉe li, ne necesas kompreni ĉion por kompreni la tuton...) Jen la komenco de ``Kiel la baleno ekhavis sian gorĝon'':

``Iam, en la maro, ho mia Plej Amata, estis Baleno, kaj ĝi manĝis fiŝojn. Ĝi manĝis la barbofiŝon kaj la kardofiŝon, kaj la marstelon kaj la sardelon, kaj la plateson kaj la fleson, kaj la blikon kaj ties amikon, kaj la soleon kaj la klupeon, kaj la verdire veran lirla-kirlan angilon. Ĉiujn fiŝojn kiujn ĝi povis trovi en tuta la maro ĝi manĝis per sia buŝo - tiel!''

Kompreneble infano ne bezonas koni ĉiujn tiujn fiŝojn. Ankaŭ mi ne konas. (Sed indas, montri bildojn de kelkaj.) Iom poste skribiĝas:

``Se vi naĝos al latitudo Kvindek Norde, longitudo Kvardek Ueste (tio estas Magio), vi trovos, sur floso, en la mezo de la maro, kun nenio vestita krom blua drelika kalsono, paro da ŝelkoj (vi ne forgesu la ŝelkojn, Plej Amata), kaj poŝ-tranĉilo, unu ŝippereintan Mariston, kiu, ja mi honeste diru al vi, estas viro de senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco.''

Jam la aŭtora interkrampaĵo ``tio estas Magio'' indikas, ke la infano neniel zorgu pri ``latitudo'' kaj ``longitudo''. Ĝi eĉ tutvive ne bezonos uzi la vorton ``ueste''... Sed la laŭtlegata teksto, kiel mi antaŭe aŭdis ĝin en la nederlanda, la angla kaj la pola, simple sorĉas. (Ne nur infanojn...) Kaj iuj vortoj ja restas en la kapetoj. Niajn infanojn ĝi sorĉis en Esperanto. Do eble mia traduko estis iom taŭga.

[536 vrt 19951104 HEJME7]

Wouter F. Pilger


HEJMA RETUMADO

[ ESPERANTO HEJME ]

En antaŭa numero de FEN-X vi legis iujn TTT-terminojn. Vi do rekonos iujn retumadajn slangaĵojn en ĉi tiu teksto...

Pasintjare, ĵus antaŭ la granda ferio, ni ĉi tie ekhavis la eblecon por senpaga (krom telefonkostoj!) aliro al Interreto. Kompreneble ni ne nur tuj skribis niajn unuajn modernajn retleterojn (liston kun pli ol 1000 retadresoj de Esperantistoj ni jam havis), sed ankaŭ rapide faris familian hejmpaĝon, plus po unu paĝo por ĉiuj el ni. Kiel vi jam supozis: en ĉiuj niaj lingvoj, do ankaŭ en Esperanto. Tiel do ``ĉie en la mondo'' oni povas legi ion pri nia familio, pri niaj interesiĝoj kaj... pri niaj pluraj lingvoj.

Evidente ni ekinteresiĝis pri Esperantaĵoj en la Reto. Jam mirinde multe estas. Kaj, post kiam oni trovis komenco-punkton, oni renkontas bone prizorgitajn listojn kun centoj da Esperanto-literaturaĵoj, pri sciencaj artikoloj, pri Esperanto-muziko, k.t.p. Oni povas legi aŭ sendigi ĉiuspecajn tekstojn (ofte ne plu aŭ ne jam aĉeteblajn), kaj eĉ la kompletan Biblion, se oni volus. (Por tiuj, kiuj ne konas la Reton: nur montru al la titolo, kaj la teksto jam venas, de iu komputilo ie en la mondo...) Sed kio enestas speciale por Esperanto-parolanta familio? Ne multe. Sed ja iom.

Iuj petis nin, aliĝi al DENASK-L, malgraŭ tio, ke niaj infanoj ne plu estas junaj. Tio estas ``dissendo-listo'' por familioj denaske parolantaj Esperanton kun siaj infanoj kaj por aliaj, kiu parolas Esperanton hejme. Al ĝi oni povas sendi elektronikan leteron kaj ĉiuj aliĝintoj ricevas ĝin kaj povas reagi al ĝi. Tio tre utilas, kiam oni spertas iun edukan aŭ socian problem(et)on ligitan al plurlingva edukado, sed ankaŭ, kiam oni simple volas scii, kiel aliaj homoj nomas iun objekton en la domo. En Nederlando, por la Nederlanda (aŭ Turka, aŭ Papiamento...) oni facile povas peti konsilon aŭ opinion de parenco aŭ najbaro. Sed pri Esperanto? Per DENASK-L vi ekhavas pli ol kvindek tiajn najbarojn, kaj tuj (ofte samtage) iuj reagas al via demando.

En tiu ``listo'' oni konstatis preskaŭ plenan mankon en la Reto de interesaj aferoj por Esperanto-parolantaj infanoj (denaskaj aŭ ne). Tio kondukis al malfermo de ``Reto-Klubo de Esperanto-parolantaj infanoj, geknaboj kaj dekumuloj''. Kun kantoj, ludoj kaj legaĵoj, kaj kun ligoj (aŭtomataj transsendoj) al aliaj interesaj Esperantlingvaj lokoj en la Reto (paĝo pri Asteriks, ekzemple). Ĝi estas ankoraŭ malgranda (ĉar nova), sed preskaŭ ĉiusemajne aliĝas nova infano (de Kanado ĝis Uzbekistano) kaj preskaŭ ĉiusemajne aldoniĝas io nova. Enestas ankaŭ rimaĵoj k.s. por infanoj, kiuj mem ankoraŭ ne povas legi. (Tiujn la gepatroj do elprenu...)

Se vi havas aliron al Interreto, foje rigardu al la paĝoj de la Reto-Klubo:
http://geocities.datacellar.net/EnchantedForest/2755/
Kaj... kiu havas sugestojn por pliaj plaĉaj aferoj por infanoj kaj geknaboj ĝis 18-jaraj, tie trovos la manieron por anonci tion.
En la ``denaskaj''-paĝo de la Klubo vi trovos ligon al DENASK-L.

La elektronika babilejo ``Esperanto'' ĝis nun ne estis granda sukceso por ni. Tro ofte oni tie neniun trovas, kaj se oni trovas, oni tro ofte babilas pri la babilado... Sed almenaŭ unufoje mi povis (skribe) babili samtempe kun Esperanto-parolantoj el Svedio, Francio kaj Brazilo.

Ankaŭ en ``pli serioza'' maniero la-Reto-plus-Esperanto jam utilis al ni: nia filino, per interŝanĝo de retpoŝtaj leteroj kun Israela amiko, rapide sukcesis organizi lokan programon por studvojaĝo tien kun sia altlerneja klaso.

Nia propra hejmpaĝo ĵus translokiĝis:
http://geocities.datacellar.net/Paris/9231/

[566 vrt 19970123 HEJME8]

Wouter F. Pilger


© 1997 Wouter F. Pilger, Lelystad, NL
(Por tiuj landoj, kie tio necesas: ekzistas papera versio kun la sama mencio. / Voor die landen, waarvoor dat nodig is: er bestaat een papieren versie met dezelfde vermelding.)


Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Nenion el ĉi tiu eldono oni rajtas multobligi, kopii, enigi en serĉdokumenton aŭ rikordaron por (tele)konsultado, aŭ publikigi, en ajna formo aŭ per ajna rimedo, sen anticipa skriba permeso de la aŭtoro *.


Alle rechten voorbehouden. Niets uit deze uitgave mag worden verveelvoudigd, gekopieerd, opgeslagen in een zoekdocument of (elektronisch) bestand voor raadpleging (op afstand), of gepubliceerd, in welke vorm dan ook of door welk middel dan ook, zonder voorafgaande schriftelijke toestemming van de auteur.*


* En la loko(j), al kiu(j) transsendas la TTT-hejmpaĝo de la aŭtoro, ĉi tiu teksto troviĝas kun lia permeso.
* Hiperligo al ĉi tiu teksto estas bonvena!


* Op de plaats(en), waar de WWW-thuispagina van de auteur naar verwijst, bevindt deze tekst zich met zijn toestemming.
* Een hyperlink naar deze tekst is welkom!


Fam. Pilger


W3C Wilbur HTML kontrolita!


 1