Kiam oni ne povas utiligi la supersignitajn literojn de Esperanto (kaj plej multaj naciaj lingvoj), lau Latin-3 au alie, ekzemple, char oni ne scias, chu la ricevonto disponas pri ili, necesas uzi iun alian skribmanieron. Krome, la e-poshtaj kaj novajh-servaj sistemoj de Interreto estas fidindaj nur por 7-bita komunikado. Nur pri akurata transsendo de la ''Latinaj'' literoj a-z, la ciferoj 0-9 kaj la plej kutimaj interpunkciaj signoj oni povas esti certa (ech ne pri ^ ~ ` >).
Krom la normigitaj kaj interkonsentitaj manieroj por reprezenti la supersignitajn Esperanto-literojn, kiam ghusta uzo ne eblas au ne estas oportuna, ekzistas iuj privataj manieroj de transliterigo, kiuj indas je iom da diskuto.
LA CH-TRANSSKRIBO ("Fundamenta Permeso"):
(normale: ch gh hh jh sh u)
Noto: Por plifaciligi legadon kaj ebligi preskau automatan transliterigon, oni tajpu "komenc-horo", "pra-ulo", "ne-uzebla" k.s; tiam restas vortoj kiel "balau" por postkorekto.
variajhoj:
Iuj tajpas "w" por u-hoko. Per tio pli facile vidighas, ke "praulo" (pra-ulo) sonas alie ol "frawlo" (fraulo). Tiu skribmaniero tamen estas ne-oficiala. Krome ghi malplifaciligas automatan transliterigon, se enestas nomoj kaj adresoj.
Iuj tajpas "uh" por u-hoko. Tio iom plibonigas la rezulton de automata transliterigo, sed estas ne-oficiala.
Iuj uzas iun alilingvan u-kun-supersigno. Tio donas problemojn en 7-bita komunikado.
La ch-transskribo, sen ia adapto, estas tute tauga por homa legado!
La sekvantaj transskriboj havas avantaghon nur se la tekston oni poste shanghos al la ghusta skribo! Oni uzas ilin ekzemple por sendado de publikigotaj tekstoj inter autoroj, redaktoroj, eldonistoj, presistoj, k.a.. Ankau por tekstoj en la Reto, celitaj por elpreso lau la eblecoj de la uzonto.
LA CX-TRANSSKRIBO ("Kopenhaga Rekomendo"):
(Rekomendo por transskribo por inter-komputila komunikado, de la Konferenco pri Esperanto en Scienco kaj Tekniko, Kopenhago, 1962)
(normale: cx gx hx jx sx ux)
variajhoj:
Iuj skribas "vx" anstatau "ux", por ke ne ekzistu konflikto - en mikslingvaj tekstoj - kun la Franca "aux". Tio tamen povas gheni al automata alfabetigo.
Noto: Alfabetigo kun cx...ux okazas preskau senerare: la shanco, ke vortoj kiel "sagxumo" kaj "sagzumo" trovighas en la sama listo, estas preskau nula; sed oni korektu che "neuz...", kiu venas post "neux...". Kontraste, kun c`...u` k.s., senplia alfabetigo ne eblas (Askie), char ` trovighas antau a.
Iuj tajpas "c' g' h' j' s' u'". Sed ' ekzistas en Esperanto, kaj do okazas ke "ec'" estas "ech" au "ec(o)". Krome eblas konfliktoj kun transliterigo alilingva.
Iuj tajpas "c` g` h` j` s` u`". Oportuna solvo, se ` trovighas en oportuna loko de la klavaro kaj ne estas difinita kiel "morta klavo". Tamen eblas konfliktoj kun transliterigo alilingva.
Iuj tajpas "c> g> h> j> h> s> u>". Tio rapide konfliktas kun aliaj kodoj de redaktilo, HTML, k.s.
TRANSSKRIBO LAU "INTERNACIA ALFABETO 5" DE CCITT:
(normale: ^c ^g ^h ^j ^s ~u / c^ g^ h^ j^ s^ u~)
variajhoj:
Iuj skribas "^u" anstatau "~u", resp. "u^" anstatau "u~", char la signo ~ estas malfacile tajpebla per ilia klavaro. Oni memoru, ke "^" en IA5 estas difinita kiel "cirkumflekso" kaj "~" kiel "iu alia supersigno".
Kromaj privataj transliterigoj:
Por certaj celoj, ekzemple por komunikado kun kompostisto, iuj uzas iun ajn oportunan signon, kiu ne povas trovighi antau litero de vorto - ekzemple ";c" au "%c". Tio ja ofte senerare transkodighas al la ghustaj literoj.
Por iuj kompostsistemoj ekzistas fabrikistaj kodoj pli-ol-du- elementaj, kiel: /^c [^c] %ccirc; ... kiel alilingve: /"a ["a] %auml; por a-umlauto.
Iuj elpensis uzi "q" por gh (au por hh), "w" por u-hoko, "x" por hh (au por gh), "y" por jh (au por j, kun "j" por jh...), sed kutime kun "ch" kaj "sh". Tio havas neniun avantaghon por posta prilaborado, ghenas la vortbildon, kaj nur konfuzas la leganton. La "avantagho" de unu-frapa tajpado (tamen ne por la oftaj ch kaj sh!) estas neglektebla.
"Moralo" (au: "Praktikaj Konsiloj")
Se ne eblas uzi la ghustajn literformojn (tuj),
- Por sia propra uzo, chiu tajpu kiel plachas, lau oportuno de klavaro kaj lau oportuno por i.a. automata transliterigo per la propraj rimedoj.
- En privata elektronika korespondado, oni tajpu lau interkonsento.
- Por elektronika komunikado kun nekonatoj, oni uzu unu el la vaste konataj transliterigo-sistemoj. Praktike: ch cx ^c c^. Sed pripensu, ke iuj komputiloj ne montras ^~.
- Por sendajhoj al redakcioj au kompostejoj / presejoj, oni uzu la kodojn, kiujn tiuj preferas (au postulas!) por produkti la ghustajn literojn en la presajho. Se vi ne konas ilian preferon, uzu la por tiu celo plej uzatan: cx.
- Por publikigataj tekstoj por la ghenerala publiko (ekzemple ttt-hejmpagho), oni uzu oficialan skribmanieron. Se ne eblas montri supersignitajn literojn, oni uzu - lau mi - la oficialan ch-literumon. Ghi estas por homaj legantoj tute klara, ghi estas ghenerale uzata kaj akceptata, kaj nenio en ghi malplache impresas al ies okuloj.
- Pro ioma konateco en alilingvaj transskriboj, ankau IA5 (^c au c^), kvankam la signoj malbele interrompas la vortbildon, estas - lau mi - akceptebla en porpublika teksto. Sed prefere en kuntekstoj, kie ankau alilingvaj partoj estas tiumaniere transskribitaj (ekz-e en dulingva Franca/Esperanta pagho).
(Mi mem prizorgis, ke en miaj redaktiloj, la klavoj [ ] { } < > produktu c-cirk g-cirk s-cirk j-cirk u-hoko U-hoko, dum la aliajn mi tajpas per kombino kun morta klavo ^. Tiel produktighas la ghustaj supersignitaj literoj de la redaktilo, au la kodoj por Latin-3 lau DOS au lau Windows, au - lau bezono - cx- au IA5-transliterigajhoj. Por aliaj programoj, tio ne funkcias; tiam mi tajpas chiujn per kombino kun ''morta'' klavo `. Sed en la pretaj tekstoj aperas skribo oficiala - au almenau transskribo konata al la leganto.)
Wouter F. Pilger, <pilger[a]geocities.com>
Fam. Pilger, http://geocities.datacellar.net/Paris/9231/