CXu ankaux vi malsxatas, stari en vico?

Foje, pro diversaj kialoj, povas dauxri gxene longe, gxis oni ekhavas iun TTT-pagxon. CXu pro ecoj de via masxino, via "provizanto", la lineoj, premhoro... GXene. Tre gxene. Se ankaux gxenas vin, legu cxi tion.

Tamen, ne necesas stari en vico. Preskaux cxion oni povas ekhavi per skribado de e-letereto. La petita afero alvenos post kelkaj minutoj (ofte se temas pri TTT-pagxo), horoj aux tagoj (se temas pri granda FTP-dosiero). Dependas. Sed via masxino ne bezonas intertempe ligon kun la reto (telefon- kaj abon-kostoj! - por dufoje la minimuma telefontarifo oni povas havigi plurajn TTT-pagxojn).

TTT-pagxoj perletere:


(TTT-posxto WWW-mail)

Unu limigo: temas pri la teksto kaj la ligoj. Ne pri bildoj (sed vidu poste), filmoj, sonoj, ktp. Kaj la teksto havu malpli ol 5000 liniojn.

Ekzistas pluraj robotoj "agora", kiuj prizorgas transsendon de TTT-pagxoj laux e-posxta mendo. Tamen ne cxiuj servas same. Iuj, ekzemple, ne kapablas trakti signojn "super 127", do ankaux ne la Esperantajn supersignitajn literojn laux Latin3. Aliaj tre strange enpagxigas la tekstojn. Bona servilo laux mia sperto estas:
agora@info.lanic.utexas.edu


Sxajnas, ke la Teksasa "agora" ne por cxiuj funkcias.
Jen iuj aliaj:
<agora@capri.mi.mss.co.jp>
<agora@dna.affrc.go.jp>
tiuj funkcias simile, la dua pli bele enpagxigas kaj indikas kursivon kaj grason per _xxx_, sed ambaux fusxas supersignitajn literojn.

<w3mail@gmd.de>
Gxi donas suficxe bele arangxitan pagxon, kun ligoj en la teksto, post peto per: get -a http://.... (Por pliaj eblecoj, sendu help se vi komprenas anglan.)

<webmail@www.ucc.ie>
Cxi tiu akceptas nur po unu peto en unu letero, kaj uzas SEND por teksto (bele enpagxigita, sed sen piednotoj por la hiperligoj!) kaj GET por HTML-fonto; krome GO por ambau samtempe. Se enestas specialaj literoj, gxi sendas cxion kiel aldonajxon. Gxi ne sendas bildojn, zip-itajn dosierojn k.s, kaj ne funkcias por ftp. Kaj krome gxi estas konsiderinde pli malrapida.


Kiel funkcias? Unue vi devas ekscii la adreson (URL) de la pagxo. Ekzemple:

http://geocities.datacellar.net/Paris/9231/esperant.htm

Tiam sendu e-letereton al: agora@info.lanic.utexas.edu kun jena simpla enhavo:

send http://geocities.datacellar.net/Paris/9231/esperant.htm

Jen cxio. En la temlinion vi povas meti ajnajxon, se via posxtilo tie ion postulas.
Post (por mi mirige) mallonga tempo post sendo de tiu letereto, vi ricevos la petitan tekston en via leterkesto. Kaj je gxia fino trovigxas listo kun plenaj URL-adresoj de cxiuj "ligoj" el tiu pagxo.

Anstatauxe, vi povas skribi:

source http://geocities.datacellar.net/Paris/9231/esperant.htm

Tiam vi ricevos la "fonto"-dokumenton: la HTML-koditan tekston, el kiu TTT-pagxoj estas farataj. GXin vi povos vidigi kiel ajnan alian TTT-pagxon surdiskigitan.

En tia surdiska TTT-pagxo la ligoj al foraj pagxoj (http://....) kaj la ligoj en la pagxo (#....) normale funkcias. Ligoj al alia pagxo en la sama TTT-ejo tamen ne. Tial mi faras jene: Mi sendas duoblan peton (la peto povas havi kvin liniojn maksimume):

send http://geocities.datacellar.net/Paris/9231/esperant.htm
source http://geocities.datacellar.net/Paris/9231/esperant.htm

La fonto-dokumenton mi rigardas TTT-e. Kaj, se mi volas utiligi iun ligon, mi kopias gxin el la ligo-listo en la teksto-versio. (Kompreneble mi rapide forigas la nebezonatajn partojn, pro dauxra spaco-manko...)

Problemetoj:

Rekta surdiskigo de la ricevita fonto-teksto el la posxtilo, almenaux per nia posxtilo, ne bone funkcias. Nia posxtilo enmetas ekstrajn liniofinojn, kiuj en la TTT-pagxo kauxzas nebezonatajn spacetojn meze en vortoj. Mi do (per "tondado kaj gluado") kopias la posxte ricevitan tekston al tekstilo, kaj el tiu skribigas gxin al la disko en "ascii/dos/nurteksta" formato, kun finajxo .htm (por vi eble .html).

Kvankam tiu Teksasa "agora" mem bone traktas (pli bone dirite: ne provas trakti mem) la super-127-ajn kodojn de supersignitaj literoj, tio ne signifas, ke cxiuj posxtiloj bone konservas ilin. Se cxe via posxtilo eblas instali ion, instalu, ke gxi ne traduku karaktrojn. (CXar eble gxi pensas, ke Esperanto-[gx] estas Dana trastrekita o, kaj anstatauxigas gxin per o, kaj ke Esperanto-[ux] estas supersignita y, kaj anstatauxigas gxin per y...)

Ankaux bildojn kaj aliajn ne-tekstajn aferojn vi povas sendigi. Sed ili alvenos "uu-koditaj". Vi do bezonas "uu-malkodilon". Sed ecx tiun vi povas retposxte ekhavi. (Sed provu, cxu la bildo ne tamen venis nekodita!)

Por informoj pri tio, kaj pri kromaj eblecoj: komencu per - perposxta - peto pri RetumiRetposxte. Do, ne kliku, sed sendu al la Teksasa "agora" e-letereton kun la teksto sur unu linio:

send http://www.cs.chalmers.se/~martinw/esperanto/retumi-retposxte.txt

kaj vi tre baldaux ricevos priskribon en Esperanto de multaj aliaj eblecoj de retumado per retposxto.

Se vi povas legi la Anglan, aldonu sur aparta linio:

help

kaj vi krome ricevos la propran helpdokumenton de tiu "agora".



FTP-dosieroj perletere:


(FTP-posxto FTP-mail)

Ekzistas pluraj perposxtaj FTP-sendo-robotoj. Mi preferas uzi:

ftpmail@ftpmail.ramona.vix.com (la iama "dec"-roboto)

Kiam vi volas havi dosieron el iu FTP-ejo, skribu al tiu roboto e-letereton jene:

connect nomo-de-la-ftp-ejo
reply via-retposxta-adreso
get .../.../.../.../............
quit

(Tamen, ankaux per "agora" eblas ekhavi ftp-ajxojn. Ecx multe pli rapide. Sed ili estu "malpli longaj ol 5000 linioj". La teksto tiam estu:
send ftp://............)


lasta modifo: 1996-09-17

Wouter F. Pilger pilger@geocities.com

 1