Paul Verlaine (Verleno):
Mia intima sonĝo

Mon r^eve familier (Esperanto)


Komparo de kelkaj Esperanto-tradukoj


(La tradukoj de W.F. Pilger ne estas "kuŝintaj, ripozintaj, fermentintaj", sed servas nur por montri eventualajn eblecojn!) - 1994-09-15


MIA INTIMA SONĜO (Mon r^eve familier)
Paul Verlaine (Wouter F. Pilger)

Mi sonĝas ofte revon strangan, ĝis medol':
In' nekonata - mi ŝin amas, ŝi min amas,
Sed tamen, ĉiufoje, ŝi ne tute samas,
Nek tute ŝi malsamas: am', kompreno-vol'.

Ŝi min komprenas, travideblas mia kor',
Sed nur por ŝi, ho ve!, ĝi sen problemoj sanas,
Sed nur por ŝi; se mian frunton ŝvito banas,
Nur ŝi kapablas refreŝigi ĝin, per plor'.

Ĉu brunaj, blondaj, ruĝaj haroj? - Dubas mi.
La nom'? - Sonoro milda restas en konsci',
Amatajn nomojn eĥas, kiujn Viv' ekzilis.

Rigardo ŝia estis kiel de statu'
Kaj ŝia voĉ', trankvila, fora firm', similis,
Module, karajn voĉojn ne sonantajn plu.

----------------
[sen cezuro: v-v-v-v-v-v-(v)]
eble tro neŭtra (nek jamba nek troĥea);
tro invitas al skanda, teda legado, sed, se ne skande legata, povas impresi tre forte



MIA INTIMA REVO (Mon r^eve familier)
Paul Verlaine (K. Kalocsay)

En sonĝ' penetra, stranga tre ofte al mi venas
virino nekonata, de mi amata, ama,
alia ĉiufoje, kaj tamen ĉiam sama,
virin', kiu min amas, kaj kiu min komprenas.

Ŝi min komprenas plene, ĉi diafana koro,
ve, sole por ŝi ĉesis problem' esti fatala,
jes, nur por ŝi; la ŝviton de mia frunto pala
ŝi povas refreŝigi, nur ŝi, per sia ploro.

Ĉu bruna, blonda, ruĝa ŝi estas? Mi ne konas.
La nomo - mi memoras - sonore, dolĉe sonas,
kiel la nom' de l' karaj, kiujn la viv' ekzilis.

Rigardo ŝia estis rigardo de statu',
kaj ŝia trankvilflua kaj grava voĉ' similis
al karaj voĉoj, mutaj, kaj ne sonantaj plu.

-----------
["Esperanta aleksandro": v-v-v-v/v-v-v-(v)]
"mi ne konas" (9) anst. "mi ne scias"!;
Ne sukcesis la ripeta "Pour elle seule":
misakcento "sole por ŝi ĉesis" (6), dum laŭ senco estu "sole por ŝi ĉesis" (karambolo)
- kial ne: "ve, nur por ŝi nun ĉesis..."?;
verso 5, erare, sugestas: koro=ŝi
-----------


MIA INTIMA SONĜO (Mon r^eve familier)
Paul Verlaine (Wouter F. Pilger)

Min ofte stranga sonĝo penetras ĝis medol':
Virino nekonata - mi amas ŝin, ŝi amas,
Sed tamen, ĉiufoje, ŝi ja ne tute samas,
Nek tute ŝi malsamas, kun am', kompreno-vol'.

Ĉar ŝi min ja komprenas, hel-plenas mia kor',
Sed nur por ŝi, ho veo! - ne plu probleme vanas,
Sed nur por ŝi; se mian mortpalan frunton banas
La ŝvit', nur ŝi kapablas freŝigi ĝin, per plor'.

Ĉu bruna, blonda, ruĝa ŝi estas? - Dubas mi.
La nom'? - Sonora dolĉo plu restas en konsci',
Memor' pri nomoj karaj, sed kiujn Viv' ekzilis.

Rigardo ŝia estis rigardo de statu'
Kaj ŝia voĉ', trankvila, kun fora firm' - similis
Modul' amatajn voĉojn nun ne sonantajn plu.

----------------
["Esperanta aleksandro": v-v-v-v/v-v-v-(v)]
Se kun: medolo, volo, koro, ploro:
Ĉu bruna, blonda, ruĝa ŝi estas? - Mi ne scias.
La nomo? - Nur pri dolĉa sonor' mi plu konscias,
Memor' pri nomoj karaj, sed kiujn Viv' ekzilis.


MIA INTIMA SONĜO-REVO (Mon r^eve familier)
Paul Verlaine (Gaston Waringhien)*

Ofte, en sonĝo strange akuta, al mi venas
Virino nekonata, amate kaj amante,
Kiu je ĉiu fojo ne estas mem konstante
La sama, nek alia, sed amas kaj komprenas.

Ĉar ŝi ja min komprenas, kaj ve! nur ŝi divenas
Pri mia kor', ĉesinta esti problemo sole
Por ŝi, kaj mian ŝvitan kaj palan frunton mole
Ŝi sola refreŝigas per ploroj, kaj min benas.

Ĉu blonda, bruna, rufa? Mi jam ne scias plu.
La nomo - mi memoras - sonore, milde ravas,
Kiel la nom' de l' karaj, kiujn la Viv' forsendis.

Rigardo ŝia estas rigardo de statu',
Kaj ŝia fora, grava, trankvila voĉo havas
Modulon de l' amataj voĉoj, kiuj silentis.

---------
["Esperanta aleksandro": v-v-v-v/v-v-v-(v)]
Krom ŝveboj, facile prononceblaj vv,
ankaŭ stumblo: "voĉoj kiuj silentis" (14);
komprenas (4)/ komprenas - divenas (5),
bone reeĥanta, sed mankas la ripeto
de "por sola ŝi" / "sed nur por ŝi"
---------
* "helpis la traduko de Kalocsay" (G.W.)


MIA INTIMA SONĜO (Mon r^eve familier)
Paul Verlaine (Wouter F. Pilger)

Revenas ofte sonĝ' penetra ĝis medol':
Pri nekonata in' - mi amas ŝin, ŝi amas.
Sed, ĉiufoje, ŝi laŭ bild' ne tute samas,
Malsamas ankaŭ ne, kun am', kompreno-vol'.

Ĉar ŝi komprenas min, nun helas mia kor',
Sed nur por ŝi, ho ve! - ne plu probleme vanas,
Sed nur por ŝi; se ŝvit' al mi la frunton banas,
Nur povas sole ŝi freŝigi ĝin, per plor'.

Ĉu bruna, blonda, aŭ ĉu ruĝa? - Dubas mi.
La nom'? - Nur restis dolĉ' sonora en konsci'...
Eĥ' de amata nom' - la Vivo ĝin ekzilis.

Kaj estis la rigard' rigardo de statu'
Kaj ŝia firma voĉ', trankvila, tre similis
Laŭ ton' al kara voĉ' nun ne sonanta plu.

----------------
[kun vira cezuro: v-v-v-/v-v-v-(v)]
la vira cezuro necesigas iom tro da
apostrofoj kaj kaŭzas nebonvenan
singularon (nom', voĉ') en 11,14



MIA INTIMA REVO (Mon r^eve familier)
Paul Verlaine (M. Feh'er)

Penetras ofte, strange pri nekonatin'
Min rev': Mi amas ŝin kaj ŝi min amas.
Ŝi nek alias ĉiam kaj nek samas,
Sed kun persisto amas kaj komprenas min.

Ĉar min komprenas, vidi povas tra anim'
Ĉi mia nur ŝi; sen problemo sanas
La pala, ŝvita mia frunt', se banas
Por refreŝigi sole ŝiaj larmoj ĝin.

Ĉu brunas, blondas, ruĝas ŝi? Memoras
Mi nur, ke dolĉe ŝia nom' sonoras,
Samkiel ties, kiujn viv' ekzilas.

Rigardo estas, kiel tiu de l' statu'.
Trankvila ŝia grava voĉ' similas
Al karaj, mutaj voĉoj ne sonantaj plu.

------------
[sen cezuro: v-v-v-v-v-v(-)]
(malpli da silaboj ol la originalo,
tial cezuro-manko malpli gravas);
torditaj frazoj (1/2,5/6,6/8);
miskompreno en 6/8;
"kaj nek"! (3);
tro gramatike: samkiel ties, kiujn (11)
------------


MON R^eVE FAMILIER
Paul Verlaine

Je fais souvent ce r^eve_'etrange_et p'en'etrant
D' une femme_inconnue,_et que j' aime,_et qui m' aime,
Et qui n' est, chaque fois, ni tout `a fait la m^eme
Ni tout `a fait une_autre,_et m' aime_et me comprend.

Car elle me comprend, et mon coeur, transparent
Pour elle seule,_h'elas! cesse d' ^etre_un probl`eme
Pour elle seule,_et les moiteurs de mon front bl^eme,
Elle seule les sait rafra^ichir, en pleurant.

Est-elle brune, blonde_ou rousse? - Je l' ignore.
Son nom? Je me souviens qu' il est doux et sonore
Comme ceux des aim'es que la Vie_exila.

Son regard est pareil au regard des statues,
Et, pour sa voix, lointaine,_et calme,_et grave,_elle_a
L' inflexion des voix ch`eres qui se sont tues.

(Po`emes Saturniens, 1866)


(unu el eblaj ritmoj)


v-v-v- v-vvv-
vv-vv- vv- vv-v
vv- vv- v-vvv-v
v-vvv- v-vvv-

v-vvv- vv- vv-
v-v-v- vv-vv-v
v-v- vvv-vvv-v
vv-vv-vv- vv-

v-v-v-v-v vv-v
v- vvv-vv-vv-v
vv-vv-vv-vv-

vv-vv-vv-vv-v
vvv- v-v-v-v-
vvv-vv-v -vv-v


(laŭvorte)
MIA INTIMA/KUTIMA/PRIVATA SONĜO/REVO

Mi ofte havas jenan sonĝon/revon strangan kaj penetran
Pri virino nekonata, kaj kiun mi amas, kaj kiu min amas,
Kaj kiu ne estas, ĉiufoje, nek tute komplete (la) sama
Nek tute komplete (iu) alia, kaj min amas kaj min komprenas.

Ĉar ŝi min komprenas, kaj mia koro, travidebla
Por ŝi sola, ho ve! ĉesas esti problemo
Por ŝi sola, kaj la ŝvithumidaĵoj de mia frunto mortpala,
Ŝi sola ilin kapablas (re)freŝigi, plorante.

Ĉu ŝi estas bruna, blonda aŭ rufa? - Mi tion ne scias.
Ŝia nomo? Mi memoras ke ĝi estas dolĉa/mola kaj sonora
Kiel tiuj de la amataj kiujn la Vivo ekzilis.

Ŝia rigardo estas egala al la rigardo de statuoj,
Kaj, por sia voĉo, fora, kaj trankvila, kaj grava/..., ŝi havas
La moduladon de la voĉoj karaj kiuj silentiĝis/formortis.


(laŭ ritmo, neniel fidela)

Revenas ofte sonĝ' penetra ĝis medol':
Nekonata virin', mi ŝin amas, ŝi amas;
Ĉiufoje laŭ bild' nek tute plene samas,
Nek tute plene ne, kun am' laŭ sia vol'.

Ĉar ŝin regas favor', mia mem', kun fervor'
Por sole ŝi, ho ve!, ĉesas esti problema
Por sole ŝi; kaj pri la ŝvit' sur frunto trema:
Sole ŝin benas pov' por freŝig': ŝia plor'.

Ĉu hara brun', aŭ blond', aŭ ruĝo - Mi ne scias.
La nom'? Nur pri sonor' kaj pri dolĉ' mi konscias,
Kiel nom' de amat' en la Vivo-ekzil'.

La rigard': la egal' de rigard' de statuo.
Kaj pri la voĉ': por ĝi, el for', kun grav', trankvil':
La modulad' de voĉ' kara, nun jam sen bruo.


(laŭ ritmo, neniel fidela)

Revenas ofte sonĝ' penetra ĝis medol':
Nekonata virin', mi ŝin amas, ŝi amas;
Ĉiufoje laŭ bild' nek tute plene samas,
Nek tute plene ne, kun am' laŭ sia vol'.

Ĉar ŝin regas favor', mia mem', kun fervor'
Por sole ŝi, ho ve!, ĉesas esti problema
Por sole ŝi; kaj pri la ŝvit' sur frunto trema:
Sole ŝin benas pov' por freŝig': ŝia plor'.

Ĉu hara brun', aŭ blond', aŭ ruĝo? - Mi ne scias.
La nom'? Nur pri sonor' kaj pri dolĉ' mi konscias,
Kiel nom' de amat' en la Vivo-ekzil'.

La rigard': la egal' de rigard' de statuo.
Kaj pri la voĉ': por ĝi, el for', kun grav', trankvil':
La modulad' de voĉ' kara, nun jam sen bruo.


(laŭ ritmo kaj rimo, neniel fidela aŭ bela)

Revenas ofte sonĝ' penetra ĝis medol':
Nekonata virin', mi ŝin amas, ŝi amas;
Ĉiufoje laŭ bild' nek tute plene samas,
Nek tute plene ne, kun am' kaj kun favor'.

Ĉar regas ŝin favor', mia mem', kun fervor'
Por sole ŝi, ho ve!, sen problem' diafanas
Por sole ŝi; kaj se la ŝvit' la frunton banas,
Sole ŝia la pov' por freŝig': ŝia plor'.

Ĉu hara brun', aŭ blond', aŭ ruĝo? - Mi ne scias.
La nom'? Nur pri sonor' kaj pri dolĉ' mi konscias,
Kiel nom' de amat' en la Vivo-ekzil'.

La rigard': la egal' de rigard' de statuo.
Kaj pri la voĉ': por ĝi, el for', kun grav', trankvil':
La modulad' de voĉ' kara, nun jam sen bruo.


Wouter F. Pilger pilger@geocities.com


Esperanto traduko traduction translation uebersetzung literaturo literature litterature literatur franca french francais français franzoesisch poezio poetry poesie gedichte

 1