lingvo: Esperanto
lasta modifo: 1997-08-28
Chi tiu pagho uzas Eo-literojn lau Latin3. Se via mashino ne povas montri tiujn, jen [CX].
Sur ĉi tiu paĝo troviĝos priskriboj de eldonaĵoj de eldonejo Vulpo-libroj, eble kun fragmentoj el ili. Ankaŭ mencioj de iuj lokoj, de kie oni iujn el tiuj tekstoj povas sendigi. (Mendu la librojn ĉe libroservo.)
Tondaĵoj / Knipsels / Wycinanki. Wouter F. Pilger.
Pola versio:
Janina Pilger-Bugaj. 1978. 26p. 21cm.
Bildoj de papertondaĵoj kun versaĵoj trilingvaj:
Esperanta,
Nederlanda, Pola.
Vi trovos elektronikan version pere de:
W F Pilger/PPL
Ribela saĝo. Multatuli [=Eduard Douwes Dekker].
Tradukis el la
Nederlanda: Wouter F. Pilger. 1977. 36p. 21cm.
Rakontoj kaj paraboloj, i.a. ĉiuj "Historioj pri
aŭtoritato",
kaj multaj
aforismoj de ĉi tiu "plej granda aŭtoro de la 19a
jarcento".
Unu rakonto (LATIN3), "Naua historio pri autoritato" au "La daktiloj de Hasan" troviĝas ĉi tie.
La Noktmeza Kortumo. Brian Merriman. Cuirt an
mhean-oiche.
Tradukis el la Irlanda: Albert
Goodheir. 1980. 36p. 21cm.
Poemo pri kortumo de feinoj, kiuj enketas pri
mistraktado de
virinoj fare de viroj.
Provizora Privata Listo de komunlingvaj nomoj de plantoj de
nordokcidenta Eŭropo. [PPL-Plantoj]. W.F. Pilger. 1982.
72p. 21cm.
(Elĉerpita ĉe la eldonejo.)
"Precizaj komunlingvaj nomoj" por pli ol 2000 sovaĝaj
florplantoj. "Popolaj nomoj" (ofte ne precizaj) por multaj el
ili.
Provizora Privata Listo de nomoj de bestoj. Mamuloj.
[PPL-Mamuloj].
Wouter F. Pilger. 1992. 72p. 21cm. ilustrita.
"Precizaj komunlingvaj nomoj" por ĉ. 900 (grupoj de)
mambestoj
el la tuta mondo. "Popolaj nomoj" (ofte ne precizaj) por
multaj el
ili.
vi povas legi HTML-version
pere de:
W F Pilger/PPL
Provizora Privata Listo de nomoj de bestoj. Insektoj.
[PPL-Insektoj].
Wouter F. Pilger. Ne preta, ne eldonita.
"Precizaj komunlingvaj nomoj" por ĉ. 1000 (grupoj
de)
insektoj el
la tuta mondo. "Popolaj nomoj" (ofte ne precizaj) por multaj
el ili.
vi povas legi HTML-version
pere de:
W F Pilger/PPL
Pli simpla versio de ĉi tiuj du listoj: mamuloj kaj insektoj, sen ilustraĵoj, sen indekso, estas havebla, en zipita formo (40k), ĉi tie.
Provizora Privata Listo de nomoj de legomoj en Nord-Okcidenta Eŭropo.
[PPL-Legomoj].
Wouter F. Pilger.
ANKORAŬ NE ELDONITA!!!
Nomoj por ĉ. 140 (grupoj de) legomoj manĝataj en N.Okc. Eŭropo, sed devenantaj de la tuta mondo. Kun la scienca nomo de la planto, skizo pri la aspekto, indiko pri la uzo, kaj mencio pri la deveno.
Vi trovos HTML-version (L3 aŭ CX) pere de:
W F Pilger/PPL
Tiel do. Rakontoj por malgrandaj infanoj. Rudyard
Kipling.
Just So Stories. Tradukis
kaj adaptis por Esperanto, el la Angla: Wouter F. Pilger.
1992. 64p. 21cm.
ilustrita de la aŭtoro.
Nova kaj freŝa Esperanta versio de kvin el la monde
famaj
Kipling-rakontoj. Tre taŭgaj por laŭtlegado al malgrandaj
infanoj, sed
ne nur por tiuj! "Infanlibro de la jaro 1992" (nedividita
premio).
Enhavo: Kiel la baleno ekhavis sian gorĝon. Kiel la kamelo
ekhavis
sian ĝibon. Kiel la rinocero ekhavis sian haŭton. Kiel la
unua letero
estis skribata. Kiel la alfabeto estis farata.
Unu rakonto (LATIN3), sen la ilustraĵoj kaj la komentoj
al tiuj,
troviĝas ĉi tie.
Pruva ekzemplo de kvin sonetoj, en kiuj laŭvice estas
ellasitaj la
kvin
vokaloj aŭ sonantoj. A.F. [=Alb. Frese]. tradukis el la
Nederlanda
originalo de 1784: Wouter F. Pilger. 1996. 16p. 21cm.
Precize tio, kion diras la titolo.
La unua soneto (LATIN3) troviĝas ĉi
tie.
Provizora Privata Listo de Slango kaj Ĵargono (kaj aliaj
ne-PIV-aj vortsignifoj).
(Inter aliaj: esprimoj auditaj dum IJK, UK, en CO de UEA,
k.s.)
ANKORAŬ NE ELDONITA!!!
Sed vi jam povas (dum limigita periodo!)
legi HTML-version
de jena unika verko de... Wouter F. Pilger.
pere de:
W F Pilger/PPL
Francisko Viljono (Francois Villon): PLENA
VERKARO
"La Testamento", "Poemoj Diversaj", "La Legacoj" kaj eĉ
"Poemoj Slangaj"
en Esperanto-traduko de Francois Gaulthier, troviĝas
en la reto.
Pri tio legu ĉi tie.
Verkoj de la Nederlanda literaturo (klasika) - la originaloj kaj ligoj al tradukoj - troviĝas en la
projekto L.J. Coster
Krome troviĝas multaj materialoj pri la Nederlanda literaturo en
Schrijversnet
Mendu la librojn ĉe via kutima libroservo
paĝo preparata
pagina in voorbereiding
strona nie gotowa
page not yet ready
Seite nicht fertig
page en construction
Fam. Pilger <pilger[a]geocities.com>