&230;
<META HTTP-EQUIV="Content-Type" CONTENT="text/html; charset=ISO-8859-3">
<META HTTP-EQUIV="Content-Language" CONTENT="eo">
Doroteo loĝis en la mezo de la granda kamparo de Kansas, kun Onklo Henriko, kiu estis kultivisto, kaj Onklino Em, kiu estis la edzino de la kultivisto. Ilia domo estis malgranda, ĉar la ligno per kiu ĝi konstruiĝis devis esti portita multajn mejlojn per ĉaro. La domo havis kvar murojn, plankon, kaj tegmenton, kiuj kune konsistigis la solan ĉambron; kaj en tiu ĉambro estis rustaspekta kuirforno, ŝranko por la teleroj, tablo, tri aŭ kvar seĝoj, kaj la litoj. Onklo Henriko kaj Onklino Em havis grandan liton en unu angulo kaj Doroteo malgrandan liton en alia angulo. Tute ne estis mansardo, nek kelo -- kvankam ja estis malgranda truo en la tero, kiun oni nomis ciklonkelo, en kiu la familio povis kaŝi sin kiam iu el la grandaj kirloventegoj blovadis suĉe forte por detrui ĉiun konstruaĵon renkontitan. Oni atingis tiun kaŝejon per klapohava luko en la mezo de la planko, de ĝi ŝtupetaro subenkondukis en la malgrandan, senluman truon.