Gejpaĝoj

Startpaĝo

Anoncetoj Forumo
ICQ
Intime Kulturo Malkovre Retligoj

Kontakto

Malkovre




Unua geja maljunulejo en Nederlando

De Rietvink 

Maljunulejo "De Rietvink".

"Ne temas pri separatismo. Temas pri kunveni!" diras Wolf Huis, prezidanto de la fondumo L.A. Ries. Wolf estis ŝokita, kiam esploroj en 30 maljunulejoj en Amsterdam montris, ke ĉiuj direktoroj kaj geflegistoj asertas, ke samseksamo ne ekzistas en iliaj maljunulejoj.

Rezulte de tio naskiĝis la fondumo L.A. Ries: loĝiga projekto por 8 maljunaj samseksamuloj en la amsterdama kvartalo Jordaan. La neevitebla publico rezultigis atendoliston por la loĝejoj. Sep gejaj viroj kaj unu lesbo , kiuj plej urĝe bezonis ilin, estis elektitaj.

Libera esti si mem

 

Chris van Messelaar (66)

Chris messelaar ĉiam per ŝtuparo devis supreniri al la tria etaĝo de sia loĝejo antaŭ ol li fariĝis unu el la unuaj loĝantoj en la nova projekto. Lia nova loĝejo estas intima, modernega, kaj havas lifton. La interno de lia loĝejo laŭstile ne vere malsimilas de tiu de aliaj 66-jaraj amsterdamanoj, krom la nigrablanka foto de nuda, juna viro, per magneto gluita al la glaciŝranko. Jam dum 8 monatoj li vivas ĉi tie, kaj tre plaĉas al li:

Chris: "Kiam oni maljuniĝas, oni bezonas helpon. Kaj se oni estas geja, ne estas tiom facile, ĉar oni ne havas familion aŭ infanoj. Ĉi tie oni aranĝas helpon, kaj tio estis unu el la kialoj por transloĝiĝi ĉi tien."

Sed ne la sola kialo, ĉu?

owl
 

L.A. Ries, en la tridekaj jaroj estis ĉeftrezoristo en la nederlanda Ministerio pri Financoj. Li estis skandalita post akuzoj pri seksumado kun neplenkreskulo. La akuzoj neniam estis pruvitaj. La vera problemo estis lia samseksamo, kiu ne estis tolerata en altaj oficoj. Per la uzo de lia nomo por la fondumo oni celis kvazaŭ postmorta rehonorigo.

La desegno de la strigo reprezentas la strigo-lampon, uzitan antaŭ dekoj da jaroj en gejaj kafejoj. Oni ŝaltis ĝin, por averti kiam suspekta persono (ekz. polico civilvesta) eniris.

Chris: "Mi ŝatas vivi inter aliaj samseksamuloj. Mi celas, ke mi ne ŝatus vivi en maljunulejo, kie estas nur aliseksamuloj. Se 200 aliseksamaj homoj estas kontraŭ vi, vi devas esti tre forta por elteni tion!"

"La plej multaj gejoj en maljunulejo timas diri, ke ili estas samseksamaj, ne nur al la geflegistoj, sed ankaŭ al la aliaj loĝantoj. Antaŭlonge, kiam oni diris "mi estas geja", oni perdis sian laboron kaj familion."

Kio pri la nunaj maljunulejoj? Oni supozus, ke la nederlanda socio estas emancipita.

"Se vi diras al la homoj, kiuj estras la maljunulejon, ke vi estas geja, ili diros, "bone, sed vi devas konduti normale." Se vi al aliaj loĝantoj vi diras, ke vi estas geja, povas okazi, ke vi trovos papereton sur via seĝo, diranta "Ni ne volas vin". Tio okazas."

"Sed ĉi tie, se amikoj volas resti dum la semajnfino, tio estas en ordo."

Kamaradeco

La fondumo L.A. Ries estas rekte konektita al "aliseksama" maljunulejo De Rietvink. Jaro antaŭ ol oni starigis la gejan parton, oni informis la loĝantojn, kaj nun estas malmulte da problemoj.

 

Ben van Elsland (75)

Ben van Elsland (75) estas najbaro de Chris. Amiko, kiu estis rigardinta novaĵprogramon en la televido, rakontis al li pri la fondumo L.A. Ries.

Ben: "Aŭskultu, estas grave, ke oni povas diri, kion oni vere pensas. La plimulto de mia amikaro estas aliseksama, sed kun miaj gejaj amikoj la konversacioj estas aliaj. Oni povas paroli pri sekso, pri la pasinteco."

La pasinteco? Ekzemple?

"Iam mi estis arestita. Alia knabo kaj mi estis seksumantaj, kaj subite la pordoj fulme malfermiĝis. La polico venis kaj kunvenigis nin al la policejo, kaj mi estis en malliberejo dum dekkvar tagoj." (li ridas).

Kiam okazis tio?

"Ho ve, antaŭ longa tempo. En la komenco de la kvindekaj jaroj, mi pensas."

Chu vi estas kontenta pri la ŝanĝiĝoj rilate gejojn en la nederlanda socio?

"Mi estas kontenta por la junuloj. Homoj klaĉas pri ni malantaŭ niaj dorsoj, sed ni estas pli liberaj. Tamen, la pasinteco estis ankaŭ bona. Estis speco de kamaradeco, kiu nun estas malaperinta. Nun, kiam ni denove loĝas kune, ni sukcesis iom revivigi tiun etoson."

Ĉu vi iel miksiĝas kun la loĝantoj de la Rietvink?

"Jes, ni foje iom kune trinkas kaj babilas. Estas kelkaj vere bonkoraj homoj tie."

Ĉu iam estis problemoj?

"Ne, neniam. Iam mi akcidente kunpuŝiĝis kun virino, kaj ŝi iom strange rigardis al mi, kaj tiam alia virino diris, "Ne zorgu, li preferas virojn."

Superflua? Eble iun tagon

La multa publico ĉirkaŭ la fondumo L.A. Ries, kaŭzis similajn projektojn en la urboj Rotterdam, Delft kaj Nijmegen. Sed ni esperas, diras Wolf Huis, ke post 10 jaroj la nederlanda socio estos sufiĉe akceptema je gejoj kaj lesboj, ke aparta loĝigo por la maljunuloj estos superflua.

Se vi scipovas la anglan lingvon, vi povas ankaŭ aŭskulti la intervjuon. Klaku sur la kapaŭskultilo.

Fonto: Radio Nederland Wereldomroep (Radio Nederlando Tutmonda)


| supren | Startpaĝo |


Anoncetoj | Forumo | ICQ | Intime |
Kulturo | Malkovre | Retligoj |

© Leon H. Roijen 2001
1