apostrofe |
unikode
Reen al artikololisto
La dissemantoj de la stultiga veneno bone konsciis pri tio, ke malam-incito apenaŭ havas la ŝancon sukcesi per uzo de logikaj konvinkmetodoj, kaj vicigo de sobraj argumentoj; tia provo jam dekomence estus kondamnita je fiasko, ĉar ĝi senvualigus la intencojn de siaj uzantoj kaj ridindigus ilin. Multoble pli efikas nebuligo de homaj cerboj, sinturno al la plej malnoblaj homaj, pli trafe - bestaj instinktoj. "Batu la judojn, savu Rusujon!" kriaĉis la pogromistoj dum la cara periodo, por forturni la atenton disde la vere brulaj problemoj dum la subpremitaj kamparanoj kaj laboruloj ekspluatataj de la reganta feŭda-aristokrata socitavolo. La plej teruran prezon pagis la dise loĝantaj judoj, kiujn oni rajtis senpune ataki, prirabi, humiligi, vundi, murdi. La demagogoj povis tiam kun kontento froti siajn sangmakulajn manojn, ĉar la reĝimo el kies telero ili fidele lekadis, estis portempe savita.
La rusa ekzemplo trovis sekvantojn ankaŭ aliloke. Unu el la plej misfamaj literaturaj falsadoj estas konata sub la nomo "La protokolo de la olduloj de Cion".Kvankam depost ĝia apero pasis jam 95 jaroj, kaj ĝia falseco estis sen ajna dubo kaj oficiale provita, troveblas ankoraŭ senskrupulaj reakciuloj, kiuj eĉ nun, 53 jaron post la frakaso de la faŝismo, ne hezitas elpreni el sia arsenalo tiun ĉi rustan armilon.
La "Protokolo" estis kompilita en la jaro 1903 de iu rusa pastro, nome Sergej Nilus, oficisto ĉe la Sankta Sinodo de la grekorienta eklezio. La pamfleto akiris rapide tiagradan popularecon, ke ene de kvar jaroj estis represitaj pluraj eldon-serioj. Post la unua mondmilito la "Protokolo" estis tradukita en plurajn eŭropajn lingvojn. La antisemita "internacionalo" volonte adoptis la pamfleton, trovante ĝin plej bongusta frandaĵo, taŭga por iliaj subfosaj kontraŭsociaj celoj.
Pri kio temas fakte en la "Protokolo"? Laŭ la fantazia rakonto, en la jaro 1897,kiam okazis ankaŭ la unua Cionista Kongreso en Bazelo, reprezentantoj de la judaro kolektiĝis laŭdire en la antikva juda tombejo en Prago, kun la celo forĝi tutmondan komploton en akordiĝo kun la framasona asocio. La sekreta decido estis - ruinigi la ŝtatajn reĝimojn, neniigi la akiraĵojn de la kristana kulturo, kaj fondi anstatatŭe tutmondan judan regnon por subjugi kaj ekspluati ĉiujn popolojn.
En diversaj rondoj la "Protokolo" estis senkritike akceptita, kiel aŭtenta dokumento, kvankam en 1921 jam evidentiĝis , ke la materialo konsistas el kombino, pli ĝuste kunflikaĵo de fragmentoj el du literaturaj verkoj. La unua fonto estis origine satiro verkita en 1865 de iu franca ĵurnalisto, Maurice Joly, kaj direktita kontraŭ la reĝimo de Louis-Napoleon.la dua estis la romano "Biarritz", el plumo de iu sensignifa germana antisemita ver'kisto, Hermann Goedsche.
Kiam,sub nazia inspiro, oni iniciatis disvastigon de la pamfleto en Svislando, la organizo de la tiea juda komunumo turnis sin alla tribunalo de Bern. La verdikto eldirita en Majo 1935 precizigis, ke temas pri okulfrapa falsado, sekve la akuzitoj estis kondamnitaj pro enpenetrigo de senmorala, mensoga "literaturo".
Malgraŭ la supraj, nerefuteblaj faktoj, troveblas ankaŭ niatage (!) ĉefe en la arabaj ŝtatoj (sed ne nur tie) rondoj, kiuj kalkulantaj je politika profito, ne hezitas elskrapi el la rubejo de la historio la monstran kalumnion dorlotitan dekomence de la cara sekreta polico "Oĥrana", kaj poste de la nazi-faŝistoj. Per tiu ago ili propramane deŝiras la maskon de sia vizaĝo, pruvante refoje al kia malhela bando ili fakte apartenas.
Ankaŭ nun, pli ol duonan jarcenton post la malapero de la hitlera reĝimo, kleraj kaj konsciencaj homoj devas vigle atenti kaj gardostari, por ke el sporadaj miasmaj haladzoj de la antisemitismo - kaj de ties proksima parenco, la anticionismo, ne ekestu denove pereiga uragano, kiu jam preskaŭ dronigis en kataklismon la homan civilizon kaj kulturon.
Teddy Löwenkopf
Israelo