apostrofe |
unikode
Reen al artikololisto
"Karaj ewropanoj, estis granda plezuro vivi inter vi dum preskaw dumiljara periodo, tamen nun alvenis la tempo disiĝi por ĉiam. Niaj prauloj elpelitaj de la romiaj konkerantoj, dissemiĝis en la tuta terglobo, serĉante al si ripozon kaj trankvilon. Per krea laborado, dank^al elstaraj talento, kapablo, diligento, ili ĉeflanke de la gastigantaj popoloj kontribuis al la antawenigo de la ekonomio, kulturo, arto kaj scienco de la nova patrujo, en mezuro multoble superanta ilian nombran proporcion. Ili rapide adaptiĝis al la fremda medio, ellernante ĝiajn morojn kaj kutimojn, rezignante ofte pri sia nacia kaj religia identeco. La reago ne forrestis: anstataw dankesprimo kaj honorigo venis de via flanko malfavora diskriminacio, kalumnioj, pogromoj, awtodafeo. En la primitiva menso de la popolamasoj, sukceso vekis ne rekonon, admiron, sed envion, el kiu nur paŝeto kondukas al malamo. Kelkfoje iu klera reganto moŝtis grace regali nin per egalrajteco; post kutime mallonga transira periodo, la lawvica duko aw imperiestro restarigis la senrajtigajn leĝojn. Ĉar pekokaproj ĉiam estis bezonataj, kaj tiun ĉi rolon vi volonte altrudis al ni. Se ni restis fidelaj al niaj tradicioj, oni brulstampis nin kiel fremdajn elementojn, okulfrapajn per sia malsameco. Se ni asimiliĝis - oni akuzis nin per kamufliĝo, cele al ruza enpenetro en la kristanan socion, por korupti ĝin de interne...
Ni estis kulpigitaj jen per revoluciemaj tendencoj, celantaj subfosi la firme establitan sociordon, jen per kunlaboro kun la reakcia fewda reĝimo. Ni estis kondamnitaj foje kiel kapitalistoj kaj plutokratoj, foje kiel komunistoj, ĉiukaze danĝeraj. Fondiĝis politikaj partioj kun deklarita antisemita programo. La incita veneno estis abunde dissemita tra pamfletoj, ĵurnaloj kaj libroj. La kristanaj eklezioj siavice ne postrestis en la ŝveligado de la pasioj, kulpigante nin kiel mortigantojn de Dio. Kvazaw la kruelaj persekutoj kontraw "herezuloj" kiel Giordano Bruno, Jan Hus, Zwingli, Servet kaj la hugenotoj fontus el pura kristana amo. Ĉar vi havis ĉiam du mezurunuojn kaj kriteriojn: unu por la judoj, la alia por la cetera mondo.
Karaj ewropanoj, ĉi tiu "ludo" nin jam forte tedas. Alvenis tempo meti finon al ĉio ĉi. Ne, ni eĉ ne koleras kontraw vi. Vi nur plenumis la rolon komisiitan de la historio per nia "punado", kaj ni senvole rolis kiel subpremitoj, surtretitoj. Sed nun ni komencu ion tute novan. Ni disiĝu en paco por la bono de nia ambaw. Vokas nin nia antikva lando, Palestino. vere, ĝi estas neglektita, neevoluinta, duone dezerta, ne plu "lando en kiu fluas lakto kaj mielo". Ni revenas al ĝi post paso de dekoj da generacio j, por rekonstrui kaj refekundigi ĝin. Niaj pioniroj sekigos la miasmajn marĉojn,igos la dezerton floranta, plugos kaj prisemos ĝian agron, plantos arbojn,konstuos ŝoseojn, uzinojn kaj fabrikojn. Ni revivigas el ĝia ŝajna morto nian antikvan hebrean lingvon, en kiu la Biblio estis skribita. Se necesos, ni batalos ankaw por sendependigo de nia retrovita patrujo, uzurpata de fremduloj. Dum jarcentoj ni oferis niajn vivojn por fremdaj celoj; abunde kaj vane fluis nia sango kiel ŝirmoleo sur la radoj de la plej diversaj "ismoj".
Alvenis tempo finfine agi por naj propraj celoj. Ni alte taksas viajn kulturajn valorojn, karaj ewropanoj, ni admiras viajn elstarajn eminentulojn. Sed ni flegu unuavice nian propran nacian kulturon. Nia nacio, kiu donacis al la mondo galerion de personoj kiel Spinoza, Marks, Zamenhof, Freud kaj Einstein, neniam devas honti pri siaj propraj kulturaj valoroj. En niaj lernejoj ni instruos ankaw pri granduloj kaj herooj kiel Frederiko la Granda, Napoleono, Ivan la Teruriga, kiuj ja apartenas al vi. Ni kontentiĝu kun niaj samgentanoj, kiel Moseo, Reĝo David kaj la Makabeoj.
Karaj ewropanoj, ni disiĝas de vi sen rankoro kaj amareco. Ni ja renkontiĝos en la estonteco, sed ĉi foje kiel samranguloj. Se vi vizitos en nia lando, ni bonvenigos vin. La saman akcepton ni esperas,se ni gastos ĉe vi por vizito. Ni interŝanĝos niajn produktaĵojn; ni vendos al vi oranĝojn, bananojn, aktilojn, kaj aĉeto s lignon,nafton, maŝinojn. Ni vivos dawre en bona ajbareco, ne interne, sed flanke de vi. Ni ree dankas vian du-miljar-longan gastigadon kaj adiawas vin. Ĝis revido en aliaj, pli agrablaj cirkonstancoj.
Jen la teksto de la neeldirita intervjuo, kies enhavo tute ne malaktualiĝis eĉ post paso de 57 jaroj. Mi trasentis, ke per miaj simplaj, ne elserĉitaj vortoj, sen pretendo de profundiĝantaj analizoj, mi esprimis la kvintesencon de mia cionista kredo, pri kies pravo mi estas konvinkita eĉ pli ol iam antawe.
[Teodoro] Teddy Löwenkopf