apostrofe |
unikode
Reen al artikololisto
Tri jarojn poste, kiel jam triajara lernanto en la Rabena Seminario en Budapeŝto, Hungario, mi havis okazon denove aŭdi pri Esperanto. Tio okazis en kadro de t.n. memkleriga rondo. Unu el la lernantoj de pli alta klaso prelegis pri Esperanto. La ideo pri facila, belsona logika, internacia lingvo fascinis kaj kaptis nian junan fantazion. Tiam mi estis studinta plurajn lingvojn: la francan, germanan, latinan, malnovgrekan, ioman aramean gramatikon, kaj memkompreneble la hungaran, rumanan kaj hebrean lingvojn. La unua - gepatra, la alia ŝtata, la tria - nia nacia lingvo.
Baldaŭ poste formiĝis grupo de lernantoj, kiuj serioze ekinteresiĝis pri la ebleco ellerni tiun lingvon. Ni akiris per komuna mono la lernolibron de Medgyesi, kaj transdonante ĝin de mano al mano, ene de malmultaj semajnoj ni jam tiagrade posedis ĝin, ke ni decidiĝis ekviziti Esperantan klubon. Dume ni inter ni praktikadis E-on, tiamaniere, ke promenante surstrate, laŭkonsente dum difinita tempo ni parolis nur E-e. Laŭ mia scio, tiutempe [1937] funkciis en Budapeŝto du E-aj kluboj: unu "burĝa", kiun frekventis elstaraj samideanoj, tiutempe jam tutmonde konataj, kiel Julio Baghy, Kolomano Kalocsay, Ludoviko Tarkony k.a. La alia klubo estis laborista, ankaŭ ĝin ni vizitis unu aŭ du fojojn, ĝis iu bonvoleme avertis nin, ke ni prefere detenu nin de amikaj rilatoj kun socialistaj samideanoj, ĉar la duon-faŝista reĝimo suspektas ilin per simpatio al komunismo, persekutita en la dummilita periodo . Mi persone havis duoblan kialon obei la konsilon - unue pro mia judeco, due pro mia fremda ŝtataneco, kaj malgraŭ mia simpatio al la laborista movado, mi ne emis endanĝerigi la daŭrigadon de miaj studoj.Kio altiris min persone al E-o estis ne nur la elstaraĵoj de la lingvo, sed ne malpli la amika, varma etoso kiun ni renkontis en la klubejo ERA [Esperanto-Rondo Amika]. Kompreneble, ni tuj prezentis nin kiel lernanto de Juda Teologia Seminario. Tiam mi konsciiĝis, ke esperantistoj apartenas al homoj de pli nobla speco. Tion pruvis inter alie Kalman Kalocsay, ne nur elstara esperantista verkisto kaj poeto, unu el la plej grandaj post Zamenhof, sed ankaŭ senriproĉa, vera humanisto. Dum la plej ŝtormaj tempoj, plej kruelaj persekutoj )1944(, Kalocsay ne hezitis savi la vivon de mia kolego, samideano kaj bona amiko, vivanta ankaŭ nun en Hungarujo, je prezo de endanĝerigo de propra vivo. Savado de judoj kalkuliĝis gravega krimo, ilia murdo - patriota ago. La agokrucistoj [hungaraj nazioj] senceremonie, surloke murdadis la kristanajn kaŝintojn kune kun la judaj kaŝitoj.
Jen ankaŭ pro tio nestas profunde en mia koro la amo al la Internacia Lingvo Esperanto. Jen pro kiel mi restos fidela al E-o ĝis mia lasta spiro.